Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

EKUMENA ĈARTO

(Charta Oecumenica)

Gvidlinioj

por la kresko de kunlaboro

inter la Eklezioj en Eŭropo

 

"Gloron al la Patro, kaj al la Filo, kaj al la Sankta Spirito!"

Kiel Konferenco de la eŭropaj Eklezioj (KEK) kaj Konsilio de la eŭropaj episkoparaj Konferencoj (KEEK) ni firme intencas, laŭ la spirito de la du eŭropaj Ekumenaj Asembleoj de Bazelo 1989 kaj Graz 1997, konservi kaj ankoraŭ pliprogresigi la kunulecon kiu kreskis inter ni. Ni dankas nian Dion la Triunuon kiu, pere de la Sankta Spirito, gvidas niajn paŝojn al pli kaj pli intensa kunuleco.

 

Jam firmiĝis diversaj formoj de ekumena kunlaboro, sed fidelaj je la preĝo de Kristo: "Ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis" (Joh 17,21), ni ne povas senti nin kontentigitaj pri la nuna stato de la aferoj. Konsciaj pri nia kulpo kaj pretaj al konvertiĝo, ni devas devontigi nin al supero de la dividoj kiuj daŭre ekzistas inter ni, tiel ke ni kune anoncu, laŭ kredinda maniero, la mesaĝon de la evangelio meze de la popoloj.

 

En la kuna aŭskulto de la Parolo de Dio entenata en la Sankta Skribo kaj vokataj kredkonfesi nian komunan kredon kaj ankaŭ agi kune laŭ la vero kiun ni agnoskis, ni volas doni ateston pri la amo kaj la espero por ĉiuj homaj estuloj.

 

En nia eŭropa kontinento, de Atlantiko al Uraloj, de Norda Kabo al Mediteraneo, hodiaŭ pli ol iam karakterizita de kultura plurismo, ni volas devontigi nin kun la Evangelio por la digno de la hompersono, kreita laŭ bildo de Dio, kaj kune kontribui kiel Eklezioj al la repaciĝo de popoloj kaj kulturoj.

 

Ĉi-sence ni akceptas ĉi tiun Ĉarton kiel komunan sindevigon al dialogo kaj al kunlaboro. Ĝi priskribas la fundamentajn ekumenajn taskojn kaj el ili ĝi devenigas serion da gvidlinioj kaj sindevigoj. Ĝi devas akceli, je ĉiuj niveloj de la vivo de la Eklezioj, ekumenan kulturon de la dialogo kaj de la kunlaboro kaj ĉi-cele krei ligantan kriterion. Ĝi tamen ne havas iu ajn dogmo-moralinstruan aŭ jur-eklezian karakteron. Ĝia normeco konsistas male el mem-devigo fare de la Eklezioj kaj eŭropaj ekumenaj organizaĵoj. Ĉi tiuj povas, surbaze de ĉi tiu teksto, formuli en sia medio, proprajn kompletigojn kaj komunajn orientadojn, kiuj konkrete konsideru siajn specifajn defiojn kaj la devojn kiuj fontas el ĉi-lastaj.

 

I. NI KREDAS "LA EKLEZION, UNU, SANKTA, KATOLIKA KAJ APOSTOLA"

"Penu konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj" (Efe 4,3-6)

 

1. Kune vokataj al la unueco de la kredo

Konforme kun la Evangelio de Jesuo Kristo, kiel ĝin atestas al ni la Sankta Skribo kaj estas formulita en la ekumena Kredkonfeso de Niceo-Konstantinopolo (381), ni kredas je Dio la Triunuo: Patro, Filo kaj Sankta Spirito.

 

Ĉar, per ĉi tiu Kredkonfeso, ni konfesas la Eklezion "unu, sankta, katolika kaj apostola", nia neevitebla ekumena tasko estas igi videbla ĉi tiun unuecon, kiu ĉiam estas donaco de Dio.

 

Esencaj diferencoj koncerne la kredon malebligas ankoraŭ la videblan unuecon. Daŭre ekzistas malsamaj konceptadoj ĉefe koncerne la Eklezion kaj ĝian unuecon, la sakramentojn kaj la servadojn. Ne estas donite al ni rezignacii je tiu ĉi situacio. Jesuo Kristo malkaŝis al ni sur la kruco sian amon kaj la sekreton de la repaciĝo: sekvante Lin, ni volas fari ĉion eblan por superi problemojn kaj barojn, kiuj daŭre dividas la Ekleziojn.

 

Ni nin devigas

·                    sekvi la apostolan instigon al unueco de la letero al Efezanoj (Efe 4,3-6) kaj aktivi kun persistemo atingi komunan komprenon de la savodona mesaĝo de Kristo entenata en la Evangelio;

·                     agi, en la forto de la Sankta Spirito, por la videbla unueco de la Eklezio de Jesuo Kristo en la unika kredo, kiu trovas sian esprimon en la reciproka agnosko de la bapto kaj en la eŭkaristia kundivido, kiel ankaŭ en la komunaj atesto kaj servado.

 

II. IRADO AL VIDEBLA UNUECO DE LA EKLEZIOJ EN EŬROPO

"Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al la alia" (Joh 13,35)

 

2. Kune anonci la Evangelion

La plej grava tasko de la Eklezioj en Eŭropo estas la kuna anonco de la Evangelio pere de la parolo kaj la agado, por la savo de ĉiuj homaj estuloj. Fronte al la multforma manko de orientigaj punktoj, al la forigo de la kristanaj valoroj, sed ankaŭ fronte al la multaspekta serĉo de senco, la kristaninoj kaj kristanoj estas aparte instigataj atesti sian kredon. Ĉi-cele necesas, je la loka nivelo de la komunumoj, kreskanta sindevigo kaj interŝanĝo de spertoj koncerne katekizadon kaj paŝtistan agadon. Samtempe gravas, ke la tuta popolo de Dio sindevigu por kune disvastigi la Evangelion interne de la publika spaco de la socio, kaj doni al ĝi valoron kaj kredindecon ankaŭ pere de la sociala sindevigo kaj surpreno de respondecoj en la politiko.

 

Ni nin devigas

·                    konigi al la aliaj Eklezioj niajn iniciatojn por la evangelizado kaj atingi interkonsentojn ĉi-teme, por eviti tiel damaĝan konkurecon kaj la danĝeron de novaj dividoj;

·                    rekoni ke ĉiu homa estulo povas elekti, libere kaj laŭkonscience, sian religian kaj eklezian apartenon. Neniu povas esti instigata al konvertiĝo pere de moralaj premoj aŭ materiaj instigiloj. Samtempe al neniu oni povas malebligi konvertiĝon kiu estu rezulto de libera elekto.

 

3. Iri unu renkonten al la alia

En la spirito de la Evangelio ni devas kune reprilabori la historion de la kristanaj Eklezioj, kiun karakterizas, krom multaj bonaj spertoj, ankaŭ dividoj, malamikecoj kaj eĉ militaj interalfrontoj. La homa kulpo, la manko de amo, kaj la ofta ekspluatado de la kredo kaj de la Eklezioj antaŭvide al politikaj interesoj grave nocis al la kredindeco de la kristana atesto.

 

Ekumenismo, por la kristaninoj kaj kristanoj, komenciĝas tial per la renovigo de la koroj kaj per la dispono je pentofaro kaj konvertiĝo. Ni konstatas, ke la repaciĝo jam kreskis kadre de la ekumena movado.

 

Gravas rekoni la spiritajn donacojn de la diversaj kristanaj tradicioj, lerni unuj de la aliaj kaj akcepti la donacojn unuj de la aliaj. Por plia progreso de ekumenismo aparte dezirindas kunaktivigi la spertojn kaj sopiratendojn de la gejunuloj kaj tre akceli ilian partoprenon kaj kunlaboron.

 

Ni nin devigas

·                    superi memsufiĉon kaj flankemeti la antaŭjuĝojn, serĉi la reciprokan renkonton kaj esti unuj por la aliaj;

·                    akceli la ekumenan malfermitecon kaj kunlaboron en la sektoro de la kristana eduko, en la komenca kaj konstanta teologia formado, samkiel kadre de la esploro.

 

4. Kune agi

Ekumenismo jam esprimiĝas per multoblaj formoj de kuna agado. Multnombraj kristaninoj kaj kristanoj de diversaj Eklezioj vivas kaj laboras kune, kiel geamikoj, najbaroj, en laborejo kaj kadre de sia familio. Aparte, oni devas helpi la interkonfesiajn parojn vivi ekumenismon en la ĉiutago.

 

Ni rekomendas starigi kaj subteni je loka nivelo, regiona, nacia kaj internacia, organizaĵojn kiuj celu la ekumenan kunlaboron el dupartia kaj multpartia speco.

 

Je eŭropa nivelo necesas plifortigi la kunlaboron inter la Konferenco de la eŭropaj Eklezioj (KEK) kaj la Konsilio de la eŭropaj episkoparaj Konferencoj (KEEK) kaj realigi pliajn eŭropajn ekumenajn asembleojn.

 

Kaze de malpacoj inter Eklezioj necesas startigi kaj subteni klopodojn por perado kaj paco.

 

Ni nin devigas

·                    kune agi, je ĉiuj niveloj de la eklezia vivo,. tie, kie ekzistas la antaŭkondiĉoj kaj kie tio ne estus malebligata de motivoj pro kredo kaj pli gravaj celoj;

·                    defendi la rajtojn de la minoritatoj kaj liberigi la spacon disde ekvivokoj kaj antaŭjuĝoj inter la plej grandaj kaj la malgrandaj eklezioj en niaj landoj.

 

5. Kune preĝi

Ekumenismo vivas per la fakto ke ni kune aŭskultas la parolon de Dio kaj ke ni lasas, ke la Sankta Spirito agu en ni kaj pere de ni. Per la forto de la graco tiel ricevita ekzistas hodiaŭ multaj klopodoj, pere de preĝoj kaj celebroj, strebantaj pliprofundigi la spiritan kunulecon inter la Eklezioj, kaj preĝi por la videbla unueco de la Eklezio de Kristo. Aparte doloriga signo pri la divido daŭre ekzistanta inter multaj kristanaj Eklezioj estas la manko de la eŭkaristia kundivido.

 

En kelkaj Eklezioj ekzistas rezervoj koncerne la kunan ekumenan preĝadon. Tamen, multaj ekumenaj celebroj, kunaj kantoj kaj preĝoj, aparte la Patro Nia, karakterizas nian kristanan spiritualecon.

 

Ni nin devigas

·                    preĝi unuj por la aliaj kaj por la unueco de la kristanoj;

·                     lerni koni kaj ŝati la celebrojn kaj aliajn formojn de spirita vivo de la aliaj eklezioj;

·                    ekiri direkte al la celo de la eŭkaristia kundivido.

 

6. Daŭrigi la dialogon

Nia komuna aparteno bazita en Kristo havas signifon pli fundamentan ol niaj malsamecoj en teologia kaj etika sektoroj. Ekzistas plureco kiu estas donaco kaj pliriĉiĝo, sed ekzistas ankaŭ kontrastoj pri doktrino, etikaj temoj kaj normoj de eklezia juro, kiuj male kondukis al rompoj inter la Eklezioj; decidigan rolon ĉi-sence ofte ludis ankaŭ specifaj historiaj cirkonstancoj kaj diversaj kulturaj tradicioj.

 

En la celo igi pli profunda la ekumenan kunulecon, nepre necesas daŭrigi la klopodojn kiuj celas la atingon de konsento de kredo. Sen unueco en la kredo ne ekzistas plena eklezia kunuleco. Ne ekzistas iu ajn alternativo al dialogo.

 

Ni nin devigas

·                    konscience kaj intense daŭrigi la dialogon inter niaj Eklezioj je la diversaj ekleziaj niveloj kaj pritaksi kiaj el la rezultoj de la dialogo povu kaj devu esti deklarataj laŭ deviga formo fare de la ekleziaj aŭtoritatuloj;

·                    serĉi la dialogon koncerne pridiskutatajn temojn, aparte pri temoj de kredo kaj etiko sur kiuj ŝvebas la risko de la divido, kaj kune debati pri tiaj temoj je la lumo de la Evangelio.

 

III NIA KOMUNA RESPONDECO EN EŬROPO

"Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj" (Mat 5,9)

 

7. Kontribui al formado de Eŭropo

Dum la jarcentoj Eŭropo evoluis karakterizita en la religia kaj kultura sektoro ĉefe de kristanismo. Samtempe, pro la mankoj de la kristanoj, ĝi disvastiĝis tre malbone en Eŭropo kaj trans ĝiajn landlimojn. Ni konfesas nian kunrespondecon en tiu kulpo kaj petas pardonon pro ĝi al Dio kaj al la personoj.

 

Nia kredo helpas nin lerni de la pasinteco kaj devigi nin por ke la kristana kredo kaj la amo por la proksimulo disradiu esperon por la moralo kaj etiko, por eduko kaj kulturo, por politiko kaj ekonomio en Eŭropo kaj en la tuta mondo.

 

La Eklezioj akcelas unuiĝon de la eŭropa kontinento. Oni ne povas atingi la unuecon laŭ ĉiamdaŭra formo sen komunaj valoroj. Ni estas konvinkitaj, ke la spirita heredaĵo de kristanismo reprezentas inspiran forton kiu pliriĉiĝas Eŭropon. Sur la fundamento de nia kristana kredo ni nin devigas por Eŭropo humana kaj sociala, en kiu validu la homaj rajtoj kaj la bazaj valoroj de la paco, de la justeco, de la libereco, de la toleremo, de la partopreno kaj de la solidareco. Ni insistas pri la respekto de la vivo, pri la valoro de geedziĝo kaj de la familio, pri la prefera opcio favore al malriĉuloj, pri la dispono je pardono kaj ĉiuokaze pri la mizerikordo.

 

Kiel internaciaj Eklezioj kaj komunumoj, ni devas esti kontraŭ la danĝero ke Eŭropo evoluiĝu en integriĝinta Okcidento kaj malintegriĝinta Oriento. Ankaŭ la diverĝo inter Nordo kaj Sudo devas atentata. Necesas samtempe eviti ĉiun formon de eŭrocentrismo kaj plifortigi la respondecon de Eŭropo rilate al la tuta homaro, precipe rilate al la malriĉuloj de la tuta mondo.

 

Ni nin devigas

·                    interkonsenti inter ni pri la enhavo kaj celoj de nia sociala respondeco kaj subteni kiel eble plej kune la aspirojn kaj la konceptadon de la Eklezioj fronte al la eŭropaj civilaj institucioj;

·                    defendi la fundamentajn valorojn kontraŭ ĉiuj atakoj;

·                    rezisti kontraŭ ĉiu klopodo ekspluati la religion kaj la Eklezion por etnaj aŭ naciismaj celoj.

 

8. Repacigi popolojn kaj kulturojn

Ni taksas kiel riĉaĵon de Eŭropo la multoblajn regionajn, naciajn, kulturajn kaj religiajn tradiciojn. Fronte al la multaj konfliktoj estas tasko de la Eklezioj surpreni kune la servon al repaciĝo ankaŭ por la popoloj kaj la kulturoj. Ni scias, ke la paco inter la Eklezioj konsistigas ĉi-koncerne antaŭkondiĉon samgrade gravan.

 

Niaj kunaj zorgoj celas al pritakso kaj solvo de la politikaj kaj socialaj problemoj laŭ la spirito de la Evangelio. Ĉar ni valorigas la personon kaj ĉies dignon, ĉar temas pri bildo de Dio, ni nin devigas favore al la absoluta valor-egaleco de ĉiu homa estulo.

 

Kiel Eklezioj ni volas kune akceli la proceson de demokratiiĝo en Eŭropo. Ni nin devigas por paca ordo, bazita sur la senperforta solvo de la konfliktoj. Ni tial kondamnas ĉiun formon de perforto kontraŭ la homaj estuloj, ĉefe kontraŭ virinoj kaj infanoj.

 

Repaciĝo signifas akceli socialan justecon interne de popolo kaj inter ĉiuj popoloj kaj aparte superi la abismon kiu dividas la riĉulon disde la malriĉulo, kiel ankaŭ la senlaborecon. Ni volas kontribui kune por ke oni donu humanan kaj indan akcepton al la virinoj kaj viroj kiuj migras, al rifuĝintoj kaj al tiuj, kiuj serĉas azilon en Eŭropo.

 

Ni nin devigas

·                    stari kontraŭ ĉiu formo de naciismo kiu kondukas al subpremo de aliaj popoloj kaj naciaj minoritatoj kaj serĉi senperfortan solvon de la konfliktoj;

·                    plibonigi kaj plifortigi la staton kaj egalrajtecon de la virinoj en ĉiuj sektoroj de la vivo kaj akceli la ĝustan kunulecon inter virinoj kaj viroj ene de la Eklezio kaj de la socio.

 

9. Savogardi la kreaĵaron

Kredante je la amo de Dio la kreanto, ni agnoskas kun dankemo la donacon de la kreaĵaro, la valoron kaj belecon de la naturo. Ni tamen rigardas kun zorgemo al la fakto, ke la bonoj de la tero estas ekspluatataj sen atenti ilian internan valoron, sen atenti ilian malmultecon kaj sen zorgi pri la bono de la estontaj generacioj.

 

Ni volas devigi nin kune por realigi elteneblajn vivo-kondiĉojn por la tuta kreaĵaro. Konsciaj pri nia respondeco fronte al Dio, ni devas valorigi kaj plie evoluigi komunajn kriteriojn por decidi pri tio kio estas nelica laŭ etiko, kvankam realigebla laŭ scienco kaj teknologio. Ĉiuokaze la unika digno de ĉiu homa estulo devas esti unuaranga rilate al ĉio kio estas teknike realigebla.

 

Ni rekomendas la starigon fare de la eŭropaj Eklezioj de ekumena preĝotago por la savogardo de la kreaĵaro.

 

Ni nin devigas

·                    pluevoluigi vivostilon en kiu, kontraŭ la regado de la ekonomika logiko kaj la devigo al konsumado, ni donu valoron al vivokvalito respondeca kaj eltenebla;

·                    subteni la naturmediajn organizaĵojn de la Eklezioj kaj la ekumenajn retojn kiuj alprenas respondecojn por la savogardo de la kreaĵaro.

 

10. Pliprofundigi la kunulecon kun hebreismo

Speciala kunuleco ligas nin kun la popolo de Israelo, kun kiu Dio starigis eternan interligon. Ni scias en la kredo ke niaj hebreaj fratinoj kaj fratoj "estas amataj (de Dio) pro la patroj. Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj!" (Rom 11,28-29). Al ili apartenas "la adopto kaj la gloro, kaj la interligoj, kaj la leĝdono, kaj la Diservo, kaj la promesoj; el kiuj laŭ la karno estas Kristo..." (Rom 9,4-5).

Ni malaprobas kaj kondamnas ĉiujn manifestaciojn de antisemitismo, la "pogromoj"’n, la persekutojn. Pro la kontraŭjudismo en kristana medio ni petas al Dio la pardonon kaj al niaj hebreaj fratinoj kaj fratoj la donacon de la repaciĝo.

 

Urĝas kaj necesas ke oni estu konsciaj, en la anonco kaj en la instruo, en la doktrino kaj en la vivo de niaj Eklezioj, pri la profunda ligo kiu ekzistas inter la kristana kredo kaj hebreismo kaj subteni la kunlaboron inter kristanoj kaj hebreoj.

 

Ni nin devigas

·                    stari kontraŭ ĉiuj formoj de antisemitismo kaj kontraŭjudismo en la Eklezio kaj en la socio;

·                    serĉi kaj pliintensigi je ĉiuj niveloj la dialogon kun niaj hebreaj fratinoj kaj fratoj.

 

11. Prizorgi la rilatojn kun Islamo

Ekde jarcentoj islamanoj vivas en Eŭropo. En kelkaj landoj ili konsistigas grandan minoritaton. Pro tio, estis kaj estas multaj pozitivaj kontaktoj kaj bonaj rilatoj de najbareco inter islamanoj kaj kristanoj, sed ankaŭ, ambaŭflanke, krudaj rezervoj kaj antaŭjuĝoj, kiuj datiĝas de la dolorigaj spertoj travivitaj dum la historio kaj en la ĵusa pasinteco.

Ni volas pliintensigi je ĉiuj niveloj la renkonton inter kristanoj kaj islamanoj kaj la dialogon kristan-islaman. Ni rekomendas aparte kune mediti pri la kredo je la unika Dio kaj klarigi la komprenon pri la homaj rajtoj.

 

Ni nin devigas

·                    renkonti la islamanojn per sinteno de estimo;

·                    kune agadi kun la islamanoj koncerne temojn el komuna intereso.

 

12. La renkonto kun aliaj religioj kaj konceptadoj pri la mondo

La plureco de religiaj konvinkoj, de mondkonceptoj kaj vivomanieroj fariĝis trajto kiu karakterizas la eŭropan kulturon. Disvastiĝas orientaj religioj kaj novaj religiaj komunumoj, estigante ankaŭ interesiĝon ĉe multaj kristanoj. Krome, ĉiam pli viroj kaj virinoj repuŝas la kristanan kredon, rilatiĝas kun ĝi per indiferenteco aŭ sekvas aliajn konceptojn pri la mondo.

 

Ni volas serioze konsideri la kritikajn temojn kiujn oni adresas al ni, kaj zorgi pri la starigo de lojala konfronto. Necesas ĉi-koncerne distingi la komunumojn kun kiuj oni devas serĉi dialogojn kaj renkontojn, disde tiuj fronte al kiuj, laŭ kristana vidpunkto, oni devas male esti singardaj.

 

Ni nin devigas

·                    rekoni la religian kaj konscienc-liberecon de personoj kaj komunumoj, kaj igi, ke ili, unuope kaj komunume, private kaj publike, povu praktiki sian religion aŭ mondokoncepton, en la respekto de la valida juro;

·                    esti malfermitaj je dialogo kun ĉiuj bonavolaj homoj, strebi kun ili por komunaj celoj kaj atesti al ili la kristanan kredon.

 

Jesuo Kristo, Sinjoro de la Eklezio "unu",

estas nia plej granda espero de repaciĝo kaj paco.

En lia nomo ni volas daŭrigi en Eŭropo nian iradon kune. Ke Dio asistu nin per sia Sankta Spirito!

"Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon,

laŭ la potenco de Sankta Spirito". (Rom 15,13)

 

Kiel Prezidantoj de la Konferenco de la eŭropaj Eklezioj (KEK) kaj de la Konsilio de la eŭropaj episkoparaj Konferencoj (KEEK) ni rekomendas ĉi tiun Ekumenan Ĉarton kiel bazan tekston por ĉiuj Eklezioj kaj episkoparaj Konferencoj de Eŭropo por ke ĝi estu akceptita kaj konformigita je la specifa kunteksto de ĉiu el ili.

 

Kun ĉi tiu rekomendo ni subskribas la Ekumenan Ĉarton, kadre de la eŭropa ekumena Renkontiĝo, kiu okazas la unuan dimanĉon post la komuna Pasko de la jaro 2001.

 

Strasburgo, la 22an de aprilo 2001

 

 

Metropolito Jeremie

Prezidanto

Konferenco de la eŭropaj Eklezioj

 

Kard. Miloslav Vlk

Prezidanto KEEK

Konsilio de la eŭropaj episkoparaj Konferencoj

 Al la komenco!