Kristnaska Mesaĝo 2011 de la Gardanto

de Sankta Lando

 

La regno de la ĉielo similas al trezoro, kaŝita en kampo,

kiun viro trovis kaj kaŝis,

kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon”. (Mat 13,44)

 

Kristnasko, estas la historio pri iu Dio, veninta sin kaŝi, en kampon.

Kaŝita, pro tio ke Li fariĝis malgranda, filo de homo, infano, samkiel ĉiu alia infano. Kaŝita, pro tio ke li naskiĝas en  silento, en Betleĥemo.

Betleĥemo, tre malgranda vilaĝo de malgranda lando, lokita je la ekstremaj limoj de vastega imperio, en lando kiu tiam, samkiel hodiaŭ, ne konas la pacon.

Kristnasko estas ankaŭ historio pri kampoj kaj pri trezoroj, pri homoj kiuj trovas la kampon kaj la trezoron.

Al multaj, ja, alvenas la sciigo ke la trezoro estas  ĝuste tie, en tiu kampo!

Bedaŭrinde, ne ĉiuj ĝin serĉas, ne ĉiuj ĝin trovas, ne ĉiuj forlasas ĉion por ĝin havi.

 

Por ekposedi la trezoron oni devas, antaŭe, senigi sin je ĉio.

Ĉi tiu estas la ununura vojo!

Ne sufiĉas trovi la trezoron, ne sufiĉas scii kie ĝi estas.

Oni devas elmeti al risko sian vivon.

 

La Skribo estas la historio pri ĉi tiu trezoro, kaŝita en la kampo, kiu estas la koro de la homo.

Ĉar ĉiu kampo, ĉiu koro, povas kaŝi la trezoron.

La Skribo estas la historio pri multaj homoj, kiel ni, kiuj elmetis al risko ĉion antaŭ ĉi tiu malkovro.

Abrahamo, forlasis sian landon, siajn diojn.

Moseo perdis la sekurecojn de sia malgranda ekzilo.

Davido, eniris en la ludon per sia tuta esto, inkluzive de sia peko.

Ijob, devis perdi ĉion, por sukcesi ekkoni Dion.

Kaj krome la profetoj, kiuj kondukas nin al la Saĝuloj, al la paŝtistoj, al la malriĉa vidvino, al ĉiuj etuloj de la Evangelio…

Ĉiuj, homoj kiuj ne retretis.

Homoj kiuj, fronte al ĉi tiu malkovro, al ĉi tiu renkonto, komprenis ke la evento estas tiu decidiga, senco kaj kerno de ĉio, antaŭ kio ĉio alia retrovas la ĝustan dimension.

 

La trezoron oni ne trovas hazarde, oni ne posedas duone.

La trezoro havas la fortajn kolorojn de ĉio kio estas radikala, absoluta.

Oni devas perdi vere ĉion, por ĝin havi.

Kiu amas, perdas ĉion. Ĉar ami signifas ĉion perdi, ĉion donaci.

La unua, kiu surprenis ĉi tiun riskon, estis ĝuste Li, Jesuo, kaŝita en la kampo de Betleĥemo, kun la espero ke ĉiuj povos Lin trovi.

Estis Li, kiu inaŭguris la vojon de la perdo. Li perdis ĉion kaj retrovis la homon. Samkiel la homo, kiu perdas ĉion, trovas Dion.

 

La fido estas riski eniri la vojon de tiu kiu, samkiel Li, scipovas forgesi sin mem favore al la aliulo - kiu ajn li estas - kaj kapablas surmeti la sintenojn kiuj devenas el tio: pardono, akceptemo, aŭskulto, solidareco…

La vojo de la perdo, ritmata de ĉi tiuj etapoj, fariĝas la vojo de la trovo.

Kiu ĝin laŭiras, trovas Dion, la fraton, trovas sin mem.

Tiamaniere la vivo estas transformita.

Povas okazi - kaj kutime estas tiel - ke ekstere ŝajnas ke nenio ŝanĝiĝas, ke la historio, kaj aparte la historio de nia Sankta Lando, daŭre estas la dramoplena realo kiun ni vidas kaj travivas: malamoj, disiĝoj, timoj, suspektoj, antaŭjuĝoj, paralizoj…

Sed interne, ĉio ŝanĝiĝas!

Ŝanĝiĝas la rigardo al la vivo, ŝanĝiĝas la maniero esti en ĝi, kaj - pro graco!- oni trovas sin kontentaj pri ĉi tiu vivo, ĉar ĉi tiu vivo estas ne nur iu kampo, sed ĝi estas la kampo kiu kaŝas la trezoron.

 

La bondeziro, por ĉi tiu Kristnasko, estas ke oni fariĝu homoj kiuj sin perdas, ene de propra historio, serĉante Dion.

Kaj, en la deziro je Li, ili sin retrovas, en la mirplena malkovro ke ĉi tiu trezoro vere loĝas la kampon de la vivo, la nia kaj de tiuj kiuj estas apud ni.

 

Frato Pierbattista Pizzaballa

Gardanto de Sankta Lando

tradukis Antonio De Salvo