Papo Benedikto la 15a (1914-1922 )

 

 

Papo Benedikto la 15a kaj Esperanto

 

 

Kiam oni parolas pri la rilatoj inter Eklezio kaj Esperanto, la penso tuj iras al Sankta Pio la 10a (kiu, kiel unua benis la agadon de la katolikaj esperantistoj) kaj al Johano Paŭlo la 2a (la unua Papo kiu uzis Esperanton dum publika ceremonio).

Sed ankaŭ la aliaj Papoj de la 20a jarcento rilatis al Esperanto, aprobante la celojn kaj agadojn de IKUE. Kaj tio estas ankaŭ la kazo de Papo Benedikto la 15a, kies kontaktoj kun la katolikaj esperantistoj - ankaŭ kiam li estis ankoraŭ kardinalo, ĉefepiskopo de Bolonjo - havis, kelkkaze, tre originalan disvolviĝon kaj signifon.

La unua mondmilito forbalais ĉiujn aktivadojn de IKUE, tuj malebligante la okazigon de la Kongreso de 1914, kiu devis okazi en Lurdo.

Kun la reveno de paco oni klopodis rearanĝi la asocian agadon. Espero Katolika republikiĝis kaj la evento estis salutita de la Apostola Beno de Benedikto la 15a, komunikita al la tiama direktoro Pastro Francisko Meštan, fare de kardinalo V. Gasparri, ŝtatsekretario de lia Sankteco, per letero de la 20a de aŭgusto 1920.

Scivolaĵo: la letero per kiu alvenas la beno estas skribita en la latina, kun la nomo de la revuo indikita en Esperanto, inter citiloj.

Frazo tuŝas pli ol la aliaj: “ĉar la Sankta Patro bone scias, ke vi havas fronte al viaj okuloj la plej bonan celon, la disvastigon de la kristana kulturo”.

Dum kelka tempo (en la jaroj ekde 1920 ĝis 1922) IKUE ŝanĝis nomon, nomante sin “Internacio Katolika”, sigle IKa. Poste oni revenis al la nomo IKUE kaj IKa fariĝis disigita kaj sendependa institucio. Ankaŭ dum ĉi tiu periodo “de la nova nomo de IKUE” estis kelkaj kuraĝigaj vortoj por la esperantistoj fare de Benedikto la 15a.

Sed pli vastajn informojn pri la rilatoj inter Benedikto la 15a kaj Esperanto donas la numero de oktobro 1922 de Espero Katolika.

Doktoro J. Smulders (unu el la pioniroj de IKUE kaj refondintoj de IKUE post la paŭzo de “Internacio Katolika”, dum jaroj ĉefredaktoro de Espero Katolika) skribas fakte en sia artikolo (kies titolon ni humile kopiis) “Papo Benedikto XV kaj Esperanto”.

«Kiel sekretario de la sesa internacia kongreso en IKUE en Hago, aŭg. 1920, mi komisiis al Pastro Bianchini, la ĝenerala sekretario de IKUE, ke li petu antaŭ Nia Sesa aŭdiencon ĉe la Papo, ĉar tiu ĉi kongreso de IKUE estas la unua dum la Pontifikeco de Benedikto XV.

Pastro Bianchini respondis al mi i.a. la 4an de junio 1920: “Fine, post preskaŭ monato da vojaĝo alvenis al mi via kara letero. Nuna Papo Benedikto XV estas tre favora (persone) al Esperanto; mi parolis kun Li Novembron 1910, kiam Li estis

Arĥiepiskopo de Bologna, kaj Li montris sin tre favora al nia lingvo kaj deziris, ke en Lia Eparĥio estus almenaŭ unu pastro profesoro de Esperanto, ĉar, Li diris, la pastroj devas esti ĉiam antaŭe en ĉiuj utilaj aferoj; Li volis aŭdi paroladon, Li postulis detalojn ktp.

Mi sendis al Li humilajn bondezirojn en 1916 je nomo de ĉiuj Esperantistoj katolikoj kiel ĝenerala sekretario kaj li respondis benante; poste mi sendis al Li kelkajn ekzemplerojn de la adresaro kaj de la latina gramatiketo, kaj Li denove respondigis al mi benante. Sekve, mi pensas, ke ne estos malfacile ricevi benon por nia kongreso. Jen do mia respondo al vi: mi kiel ĝenerala sekretario de IKUE klopodos akiri la Papan benon por nia kongreso”».

La artikolo de D-ro Smulders daŭras jene:

«Laŭ peto de Pastro Bianchini Prof-ro Alessio iris al la Papo. Post kiam Lia Sankteca Moŝto antaŭe eksciigis, ke Li trovas la francan lingvon tre taŭga kiel diplomatia lingvo, Li konigis al Si per prof-ro Alessio la nunan situacion de la Esperanto-movado. La Papo promesis sendi Sian benon, sed kondiĉe, ke la enhavo de la telegramo al Li estu redaktata en tiu maniero, kiun Li laŭvorte komunikis al Prof-ro Alessio. Tiu ĉi tuj post la aŭdienco kiel eble plej akurate notis la tekston de la telegramo, kiel ĝi estis kvazaŭ diktita de la Papo mem. En Hago Prof-ro Alessio transdonis al mi tiun tekston, petante, ke mi sendu ĝin senŝanĝe al Romo en franca lingvo. Jen estas la teksto de nia telegramo al Papo Benedikto XV; ĝi do fakte enhavas la vortojn de Lia Sankteco mem:

“Al Lia Sankteca Moŝto. La Esperantistaj Katolikaj, kunvenintaj por sia Sesa Internacia Kongreso, malfermonta post kelkaj tagoj sian solenan kunsidon en Hago, petegas de Lia Sankteca Moŝto la Apostolan Benon, kiu estu inspiro por fervore labori por la triumfo de la universala helplingvo, kiu jam havas tiom da sukceso, kaj kiun ili intencas uzi kiel efikan ilon de religia kaj sociala progresado kaj kiel rimedon de multpova propagando de la katolika religio inter ĉiuj popoloj”.

Senprokraste Papo Benedikto XV sendigis respondon rekte al ni, enhavantan la Apostolan Benon».

Kvankam ĉi tiu artikolo de d-ro Smulders estis motivita de la celo precizigi ke la Papo sendis sian benon al la IKUE-Kongreso kaj ne al “Internacio Katolika” kiu ĝuste en tiu Haga Kongreso naskiĝis, tamen restas la nekontestebla fakto, ke, sendepende de etikedoj, la agado de la katolikoj kiuj parolas Esperanton estis aprobita de Papo Della Chiesa, laŭ la serio da aproboj kiuj komenciĝis kun Pio la 10a kaj daŭras ankoraŭ hodiaŭ.

Carlo SARANDREA