
La 29an de junio
2003 en Rimini la paroĥa komunumo de San Giuliano Mare, la familianoj de
la jubileanta pastro kaj grupeto de esperantistoj festis kun Pastro Duilio
Magnani la 50-jariĝon de lia pastreco.
Pastro Magnani
naskiĝis en Misano Adriatico, 10 km sude de Rimini, la dek unuan de junio
1928 (do, ĉi-jare soleniĝis plia jubileo: lia 75-jariĝo).
Filo de malriĉaj
gekamparanoj, li deziris studi, kaj tiucele li eĉ almozpetis.
Dum la dua
mondmilito, li vizitis la mezgradajn lernejojn en Trento, kaj poste la
gimnazion en Rimini. Li studis teologion ĉe la regiona Pontifika Seminario
en Bolonjo, kaj sacerdotiĝis la 28an de junio 1953 en Rimini (unua Meso,
la postan tagon).
Post tri-jara
helpopastrado, li iĝis paroĥestro en kampara vilaĝeto ĉe Rimini, kaj,
samtempe, dioceza Asistanto de la Virina Junularo de Katolika Agado. Ekde
1964 li paroĥestras en Rimini. Okaze de sia 75-jariĝo, laŭ la preskriboj
de la Kanona Juro, li prezentis siajn demisiojn al la Episkopo, kiu petis
al li resti paroĥestro "ĝis nomumo de posteulo aŭ nova aranĝo de la
paroĥo".
Dum multaj jaroj
li estis "spirita" filo de Pio el Pietrelcina, gvidante multajn pilgrimojn
al San Giovanni Rotondo kaj havante personajn kontaktojn kun la estonta
Sanktulo.
En 1969 Pastro
Magnani eltenis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Lasinte la spiritan
gvidadon de la diocezaj Katolika Blinduloj, li dediĉis sian tutan liberan
tempon al la Esperanto-movado. En 1976 li estis elektita ĝenerala
sekretario de la itala sekcio de IKUE. En 1979 li iĝis Prezidanto de IKUE,
kaj dum la jaroj li estis reelektita, ĝis 1995, kiam li rezignis je la
prezidanteco, obeante la indikojn de sia Episkopo. La ĝenerala kunveno de
IKUE en Olomouc elektis lin honora Prezidanto.
La jaroj de lia
prezidanteco estis tiuj dum kiuj, dank' al lia senlaca, insista agado,
IKUE havis la plej gravajn atingojn: oficiala agnosko de IKUE kiel privata
asocio de fideluloj ĉe la Sankta Seĝo; aprobo de la roma Meslibro kaj
Legaĵaro por dimanĉoj kaj festotagoj (kaj ĝia eldono); aĉeto de roma
sidejo; esperantlingvaj salutoj de la Papo je Kristnasko kaj Pasko....
|