|
Pastro Felice Ruaro naskiĝis la 24an de decembro 1920 (pro
tio lia kompleta nomo estas Felice Natale - en esperanto: feliĉa
Kristnasko). Li sacerdotiĝis la 27an de junio 1943: li estis tre juna ĉar
tiam la teologiaj studoj daŭris kvar jarojn (nun ses).
Dum multaj jaroj li estis kapelano de la tombejo de la
germanaj soldatoj en Costermano (Verono).
Li estis redaktoro de Espero Katolika dum 7 jaroj
(1970-1977).
La gravan Jubileon oni solenis la unuan de junio, kiam oni
festis ankaŭ la naskiĝdatrevenon de lia fratino. (en la suba foto estas
pastro Ruaro kun sia fratino kaj germano vizitanta ilin).
|