KANTO PRI LITOVIO

Muziko kaj teksto : Albrecht Kronenberger
(okaze de la IKUE –Kongreso 2004 en Kretinga (Litovio)

 
 
 

 


1.
      Vin laŭdu mia eta kant'
         nur vort kaj melodi',
         aminda, ĉarma, verda land'
         ho bela Litovi'.

 

2.      Herbej' arbar', kampar' kaj mar'
         hirund' kaj cikoni'
         korus', orgen', preĝej', altar',
         benata Litovi'.

 

3.      Vi preskaŭ dronis en sufer',
         vin liberigis Di'.
         Maria, stelo de l'esper',
         vin ŝirmu, Litovi'.