Papo Benedikto la 16a

 

06. 01. 2006 - Epifanio

La Eklezio briligu en la mondo la lumon de Kristo

atestante la amon de Dio por la homoj

 

En la tago de la Epifanio de la Sinjoro la Papo invitas la Eklezion briligi en la mondo la lumon de Kristo pere de la atesto de la amo. Ĉi-matene Benedikto la 16a celebris Meson en la vatikana Baziliko kaj poste, je tagmezo, li aperis je la fenestro de sia privata kabineto por la trapreĝo de Anĝeluso. Antaŭ ĝi, estis la bondeziroj de Benedikto la 16a por la gefratoj de la Orientaj Eklezioj kiuj hodiaŭ celebras Kristnaskon kaj la invito preĝi por la unueco de la kristanoj. En la tago de la misiista infanaro la Papo petis la preĝojn de la informoj por sia paŝtista servado. Pli ol 50.000 estis la fideluloj ĉeestantaj en placo sankta Petro en mirinda sunplena tago.

 

 

“La lumo kiu je Kristnasko brilis en la nokto lumigante la groton de Betlehemo, kie restas en silenta adorado Maria, Jozefo kaj la paŝtistoj, hodiaŭ rebrilas kaj manifestiĝas al ĉiuj”. Per ĉi tiuj vortoj, komence de sia prediko, Benedikto la 16a priskribis la signifon de Epifanio. Temas - li diris - pri “mistero de lumo”, lumo simbole indikata de la stelo kiu gvidis la vojaĝon de la Saĝuloj”. Sed “la vera, lumanta fonto, la ‘suno kiu leviĝas el la alto’ estas... Kristo” kiu “disradiiĝas sur la teron, disvastigante sin kvazaŭ laŭ samcentraj cirkloj”, ekde la plej malriĉaj:

“La paŝtistoj, kune kun Maria kaj Jozefo, reprezentas tiun ‘reston de Israelo’, la malriĉulojn, la anawim, al kiuj estas anoncata la Bonsciigo. La superbrilego de Kristo atingas fine la Saĝulojn, kiuj konsistigas la primicojn de la paganaj popoloj. Restas en ombro la palacoj de la povo de Jerusalemo kie la informo pri la naskiĝo de la Mesio estas alportata paradokse ĝuste de la Saĝuloj, kaj estigas ne ĝojon, sed timon kaj malamikajn reagojn. Mistera dia plano: “la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj’ (Joh 3, 19)”.

La Lumo – daŭrigis la Papo - “estas la amo de Dio, revelaciita en la Persono de la enkarniĝinta Parolo”. Ĉi tiu Lumo havas altiran forton ĉar Dio “ĉion kaj ĉiujn altiras al Si”. Kristo “estas la fina celatingo de la historio, la punkto... de providenca irado de elaĉeto, kiu kulminas per lia morto kaj resurekto”. Sed la elmontro de Dio enkrizigas niajn kriteriojn; ĝi bezonas ke la koro de la homo estu obeema, tutece je dispono, por esti videbla”.

“En la Infano de Betlehemo Dio revelaciis sin en la humileco de la ‘homa formo’, en la ‘kondiĉo de servisto’, eĉ, de krucumito. Ĝi estas la kristana paradokso. Ĝuste tiu kaŝiteco konsistigas la plej parolivan ‘manifestiĝon’ de Dio: humileco, malriĉeco, la abomenigo de la Pasiono sciigas al ni, kiel Dio estas vere”.

“En la liturgia kunteksto de Epifanio - aldonis la Papo - manifestiĝas ankaŭ la mistero de la Eklezio kaj ĝia misiista dimensio. Ĝi estas vokata briligi en la mondo la lumon de Kristo, reflektante ĝin en si mem kiel la luno kiu reflektas la lumon de la suno”.

“Ĉi tion devos realigi la disĉiploj de Kristo: instruataj de Li vivi laŭ la stilo de la Beatecoj, ili devos altiri, pere de la atesto de la amo, ĉiujn homojn al Dio: “Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo” (Mat 5,16). Aŭskultante ĉi tiujn vortojn de Jesuo, ni, la membroj de la Eklezio, ne povas ne senti la tutan malsufiĉon de nia homa kondiĉo, markita de pekado. La Eklezio estas sankta, sed ĝi konsistas el viroj kaj virinoj kun siaj limoj kaj siaj eraroj. Nur Kristo, nur Li, donante al ni la Sankta Spiriton, povas transformi nian mizeron kaj konstante renovigi nin”.

 

06. 01. 2006 - Anĝeluso

Post la fino de la Meso de Epifanio la Papo aperis je tagmezo en la fenestro de sia privata kabineto por la Anĝeluso. Lia penso iris “laŭ aparta maniero al la amataj fratoj kaj fratinoj de la Orientaj Eklezioj kiuj, sekvante la Julian Kalendaron, celebras hodiaŭ la sanktan Kristnaskon”: kaj al ili la Papo adresis “la plej elkorajn bondezirojn de paco kaj bono en la Sinjoro”. Benedikto la 16a memorigis poste la Mondan Tagon de la Junularo de Kolonjo, kiu havis kiel temon la vortojn de la Saĝuloj pri Jesuo: “Ni venis por adori Lin”. Kaj la Papo relanĉis tiun sian alvokon, kiun li lanĉis dum “tiu memorinda evento kiu - li diris - reprezentis aŭtentikan epifanion”:

“Malfermegu vian koron al Dio - mi diris al ili kaj mi rediras hodiaŭ al ĉiuj -, lasu vin esti surprizigitaj de Kristo! Malfermu la pordojn de via libereco al lia mizerikorda amo! Prezentu viajn ĝojojn kaj viajn penojn al Kristo, lasante, ke Li lumigu per sia lumo vian menson kaj tuŝu per sia graco vian koron. Mi volus, ke en la tuta Eklezio oni spiru, kiel en Kolonjo, la etoson de “epifanio” kaj de aŭtentika misiista sindevigo estigita de la manifestiĝo de Kristo, lumo de la mondo, sendita de Dio la Patro por repacigi kaj unuigi la homaron per la forto de la amo”.

Kaj “laŭ ĉi tiu spirito - li diris - ni preĝu fervore por la plena unueco de ĉiuj kristanoj, por ke ilia atesto fariĝu fermentilo de kunuleco por la tuta mondo”.

Benedikto la 16a memorigis fine ke hodiaŭ oni solenas la Misiistan Tagon de la Infanoj, starigitan de Pio la 12a, kaj kiu preskribas, ke la infanoj helpu la infanojn per miloj da iniciatoj de solidareco, subtenataj de la Papa Agado de la Misiista Infanaro, edukante tiel “la geknabojn kreski kun spirito de malfermiteco por la mondo kaj zorgemo pri la malfacilaĵoj de siaj malpli favorataj samaĝuloj”. Kaj ankaŭ la Papo petis la helpon de la pli malgrandaj:

“Ankaŭ mi, por mia servado, kalkulas je la preĝado de la infanoj, kaj je ilia aktiva partopreno en la misio de la Eklezio”.