21a Ekumena Kongreso

68-a de IKUE 65a de KELI

“Donu al mi trinki” (Johano 4, 7)

“La malsameco pliriĉigas min”

1-8/08/2015, Strasburgo (FR)

 

 

 

 

ALIĜILO

 

Kristana Esperantista Ligo Internacia kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista invitas vin al la ĉefurbo de Alzaco kaj de Eŭropo por partopreni en la 21a Ekumena Kongreso (65a de KELI kaj 68a de IKUE)

Strasburgo atendas vin de la 1-a ĝis la 8a de aŭgusto 2015. Vi estos akceptataj en la junulardomo Ciarus proksime de la centro de la urbo.

Estas bona okazo ekumene postkongresi post la UK en Lillo. Ni esperas ke vi profitos kaj la kongreson kaj la urbon.

Kelkaj praktikaj indikoj:

Strasburgo atingeblas trajne, buse kaj aviadile.

El la flughaveno eblas atingi la stacidomon de Entzheim, el kie oni povas trajne iri al la centra stacidomo de Strasburgo per "navedo" (navette). Ekzistas billet multimodal, bileto kiu validas por trajno kaj tramo.

Por alveni al Ciarus el la centra stacidomo, oni prenu la tramon C ĝis Broglie (pr. Broj). Poste piede, meze de la placo maldekstren Rue de la Fonderie, trapasu la ponton, iru inter la preĝejo kaj la justica palaco, vi tiam estas sur la ĝusta strato Finkmatt. Estas ŝildo ĉe Ciarus.

Se vi venas per internacia buso, vi prenu tramon (A aŭ D) norden al la centro ĝis la haltejo Homme de fer kie vi ŝanĝos al alia tramlinio (B, C aŭ F) orienten (dekstren) ĝis la sekvanta haltejo (Broglie) kaj daŭrigos kiel supre.

Se vi nepre bezonas helpon kaj aŭton, vi povos telefoni al (franca numero) 06 84 81 53 25.

Se vi venas per aŭto, vi kalkulu kun la adreso, 7 Rue Finkmatt, F-67000 Strasbourg. Telefono : +33 (0)3 88 152 788. En ne tuj apudaj stratoj estas eblecoj senpage parki la aŭton. Ni studos aliajn eblecojn.

La 2-litaj ĉambroj estos prioritate atribuitaj al paroj. Pensu, ke ni devos tamen uzi plurajn suprajn litojn.

Ne hezitu mencii sur via aliĝilo vian kontribuon al la programo de la kongreso. Tiel vivos nia kongreso.

 

 

 

 

 

Al la komenco!