Renkontiĝon organizis
pastro Józef Zielonka.
Ĝi okazis en Lia naskiĝhejmo, en
vilaĝo Olszanka proksime de Stary Sącz. Laŭ la invito de la pastro
partoprenis 26 personoj de tuta Pollando.
Dum renkontiĝo okazis
Sankta Meso en hejmo de la pastro, en speciala ĉambro nomata "la plej
malgranda Baziliko".
Post la Sankta Meso ĉe
tablo ni komune manĝis kaj agrable babilis pri esperantaj temoj.
Fine ĉiuj iris preĝi al ekstera kapeleto (konstruita pere de pastro
Zielonka).
Fotis kaj raportis:
Andrzej Sochacki.
(por
vidi la fotografiojn en pli granda dimensio, alklaku sur ili) |