Sankta tago ekbrilas al ni;
venu,popoloj, kaj adoru la
Sinjoron,
ĉar hodiaŭ belega lumo disradiis sur la teron.
(Kristnasko, Meso de la tago, Aklamo al la
Evangelio)
Karaj fratoj kaj fratinoj! “Sankta tago ekbrilis
por ni”. Tago de granda espero: hodiaŭ naskiĝis la Savanto de la homaro!
La naskiĝo de infano alportas kutime lumon de espero al tiuj, kiuj
atendas lin emociplenaj. Kiam naskiĝis Jesuo en la groto de Betlehemo,
granda lumo aperis sur la tero; granda espero eniris la koron de tiuj,
kiuj atendis lin: “lux magna”, prikantas la liturgio de ĉi tiu
tago de Kristnasko. Ĝi ne estis “granda” laŭ la maniero de ĉi tiu mondo,
ĉar tiuj, kiuj vidis ĝin, unue, estis nur Maria, Jozefo kaj elkaj
paŝtistoj, poste la Saĝuloj, la maljuna Simeono, profetino Anna: la
elektitoj de Dio. Kaj tamen, en la kaŝiteco kaj en la silento de tiu
sankta nokto, eklumis por ĉiu homo brilega kaj neelĉerpebla lumo: venis
en la mondon la granda espero kiu alportas feliĉo: “la Parolo fariĝis
karno kaj ni vidis ĝian gloronm” (Joh 1.4).
“Dio estas lumo - diras sankta Johano - kaj en Li
ne estas mallumo” (1Joh 1,5). En la biblia libro Genezo ni legas, ke
kiam komenciĝis la universo “la tero estis senforma kaj dezerta kaj la
mallumo estis sur la abismo”. Dio diris: “Estu lumo”. Kaj fariĝis lumo.
(Gen 1,2-3). La kreanta parolo de Dio - Dubar, en la hebrea, Logos en la
greka - estas Lumo, fonto de vivo. Ĉio estis farita per la Logos kaj sen
Li nenio estis farita el ĉio kio ekzistas (Joh 1,3). Jen
kial ĉiuj kreitaĵoj estas esence bonaj, kaj havas en si la markon de
Dio, fajreton de lia lumo. Tamen, kiam Jesuo naskiĝis el
Virgulino Maria, la Lumo mem venis en la mondon: «Dio el Dio, Lumo el
Lumo», ni konfesas en la Kredkonfeso. En Jesuo Dio surprenis ĉion, kion
Li ne estas, restante tio, kio Li estis: “la ĉiopoveco eniris en infanan
korpon sen esti forprenita el la regado de la universo” (kp Aŭgusteno,
Serm. 1 pri Kristnasko). Fariĝis homo Tiu kiu estas kreanto de la homo,
por alporti al la mondo la pacon, Pro tio, en la nokto de Kristasko, la
anĝelaro kantas: “gloro al Dio en la supera alto kaj sur la tero paco
inter homoj Difavoro” (Luk 2,14).
“Hodiaŭ brilega lumo malsupreniris en la teron”. La
lumo de Kristo alportas pacon. En la Meso de la nokto la eŭkaristia
liturgio komenciĝas ĝuste per ĉi tiu kanto. “Hodiaŭ la vera paco
descendis por ni el la ĉielo” (Enira Antifono). Eĉ, nur la granda lumo
aperinta en Kristo povas donis al la homoj la “veran” pacon: jen kial
ĉiu generacio estas vokata akcepti ĝin, akcepti la Dion kiu en Betlehemo
fariĝis unu el ni.
Tiu ĉi estas Kristnasko! Evento de la historio kaj
de la amo, kiu de pli ol 2000 jaroj pridemandas la virojn kaj virinojn
de ĉiu epoko kaj de ĉiu loko. Ĝi estas la sankta tago en kiu brilegas
“granda lumo” de Kristo, liveranto de paco! Certe, por rekoni ĝin, por
akcepti ĝin necesas kredo, necesas humileco. La humileco de Maria, kiu
kredis je la parolo de la Sinjoro kaj kiu adoris kiel unua, kliniĝinte
sur la staltrogo, la Frukton de sia sino; la humileco de Jozefo,
justulo, kiu havis la kuraĝon de la kredo kaj preferis obei al Dio ol
defendi sian reputacion; la humileco de la paŝtistoj, de la malriĉuloj
kaj sennomaj paŝtistoj, kiuj akceptis la anoncon de la ĉiela heroldo kaj
rapide atingis la groton, kie ili trovis la ĵusnaskitan infanoj, kaj
kiuj, mirigitaj, adoris Lin glorante Dion (kp Luk 2,15-20). La
malgranduloj, la malriĉaj je spirito: jen la roluloj de Kristnasko,
hieraŭ kiel hodiaŭ; la ĉiamaj roluloj de la historio de Dio, la senlacaj
konstruantoj de lia Regno de justeco, amo, paco.
En la silento de la nokto de
Betlehemo Jesuo naskiĝis kaj Lin akceptis zorgemaj manoj. Kaj nun, en ĉi
tiu nia Kristnasko, kiam daŭre eĥas la ĝoja anonco de lia elaĉetanta
naskiĝo, kiu pretas malfermi al lili la pordon de sia koro? Viroj
kaj virinoj de ĉi tiu nia epoko, ankaŭ al ni Kristo venas por porti la
lumon, ankaŭ al ni Li venas por donaci la pacon! Sed kiu malfermas, dum
la nokto de la dubo kaj de la necerteco, kun maldorma kaj preĝanta koro?
Kiu atendas la aŭroron de la nova tago, tenante lumanta la fajreton de
la kredo? Kiu havas tempon por aŭskulti lian parolon kaj lasi sin esti
ĉirkaŭvolvita de la allogeco de lia amo? Jes! Por ĉiuj estas lia mesaĝo
de paco; al ĉiuj Li venas por proponi Sin mem kiel fidindan esperon de
savo.
La lumo de Kristo, kiu venas por lumigi ĉiun homan
estulon povu fine brilegi kaj ĝi estu konsolo, por tiuj, kiuj estas en
la tenebroj de mizero, maljusteco, milito; por tiuj kiuj ankoraŭ vidas
neata sian justan petdeziron havi je sekuran transvivon, sanstaton,
edukadon, stabilan laboron, pli plenan partoprenon en la civilaj kaj
politikaj respondecoj, trans ĉiu subpremo kaj ŝirmitaj disde situacioj
kiuj ofendas la homan dignon. Viktimoj de sangoplenaj armitaj
konfliktoj, de terorismo, de ĉiuspecaj perfortaĵoj, kiuj trudas
grandegajn suferojn al tutaj loĝantaroj, estas aparte la plej vundeblaj
grupoj, la infanoj, la virinoj, la maljunuloj. Dum etnaj, religiaj kaj
politikaj streĉitecoj, malstabileco, rivalecoj, kontraŭstaroj,
maljustaĵoj kaj diskriminacioj, kiuj ŝiras la internan teksaĵon de
multaj Landoj, pliaĉigas la internaciajn rilatojn. Kaj en la mondo pli
kaj pli kreskas la nombro da migrantoj, rifuĝintoj, senhejhmuloj ankaŭ
pro la oftaj naturaj katastrofoj, postsekvoj de zorgigaj naturmediaj
damaĝoj.
En ĉi tiu tago de paco, la penso iras ĉefe tien,
kie reeĥas la flagroj de la armiloj: al la martirigitaj teroj de
Darfur, de Somalio kaj al la nordo de Demokratia
Respubliko Kongolando, al la landlimoj de Eritreo kaj Etiopio, al la
tuta Mezoriento, aparte al Irako, al Libano, al Sankta
Lando, al Afganistano, al Pakistano kaj Srilando,
al la regiono de Balkanoj, kaj al la multaj aliaj krizaj
situacioj, ofte bedaŭrinde forgesitaj. Ke la Infano Jesuo alportu
mildigon al tiuj kiuj estas elprovataj kaj ke Li verŝu al la
respondeculoj de la registaroj la saĝecon kaj la kuraĝon serĉi kaj trovi
humanajn, justajn kaj daŭrajn solvojn. Al la soifo je signifo kaj valoro
kiun la mondo hodiaŭ sentas, al la serĉo de bonstato kaj paco kiu markas
la vivon de la tuta homaro, al la esperoj de la kompatindaj, Kristo,
vera Dio kaj vera homo, respondas per sia Naskiĝo. Ne timu la unuopuloj
kaj la nacioj rekoni kaj agnoski Lin. Per Li “mirinda lumo” lumigas la
horizonton de la homaro; kun Li komenciĝas “sankta tago” kiu ne konas
sunsubiron, Ke ĉi tiu Kristnasko estu vere por ĉiuj tago de ĝojo, espero
kaj de paco!
“Venu ĉiuj por adori la Sinjoron”. Kun
Maria, Josefo kaj la paŝtistoj, kun la Saĝuloj kaj la sennombra aro da
humilaj adorantoj de la ĵusnaskita Infano, kiuj dum la jarcentoj
akceptis la misteron de Kristnasko, ankaŭ ni, fratoj kaj fratimoj, de
ĉiu kontinento, lasu ke la lumo de ĉi tiu tago disvastiĝu ĉien: ke ĝi
eniru en niajn korojn, lumu kaj varmigu niajn hejmojn, alportu
trankvilon kaj esperon al niaj urboj, donu al la mondo la pacon. Jen mia
bondeziro por vi, kiuj aŭskultas min. Bondeziro kiu fariĝas humila kaj
fidoplena preĝo al Infano Jesuo, por ke lia lumo forigu ĉiun mallumon el
via vivo kaj plenigu vin per amo kaj paco. La Sinjoro, kiu rebriligis en
Kristo sian vizaĝon de mizerikordo, plenigu vin per sia ĝojo kaj igu vin
mesaĝistoj de lia boneco. Bonan Kristnaskon.
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 64 lingvoj, inluzive de la novaldonita "guarani',
oficiala lingvo de "Paraguay" kaj unu el la lingvoj oficialaj de la
"merkosudo" (Merkato Komuna de
Sudameriko). En Esperanto:
Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!