Aperuit gratia Dei Salvatoris nostri omnibus
hominibus” (Tit 2,11)
Karaj fratoj kaj fratinoj, per la vortoj de
apostolo Paŭlo mi reeldiras la ĝojoplenan anoncon de la Naskiĝo de
Kristo: jes, hodiaŭ “aperis al ĉiuj homoj la graco de Dio nia Savanto”!
Ĝi aperis! Jen tio, kion la Eklezio hodiaŭ
celebras. La graco de Dio, riĉa je boneco kaj mildeco, ne plu estas
kaŝita, sed “ĝi aperis”, manifestiĝis en la karno, montris sian vizaĝon.
Kie? En Betlehemo. Kiam? Sub Cezaro Aŭgusto, dum la unua cenzado, pri
kiu aludas ankaŭ evangeliisto Luko, En Li aperis la graco de Dio nia
Savanto. Pro tio, tiu Infano nomiĝas Jehoshua, Jesuo, kio signifas “Dio
savas”.
La graco de Dio aperis: jen kial Kristnasko estas
festo de lumo, Ne kompleta lumo, kiel tiu kiu ĉirkaŭas ĉion dum plena
tago, sed ĝi estas heleco kiu estiĝas en la nokto kaj disvastiĝas ekde
preciza punkto de la universo: el la groto de Betlehemo, kie la dia
Infano “venis al la lumo”. En la realo, Li estas la lumo mem kiu
disvastiĝas, kiel bone bildigas multaj pentraĵoj pri la Naskiĝo. Li
estas la lumo, kiu, aperante, rompas la nebulegon, forigas la mallumon
kaj ebligas al ni kompreni la signifon kaj valoron de nia vivo kaj de
nia historio. Ĉiu kripo estas simpla kaj paroliva invito malfermi la
koron kaj la menso je la mistero de la vivo. Ĝi estas renkonto kun la
senmorta Vivo, kiu fariĝis mortideva en la mistika scenejo de
Kristnasko; sceno, kiun ni povas admiri ankaŭ ĉi tie, en ĉi tiu Placo,
samkiel en sennombraj preĝejoj kaj kapeloj de la tuta mondo, kaj en ĉiu
hejmo en kiu oni adoras la nomon de Jesuo.
La graco de Dio aperis al ĉiuj homoj.
Jes, Jesuo, la vizaĝo de la Dio-kiu-savas, ne
manifestiĝis por malmultaj personoj, por kelkaj, sed por ĉiuj. Estas
vere, ke en la humila, senornama loĝejo de Betlehemo Lin renkontis
malmultaj personoj, sed Li venis por ĉiuj: judoj kaj paganoj, riĉuloj
kaj malriĉuloj, proksimuloj kaj malproksimuloj, kredantoj kaj
nekredantoj.... por ĉiuj. La supernatura graco, laŭ volo de Dio,
estas destinita al ĉiu kreitaĵo. Necesas tamen, ke la homa estulo ĝin
akceptu, eldiru sian “jeson”, kiel Maria, por ke la koro estu lumigata
fare de radio de tiu dia lumo. Akceptis la enkarniĝintan Parolon, en tiu
nokto, Maria kaj Jozefo, kiuj atendis Lin kun amo, kaj la paŝtistoj,
kiuj viglis ĉe la ŝafaroj (kp Luk 2,1-20). Malgranda komunumo, do, kiu
alvenis por adori la Infanon Jesuon; eta komunumo kiu reprezentas la
Eklezion kaj ĉiujn bonavolajn homojn. Ankaŭ hodiaŭ tiuj, kiuj en la vivo
atendas kaj serĉas Lin, renkontas Dion, kiu pro amo fariĝis nia frato;
tiuj, kies koro emas al Li, tiuj deziras koni lian vizaĝon kaj kontribui
por la alveno de lia Regno. Jesuo mem diros tion, dum sia predikado: la
malriĉaj en spirito, la afliktitoj, la humilaj, tiuj kiuj malsatas
justecon, la kompatemaj, la kore puraj, la pacigantoj, tiuj, kiuj estas
persekutitaj pro justeco (kp Mat 5,3-10). Tiuj ĉi agnoskas en Jesuo la
vizaĝon de Dio kaj foriras, kiel la paŝtistoj de Betlehemo, renovigitaj
en la koro per la ĝojo de lia amo.
Fratoj kaj fratinoj, kiuj aŭskultas min, al ĉiuj
homoj estas direktita la anonco de espero, kerno de la mesaĝo de
Kristnasko. Por ĉiuj naskiĝis Jesuo kaj, kiel en Betlehemo Maria Lin
prezentis al la paŝtistoj, en tiu ĉi tago la Eklezio prezentas Lin al la
tuta homaro, por ke ĉiu persono kaj ĉiu homa situacio povu sperti la
potecon de la savodona graco de Dio, kiu, la sola, povas transformi
malbonon en bonon, kiu, la sola, povas ŝanĝi la koron de la homo kaj igi
ĝin “oazo” de paco.
Ke povu sperti la potencon de la savodona graco de
Dio la multnombraj loĝantaroj kiuj daŭre vivas en mallumo kaj ombro de
morto (kp Luk 1,79). Ke la dia Lumo de Betlehemo disvastiĝu en Sankta
Lando, kie la horizonto ŝajne denove fariĝas malhela por izraelanoj kaj
palestinanoj; ke ĝi disvastiĝu en Libano, en Irako kaj ĉie en
Mezoriento. Ke ĝi fekundigu la klopodojn de tiuj, kiuj ne rezignacias
fronte al la perversia logiko de interalfronto kaj perforto, kaj kiu
male privilegias la vojon de dialogo kaj intertraktado, por rebonigi la
streĉitecojn interne de la unuopaj Landoj, por trovi ĝustajn kaj daŭrajn
solvojn por la konfiliktoj kiuj daŭre premas la regionon. Al ĉi tiu Lumo
kiu transformas kaj renovigas, petsopiras la loĝantoj de Zimbabvo, en
Afriko, kunpremataj ekde tro multe da tempo en la kaptitaĵo de politika
kaj ekonomia krizo kiu, bedaŭrinde, daŭre pligraviĝas; samkiel la viroj
kaj virinoj de Demokratia Respubliko Kongolando - aparte en la
martirigata regiono Kivu - de Darfur, en Sudano, kaj de Somalio, kies
senfinaj suferoj estas la tragika postsekvo de la manko de stabilieco
kaj paco. Ĉi tiun Lumon atendas ĉefe la infanoj de tiuj Landoj kaj de
ĉiuj Landoj kun malfacilaĵoj, por ke oni redonu esperon al ilia
estonteco.
Kie la digno kaj la rajtoj de la hompersono estas
subtretitaj; kie la la personaj aŭ grupaj egoismoj unuarangas sur la
komuna bono; kie oni riskas kutimiĝon je la fratomurda malamo kaj
ekspluatado de la homo fare de homo; kie internaj luktoj dividas grupojn
kaj etnojn kaj disŝiras la kunvivadon; kie terorismo daŭre atakas; kie
mankas la necesaĵoj por transvivi; kie oni rigardas kun angoro al
estonteco pli kaj pli malcerta, ankaŭ en la Landoj de bonstato: ke tie
brilegu la Lumo de Kristnasko kaj ke ĝi kuraĝigu ĉiujn fari sian parton,
laŭ spirito de aŭtentika solidareco. Se ĉiu prizorgas nur siajn proprajn
interesojn, la mondo povas nur ruiniĝi.
Karaj fratoj kaj fratinoj, hodiaŭ “aperis la graco
de Dio la Savanto” (kp Tit 2,11), en ĉi tiu nia mondo, kiu havas siajn
potencivojn kaj siajn malfortecojn; siajn progresojn kaj siajn krizojn;
siajn esperojn kaj siajn angorojn. Hodiaŭ, brilegas la lumo de Jesuo
Kristo, Filo de la Altega kaj filo de la Virgulino Maria: “Dio el Dio,
Lumo el Lumo, vera Dio el vera Dio. Por ni homoj kaj por
nia savo descendis el la ĉielo”. Ni adoras Lin hodiaŭ, en ĉiu angulo de
la tero, ĉirkaŭvolvita kaj metita en malriĉa stoltrogo. Ni adoras Lin
silente dum Li, ankoraŭ infano, ŝajne diras al ni, por konsoli nin; Ne
timu, «Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia» (Jes 45,22). Venu al
mi, viroj kaj virinoj, popoloj kaj nacioj, venu al mi, ne timu: mi venis
por alporti al vi la amon de la Patro, por montri al vi la vojon de la
paco.
Ni do ekiru, gefratoj! Ni rapide
iru, kiel la paŝtistoj en la nokto de Betlehemo. Dio venis renkonten al
ni kaj montris sian vizaĝon al ni, riĉan je graco kaj mizerikordo! Ne
estu vana por ni lia alveno! Ni serĉu Jesuon, lasante ke ni estu
altiritaj de lia lumo, kiu forigas el la koro de la homo la malĝojon kaj
la timon; ni alproksimiĝu konfidoplenaj; humile ni surgenuiĝu por adori
Lin. Bonan Kristnaskon al ĉiuj!
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 64 lingvoj.
Post la
gvarania sekvis tiu en Esperanto:
Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!