Espero Katolika - oktobro 1903
  Paĝo 1 - Ĝi prezentas la poezion omaĝe al Pio la 10a, elektita Papo la 4an de aŭgusto 1903, do, malmultajn monatojn antaŭ la alveno de la revuo al abonantoj.

Verdire Espero Katolika estus devinta aperi tre pli frue, sed teknikaj problemoj malebligis ĝian aperon: iusence nia revuo estis "koncipita" dum la papado de Leono la 13a (je decembro 1902 datiĝas la provo starigi la societon pri kiu ni parolas je paĝo 2) kaj ĝi "naskiĝis" dum la papado de Pio la 10a.

Laŭ la transrakontita tradicio, Pio la 10a mem legis ĉi tiun poemon. Li tion faris en 1906 kiam la roma esperantista pastro Luigi Giambene donacis al li la unuajn jarkolektojn de EK.

Ni parolas pri "transrakontita tradicio", ĉar laŭ tio kion Giambene mem notis en la frontpaĝo de la bindita EK-kolekto donita al la Papo (kaj rericevita donace), la okuloj de Pio la 10a "falis sur la paĝon 65an. Li provis legi, ridetis, kaj poste diris: Mi ne povas legi, sed mi bone komprenas".

En la menciita bindita kolekto estas du "paĝoj 65" (ĉar ĝi enhavas plurajn jarkolektojn). La unua paĝo 65a entenas alian poemon de Pastro Dombrovski, titolitan "Dio"; la dua "paĝo 65" entenas anoncon de la fondinto de EK, pastro Peltier, pri kunveno de katolikoj kadre de la unua kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer.

La aŭdienco donita de Pio la 10a al Giambene rezultigis la unuan papan benon al Espero Katolika.

 
 

 
 

Al la Kolofono

Al paĝo 2

Al la indekso de EK 1903