64a KONGRESO DE I.K.U.E.

(en la koro de) Zagreb, Kroatio

de la 16a ĝis 22a de julio 2011

"Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.

Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos". (Luk 21, 17-18)

 

 

 

KONGRESA TEMO

 

KONGRESEJO

 

ATINGEBLECOJ

 

PROVIZORA KONGRESA PROGRAMO

 

ĜENERALAJ PARTOPRENKONDIĈOJ (kontrakto)

 

KOTIZTABELOJ - landoj

-       plentempaj partoprenantoj

-       partatempaj partoprenantoj

-       plilongigo de unu tranokto+matenmanĝo

 

PAGMANIEROJ

LA ALIĜILO EN FORMATO PDF

 

Se vi deziras havi nur aliĝformularon en .doc versio kontaktu la organizantojn

 

 

   

   

Ĉefa temo:

"Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos". (Luk 21, 17-18)

Subtemoj:

- Persekutoj kontraŭ kristanoj en la mondo;

- La atesto de la martiroj dum la historio de la Eklezio;

- La signifo de la martirigo;

- La atesto de Johano Paŭlo la 2a en la jaro de lia beatproklamo (Pardoni kaj Pardonpeti - la mesaĝo de JPII; 25-jaroj de la Spirito de Asizo, k.a.)

-   Interreligia dialogo en dokumentoj de la Katolika Eklezio

-   Dialogo por la repacigo: kiun rolon havas Esperanto?

   Aldona temo: Privataj laikaj organizoj en la Eklezio: rajtoj-devoj

 

   

   

KONGRESEJO:

Ĉefepiskopa granda seminario estis fondita la 15an de julio en la jaro 1563, kaj kiel la unua jaro de la funkciado estis notita jaro 1576. De tiam, dum pluraj jarcentoj la seminario estas loko de edukado de junuloj kiuj decidis dediĉi sian vivon servante la popolon en la nomo de Jesuo.

Ĝis antaŭ deko da jaroj en la konstruaĵo troviĝis ankaŭ teologia fakultato.

Post kompleta renovigo (inter la jaroj 2005 kaj 2007) la zagreba ĉefepiskopo kardinalo Josip Bozanić decidis ke parto de la seminaria domaro iĝu Ĉefepiskopa paŝtista instituto kaj ke ĝi estu dediĉita al konstanta edukado de klerikoj, sed ankaŭ de laikoj.

En tiu parto troviĝas granda amfiteatra salono kun 300 sidlokoj, kaj du malpli grandaj.

La granda salono estas planata por la inaŭguro kaj por aliaj programeroj malpli grandaj. La salonoj estas ekipitaj per ĉiuj modernaj teĥnikaĵoj por diversspecaj prezentoj.

La seminario troviĝas tuj apud la katedralo.

La Providenco aranĝis ke en 2010 IKUE kongresu "je la ombro de la Katedralo de la Sankta Koro de Montmartre" en Parizo kaj ke nun ni kongresu "je la ombro" de la katedralo de Zagrebo kiu ĉiam havis gravan kaj grandan signifon por kroatoj ĉu en- ĉu ekster- lande vivantaj.

Krome, ne forgesu, ke en la katedralo troviĝas tombo de du kardinaloj: beata Alojzije Stepinac kaj Franjo Kuharić-

Ni do kongresos en la koro de la kroatia ĉefurbo kiu estas facile atingebla. Se oni atingas la urbon aviadile, buse aŭ trajne, de la stacidomoj rekta tramo veturas al la centra placo de kie post 2 minutoj piede oni atingas la seminarion. Proksime estas publika taksi-haltejo.

Je pieddistanco troviĝas pluraj vidindaĵoj, bazaro, butikoj, kafejoj, ksm.

Gravas la mencio, ke neniam ĝis nun en la seminario okazis iu laika plurtaga okazaĵo.

ALKLAKU LA FOTON POR PLI GRANDA FORMATO

En la parto kie dum la jaro loĝas seminarianoj oni foje gastigas seminarianojn kiuj venas por studvizito al Zagreb. Tio ekz. okazis pasintjare kiam venis seminarianoj kaj junaj pastroj el Venecio.

La parto kie troviĝas la Instituto loĝigas partoprenantojn de diversaj fakkunvenoj organizitaj de la Instituto. Krome, tie regule oni loĝigas kardinalojn kaj (ĉef)episkopojn okaze de kunsidoj aŭ iliaj vizitoj al Zagreb.

Somere, t.e. de la 15a de julio ĝis fino de aŭgusto, ĉio estas fermita pro feriado kaj/aŭ necesaj riparoj.

Okaze de nia kongreso, parto de la dungitoj dank’ al peto de rektoro pretas mallongigi siajn feriojn. Krome deĵoros unu el la vicrektoroj kaj kelkaj seminarianoj.

Je nia dispono estos:

  • dormejo (moderne ekipitaj ĉambroj je 3-stela hotela nivelo): 17 dulitaj ĉambroj kaj 95 unulitaj ĉambroj: ĉiuj kun banĉambro; manĝejo ĉ. 200 sidlokoj; kapelo kun etaj orgenoj;

  •  komputilejo: ses komputiloj kun retkonekto. En la Instituto estas facile kaptebla sendrata reto por tiuj kiuj portas propran komputilon; parkejo.

  • En la konstruaĵo ĉie troviĝas kontraŭfumaj alarmoj (fumi eblas nur en la korto)

  • Eniro en la seminario eblos ĝis malfruaj vesperaj horoj.

 

 

 

   

   

ATINGEBLECOJ

Zagrebon mem oni facile atingas trajne, buse kaj aviadile.

Utilaj ligoj:

- Kroata fervojo www.hznet.hr

- Busa stacidomo www.akz.hr

- Zagreba flughaveno www.zagreb-airport.hr

Aparte ni atentigas pri la trajnbiletoj por la nokta trajno de Venecio-Zagrebo-Venecio, kaj favorplezaj flugbiletoj de diversaj kompanioj. Se vi bezonas helpon/rekomendon ne hezitu skribi.

 

   

   

PROVIZORA KONGRESA PROGRAMO

Unua oficiala servo: vespermanĝo la 16an de julio

Lasta oficiala servo: la 22an de julio pilgrimo al diocezo Sisak (tie okazos kaj meso kaj fermo de la kongreso)

sabato, 16a de julio alveno de kongresanoj ĝis la 17a horo; akcepto kaj loĝigo; meso, kunsido de la estraro, nokta adorado en la kapelo

dimanĉo, la 17a de julio — inaŭguro, prelegoj, meso, preĝo ĉe la tombo de beata Stepinac, koncerto

lundo, 18a de julio pilgrimo al Ludbreg okaze de la Jubilea jaro 600j. de miraklo rilata al al Sanktega Sango de Kristo

mardo, 19a de julio — ĝenerala kunveno de IKUE, pilgrimo al Krašić (vizito al la memorĉambro kie mortis beata kardinalo Alojzije Stepinac)

merkredo, 20a de julio prelegoj, libervola volontula agado (traktata, eksterkongreseja), libera vespero

ĵaŭdo, 21a de julio prelegoj, preĝo ĉe la tombo de beata Ivan Merz, meso por mortintaj IKUEanoj kaj subtenantoj de IKUE, distra vespero

vendredo, 22a de julio pilgrimo al diocezo Sisak, dankmeso kun la episkopo, prelego de la episkopo, fermo de la oficiala programo. Reveno al Zagrebo planata en malfrua posttagmezo.

Kontraŭ aldona pago eblos tranokti NUR unu plian nokton, kaj foriri sabaton, 23an de julio post la matenmanĝo, sed plej malfrue ĝis la 10a horo. Tamen tion oni devos ĉe la aliĝo mencii. Veni tagon pli frue ne eblas.

sabato, 23a de julio meso

Ĉiutage estos enprogramitaj Matenaj laŭdoj, Rozario, Vesperaj Preĝoj,

 

Noto: La programo estas provizora, ĉar necesas fintraktoj de la horoj pri la meso en la katedralo, kaj ankaŭ en pilgrimlokoj. Do, eblas ŝanĝo inter la tagoj.

 

   
   

ĜENERALAJ INSTRUKCIOJ (kontrakto). BONVOLU ATENTE LEGI

  • La aliĝo validas post la ricevo kaj de la aliĝilo kaj de la aliĝkotizo. Ĉiuj aliĝintoj ricevos la konfirmon de aliĝo kaj informojn kiel atingi la kongresejon. La aliĝkotizo ne inkluzivas loĝadon, manĝojn, transportadon (ekz. dum pilgrimoj) nek eventuale aliajn aparte pagendajn aferojn pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas sube. La aliĝkotizo inkluzivas nenian asekuron.

  • La mendo de la loĝado (plentempa partopreno) estos traktata nur post la alveno de la NEPRA antaŭpago de 20% de la ŝuldata sumo laŭ landa deveno kaj dato de aliĝo. Reston de la sumo oni povas pagi al la banka/UEA kontoj, antaŭ la komenco de la kongreso, aŭ surloke, ĉe la akceptejo, sed nur per kontanta mono en eŭroj (ĉekoj kaj kreditkartoj ne estos akceptataj). Kompreneble oni povas ankaŭ pagi la tutan koston de loĝado samtempe kun la aliĝo.

  • Pro limigitaj loĝlokoj  bv. kiel eble plej frue sendi la mendilon kaj antaŭpagon.

  • Prioritaton en la mendo de du-litaj ĉambroj havos geedzoj.

  • Ni ne povos decidi pri kunloĝado de kongresano kiu deziras 2-litan ĉambron sen indiki kunloĝanton. En ĉi tiu kazo, oni invitos pagi unulitan ĉambron.

  • Post ricevo de la mendo la organizantoj tuj komunikos al vi ĉu la de vi elektita kategorio jam estas plene okupita.

  • Se vi pagis kaj poste ne plu povas partopreni, NUR la antaŭpago por la loĝservoj estos transdonebla al alia persono, kondiĉe ke ĉi-lasta pagis la aliĝ-kotizon. La antaŭpago por la loĝservo pro la nealveno estos redonita nur se oni sukcesos plenigi aŭ anstataŭigi la lokon liberigitan de la ne-plu-partoprenanta kongresano.

  • Ĉiuokaze el la redonita sumo pro organizaj kialoj oni forprenas 10 EUR.

  • La unuopaj kostoj de la tag- kaj vespermanĝoj rilatas al tiuj kongresanoj kiuj loĝos aliloke kaj deziras ĉeesti la komuna(j)n manĝo(j)n aŭ partopreni en la pilgrimoj. Tiuj kiuj jam ĉe la aliĝo estas certaj por kiuj tagoj ili deziras ricevi manĝojn indiku tion. Kvankam eblos surloke (unu tagon pli frue) mendi unuopan manĝon, ni petas ke maksimume ĝis la 1a de junio vi komuniku viajn mendojn de manĝoj.

  • Se Vi mendas la plian restad-tagon post la fino de la kongreso (nokto inter vendredo la 22an de julio kaj sabato la 23an de julio), Vi devos liberigi la ĉambron ene de la horo 10a de sabato la 23an de julio.

  • Se vi interesiĝas pri la hotelaj loĝeblecoj en la proksimeco de la kongresejo, bv. tion kiel eble plej rapide komuniki al la organizantoj. Ni ne povas certigi helpon depost la unua de majo. Laŭ esperantista helpemo, ni tamen atentigas ke en Zagrebo la averaĝa prezo por unu tranokto/matenmanĝo estas 70 EUR por persono.

  • La restadkostoj estas faritaj surbaze de la solidara principo. Do, iuj pagas, ke aliaj pagu malpli. Tial oni ne akceptos “turistojn”.

  • Programkontribuoj: se vi volas kontribui al la programo, bv. klare priskribi vian proponon kaj al kiu programero/temo ĝi rilatas (sufiĉas ĝis maks. dek fraza resumo de la kontribuo). Proponojn vi sendu antaŭ la 1a de majo. Se via kontribuo estos akceptata, ĝi povas daŭri ĝis 15'. Se Vi proponas prelegon, vi estos petata liveri ĝian tekston por posta publikigo. Por la fina distra vespero, ĉar kutime anonciĝas multegaj helpantoj, tiu tempodaŭro estas limigita je 10 minutoj. Ĉiuokaze, bv. sciigi ĉu por via prezento necesas apartaj ilaroj por ke la prezento mem estu kiel eble plej glata.

  • Ĉeesto en la kongresejo: la domo kiu gastigas la Kongreson havas specifajn kondutregulojn, komunajn al ĉiuj religiaj domoj. Oni petas respekti ilin, aparte la malpermeson fumi en internaj ĉambroj, la nepran silenton dum noktaj horoj, la ne uzon de gladiloj kaj de hejtiloj/boligiloj en la ĉambroj. Detalojn oni konigos surloke.

 

   

   

KOTIZTABELOJ

 

Tarifo A: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo (escepte de Slovenio); ĉiuj landoj de Azio (escepte de Arabio, Israelo, Japanio, Malajzio, Sudkoreia Respubliko), Afriko (escepte de Sudafriko), Latina Ameriko, Oceanio (escepte de Aŭstralio, transmaraj teritorioj de Francio).

Tarifo B: Ĉiuj mondaj landoj ne inkluzivitaj sub A.

 

   

   

 

PLENTEMPAJ PARTOPRENANTOJ

 KONGRESA ALIĜKOTIZO  (nerepagebla nek netransdonebla!) 

dato de la pago

Tarifo A

Tarifo B

ĝis la 15-a de majo 2011

25 EUR

50 EUR

de la 16-a de majo 2011

40 EUR

70 EUR

Apogkotizo: 50% de la kotizo valida post la 16a de majo

(por tiuj, kiuj ne partoprenas la kongreson, sed deziras ricevi la kongresan dosieron)

Infanoj ĝis 8 jaroj aliĝas senpage

 

Ne IKUEano krompagas 15 EUR pliajn por plena partopreno.

KIU ESTAS IKUE-ANO? Alklaku ĉi tie.

 

La aliĝkotizo ne inkluzivas loĝadon, manĝojn, transportadon (ekz. dum pilgrimoj) nek eventuale aliajn aparte pagendajn aferojn pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas ĉi-sube.

La aliĝkotizo inkluzivas nenian asekuron.

LOĜKOTIZO  (por unu persono, por la tuta kongresa periodo) 

 

Tarifo A

Tarifo B

en 1-lita ĉambro

240 EUR

325 EUR

en geedza ĉambro

220 EUR

295 EUR

La prezo inkluzivas: 6 tranoktadojn; 5 vespermanĝojn; 6 matenmanĝojn; 6 tagmanĝojn; bustransporton dum pilgrimadoj kaj necesajn enirbiletojn. Okaze de prelegoj dum paŭzoj estos servata kafo kaj simpla suko (diverspecajn varmajn kaj malvarmajn trinkaĵojn oni povos kontraŭ pago ricevi ĉe la aŭtomato aŭ akceptejo)

 

Prezoj de servoj por tiuj, kiuj pagas plenan aliĝkotizon, sed ne loĝkotizon:

 

  

unu tagmanĝo en la kongresejo:

 8 EUR

unu vespermanĝo en la kongresejo:

6 EUR

 pilgrimo al Ludbreg (*):

25 EUR

pilgrimo al Krašić (*):

15 EUR

pilgrimo al diocezo Sisak (*):

20 EUR

(*) inkluzivas: manĝojn-, transportadon, enirbiletojn

 

   

 

 

 

PARTATEMPAJ PARTOPRENANTOJ 

Partatempaj partoprenantoj pagas tagan aliĝ-kotizon por ĉiu tago de ĉeesto kaj la uzatajn servojn (manĝojn, transportadon, enir-biletojn k.s.) laŭ la jenaj tarifoj:

 

 

Tarifo A

Tarifo B

aliĝkotizo por unu tago:

8 EUR

10 EUR

unu tagmanĝo en la kongresejo:

8 EUR

unu vespermanĝo en la kongresejo:

6 EUR

 pilgrimo al Ludbreg (*): 25 EUR

pilgrimo al Krašić (*):15 EUR

pilgrimo al diocezo Sisak (*): 20 EUR

(*) inkluzivas: manĝojn, transportadon, enirbiletojn.

(*) inkluzivas: manĝojn, transportadon, enirbiletojn.

 

   

   

PLILONGIGO DE UNU TRANOKTO+MATENMANĜO

vendredo 22an de julio/sabato 23an de julio 

 

Tarifo A

Tarifo B

en 1-lita ĉambro

25 EUR

35 EUR

en geedza ĉambro

20 EUR

30 EUR

 

   

 

 

PAGMANIEROJ

BANKO:

Pere de la itala poŝt-banka konto:

IBAN: IT34 H076 0103 2000 0002 3290 000

BIC/SWIFT: BPPIITRRXXX

je nomo: UNIONE INTERNAZIONALE CATTOLICA ESPERANTISTA

adreso: Via di Porta Fabbrica 15, IT-00165 ROMA RM (Italia)

 

ATENTU

1) eŭropanoj de la landoj kies bankoj aliĝas al sistemo "SEPA" ne pagas komisiojn por alsendi la monon. Oni petu informojn ĉe sia banko;

2) oni skribu precize la nomon: "Unione internazionale cattolica esperantista". Oni ne uzu mallongigojn, nek la siglon IKUE, nek alian akronimon: oni riskas, ke la pago ne estu farita.

 

 

 

UEA:

konto "ikue-v" de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - Romo, Italio

 

Oni ne FORGESU skribi la kialon de la pago.

 

   

 

Por pliaj informoj kaj demandoj, skribu al:

 

 

La restadkostoj estas faritaj surbaze de la solidara principo.

Do, iuj pagas, ke aliaj pagu malpli.

Tial oni ne akceptos “turistojn”

 

Al la komenco!