Papo Benedikto la 16a

 

04. 01. 2006 - Ĝenerala Aŭdienco

 

La centro kaj la celo de la historio estas Kristo,

en la direkto al Li estas la progreso de la homaro

 

Ĉi-matene okazis la unua ĝenerala aŭdienco de Papo Benedikto la 16a, kun paŝtista instruo laŭ du partoj: la unua bazita sur la centreco de Kristo en la historio; la dua pri la rolo de la kristanoj por la progreso de la homaro. Pro la frosta vetero la Papo renkontis unue la pilgrimulojn en plenplena aŭlo Paŭlo la 6a kaj poste li iris al la baziliko de sankta Petro por saluti la aliajn fidelulojn; entute estis 15mil ĉeestantoj.

 

 

Labori por la progreso de la homaro havas por la kristanoj ununuran signifon: alproksimigi la homojn al Kristo. Jen la direkto kaj “celatingo” de la historio. La instruo de Benedikto la 16a - kvazaŭ invito por la komenco de la jaro - fontis el la komento pri la kantiko de sankta Paŭlo al la Koloseanoj (Kol 1,3.12-20), kiu parolas pri la primaseco de Kristo “ĉu en la kreado ĉu en la historio de la elaĉeto”.

Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi, dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo, kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo; en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj; li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo.

 La fama himno de Paŭlo, rimarkigis la Papo komence de sia paŝtista instruo - “helpas nin krei la spiritan etoson por bone travivi ĉi tiujn unuaj tagojn de 2006”. Kristo, deklaris Benedikto la 16a, “reproponas meze de ni laŭ videbla maniero la ‘nevideblan Dion’, pere de la komuna naturo kiu unuigas ilin”. Kaj pro tiu ĉi sia “altega digno” la Filo de Dio “iras antaŭ ĉio”, ne nur pro sia eterneco, sed ankaŭ kaj ĉefe per sia kreanta kaj providenca agado”. Ĝi estas vero, daŭrigis la Papo parolante improvizite, kiu entenas instruon kaj ordonon por ĉiu kristano:

 “La historio havas celatingon, havas direkton. La historio iras direkten al la homaro, unuigita en Kristo, iras tiel direkten al la perfekta homo, la perfekta humanismo, la diigita homeco, kaj tial reale humanigita. Aŭ per aliaj vortoj sankta Paŭlo diris al ni, ke “jes estas progreso en la historio. Estas evoluo, se ni volas, en la historio”. Progreso estas ĉio kio alproksimigas nin al Kristo, kiu alproksimigas nin tiel al la homaro unuigita, al la vera humanismo. Kaj tial, malantaŭ ĉi tiuj indikoj kaŝiĝas ankaŭ ordono por ni, labori por la progreso, kion ni ĉiuj volas, Ni povas, laborante por la alproksimigo de la homoj al Kristo, ni povas, konformante nin persone al Kristo kaj irante tiel laŭ la linio de la vera progreso”.

Aldone al la unuanaskiteco de Kristo en la kreado, sankta Paŭlo celebras, iom pli poste en la teksto, la figuron de la Savanto kiu liberigas kaj elaĉetas, elmontrante - rimarkigis Benedikto la 16a - la “vivodonan kunulecon” kiu ligas la kapon kun la membroj de sia Eklezio:

“Jen, fakte, tiu pleneco de vivo kaj de graco kiu estas en Kristo mem kaj kiu estas al ni donata kaj komunikata. Per ĉi tiu vivodona ĉeesto kiu igas nin partoprenantoj en la dieco, ni estas interne transformitaj, pacigitaj, repacigitaj. Kaj vivi kiel kristanoj signifas lasi sin, en ĉi tiu maniero, esti interne transformitaj en la formo de Kristo, kaj tiel realiĝas la repaciĝo, la repacigo”.