| |
Katolikaj esperantistoj en Mariazell
okaze de la "pilgrimado de la popoloj"
21an kaj 22an de majo 2004 |
| |
|
|
| |
Dekoj da miloj da
fideluloj partoprenis en la pilgrimado de la popoloj, ferme de la
mezeŭropa Katholikentag, en la pilgrimloko de Mariazell, Aŭstrio.
Ĉirkaŭ 110.000 pilgrimantoj el 8 landoj (Aŭstrio, Bosnio-Hercegovino, Ĉeĥa respubliko,
Hungario, Kroatio, Pollando, Slovakio kaj Slovenio) renkontiĝis por preĝi
kaj mediti en la pligrimloko simbolo de la orienteŭropaj kristanoj. |
| |
 |
Matene
de vendredo la 21an de majo je la sepa horo okazis la procesio kun la
statuo de la Dipatrino kiun oni portis el la baziliko al la flughavena
spaco kie okazis la diservo. Malgraŭ ege malbela vetero (la tutan tagon
pluvis, dum la meso eĉ pli forte) la solena diservo, kiun celebris kardinalo
Angelo Sodano, papa ŝtasekretario, speciala sendito de la Papo, estis vere
grandioza spirita evento. "Oni volas levi dankesprimon al Kristo ĉar li
subtenis la Ekleziojn de centra Eŭropo dum la horo de persekutoj"
deklaris kardinalo Sodano, dum sia prediko. "Ĝi estas ankaŭ danko pro
la donaco de la retrovita religia libereco, kiu nun povas ebligi al la
kristanoj kontribui al la sociala paco per la metodo de la frata dialogo
kun ĉiuj, en areo kie malamoj kaj naciismoj postlasis sangoplenajn
vundojn. Hieraŭ - li aldonis - estis la defio de kredo
kontraŭ naziismo kaj komunismo. Hodiaŭ estas la defio kontraŭ laikismo,
kiu klopodas mallumigi la ĉeeston de la kristanoj en la publika vivo, kiel
pruvas ankaŭ la okazanta diskuto pri la konstitucia traktato de la Eŭropa
Unio". |
| |
Kard. Sodano (centre) foto Marija Beloević |
| |
La samajn konceptojn
redeklaris en sia prediko matene de la 22a de majo la kardinalo de Vieno, Christoph
Schönborn, dum la Meso je kies fino oni legis la mesaĝon de la mezeŭropaj
episkopoj al la partoprenantoj en la pligrimo kaj al ĉiuj bonavolaj homoj.
La kompletan tekston oni sendos al la paroĥoj de la 8 koncernataj
landoj kaj oni legos ĝin publike la dimanĉon de pentekosto. |
 |
| |
|
Kardinaloj en Mariazell (foto Marija Beloević) |
|
|
Jen kelkaj ciferoj
rilataj al la MEKT, kiu post la Europa vastiĝo estis la plej granda
religia aranĝo en unu el la Eŭropuniaj landoj.
Ĉeestis ĉ. 150 kardinaloj
kaj episkopoj; estis preparitaj 300 specialaj mesaj vestaĵoj (ilin
prilaboris monaĥinoj en Kroatio); ĉeestis 600 meshelpantoj kaj helpantinoj
inter kiuj 400 el Stirio, la regiono de Mariazell; kantis koruso kun pli
ol 1000 kantistoj sub direktado de Josef Doller el Graz; kuncelebris meson
ĉ. 1200 pastroj; estis prilaboritaj 1200 porokazaj stoloj (ankaŭ ilin
prilaboris monaĥinoj en Kroatio); 90.000 hostiojn bakis karmelaninoj en
Mariazell; estis eldonitaj 110.000 pilgrimgvidlibroj en sep lingvoj. Por
parkeblecoj de la anoncitaj 1563 aŭtobusoj kaj de plurmiloj da aŭtomobiloj kaj
pri ordongardo zorgis 450 policanoj kaj mil soldatoj el diversaj
federacilandoj de Aŭstrio. |
|
|
 |
Al Mariazell alvenis ankaŭ esperantistoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario
kaj Kroatio. Kelkaj el ili - kiel Katinjo Fettes Kosegi, Marija Beloević
kaj s-ro Leopold Patek - raportis al ni pri la evento kaj ni kore dankas
ilin. Jen kunmeto de iliaj raportoj: vendrede okazis la meso en esperanto.
Ĝin partoprenis ankaŭ kelkaj neesperantistoj. Kvankam planite, pro la
preparo por la vespera junulara programo, la meso ne okazis en la baziliko
sed en apuda kapelo, ĉar oni devis fermi la bazilikon je la 17h30 pro la
preparoj por la vespera junulara programo. Dank´ al la klopodoj de s-ro
Reinisch kaj pastro Kóbor tamen povis okazi la diservo, sed en la apuda
kapelo Sankta Mikaelo je la 17h30. Celebris la meson pastro Lajos Kóbor el
Hungario. Pro teknikaj kialoj, ne funkciis la planita esperantista
informbudo, tamen la esperantistoj en kontakto kun pilgrimantoj informis
pri esperanto. Krome, sabate matene la prezidanto Miloslav váček, kaj
ambaŭ vicprezidantoj de IKUE, Kóbor kaj Beloević, havis la okazon
mallonge paroli kun episkopo Győrgy Jakubinyi. Ĉe la adiaŭo li donis sian
benon. |
|
|
Pastro Kóbor celebras Meson en Mariazell
(foto: Leopold Patek) |
|
|
|
Aliaj fotoj (senditaj de Attila Szép) |
|
|
 |
 |
|
|
 |
|
|
|
|
|
|
|
 |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
| |
|
|
|