19a Ekumena Esperanto-Kongreso 2009

62a de I.K.U.E. - 59a de K.E.L.I.

WROCŁAW (Pollando) de la 18a ĝis la 25a de julio 2009

 

ALIĜILO

 

POR KE VIA DECIDO PARTOPRENI ESTU PLI FACILA:

Vidu la nomojn de la gefratoj kiuj jam aliĝis

Rigardu la fotojn de la antaŭa EEK

Faru virtualan viziton al la urbo

Legu la lastajn sciigojn

 

 

IKUE kaj KELI vokas la Kristanan Esperantistaron

al 19-a Ekumena E-Kongreso en Wrocław ("Breslau"), Pollando.

 

Vroclavo estas unu el la plej grandaj kaj belaj urboj de Pollando. La kongresejo estos la Porpastra Alta Seminario, kiu situas en Ostrów Tumski kaj najbaras kun la Katedralo de Sankta Johano Baptisto.

Jam en la 9-a jarcento ekzistis sur insulo fortikigita princa kastelo kun vasta suburbo inter la branĉoj de rivero Odra. En la 11a jarcento, kiam oni starigis episkopejon en Vroclavo, la kastelon oni transigis al la maldekstra bordo de la rivero.

Malantaŭ la kastelo oni konstruis dum la 14-a ĝis la 16-a jc. multajn ekleziajn domojn: preĝejojn, episkopan palacon, ktp.
Proksime troviĝas botanika ĝardeno, tie kie iam estis la urbaj fortikaĵoj, nun forigitaj.

Ostrów Tumski ĉesis ekzisti kiel insulo en la 19-a jarcento, kiam oni superŝutis la malnovan fluejon de la rivero Odra. La hodiaŭa Ostrów Tumski estas unu el multaj turismaj allogaĵoj de la urbo. Promenante oni spertas la etoson de la pasinteco kaj oni povas travivi la ĉarmon de tiu ĉi heredaĵo.

La vroclavanoj estas homoj toleremaj. Dekomence en Vroclavo ekloĝis homoj de diversaj landoj, apartenantaj al diversaj religioj. Pace kunvivis katolikoj, ortodoksuloj, judoj kaj protestantoj. Tiel estas ĝis hodiaŭ.

En Vroclavo ekzistas ‘‘Dzielnica Czterech Świątyń’’ (kvartalo de kvar sanktejoj). La urbo estas vere ekumena. Ĝi estas nomata "la urbo de renkontiĝo".
 

Ni kore invitas vin aliĝi al nia 19a EEK

en Wrocław, Pollando, 2009

Philippe COUSSON kaj Miloslav ŠVÁČEK, prezidantoj de KELI kaj IKUE,

kaj Teresa POMORSKA, membro de la LKK.

 

fotoj ricevitaj de Tereza Pomorska. Dankon al Marija Belošević, kiu transdonis ilin.

Al la ĉefpaĝo de IKUE