|
Tria Kovrila paĝo
La tri komencaj avizoj aspektas "kuriozaj".
1. - ĝi estas memevidenta eldiro: se Vi pagis, Vi ricevos sen
repagi (verŝajne estus pli facile diri: la
kotizo de Vi pagita rajtigas Vin ricevi la unuan jarkolekton de la revuo);
2. - pri la formota
Biblioteko de EK ne klaras ĉu oni devas sin turni al la direktoro por
donaci librojn, aŭ por fariĝi estonta
kliento;
3. - kiel
oni konstatos en la postaj EK-numeroj, ĉi tiu promeso baldaŭ falos, pro la
aperontaj prilingvaj artikoloj - aŭ la diskut-artikoloj pri reformoj
(cetere, debato tre vasta tiuepoke, ĉar i.a. alproksimiĝis la Ido-skismo).
La suba listo pri esperantistaj gazetoj verŝajne
estas en kunligo kun la avizo pri la fakto, ke EK ne parolas pri la Lingvo
Internacia.
|