18an - 25an de januaro 2013

 

PREĜO-SEMAJNO POR LA UNUECO DE LA KRISTANOJ 2013

«Tio, kion la Sinjoro postulas de ni»

(kp. Miĥa, 6, 6-8)

“Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj? Ĉu al la Eternulo faros plezuron miloj da ŝafoj aŭ sennombraj torentoj da oleo? ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio”.

 

 

Ankaŭ por la ĉi-jara preĝosemajno por la unueco (kiel en 2012) estis realigita la traduko de la tekstoj aprobitaj de la Papa konsilio por la akcelo de la unueco de la kristanoj kaj de la Komisiono "Fido kaj Konstitucio" de la Tutmonda konsilio de Eklezioj (WCC).

La traduko estas komuna laboro de dekduopo da bonvolaj personoj, kiuj per disponigo de sia libera tempo ankaŭ montris propran elekton: esti guteto en la maro da deziroj "Ke ĉiuj estu unu".

Ni volonte disponigas la frukton de tia grava laboro.

Vi povas senpage deŝuti

la libreton laŭ enpaĝigita versio (1,3 MB)

(post presigo, Vi povas faldi ĝin kaj havi libreton)

la tekstojn laŭ vertikala sinsekvo de la paĝoj (247 KB)

 

Ni atendas Viajn rimarkojn al la adreso:

marija@catholic.org

 
-----