Papo Benedikto la 16a

 

08.01.2006 - Festo de la Bapto de la Sinjoro

 

“Jes al la vivo, jes al la vero, al respondeca agado”

“Ne al la kulturo de morto, hodiaŭ vaste reganta”

 

Dum la bapto de dek infanoj, Benedikto la 16a redeklaris ĉi-matene la elementojn de la elekto inter la kulturo de morto kaj tiu de la vivo. Lia prediko, komplete improvizita, priskribis la signifon de la Bapto, per kiu “la infano estas enigita en kunestadon de geamikoj, kiu neniam forlasos lin, en la vivo kaj en la morto”.

 

 

Je la epoko de la prakristanoj ĝi signifis mortigi “pro ludo” la homojn ĉe Koloseo aŭ transformi ilin en brulantajn torĉojn en la ĝardenoj de Nerono; hodiaŭ ĝi estas la redukto de la homo je varo, fuĝo el la respondecoj, kiel okazas kun la toksaj drogoj aŭ kun la seksumado reduktita je amuziĝo: la kulturo de la morto ĉeestis dum la epoko de la pra-Eklezio, kaj ĝi “abunde regas” ankoraŭ hodiaŭ. Benedikto la 16a redeklaris hodiaŭ, dum sia prediko komplete improvizita por la Meso dum kiu li baptis 10 infanojn, la “ne” al tiu kulturo, “ne” kiu esprimiĝas per la bapto kaj kiun oni devos konfirmi dum la vivo.

En la eksterordinara medio de la Siksta Kapelo Papo Ratzinger volis hodiaŭ daŭrigi tradicion, karan por Johano Paŭlo la 2a, kiu, en la festotago de la Bapto de Jesuo, ĉiam celebris tiun sakramenton, ĝis kiam malsaneco ne plu ebligis tion al li.

Adresante sin al la gepatroj kaj al baptogepatroj de la 10 baptotoj (5 inoj kaj 5 maskloj), Benedikto la 16a proponis “dialogon” por priskribi la signifon de la Bapto, per kiu “ni deziras por niaj infanoj la eternan vivon, la “bonan vivon, la veran vivon”. “Sed - li aldonis - ni ne kapablas doni ĉi tiun donacon por la tuta daŭro de la nekonata estonteco kaj tial ni konfidas nin al la Sinjoro por ricevi ĉi tiun donacon de Li. Per la Bapto la infano estas enigita en kunestadon de geamikoj, kiuj neniam forlasos lin, en la vivo kaj en la morto. Ĉi tiu kunestado estas la familio de Dio kiu portas en si la promeson de la eterneco. Kunestado kiu ĉiam akompanas lin, ankaŭ dum la tagoj de la sufero, en la malhela valo de la vivo kaj donas al li konsolon, subtenon kaj lumon”. “Ĉi tiu familio donas al li la eternan vivon - daŭrigis Benedikto la 16a. Ĝi donas al li la ĝustan indikon, proponas al li konsolon, subtenon kaj la amon de Dio ankaŭ en la malhela valo kaj sojle de la morto, donas al li amikecon, donas al li la vivon. Ĉi tiu kunestado komplete fidinda neniam forlasas onin”. “Neniu scias kio okazos en nia planedo, en nia Eŭropo dum la venontaj 50, 60, 70 jaroj, sed pri unu afero ni estas certaj: kiu apartenas al la familio de Dio, tiu neniam estas sola, tiu havas ĉiam la certan amikecon de tiu, kiu estas la vivo”. “Ĉi tiu familio de Dio, ĉi tiu kunestado de geamikoj - rimarkigis plie la Papo - estas eterna ĉar ĝi estas kunuleco de Tiu kiu venkis la morton, kiu havas en siaj manoj la ŝlosilojn de la vivo. Esti en la kunestado de la familio de Dio signifas esti en la kunuleco de Kristo, kiu estas vivo kaj kiu donas eternan amon trans la morto. Amo kaj vero estas fonto de vivo. La vivo sen amo ne estas vivo”.

Daŭrigante la “dialogon”, Benedikto la 16a priskribis la signifon de la demandoj, kiujn, dum la rito, la celebranto adresas al la infanoj. Tiel, li diris, “en la Bapto estas 3 ne kaj 3 jes”. “Oni rezignas je la tentoj, je la peko, je la diablo. Ili estas vortoj kiujn ni bone konas, sed verŝajne, ĉar ni aŭdis ilin dum tro da fojoj, ili ne diras multon al ni. Ni devas pliprofundigi ĉi tiun “ne” por kompreni la “jes”. En la pra-Eklezio - li memorigis - ĝi estis la rezigno je la “pompa diaboli” tio estas, je la ŝajna abundo de vivo”, sed ĝi estis ne al kulturo de morto, kiu esprimiĝis en la ĝojo fronte al tiuj spektakloj de perforto, kiel en la Koloseo aŭ ĉi tie en la Ĝardenoj de Nerono, kie estis homoj bruligitaj kiel torĉo. Ĝi estis perversio, amo de la mensogo, trouzo de la korpo kiel varo, kiel komercaĵo”.

“Kaj ankaŭ en nia epoko - aldonis la Papo - ni devas diri ne al la kulturo abunde reganta de la morto, kiu esprimiĝas per la toksaj drogoj, per la fuĝo el la realo, per tio kio estas iluzia, per la malvera feliĉo kiu montriĝas en la mensogo, en la trompado, en maljusteco, en malŝato de la aliulo, malŝato de solidareco, de la respondeco fronte al malriĉuloj kaj suferantoj, kiu montriĝas per sekseco kiu fariĝas pura amuziĝo sen respondeco, kiu fariĝas ‘aferigo’ de la homo kiu ne plu estas persono, sed fariĝas varo, afero”. “Al ĉi tiu pompo de ŝajna vivo, kiu estas nur rimedo de morto, ni diras ne. La kristana jeso estis tiam granda jeso al la vivo kaj ĝi estas tia ankaŭ en nia epoko”. Ĝi estas “jes al la vivanta Dio, al motivo kiu donas signifon al nia vivo”!, “Jes al la kunuleco de la Eklezio en kiu Dio vivas. Ni povus ankaŭ diri, ke la enhavo de nia granda jes esprimiĝas en la 10 Ordonoj”, kiu ne estas kolekto de “ne”, sed “jes al la familio, al la vivo, al la prirespondeca amo, al justeco, al la vero: “ĉi tiu estas la kulturo de la vivo kiu fariĝas konkreta kaj laŭirebla”.

“La Bapto - finis la Papo - estas donaco de la vivo, ĝi estas defio travivi la vivon, ĝi estas diri “ne” al la morto kiu aperas malantaŭ masko de la vivo”.