|
ENKONDUKO
l. Kun respekto aŭskultante kaj plenfide proklamante la Vorton de Dio, la
Sankta Sinodo sekvas la vortojn de Sankta Johano: "Ni anoncas al vi la
eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj aperis al ni. Kion ni vidis kaj
aŭdis, tion ni anoncas al vi, por ke ankaŭ vi estu en komuneco kun ni, kaj
nia komuneco estu kun la Patro kaj kun lia Filo, Jesuo Kristo" (1Joh
1,2-3). Pro tio laŭ la ekzemploj de la Koncilio de Trento kaj de la Unua
Vatikana Koncilio, ĝi intencas prezenti la veran doktrinon pri la dia
rivelo kaj pri ĝia transdono, por ke la tuta mondo aŭskultante kredu,
kredante esperu, kaj esperante amu la mesaĝon pri la Savo. 1).
Ĉapitro I
LA RIVELO MEM
Naturo kaj objekto de la rivelo
2. Plaĉis al Dio en sia boneco kaj saĝeco, riveli Sin mem kaj konigi la
misteron de sia volo (kp Efe 1,9). Pro tio la homoj povas iri per Kristo,
la homiĝinta Vorto, en la Sankta Spirito al la Patro, kaj farigi
partoprenantoj en la dia naturo (kp Efe 2,18; 2Pet 1,4). Do per ĉi tiu
rivelo la nevidebla Dio (kp Kol 1,15; 1Tim 1,17) parolas el la abundo de
sia amo al la homoj, kiel al amikoj (kp Efe 33,11; Joh 15, 14-15), kaj
rilatas kun ili (kp Bar 3,38) por inviti ilin al la komuneco kun Si kaj
ilin akcepti en ĝin.
Ĉi tiu partodono de la rivelo okazas per faroj kaj vortoj, esence
interligitaj, tiel ke la faroj de Dio en la savhistorio montras kaj
konfirmas la doktrinon kaj la realaĵojn, kiujn la vortoj signifas; kaj la
vortoj proklamas la farojn kaj maniŁestas la misteron, kiun ili enhavas.
Per ĉi tiu rivelo aperas al ni en Kristo, kiu estas la peranto kaj same la
pleneco de la tuta rivelo, la plej interna vero kaj pri Dio, kaj pri la
savo de la homo 2).
Preparo de la evangelia rivelo
3. Dio, kiu per sia Vorto kreas (kp Joh 1,3) kaj subtenas ĉion, donas al
la homoj per la kreaĵoj daŭran ateston pri Si mem (kp Rom 1,19-20). Krome
intencante malfermi la vojon al la ĉiela savo ekde la komenco Li rivelis
Sin al niaj prapatroj. Sed post ilia pekfalo Li promesis la savon,
starigis ilin en espero al savo (kp Gen 3,15), kaj daŭre zorgis pri la
homaro por doni la eternan vivon al ĉiuj, kiuj persiste farante la bonon,
serĉas la savon (kp Rom 2,6-7). Siatempe Li vokis Abrahamon por fari lin
granda popolo (kp Gen 12,2), kiun post la patriarkoj Li instruis per Moseo
kaj la profetoj por agnoski Lin, la unu vivantan kaj veran Dion, la
antaŭzorgantan Patron kaj justan juĝiston, kaj por atendi la promesitan
Savanton. Tiel Li preparis tra la jarcentoj la vojon al la Evangelio.
Kristo, la perfektiganto de la rivelo
4. Post kiam Dio parolis multfoje kaj diversmaniere per la profetoj, "nun
je la fino de ĉi tiuj tagoj Li parolis al ni per sia Filo" (Heb 1,1-2). Li
ja sendis sian Filon, la eternan Vorton, kiu lumigas ĉiujn homojn, por ke
ĉi Tiu loĝu inter la homoj kaj al ili konigu la plej intiman de Dio (kp
Joh 1,1-18).
Do Jesuo Kristo, la enkarniĝinta Vorto, kiel homo sendita al la homoj 3),
"parolas la proprajn vortojn de Dio" (Joh 3,34), kaj plenumas la
savlaboron, kiun la Patro konfidis al Li (kp Joh 5,36; 17,4).
Tial, kiu diras; "Kiu vidas Min, tiu vidas la Patron" (kp Joh 14,9), Tiu
per sia ĉeesto kaj sinmanifestado, per vortoj kaj faroj, per signoj kaj
mirakloj, precipe tamen per siaj morto kaj glorplena leviĝo el la
mortintoj, kaj fine sendante la Spiriton de la vero, plenumas la rivelon
kaj Li konfirmas ĝin per dia atesto, nome ke Dio estas kun ni por liberigi
nin el la mallumo de peko kaj morto, kaj por levi nin al eterna vivo. Ĉi
tiu kristana disdono de savo, kiu ja estas la nova kaj definitiva ligo,
neniam ĉesos, kaj nova publika rivelo ne estas atendebla antaŭ la
glorplena apero de nia Sinjoro, Jesuo Kristo (kp 1Tim 6,14; Tit 2,13).
La rivelo estas akceptenda en kredo
5. La homo devas doni al la rivelanta Dio "obeon de kredo" (Rom 16,26; kp
Rom 1,5; 2Kor 10,5-6), per kiu li tute konfidas sin libervole al Dio,
"prezentante al la rivelanta Dio plenan submetiĝon de intelekto kaj volo"
4), kaj libervolan konsenton pri la rivelo, donita de Dio.
Por povi doni ĉi tiun kredon necesas la antaŭvenanta kaj helpanta graco
de Dio kaj la internaj helpoj de la Sankta Spirito, kiu devas movi la
koron kaj konverti ĝin al Dio, malfermi la okulojn de la spirito, kaj
"doni al ĉiuj guston por konsenti pri la vero kaj kredi ĝin" 5).
La sama Sankta Spirito daŭre pliperfektigas la kredon per siaj donoj por
pliprofundigi la komprenon pri la rivelo.
La rivelitaj veroj
6. Per la dia rivelo Dio volis manifesti kaj komuniki Sin mem kaj siajn
eternajn decidojn rilate la savon de la homoj, "por ke ili partoprenu en
la diaj bonoj, kiuj tute superas la intelekton de la homa spirito" 6).
La Sankta Sinodo konfesas, ke "Dio, la principo kaj la fino de ĉio, estas
konebla kun certeco el la kreaĵoj per la natura lumo de la homa intelekto"
(kp Rom 1,20). Sed krome ĝi instruas, ke oni devas atribui al la rivelo,
ke "tio, kio por la homa intelekto ne estas esence nekomprenebla pri la
diaj aferoj, ankaŭ en la nuntempa situacio de la homa generacio estas
konebla al ĉiuj, konvene, kun firma certeco kaj senerare 7).
Ĉapitro 2
LA TRANSDONO DE LA DIA RIVELO
La apostoloj kaj iliaj sekvantoj estas la predikantoj de la Evangelio
7. Kion Dio rivelis je savo de ĉiuj popoloj, laŭ lia bonvola dispono restu
netuŝebla por ĉiam, kaj estu transdonata al ĉiuj generacioj. Pro tio
Kristo, la Sinjoro, en kiu la tuta rivelo de la plejalta Dio plenumiĝas
(kp 2Kor 1,30; 3,16-4,6), komisiis la apostolojn prediki al ĉiuj la
Evangelion - antaŭe promesitan per la profetoj, kaj plenumitan de Si mem,
kaj proprabuŝe komunikitan - kiel la fonton de la tuta sava vero kaj de
normoj pri moroj 8), kaj por tiamaniere partoprenigi ĉiujn en la diaj
donoj.
La apostoloj fidele plenumis tiun taskon kaj transdonis per sia buŝa
predikado, per ekzemplo kaj institucioj ĉion, kion ili ricevis el la buŝo
de Kristo, el kontakto kun Li kaj el liaj faroj, aŭ lernis sub inspiro de
la Sankta Spirito. Tiel faris ankaŭ tiuj apostoloj kaj apostolaj viroj,
kiuj sub la inspiro de la sama Sankta Spirito skribe notis la mesaĝon de
la savo 9).
Sed por ke en la Eklezio ĉiam estu konservata la Evangelio senerara kaj
vivanta, la apostoloj enoficigis episkopojn kiel postsekvantojn,
"transdonante al ili sian propran lokon de instruantoj" 10).
Tiel do ĉi tiu Sankta Tradicio kaj ĉi tiu Sankta Skribo de ambaŭ
Testamentoj estas kiel la spegulo, en kiu la Eklezio dum sia surtera
pilgrimado kontemplas Dion, de kiu ĝi ricevis ĉion, ĝis kiam ĝi estos
gvidata por vidi Lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kia Li estas (kp 1Joh 3,2).
La Sankta Tradicio
8. Do la apostola predikado, speciale esprimita en la inspiritaj libroj,
devis esti konservata per seninterrompa sinsekvo ĝis la fino de la tempoj.
Tial, transdonante tion, kion ili mem akceptis, la apostoloj admonas la
kredantojn, firme teni la tradiciojn, kiujn ili lernis buŝe aŭ letere (kp
2Tim 2,15), kaj batali por la kredo, kiu estas transdonita al ili unufoje
por ĉiam (kp Ĵu 3,11). Kion la apostoloj transdonis, ampleksas ĉion, kio
kontribuas por favori la sanktan vivkonduton de la popolo de Dio kaj por
plifortigi ĝian kredon. Tiel la Eklezio daŭrigas en sia doktrino, en vivo
kaj kulto, kaj transdonas al ĉiuj generacioj ĉion, kio ĝi mem estas, kaj
kion ĝi kredas. Ĉi tiu tradicio de apostola origino progresas en la
Eklezio sub asisto de la Sankta Spirito 12). Ĉar la konscio pri la
transdonitaj aferoj kaj vortoj kreskas pro la kontemplo kaj pro la studoj
de la kredantoj, kiuj konservas ĉi ĉion en siaj koroj (kp Luk 2,19,51);
pro la interna kompreno de la spiritaj aferoj, kiujn ili spertas; kaj pro
la prediko de tiuj, kiuj akceptis kun la postsekvo en la episkopa ofico la
fidindan karismon pri la vero. Ĉar dum la jarcentoj la Eklezio daŭre celas
la plenecon de la dia vero, ĝis en ĝi plenumiĝos la vortoj de Dio.
La eldiroj de la sanktaj Patroj atestas pri la viviga ĉeesto de ĉi tiu
Tradicio, kies riĉoj enpenetras la praktikon kaj la vivon de la kredanta
kaj preĝanta Eklezio.
Per la sama Tradicio la Eklezio konas la tutan kanonon de la Sanktaj
Libroj, kaj en tiu la Sanktaj Skriboj estas komprenataj pii profunde, kaj
daŭre estas prezentataj kiel agantaj.
Tiumaniere Dio, kiu antaŭe parolis, seninterrompe interparolas kun la
Fianĉino de sia amata Filo: kaj la Sankta Spirito, per kiu la vivanta voĉo
de la Evangelio resonas en la Eklezio kaj per ĝi en la mondo, gvidas la
kredantojn al la pIena vero, kaj en ili abunde loĝigas la vorton de Kristo
(kp Kol 3,16).
Rilato inter la Sankta Tradicio kaj la Sankta Skribo
9. La Sankta Tradicio kaj la Sankta Skribo do estas intime interligitaj
kaj reciproke komunikiĝas. Ĉar ambaŭ venas el la sama dia origino,
iusence kuniĝas kaj direktiĝas al la sama celo.
La Sankta Skribo ja estas la parolo de Dio, skribe notita sub dia instigo
de la Spirito. La Vorton de Dio, konfiditan de Kristo la Sinjoro kaj de la
Sankta Spirito al la apostoloj, la Sankta Tradicio tamen transdonas
nedifektita al iliaj postsekvantoj; por ke tiuj ĉi, en la lumo de la
Spirito de vero, en sia predikado fidele ĝin konservu, klarigu kaj
disvastigu. Estas pro tio, ke la EkIezio ĉerpas sian certecon pri ĉio, kio
estas rivelita, ne nur cl la Skribo. Do ambaŭ estu akceptataj kaj
honorataj per samaj pieco kaj respekto 13).
Ambaŭa rilato al la Eklezio kaj al la Instru-Ofico
10. La Sankta Tradicio kaj la Sankta Skribo formas unu sanktan trezoron,
konfiditan al la Eklezio. Kun tiu konsentante, la tuta sankta popolo, unu
kun siaj paŝtistoj, ĝuste persistas en la doktrino de la apostoloj kaj en
la komuneco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj (kp Ago 2,42). Tiel
per la persisto, laŭvivado kaj konfeso de la transdonita kredo ekestas la
unika unuanimeco inter episkopoj kaj kredantoj 14).
Sed la tasko de aŭtenta interpreto de la skribita aŭ transdonita vorto de
Dio 15) estas konfidita nur al la vivanta Instru-Ofico de la Eklezio 16),
kiu praktikas sian aŭtoritaton en la nomo de Jesuo Kristo.
Ĉi tiu Instru-Ofico ne superas la vorton de Dio, sed servas al ĝi. Ĉar laŭ
dia ordono kaj sub asisto de la Sankta Spirito ĝi instruas nur tion, kio
estas transdonita, kaj laŭ tio, ke ĝi tiun pie aŭskultas, sankte konservas
kaj fidele eksplikas, kaj ĉerpas el ĉi tiu unu kredotrezoro ĉion, kion ĝi
proponas kredenda kiel rivelita de Dio. Do la Sankta Tradicio, la Sankta
Skribo kaj la Instru-Ofico de la Eklezio montriĝas, laŭ la plej saĝa
decido de Dio, tiel interligitaj kaj unuigitaj, ke unu ne povas ekzisti
sen alia, kaj ke ili kune, ĉiu je sia maniero, efike kontribuas al la savo
de la animoj sub la gvido de la unu Sankta Spirito.
Ĉapitro 3
DIA INSPIRO KAJ INTERPRETO DE LA SANKTA SKRIBO
Pakto de inspiro kaj vero de la Sankta Skribo
11. La dia rivelajo, notita en la Sankta Skribo kaj sin prezentanta, estas
skribita sub la inspiro de la Sankta Spirito. Ĉar la tutajn librojn de la
Malnova, same kiel de la Nova Testamento, kun ĉiuj ĝiaj partoj, tenas nia
sankta Patrino, la Eklezio, pro la apostola kredo kiel sanktaj kaj
kanonaj.
Ĉar ili estas skribitaj sub inspiro de la Sankta Spirito (kp Joh 20.31;
2Tim 3,16; 2Pet 1,19-21; 3,15-16), kaj havas Dion kiel aŭtoron, kaj kiel
tiaj ili estas transdonitaj al la Eklezio 17).
Sed ĉe la verkado de la Sanktaj Libroj Dio elektis homojn. Pri tiuj kun
iliaj kapabloj kaj povoj Li disponis 18), por ke, dum Dio en kaj per ili
verkis 19), tiuj skribe notu kiel veraj aŭtoroj ĉion, kion Li volis tion
sole 20).
Do oni devas firme teni ĉion, kion la inspiritaj verkistoj aŭ hagiografoj
asertas kiel aserton de la Sankta Spirito. Pro tio oni devas konfesi, ke
la librpj de la Sankta Skribo instruas firme, fidinde kaj senerare 21) la
veron, kiun Dio volis transdoni por nia savo per la Sanktaj Skriboj.
Do "ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas utila por instrui, por admoni, por
korekti, por eduki al justeco, por ke la homo de Dio estu perfekta, plene
provizita por ĉiu bona faro" (2Tim 3,16-17).
Kiel interpreti la Sanktan Skribon
12. Pro tio tamen, ke Dio parolis en la Sankta Skribo pere de homoj je
homa maniero 22), por klare kompreni tion, kion Li volis komuniki al ni,
la interpretanto de la Sankta Skribo devas atenti esplori, kion la
sanktaj aŭtoroj efektive intencis esprimi kaj kion Dio volis komuniki per
iliaj vortoj.
Por trovi la intencon de la aŭtoroj oni devas atenti ekzemple la
"literaturajn specojn". Ĉar la vero estas diverse prezentata kaj esprimata
en tekstoj, kiuj estas diversmaniere historiaj, aŭ profetaj, aŭ poeziaj.
aŭ de alia speco.
Do la interpretanto devas esplori la sencon, kiun la hagiografoj intencis
esprimi kaj esprimis en certaj cirkonstancoj laŭ la propra karaktero de
tiu tempo kaj kulturo, per la literaturaj specoj, kiuj tiutempe estis
uzataj 23).
Ĉar por ĝuste kompreni tion, kion la sankta verkisto skribe volis aserti,
oni devas atenti diligente kaj la kutimajn manierojn de pensado, parolado
kaj rakontado, kiuj tiam estis uzataj, kaj same la manieron de esprimo. al
kiu oni kutimis en tiu tempo en la reciprokaj rilatoj de la homoj 24).
Sed pro tio, ke la Sankta Skribo estas legenda kaj klarigenda en la sama
spirito, en kiu gi estas skribita 25), oni devas atenti ne malpli
diligente la enhavon kaj la unuecon de la tuta Skribo, kunkonsiderante la
vivantan tradicion de la tuta Eklezio kaj la analogecon de la kredo. Estas
la tasko de la bibliistoj streĉi laŭ ĉi tiuj reguloj por pli profunde
kompreni kaj klarigi la sencon de la Sankta Skribo, por ke per tiu prepara
studo la juĝo de la Eklezio maturiĝu. Ĉar koncerne la klarigon de la
Skribo ĉio estas fine submetita al la juĝo de la Eklezio, kiu plenumas la
dian taskon kaj la oficon: konservi kaj interpreti la vorton de Dio. 26).
Malsuprenveno de Dio
13. Dum estas konservata ĉiam la vereco kaj la sankteco de Dio, en la
Sankta Skribo do manifestiĝas la admirinda "malsuprenveno" de la eterna
Saĝeco, "por ke ni ekkonu la neesprimeblan bonvolon de Dio, kaj kiom Li
moderigis sian vorton en siaj providenco kaj zorgo pri nia naturo" 27).
Ĉar la vortoj de Dio, esprimitaj en homaj lingvoi, fariĝis sirnilaj al
homa parolado, kiel iam la Vorto de la eterna Patro fariĝis simila al la
homoj, akceptante la karnon de la homa malforteco.
Ĉapitro 4
LA MALNOVA TESTAMENTO
Savhistorio el la libroj de la Malnova Testamento
14. . En sia plej granda amo Dio plenzorge celis kaj preparis la savon de
la tuta homaro, kaj per speciala decido Li elektis por Si popolon por
konfidi al ĝi siajn promesojn.
Ĉar post kiam Li faris ligon kun Abrahamo (kp Gen 15,18) kaj pere de Moseo
kun la popolo de Izraelo (kp El 24,8), al tiu popolo, akirita por Si Li
tiamaniere rivelis Sin per vortoj kaj faroj kiel la unu, veran kaj
vivantan Dion, ke Izraelo spertis la vojojn de Dio kun la homoj. Same ĝi
povis kompreni tiujn ĉiam pli profunde kaj pli klare per la vortoj de Dio
eI la buŝo de la profetoj; kaj pli larĝe ĝi povis ĝin disvastigi inter la
popoloj (kp Psa 21,28-29; 95,1-3; Jes 2, 1-5; Jer 3.17).
Tiu partodono de la savo - anoncita, rakontita kaj klarigita de la sanktaj
skribistoj - ankoraŭ ekzistas kiel la vera vorto de Dio en la libroj de la
Malnova Testamento.
Tial tiuj libroj de Dio inspiritaj konservas sian daŭran valoron: "ĉar
ĉio, kio antaŭe estas skribita, estas skribita por nia instruo, por ke
per la persisto kaj la konsolo de la Skribo ni vivu en espero" (Rom 15,4).
Signifo de la Malnova Testamento por la kristanoj
La partodono de la Malnova Testamento estis destinita precipe por prepari
la venon de Kristo, la Savanto de ĉiuj homoj, kaj de la Mesia Regno; por
profete ĝin anonci (kp Luk 24,44; Joh 5,39; 1Pet 1,10) kaj indiki ĝin per
diversaj ekzemploj (kp 1Kor 10,11).
Konforme al la cirkonstancoj de la homa generacio antaŭ la tempo, kiam
Kristo restarigis la savon, la libroj de la Malnova Testamento manifestas
al ĉiuj la scion pri Dio kaj pri la homo, kaj krome la manieron, je kiu la
justa kaj kompata Dio rilatas kun la homoj. Kvankam tiuj libroj enhavas
ankaŭ neperfektajn kaj tiutempajn aferojn, ili tamen montras la veran,
dian pedagogion 28).
Tial la kredantoj devas pie akcepti ĉi tiujn Iibrojn, kiuj esprimas
vivantan konscion pIi Dio, kaj en kiuj estas konservataj la sublima
doktrino pIi Dio, kaj la sava saĝo pri la homa vivo, kaj la admirindaj
trezoroj da preĝoj, kaj fine kaŝe troviĝas la mistero de nia savo.
Unueco de la du Testamentoj
16. Do Dio, kiu estas la inspiranto kaj la aŭtoro de la libroj de ambaŭ
Testamentoj, tiamaniere saĝe disponis, ke la Nova Testamento latentis en
la Malnova, kaj la Malnova klariĝis en la Nova 29).
Ĉar kvankam Kristo starigis per sia Sango Novan Ligon (kp Luk 22,20; 1Kor
11,25), la libroj de la Malnova Testamento laŭ sia tuto estas enmetitaj en
la evangelian mesaĝon 30). Ili akiras kaj montras sian plenan signifon en
la Nova Testamento (kp Mat 5,17; Luk 24,27; Rom 16, 25-26; 2Kor 3,14-16),
kaj siavice tiun lumigas kaj klarigas.
Ĉapitro 5
LA NOVA TESTAMENTO
Eminenteco de la Nova Testamento
17. La vorto de Dio, kiu estas forto de Dio je savo por ĉiu, kiu kredas
(kp Rom 1,16), en la skriboj de la Nova Testamento eminente prezentiĝas
kaj montras sian povon.
Ĉar kiam venis la pleneco de la tempo (kp Gal 4,4), la Vorto fariĝis karno
kaj loĝis inter ni, plena de graco kaj vero (kp Joh 1,11). Kristo fondis
sur la tero la Regnon de Dio. Per faroj kaj vortoj Li manifestis sian
Patron kaj Sin mem, kaj Li kompletigis sian verkon per siaj morto, leviĝo
kaj glorplena ĉieleniro, kaj per la sendo de la Sankta Spirito.
Suprenlevite de la tero, Li tiras ĉiujn al Si (kp Joh 12,32 gr). Nur Li
havas la vortojn de eterna vivo (kp Joh 6,68). Sed ĉi tiu mistero ne estas
komunikita al aliaj generacioj, kia ĝi nun en la Sankta Spirito estas
rivelita al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj (kp Efe 3,1-6 gr), por
prediki la EvangeIion, por instigi al kredo en Jesuo, la Kristo kaj la
Sinjoro, kaj por kunvenigi la Eklezion. Pri ĉi ĉio la skriboj de la Nova
Testamento estas ĉiama kaj dia atesto.
Apostola origino de la Evangelioj
18. Ĉiu rimarkas, ke inter ĉiuj libroj, ankaŭ de la Nova Testamento,
"ĝuste elstaras la Evangelioj. Ili ja estas la plej grava atesto pri la
vivo kaj la doktrino de la enkarniĝinta Vorto, nia Savanto. Ĉiam kaj ĉie
la Eklezio tenis kaj tenas, ke la kvar Evangelioj havas apostolan
originon. Ĉar kion la apostoloj predikis laŭ ordono de Kristo, tion poste
sub instigo de la dia Spirito ili mem kaj apostolaj viroj skribe
transdonis al ni kiel fundamenton de la kredo, nome: la kvarforman
Evangelion laŭ Mateo, Marko, Luko kaj Johano 31).
Historia karaktero de la Evangelioj
19. La sankta Patrino, la Eklezio, firme kaj konstante tenis kaj tenas, ke
la kvar menciitaj Evangelioj, kies historiecon ĝi senhezite konfirmas,
fidele transdonas tion, kion Jesuo, la Filo de Dio, je la eterna vivo de
la homoj vere faris kaj instruis dum sia vivo inter ili, ĝis la tago, je
kiu Li estis prenita supren (kp A 1-2). Post la ĉieleniro de la Sinjoro
sendube la apostoloj transdonis al siaj aŭskultantoj tion, kion Li estis
dirinta kaj farinta, kaj laŭ tiu klara kompreno, kiun ili mem ĝuis 33),
lerninte el la glorplenaj okazaĵoj pri Kristo, kaj instruite per la lumo
de la Spirito de vero 32). Skribante la kvar Evangeliojn la sanktaj
verkistoj elektis el la multo, kio jam buŝe aŭ skribe estis transdonita,
certajn faktojn kaj sinteze kunmetis aŭ eksplikis tiujn laŭ la situacio de
la eklezioj. Fine ili konservis la formon de predikado, tiel ke ili ĉiam
komunikis al ni la puran veron pri Jesuo 31).
Aŭ el sia propra memoro aŭ laŭ atesto de tiuj "kiuj de la komenco vidis
mem kaj estis administrantoj de la Vorto ", ili ja skribis kun tiu
intenco, ke ni povu scii la "certecon" pri la aferoj pri kiuj ni estas
instruitaj (kp Luk 1,2-4).
La ceteraj libroj de la Nova Testamento
20. Krom la kvar Evangelioj la kanono de la Nova Testamento enhavas la
leterojn de sankta Paŭlo kaj aliajn apostolajn skribojn, notitajn sub
inspiro de la Sankta Spirito.
Laŭ saĝa dispono de Dio tiuj skriboj konfirmas tion, kio koncernas Kriston
la Sinjoron. Ili klarigas ĉiam pli lian aŭtentan doktrinon kaj predikas la
savan povon de la dia farado de Kristo. Ili rakontas la komencan periodon
de la Eklezio, kaj ĝian admirindan disvastiĝon, kaj anoncas ĝian
glorplenan plenumiĝon.
Ĉar laŭ sia promeso Jesuo estis kun siaj apostoloj (kp Mat 28.20) kaj
sendis al ili la Helpanton, la Spiriton, por gvidi ilin en la plenan veron
(kp Joh 16,13).
Ĉapitro 6
LA SANKTA SKRIBO EN LA VIVO DE LA EKLEZIO
La Eklezio respektas la Sankta Skribojn
La Eklezio ĉiam respektis la diajn Skribojn same kiel la Korpon mem de la
Sinjoro. Ĉar precipe en la sankta Liturgio ĝi daŭre prenas de la tablo de
la vorto de Dio kaj de la Korpo de Kristo la panon de vivo kaj disdonas
ĝin al la kredantoj.
La Eklezio ĉiam akceptis kaj akceptas tiujn Skribojn kune kun la Sankta
Tradicio kiel la superan regulon de kredo. Inspiritaj de Dio kaj unufoje
por ĉiam notitaj, ĉi tiuj Skriboj ja senŝanĝe komunikas la vorton de Dio
mem, kaj en la vortoj de la profetoj kaj de la apostoloj ili resonigas la
voĉon de la Sankta Spirito.
Do ĉiu kristana prediko kaj la kristana religio mem devas esti nutrataj
kaj regataj de la Sankta Skribo. Ĉar en la Sanktaj Libroj la Patro, kiu
estas en la ĉielo, amoplene proksimiĝas al siaj infanoj kaj parolas kun
ili.
Tie1 granda estas la potenco kaj la povo de la vorto de Dio, ke tiu estas
por la Eklezio la subtena kolono kaj la vivoforto, kaj por la infanoj de
la Eklezio la forto de ilia kredo, la nutraĵo por iliaj animoj, la pura
kaj ĉiamdaŭra fonto de ilia spirita vivo. Pro tio precipe pri la Sankta
Skribo validas la vortoj: "Viva kaj energia estas la vorto de Dio" (Heb
4,12), "kiu povas edifi kaj doni la heredaĵon inter ĉiuj sanktigitoj"
(Ago 20,32; kp l Te 2,13).
Zorgaj tradukoj estas rekomendindaj
22. La alirejo al la Sankta Skribo devas esti larĝe malfermita por la
kredantoj. Pro tio la Eklezio dekomence akceptis kiel sian la tre
antikvan grekan tradukon de la Malnova Testamento, la tielnomatan
Septuaginton (LXX), kaj ĝi ĉiam respektis la aliajn orientajn kaj latinajn
tradukojn, precipe la tielnomatan Vulgaton.
Sed ĉar la vorto de Dio devas esti je dispono en ĉiuj tempoj, la Eklezio
patrinece zorgas, ke estas farataj konvenaj kaj zorgaj tradukoj en la
diversajn lingvojn, precipe el la originalaj tekstoj de la sanktaj
Libroj. Se oni faras tiujn en kunlaborado kun la disaj fratoj, kiam la
okazo prezentiĝas kaj kun permeso de la eklezia aŭtoritato, ĉiuj
kristanoj povas uzi tiujn tradukojn.
Apostola ofico de la katolikaj instruantoj
23. La Fianĉino de la enkarniĝinta Vorto, la Eklezio, instruita de la
Sankta Spirito, streĉas veni al ĉiam pIi profunda kompreno de la sanktaj
Libroj, por daŭre nutri siajn infanojn per la diaj vortoj. Pro tio ĝi
konvene favoras ankaŭ la studojn pri la sanktaj Patroj de Oriento kaj de
Okcidento, kaj pri la sanktaj liturgioj.
La katolikaj bibliistoj kaj aliaj, kiuj okupiĝas pIi la sankta teologio,
devas peni en sincera kunlaborado, sub gvido de la sankta Instru-Ofico,
per taŭgaj rimedoj tiel ekzameni kaj klarigi la Sanktajn Skribojn, ke kiel
eble plej multaj administrantoj de la dia vorto povas prezenti fruktodone
al la popolo de Dio la nutraĵon de la Skriboj. Tiu lumigas la splriton,
plifortigas la volon kaj ekflamigas la korojn de la homoj por amo a] Dio
35).
La Sankta Sinodo kuraĝigas la infanojn de la Eklezio, kiuj pristudas la
biblian sciencon, fervore daŭrigi laŭ la eklezia konvinko sian sukcese
komencitan laboron kun ĉiam nova dediĉo.
Graveco de la Sankta Skribo por la teologio
24. La sankta teologio, kiel ankaŭ la Sankta Tradicio, baziĝas sur la
skribita vorto de Dio, kiel sur sia daŭra fundamento. Per ĉi tiu vorto de
Dio ĝi ĉiam konfirmas kaj plijunigas sian forton, esplorante en la lumo
de la kredo ĉiun veron, kiun la Mistero de Kristo entenas.
Ĉar la Sanktaj Skriboj enhavas la vorton de Dio, kaj pro sia inspirita
karaktero vere estas la vorto de Dio, la studo pri la Sankta Skribo estas
kvazaŭ la animo de la sankta teologio 37).
Per ĉi tiu vorto de la Skribo ankaŭ la servo de la vorto, nome la paŝtista
prediko, la katekizado kaj ĉiu kristana instruo, inter kiuj la liturgia
homilio devas okupi specialan lokon, savodone nutriĝas kaj sankte
fortiĝas.
Rekomendinda estas la legado de la Sankta Skribo
25. Tial necesas, ke ĉiuj klerikoj, precipe la sacerdotoj de Kristo, kaj
ĉiuj aliaj, kiuj kiel diakonoj aŭ katekistoj rajte plenumas la servon de
la vorto, okupiĝu pri la Skriboj per daŭra legado kaj diligenta studado.
Neniu el ili estu vana, nur ekstera predikanto de la vorto de Dio, kiu
interne ne estas aŭskultanto 38), dum li devas prediki al la kredantoj,
al si konfiditaj, la abundajn riĉojn de la dia vorto, precipe dum la
sankta liturgio.
Same la Sankta Sinodo tre emfaze kaj speciale instigas ĉiujn kredantojn,
kaj precipe la membrojn de religiaj komunumoj, per daŭra legado de la
diaj Skriboj lerni la superan scion pri Kristo Jesuo" (Flp 3,8).
"Ĉar ne scii la Skribon estas ne scii Kriston" 39).
Do volonte ili retroiru al la sankta teksto mem, aŭ per la sankta
liturgio, kiu enhavas tiom da diaj vortoj, aŭ per pia legado, aŭ per
konvenaj institucioj kaj aliaj rimedoj, kiuj ĉie en nia tempo laŭde estas
disvastigataj kun aprobo kaj zorgo de la paŝtistoj de la Eklezio.
Ili tamen devas memori, ke la legado de la Sankta Skribo devas esti
akompanata de preĝo, por ke ekestu dialogo inter Dio kaj homo, ĉar "al Li
ni parolas, kiam ni preĝas; Lin ni aŭdas, kiam ni legas la diajn vortojn"
40).
Estas la tasko de la episkopoj, "ĉe kiuj troviĝas la apostola doktrino"
41), konvene instrui al la kredantoj, konfiditaj al ili, ĝustan uzon de la
diaj Skriboj, precipe de la Nova Testamento, kaj unualoke de la
Evangelioj.
Tion ili faru per tradukoj de la sanktaj tekstoj, provizitaj de necesaj
kaj vere sufiĉaj klarigoj, por ke la infanoj de la Eklezio senriske kaj
utile okupiĝu pri la Sanktaj Skriboj, kaj estu penetrataj de ilia spirito.
Krome devas aperi eldonoj de la Sankta Skribo, provizitaj je konvenaj
notoj, destinitaj ankaŭ por nekristanoj kaj adaptitaj al iliaj
cirkonstancoj. Tiujn la animzorgantoj same kiel aliaj kristanoj de ĉiu ajn
vivostato prudente disvastigu.
Epilogo
26. Do tiamaniere per la legado kaj la studo de la sanktaj Libroj "la
vorto de Dio disvastiĝu kaj estu glorata" (2Tes 3,l); kaj la trezoro de la
Rivelo, konfidita al la Eklezio, ĉiam pli plenigu la korojn de la homoj.
Kiel la vivo de la Eklezio kreskas pro la daŭra partopreno en la
Eŭkaristia Mistero, tiel ankaŭ ni povas esperi novan impulson de spirita
vivo pro la pligrandiĝanta respekto al la vorto de Dio, kiu "restas en
eterno" (Jes 40,8; kp 1Pet 1,23-25).
Ĉi ĉio kaj ĉiuj detaloj preskribitaj en ĉi tiu konstitucio ricevis la
konsenton de la Patroj de la sankta Koncilio, kaj pro la apostola potenco
transdonita al ni de Kristo, Ni kun la Respektindaj Patroj en la Sankta
Spirito ilin aprobas kaj decidas kaj fiksas; kaj tion, kio tiel koncilie
estas fiksita, Ni proklamiĝas je la gloro al Dio.
En Romo, ĉe Sankta Petro, la 18an de novembro 1965.
Mi, Paŭlo, episkopo de la katolika Eklezio.
Sekvas la subsignoj de la Patroj.
Notoj
1) kp Sankta Aŭgusteno.
De catechizandis rudibus. c
IV, 8: PL 40,316.
2) kp Mat 11,27; Joh 1,14,17;
14.6; 17,1-3; 2Kor 3, 16; 4,6; Efe 1,3-14.
3) Epist. ad Diognetum, ĉ
VII, 4: Funk, Patres Apostolici, 1, p 403.
4) Vatikana Koncilio, l, Dogma Konstitucio
pri la katolika kredo, ĉ 3 de kredo; Denz. 1789 (3008).
5) Araus. Koncilio. II, cali. 7; Denz. 180,
(377); Vat. Konc. I, Le.: Denz. 1791 (3010).
6) Vat. Konc. l, Dogma Konst. pri la kat.
kredo, ĉ 2 pri la rivelo, Denz. 1786 (3005).
7) Ibid. Denz. 1785 kaj 1786
(3004 kaj 3005)
8) kp Mat 28.19-20 kaj Mk 16,15.
Trenta Konc., Ses.
IV, Dekreto De canonicis Scripturis:
Denz. 783 (1501).
9) kp Trenta Konc., l.c.; Vat. Konc. I Ses.
III, Dogma Konst. pri la katolika kredo, ĉ 2 pri la rivelo: Denz.
1787 (3006).
10) Sankta Ireneco, Adv. Haer. 1I1, 3,1: PG
7,848; Harvey, 2, p. 9.
11) kp Nicea Konc. II: Denz. 303 (602).
Konstanza Konc. IV,
Ses. X. can. 1: Denz, 336 (650652).
12) kp Vat. Konc. I, Dogma Konst. pri la
kat. kredo, ĉ 4 pri kredo kaj intelekto: Denz. 1800 (3020).
13) kp Trenta Konc., Ses. IV,
1. c.: Denz. 783 (1501).
14) Kp Pio XII, Apost.
Konstitucio,
Munificentissimus Deus, 1 nov. 1950: AAS 42 (1950) 756, collatis
verbis de Sankta Cipriano, Epist.
66,8: Harte1.
III, B. p, 733: "Ecclesia plebs Sacerdoti
adunata et Pastori suo grex adhaerens".
15)
kp Vat. Konc. I, Dogma Konst.
pri la kat. kredo, c 3 pri la kredo: Denz. 1792 (3011).
16) kp Pio XII, Encikliko Humani Generis,
12 aŭg.. 1950: AAS 42 (1950) 568-569: Denz. 2314 3886).
17)
kp Vat. Konc. I, Dogma Konst.
pri la kat. kredo, ĉ 2 pri la rivelo: Denz. 1787 (3006), Biblia
Komisiono, Dekr. 18 junio 1915; Denz. 2180 (3629); EB 420; S.S.c.Sankta
Officii, Epist. 22 dee. 1923: EB 499.
18) kp Pio XII, Encikl.
Divino afflante Spiritu,
30 sep. 1943: AAS 35 (1943), p. 311.
Enchir.
Bib1. (EB) 556.
19) In et per hominem: kp Heb 1,1 kaj 4,7
(in): 2 Sa 23,2; Mat 1,22; et passim (per); Vat Konc. I: Schema de
doctrina cath. nota 9: Coli. Lae. VII, 522.
20) Leono XIII, Encikliko
Providentissimus Deus. 18 nov. 1893: Denz. 1952 (3293); EB 125.
21) kp Sankta Aŭgusteno, Gen
ad litt. 2,9,20: PL 34, 270-271; Epist.
82,3: PL 33,277; CSEL 34,2, p 354. - Sankta
Tomo, De Vero q. 12, a. 2, C. - Trenta Konc. Ses. IV, de canonicis
Scripturis: Denz. 783 (1501) - Leono XIII, Enc. Providentissimus:
EB 121,124,126,127. - Pio XII, Enc. Divino Afflante: EB 539.
22) Sankta Aŭgusteno, De Civ. Dei, XVII,
6,2; PL 41, 537: CSEL XL, 2,228.
23) Sankta Aŭgusteno, De
Doctr. Christ., III, 18,26: PL 34,75-76.
24) Pio XII, 1. c.: Denz. 2294 (3829-3830);
EB 557-562.
25) kp Benedikto XV, Enc.
Spiritus Paraclitus. 15 sep. 1920: EB 469. - Sankta Hieronimo, In GaI. 5,19-21: PL 26,417A.
26) kp Vat. Konc. 1, Dogma Konst. pri la
kat.kredo, ĉ 2 pri la rivelo: Denz. 1788 (3007).
27) S.Johano Krisostomo, In Gen. 3,8 (hom.
17,1): PG 53.134. "Attemperatio" graece "synkatabasis".
28) Pio XI, Enc. Mit brennender Sorge.
14 marto 1937: AAS.29 (1937), p. 151.
29) Sankta Aŭgusteno, Quaest. in Hept.
2,73: PL 34,623.
30) Sankta Ireneo, Adv.
Haer. III, 21,3: PG 7,950; (=
25,1: Harvey 2. p. 115). - Sankta Cirilo Hier. Catech. 4,35: PG 4,35: PG
33,497. - Teodoro Mops., In Soph. 1,4-6: PG 66, 452D-453A.
31) kp Sankta Ireneo, Adv. Haer. III, 11,8:
PG 7.885; ed. Sagnard,
p 194.
32) kp Joh 14,26; 16,13.
33) Joh 2,22; 12,16; kp
14,26: 16,12-13; 7,39.
34) kp Instructio Sancta Mater Ecclesia
a Pontificio Consilio Studiis Bibliorum provehendis edita: AAS 56
(1964), p 715.
35) kp Pio XII, Enc. Divino affl.:
EB 551, 553, 567. – Pont. Comm.
Biblica, Instructio de Sankta
Scr. in Clericorum Semin. et Relig.
Coll. recte docenda. 13 majo 1950: AAS 42 (1950). p 495-505.
36) kp Pio XII, ibidem: EB 569.
37) kp Leono XIII, Enc. Providentissimus:
EB 114; - Benedikto XV, Enc. Spiritus Paraclitus: EB 483.
38) Sankta Aŭgusteno. Serm. 179,1: PL
38,966.
39) Sankta Hieronimo, Comm. in Is.
Prol. 24,17. - kp Benedikto
XV, Enc. Spiritus Paraclitus:
EB 475-480; - Pio XII, Enc. Divino affl.: EB 544.
40) Sankta Ambroso. De officiis
ministrorum, I, 20,88: PL 16.50.
41) Sankta Irenco, Adv. Haer. IV, 32.1: PG
7.1071; (=49,2) Harvey 2,255.
|