La dekreto por la aprobo
de la Meslibro kaj Legaĵaro en Esperanto

 

   

LITURGIA KOMISIONO PRI LA LINGVO " ESPERANTO "

 

Laŭ peto, per letero de la 15-a de decembro 1988, de Lia Moŝto Ladislao Miziołek, titulara Episkopo de Presidio kaj Helpepiskopo de Varsovio, Prezidanto de la Liturgia Komisiono pri la lingvo "Esperanto", surbaze de la povoj atribuitaj al ĉi tiu Kongregacio de la Plejsupra Pontifiko Johano Paŭlo la Dua, ni aprobas respektive konfirmas la tradukon en "esperanto" de la ROMA MESLIBRO kaj de la ROMA LEGAĴARO samkiel de la RITARO POR LA MESO, tiel ke ĝi povu utiliĝi laŭ la "Normoj por la celebrado de la Meso en esperanto", starigitaj de ĉi tiu Kongregacio la 20- an de marto 1990 (Prot. CD 149/90) kaj almetitaj al ĉi tiu Dekreto.

 

En la presota teksto estu enmetita komplete ĉi tiu Dekreto, per kiu la petita konfirmo estas konsentita de la Apostola Seĝo. Du ekzempleroj de la dirita presita teksto estu trasdonataj al ĉi tiu Kongregacio.

Sen iu ajn malhelpo de kontraŭaj aferoj.

 

El la domo de la Kongregacio pri Dia Kulto kaj Regulado de Sakramentoj, la 8-an de novembro 1990

 

Eduardo Kard. Martínez, Prefekto

 

Ludoviko Kada, titulara Ĉefepiskopo de Tibico, Sekretario