1. Christus natus est nobis, venite, adoremus!
Kristo naskiĝis por ni, venu, ni adoru!
Ni alvenas, en ĉi
tiu solena tago,
al Vi, dolĉa Infano
de Betlehemo,
kiu, por via
naskiĝo, kaŝis vian diecon
por kundividi nian
malfortan homan naturon.
Lumigitaj de la
kredo, ni Vin agnoskas
kiel veran Dion
enkarniĝintan pro amo al ni.
Vi estas la unika
Elaĉetanto de la homo!
2. Fronte al la
kripo en kiu Vi kuŝas sendefenda
ĉesu la multaj
formoj de disvastiĝanta perforto,
kaŭzo de
nepriskribebla suferoj;
estingiĝu la multaj fajrejoj de streĉiteco,
kiuj riskas degeneri en klaraj konfliktoj;
plifortiĝu la volo
serĉi
pacajn solvojn,
kiuj respektu la justajn petsopirojn de homoj kaj popoloj.
3. Infano de
Betlehemo, Profeto de paco,
kuraĝigu la
klopodojn por la dialogo kaj la repaciĝo,
subtenu la klopodojn
por la paco,
kiuj, timeme,
sed plenaj je
espero, nuntempe estas realigataj
por la nuntempo kaj
estonteco pli trankvilaj
de multaj niaj fratoj kaj fratinoj en la mondo.
Mi pensas al Afriko,
al la tragedio de Darfur en Sudano,
al Ebura Bordo kaj
al la regiono de la Grandaj Lagoj.
Kun forta zorgado mi
atentas la eventojn en Irako.
Kaj kiel eblas ne turni rigardon de partoprenanta zorgado,
sed ankaŭ el neestingebla konfido,
al la Lando kies
Filo Vi estas?
4. Ĉie oni
bezonas pacon!
Vi, kiu estas la
Princo de la vera paco,
helpu nin kompreni,
ke la unika vojo por konstrui ĝin
estas fuĝi el
malbono kun abomeno
kaj plenumi ĉiam kaj
kuraĝe la bonon.
Bonavolaj homoj de ĉiu popolo de la tero,
venu konfidoplenaj
al la kripo de la Savanto!
"Ne forprenas la regnojn de la homo
tiu, kiu donas la Regnon de la ĉielo" (Himno Vesperaj Preĝoj de
Epifanio).
Alkuru por renkonti Tiun,
kiu venas por instrui al ni
la vojon de la vero, de la paco kaj de la amo.
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 62 lingvoj.
la bondeziroj de la Papo en
ĉiuj 62 lingvoj
Ne mankis
ankaŭ
ĉi-jare la bondeziro en nia internacia lingvo: "Dibenitan Kristnaskon kaj
prosperan novjaron".
Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ
ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi
alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La iniciato,
gvidata de la itala samideano Giovanni Conti, celis danki la Papon pro
la esperantlingva bondeziro. La skribon Esperanto oni povis vidi ankaŭ
dum la mondovizia televida elsendo. Ĉi-jare ilia ĉeesto alprenis plian
simbolan signifon, en la jaro de la deka datreveno de la unua E-lingva
bondeziro Urbi et Orbi, okazinta paske de 1994.
lA
GRUPETO DE ESPERANTISTOJ tre laŭte salutis la Papon, kaj ilia voĉo
atingis lin, kaj tra la mikrofonoj ĝi estis aŭdebla en la televidaj kaj
radiaj elsendoj.