1903:d-ro Zamenhof informas pastron Luigi Giambene 
pri la enlistigo de lia nomo en la "Adresaro"

 
 
 

 

 

E. S.

Vian adreson mi enskribis sub n.ro 9027.

Adresaron Vi ricevos en Aprilo 1904.

Dr. L. Samenhof

Warszawa 
ul. Dzika N. 9

 

 
 

Dato de la poŝta stampo: alveno en Romo la 29an de decembro 1903. 

 


Pastro Luigi Giambene estis profesoro de hebrea kaj greka lingvoj en "Propaganda Fide". Naskita la 26an de novembro 1866 en Romo li estis esperantisto ekde 1902, kaj fondis en Romo en 1905 E-Societon kiu nomiĝis latinlingve "Imperiosa Civitas"; en 1919 li kunfondis la Roman E-instituton. Li laboris en la roma Kurio (dum kelka tempo en la oficejo por la indulgencoj). Li e
stis aŭtoro de vortaro kaj lernolibroj, redaktoro de Roma Esperantisto.

Li estis la pastro kiu prezentis al Papo Pio la 10a
la unuan jarkolekton de Espero Katolika.

Li mortis la 29an de junio 1944.