59a IKUE-kongreso 2006

Saluto de ĉefepiskopo Stanisław Ryłko,
prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj

 
 
 
 
 

TRADUKO

 

Sinjoro Prezidanto,

mi ĝojas sendi saluton de komuneco kaj de paco al ĉiuj partoprenantoj en la 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kiu disvolviĝas en ĉi tiuj tagoj en Velehrad, en Ĉeĥa Respubliko.

La temo de via Kongreso “Eŭkaristio, renkonto kun Jesuo Kristo” vokas al la centreco de la eŭkaristia mistero, kiun la Dua Vatikana Koncilio difinas «fonto kaj kulmino de la tuta kristana vivo» (DUA VATIKANA EKUMENA KONCILIO, Dogma Konstitucio pri la Eklezio Lumen gentium, n. 11). Se fakte la kristana vivo esprimiĝas per la plenumo de la plej granda el la ordonoj, la amo al Dio kaj al gefratoj, ĉi tiu amo trovas sian fonton ĝuste en la plejsankta sakramento de Eŭkaristio, ne hazarde nomata «sakramento de la amo» (Kp. S. TOMASO DE AKVINO, S.T., III, q. 78, a. 3).

Eŭkaristio estas la sakramento kiu plilongigas ĝis la fino de la tempoj la enkarniĝon de la amo de Jesuo Kristo al ĉiuj homoj. La Sinjoro diris: «Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj» (Joh 15, 13). Jesuo Kristo, ĉiamigante sian pasionon, morton kaj resurekton en la sakramento de Eŭkaristio, igas ĉeestanta en ĉiu tempo sian amon al la homo. Kristo ĉeestas en la mondo, Kristo ĉeestas en Eŭkaristio! Dio la Patro, «amiko de la homoj» (S. CIRILO DE JERUSALEMO, Mistagogia katekizado, V, 7), prenis la iniciaton starigi kun ili – per la donaco de sia Ununaskita Filo – rilaton de amikeco kaj de komuneco (Kp. Apo 3, 20). La homo bezonas la Eŭkaristion, ĉar li bezonas renkonti Kriston kaj amikiĝi al li. Papo Benedikto la XVI asertis: «Por ĉi tiu amikeco ni devas engaĝi nin ĉiutage denove. Amikeco signifas komunecon en la penso kaj en la volo. En ĉi tiu komuneco de penso kun Jesuo ni devas ekzerciĝi, diras al ni sankta Paŭlo en la Letero al la Filipianoj (kp 2, 2-5). Kaj ĉi tiu komuneco de penso ne estas afero nur intelekta, sed ĝi estas komuneco de la sentoj kaj de la volo, kaj do ankaŭ de la ago» (BENEDIKTO la XVI, Homilio. Sankta Meso de la Krismo en la vatikana Baziliko, 13-a de aprilo 2006).

Per la renkonto kun Kristo la kristano nutriĝas kaj sensoifiĝas je la fonto de la amo por eniri la vojon de karitato kaj de solidareco, kaj progresi en ĉi tiu irado: «Eŭkaristio devas fariĝi por ni lernejo de vivo, en kiu ni lernas donaci nian vivon» (BENEDIKTO la XVI, Homilio. Sankta Meso por la pastra ordino, 7-a de majo 2006). Eŭkaristio fariĝas, tiel, ligilo de komuneco inter la homoj. La unueco, kiun vi serĉas en via asocio, devas fonti el la eŭkaristia mistero. Kiel asertas sankta Johano Krizostomo, «fakte, kiel pano estas tutaĵo, kvankam ĝi konsistas el multaj grajnoj, kaj ĉi tiuj, kvankam nevidate, ĉiel ajn troviĝas en ĝi, tiel ke ilia diferenco malaperas pro ilia perfekta kunfandiĝo; en la sama maniero ankaŭ ni estas reciproke kunigitaj inter ni kaj ĉiuj kune kun Kristo» (S. JOHANO KRIZOSTOMO, Homilioj pri la unua Letero al la Korintanoj, 24, 2: PG 61, 200). Mi bondeziras al vi ke la unuiĝo al Kristo ĉiam pli aligu vin al la unueco de lia Korpo kiu estas la Eklezio (Kp. JOHANO PAŬLO la II, Encikliko Ecclesia ed eucharistia, n. 23), kaj ke ĉi tiu Kongreso donu abundajn fruktojn de unueco, de paco kaj de komuneco.

 

[ORIGINALE EN ESPERANTO:] Kun kuraĝigo por la laboroj de Via kongreso kaj por la progreso de IKUE, mi sendas al ĉiuj partoprenantoj mian paŝtistan benon.

 

Stanislaw Ryłko Prezidanto