|
por infanoj MALRIĈECO DE RIĈULOJ KAJ RIĈECO DE MALRIĈULOJ Kristnasko estis jam tre proksime. La anĝelo estis tre okupita pri la preparo de la lulilo por la infano Jesuo kaj pro tio li bezonis helpon. Li havis nek pajlon, nek liteton, nek azeneton aŭ boveton kiuj povus varmigi Jesuon. Li havis nek staleton. Kaj tiel la anĝelo komencis serĉi tra la mondo. Al li ŝajnis, ke plej multon li povus akiri ĉe la reĝa palaco, kaj pro tio feliĉa li rapidis tien kaj frapis ĉe la pordo de la palaco. "Ĉu vi havas pajlon por Infano Jesuo?"-demandis la anĝelo. Sed, en la reĝa palaco ne troveblis pajlo kiun la anĝelo povus kunporti. Ili adiaŭis la anĝelon per mallonga frazo "Ni ne havas". La anĝelo foriris de la reĝa palaco kaj li frapis ĉe la pordo de iu konata riĉulo. "Ĉu vi donos al mi ion por la lulilo de Jesuo?". "Ni havas nenion kion ni povus doni al vi", malĝentile respondis la riĉulo kaj rapide fermis la pordon antaŭ la anĝelo. La anĝelo iris pluen. Li ekfrapis ĉe la pordo de bienposedanto kiu posedis grandan kampadejon kaj herbejon, multe da bovoj, ĉevaloj, ŝafoj kaj liaj bestoj. "Ĉu vi donos al mi azeneton por Jesuo?" - humile demandis la anĝelo. "Ni bedaŭras, sed ĉiujn bestojn ni bezonas por laboro". Kaj anĝelo iri pluen. Li estis jam laca, iomete eĉ senkuraĝa, tamen li daŭrigis la serĉadon. Li direktiĝis al la monton. Li ekvidis etan modestan dometon kun duonfermita pordo kaj tie li eniris: "Ĉu vi donos al mi iom da pajlo por la lulilo de Jesuo?", ankoraŭ foje demandis la anĝelo. "Prenu nian liton", li aŭdis. Kaj ne nur tion, li aŭdis ankaŭ la demandojn: "Ĉu vi havas littukon, vindaĵon? Ĉu vi havas azeneton por donaci al Jesuo? Prenu ĉion kion vi deziras, ĉion kion vi deziras!" "Kaj se Jesuo naskiĝus ĉi tie?", demandis la anĝelo. "Kia feliĉo por ni ĉiuj!", feliĉege respondis la homoj. "Do li naskiĝos ĉi tie", respondis la anĝelo. Jam estis noktomezo, la homoj komprenis la ĉielan kanton. Tio estis la anĝelo kiu kantis "Malriĉeco de riĉuloj kaj riĉeco de malriĉuloj". Kaj kvazaŭ mire, la dometo de la malriĉuloj ekestis preĝejo, kaj reĝa palaco kaj la domo de la bienposedanto iĝis staletoj. tradukis: Marija Belošević Sonja Tomić LA FELIĈO DE GABRIJEL Estas ege malfacile elpensi kristnaskan donacon por plenkreskulo kia estas mia instruisto. Se mi donacus al li libron, kiel li metus ĝin? Eĉ sen tio li stumblas inter la libroamasegoj. Cetere. Ĉu ekzistas iu libro kiun li ne tralegis? Ankaŭ kasedo nenion signifas, ĉar li preferas viziti koncertojn. Eble skarpo aŭ gantoj? Banalaĵoj! Dolĉaĵoj? Li estas plenkreska! Monujo? Enua! Mi opinias, ke ĉiuj plenkresaj junuloj almenaŭ unufoje jare ricevadas monujon aŭ kravaton. Se malbonŝancaj, ili ricevas ambaŭ! Kaj do ili povas arigi kolektaĵon… La tutan posttamgezon mi cerbumas, elektas, pripensas, decidiĝas "por" kaj "kontraŭ", kaj fine ĝi ekfulmis! Feliĉo! Oh, se eblus al mi aĉeti por li feliĉetojn, plenajn, plenajn saketojn… Sed jen, denove cerbumado! Kio efektive estas feliĉo, kaj kiel aspektas la feliĉuloj? He, ĝuste tio ankaŭ min interesis, ĉar mi en la Ĉielo konas nur beatecon, dum la feliĉo estas ĝia surtera eĥo. Pro tio mi iom laborigis miajn flugilojn serĉante feliĉan terenon – mi aŭdis Voĉon, min turnis kaj ekgapis pro miro.Antaŭ mi blonda junulo tute el lumo kaj tute travidebla, kaj do mi ne scias ĉu li estas realo aŭ el sonĝo ŝpinita. Mi lin alokulas, kaj jen, la puploj vastiĝas kaj pliprofundiĝas kaj jen mi en modesta kabaneto. En ĝi junulo en bruna monaĥvesto kun blanka ŝnuro. Lin aliras ploranta virino kun infaneto enbrake. "Metu viajn manojn sur lin, frato Francisko! La etulo estas mortanta." La junulo ekridetis, kaj metante la polmojn sur la infanan verton, diris: "Oh, kia feliĉo!" Post tio ni kuras tra spaco. Aŭ tra tempo? Mi ne distingas. Mi nur vidas, ke la infaneto plenkreskis kaj en purpuraj vestoj promenas. Lin sekvas la flustro de amasoj: "Li sanktiĝis!" Oh, kia feliĉo!"
Kiam vi ekdeziras feliĉon, la homoj resaniĝas, kaj eĉ sanktiĝi povas.
– Gabrijel respondis trankvile, kaj denove ni kuras tra …ĉu la tempo eble? Subite koridoro. Duonluma. Certe temas pri ia monaĥejo el la pasintaj jarcentoj. Tuj ĉe tiu ekpenso malfermiĝas pordo fine de la koridoro kaj eniras monaĥo en bruna monaĥvesto. Li iras saltetante al knabineto alpremita al la pordofosto ja ĝuste ĉi tie ĉe mi. La etulino elpagas lin per okuloj atendoplenaj kaj li malaŭte kontatas. Kiam li alproksimiĝis, mi rekonas la vortojn: "Dio donu feliĉon ĉiutage pli riĉan!" Li algapas la etulinon per ia stranga rigardo, kaj kvazaŭ vidante tra ŝi, li ekridetis kaj ankoraŭfoje kantadis:"Dio donu feliĉon, ĉiutage pli riĉan!" kaj malaperis al alia koridoro. "Kia saluto tiu?" flustris la etulino, levis la brovojn kaj ŝprucridante elkuris tra la monaĥeja pordo al la strato kaj mi post ŝin. Nin venas renkonten malalta dikuleto. Mi auxdas ke la etulino ripetas al li la saluton. La lipoj de la knabo longiĝis kaj la vizaĝo rondiĝis kvazaŭ fromaĝeto. La etulino plu kuras, trafas je maldika knabineto, al ŝi ekkantetas la magiajn vortojn kaj la knabineto ekradiis. "Mi skribos tion sur la muron por ĝin rigardi ĉiutage" ŝi ekkriis al la etulino, sed tiu jam flugas laŭ la strato kvazaŭ ventego kaj al ĉiu alvenanto salutkrias la samon. Kaj jen: kiam la vorto ektuŝas iliajn orelojn, la mornaj vizaĝoj mildiĝas, la malserenaj ekridetas, la malĝojaj ekĝojas, kaj la ĝojaj ekbrilas. La etulino nun kuras tiom rapide ke mi ne plu atingas ŝin akompani. "Atendu min!" mi ekkriis. – Kiam al la aliaj vi ekdeziras feliĉon, vi feliĉigas ankaŭ vin mem.La etulino ne respondis, sed malaperis. "Ĉu per tio vi intencis diri al mi ke mi petu ke mia instruisto al ĉiu diri nur belon por mem fariĝi feliĉa, mi turnis min al la anĝelo, sed vane. Li perdiĝis.
plenforte kaj… mi vekiĝis.
malĝoje mi ekĝemis. – Ja kiel mi povus paroli kun la Ĉefanĝelo?
El la kroata: Lucija Borčić |