Nova prezidanto de IKUE

Bondeziro kaj beno de Lia Ekscelenco 
 
mons-ro Jan Graubner

Episkopo de Olomouc

 
 
 

 
 

La teksto en la ĉeĥa lingvo diras:

               

Estimata sinjoro prezidanto,

malgraŭ granda malfruiĝo, ĉar mi ofte vojaĝis, sed kun des pli granda sincereco mi gratulas al vi okaze de via akcepto de tiel respondeca tasko sur internacia nivelo. Mi deziras kaj elpetas al vi antaŭ ĉio Dian helpon, forton kaj saĝon por bona plenumado de nefacila servo prospere al monda verko de la katolikaj esperantistoj.

Ke tiuj, kiuj akceptis evangelion kaj apartenas al la tutmonda familio de Diaj infanoj en unu eklezio, multsignife kontribuadas ne nur al interkompreniĝo inter diversaj nacioj, sed ankaŭ al disvastigo de tiu familio je multaj homoj de bona volo pere de renkonto kun Kristo en tiuj, kiuj apartenas al li.

Kun deziro de ĉiu bono salutas kaj elkore benas

+ Jan Graubner

Olomouc, 2003-11-05