1. Descendit de caelis Salvator Mundi.
Gaudeamus!
Malsupreniris de la ĉielo la Savanto de la mondo.
Ni ĝoju.
Ĉi tiu anonco, trempita de profunda ĝojo,
reeĥis en la nokto de Betlehemo.
Hodiaŭ ĝin renovigas la Eklezio per neŝanĝita ĝojo:
naskiĝis al ni la Savanto!
Ondo de tenereco kaj espero plenigas nian animon,
kune kun fortega bezono havi intimecon kaj pacon.
En la kripo ni kontemplas Tiun,
kiu senigis sin de la dia gloro
por fariĝi malriĉa, puŝita de la amo por la homo.
Apud la kripo, la kristnaska arbo,
per la brilego de siaj lumoj,
memorigas al ni, ke per la naskiĝo de Jesuo
refloras la arbo de la vivo en la dezerto de la
homaro.
La kripo kaj la arbo: valoraj
simboloj,
kiuj transdonas en la tempo la veran signifon de
Kristnasko!
2 Reeĥas en la ĉielo la anonco de la
anĝeloj:
"Estas naskita por vi, en la urbo de Davido,
Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro" (Luk 2, 11).
Kia miro!
Per sia naskiĝo en Betlehemo, la eterna Filo de Dio
eniris la historion de ĉiu persono
kiu vivas sur la tero.
Jam nun li ĉeestas en la mondo
kiel unika Savanto de la homaro.
Pro tio ni preĝas al Li:
Salvator mundi, salvas nos!
3. Savu nin disde la grandaj malbonoj kiuj
ŝiras la homaron
dum ĉi tiu komenco de la tria jarmilo.
Savu nin disde la militoj kaj armitaj konfliktoj
kiuj ruinigas tutajn regionojn de la terglobo,
disde la plago de terorismo
kaj disde la multaj formoj de perforto
kiuj dolorigas malfortajn kaj sendefendajn
personojn.
Savu nin disde senkuraĝiĝo
dum ni ekiras la irejojn de la paco,
jes malfacilaj, sed eblaj kaj tial nepraj;
urĝaj irejoj ĉiam kaj ĉie,
ĉefe en la Lando kie Vi naskiĝis,
Princo de Paco.
4. Kaj Vi, Maria, Virgulino de la atendo
kaj de la plenumo,
kiu gardas la sekreton de Kristnasko,
igu nin kapablaj agnoski en la Infano,
kiun Vi premas inter Viaj brakoj, la anoncitan
Savanton
kiu alportas al ĉiuj la esperon kaj la pacon.
Kune kun Vi ni adoras Lin kaj konfidoplenaj ni
diras:
ni bezonas Vin, Elaĉetanto de la homo,
kiu konas la esperojn kaj zorgojn de nia koro.
Venu kaj restu kun ni, Sinjoro!
La ĝojo de via Kristnasko atingu
la plej ekstremajn limojn de la universo!
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 62 lingvoj.
En la itala Johano Paŭlo la 2a bondeziris bonan
Kristnaskon al la romanoj kaj al la loĝantoj de la tuta itala Nacio: "ke
ĉi tiu festotago - li aldonis - alportu trankvilon kaj ĝojon al la
familioj, al la komunumoj kaj al ĉiu socia medio. La Infano Jesuo igu
pli firma la esperon kaj pli kaj pli malavaran ĉies devontigon por ke,
ĉerpente el la havaĵo de valoroj per kiuj kristanismo pliriĉigis la
moron kaj kulturon de la itala popolo, oni kune konstruu la Italion de
la tria jarmilo.
la bondeziroj de la Papo en
ĉiuj 62 lingvoj
Ne mankis
ankaŭ
ĉi-jare
la bondeziro en nia internacia lingvo: "Dibenitan Kristnaskon kaj
prosperan novjaron".
Ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj
ĉeestis en placo sankta Petro por levi
alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La iniciato,
gvidata de la itala samideano Giovanni Conti, celis danki la Papon pro
la esperantlingva bondeziro. La skribon Esperanto oni povis vidi ankaŭ
dum la mondovizia televida elsendo.
lA
GRUPETO DE ESPERANTISTOJ tre laŭte salutis la Papon, kaj ilia voĉo
atingis lin, kaj tra la mikrofonoj ĝi estis aŭdebla en la televidaj kaj
radiaj elsendoj.