al la melodio de "Hundo estas bona besto..."
Rekantajxo:
Zimme-zumm, zimme-zumm,
rece-fice, bumm-bumm-bumm.
Ni alvenis al tendaro
atendis nin amikaro.
Venis episkop' dimancxe
granda gxojo estis vere.
Mankis al ni multaj bestoj,
sed abundis krokodiloj.
Krokodiloj kie estas,
kastoroj tuj malaperas.
Zitka gvidis kurson la "A",
al sxi helpon donis Jana.
Duan kurson gvidis Pavol,
partoprenis cxiu kun vol'
Kiam Uli forveturis,
Kurso "Co" nur matenmangxis.
Kurso "Do" estis utila,
Uli gvidis kun Attila.
Pri infanoj Zdenka zorgis,
Lajos la hungarojn pastris.
Bierejo bon-funkciis,
tendaranoj vizitadis.
Hungaroj nin nokte gardis,
lauxte ili ridegacxis.
Krome estis kelkaj bruoj,
auxdeblis grandegaj ronkoj.
Junularo kaj IKUE
renkontigxis historie.
Ni vizitis Herbortice,
placxas al ni Sebranice.
Bierfonton ni vizitis,
niaj gorgxoj malsekigxis.
Sekvas nun la lasta strofo,
ne okazu katastrofo.
Se vi fartis ege bone,
venu al KET sekvontjare!