“Verbum caro
factum est” - “La Vorto fariĝis karno” (Joh 1,14).
Karaj gefratoj, kiuj aŭskultas min de Romo kaj de la tuta mondo, kun
ĝojo mi anoncas al vi la mesaĝon de Kristnasko: Dio fariĝis homo, loĝis
inter ni. Dio ne estas malproksima: Li estas proksima, eĉ, Li estas la “Emanuelo”,
Dio-kun-ni. Li ne estas nekonato: Li havas vizaĝon, tiun de Jesuo.
Tio estas mesaĝo ĉiam nova, ĉiam surpriza, ĉar ĝi preterpasas ĉian nian
plej aŭdacan esperon. Precipe ĉar ĝi ne estas nur anonco: ĝi estas
evento, okazintaĵo, kiun fidindaj atestantoj vidis, aŭdis, tuŝis en la
Persono de Jesuo el Nazareto! Estante kun Li, observante Liajn agojn kaj
auskultante Liajn vortojn, ili rekonis en Jesuo la Mesion; kaj vidante
Lin resurektinta, post Lia krucumado, ili havis la certecon ke Li, vera
homo, estis samtempe vera Dio, la solenaskita Filo veninta el la Patro,
plena je graco kaj vero (kp Joh 1,14).
“La Vorto fariĝis karno”. Fronte al ĉi tiu revelacio, unu plian fojon
elstaras en ni la demando: kiel tio estas ebla? La Vorto kaj la karno
estas realaĵoj inter si kontraŭaj; kiel povas la Vorto eterna kaj
ĉiopova fariĝi homo fragila kaj mortema? Estas nur unu respondo: la Amo.
Kiu amas volas dividi kun la amato, volas esti kuniĝinta kun li, kaj la
Sankta Skribo prezentas ĝuste la grandan historion de la amo de Dio al
sia popolo, kulmininta en Jesuo Kristo.
En la realo, Dio ne ŝanĝiĝas: Li estas fidela al Si mem. Tiu kiu kreis
la mondon estas tiu sama kiu vokis Abrahamon kaj revelaciis sian Nomon
al Moseo: Mi estas, kiu estas… la Dio de Abrahamo, de Isaako kaj de
Jakobo… Dio indulgema kaj kompatema, riĉa je amo kaj je fideleco (kp
Eli 3,14-15; 34,6). Dio ne ŝanĝiĝas, Li estas Amo de ĉiam kaj por
ĉiam. Li estas en Si mem Komuneco, Unueco en la Triunuo, kaj ĉiu Lia
faro kaj vorto celas la komunecon. La enkarniĝo estas la kulmino de la
kreado. Kiam en la sino de Maria, per la volo de la Patro kaj la agado
de la Sankta Spirito, formiĝis Jesuo, Filo de Dio fariĝinta homo, la
kreitaro atingis sian verton. La ordiganta principo de la universo, la
Logos, komencis ekzisti en la mondo, en iu tempo kaj en iu spaco.
“La Vorto fariĝis karno”. La lumo de ĉi tiu vero manifestiĝas al tiu,
kiu ĝin akceptas kun fido, ĉar ĝi estas mistero de amo. Nur tiuj, kiuj
malfermiĝas al la amo estas envolvitaj de la lumo de Kristnasko. Tiel
estis en la nokto de Betlehemo, kaj tiel estas ankaŭ hodiaŭ. La
enkarniĝo de la Filo de Dio estas evento kiu okazis en la historio, sed
samtempe ĝin preterpasas. En la nokto de la mondo ekbrilas nova lumo,
kiu lasas sin vidi de la simplaj okuloj de la fido, de la koro milda kaj
humila de tiu kiu atendas la Savanton. Se la vero estus nur matematika
formulo, iasence ĝi plensukcesus per si mem. Se kontraŭe la Vero estas
Amo, ĝi postulas la fidon, la “jes” de nia koro.
Kaj kion serĉas, efektive, nia koro, krom Vero kiu estu Amo? Ĝin serĉas
la infano, per siaj demandoj, tiel naivaj kaj stimulaj; ĝin serĉas la
junulo, bezonanta trovi la profundan sencon de sia vivo; ĝin serĉas la
viro kaj la virino en sia matureco, por gvidi kaj subteni la sindevigon
en la familio kaj en la laboro; ĝin serĉas la maljunulo, por doni
plenumon al la surtera vivo.
“La Vorto fariĝis karno”. La anonco de Kristnasko estas lumo ankaŭ por
la popoloj, por la kolektiva irado de la homaro. La “Emanuelo”,
Dio-kun-ni, venis kiel Reĝo de justeco kaj de paco. Lia Regno – tion ni
scias– ne estas el ĉi tiu mondo, kaj tamen ĝi estas pli grava ol ĉiuj
regnoj de ĉi tiu mondo. Ĝi estas kvazaŭ fermentaĵo de la homaro: se ĝi
mankus, malaperus la forto kiu antaŭenigas la veran evoluon: la instigo
kunlabori por la komuna bono, al la malegoisma servo favore al la
proksimulo, al la paca batalado por la justeco. Kredi en la Dio kiu
volis kunpartopreni nian historion estas konstanta kuraĝigo al sindevigo
en ĝi, ankaŭ meze de ĝiaj kontraŭdiroj. Ĝi estas motivo de espero por
ĉiuj tiuj kies digno estas ofendata kaj malrespektata, ĉar Tiu kiu
naskiĝis en Betlehemo venis liberigi la homon el la radiko de ĉia
sklaveco.
La lumo de Kristnasko denove brilu en tiu Lando kie Jesuo naskiĝis, kaj
inspiru Israelanojn kaj Palestinanojn en la serĉado de kunvivo justa kaj
paca. La konsola anonco de la veno de Emanuelo mildigu doloron kaj
konsolu en la elprovoj la karajn kristanajn komunumojn en Irako kaj en
la tuta Mezoriento, havigante al ili konsolon kaj esperon por la
estonteco kaj animante la Responsulojn de la Nacioj al agoplena
solidareco al ili. Tio ĉi okazu ankaŭ favore al tiuj kiuj en Haitio
ankoraŭ suferas pro la sekvoj de la katastrofa tertremo kaj de la ĵusa
epidemio pri ĥolero. Tiel same ne estas forgesataj tiuj kiu en Kolombio
kaj en Venezuelo, sed ankaŭ en Gvatemalo kaj en Kostariko, estis
trafitaj de la ĵusaj naturaj plagoj.
La naskiĝo de la Savanto malfermu perspektivojn pri daŭrema paco kaj de
aŭtentika progreso al la loĝantaroj de Somalio, de Darfuro kaj de
Eburbordo; ĝi akcelu la politikan kaj socialan stabilecon de Madagaskaro;
alportu sekurecon kaj respekton al homaj rajtoj en Afganio kaj en
Pakistano; kuraĝigu la dialogon inter Nikaragvo kaj Kostariko; favoru la
repaciĝon en la Korea duoninsulo.
La celebrado de la naskiĝo de Redemptoro plifortigu la spiriton de fido,
de pacienco kaj de kuraĝo en la fideluloj de la Eklezio en kontinenta
Ĉinio, por ke ili ne senkuraĝiĝu pro la limigoj al ilia libereco de
religio kaj de konscienco kaj, persistante en la fideleco al Kristo kaj
al Lia Eklezio, ili gardu vivanta la flamon de la espero. La amo de la
“Dio kun ni” donu persistemon al ĉiuj kristanaj komunumoj kiuj
trasuferas diskriminacion kaj persekuton, kaj inspiru la politikajn kaj
religiajn estrojn sindevigi por la plena respekto de ĉies religia
libereco.
Karaj gefratoj,
“la Vorto fariĝis karno”, loĝis inter ni, Li estas la Emanuelo, la Dio
kiu fariĝis proksima al ni. Ni kontemplu kune ĉi tiun grandan misteron
de amo, ni lasu prilumigi nian koron de la lumo kiu brilas en la groto
de Betlehemo! Bonan Kristnaskon al ĉiuj!
(tradukis Antonio De Salvo)
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 65 lingvoj.
Post la
samoa kaj antaŭ la gvarania sekvis tiu en
Esperanto:
‘‘Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!’’
AŬDIO
VIDEO (atentu: 12 MB)
