La dekreto per kiu la Sankta Seĝo agnoskis IKUE'n

 
 
 

 

   
   
 

PONTIFIKA KONSILIO POR LAIKOJ 

196/92/S-61/B-25 

 

DEKRETO

Konsidere de la peto prezentita 12.12.1991 de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.) al la Pontifika Konsilio por Laikoj cele al ĝia agnosko kiel internacia asocio de fideluloj laŭ pontifika juro.

Kalkulante la longan kaj fruktodonan asocian tradicion de la dirita Unuiĝo, fondita en 1910, kiu nombras hodiaŭ milojn da membroj en pli ol 30 landoj de la kvin kontinentoj. 

Aprezante la celojn de la Unuiĝo kiu, pere de esperanto, proponas al si: 

"a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: "Iru en la tutan mondon kaj prediku la Evangelion al ĉiuj kreitaĵoj" (Mar 16, 15); 

b) montri la unuecon de la Eklezio utiligante la internacian lingvon en la liturgia kaj en la apostola agado; 

c) kontribui al la efektivigo de la interkompreniĝo inter la homoj, la frateco kaj la paco en la nuna mondo; 

d) strebi "por ke ĉiuj estu unu" (Joh 17,21)" (Statuto, n. 5); 

samkiel la diversajn aktivecojn plenumatajn de la Unuiĝo en siaj programoj kaj servoj (kristana formado, publikaĵoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado); 

Sciante pri la traduko en esperanto, laŭdeve aprobita, de la liturgiaj tekstoj, kaj pri la utiligo de ĉi tiu lingvo en eŭkaristiaj celebroj laŭ la "reguloj por la celebrado de la Meso en esperanto" diskonigitaj de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Reglamentado de Sakramentoj 23.3.1981 kaj ĝisdatigitaj 20.3.1990; 

 

LA PONTIFIKA KONSILIO POR LAIKOJ

Konsciante pri la mesaĝoj de saluto, bondeziro kaj beno senditaj al la Unuiĝo de pluraj Papoj kaj la multnombraj atestoj de Kardinalaj kaj Episkopaj Moŝtoj, kiuj laŭdas kaj kuraĝigas ĝian agadon; dekretas la agnoskon de la Internacia Katolika  Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.) kiel internacia privata asocio de fideluloj, laŭ pontifika juro, kun jura personeco, laŭ la kanonoj 298-311 de la titolo Kvina (Libro Dua, Parto Unua) de la kanonjura Kodo, kaj la aprobon de ĝia Statuto, kies originala teksto estas deponita en la arkivoj de la Administrejo.

Kun la konfido de la Unuiĝo al la Madono de la Espero, al Sankta Pio la Deka, al Beata Maksimiliano Kolbe, ĝiaj ĉielaj patronoj, ĉi tiu dekreto estas donita en Romo la 11-an de februaro 1992, festo de la Beata Virgulino Maria de Lurdo.

 

Kard. Eduardo F. Pironio

Prezidanto

 

Paul Josef Cordes

Vic-Prezidanto