La letero per kiu kard. Karol Wojtyła
klarigis kial li ne povis iri al Ĉenstoĥovo
por celebri Meson en Esperanto
dum la IKUE-kongreso 1977 


 
 
 

 
 

La teksto en la pola lingvo diras:

Krakovo, la 16an de aŭgusto 1977.

Bonvolu akcepti mian senkulpigon pro la foresto la 18an de aŭgusto sur la Hela Monto.

Neatendite por ĉiuj okazis en tiu tago la enterigo de la sankte memorigata pastro ĉefepiskopo Antonio Baraniak, la metropolito de Pozńan.

Kvankam la funkcioj konfiditaj al mi fare de la organizantoj de la Kongreso estas ege honorigaj kaj gravaj kaj mi tre volus ilin plenumi, nepre necesa estas mia partopreno en la funebraj ceremonioj, ligitaj kun la entombigo de la metropolito de Pozńan, tre proksima al ni ĉiuj kaj meritplena por la Eklezio en nia patrujo.

Tial mi petas la Prezidiumon kiel ankaŭ ĉiujn estimindajn Kongresanojn kompreni la motivon de mia foresto kaj pardoni ĝin. La ĉefcelebranton de la Sankta Meso elektu la kongresa Prezidiumo laŭ sia bontrovo.

Spirite kunligita kun la preĝo kaj la laboroj de la Kongreso, mi esprimas la esperon, ke sub la sankta patroneco de la Helmonta Sinjorino, ĝi donos benatajn fruktojn.

Karol kard. Wojtyła