“Mi venigas al vi bonan sciigon de granda
ĝojo... hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto,
Kristo, la Sinjoro”. (Luk 2,10-11). Ĉi tiun nokton ni reaŭskultis la
vortojn de la Anĝelo al la paŝtistoj, kaj ni retravivis la etoson de tiu
sankta Nokto, la Nokto de Betlehemo, kiam la Filo de Dio fariĝis homo
kaj, naskiĝante en malriĉa groto, li ekloĝis meze de ni. En ĉi tiun
solenan tagon reeĥas la anonco de la Anĝelo kaj ĝi estas invito ankaŭ
por ni, viroj kaj virinoj de la tria jarmilo, akcepti la Savanton. Ke la
nunepoka homaro ne hezitu enirigi Lin en siajn hejmojn, en la urbojn, en
la naciojn kaj en ĉiun angulon de la tero! Estas vere, dum la jarmilo
fininta antaŭnemulte kaj aparte dum la lastaj jarcentoj, multaj estis la
progresoj plenumitaj en tekniko kaj scienco; vastaj estas la materiaj
riĉofontoj je kiuj hodiaŭ ni povas disponi. La homo de la teknologia
erao riskas tamen esti viktimo de la sukcesoj mem de sia inteligenteco
kaj de la rezultoj de siaj ago-kapabloj, se li iras renkonten al spirita
atrofio, al malpleno de la koro. Pro tio estas grave, ke li malfermu
sian menson kaj sian koron al la Nasko de Kristo, evento de savo kapabla
marki renovigitan esperon en la ekzistado de ĉiu homa estulo.
“Vekiĝu, homo: ĉar por vi Dio fariĝis homo”
(Sankta Aŭgusteno, Paroladoj, 185). Vekiĝu, homo de la tria jarmilo! Je
Kristnasko la Ĉiopova fariĝas infano kaj petas helpon kaj protekton. Lia
maniero esti Dio enkrizigas nian manieron esti homoj; lia frapetado je
niaj pordoj pridemandas nin, pridemandas nian liberecon kaj petas al ni
rekonsideri nian rilaton kun la vivo kaj nian manieron koncepti ĝin. La
modernan epokon oni ofte prezentas kiel revekiĝon el la dormo de la
racio, kiel alvenon al la lumo de la homaro kiu reaperus el malluma
periodo. Sen Kristo, tamen, la lumo de la racio ne sufiĉas por lumigi la
homon kaj la mondon. Pro tio la evangelia parolo de la tago de
Kristnasko - “venis en la mondon la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo”
(Joh 1,9) reeĥas pli ol iam kiel savoanonco por ĉiuj. “En la mistero de
la enkarniĝinta Parolo trovas veran lumon la mistero de la homo” (Konst.
Gaudium et spes, 22). La Eklezio rediras sen laciĝi ĉi tiun
mesaĝon de espero, redeklaritan de la 2a vatikana Koncilio, fininta
ĝuste antaŭ kvardek jaroj.
Homo moderna, plenkreska kaj tamen foje malforta en
la penso kaj en la volo, lasu vin esti prenita per la mano de la Infano
de Betlehemo; ne timu, fidu je Li! La vivodona forto de lia lumo
kuraĝigas vin al sindevigo por la konstruo de nova monda ordo, bazita
sur ĝustaj etikaj kaj ekonomiaj rilatoj. Lia amo gvidu la popolon kaj
briligu ties komunan konscion esti “familio” vokata konstrui rilatojn de
konfido kaj reciproka subteno. La unuigita homaro povos alfronti la
multajn kaj zorgigajn problemojn de la nuna momento: ekde la terorisma
minaco ĝis la kondiĉoj de humiliga malriĉeco en kiuj vivas milionoj da
homaj estuloj, ekde la vetarmado ĝis la pandemioj kaj naturmedia aĉiĝo
kiu enriskigas la estontecon de la planedo.
La Dio kiu fariĝis homo pro amo al la homo subtenu
tiujn, kiuj agas en Afriko favore al paco kaj tuteca evoluo,
kontraŭstarante la fratomurdajn luktojn, por ke plifirmiĝu la nunaj
politikaj transiroj ankoraŭ malfortaj, kaj estu savogardataj la plej
elementaj rajtoj de tiuj kiuj kuŝas en tragikaj humanecaj situacioj,
kiel en Darfur kaj en aliaj regionoj de centra Afriko. Ke Li
instigu la latinamerikajn popolojn vivi en paco kaj konkordo. Ke Li
verŝu kuraĝon al la bonavolaj homoj, kiuj agas en Sankta Lando,
en Irako, en Libano, kie la signoj de espero, kiuj tamen
ne mankas, atendas konfirmon de kondutoj inspiritaj de lojaleco kaj
saĝeco; ke Li akcelu la procezojn de dialogo en la korea Duoninsulo
kaj aliloke en la aziaj Landoj, por ke, post supero de danĝeraj
diverĝoj, oni atingu, laŭ amika spirito, koherajn konkludojn de paco,
tiom atendatajn de tiuj loĝantaroj.
Je Kristnasko nia animo malfermiĝas al la espero,
kontemplante la dian gloron kaŝitan en la malriĉeco de Infano
ĉirkaŭvindita kaj metita en stoltrogo: Li estas la Kreanto de la
universo, limigita je la senpoveco de ĵusnaskito! Akcepti ĉi tiun
paradokson, la paradokson de Kristnasko, signifas malkovri la Veron kiu
igas liberaj, la Amon kiu transformas la ekzistadon. En la Nokto de
Betlehemo, la Elaĉetanto fariĝas unu el ni, por esti nia kunulo laŭ la
insidaj vojoj de la historio. Ni akceptu la manojn, kiun Li etendas al
ni: ĝi estas mano kiu nenion volas depreni de ni, sed nur donaci.
Kun la paŝtistoj ni eniru la kabanon de Betlehemo
sub la amoplena rigardo de Maria, silenta atestantino de la mirakla
naskiĝo. Ke Ŝi helpu nin travivi bonan Kristnaskon; ke Ŝi instruu al ni
gardi en la koro la misteron de Dio, kiu por ni fariĝis homo; Ŝi gvidu
nin atesti en la mondo lian veron, lian amon, lian pacon.
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 31 lingvoj.
Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ
ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi
alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La iniciato
estis
gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. La skribon Esperanto
ĉi-foje tamen
oni povis vidi nur tre fone dum la televida elsendo.