Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  Renkontigxo de IKUEJ en Pereszteg
28.10-01.11 1998

Malgranda raporto de Cristian Mocanu el Rumanio, kiun li sendis al la dissendolisto de IKUE:

Date: Wed, 04 Nov 1998 11:10:00 +0200
Subject: [ikue] renkontigxo de IKUEJ en Pereszteg

Karaj gefratoj!

Jen unu malgranda raporto pri la renkontigxo de IKUEJ en Pereszteg (Hungario), kiu okazis inter la 28a de oktobro kaj la 1a de novembro.

Pereszteg estas vilagxo en la okcidenta parto de Hungario, kelkaj km-ojn nur de la auxstria landlimo. Kvankam malgranda, la loko igis sin tre konata en Esperantujo, dank' al senlacema laborado de P. Lajos Kobor, LR de IKUE en Hungario, kiu estas la parohxestro de la vilagxo.

La partoprenantaro estis cxifoje dominata je la Cxehxa Respubliko pro kompreneblaj kialoj (merkredo estis nacia festo de Cxehxio kaj oni tie facile libertempis. El aliaj landoj alvenis: 4 partoprenantoj el la gastlando Hungario kaj po unu el Slovakio kaj Rumanio. Kvankam oni bedauxras ekzemple la malcxeestadon de niaj listanoj Bruno kaj Ulrich, la renkontigxo enhave sukcesis.

Oni pridiskutis kelkajn aferojn de IKUEJ kiel ekzemple kion ni faru por helpi la aligxitajn membrojn el Kubo, Ebura Bordo kaj aliaj landoj de la t.n. "tria mondo" (oni legis la leterojn de la LR-oj de menciitaj landoj). Estis diskutita ankaux la plibonigx- ebleco por la kontaktoj kun la IKUEJ-anoj en diversaj landoj kaj samtempe la malfacile komprenebla situacio ke el Italio, Pollando (naskigxlando de Esperanto kaj de la Papo), Kroatio ktp. neniu ankoraux aligxis.

Oni auxskultis tre interesan prelegon de Pastro Kobor pri la Sanktaj Sakramentoj (ricxa en pasxtistaj spertoj), kaj ankoraux unu prelego (preleganto: P. Kobor, asistanto: Attila) sercxante similojn inter E-o kaj la hungara lingvo.

Vendrede la 30an de novembro, kun la permeso de la Episkopo de Gyor, oni celebris Sanktan Meson en Esperanto honore de la Sankta Spirito. Kantojn en Esperanto oni havis ankaux en la hungarlingvaj mesoj (dank' al cxehxa grupo).Krome ni havis la eblecon de multaj momentoj de Euxhxaristia adorado kaj komuna pregxo kiuj certe plifortigis nin spirite. La partoprenantoj vizitis la belajn urbojn Kapuvar kaj Sopron kaj la tre interesan sxtonminejon en Fertorakos, kiu ekzistas ekde la romia periodo.

La etoso estis cxiam bonega, la sola afero kiun mi persone bedauxras estas tio ke ni ne havis tempon por pli bona persona interkonatigxo kun la aliaj. Sed tio instigas min intensi la kontaktojn kun la aliaj IKUEJ-anoj.

Fine, oni devas esprimi specialan dankegon al Pastro Kobor kaj al Attila kies oferema, tre ofte silenta kaj modesta laboro sukcesigis la renkontigxon. Espereble, malgraux la distancoj kaj financiaj malfacilajxoj, la estontaj IKUEJ-arangxoj havos ankaux vere tutmondan karakteron, atestante pli kaj pli la juneco kaj universaleco de la Eklezio kaj de Esperanto.

Frate en Kristo,

Cristian

Re al IKUEJ! Al la komenco!