MESAĜO
DE LA PAPO URBI et ORBI KRISTNASKON 2011
|
|||
Anglalingve | Franclingve | Germalingve | Hispanlingve |
Itallingve | Pole | Portugallingve | |
|
La Esperantlingva bondeziro de la Papo | ||
la esperantlingvaj salutoj estas je la 30a minuto kaj 30 sekundoj |
Esperantistoj en placo sankta Petro
|
||
Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo! Kristo naskiĝis por ni! Gloro al Dio en la alto de la ĉieloj kaj sur la tero paco al la homoj de Lia favoro. Al ĉiuj alvenu la eĥo de la anonco de Betleĥemo, kiun la Katolika Eklezio igas resoni en ĉiuj kontinentoj, trans ĉiu limo de nacieco, de lingvo kaj de kulturo. La Filo de Maria Virgulino naskiĝis por ĉiuj, Li estas la Savanto de ĉiuj. Tiel Lin alvokas malnova liturgia antifono: “Ho Emanuelo, nia reĝo kaj leĝfaranto, espero kaj savo de la popoloj: venu nin savi, ho Sinjoro nia Dio”. Veni ad salvandum nos! Venu savi nin! Ĉi tiu estas la krio de la homo de ĉiu tempo, kiu sentas, ke li ne kapablas superi malfacilaĵojn kaj danĝerojn. Li bezonas meti sian manon en manon pli grandan kaj pli fortan, iun manon kiu desupre etendiĝu al li. Karaj fratoj kaj fratinoj, tiu mano estas Jesuo, naskiĝinta en Betleĥemo de Virgulino Maria. Li estas la mano kiun Dio etendis al la homaro, por ĝin elirigi el la malstabila sablo de la peko kaj ĝin starigi sur la rokon, la fortikan rokon de Lia Vero kaj de Lia Amo (kp Psa 40,3). Jes, ĉi tion signifas la nomo de tiu Infano, la nomo kiu, pro volo de Dio, donis al Li Maria kaj Jozefo: Li nomiĝas Jesuo, kio signifas “Savanto” (kp Mat 1,21; Luk 1,31). Li estis sendita de Dio la Patro por savi nin precipe el la malbono profunda, radikiĝinta en la homo kaj en la historio: tiu malbono kiu estas la disiĝo de Dio, la tromemfida orgojlo fari per si mem, meti sin en konkurencon kun Dio kaj anstataŭi Lin, decidi kio estas bono kaj kio estas malbono, esti la mastro de la vivo kaj de la morto (kp Gen 3,1-7). Ĉi tiu estas la granda malbono, la granda peko, de kiu ni homoj povas nin savi nur se ni konfidas nin al la helpo de Dio, se ni krias al Li: “Veni ad salvandum nos! - Venu savi nin!”. La fakto mem, ke ni levas al la Ĉielo ĉi tiun alvokon, jam metas nin en la ĝustan kondiĉon, metas nin en la veron de ni mem; ja ni estas tiuj kiuj kriis al Dio kaj estis savitaj (kp Est [greke] 10,3f). Dio estas la Savanto, ni estas tiuj kiuj troviĝas en danĝero. Li estas la kuracisto, ni la malsanuloj. Rekoni Lin, estas la unua paŝo al la savo, al la eliro el la labirinto, en kiun ni mem nin enfermas per nia orgojlo. Levi la okulojn al la Ĉielo, etendi al manojn kaj alvoki helpon estas la elirvojo, kondiĉe ke estu Iu kiu aŭskultas, kaj kiu povas veni sukure al ni. Jesuo Kristo estas la pruvo ke Dio aŭskultis nin. Ne nur! Dio nutras al ni amon tiel fortan, ke Li ne povas restadi en Si mem, Li eliras el Si mem kaj venas en nin, dividante ĝisfunde nian kondiĉon (kp Eli 3,7-12). La respondo kiun Dio donis en Jesuo al la krio de la homo senfine superas nian atendon, atingante tian solidarecon ke ĝi ne povas esti nur homa, sed dia. Nur la Dio kiu estas amo kaj la amo kiu estas Dio povis elekti savi nin tra ĉi tiu vojo, kiu estas tutcerte la plej longa, sed ĝi estas tiu kiu respektas lian kaj nian veron: la vojo de la repaciĝo, de la dialogo, de la kunlaboro. Pro tio, karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo, en ĉi tiu Kristnasko 2011, ni turnu nin al la Infano de Betleĥemo, al la Filo de Virgulino Maria, kaj ni diru: “Venu savi nin!”. Ni ĝin ripetu en spirita unueco kun multnombraj personoj kiuj travivas situaciojn aparte malfacilajn, kaj fariĝante voĉo de tiuj kiuj ne havas voĉon. Kune ni alvoku la dian helpon por la loĝantaroj de la Afrika Korno, kiuj suferas pro malsato kaj malabundo, kelkfoje pligravigitaj de daŭra stato de malsekureco. La internacia Komunumo ne malhavigu sian helpon al la multnombraj rifuĝintoj venantaj el tiu Regiono, krude trafitaj en sia digno. La Sinjoro donu konsolon al la loĝantaroj de Sud-Orienta Azio, aparte de Tajlando kaj Filipinoj, kiuj estas ankoraŭ en seriozaj situacioj de malkomforto pro la ĵusaj inundoj. La Sinjoro helpu la homaron vunditan de la multaj konfliktoj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ sangomakulas la Planedon. Li, kiu estas la Princo de la Paco, havigu pacon kaj stabilecon al la Lando, kiun Li elektis por veni en la mondon, kuraĝigante la restarigon de la dialogo inter Israelanoj kaj Palestinanoj. Li ĉesigu la perfortojn en Sirio, kie multe da sango jam estis elverŝita. Li favoru la plenan repaciĝon kaj la stabilecon en Irako kaj en Afganio. Li havigu denovan viglecon en la konstruado de la komuna bono al ĉiuj komponantoj de la socio en la nordafrikaj kaj mezorientaj Landoj. La naskiĝo de la Savanto subtenu la perspektivojn de dialogo kaj de kunlaboro en Mianmaro, en la serĉado de kundividitaj solvoj. La Kristnasko de la Redemptoro certigu politikan stabilecon al la Landoj de la afrika Regiono de Grandaj Lagoj, kaj helpu la sindevigon de la loĝantoj de Suda Sudano por la ŝirmado de la rajtoj de ĉiuj civitanoj. Karaj fratoj kaj fratinoj, ni turnu la rigardon al la Groto de Betleĥemo: la Infano kiun ni kontemplas estas nia savo! Li alportis al la mondo universalan mesaĝon de repaciĝo kaj de paco. Ni malfermu al Li nian koron, ni akceptu Lin en nia vivo. Ni ripetu al Li kun konfido kaj espero: “Veni ad salvandum nos!”. tradukis: Antonio De Salvo |
|||
|
|||
Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. Antaŭ ol la Papo aperu en la centra loĝio de la Baziliko, la itala televido montris frontlinie la panelojn kaj la raportisto de la itala elsendo diris: “Unu el la lingvoj, kiujn la Papo uzos por diri siajn bondezirojn estos Esperanto, kiu estas la lingvo...”. Poste li ŝanĝis temon por anonci la aperon de la Papo. Ĉiuokaze la panelojn oni remontris dum la elsendo plurfoje, aparte dum la E-lingva saluto de la Papo. |
|||
|
|||
NOTO POR REDAKCIOJ: Oni povas libere kopii ĉi tiujn fotojn. sed bonvolu mencii la fonton (www.ikue.org)
Tio por respekto de la ega, hasta, temporaba laboro kiun la TTT-ejestro
faris, |
|||
|
|||
|
|||
|
|||
Multaj ĉeestantoj volis esti fotitaj antaŭ la paneloj |
|||
|
|||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Kun (de maldekstre) Antonio De Cristofaro kaj Giovanni Daminelli estas gvatemaliano (lasta dekstre), nun studento en Madrido. Li lernetis Esperanton, sed li perdis kontaktojn post forlaso de Gvatemalio kaj ne plu rilatis al Esperanto, Kaj estis li tre surprizita kaj kontenta aŭskulti la papajn bondezirojn en Esperanto kaj renkonti la esperantistojn; kun ili li komence parolis en la angla sed post malkovro de lia nacieco, la esperantistoj invitis lin paroli la kastilian. Flua interparolo evidentigis, ke li konsideras E-on genia afero. |
|||
Ĉeestis: |
|||
![]() |
Giovanni Daminelli,
Antonio De Cristofaro Felice Sorosina Francesco Maurelli |
||
![]() |
Jitka Skalická | ||
![]() |
Patrizio Cilli Elio Bonomolo Giovanni Conti Isabel Leňn Fonseca. |
||
|
Filomena Canzano | ||
|
Ranieri Clerici | ||
|
|||