59a KONGRESO DE I.K.U.E.

sub protekto de kunpatronoj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio 

VELEHRAD (Ĉeĥa Respubliko) 08-15 julio 2006
 

 


DOKUMENTOJ

  - Saluto de la prezidanto de kard. Vlk (en esperanto)

  - Saluto de mons-ro Jan Graubner (en esperanto)

- Saluto de la prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj


11/12. 07.2006

13/14. 07. 2006

 

10.07.2006

Dum la posttagmezo kaj kongresanoj vizitis la bazilikon de Velehrad kaj la vespera programo finiĝis per la eŭkaristia adorado.

 

Meso en la kongreseja kapelo

 

Dum la tria tago de la kongreso oni aŭdis la prelegojn de Eichkorn pri ADORU (en la foto) kaj Kronenberger.

 

La programon por deko da infanoj el Ĉeĥio kaj Hungario organizas Zdenka Novotna. Ili aktoras, desegnas kaj okupiĝas pri la paperfaldado.

 

Anjo Amika kantas.

 

09.07.2006

La konata moravia pilgrimloko Velehrad gastigas la ĉi-jaran 59an IKUE kongreson, kun la partopreno de cento da katolikaj esperantistoj el deko da landoj de Eŭropo sed ankaŭ el Kanado. La solena inaŭguro de la kongreso okazis hodiaŭ 9an de julio en la baziliko dediĉita al la Ĉielenpreno de Virgulino Maria kaj sanktaj Cirilo kaj Metodio, patronoj de Eŭropo. La solenan meson en E-o ĉefcelebris la ĉefepiskopo de Olomouc kaj prezidanto de la Ĉeha episkopara konferenco, mons-ro Jan Graubner. Li afable transprenis la alta protektadon de la kongreso. Ĉefepiskopo Graubner ankaŭ ĉeestis la solenan inaŭguron de la kongreso: li bonvenigis la ĉeestantojn, esprimante la esperon ke la historia Velehrad, kara loko por la ĉeĥa Eklezio, havas ion por proponi ankaŭ al katolikaj esperantistoj kaj ke ĝi riĉigos ilin.  La inaŭguron ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de KELI, de Ĉeha E-asocio kaj de la handikapula asocio tutmonda.

Salutmesaĝojn sendis ankaŭ kardinalo Miroslav Vlk kaj mons-ro Stanisław Ryłko.

Kard. Vlk, ĉefepiskopo de Prago, skribis: “mi deziras al ĉiuj viaj aktivadoj Dian benon kaj sukceson. Mi rememoras, ke dum miaj renkontoj kun esperantistoj en mia junaĝo, ni interparolis ne nur pri la internacia lingvo mem, sed ankaŭ pri la idealoj de interkompreniĝado inter la homoj, inter la nacioj. Mi estas profunde konvikita, ke tiu ĉi belega idealo estas nuntempe pli ol iam antaŭe aktuala. Mi deziras al la kongreso ĝojan etoson en reciproka interkompreniĝo kaj benitajn aktivadojn en laboro por interpaciĝo kaj interkompreniĝo sur internacia kampo”.

En sia longa mesaĝo, mons. Stanisław Ryłko, prezidanto de la papa konsilio de la laikoj, esprimante ŝaton por la elektita temo kiu vokas al la centreco de la eŭkaristia mistero, fonto kaj kulmino de la tuta kristana vivo, memorigis kiel la homo bezonas la Eŭkaristion, ĉar li bezonas renkonti Kriston kaj amikiĝi al li, havi kun li komunecon en la penso kaj en la volo, kiel la Papo diris. Eŭkaristio fariĝas, tiel, ligilo de komuneco inter la homoj. Pro tio, jen la petsopiro adresita de mons-ro Ryłko al la katolikaj esperantistoj, la unueco, kiun vi serĉas en via asocio, devas fonti el la eŭkaristia mistero. Mi bondeziras al vi ke la unuiĝo al Kristo ĉiam pli aligu vin al la unueco de lia Korpo kiu estas la Eklezio”.

Mons-ro Graubner dum prediko
 

Mons-ro Grauber trafoliumas ADORU (maldekstre, frato Miloslav)

 
 
Meso de la 8a de julio
 
Meso en la Baziliko (9.7.2006)
 

 

DANKON AL MARIJA BELOŠEVIĆ PRO LA RAPORTO KAJ FOTOJ

 
 

Al la ĉefpaĝo de IKUE