|
La teksto en
la itala lingvo diras:
Karaj Kongresanoj
Mi ĝojas povi
sendi al vi saluton komence de viaj laboroj pri la temo “Vi estos miaj
atestantoj, salo kaj lumo por la mondo”.
Sub la lumo de mia
sperto kiel prezidanto de la konsilio de la eŭropaj episkoparaj
konferencoj, mi konscias, ke la unua kontribuo je ekumenismo kuŝas
ĝuste en la fakto ke oni renkontiĝas: el renkonto naskiĝas
la kono, la konscio pri sia identico, la kuraĝigo por renovigita
devontigo kaj povas okazi interŝanĝo de donacoj inter la
diversecoj. Pro tio mi petas al la Spirito, ke la nunaj tagoj marku antaŭenpaŝon
en kunlaboro kaj kunuleco inter katolikaj kaj protestantaj esperantistoj,
por ke ĉi tiu kunlaboro alportu fruktojn por Eŭropo.
Ni troviĝas en
momento delikata kaj pasioplena por la historio de nia kontinento kaj de
la tuta homaro, plena je projektoj por la estonteco, kiel la proceso por
la Konstitucia Traktato, kaj kun profundaj streĉitecoj, kiel la
tragedio de Mezoriento. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi postulas de
ĉiu el ni aldonan respondecon por kontribui al estonteco de paco por
nia mondo kaj, kiel kristanoj, aldonan spiritualecon, por ke la mesaĝo
de la Evangelio daŭre estu aŭdebla en niaj stratoj.
Plurfoje mi havis la
okazon aŭskulti, el politikistoj kaj funkciuloj, ke malgraŭ la
fakto, ke ekzistas institucia projekto por la estonto de nia kontinento,
mankas tio, kion oni ofte difinas “la animo de Eŭropo”; mankas
sonĝo, globala vizio.
Mi petdeziras ke
ĉi tiuj tagoj de laboro povu konduki vin identigi la specifan
manieron por ke vi povu kontribui en la konstruo de nia kontinento, kaj
esti salo kaj lumo por la mondo.
Mi konfidas al la
Patro de la ĉieloj ĉiun momenton de via kongreso.
Amédée
Grab,
episkopo
de Coira,
Prezidanto
Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo.
|