Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

Apostola letero "Novo Millennio Ineunte"
Je la komenco de Nova Jarmilo

La granda jubileo finiĝis.

La lastaj jubileaj agoj plenumitaj de la Papo estis (6.1.2001) la fermo de la sankta Pordo en la baziliko de Sankta Petro kaj la sekva subskribo de la apostola letero "Novo Millennio Ineunte" ("Je la komenco de nova jarmilo"). Ĝis malmultaj horoj antaŭ la fermo de la Sankta Pordo longega vicigo da fideluloj staris en placo sankta Petro, atende povi trairi la sanktan pordon. Multaj staris ĝis profunda nokto. Dum ĉiuj lastaj tagoj de la Jubileo ĉi tiu sceno ripetiĝis. La Papo mem, okaze de salutoj al pilgrimuloj el la fenestro de sia privata studio, konfesis ke vidi tiom multajn personojn irantaj al la sankta Pordo estis sceno kiu ege kortuŝis lin.

La apostola letero "Novo Millennio ineunte" estas la konkluda dokumento de la Jubileo. Ĝi interpretas la postulon de Eklezio, kiu, post unu jaro da intensa spirita sperto, sentas sin vokata, alfrontante la defiojn de la estonteco, "forboati" duc in altum, laŭ la ordono donita de Jesuo al Petro, kiel ni legas en la kvina ĉapitro de la evangelio laŭ Luko.

La letero havas 4 ĉapitrojn, kun unika kunliga elemento: Jesuo Kristo.

La unua ĉapitro, titolita "La renkonto kun Kristo, la heredaĵo de la granda jubileo" disvolviĝas laŭ la rememoro. JPII revuas la ĉefajn eventojn de la Jubileo, ne tiom por tiri bilancon, kiom por levi laŭdo-himnon kaj samtempe por deĉifri la mesaĝojn kiujn la Spirito de Dio sendis al la Eklezio dum ĉi tiu jaro de gracoj. Specialan mencion la Papo faras pri la junularo, kies jubileo vaste impresis, kun la admono ke oni devas esti pli kuraĝaj en la paŝtista laboro favore al la novaj generacioj.

Trans la eksteraj eventoj, la granda jubileo estas komprenata de la Papo ĉefe kiel evento de graco, en la espero ke ĝi tuŝis multajn vivojn, orientante ilin al irado de konvertiĝo. La titolo bone esprimas la konkludon, kiun la Papo tiras: la renovigita renkonto kun Kristo estas la vera heredaĵo de la Jubileo, kiun oni devas nun igi nia trezoro kaj investi por la estonteco.

La dua ĉapitro "kontemplenda vizaĝo" havas fortan kontempladan karakterizon. Antaŭ ol rigardi al la estonteco per tuj agantaj planoj, la Papo invitas la Eklezion ne perdi, sed male pliprofundigi, la kontemplon de la mistero de Kristo, restante kun la okuloj fiksitaj je lia vizaĝo. La risko kiu fakte ekzistas estas: tute sin ĵeti en la paŝtistan agadon, forgesante kontempladon, kiu estas fonto de paŝtista agado. El la kontemplado la Eklezio devas daŭre ĉerpi. La tuta dua ĉapitro de la apostola letero de la Papo reprezentas la misteron de Kristo laŭ ĝiaj fundamentaj dimensioj.

La aliaj du ĉapitroj de la apostola letero rekte pritraktas la agad-programojn.

La tria ĉapitro "restarti el Kristo" komenciĝas per alvoko al la lokaj eklezioj, invitante ilin daŭrigi la pliprofundigon de siaj paŝtistaj programoj, laŭ la postuloj de la diversaj kuntekstoj. La letero do ne celas prezenti specon de paŝtista plano por la tuta Eklezio, sed ĝi nur indikas kelkajn prioritatojn kaj urĝojn. La tria ĉapitro fakte indikas la bezonon orienti la kristanan paŝtistan agadon laŭ firma kredo, kiu florigu sanktecon, laŭ la indikoj de la kvina ĉapitro de la koncilia dokumento Lumen Gentium. Al tio devas celi la eklezia pedagogio, proponante altajn idealojn kaj ne limigante sin al apenaŭ sufiĉa religiemo. El tio fontas la bezono remalkovrigi la preĝadon, laŭ ties alteco al kiu kapablas porti ĝin la kristana sperto pri Dio, surbaze de la valorega paŝtista kaj mistika havaĵo de dumil jaroj da historio.

Persona preĝado, sed ĉefe preĝado de la komunumo, ekde tiu liturgia, fonto kaj kulmino de la eklezia vivo. La Papo invitas aparte remalkovri la dimanĉon, pasko de la semajno, igante ke la eŭkaristio estu ĝia koro. Poste, la Papo invitas reproponi firme la sakramenton de la repaciĝo. La Jubileo pruvis, ke ĉi tiu sakramento, bone proponita kaj kultivata, kapablas superi tiun krizon je kiu ĝi aspektis trafita dum la lastaj jardekoj. Fine, kiel animo de la tuto, la Papo memorigas la unuarangecon de la aŭskulto de la Parolo de Dio, kies logika sekvo estas la devo anonci ĝin. La nova evangelizado alvoko plurfoje ripetita dum la lastaj jaroj restas, post la Jubileo, pli aktuala ol iam ajn.

La kvara kaj lasta ĉapitro "atestantoj de la amo" daŭrigas la pritrakton de la agadprogramo laŭ la vidpunkto de la kunuleco, de la karitato, de la atestado en la mondo. La kunuleco (koinonia), remalkovrita de la dua vatikana koncilio kiel centra kategorio por ekkapti la misteron mem de la Eklezio, estas reproponata de la Papo ekde ĝia spirita aspekto, kaj poste, laŭ la agado-postuloj kiuj fontas el ĝi. Ekzistas en la Eklezio medioj kaj rimedoj de kunuleco kiuj havas sian tre precizan institucian trajton. Oni devas ilin praktiki kaj akceli. La apostola letero aludas ĉi-koncerne la multajn instituciojn (Sinodoj, episkoparaj konferencoj, pastraj kaj paŝtistaj konsilioj) ĉeestantaj en la universala Eklezio kaj en tiuj lokaj, admonante tamen, ke ili riskas fariĝi rimedoj sen animo, se oni ne praktikus en ili la "spiritualecon de la kunuleco", t.e. la kapablo percepti la kunulecon kiel donacon el la Alto, kaj kune travivi ĝin laŭ frataj rilatoj, en la akceptema estimo por la reciprokaj donacoj.

Inter la nepraj devoj aperas tiu de ekumenismo, por travivi pli kaj pli, kun ĉiuj gefratoj en la kredo, tiun plenan unuecon kiu jam la Eklezio mistere ĝuas en Kristo.

Aperas poste la granda horizonto de la frata karitato, granda defio de la paŝtista agado. Ĉi tie lokiĝas ankaŭ la signo de karitato kiun la Papo volas, kiel frukto kaj memorigo pri la Jubileo. Per la alvenintaj mondonacoj, post pago de la kontoj pro la faritaj elspezoj, oni faros en Romo iun realigon, kiu volas esti simbolo de tiu karitata florado kiun la universala Eklezio daŭre devas surpreni dum la nova jarmilo.

La lasta horizonto restas tiu de la kuraĝa atesto kiun la kristanoj estas vokataj doni en ĉiuj sektoroj de la socia kaj kultura vivo, aparte tie, kie tute urĝas la ĉeesto de la evangelia fermentilo: ekde la familio kaj defendo de la vivo; ĝis la problemoj starigitaj de la detruado de naturmedio kaj de la scienca esplorado manka je etiko.

Inter le ne-preterlaseblaj atestoj, kiun la kristanoj devas doni, estas la interreligia dialogo. Sen malvalorigi la devon de la kristana anonco, la dialogo restas grava direkto por la kresko de ĉiuj en la serco de la vero kaj en la progreso de la paco.

La apostola letero finiĝas per la samaj vortoj de ĝia komenco, memorigante la inviton de Jesuo al Petro antaŭ la mirakla fiskaptado: "Duc in altum". La sankta pordo fermiĝas, sed pli ol iam restas malfermita la vivanta pordo, Kristo Jesuo, kiun ĝi simbolas. Ne al griza ĉiutageco la Eklezio revenas post la Jubilea entuziasmo. Male, ĝi havos novan apostolan elanon, animata kaj subtenata de la konfido je la ĉeesto de Kristo kaj je la forto de la spirito.

Tradukoj de Tertio Millennio Adveniente en la vatikanaj paĝoj sur la Tut-Tera Teksaĵo:

Anglalingva
Franclingva
Itallingva
Portugallingva
Hispanlingva
Latina
Pola

Al la komenco!