1944:
la originala dokumento pri la
forpaso de |
|||
|
|||
La teksto, en la itala, diras: | |||
[paĝo] 136 AKTOJ PRI FORPASOJ - PARTO UNUA - SERIO ..... |
|||
Numero 1457 Familia nomo Giambene Nomo: Luigi
|
La jaron mil
naŭcent kvardek kvara E.F., hodiaŭ duan de monato julio
je la horo deka kaj minutoj dek en la
Fronte al mi,
De Marzio Romolo, Civitanstatusa Oficisto de la kiu, je la ĉeesto de atestantoj Lupi Giuseppe, filo de mortinta Benedikto, aĝa sepdek jarojn, emerito, loĝanta en Romo kaj Mancinelli Domenico, filo de mortinta Angelo, aĝa kvindek jarojn, komizo, loĝanta en Romo, deklaris al mi tion, kio sekvas ĉi tie: La tagon dudek naŭan de monato junio de la jaro mil naŭcent kvardek kvar E.F. je la horo dudeka kaj minutoj dek kvin en la domo situanta en Via Gioacchino Belli 3 mortis Giambene Luigi, aĝa jaroj sepdek sep, raso ---------, loĝanta en Romo, pastro, kiu naskiĝis en Romo, filo de mortinta Ludovico --------- loĝanta en ------------- kaj filo de mortinta Tani Ersilia ------------ loĝanta en ------- kaj kiu estis fraŭlo. Ĉi tiu akto estas legata al la ĉeestantoj, kiuj, ĉiuj kune kun mi, subskribas ĝin. |
||
Klarigoj. La formularo estas tiu uzita dum la faŝisma reĝimo. Oni mane korektis la antaŭajn esprimojn (ekz: Guberniestro anstataŭ Urbestro). Oni rimarku la indikojn: E.F. (t.e. faŝisma erao, la civila kalendaro de la reĝimo, kiu deiris el la konkero de la povo en 1922) kaj la terura indikenda "raso" de aparteno.
Por la traduko ni uzis
kursivajn karaktrojn por la mane skribitaj datumoj. Ni transskribis la
Historia rimarko: la domo en kiu mortis Giambene en Strato Gioacchino Belli 3 ne plu ekzistas. Nun tie staras vitra palaco, sidejo de hotelo, butikoj, diversaj oficejoj ktp. Komercisto tie diris al mi, ke la antaŭa palaco estis sidejo de la Pia Latinamerika Kolegio (seminario por latinamerikaj pastroj, ligita kun Vatikano). Pastro Giambene estis entombigita en la roma tombejo "Verano" la 4an de julio 1944. |
|||