Pastro FRANJO GRUIĆ
1. 7. 1932  -  14. 4. 2004

 
       
   

La 14an de aprilo, je la 22a horo, en la hospitalo en Osijek (Kroatio) mortis pastro Franjo Gruić, dum multaj jaroj landa reprezentanto de IKUE.

Li estis 72-jaraĝa. Li naskiĝis la 1an de julio 1932 en Trnjanski Kuti apud Slavonski Brod. Post la fino de la bazlernejo en la naskiĝvilaĝo, en 1946 li komencis vizitadi la gimnazion en Slavonski Brod. Li abiturientiĝis en 1953. En la Filozofia fakultato de Zagrebo li studis la kroatan, germanan, latinan kaj grekan lingvojn. Li instruis en la gimnazio en Derventa (1959), en la ekonomia lernejo en Doboj (1960 - ambaŭ urboj nun en Bosnio kaj Hercegovino) kaj ekde 1961 en Slavonski Brod en la lernejo, kiun li iam vizitadis.

En 1965 li eniris la seminariejon en Đakovo. Jam kiel studento li komencis instrui la germanan lingvon en la dioceza gimnazio de la sama urbo. Li estis ordinita pastro la 29an de junio 1969. En la periodo 1970-72 li studis katekizan doktrinon ĉe “Institute Catholique” en Parizo (la sama, kiu estis sidejo de la unua IKUE-kongreso en 1910). Post magistriĝo li revenis al Đakovo kie li instruis la lingvojn germanan, latinan, grekan kaj fakultative la francan en la Dioceza klasika gimnazio “J. J. Strosmayer”.

Dum pluraj eventoj, samkiel por eldonoj, li servis kiel tradukanto. Ankaŭ li instruis katekizan doktrinon. Dum dujara deĵorperiodo li estis rektoro de la Supera teologia lernejo en Đakovo. Li ankaŭ servis kiel raportanto de la Dioceza katekista oficejo kaj kiel dua sekretario de la ordinariato. Dum certa tempo li estis ankaŭ membro de la Konsilio por katekistiko de la Episkopa konferenco de Jugoslavio. Kelkajn jarojn li estis rektoro kaj konfesprenanto en la monaĥinejo de la Fratulinoj de la Sankta Kruco en Đakovo. Post la emeritiĝo ĝis aŭtuno 2003 li diservis en la karmelana monaĥinejo de Sankta Jozefo en Đakovačka Brezovica.

Li esperantiĝis en 1950. En la gimnazio de Slavonski Brod li gvidis kursojn en la periodo 1962-63. En 1978 li gvidis kurson kaj fondis grupon ĉe la Supera teologia lernejo en Đakovo. La postan jaron li iĝis IKUE-reprezentanto por eksa Jugoslavio. La 30an de majo 1983 li eniris la IKUE-estraron, kaj estis elektita dua vicprezidanto, kun la tasko prizorgi la rilatojn kun porpastraj kaj religiaj institutoj. En la estraro li restis ĝis 1992. Poste la milito malebligis lian aktivan agadon.

Ĝis sia morto li estis prezidanto de la refondita E-societo en Slavonski Brod. Li kunredaktis kroat-esperantan vortaron kaj eldonis lernolibreton “Unuaj paŝoj en Esperanto”.

Al la sperto de sia morto li alproksimiĝis per aparta pieco. Je la komenco de la plurmonata peza malsano, en januaro ĉi-jare li petis ĉiujn sacerdotojn en la Porpastra domo en Đakovo ĉeesti lian akcepton de la malsanula sanktoleo. Lastan fojon li publike aperis en la katedralo-baziliko de Đakovo okaze de la ritoj je Sankta Vendredo.

La enterigon en la urba tombejo de Đakovo gvidis la loka helpepiskopo d-ro Đuro Hranić je la ĉeesto de episkopo d-ro Marin Srakić, de pluraj pastroj, studentoj de la Supera teologia lernejo kaj de fideluloj el Đakovo, el najbaraj urboj kaj lia naskiĝvilaĝo Trnjanski Kuti. Reprezente de IKUE ĉeestis ĝia vicprezidantino Marija Belošević. Krome, kardinalo Vinko Puljić sendis propran delegiton, la rektoro de la Teologia fakultato de Sarajevo d-ro Marko Josipović, dum la episkopo de Banja Luka d-ro Franjo Komarica sendis sian delegiton en la persono de d-ro Miljenko Aničić, vikario.

En la tombejo oni i.a. kantis la evangelion en esperanto. Poste episkopo Hranić klarigis ke “p. Gruić estis poligloto, ankaŭ fervora esperantisto kaj tial oni aŭskultis evangelion ankaŭ esperante”. Ĝin kantis unu studento de la Supera teologia lernejo. D-ro Hranić deklaris: “Mi ne scias kiam la Sinjoro denove pridonacos nian Diocezon per tiel bona konanto de pluraj vivaj kaj klasikaj lingvoj, per vera poligloto, kaj per unu tiel kompleta sacerdoto en kulturaj rondoj”. Post la entombigo en la katedralo-baziliko de Đakovo okazis la meso. Ĝin kuncelebris episkopo d-ro Marin Srakić kun la helpepiskopo d-ro Đuro Hranić kaj 32 pastroj.

Dum la homilio episkopo Srakić aparte substrekis ke “p. Gruić estis poligloto, kiu facile alparolis kaj alproksimiĝis al pluraj kaj havis kontaktojn vaste tra la mondo”. Li aldonis: “Profesoro magistro Franjo Gruić havis sian vivo-vojaĝon. La malriĉeco de lia familio neniam malkuraĝigis lin. Male, li simple luktis por la vivo kaj en la mezlernejo kaj dum la studado. Li luktis per sia diligenteco kaj braveco. Kiam maturiĝis la konscio, ke Dio invitas lin al Si, li lasis la instruistan postenon kaj venis al la seminariejo de Đakovo. De la Sinjoro li ricevis apartan donacon de la lingvokonoj. Li kunlaboris je tiu Dia donaco kaj ne kontentiĝis per supraĵa lernado de lingvoj”.

IKUE-anoj memoras lin kiel homo ĉiam preta helpi kaj konsili kaj kuraĝigi. Lia rolo en la movado estis diskreta, senbrua kaj ĝoja.

(informis: Marija Belošević)

Ni invitas levi preĝojn por la animripozo de pastro Franjo Gruić.