“DESCENDIS VI DE L’ STELOJ”

Jam de pli ol 250 jaroj ekzistas ĉi tiu fama kristnaska kanto.

 

“Descendis Vi de l’ Steloj” estis verkita de Sankta Alfonso Maria de’Liguori, misiisto, fondinto de la Kongregacio de la sanktega Elaĉetanto, doktoro de la Eklezio, episkopo, kaj patrono de la konfesprenantoj kaj instruistoj pri moralo.

Eĉ Giuseppe Verdi diradis, ke “Kristnasko ne plu estus Kristnasko” sen la versoj kaj melodio de tiu fama kanto.

Kiam en 1754 Sankta Alfonso verkis ĝin li loĝis en Nola (apud Napolo), kie li gastis ĉe pastro Michele Zambadelli. La Sanktulo skribis la muziknotojn rapide sur paperfolio kaj tuj ludis ilin per klavikordo. Laŭ anedokto de la 18a jarcento, pastro Michele, tuŝita de la dolĉeco de la kanto, petis al Alfonso povi kopii la manuskripton kaj, malgraŭ lia malpermeso (ĉar li opiniis pli urĝe presigi ĝin), Michele sekrete kopiis la notojn, metante poste la kopion en sian poŝon.

La Sanktulo ŝajnigis, ke li ne memoras la sinsekvon de la versoj, dum li instruis la kanton al la fideluloj, kaj pro tio li sendis klerikon al pastro Michele por ke li redonu la kopion de tiu “kanzoneto” - kiel Alfonso difinis ĝin - kiun Michele zorgeme konservis en sia poŝo.

Kaj ĝuste per tiaj “kanzonetoj” Sankta Alfonso, aŭtoro de verkoj pri morala teologio, spiritualeco kaj dogmatiko, klarigis al la etuloj la veron de la kredo, per simplaj vortoj, facile parkereblaj.

Sankta Alfonso kapablis paroli al ĉiuj kaj “Descendis Vi de l’ Steloj” estas nur unu el la multaj donacoj, kiujn li faris al la homaro. Ĝi estas unu el la plej dolĉaj kristnaskaj kantoj kaj, pli ol 250 jarojn poste, ni ĉiuj daŭre kantas ĝin kiel preĝon.

Al la komenco!     Al la Kristnaska paĝo