Fra Šimun Šito Ćorić (1949-)

TEATRAĴO KIUN ONI NENIAM ĈESOS PREZENTI

Giotto, "Sankta Francisko starigas la unuan kripon"

1.

Iam komence de Advento en la jaro 1223, Francisko havis la ideon ke por la baldaŭa Kristnasko, krom la kutimaj noktomesoj, tagaj mesoj, preĝoj kaj kantoj, oni povus prezenti pli solene la naskiĝon de Jesuo Kristo. Francisko vere persone travivadis Dion per Jesuo Kristo. Li neniam ĉesis esti impresita per la granda Dia modesteco: la ĉiama Dio en iu momento de la historio naskiĝis kiel vera homo, travivis la homan destinon per ĉio krom per peko, li estis al ĉiuj frato kaj amiko, kaj li suferis kaj mortis kiel ĉiuj aliaj homoj.

 

Kaj li komencis pretigi tiun sanktan prezentaĵon. Unue li decidis, ke la unua loko kie oni ĝis prezentos estos ie en la arbaro, inter la rokoj de la izolita monto Greccio. Li ankaŭ tuj decidis pri la tempo: antaŭ la noktomezo de la Sankta vespero.

Post tio Francisko vokis sian amikon Johanon, bonhavan sinjoron, pri kies agado oni diris ke li havas orajn manojn. Li malkaŝis al li sian ideon kaj petis lin ke li helpu al li ĉe la realigado, kion li apenaŭ ĝisatendis. Oni devis vivigi la staleton kaj la etoson de la unua kristnaska nokto en Betlehemo, surbaze de la priskribo el la sanktaj libroj.

 

2.

 

Francisko tra la tuta regiono tuj komencis serĉi kunlaborantojn por sia ideo, kaj tre rapide disvastiĝis la informo, ke okaze de la kristnaskaj tagoj tie, en la izolita monto Greccio okatos io speciala. Kie ajn la fratoj alvenis, ili kunportis la kristnaskan mesaĝon de Francisko. Same, ili ne preterlasis memorigi la homojn ke dum Kristnasko ili ne forgesu iun ajn malriĉulon, malsanulon, izolulon kaj ke ili manĝigu siajn bestojn pli bone ol iam, ke ili lasu for de siaj domoj grenon kaj alian manĝaĵon por birdoj kaj bestoj kaj ke ili ĉion faru ke je tiu tago ĉiu kreitaĵo en ilia ĉirkaŭaĵo sentu la etoson de tiu sankta nokto.

 

Francisko ankaŭ mesaĝis, ke se li povos, li petos ĉiujn regantojn en la mondo, ke okaze de Kristnasko ili decidu alporti senkondiĉan bonon al ĉiu homo kaj ĉiu kreitaĵo, por ke je tiu festo de ĉiuj festoj ĉiuj havu plenan pacon kaj sufiĉan panon kaj vestojn.

 

3.

 

Baldaŭ ili trovis en la arbaro plej bonan rokon. Ili aranĝis ĝian ĉirkaŭaĵon kaj internaĵon, alportis pajlon kaj fojnon, konstruis kripon, kaj antipe certiĝis ĉe la kamparano Marko ke okaze de la kristnaskaj tagoj li pruntedonu al ili bovon, azenon kaj kelkajn ŝafojn. Li invitis kelkajn piajn virinojn kaj virojn el la najbaraj vilaĝoj, kiuj devis ŝanĝgardi la kripon, tiel prezentante Jozefon kaj Marian. Francisko vizitis la konatan ĉarpentiston Gandolfo kaj petis ke li rapidege faru kiel eble plej belan lignan skuptaĵon de la ĵus naskita Jesuo.

 

Li ankaŭ instruis gepaŝtistojn de tiu regiono kiel prezenti siajn rolojn. Klara kun siaj fratulinoj jam ekzercis la kantadon de la anĝela koruso. Frato Mateo kaj frato Ramon, kiuj estis konataj tubistoj inter franciskananoj, kolektis ĉirkaŭ si plej bonajn muzikistojn el la regiono kaj ili ekzercis jam konatajn kaj novajn kristnaskajn kantojn. Iuj bonstataj homoj, inter kiuj elstaris iu princo prizorgis por ĉiuj multe da kukoj, pomoj, figoj kaj aliaj fruktoj, kaj diverspecan trinkaĵon por festeno post la noktomeso. Ĉiuj eĉ la plej malriĉaj kunportis ion el propraj domoj. Ĉio ŝajnis preta por la naskiĝo de Dio, Kristnasko.

 

4.

 

Tuj kiam venis la sankta vespero, komenciĝis flami la torĉoj en la kronoj ĉirkaŭ la roko kaj la popolo komencis venadi de ĉiuj flankoj. Iuj venadis de malproksime sur azenoj, ĉevaloj, ĉaroj kiujn ili lasadis sur la monto kaj daŭrigis piede. La homoj ĵetadis unu al la aliaj kaj ĉirkaŭ si tritikon kaj aliaj grenoj, memorante survoje pri la peto de Francisko ke ili prizorgu bonan manĝon al la birdoj dum la kristnaska tago. Ĉar la nokta meso proksimiĝis, la adventa kantado kaj muzikado iĝis pli kaj pli kristnaska, kaj ĉiu estis preta senriproĉe roli sian rolon por tiel plenumi sian taskon.

 

En la staleto jam estis preparita vera kripo, mankis nur la eta Jesuo apud la bovo kaj azeno, super la kuŝantaj ŝafoj antaŭ la emociiĝinta Maria kaj pacienca Jozefo. Kiam de ĉiuj flankoj la sonoriloj komencis anonci la noktomezon kaj kiam el ĉiuj gorĝoj kaj muzikiloj aŭdiĝis la kristnaska kanto, per la plej granda estimo Francisko metis sur la pajlon skulptaĵon de la eta Jesuo.

 

Al ĉiuj estis nekutime, ke dum la tuta meso ĉe kiu Francisko predikis pri la sekreto de la nasko de la Savanto, oni aŭdis el la proksimaj arboj la pepadon de diverspeca birdaro. Krom tio, la postan tagon en siaj vilaĝetoj ĉiuj rakontis ke ili vidis propraokule, ke en tiu etoso de la kristnaska nokto la eta ligna Jesuo ekvivis en la kripo, laŭ onidiroj: li moviĝis kaj ridetis kvazaŭ viva.

 

De tiu nokto ĝis hodiaŭ, senĉese ĉiujare tra la tuta mondo ĉi eltrovon de Francisko prezentas miloj da diversaj reĝisoroj per miloj da fantaziaj prezentoj.

 

Rakonto el la libro”Mirindaj padoj kaj aliaj mondoj” – alispecaj rakontoj pri Sankta Francisko kaj lia fratularo.

El la kroata: Marija Belošević

 



Al la komenco!     Al la cxefpagxo de Espero Katolika!