1. Salvator noster
natus est in mundo” (Roma Meslibro). “Naskiĝis
en la mondo nia Savanto”! Ĉi-nokte,
ankoraŭfoje, ni reaŭskultis
en niaj preĝejoj
ĉi tiun anoncon, kiu, malgraŭ
la paso de la jarcentoj, konservas neŝanĝita
sian freŝecon. Ĝi estas
ĉiela anonco, kiu
invitas ne havi timon, ĉar
ekĝermis “granda
ĝojo kiu estos al la tuta
popolo” (Luk 2,10). Ĝi estas anonco de espero, ĉar
ĝi sciigas, ke, en tiu
nokto de antaŭ pli ol
dumil jaroj, “estas naskita por vi, en la urbo de Davido, Savanto, kiu
estas Kristo, la Sinjoro” (Luk 2,11). Tiutempe al la paŝtistoj
kiuj kamploĝis sur la
monteto de Betlehemo; hodiaŭ
al ni, loĝantoj de
ĉi tiu nia mondo, la Anĝelo
de Kristnasko rediras: “Naskiĝis
la Savanto; Li naskiĝis
por vi! Venu, venu por adori Lin!”.
Sed, ĉu
daŭre havas valoron kaj
signifon “Savanto” por la homo de la tria jarmilo? Ĉu
estas daŭre necesa
“Savanto” por la homo, kiu atingis la Lunon kaj Marson kaj pretigas sin
por konkeri la universon; por la homo kiu senlime esploras la sekretojn
de la naturo kaj sukcesas deĉifri
eĉ la mirindajn kodojn
de la homa genomo? Ĉu
bezonas Savanton la homo kiu inventis la interaktivan komunikadon, kiu
navigas en la virtuala oceano de la interreto kaj, dank’ al plej
modernaj kaj avancivaj amaskomunikilaj teknologioj, igis jam nun la
Teron, ĉi tiun grandan
komunan domon, eta globala vilaĝo?
Prezentas sin sekura kaj memsufiĉa
faranto de sia destino, entuziasmoplena fabrikanto de nedubeblaj
sukcesoj ĉi tiu homo de
la dudekunua jarcento.
Tiel ŝajnas,
sed tiel ne estas. Oni ankoraŭ
mortas pro malsato kaj soifo, pro malsano kaj malriĉeco
en tiu ĉi tempo de
abundo kaj senbrida konsumismo. Daŭre
estas tiu, kiu estas sklavo, ekspluatita kaj ofendita en sia digno; kiu
estas viktimo de la rasa kaj religia malamo, kaj kiu estas malebligita
de netoleremoj kaj diskriminacioj, de politikaj entrudiĝoj
kaj fizikaj aŭ moralaj
trudadoj, dum la libera konfeso de sia kredo. Kiu vidas sian propran
korpon kaj tiun de siaj karuloj, aparte de la infanoj, martirigita de la
uzo de armiloj, de terorismo kaj de ĉiuspeca
perforto en epoko dum kiu ĉiuj
alvokas kaj proklamas progreson, solidarecon kaj pacon por ĉiuj.
Kaj kion diri pri tiu, kiu, manka je espero, estas devigata forlasi sian
hejmon kaj sian patrujon por trovi aliloke vivokondiĉojn
indajn je la homo? Kion fari por helpi tiun, kiu estas trompita de
facilaj profetoj de feliĉo,
kiu estas malforta en la rilatoj kaj nekapabla alpreni firmajn
respondecojn por sia nuntempo kaj por sia estonteco, kiu iras en la
tunelo de soleco kaj ofte fariĝas
sklavo de alkoholaĵoj aŭ
toksikaj drogoj? Kion pensi pri tiu, kiu elektas la morton, opiniante ke
li aklamas la vivon?
Kiel eblas ne aŭdi,
ke ĝuste el la fundo de
ĉi tiu ĝuanta
kaj senespera homaro leviĝas
korŝira helpopeto? Estas
Kristnasko: hodiaŭ
eniras la mondon “la vera lumo, kiu lumas al ĉiu
homo” (Joh 1,9). “La Vorto fariĝis
karno kaj loĝis inter
ni” (samloke, 1,14), proklamas evangeliisto Johano. Hodiaŭ,
ĝuste hodiaŭ,
Kristo venas denove “al sia gento” kaj al tiu, kiu Lin akceptas, Li
donas “la povon fariĝi
filo de Dio”; Li proponas, do, la eblecon vidi la dian gloron kaj
kundividi la ĝojon de
Amo, kiu en Betlehemo fariĝis
karno por ni. Hodiaŭ,
ankaŭ hodiaŭ,
“nia Savanto naskiĝis en
la mondo”, ĉar Li scias,
ke ni bezonas Lin. Malgraŭ
la multaj formoj de progreso, la homa estulo restis ĉiam
la sama: libereco sternita inter bono kaj malbono, inter vivo kaj
morto. Kaj ĝuste
tie, en sia intimeco, en tiu, kiun la Biblio nomas “koro”, li
ĉiam
bezonas esti “savata”. Kaj en
la nuna postmoderna epoko li verŝajne
des pli bezonas Savanton, ĉar
pli komplika fariĝis la
socio en kiu li vivas kaj pli insidaj fariĝis
la minacoj kontraŭ lia
persona kaj morala integreco. Kiu povas defendi lin se ne Tiu, kiu amas
lin tiomgrade, ke Li pretas foroferi sur la kruco sian ununaskitan Filon
kiel Savanton de la mondo?
“Salvator noster”.
Kristo estas la Savanto ankaŭ
de la hodiaŭa
homo. Kiu reeĥigos
en ĉiu angulo de la
Tero, laŭ kredinda
maniero, ĉi tiun mesaĝon
de espero? Kiu klopodos por ke oni agnosku, defendu kaj akcelu la
kompletan bonon de la hompersono, kiel pacokondiĉon,
respektante ĉiun viron
kaj ĉiun virinon laŭ
ties digno? Kiu helpos kompreni ke per bonvolemo, racieco kaj modero
eblas eviti ke la konfliktoj pliakriĝu
kaj rekonduki ilin, eĉ,
al egalecaj solvoj? Kun forta zorgado mi pensas, en tiun ĉi
festotagon, al la regiono de Mezoriento, markita de sennombraj
kaj gravaj krizoj kaj konfliktoj, kaj mi petdeziras, ke ĝi
malfermiĝu al
perspektivoj de justa kaj daŭra
paco, en la respekto de la neforigeblaj rajtoj de la popoloj kiuj
konsistigas ĝin. Mi
metas en la manojn de la dia Infano de Betlehemo la signojn de restarto
de dialogo inter Israelianoj kaj Palestinanoj, kiujn ni vidis dum
la lastaj tagoj, kaj la esperon
je pliaj konsolodonaj evoluoj. Mi esperas, ke post multaj viktimoj,
detruoj kaj necertecoj, transvivu kaj progresu demokratia Libano,
malfermita al la aliaj, en dialogo kun la kulturoj kaj religioj. Mi
alvokas al tiuj, kiuj havas en la manoj la destinojn de Irako,
por ke ĉesu la kruela
perforto kiu sangigas la Landon kaj ke oni certigu al ĉiu
ĝia loĝanto
normalan ekzistadon. Mi alvokas al Dio, por ke en Srilanko estu aŭskultata,
de la luktantaj partioj, la petsopiron de la loĝantoj
por estonto de frateco kaj solidareco; por ke en Darfur kaj
ĉie en Afriko oni
ĉesigu la fratomurdajn
militojn kaj estu baldaŭ
resanigitaj la vundoj malfermitaj en la karno de tiu Kontinento, ke
konsolidiĝu la procesoj
de repaciĝo, de
demokratio kaj progreso. Ke la dia Infano, Princo de paco, faru, ke
estingiĝu la fajrujoj
de streĉiteco kiu igas
malcerta la estontecon de aliaj mondopartoj, en Eŭropo
samkiel en Latinameriko.
“Salvator noster”:
jen nia espero; jen la anonco kiu la Eklezio reeĥigas
ankaŭ en la hodiaŭa
Kristnasko. Per la Enkarniĝo,
memorigas la dua Vatikana Koncilio, la Filo de Dio unuiĝis
iamaniere al ĉiu homo
(kp Gaudium et spes, 22). Tial la Nasko de la Kapo estas ankaŭ
la naskiĝo de la korpo,
kiel rimarkigis Papo sankta Leono la Granda. En Betlehemo naskiĝis
la kristana popolo, mistika korpo de Kristo en kiu ĉiu
membro estas intime unuigita kun la alia en kompleta solidareco. Nia
Savanto naskiĝis
por ĉiuj.
Ni devas tion proklami ne nur
per la vortoj, sed ankaŭ
per nia tuta vivo, donante al la mondo la ateston de unuigitaj kaj
malfermitaj komunumoj, en kiuj regas frateco kaj pardono, akceptemo kaj
reciproka servado, vero, justeco kaj amo.
Komunumo savata de Kristo. Jen
la vera naturo de la Eklezio, kiu nutriĝas
per lia Parolo kaj per lia eŭkaristia
Korpo. Nur per la remalkovro de la ricevita donaco la Eklezio povas
atesti al ĉiuj Kriston
la Savanton; ĝi tion
faras kun entuziasmo kaj pasio, en la plena respekto de ĉiu
kultura kaj religia tradicio; ĝi
tion faras kun ĝojo
sciante, ke Tiu, kiun ĝi
anoncas, nenion forprenas de tio kio estas aŭtentika
homa, sed ĝin portas al
ĝia plenumo. Envere,
Kristo venas por detrui nur la malbonon, nur la pekadon; la reston, la
tutan reston Li suprenlevas kaj perfektigas. Kristo ne savas nin
disde nia homeco, sed pere de ĝi;
Li ne savas nin disde la mondo, sed Li venis en la mondon
por ke la mondo saviĝu
pere de Li (kp Joh 3,17).
Karaj fratoj kaj fratinoj,
ke al vi, ĉie
ajn vi estas, alvenu ĉi
tiu mesaĝo de ĝojo
kaj de espero: Dio fariĝis
homo en Jesuo Kristo,
Li naskiĝis el Maria la
Virgulino kaj renaskiĝas
hodiaŭ en la Eklezio. Li
portas al ĉiuj la amon
de la ĉiela Patro. Li
estas Savanto de la mondo! Ne timu, malfermu al Li vian koron,
akceptu Lin, por ke lia Regno de amo kaj de paco fariĝu
komuna heredaĵo por
ĉiuj. Bonan Kristnaskon!
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 64 lingvoj. Post
tiu en 2004, ripetiĝis papa bondeziro en Esperanto okaze de
Kristnasko:
Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!