Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  La logo de la Granda Jubileo

Logo de la JubileoDum la pres-konferenco marde la 12-an de novembro 1996, Kardinalo Roger Etchegaray, prezentis la oficialan logon por la Granda Jubileo de la jaro 2000.

La logo estas videbla signo de la granda evento, kiu fermas la jarmilon.Gxi estas tuja mesagxo, la signo por anonci kaj identigi la eventojn de la granda jubileo en la tuta mondo. La elekto de la logo ne estis facila, kun multaj partoprenantoj. Artistoj kaj agentejoj de la tuta mondo prezentis multajn grafikajn desegnajxojn, signifoplenajn kaj detalajn. La demando estis kiamaniere transdoni klare kaj tuj la valoron kaj signifon de evento de tiel escepta graveco.

Kun la grupo de studentoj de Arta Lernejo estis organizitaj multaj renkontigxoj kaj interparoloj, en kiuj oni diskutis pri Tertio Millennio Adveniente. La renkontigxoj farigxis momentoj por serioza studado kaj katehxezo. La auxtorino de la logo, fakte, estas unu el tiuj studentoj de arto, Emanuela Rocchi, 22-jaragxa lernantino de la Istituto Poligrafico e Zecca dello Stato kaj fidela membrino de Katolika Agado ekde sia infanagxo.

Jen la priskribo de la Logo, kiu havas diversajn erojn. En la spaco, formita de nigraj literoj JUBILAEUM A.D.2000, sur la blua cirklo, kiu reprezentas teron, estas kruco, kiu tenas homaron en kvin kontinentoj reprezentitaj per kvin kolombinoj de diversaj koloroj. La kruco konsistas el la samaj koloroj kiel la kolombinoj por indiki la misteron de la Enkarnigxo-Kristo prenas sur sin nian homan naturon, "li farigxis kiel ni". Dio eniras en la historion de la homaro elacxetante gxin. La lumo, kiu eliras de la centro de la Kruco, rememorigas nin, ke Kristo estas la lumo de la mondo, Li estas Savanto kaj kiel indikas kvar latinaj vortoj "Kristo, hieraux, hodiaux, poreterne" cxirkaux la blua globo, Li neniam sxangxigxas. La cirklo formita de la kvin kontinentoj rememorigas la spiriton de solidareco, kun kiu la Eklezio volas festi la Jubileon. La helaj koloroj, verda, flava, orangxa, blua kaj griza formante harmonian tuton, indikas la gxojon kaj pacon karakterizaj por la festado de la Jubileo.



Koran dankon al Pavol Petrík pro la traduko.

Al la komenco!