Karel Židlický

RESANIGA AKVO EL TURZOVKA

Interparoloj kun Virgulino Maria

 


ENHAVO


Kiam temas pri eldono de tiu ĉi libro, ni apogis nin je la dekreto de la Sankta Kongregacio de Kredinstruo (n-ro 58/59 A. A. S), rezoluciita la 14-an de oktobro 1966 fare de la Papo Paŭlo la VI-a. Ĝi permesas publikigi priskribojn koncernantajn la supernaturajn fenomenojn eĉ tiam, kiam ili ne posedas la signon „Nihil obstat“, kiel la esprimon de la eklezia aŭtoritato. Dediĉo: Tiun ĉi modestan verkon mi dediĉas al nia Panjo, kara Reĝino de la Ĉieloj, kiel dankofaron pro la konverto, por ŝia gloro kaj agnosko, ke Ŝi estas la Reĝino de Turzovka kaj Kunelaĉetintino. Karel Židlický. La 1-an de majo 1986.


Madono de Turzovka preĝu por ni, propetu por ni!

Tradukon de la libro de Karel Židlický “ŽIVÁ VODA Z TURZOVKY – Rozhovory s Pannou Marií”, MCM Olomouc 2009, tradukis el la ĉeĥa lingvo en la jaro 2015 Andrzej Kler, Nuneaton, Anglujo.

Esperantlingvan version grafike aranĝis Miloslav Šváček, Ĉeĥio. Kontrollegis Pavol Petrík, Slovakio.

al la indekso


  ANTAŬPAROLO

La libro de Karlo Židlický (Ĵidlicki) Resaniga Akvo el Turzovka povas esti konata precipe al la malnovaj vizitantoj de tiu ĉi pilgrima loko. Aŭtoro ĝin propagis forme de skribmaŝina tajpo kaj el ĝi ni ankaŭ ĉerpis en tiu ĉi eldono. Tamen malfacile oni povus supozi, ke la verko de K. Židlický troviĝus sur la bretoj en iu el la ĉeĥaj aŭ slovakaj bibliotekoj. Ebleco, ke ĝi estu eldonita en la periodo komunista ne estis reala.

La marianaj honorantoj la libron certe akceptos. Des pli, ke ĝia enhavo estas hodiaŭ eble eĉ pli aktuala ol en la periodo de ĝia apero. Krome ĝi estas eldonata okaze de la 50-a datreveno de la aperoj de la Virgulino Maria sur la monto Živčák (Ĵivĉak). La menciita cirkonstanco devas ekesti stimulo por la plua peno pri la oficiala agnosko de Turzovka kiel la pilgrima loko – kaj ankaŭ aljuĝi al Maria la kromtitolon Kunelaĉetintino.

Pri kio temas la libro?

Estas konate, ke la inĝeniero Karel Židlický el Prago estis pro sia fideleco al la aperoj en Turzovka grace elektita pro neordinara kapablo – interparoli kun Dipatrino. La komencon de iliaj interparoloj oni povas datiĝi ĉirkaŭ la jaro 1966. Laŭ la senpera sugesto de la Virgulino Maria K. Židlický notis ilin en sia taglibro. Tamen ŝajnas, ke ili havis videble jam de la komenco pli vastan vorttransdonon, kaj ke ili estis dediĉitaj por ĉiuj, kiuj volas kaj bezonas aŭskulti la Virgulinon Maria. Tiamaniere K. Židlický fariĝis interpretanto aŭ propagandanto de Ŝiaj deziroj, admonoj, instruoj kaj konsoloj, Pri la publikigo de kelkaj menciitaj partoj de la interparoloj la Virgulino Maria mem petis la 11-an de majo 1983:

„Mi deziras, ke vi ankaŭ skribu iom pri mia amata monto. Jam ja de pluraj jaroj vi vizitas ĝin kaj multon vi tie travivis. Sufiĉos, se vi el viaj taglibroj elektos iujn niajn interparolojn kaj adekvate vi ilin kompletigos. Tio estas necesa, kara infano, kiel parto de via apostoleco sur Turzovka. Niajn sekretajn interparolojn konservu kiel sekretaĵon, sed multajn el ili publikigu, ankaŭ tiujn, kiuj celas konigi la veron pri miaj aperoj sur la monto Živčák kaj pri la gracoj, kiujn mi tie disdonas.“ Do Židlický precize laŭ indikoj de Maria pretigis ilian elekton kaj ilian notadon li daŭrigis ĝis la jaro 1988.

La spiritaj renkontiĝoj de K. Židlický kun la sankta Virgulino Maria okazis ne nur sur Turzovka, sed ankaŭ kie ajn aliloke – hejme, en la naturo, eĉ ankaŭ en trajno. Iam K. Židlický notis ilin baldaŭ, alian fojon nur laŭ eblecoj de libera tempo, sed ĉiam laŭvorte.

La interparoloj ne prezentas teologiajn traktaĵojn. Ilia signifo ne estis destinita por esplori ilin, sed por pliprofundigi kredon de ĉiu, kiu strebas pri tio. La Virgulino Maria konsilas kiel vivi, por ke Ŝia ĉiela Filo ne suferu pro ofendoj kaj neglektoj. Ŝi proponas Lian mizerikordon, tamen samtempe Ŝi ankaŭ admonas. Ŝi instruas kiel esti pacienca kaj pia, danke al kio Ŝi povas fari miraklojn. Ŝi eksplikas kial Dio homon ekzamenas kaj memorigas, ke oni ne devas tion kompreni kiel punon, sed kiel pliperfektigon de la kredo. La persiston de Karlo Ŝi premias per sia graco, per neordinaraj donacoj kaj ankaŭ per kapabloj diferencigi, kiam sur Turzovka certa miraklo okazis, kaj kiam entute ne. La rezulto montriĝis dum serio de situacioj, kaj ne unufoje tiamaniere ekestis ekzemple ebleco malpermesi la prosperon de la preparata primoko de ŝajna mirakleco de ordinara akvo, sed kontraŭe afirmi pri ĝia neeksplikebla ago.

La interparoloj havas plejparte la analogian skemon. La Virgulino Maria prezentas ilin per la sinturno al Karlo kaj per danko pro lia fila amo. (Klare aperas ĉi tie la analogio de la komenco kaj fino de la parolo ĉe la aperoj de la Virgulino Maria en Meĝugorje.) Ne unufoje la Dipatrino ankaŭ turnas sin al Jesuo Kristo: „Mi propetas pri mia infano, kara mia Filo!“ Adekvate Ŝi kromdiras: „... por ke li estu kvieta kaj feliĉa.“

Tiujn ĉi antaŭparolojn kaj finojn de la interparoloj ni forlasis, ĉar oni povas ilin malgraŭvole reciti, alikaze ni devus iomgrade rompi la kompetentecon de la enhavo konsistanta de la vortoj de Maria.

Same ni ne prezentas la interparolojn, kiuj tuŝas la personajn kaj familiajn aferojn, kaj ankaŭ tiujn, en kiu la V. Maria respondas al la demandoj nekompreneblaj por la pli vastaj homrondoj. En kunteksto de la tuta verko ili estas minimumaj, kio krome montras, ke komunikado inter la Virgulino Maria kaj Karlo devis havi popularan atingopovon.

Oni devas denove emfazi, ke la Virgulino Maria en la jaro 1986 en ĉi tiuj interparoloj, same kiel en aliaj lokoj de siaj aperoj, esprimis la deziron, ke Ŝi estu agnoskita kiel Kunelaĉetintino de la mondo. Per akcepto de tiu ĉi titolo estos al Ŝi donita fare de Ŝia Filo la ebleco savi multajn animojn antaŭ Dia puno, kiun tamen ne evitos la mondo – kaj ĉe tio „restas tiom malmulte da tempo.“

Kaj ankaŭ pri ĉi tiu vidpunkto oni devas prilabori la libron. Okaze de la 50-a datreveno de la aperoj ni dediĉas ĝin al la Madono kun la deziro, ke plenumiĝu la antaŭdiro, ke el Turzovka fariĝos en baldaŭa periodo la slovakia Lurdo.

Konklude ni devas atentigi, ke la interparoloj inter graciigita K. Židlický kaj la Sankta Dipatrino estas plejparte lokigitaj en la medio de Turzovka – spite al la cirkonstanco, ke fakte tiu ĉi lokigo neniam estis ebla. Argumento estis la grava malsaniĝo de Židlický, kiu al li poste malebligis paŝi sur la monton, malgraŭe, ke lia amo al la loko de la aperoj ĉiam lin logis. Kun ĝojo li revenadis tien, li tie sentis sin esti plej proksime al sia Reĝino. Pro tiu ĉi amo, Ŝi lin rekompencis per la kapablo revenadi tien spirite. „Infano, fermu la okulojn kaj ni tuj estos kune sur nia amata monto“. En tiel strikta kunligo de la filo kaj de la Patrino temas pri la imago komprenebla kaj reala. M. B.

al la indekso


  KROMSCIIGO

Baldaŭ post finverko de tiu ĉi libro venis ĝoja, 50 jarojn atendata kaj de la piaj honorantoj de Turzovka elpetita sciigo, ke finfine tiu ĉi konata loko de la aperoj de la Virgulino Maria estis oficiale agnoskita kiel loko de pilgrimado.

„Por ke estu dece prizorgita la spirita bono de la Dipopolo, kiu venadas sur la monton Živčák en la paroĥo Korňa (Kornja), eluzante mian laŭregulan leĝopovon donitan per kan. 381, § 1 de la kanonika juro kaj en signifo de la 52-a artikolo de Lumen gentium, dogma konstitucio de la II-a Vatikana Koncilio, ekde la 19-a de oktobro mi proklamas la monton Živčák esti la mariana pilgrima loko kaj la loko de la preĝo.“ Mons. Tomáš Galis, episkopo de Žilina (Ĵilina), la 18-an de septembro 2008.

(Publikigita en semajngazeto „Světlo“ la 14-an de oktobro 2008, n-ro 50, paĝo 11.)

al la indekso


  ENKONDUKO

Kiel Karlo Židlický ekkonis la eventojn sur la monto Živčák? Ĉio komenciĝis dum unu oficiala vojaĝo el Prago al Slovakio. Li priskribas tion jene:

„Mi estis tiam kontenta, ke mi havas ĉiujn klopodojn aranĝitajn, kaj ke mi ĵus atingis la rapidtrajnon al Slovakio. Mi ne kapablis trovi sidlokon, ĉar la trajno estis plenplena kaj tial mi englitis en la kupeon, kie estis ankoraŭ unu loko libera. Mi rimarkis, ke ĉiuj vojaĝantoj estas turisme vestitaj kaj ke la plimulto de iliaj valizoj, mansakoj kaj dorsosakoj, kiam ili per ili manipulaciis, estis rimarkeble malplenaj. Mi ne povis reteni min por demandi ilin, kien tiuj homoj vojaĝas en tiom multnombra grupo. La kunvojaĝantoj al mi volonte respondis: „Ni estas pilgrimantoj volonte vizitantaj la Virgulinon Maria en Turzovka. Ĉu vi pri tiu loko ĝisnune nenion scias?“ Mi devis konfesi, ke mi ion aŭdis, sed ke tio ŝajnis esti ne tro kredebla.
Unu el la vojaĝantoj proponis al mi: „Ĉu vi volas ekscii, kio ĉio en Turzovka okazis? Ĝi estas tre interesa.“

Mi estis plene kontenta, ĉar tiajn oficajn vojaĝojn kaj krome dumnokte mi tre malfavore spertas. Tial mi kun granda emo atendis la interesan rakonton.

„Do bonvolu imagi“, komencis rakonti unu el la vojaĝantoj, „temas pri la monta urbeto de la slovakiaj Beskidoj en la distrikto Čadca, kie al loka arbara laboristo nome Lašút aperis la Dipatrino. Tio okazis dum unu junia dimanĉo en la jaro 1958 en la festo de la Plejsankta Triunuo, kiam Lašút vizitis kiel kutime ĉe sia serva ĉirkaŭiro, matene ĉirkaŭ la 9-a horo montopinton nomatan „Okrúhla“ (Ronda). Ĝi pintas inter Turzovka, Vysoká kaj Korňa. Populara nomo Živčák (Ĵivĉak).

(La rakonto sekvas laŭ detala priskribo de la evento, kiu estas konata. Tial ni ne konsideras ĝin esti gravaĵo por ĝin ripeti kiel tutaĵo, ĉar la prezentata verko de Karel Židlický havas tute alian celon, t.e. transdoni al la marianaj honorantoj apartajn alvokojn, sciigojn, konsilojn kaj salutfarojn de la Virgulino Maria.)

En la konkludo de la enkonduko la aŭtoro citas vortojn de la Dipatrino, kiujn Ŝi proklamis al Lašút ĉe fino de la aperoj: „Per la rozario vi atingos penton kaj per la pentofaro la ĉielon!“

Kaj li mem kromdiras: „La pentofaro estas la baza elemento de nia savo, kaj ne nur por la pekuloj. Pentofaro signifas sinreturnon for de la malbono kaj faron de la bono.“ Ankaŭ li atentigas al alia cirkonstanco: „Proksime de la pino kun la mariana bildeto neniam estis akvo. Ekde la decembro 1958 ne malproksime de la loko de la aperoj de nia amata Sinjorino de Turzovka tamen fluas el kelkaj fontoj la akvo, kiu per siaj miraklaj efikoj montras, ke la aperoj de la Dipatrino en Turzovka estas realaj kaj veraj.”

al la indekso


  INTERPAROLOJ KUN LA VIRGULINO MARIA

Turzovka 4.5.1966

     Mia aminda infano, mi dankas pro ĉio, kion vi faras por mi. Mi konas vian ĉagrenon. Nu jes, sur Turzovka estas same kiel sur multaj aliaj lokoj, kie malbonaj homoj frakasas altarojn kaj memoraĵojn pri mia apero, ilia laboro estas malefika. Mi tien denove venas, sed min ekvidos nur miaj infanoj. Per mia helpo mi ne forgesos eĉ pri tiuj, kiuj venos tien de fore kun fido, ke mia akvo helpos al ili. Mi ĝojas, ke mi ilin vidas kaj mi ridetas al ili, kiel kun kofroj, dorsosakoj kaj braksakoj ili „grimpas“ supren kaj pezigitaj per resaniga akvo, kaj ankaŭ kun esperoj sekve revenas per same laciga vojo hejmen.
     Karlo, mi senĉese ripetas al vi, estu plu bona kaj pia homo, por ke vi povu fari tion, kion mi de vi deziros.

Tiu, kiu havas fidon al mi, pri tiu mi ne forgesos. Maria

 

Rapidtrajno Praha – Košice 14.5.1966

     Kara Karlo, mia filo, ne incitiĝu pro tiuj, kiuj ne traktas vin serioze kaj tute ne atentas vin.
    Hodiaŭ ni diros al ni ion pri envio. La envio apartenas ankaŭ al la bazaj pekoj, sed pro tio, ke ĝi generas pluajn pekojn. Pri la envio en la nuna tempo ni povas paroli prave kiel pri unu el la plej ofte farataj pekoj, ĉar ja homoj envias pri la aĵoj, kiuj estas negrandaj, malgravaj, malfacile rimarkeblaj. Sed ankaŭ la etaj aĵoj estas Diaj donacoj kaj ili pri tio forgesas. Ja mia Filo instruis, ke tiu, kiu volas malmulton, tiu ricevas multon, sed tamen tiu, kiu malmulte aprezas ankaŭ la malgrandajn donacojn, tiu povas ilin ankaŭ perdi. Vi, Karlo, ne estas donacita per materiaj bonaĵoj, kio estas la faro de diablo, sed via bonhavo konsistas en mia favoro kaj en la amo de mia Filo. Eblas, ke ankaŭ tion oni envios ĉe vi.
     Pro via insisto mi vin rekompencos. Amen.

Kiu estas pia kaj modesta, tiun mi benos per miaj gracoj. Maria

 

Živčák 15.5.1966

     Karlo, mia amata infano, vi vidis tion, kion ne vidis aliaj. Mi staris antaŭ vi kun Jesueto, por danki al vi por la floroj, kiujn vi al mi kunportis, sed ĉefe pro la rozario, kiun vi ripetadis surgenue antaŭ la pilgrimuloj, aŭ pli ĝuste antaŭ la scivolemuloj, kiuj ĉirkaŭ vi sen preĝado estis nur starantaj. Neniu al vi aliĝis, kaj kiam ili estis forirantaj, eĉ mian resanigan akvon ili ne prenis por si. Mi bedaŭras ilin, sed al tiaj mi helpi ne povas.
     Pro tio, ke vi faris al mi tiam ĝojon, mi donacos al vi sekvajn gracojn. Estu sana, Karlo. Amen.

Restu al mi fidelaj, tiam vi estos feliĉaj. Maria

 

Chuchelná 15.5.1966

     Ĉi tie temas pri tute intima interparolo, en kiu, inter aliaj, la Virgulino Maria petas Karlon Židlický pri disdonado de la bildeto pri Jesuo Kristo, kiun li estas multkopiinta kaj por kio li ne havas monon. Ŝi promesis rapidan helpon, kiu supozeble aperis pro tio, ĉar pli poste la Virgulino Maria dankos pro la bela aranĝo de la laboro kaj ĝia efika disdonado. Ĉe la fino Ŝi parolas: Mi ĝojas, ke vi faras nenion por havi iun profiton, sed nur por la afero mem, kaj pri tio mi memoras. Amen.

Ĉiun servon por mi kaj por mia Filo mi malavare rekompencos. Maria

 

Chuchelná 1.6.1966

     Mi havas pro vi, Karlo, neordinaran ĝojon. Mi volas hodiaŭ paroli pri la sankta meso. La sankta meso estas ĝuste la ripeto de la vivo de mia kara Filo. La apartaj partoj de la sankta meso rilatas al Liaj sufero kaj gloro. Ĉe la sankta meso vi devas esti ĉiam tre koncentriĝinta kaj travivadi ĉiun tiun suferon kaj doloron, kiujn travivadis mia Filo en sia vivo. Estas grava tio, ke vi partoprenu kiel eble plej ofte la sanktan Komunion tial, ĉar sekve mia Filo estas kun vi ĉiame. Bone vi faras, ke vi penas pri tio, sed ankaŭ bezonatas ĉe la pekkonfeso pli multe da pento, por ke la efiko estu pli abunde donacita per la graco. Ne forgesu, ke la peko, kiu al vi ŝajnas banalaĵo, povas esti ĉe Dio gravaĵo. Precipe atentu pri la pekoj ripetiĝantaj, ĉar tiuj ĉi fariĝas vere la gravaj. Tiel vi ĉagrenas mian Filon, kiu vin tiom ege amas, kaj vi vian animon turmentas. Sed ne timu, vi estas sub mia gardo.

Tiu, kiu travivas sanktan meson kun Jesuo, tiu vivas en lia amikeco. Maria

 

Chuchelná 2.6.1966

     Karlo, pri kio vi volas hodiaŭ min demandi? Ne hontu, mi ĝojas, se vi estas sincera kaj malkaŝa.Vi pravas, ke la honoro prezentata al Jesuo Kristo devas esti evidenta. Sed kiamaniere evidenta? Ne per kliniĝo kaj brustobato, ne per videblaj donacoj kaj saĝaj paroloj. Kun Jesuo ĉiu devas identiĝi en sia vivo per plenumado de Lia ordono de la amo, pro kiu Li la vivon oferdonis. Hodiaŭ ege, Karlo, plaĉis al mi via pekkonfeso kaj mi estis devigita rideti, kiel vi per sincera konfeso de la pekoj kaj esprimo de la profunda bedaŭro tiel surprizis la konfesprenanton, ke li dum momento ne trovis vortojn, kiujn li devis al vi diri. Kaj li estas vere bona kaj pia pastro, plaĉa al mia koro. Venu al li, kiel eble plej ofte, sed nian interparolon lasu provizore nur por vi mem.
     Atentigu tamen homojn ĉirkaŭantajn vin, por ke ili ne fidu al la laikaj aĵoj. Ili estas nekorektaj, kaj ĉe Dio ili havas nenian valoron. En viaj multaj okazintaĵoj ĉiam avertu, ke la homoj preparu sin por la transa mondo. Rememorigu al ili la parabolon pri la prudentaj kaj neprudentaj virgulinoj. Mia Filo volas alvoki ĉiujn al la nupta festeno, sed la homoj ne volas tion ĉi kompreni. Tial mi ilin bedaŭras, ĉar restas tiom malmulte da tempo!
     Sed vi, Karlo, ne timu kaj restu tia, kia vi estas. Amen.

La gracon mi donas pro la amo kaj honorigo. Maria

 

Praha 8.8.1966

     Karlo, mia aminda filo, mi volus hodiaŭ al vi ion diri pri miaj aperoj. Mi ĉiam aperas al homoj simplaj, kies animo estas plene pura. Plej ofte mi aperas en montoj, arbaroj, en pura naturo. Mi ne povas aperi sur lokoj malpuraj, abomenaj, plenaj de peko kaj de homaj malbonemoj. Ofte mi ankaŭ aperas super oceanoj kaj maroj al simplaj fiŝistoj, kiuj estadas tiom piaj, ke tio min eĉ kortuŝas. Dum tempestoj kaj ondobatoj mi tenas super ili ŝirman manon.
     Ankaŭ mi venas al purgatorio, kie min la animoj salutas kaj ege ĝojas, ĉar mi helpas al ili kaj elpetas de mia amata Filo la mallongigon de iliaj purgatoriaj suferoj. Plej bele mi sentas min en la ĉielo, memkompreneble, inter la sanktaj animoj, en la brakoj de mia amata Filo, kiu tiele deziras ĉirkaŭbraki ĉiun animon.
     Miaj aperoj estas ĉiam averto por la homoj. Per ili mi celas atentigi pri la aĵoj, kiujn ili ne pripensas, pri la malbono, kiu al ili ruze minacas. Miaj aperoj ne estas oftaj, sed ili ĉiam celas akiri pluajn animojn por mia Sinjoro, mia Filo Jesuo Kristo. Eĉ vi, Karlo, ne scipovas imagi, kiom da animoj mi akiris post mia apero en Lurdo, en Fatimo kaj en La Salette! Sed kiom da obstakloj, kontraŭstaroj kaj malamoj, kiom da gracoj mi kun mia Filo devis elverŝi sur tiujn lokojn, ĝis ili estis fare de la Eklezio oficiale agnoskitaj kiel lokoj de mia vera aperado. Same estas kaj estos tio sur Turzovka, kien vi, Karlo, denove iros. Mia apero kaŭzis al pluraj piaj homoj multon da seriozaj, ofte vivaj, problemoj kaj malgraŭ tio ili venas sur la monton Živčák, la pilgrimantoj plinombriĝas, kaj ilian fidon je la sankteco de tiu ĉi loko oni ne povas estingi. Ili ofte eltenas pro la vojaĝo grandajn oferojn, sed pro tio ili pli multe da gracoj ricevas. Same kiel vi, mia filo. Vi ĝisvivos belan kapelon konstruitan je mia honoro, sed mi diras al vi, ke ĉi tie estos staranta ankaŭ sanktejo, kaj mia loko sur Živčák estos agnoskita fare de la Eklezio. Amen.

Miaj aperoj alkondukas novajn animojn al Dio. Maria

 

Rapidtrajno Praha – Ostrava 9.8.1966

     Karlo, mi dankas vin pro tio, ke vi min honoris per belaj floroj, mi ne forgesos tion. Mi ĝojas, kiam vi parolas kun mi nature, kiel kun via Panjo. Mi ne ŝatas artparolon, formalaĵon, kaj jam tute ne la preĝon komprenatan kiel ĉiutagan devigon, la parton de la taga programo. Interparolu kun mi per la koro, kaj vi baldaŭ ekaŭdos mian voĉon.
    Nun en la trajno ni povas interparoli kune kiel ĉe vi hejme aŭ sur Turzovka. Tion, ke mi estas proksime al vi, vi vidas ankaŭ laŭ tio, ke vi tiel rapide resaniĝis, eĉ malgraŭ tio, ke la kuracistoj timigis vin pri longa malsano. Vi havas mian resanigan akvon kaj mian amon, kaj tio ĉi sufiĉas. Amen.

Turnu vin al mi kun sincera koro! Maria

 

Bruntál 11.8.1966

     Hodiaŭ, Karlo, mi volas ion al vi klarigi pri mia senĉesa helpo.
     Mia senĉesa helpo estas destinita por tiuj bonaj animoj, kiuj petas pri ĝi. Ĝi estas senĉesa tial, ĉar mi ĝin donas senĉese, precipe en la okazoj, kiam jam neniu helpo homa estas ebla. Tio estas dum malsanoj, sed ankaŭ en ĉagrenoj de animo, kiam homo sentas sin delasita, sen espero, sen helpo. Mi ne permesas, ke la animo, kiu petas min pri helpo, enfalu malesperon. Neniam mi povas rifuzi mian helpon. Mia senĉesa helpo tamen rilatas ĉiujn animojn, malbonajn kaj bonajn, kiuj petas. Ĝi alproksimiĝas rapide kaj ofte, kaj ankaŭ neatendite. Kun ĝojo, kaj danke al ĝi, ĝin akceptas la animo, kiu kun la fido konfidas al mi, kaj kiu serĉis helpon ĉe mi en la senespero pri la fortoj de ĉi tiu mondo. Tiuj animoj faras al mi grandan ĝojon, tial ili laŭregule ne forgesas pri mi, kaj trovas pere de mi ankaŭ la vojon al mia kara Filo.
     Rememoru, Karlo, kiel antaŭ nelonge vi petis min pri la helpo, kaj tiu alvenis tiam rapide, ke vi mem estis surprizita. Sed kial vi estis surprizita, se vi scias, ke mi estas proksime al vi? Karlo, Karlo, kia estas via fido? Ĉu tiu de la nekredema Tomaso? Malgraŭ tio ĝojigis min via pieco kaj la firma volo. Amen.

Mia helpo senĉesa – por ĉiuj animoj.

 

Maria Praha 12.8.1966

     Mia kara Karlo, refoje vi estas hejme post pilgrimado postulanta penon. Ĉifoje vi portis pli grandan pezaĵon ol alitempe. Tiom multe da resaniga akvo vi estis portanta sur via dorso al la bezonantoj! Eĉ vi ne scias, kion vi faras por ili kaj por mi, kaj mi tion ĉi al vi ne forgesos.
     Hodiaŭ mi rakontos al vi iom pri la vera amo al Dio. La amo al Dio devas esti vera, tio signifas, ke se vi Dion amas, vi ne timas por Li fari kion ajn. Ĉiujn malfacilaĵojn, kiujn vi estas renkontinta, venkofaru sole por Dio kaj por la amo al Li. Tio ĉi estas kelktempe tre malfacila pro tio, ĉar la homo multfoje pli fidas al propraj fortoj kaj fogesas, ke sen Dio li povas nenion fari.
     La homa animo ofte pensas, ke se li partoprenas la sanktan meson, do tio sufiĉas por plaĉi al Dio, sed ne estas tiel. Dio volas, ke la homa animo montru sian amon al la Sinjoro, mia kara Filo Jesuo, laŭ la videbla maniero. Jes, Karlo, kiom valoras la animoj, ke ili partoprenas la sanktan meson, kaj preĝadon, se ili ĉe tio vivas ne laŭ la Diaj ordonoj.
     La amon al Dio la homo povas montri, se li estas persekutata pro la kredo kaj malestimata. Li ne permesos, ke aliaj detruu lian bonan volon. Li ne cedos. Same tie, kie li ne timas konfesi sian kredon kaj sian estimon al Dio kaj al Liaj ordonoj publike, sed senkaŝe afirmas tion. Tiujn homojn Dio precipe benas kaj bonvenigas ilin en sian eternan regnon.
     Memoru, ke amo al Dio devas esti malkaŝa, kaj se vi volas esti feliĉa, amu Dion kiel eble plej arde. Por via amo Li repagos al vi multoble. La Dia amo estas respeguligo de la Dia Koro... Pro tio ofte turnu vin al Li kaj ripetadu: Koro de Jesuo, kompatu min! Kaj vi ekkonos la veran Amon, ĉar Ĝi kiel unusola scipovis suferi pro viaj pekoj ĝis la morto. Tion ĉi la homa amo, eĉ tiu plej bela, ne scipovas realigi, ĉar ĝi estas nur la respeguligo de la Dia amo. Amen.

Por la amo al Dio – gracoj. Maria

 

Praha 9.10.1966

     Kara Karlo, kelkajn aĵojn mi sciigas ne nur al vi, sed al ĉiuj, kiuj volas min aŭskulti. Hodiaŭ mi volas diri al vi ion pri mia monto, sur kiun vi tiom ofte vojaĝas. Mia monto super Turzovka estas loko, kien mi ofte venas, kaj mi tion faras pro tio, por ke la homoj turnu sin al Dio. Mi vidas do, kie la pieco estas ĉiam pli kaj pli malofta, la homoj hontas konfesi, ke ili fidas al mia Filo Jesuo Kristo kaj sian atenton ili dediĉas nur al la mondaj aferoj.
     Mi aperis al la pia montano, kiu neniam forgesis preĝi al mi, kaj pro tio mi konfidis al li apartan taskon. Li estis pro tio persekutata, ne multe da homoj fidis al li, tial mi devis veni denove por afirmi tion, kion li deklaris pri mia apero.
     Ĉiun, kiu sur mian monton venas, mi pridonacas per mia graco. Kun ĝojo mi aŭskultas belajn kantojn de pilgrimuloj, kaj al iliaj preĝoj mi mem aliĝas, kiam la homoj tie min vidas, sed ne rekonas!
     Mia monto estas loko, kiun mi mem elektis pro tio, ĉar ĝi estas tute disigita de la profana ariĝo. Ĝi estas loko, kie vivas simplaj, sed piaj homoj, kiuj min, kiel la unuaj, ĉi tie akceptis kaj neniam forlasis.
     Mia monto estas bela ĝardeno de montaj floroj, arbaroj kaj torentetoj, la loko taŭga por meditoj. Mia monto estas bela ankaŭ vintre, kiam iĝas neĝotavolo, kaj en la suno ĝi plene brilas, kiel dum printempo aŭ aŭtuno, ĉar ĝi ludas per ĉiuj koloroj. Mia monto havas salubrajn fontojn, sed nur por tiuj, kiuj forte fidas.
     Ĉiuj fontoj estas same salubraj, sed la akvon oni devas uzi ĉe la preĝo, en profunda kredo al Dio, kaj en fido de mia helpo.
     Mi aperis sur tiu ĉi monto ne por montri mian povon, sed kiel patrino al siaj infanoj. Tamen mi bedaŭras, ke kelkaj miaj servantoj (pastroj) ne volas akcepti per sia konscio mian aperadon kaj ne kredas je la salubro de mia akvo.
     Sed, miaj infanoj, eĉ ne iomete dubu en la koro, ke mia monto estas porĉiame la fortikaĵo, kie mi volas turni ĉiujn malbonajn animojn al la vivo – la vivo amanta mian karan Filon Jesuon Kriston. Amen.

Mia monto estas fortikaĵo de piuloj. Maria

al la indekso


Praha 19.4.1967

     Vi min demandis, Karlo, ĉu mi bedaŭras, ke malbonaj homoj detruas mian lokon sur la monto Živčák. Memkompreneble tio min tre doloras, sed mi vin certigas, ke mia monto estas sub senĉesa protekto, kaj mia Filo Jesuo punos severe ĉiun, kiu ĉi tie faras damaĝon. Kredu, ke la atakoj baldaŭ finiĝos, kaj mia monto fariĝos same konata kiel aliaj pilgrimaj lokoj. Mi favoras miajn fontojn per plua salubra forto kaj sufiĉos ankaŭ malgranda gluto, por ke la malsanetoj pereu, sed la fido devas esti perfekta. Mia akvo estas kontraŭ ĉiu anima kaj korpa malbono. Memoru, Karlo, ke mia monto restas porĉiame sankta monto por la pilgrimuloj, se iliaj animoj estos al mi fidelaj. Amen.

La malbonon venkos mia kompato. Maria

 

Konečná 12.5.1967

     Mi volas, Karlo, nun klarigi kelkajn cirkonstancojn ĉirkaŭ mia lasta apero sur mia monto.
     Mi elektis al mi la landon, kiu dum multaj jarcentoj fidele honoris min kaj mian Filon. Venis la milito kaj post ĝi enpaŝis en vian landon paganoj el la Oriento, kiuj sukcesis ĉion detrui helpe de diablo.
     La kredo flankeniris ĝis la ekstremo de la homaj bezonoj, la religio estis perforte forigita, la homoj ne plu trovadis la lokon por mia Filo, kaj min forlasis entute. Mi scias, ke malgraŭe restis al ni multe da fideluloj, kaj eĉ kontraŭ la pezo de persekutoj kaj neglektoj. Tiuj estas fare de mia Jesuo escepte pridonacitaj per la eksterordinaraj gracoj.
    Estas bedaŭrinde, ke la floro de viaj nacioj restas senpia. Tial ankaŭ mi deziris per miaj aperoj ĉe Turzovka atentigi pri mia ĉeesto, por kontroli la piajn spiritojn, kaj la malfidajn averti.
     Miaj aperoj celis konduki la homajn spiritojn, por ke ili konsideru pri la valoro, signifo kaj celo de la vivo, sed la homoj plejparte ne akceptas tion, kaj krome tiuj, kiuj estas al mi venantaj, primokas kaj persekutas min. Kaj tiele, Karlo, restas nenio alia krom tio, ke mia Filo devos puni tiujn, kiuj Lin neglektas. Mi bedaŭras vian landon, mi bedaŭras tiun iam tiel pian popolon, kiu nun estas en la diabla kaptilo!
     Mia lasta apero ne venigis la postulatan rezulton, kaj tiel estis pro tio, ĉar min miaj servistoj en pli granda nombro forlasis, eĉ ili avertadis la fidulojn kaj minacis al ili. Sed tio, Karlo, ŝanĝiĝos. Mi vian landon ne forlasos kaj miajn aperojn mi argumentos. Amen.
     Mia lasta apero estas mesaĝo por la ĉeĥa kaj slovaka popoloj. Maria

 

Konečná 29.9.1967

     Neniam, Karlo, dubu pri mia proksimo sur mia monto. Ĉi tie mi salutas la piajn pilgrimulojn kaj mi propetas al ili abundajn gracojn, kiam ili venas ĉi tien, por ke ili min honoru per fasto, pieco, diservoj, kantoj kaj kandeloj. Mi ankaŭ salutas tiujn, kiuj venas ĉi tien, kvankam nur pro sia scivolemo kaj mi semas en iliajn korojn la grajnojn de la fido. Amen.

Mia monto portas al la pilgrimuloj benon. Maria

 

Konečná 25.10.1967

    Ni devas diri al ni hodiaŭ, Karlo, pri la preĝo. La preĝo estas esenco de la homa pieco. Preĝo devas esti sincera, plena de fido kaj sindono al Dio. Oni devas en ĝin engaĝigi siajn animon kaj koron plene. Multaj homoj pentofaras, sed sen la preĝo, la vera preĝo, tio estas nenia pentofaro. Ankaŭ vi ne forgesu, ke en la preĝo vi petu ne nur pri io, sed ankaŭ danku pro ĉiu bono, kiun al vi Dio donas pere de la propeto de mia Filo kaj de mi.
     La plej grandan ĝojon faras al ni la preĝo, en kiu vi turnas sin al ni kun la fido de infaneto, malfermas vian koron pri ĉio, pri kio vi ĝojas kaj kio vin afliktas, kaj ĉi tion vi lasas al la volo de Dio. Tiujn ĉi animojn ni pleje favoras.
   Tia animo estas ekzemple M. Lašút, tial li scipovas respondi je la demandoj de la pilgrimuloj simplavorte, sed tamen klare. Liaj respondoj estas kondukataj de la Sankta Spirito, tial kredu al li.
     Mi aranĝis, ke mia akvo sur la monto havu ĉe vere pia preĝo la saman salubropovan rezulton kiel en Lurdo. Amen.

Preĝu per tuta koro kaj animo. Maria

al la indekso


Živčák 4.2.1968

     Al mi plaĉas ĉi tiu loko, kie mi aperis, kaj mi deziras, ke ĉi tie estu konstruita kapelo, kapelo tute simpla, kaj en ĝi la skulptaĵo, kiun ni kune kreis kun la pia animo de la simpla ministo (A. Lasák). Li penis montri mian veran similaĵon, sed mi scias, ke la realo estas alia, la materio ne povas havi naturan aspekton.
     Ĉi tiu ministo neniam en la vivo forgesadis pri la estimo al mi, kaj kiel la unua li komencis viziti min sur la monto Živčák. Tial mi lin elektis, ĉar liaj preĝoj estas por mi ankaŭ ŝatataj.
     Por la skulptaĵo mi donis la restaĵon de la pina trunko, sur kiu estis pendigita mia bildo, kaj kiun ankaŭ mi ĉe la apero tuŝis. Tial la skulptaĵo el tiu arbo estas benita per mia propra mano.
     Ne estas domaĝo, ke sur la monton alvenas sufiĉe malbonaj homoj, vi ekvidos kaj ĝisvivos tion, Karlo, ke sur la loko de mia apero oni konstruos la kapelon, kaj la grupoj de pilgrimantoj sur la monton estos ĉiam pli kaj pli multnombraj, ĉar la homoj jam ekkonis, ke miaj fontoj resanigas.
     Prenu ĉiam la akvon por vi kaj por la bezonantoj kaj kredu al ĝi, la kredo, ĝi estas, Karlo, la ĉefa afero, fidi kaj fidi, ne konsideri kaj ne pripensi. Kun la firma infana fido vi atingos tion, kion via cerbo neniam komprenos. Amen.

Grupojn de pilgrimantoj mi salutos en la kapelo. Maria

 

Ostrava 6.7.1968

     Ĝis nun mi nenion diris al vi, Karlo, pri bona animo de la arbaristo Lašút. Mia bona Lašút firme kredas je mia helpo, kaj tial li ĝin ricevas kaj ricevos. Li estas tre sindona al Dio kaj al sia Panjo. Lia kredo estas tiom firma, ke li irus, kiel li al vi hieraŭ deklaris, peti la ĉefon de la Eklezio, por ke mia apero sur Turzovka estu agnoskita.
     Tiu ĉi simpla homo, kiu havas neniun teologian instruitecon, scipovas kondukate de la Sankta Spirito senpere respondi al la plej diversaj kaj komplikaj demandoj pri la kredo.
     Lia hejma propraĵo estas tre simpla. Li vivas en malriĉaj cirkonstancoj, sed tie daŭras ĉiama harmonio kaj ĝojo pro tio, kion li povas por Dio kaj por mi fari. La tagon li komencas kaj finas per preĝo, same kiel liaj edzino kaj infanoj.
     Hieraŭ vi al li venis malfrue, sed li vin akceptis kiel malnovan bonan konaton. Jes, mi donis al li indikon kaj li vin jam de longe atendis. Mi deziras, ke tiu bela rilato inter vi neniam estu per io rompita.
     Sciu, Karlo, ke la instruiteco estas por la sankta kredo kutime granda obstaklo, ĉar tio, kio estas en la homo humana, kaj ĉefe la intelekto de la instruiteculo, ribelas, kaj tio signifas la grandan baraktadon inter la animo kaj la intelekto. Tio ĉi tamen ne ekzistas en simpla homo.
     Mia kara Lašút havis tre maldolĉan vivon, sed nun, kiam li trapasis la multenombrajn provojn, li havas jam trankvilon, kaj lia vivo estas por li kontentiga.
     Tamen mi timas, ke Lašúton povas ekregi la fierego. Diablo havas diversajn povecojn. Tiam ĉiuj akiritaj gracoj malaperus.
     Al vi, Karlo, nenio simila minacas, sed se vi parolas pri la spiritaj aferoj, vi devas esti pli serioza, kaj neniam ŝercanto, pli serioza!
     Via interparolo kun Lašút estis ege korplena, kaj vi ĉiam devas transdoni al li vian estimon, sed avertu lin pri la danĝero de la fierego. Amen.

Tiuj, kiuj ekkredis, fariĝu miaj apostoloj. Maria

 

Praha 7.7.1968

     Kiam vi kunportis la akvon el mia aminda monto, mi devas diri ion gravan pri tiu akvo.
     Ĉiam, kiam mi aperas al miaj bonaj infanoj, mi venigas al ili ion por plifortikigo. Tiu ĉi donaco por la korpo kaj animo troviĝas en la fonto de la „resaniga“ akvo, kiu elŝprucis okaze de mia apero. Kio estas tiu ĉi akvo kaj de kie ĝi aperis?
    Tiuspeca akvo elŝprucas ĉie, kien nur rigardos la Dia okulo, tial Dio lasis al ĝi elŝpruci ofte sur neordinaraj lokoj. Tiu ĉi akvo ne estas ordinara, sed la akvo de la sankta fido. Tiu ĉi sankta akvo tamen agas nur tiam, se en ĝi estas plena fido. Do ĝi ne estas medikamento, kiun ĉiu povas uzi, sed nur tiu, kiu havas fortan fidon ankaŭ pri ĝia salubra povo.
     Rememoru la vortojn de nia Sinjoro, kiel Li vokis al la resanigito: Via fido vin resanigis! Tial ne ĉiu estas resanigita. Tio ne dependas de la kvanto de la akvo, sed de la vera fido, de la forta fido.
     Tiu, kiu ne fidas, tiu ne povas atendi la efikan agon de ĉi tiu akvo. Tial ankaŭ la fakuloj, kiuj ĝin esploris, ne trovis en ĝia konsisto ion eksterordinaran. Jes, tie troviĝas nur kelkaj fontoj, sed esence temas nur pri unusola fonto, do pri la fonto de la vera fido.
     Ĉu vi jam komprenas, Karlo, kio estas grava? La akvo en sia konsisto restas nur akvo. La homoj diversmaniere kaj mise konjektas pri ĝia ago, ke kelkaj el ili resanigos la okulojn kaj aliaj la ventrajn internaĵojn. Sed Karlo, ĝi ne konsistas en tio, neniu fonto posedas iun specifan agopovon, sed ĝi resanigas konvenan malsanon, kiam nur la fido pri la resanigo estas forta. La fido estas la esenco de ĉio alia. Tiu, kiu havas la fortan fidon estas feliĉa kaj ĝisvivos ankaŭ la ĉielan paradizon.
     La akvo el mia monto fariĝu simbolo por tiuj, kiuj volas travivadi la eternan paradizon. Al tiuj, kiuj mian akvon disportas por tiuj, kiuj ĝin deziras, sed mem ne povas atingi mian monton – mi donas mian benon.
     Tamen tiu helpo devas esti sendeviga, ĝoja kaj esence neprofitema. Kiel modelon ili prenu la bonan samarianon.
     Tial ankaŭ disportu mian akvon, miaj infanoj, tien, kie ĝi estas fakte bezonata, kaj se en ĝi estas la vera fido. Amen.

Tiu, kiu forte fidas, tiu estos resanigita. Maria

al la indekso


Praha 23.2.1969

     Mia monto dum la festotagoj svarmas de multaj homoj. Sed ĉu homoj, kiuj tien venas estas vere piaj? Karlo, mi vidas iliajn korojn, eĉ se ili mienas kiel ajn.
     Tiujn, kiuj turnas sin al mi kun humileco, mi benas kaj feliĉigas ilin per miaj gracoj. Tion, kion ili petas de mi kaj de mia Filo kun vere profunda fido, ili ricevos.
     Tamen multaj en sia fierego provas mian amon kaj paciencon. Ili estas scivolaj, ĉu ankaŭ al ili povas ekzemple okazi la salubra ago de mia akvo. Kaj se ne, ili havas kaŭzon por ĉesi fidi al mia monto, kaj sur miajn fontojn ili ĵetas kalumniojn. Mi kompatas ilin, sed iujn mi tamen realkondukos, ĝis kiam ili ne plu havos eblecon de iu serĉi lahelpon.
     Kelkaj venas ĉi tien eĉ peti pri materiaj aferoj, pri bona prospero aŭ pri posteno. Ĉe tio ili kondutas supere, kaj kun neglekto al tiuj, kiuj ĉi tie antaŭ mi genufleksas. Al ili valoras la vortoj de mia Filo: Ve al vi!
     Mi devas rideti, kiam ĉi tie ili lasas en la ŝparmonujo multan monon, same kvazaŭ ili volus min subaĉeti. Ili transigas la surteran nocion de la valoro al la ĉielo kaj ne komprenas, ne scias, ke niajn donacojn oni ne povas pagi, sed nur per amo danki.
     Kaj la amon ili esprimas nek inter si, nek al Dio, nek al mi kaj nek al mia kara Filo.
    Vi, Karlo, konas la valoron de la amo, tial mi vin amas kiel mian propran infanon. Nur tia restu. Amen.

Mia monto helpas nur al la humiluloj. Maria

 

Praha 1.11.1969

     Mi ĝojas, mia kara Karlo, ke vi hejme vidigis la bildeton de mia similaĵo el la monto de Turzovka. Eble vi ne konas ĝian historion.
     Ĉi tie surtere inter vi paŝadas ofte malsignifaj homoj, kiujn neniu eĉ rimarkas. Kaj tiujn plej malsignifajn el la malsignifaj mi rekompencas per miaj gracoj kaj per aperoj. Ili estas nek miaj servantoj nek povuloj de ĉi tiu mondo, sed tiuj, kiujn oni plej neglektas, sed tamen ili estas fidelaj al mia Sinjoro kaj al lia ĉiela Patrino.
     Tial ne estas hazardo, ke hodiaŭ en mia unua sabato de la monato novembro, venis en viajn manojn la preĝo, kiun mi al certa simpla animo revelaciis mem.
     Ĝi ne estas subskribita kaj neniu pri ĝi ion pli proksiman sciigas, ĉar mia elektita animo timas ne pri si mem, sed ke la preĝo ne estu misuzita. La homo en via tempo estas ofte disraviĝinta kaj trompata per spiritaj agoj de diversaj homoj, kiuj interesiĝas ofendi la sentojn de la pieco aŭ almenaŭ ilin vundi. La preĝo, kiun vi prenis, ĝuste koncernas mian bildeton, kiun vi havas vidigitan sur la altareto.
     Sur unu arbo – sur pino – pendigis iu tute nekonata, sed honesta animo la bildeton – tian pilgriman, kiu prezentas la Virgulinon Maria kun Jesueto surbrake, ambaŭ kun kronetoj surkape. Sed venis malbonaj homoj kaj la altaretojn en la arbaro ili frakasis. Ili ekflamigis fajron, ĉar estis nokto, kaj ĉion, kio estis ligna aŭ papera, tablotukojn kaj sanktajn krucojn ili ĵetis en la fajron. La satanaj flamoj glutis tion, kio estis glutebla, kaj mia bildo brulis, sed detruita estis nur la kadro kaj parte la randoj de la bildo. Mia vizaĝo kaj la vizaĝo de mia infaneto kuŝis en la cindro netuŝita per fajro, nur sur mia kolo restis unu malgranda cikatro.
     La fajro de longa tempo jam estingiĝis, la malbonaj homoj iris for, kaj denove venadis la bonaj, kiuj ploris, kiam ili tiun ruinigon vidis. Ili prenis la restaĵojn de la ornamoj, kunportis la novajn, fiksis la krucojn, ornamis ilin per floroj.
     Nur mia bildo restis tie en la eksfajrejo kaj ĝi atendis, kiu el la kredantoj ĝin prenos. Sekve germana kuracisto prenis je mia indiko la bildon, riparigis ĝin, enkadrigis ĝin, kaj lokis ĝin ne plu sur mia monto, sed en sia lando.
     De tiu tempo pasis jam multe da tagoj, pri la bildo oni komencis forgesi, sed mi ne forgesas, tial mi aperigis tiun ĉi preĝon. La apero estas vera kaj vi, mia kara pilgrimulo, faros al mi ĝojon, se vi mian preĝon propagos, kaj per tio servos vin. Ju pli vi estos konsideranta ĝiajn vortojn, ju pli ofte vi ilin ripetos, des pli vi ekkonos, kiel ili estas efikaj.
     Preĝu kaj disvastigu, Karlo, mian preĝon kaj estu trankvila, mia mantelo ŝirmas vin kaj vian tutan familion. Amen.

Mi deziras esti nomata la Reĝino de Turzovka. Maria

      Per tiu ĉi amoplena bildo mi volas esti nomata Reĝino de Turzovka.
     Mi estas kronita Reĝino kaj Patrino de kronita Filo.
    Mi estas trioble mirakla Reĝino, ĉar mi estas Filino de la Patro, Amatino de la Sankta Spirito kaj Patrino de Difilo.
     Rigardu min, mi havas cikatron sur la kolo kiel signon de la malamo fare de la homoj, kiuj min volis ekkapti malbonintence. Mia mantelo nenie estas butonumita, ĝi nur pendas libere de sur la maldekstra brako, por ke mi povu kiam ajn super vi disetendi ĝin.
     1. Tiu, kiu antaŭ tiu ĉi amoplena bildo preĝos, super tiun mi etendos mian mantelon kiel Filino de l´ Patro.
     2. Kien ajn ĉi tiu bildo estos alportita, en hejmon aŭ preĝejon, tie estos mia mantelo disetendita per propeto kiel Amatino de la Sankta Spirito.
     3. Tiu, kiu min – senrilate de tio, kie li en konvena momento troviĝas – estos naŭfoje alvokinta min per la vortoj: Reĝino de Turzovka, disetendu vian mantelon super mi, super tiu mi ankaŭ etendos mian protektan mantelon kiel la Patrino de Difilo.
     Same kiel mia mantelo iam ŝirmis tiun ĉi amoplenan bildeton kontraŭ flamoj kaj faris neatingeblan spacon ĉirkaŭ ĝi, tiel ankaŭ nun per mia mantelo mi estigos la spacon, tendeton, en kiu vi estados kun mi. Vi povas tie preĝi, sin oferi kaj akcepti la Sakramenton de la altaro. Neniam tamen forgesu pri mi.
     En tiu spaco vi povas kaj devas, se vi jam alvenas kun iu afero, viajn donacojn al Dio donadi pere de miaj manoj. Mi obligos viajn donacojn, mi plenigos ilin per radioj de miaj gracoj, kaj kiel perfektajn mi donos ilin al Dio anstataŭ vi, al Dio, Kiu ilin pere de mi akceptos kun ĝojo.
     Mi ŝirmos vin, kiel tiun amoplanan bildon iam kontraŭ la malamo de malamikoj kaj kontraŭ la malbono de ĉia speco. Mia helpo estas rapida kaj certa. Mi ne lasos vin por la inferaj flamoj, sed mi trempos vin en la flamojn de mia amo. Mi kondukos vin kiel la Reĝino kaj la Patrino de la Reĝo de la mondo – al mia Jesuo Kristo. Mi ĉiam vin tuj helpos kaj mi klopodos pri via eterna vivo. Amen.

 

Praha 30.11.1969

     En la lasta tempo denove akriĝis atakoj kontraŭ Eklezio, kontraŭ pastroj, la kredantoj, mia Filo estas ofendata. Dio estas abolata. La diabla akropinto estas direktita ankaŭ kontraŭ mi kaj kontraŭ miaj ŝatataj lokoj. Turzovka estas kontestata, konsiderata kiel eraro, sed vi, Karlo, ne kredu je tiuj ĉiuj kalumnioj, kiuj estas publike disvastigataj. Ili estas ja malicaj, elpensitaj mensogoj. Refutu ilin, refutu! Mia apero estas vera kaj pruvita.
     Multaj homoj kune kun miaj servantoj estas suspektemaj. Ili ne povas imagi, ke al la Dipatrino ne povas la homo, do nek la servanto, ordoni, kie aŭ kiam Ŝi devas aperi! Mi mem elektas la animojn, kiuj estas indaj por tio.
     Ho homoj kaj vi, miaj servantoj, kiel mi sentas el viaj vortoj envion!
     Vi devas senĉese ripetadi al vi: „amu vian proksimulon, kiel vin mem.“ Sed la malamo via atingas eĉ ĝis la tombo. Kial vi persekutas simplan homon, kiun mi, pro lia fideleco elektis? Kial vi ne fidas al li, kaj faras de li frenezulon? Ĉu tial, ĉar li vidis tion, kion vi en via fiereco ne vidos?
     Mi donis kiel la pruvon la salubran akvon en la loko, kie neniam iu ajn akvo estis. Vin tamen ĝi ne resanigos, ĉar al vi mankas la fido. Vi komisias viajn fakulojn, por ke ili ĝin esploru, sed ili en ĝi nenion eksterordinaran povas trovi, ĉar ĝia salubra agado estas en la fido.
     Do la sankta fido estas bezonata, ne nur trinki la akvon, sed ankaŭ kredi, kaj neniam esplori. La fidon oni ne povas esplori, la fido estas en la koro.
     Kaj la ekleziaj prelatoj senĉese nur esploras kaj pli ofte mian aperon refutas, eĉ ili malpermesis iri sur mian monton. Kia doloro, kia ĉagreno en mia koro!
     Kio okazas, ĉu vi ne aŭdas la vortojn de via Patrino, miaj infanoj?
     Mia kara Filo finadis siajn parabolojn per la vortoj: Tiu, kiu havas orelojn por aŭskulti, aŭskultu! Kaj ĉi tie al vi parolas mi, via Patrino, sed vi ne volas aŭskulti, kaj vi aŭskultas la diablon, kiu al vi flustras: Ne fidu! Ne fidu!
     Memoru, ho Karlo, mia apero en Turzovka estas reala kaj pri ĝia ekzisto mi neniam plu konvinkados. Amen.

Aŭskultu la Patrinon, sed ne la diablon! Maria

al la indekso


Praha 6.3.1971

     Pri mia resaniga akvo jam ni kune, Karlo, kelkfoje parolis. La homoj de vi volas ricevi recepton kiel ĝin uzi, por ke ĝi estu salubra. Ĝi ne estas medikamento por malsanoj, kiel preskibas la kuracistoj. Vi povas trinki litrojn da ĝi kaj nenio saniĝos, kaj inverse, sufiĉas unu malgranda guto, kaj la plej grava malsano povas esti sanigita.
     Oni devas unue havi grandan fidon kaj koncentriĝon. Antaŭ la konsumo de ĉi tiu akvo estas bezonata preĝo, ĉefe la sankta rozario, per krucosigno konfesi sian fidon kaj alvoki la ĉielan Patrinon. En ŝiajn manojn enigi siajn dolorojn kaj esperojn, ĉiun sian fidon. Tiam la akvo povas kaŭzi la efikan rezulton. Ĝi sanigos la vundojn de korpo kaj animo. Kiom da pilgrimantoj revenas de Turzovka plifortigitaj je la animo por la malfacilaj tagoj de la ĉiutaga vivo! Kiom da homoj ĉi tie ekkomprenis, kion ekkonis mia kara arbaristo, ke la amo devas havi fundamenton sur la pardono. En multaj familioj disflamiĝis la lumo de la repaciĝo, multe da animoj trovis denove la komunan interkompreniĝon. Sed pri tiuj ĉi mirakloj ili ne plu scias, nek parolas pri ili. Tamen mi tre ĝojas. Amen.

Kiu volas esti resanigita, venu al mi sur monton Živčák! Maria

al la indekso


Praha 24.1.1972

     Miaj infanoj, kiel ege mi deziras, ke miaj infanoj sur ĉi tiu monto deziru, ke miaj infanoj sur ĉi tiu mondo estu savitaj de la justa puno fare de mia kara Filo! Tial ekzistas miaj aperoj en la diversaj partoj de ĉi tiu planedo ĉiam pli oftaj. Mi volas vin veki pli frue, ol estos jam tro malfrue, ĉar mi ne plu haltigos la manon de mia Filo.
     Kaj ankaŭ en via lando mi aperis kelkfoje, sed ĉio estas vana. La homoj min ne aŭdas, neglektas mian averton kaj ili ĝin ne rimarkas. Plimulto de via popolo vivas en pekoj, kaj ankaŭ en tiuj pli gravaj, ofendas per ili la Sinjoron, neglektas la Sanktan Spiriton. Mi ne vidas grupojn vizitantajn la Diajn preĝejojn, mi ne vidas humilecon, mi ne vidas amon al Dio, sed egoismon, malamon kaj kontraŭamon, sopiron pri mamono kaj senfundan memamon.
     Ĉu vi aŭdis hodiaŭ, Karlo, ke denove estis sur mia amata monto detruo, la skulptaĵoj disbatitaj, la krucoj bruligitaj. Ĉie estis videbla tiu kolero, kaj la malamo fare de malbonaj homoj. Sed mi, via Patrino, diras al vi, la diablo min ne superos kaj venos la tempo, kiam ĝuste ĉi tie sur tiuj lokoj, estos staranta mia kapelo kaj vi en ĝin eniros.
     Denove komenciĝas malbona tempo (tempo de la t.n. normalizado), kaj miaj bonaj piaj infanoj refoje estas objekto de atakoj fare de la obseditoj de diablo. Sed ne timu, mi, via Patrino kaj mia Filo, ni ne forlasos vin! Amen.

Kaŝu vin, infanoj, sub mian mantelon! Maria

al la indekso


Praha 5.9.1973

     Miaj karaj infanoj, eĉ se ĉiuj Satanoj kaj diabloj kuniĝus, mia amata monto denove revigliĝos de pilgrimuloj, kiuj donados la ateston pri la mirakloj, kiuj tie okazos.
     Mi avertas multajn, kiuj klopodas pri tio, ke la alveno sur la monton estu malpermesita!
    Tiujn plej freneziĝintajn mi forigos tiel, ke la ceteraj tremos pro timo, ĉar la dekstra mano de la Sinjoro krude ekagos kontraŭ ĉiuj malamikoj.
     Mian resanigan akvon mi donis al la mizera, sed pia lando, por ke ĝin vizitu ankaŭ tiuj, kies fido ne estas tro forta, por ke ili ĉi tie lernu, pli bone dirite, por ke ili vigle vidu la piecon de la bonaj montanoj.
     Diablo koleregis, kiam li rimarkis, ke ĉi tie li perdos animojn. Tial li proponis la „judasan moneron“ al tiuj, kiuj plej aktive meritis pro disvastigo de la aperoj. Kiel ĝi efikis kun tiuj, kiuj lasis sin esti trompitaj, vi mem bone scias. Ili mortis kun laika gloro, kaj kun saketoj plenaj de oro, sed la animon ili perdis.
     Miaj fideluloj, hodiaŭaj tempoj estas por vi malfacilaj. Vi estas persekutataj kaj mortigataj, sed viaj nomoj estas jam enskribitaj en la ĉielo, kie pro la fideleco atendas vin la eterna festeno. Amen.

Mia koro estas kun suferantoj. Maria

al la indekso


Praha 16.10.1975

     Mia firmega Karlo, vi estis la atestanto pri tio, kiel mia amata monto denove eldonas la pruvojn pri tio, ke mi tie ĉeestas.
     Mi estas verdire Patrino de ĉiuj, sed mi malĝojas, ke la bonaĵoj estas uzataj ĉefe de la eksterlandanoj. Kie neniiĝas la pieco de via nacio? Al mi ne plaĉas tio, ke venas plejparte pli aĝaj homoj, kiuj kun granda peno kaj multaj ĝenoj surgrimpas la monton, kiam la junaj estas ĉi tie nur en modesta kvanto. Kaj la infanoj estas entute malmultnombraj. Kion ili tiom timas? Sed ja ili tiom bezonas mian helpon, antaŭ ĉio! Se ili venos ĉi tien al mi, tiam mi kun ili iros al iliaj hejmoj kaj mi faros el ili la oazojn de la paco, trankvilo kaj amo. Ja tio ĉi bezonas tiom malmulte da peno! Ili tamen venas, kiam al ili jam estas malbone, kaj la helpon nenie trovas. Sed malgraŭ tio mi ilin bonvenigas kaj pro ilia fido mi donas al ili mian gracon. Amen.

Alkonduku al mi infanojn kaj gejunulojn! Maria

al la indekso


Turzovka 24.9.1977

     Mia firma infano, mia Filo deziras la homon tutan, ne nur la duonan, kaj tion homo scipovas nur tiam, kiam li la Sinjoron amas senlime.
     Mi devas al vi hodiaŭ klarigi Lian deklaron: „Mia filo, mi estas Amo, kaj mi deziras, ke la homo dediĉu al mi sian amon senlimigitan. Amen.“
     Vi scias, ke homo devas lerni dum la tuta vivo kiel ami Jesuon tiel, kiel Li tion deziras. Ĝi estas tiel, kiel vi devus havi la amatan personon proksime al vi, senĉese. Sen ĝi vi estas malgaja kaj necerta, vi sopiras pri ĝi, vi vokas ĝin al vi, kaj pro la ĝojo vi estus mortanta, kiam ĝi al vi kun disetenditaj brakoj proksimiĝus. Ĝi estas la amo, reala amo.
     Kaj ĝi estas ĝuste mia Jesuo, kiu vin tiamaniere amas. Li estas kun vi, antaŭ vi, malantaŭ vi, kaj neniam vin forlasas. Vi povas Lin forpeli nur per la peko. Do tio ĉi estas perfido de la amo, kaj tiu estas pagata per granda doloro. Amen.

Infanoj, vian amon al Jesuo gardu kiel trezoron! Maria

 

Turzovka 1.10.1977

     Mia kara infano, mi ĝojas, kiam mi vidas, kiel vi rigardas min kiel veran Patrinon, kaj pli frue vi dankas, ke vi aŭskultas min.
     En ĉi tiu malriĉa distrikto vi havas jam multe da amikoj, kaj de ili vi eksciis, kiel ili min amas. Tial ĉi tiuj homoj estas ĝojoplenaj, sinceraj kaj en ilia mizero malavaraj. Pro tio mi ilin benas.
     Vi scias, la homo mem ne estas malbona, tian lin nek Dio povus krei, sed lin incitas malbona spirito, kiu eluzas lian tromemfidon kaj aliajn liajn malfortemojn. Finfine li tentis ankaŭ mian Filon, eĉ tiel li ekkuraĝis alproksimiĝi al Dio. La homo, kiu pri Dio ne scias, kvankam baptita, facile al li subiĝas. Estas pli malbone, kiam al li subiĝas homo – kristano. Tiu estas por diablo tre multekosta rabaĵo. Kaj kiam li tiel fine obsedos la animon de mia servanto, la tuta infero ĝojas.
     Filo, mia infano, preĝu por la pastroj, estu oferiĝinta por la forfalintoj, por ke ili trovu denove la vojon al ilia Patrino, kaj mi ilin ŝirmos. Amen.

Tiu, kiu tenere amas mian Patrinon, tiu amas ankaŭ min. Jesuo

 

Turzovka 2.10.1977

     Mi volus hodiaŭ kun vi, mia infano, interparoli pri tio, kio estas fortikemo. Vi diras – sentimemo, kuraĝo, heroeco, jes, vi pravas, sed mi vin kompletigos.
     Fortikemo estas ĝuste senĉesa preparemo al la batalo kontraŭ centra malamiko, kiu estas por la homo diablo. Ĉe li vi plej bone montras vian fortikemon, tial, ĉar vi devas la tutan vivon refuti liajn bone prikonsideritajn atakojn en la plej alta mezuro. Li bone scias, kian valoron havas ĉiu homo. Li elektas la homajn malbonemojn kaj tiujn li en sia plano por si utiligas. Li estas ruza, multe pli ruza ol la homo, ja li estas estinta anĝelo, kiun Dio pro lia fierego forigis malsupren el la ĉielo, sed kiel anĝelo li estas talentigita per neordinaraj ecoj. Li ilin nun tro ruze utiligas kaj lia celo estas ŝteli de Dio kiel eble plej multe da animoj.
     Se la homoj konus la plej efikan ensorĉadon kontraŭ la Satano, multe da animoj saviĝus. Sufiĉas diri: Jesuo, Maria, helpu! – kaj la malbona spirito falas vizaĝaltere kaj kun rezisto li lasas la animon resti en trankvilo. Sed bedaŭrinde estas nune tiom da nekredantoj, ke ili eĉ niajn nomojn malagnoskas multgrade, aŭ ilin ne konas.
     Vi, mia kara infano kun facilo refutas al la Satano liajn tentojn, ĉar vin ŝirmas mia karmelitana vesto kaj la kruco de la sankta Benedikto, sed ĉefe la fido kaj la amo al viaj ĉielaj gepatroj. Amen.

Antaŭ la nomoj Jesuo kaj Maria Satano falas vizaĝalteren. Maria

 

Praha 18.10.1977

     Mia kara, mi aŭskultas vian animon kaj mi respondas al viaj demandoj.
     Vi aĉetis la bildeton de la skulptaĵo, per kiu min bildigis unu el la plej grandaj artistoj en la mondo, kaj vi deziras, ke tiu skulptaĵo estu starigita ankaŭ sur mia monto.Tio tamen ne okazos, eĉ ne povas okazi.
     Mia skulptaĵo devas esti el la ligno de la arbo, kie mi aperis, kiun mi estis tuŝanta. Ĝi estas ligna skulptaĵo, kiun kun mia helpo ĉizis el tiu arbo simpla laboristo. Al tiu mi montris mian vizaĝon kaj mi kondukis lian manon.
     Prikonsideru tion, ke neniu alia skulptaĵo al mia monto pli konvenas kaj ankaŭ mian kapelon neniu alia atingos. Mi estimas la artiston, kiu min kun la sama amo bildigis kaj dediĉis, por ke ĝi estu honorata fare de la mondo, kiel la plej bela Virino, Patrino kaj Reĝino. Lian animon mi jam rekompencis, kaj nun li vidas, kian vizaĝon havas mia amo.
     Ne timu, Karlo, antaŭ mia simpla ligna skulptaĵo rave fleksiĝos miloj da genuoj.

El la ligno de la kruco vi ekvidos mian vizaĝon. Maria

al la indekso


Turzovka 23.10.1978

     Karlo, mi dankas al vi pro via pacienco, ke en tiel malbona vetero vi dufoje vizitis mian amatan monton, kaj krome vi kunkondukis du novajn animojn, kiuj malrapide vekiĝas de la dormo. Por ili tio estos beno por la estonto, kaj mi ne forgesos tion al vi.
     Pere de la pacienco Dio provas, sed ankaŭ Li rekompencas por ĝi.
     Tial ne estu malpacienca, la kapelo estos konstruita, se nur mi rompos la malkuraĝon unuflanke, kaj la malicon aliflanke. La kolektitan monon por la konstruado nun ne donu al iu, sed lasu ĝin ĉe vi, ĝis vi ricevos signon de mi.
     La paciencon devas havi homo ankaŭ kontraŭ la diablo. Jesuo trifoje aŭskultis liajn proponojn antaŭ ol Li ĝin definitive forpelis. Kaj Li vin provas pri la pacienco al la infanoj, al la superuloj kaj kunlaborantoj en la laborloko, en la venko ĉe la samaj problemoj, en la kuraĝo vadi en koto kaj neĝo dum suprenirado sur mian monton al mi kaj malsuprenirado.
     Mi ĝojas, ke vi lin pacience venkobatas, kaj pro tio li kontraŭ vi perdas memfidon pli kaj pli. Vi, mia infano, venkos, kaj vian paciencon mi rekompencos per mia ĉirkaŭbrako. Amen.

Pacienco estas provo de fideleco al Dio. Maria

 

Turzovka 1.11.1978

     Mia fortikema infano, hodiaŭ ni rememoras la feston de Ĉiuj Sanktuloj. Ne pensu, ke la sanktuloj estas nur tiuj, kiujn proklamas mia sankta Eklezio. Estas multege da sanktuloj kaj ilin nomigas Dio mem.
     Ili estas tiuj plej malgrandaj el la plej malgrandaj, pri kiuj sur la mondo neniu klopodis kaj neniu al ili helpis, sed tiuj, kiuj arde amis la Sinjoron, kaj siajn suferojn ili portadis al Li kiel oferojn. Ili estas simplaj homoj, kiujn vi vidas en kiaj ajn vestoj, kiuj estas malsataj, havas neniujn amikojn kaj aŭdas neniun vorton de konsolo, la homoj tute forgesitaj en via mondo, kiujn pro tio Dio rekompencis per la sankteco.
     Ili estas ankaŭ tiuj homoj, kiuj ne malkonfesis sian kredon, kaj verŝis pro ĝi sangon. Nur malgranda ono de ili estas konata, kaj malgraŭe ili ornamas la Dian tronon. Ili ne estas nur la martiroj pro la kredo, sed ĉiuj, kiuj dum du jarmiloj heroe proklamis sin al mia Filo kaj ankaŭ por la plej alta prezo.
     Ili estas ankaŭ senkulpaj infanoj, kiuj mortis pro malamo, eĉ ankaŭ pro la neamo fare de iliaj patrinoj. Tiuj ĉi malgrandaj Diaj infanoj mortantaj ĉiutage pro malsato kaj pro gravaj malsanoj estas karuletoj de la Sinjoro, kaj pro sia martireco ili apartenas al granduloj de la ĉielo.
     Eble vi miras, kiel nemulte el tiuj, pri kiuj oni povus diri, ke ili devas esti sanktuloj, estas reale de Dio akceptitaj!
     Miaj karaj infanoj, la sanktecon ĉiu devas meriti, sed tio povas okazi nur helpe de Dio, pri kio oni devas peti, multe preĝi, forte ami, entute apogi sin sur la Dia mizerikordo. Kaj ankaŭ: Turnu vin al mi, kaj mian propeton mia kara Jesuo neniam rifuzos. Amen.

Gesanktuloj de Dio estas ankaŭ viaj propetantoj. Maria

 

Turzovka 2.11.1978

     Mi dankas al vi, Karlo, ke vi vizitis bonan animon, kiu alportas al la Sinjoro grandajn oferojn tiel, ĉar li Lin neelparoleble amas.
     Konsoli aliulojn en mizero estas bela eco kaj ĝi apartenas al la bazaj kristanaj devoj. Sed rememoru mian Filon, kiam Li estadis sur la tero. Li ne venadis konsoli pro la devo, sed pro la amo, kaj ankaŭ via helpo devas eliĝi pro amo, tio estas pro la amo al la proksimulo kaj pro la amo al Dio. Ne pensu, ke tion via proksimulo nek rekonas nek sentas. Se iu metas eĉ signifan monon por la subteno de la bezonantoj, sed ne vidas, ke lia najbaro ploras, ke lia patrino forlasita sopiras, sed ne havas la amon, kaj li faras tion nur pro iu morala devo, aŭ volas trankviligi sian konsciencon.
     Sed ne forgesu, mia kara infano, ke la spirita mizero estas multe pli malbona ol la mizero materia. Kaj tiuj ĉirkaŭ vi kaj ĉie en la mondo estas multnombraj. Ĝi estas faro de la diablo, kiu volas kapti la tutan mondon. Pri tio li tamen ne sukcesos, kaj li tion scias. Tial li koleregas. Li elvokas la militojn, mizeron, malsanojn, malamon, envion, mensogon, fieregon – ĉion, kio staras kontraŭ la Dia amo.
     Mi vin ĉiujn instruas ekkoni tion, sed tiom malmulte da animoj aŭdas min. Kaj mi venas al Turzovka sanigi la korpan kaj spiritan mizeron, kaj mi ĝojas pro tiuj, kiuj akceptis mian alvokon. Sed mi tamen ne povas helpi al tiuj, kiuj ne havas ververan kredon. Amen.

Helpi al animo estas pli ol helpi al korpo. Maria

 

Turzovka 6.11.1978

     Mia fortikema infano, mi ĝojas, ke vi amas mian monton, ke vi suriras ĝin spite de grandaj malfacilaĵoj. Ankaŭ mi ĝojas, ke vi alkondukas sur ĝin sekvajn animojn, kaj vi konigas ilin pri la mistero de la loko. Estus bone, se tiel farus kiel eble plej multaj miaj infanoj de la monto de Turzovka!
     Mi al ili donas mian promeson: Tiu, kiu vizitos mian monton almenaŭ unu fojon – tiu havos mian benon. Tiu, kiu ĝin vizitos multfoje – al tiu mi elpetos grandajn gracojn.
     La homoj, Karlo, demandas vin, kial mia monto nomiĝas Živčák (de Ĵivĉak). En la pasinta tempo ĉi tie estadis kruelaj bataloj, kaj multaj homoj ĉi tie trovis morton. La vunditoj kaj mortantoj bezonis resanigan akvon, kaj tiun mi elpetis.
     Nun ĝin jam ne bezonas batalantoj, sed tiuj, kiuj estas vunditaj korpe aŭ spirite, kaj tiuj estas pli multenombraj ol dum ĉiuj bataloj. Por ili nun ĉi tie fluas la resaniga akvo, kaj vi ĝin trinku, mia infano, vi ĝin bezonas!

La vunditoj anime kaj korpe – trinku mian resanigan akvon! Maria

 

Turzovka 8.11.1978

     Mi pensas, ke ni ambaŭ kune, Karlo, ankoraŭ nesufiĉe klarigis, kio estas pieco. Ĝi estas antaŭ ĉio nemezurebla Dia donaco. Tiu, kiu ĝin ne havas, tiu devas la Sinjoron peti pri ĝi.
     Pieco alportas de Sinjoro benon. Pieco alportas gracojn.
     Pia homo facile mortas. Pieco distingiĝas per humileco.
     Pieco kontentige agas al la homa bonfarto. Pieco alportas al homo trankvilon.
     Pieco preparas al homo la vojon al la ĉielo.
     Pia estas tiu, kiu per tuta koro estas ekzaltita al Dio la Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kaj kiu ne apogas sin al io alia. Li scias, ke ĉio alia estas de ilia amo kromdonita.
     Petu, miaj infanoj, pri vera pieco, kiu ne montriĝas per vortoj, per brustobato kaj ostentativa konduto, sed silente en la korinterno, kie naskiĝas la amo. Amen.

Vera pieco sidas en la koro. Maria

 

Turzovka 9.11.1978

     Mi aŭdis, Karlo, vian animon, kiu demandas min, kiel povas finiĝi la batalo kontraŭ Dio.
     Unue vi devas konscii, ke ĝi estas la verko de diablo, kiu de longa tempo enkondukas la homon al malbono aŭ lin senpere ekregas. La batalo kontraŭ Dio estas aŭ kaŝa aŭ publike farata. En la pasintaj tempoj la malamikoj de Dio batalis prefere per fizikaj atakoj kaj nun tamen ili kaŝiĝas ĉiam pli kaj pli en diversaj ideologioj kaj falsaj vizioj de bela estonteco sen Dio. Sed ĝi estas eĉ pli multe danĝera, ĉar multe da homoj ne kapablas tion konscii. Se nur la homo en sia vivo prenas kiel celon ion ajn alian ol Dion, li perdas la grundon sub siaj piedoj kaj ĵetas sin en la spiritan malfeliĉon. Bedaŭrinde, kaŭze de tio ĉi ekestos en la venontaj jaroj, precipe en la 21a jarcento, ĉiam pli kaj pli da malbono. La diabla povo superiĝos, kaj multe da animoj pereos. Tial ankaŭ ĉiam pli kaj pli ofte mi venados kaj defendados tion, kio ankoraŭ ne estas perdita.
     Tamen la Sinjoro decidis, ke Li punos la mondon, kaj Li ne povas antaŭdiri al la homoj, kiel ili vivu, por ke ili ŝirmu sin kontraŭ la Dia puno, por eviti ĝin. Tion Li ja montris pere de sia Filo Jesuo Kristo, kaj poste, dum du jarmiloj per la vivoj de la kristanoj.
     Mia infano, al la Sinjoro sufiĉus nur unu vorto, kaj la tuta tero vekiĝus en la kondiĉoj tutplene por la homo nekonvenaj. Tamen la Sinjoro ne deziras tute detrui la teron, sed ĝia purigo estas necesa.
     Preĝu, ho infano, multe preĝu, por ke Dio savu la homon de terurega pereo kaj ke Li ŝanĝu sian punon. Amen.

Preĝu pri ŝirmo antaŭ la Dia puno! Maria

 

Turzovka 10.11.1978

     Mia firma infano, vi jam scias, ke via Panjo konfidas gravajn taskojn al la plej malgrandaj el la plej malgrandaj. Sed okazas, kiel ĉe la sinjorino M. M., ke iu anstataŭ la modesteco, en kiun li/ŝi devas sian sciigon el la ĉielo kaŝi, li/ŝi komencas per ĝi inverse laŭdi sin kaj disfamigi ĝin ĉien, kie li/ŝi nur eble troviĝas. Li/ŝi volas, ke lin/ŝin homoj admiru kaj parolu pri li/ŝi. Jen malbona spirito plenigas lin/ŝin per fanfaroneco kaj per memestimo.
     De tia animo mi devas forpreni miajn gracojn.
     Donacoj kaj gracoj, kiujn homo de mi akceptas, devas esti por aliaj kaŝitaj, kaj pri tio tiuj animoj forgesas, por sia propra domaĝo. Pro tio ili restas tute mizeraj kaj delasitaj.
     Vi scipovas apreci miajn gracojn, kaj mi ĝojas pri tio, tial vi estas sub mia ŝirmo. Amen.

Miaj gracoj estas mistero de animo. Maria

 

Turzovka 19.11.1978

     Ĉu vi rimarkis, mia filo, kiu hodiaŭ estis sur mia amata monto?
     Jes, multe da pilgrimantoj el ĉiuj anguloj de via lando kaj el fremdaj landoj, kaj tio min ĝojigas. Ili serĉas kun espero mian helpon kaj ili ĝin trovas. Ili revenas hejmen ĝojplenaj kaj kun mia graco en la koro.
     Sed kiujn mi ĉi tie ne vidas, tiuj estas miaj servantoj. Kial ĝuste ili timas aŭ ne fidas? Kiel kun ĝojo mi ilin ĉi tie bonvenigus kaj ornamus per mia patrina amo. Ili elradius antaŭ siaj ŝafidoj la veran pastran ĉastecon kaj ankaŭ per gracoplena koro.
     Ne forgesu, Karlo, precipe hodiaŭ, preĝi por la malbonaj homoj, kiuj ĉi tie denove nokte estis, pro la malamo kontraŭ mi, por detrui ĉion, kio al ili prosperis. Kiel malriĉaj estas iliaj animoj! Se ili sentus, kio ilin atendas! Amen.

Preĝu por la timemaj pastroj! Maria

 

Turzovka 28.11.1978

     Kiam vi alkondukas, Karlo, sur mian monton novajn animojn, ne forgesu al ili, mia filo, emfazi, ke mia akvo kuracas ekstere kaj interne, kaj eĉ same ĉiujn organojn. Mi neniam al iu diris, ke la monta fonto resanigas okulojn, ke la meza estas por nervoj kaj simile. La akvon oni devas uzi ĉe preĝo kaj kun la peto pri resanigo.
     La fido pri bonefiko de la akvo de Turzovka ne povas esti unufoja, sed daŭra. La sanigo daŭras iam pli longe, ĉar la Sinjoro ekzamenas la profundecon de la fido. Tiu, kiu ĝin vere havas, tiu ne povas esti elraviĝinta. Amen.

Rakontu al ĉiuj pri la akvo de Turzovka! Maria

al la indekso


Turzovka 8.9.1979

La festo de la Naskiĝo de la Virgulino Maria.

     Mian hodiaŭan feston solenis mia bona popolo tiom bele, ke mi estis eĉ ravita. Per tiom da floroj, kantoj kaj preĝoj miaj bonaj animoj honoris min kaj ili montris per tiu ĉi mildeco, kio estas la vera fido. 
     Multaj devis suferi senteblajn oferojn, por atingi ĉi tiun lokon, sed ili eltenadis ilin kun ĝojo, kaj tio ĉi ĉefe estas grava.
     Kelkajn el tiuj oferoj ne estas facile elteni, ĉar la homoj devas kontraŭstari malagrablajn malbonaĵojn. Sed kiam ili scias, por kiu ili la oferojn eltenas kaj kion ili signifas, tiam ili sian malfacilon preskaŭ ne sentas.
     Kelktempe la fido al la Dia helpo kaj al mia helpo ŝajnas malfacila, precipe kiam ne plenumiĝas baldaŭ la atendo de la petanto. Sed ili nur estas provoj de la fido, tial mi kiel Patrino konsilas: Turnu vin je ni kaj lasu al ni konduki vin! Amen.

Ankaŭ la asketajn oferojn alportu kun ĝojo. Maria

 

Turzovka 12.9.1979

     Kiel ege mia koro ĝojas, kiam mi vidas en malgranda preĝejo de Turzovka multe da geknaboj preparitaj akcepti la sakramenton de la konfirmacio.
     Mi benas mian junan servanton el Turzovka por la zorgema preparo de tiom da junaj homoj. Kiom da tempo, peno, respondeco kaj de l´ riskado pri propra ekzistado li devis dediĉi, por ke la hodiaŭa tago okazu kun tia gloro. Ĉio estas la verko de la Sankta Spirito, kiu volas per siaj donacoj plifortikigi la junajn animojn, por ke ili sian fidon en la vivo konservu kaj transdonu. Mi estos helpanta al ili kaj propetos por ili, por ke ili restu fidelaj al mia dolĉa Filo.
     Verdire, al mi faras ĝojon la pieco de la loka popolo, ĉar mi ĝin komparas kun la malvarmo kaj malpleno de la sanktejoj de grandaj urboj. Tial tiom kontenta mi ĉi tien alvenas, ĉar mi estas ĉi tie atendata. Multe da infanoj, ĉefe en la urboj, volonte akceptus ĉi tiun sakramenton de la Sankta Spirito, sed la gepatroj malpermesas al ili, por ke ili ne havu problemojn (en la lernejo, en profesio). Tiamaniere ili montras, ke ili donas preferon al la donacoj de la mondo antaŭ la donacoj de la Spirito. Ho, kiom da infanoj fariĝas mizeraj.
     Faru, Karlo, kelkajn bildetojn el tiu escepta solenaĵo, por ke vi havu memoraĵon kaj rememoru ĉe la sankta meso pri via propra solena tago, kiam vi la sakramenton de la konfirmacio ricevis. Danku al viaj gepatroj, ke ili vin por ĝi preparis, ankaŭ al la firmega pastro, kiu ĝin al vi sekrete estis donanta.
     Gepatroj, kiuj ne timas kaj publike viajn infanojn kondukas al Dio, mi benas vin! Amen.

Konfirmacio portas spiritajn donacojn por la tuta vivo. Maria

 

Turzovka 20.9.1979

     Mia infano, mi aŭdas vian animon, kiu flustras: „Mia Panjo, via beno estas fortega! Benu al ni ĉiuj, kiuj serĉas firmon ĉe vi!“
     Infano, mi benas ĉiujn, kiuj turnas sin al mi, precipe al tiuj, kiuj portas kaj estimas mian karmelitanan skapularion.
     Mi benas ĉiujn, kie mi vidas, ke oni bezonas mian helpon, kie mi vidas delason kaj malgajon, sed grandan fidon.
     Mi benas ĉiujn miajn malgrandajn infanojn, kiuj ne timas suferi pro mi.
     Mi benas ĉiujn, kiuj regule fastas kaj siajn oferojn kunportas kun ĝojo.
     Mi benas fine precipe tiujn, kiuj plenumas kun amo bonajn farojn. Mi benas vin, mia infano, por ke vi havu ĉiam sufiĉajn fortojn porti kaj realigi la apostoladon, per kiu vi ŝarĝis vian nukon. Amen.

Mia beno estas fortega. Maria

 

Turzovka 21.9.1979

     Vi faris al mi, mia pia infano, grandan ĝojon, ke vi trovis miajn malfeliĉajn, delasitajn, persekutatajn servistinojn (ordenajn fratulinojn), kaj vi al ili donacis mian resanigan akvon.
     Nur atentu, kion ili ĉion devis rezigni, por entute atingi la ordenon. Kiom da promesoj ili faris, kaj ĝuste per sia bona volo ĝis ili fariĝis fianĉinoj de Kristo. Ili travivas ĉiutage maljustaĵojn kaj primokojn fare de malpia socio, sed ili ĝojas, ĉar tiamaniere ili sentas la samajn dolorojn, kiujn sentis mia dolĉa Jesuo ĉe la fino de la ofervojo, antaŭ ĝia fino.
     Rimarku iliajn trankvilajn okulojn, plenajn de konsento kaj kompreno. Iliaj preĝoj apartenas al la plej belaj donacoj al mia Filo, kaj Li ilin pro tio rekompencas per sia Dia amo.
     Ofte rememoru pri ili, helpu al ili, se eble ankaŭ materie. Mi rekompencos al vi multoble por tio. Amen.

Memoru pri miaj servantinoj! Maria

 

Turzovka 22.9.1979

     Sur mian amatan monton senĉese alvenas multe da malbonaj homoj. Ili rigardas, kiel ili povus ĉi tie al iu aŭ al io damaĝi. Mi ne volas, ke miaj piaj pilgrimuloj timu ĉi tien veni.
     Vi eĉ ne scias, mia infano, kiom da homoj suferis kaj suferas pro tio, ke ili mian monton vizitis.
     Bona Lašút suferis kaj suferas kun sia tuta familio nur pro tio, ke li vidis mian aperon kaj li por neniu prezo tion malkonfesis.
     Ĝenerale multe da homoj en la submontejo suferas pro mia apero, kaj malgraŭe ofte ili alvenas sur monton Živčák kaj klopodas la sanktan lokon ordigi, renovigi, ornami. Pro tio mi kun mia Filo ilin senĉese benas.
     Miaj suferantoj, ne timu. La Sinjoro estas justa kaj ĉion al vi multoble rekompencos. Nur restu firmaj en la fido kaj portu plu viajn oferojn. Amen.

Oferoj surtere – donacoj enĉiele. Maria

 

Turzovka 23.9.1979

     Hodiaŭ mi estis kun vi ĉe la sankta meso en tiu malgranda vilaĝa preĝejeto kaj mia koro ĝojkriis, ke tiom da junaj homoj akceptis la sakramenton.
     Tiu nacio havas ĉiam mian helpeman manon!
     Mi bedaŭras, ke granda parto de la nacio defalas de la kredo, kaj sen Dio vagas en la mondo. Nenian firmcelon nek trankvilon ili tamen iam trovos, se ili ne revenos al Dio.
     Ĉi tie, en tiu preĝejeto vi vidis, kiel grave estas alkonduki al la altaro infanojn jam de la plej frua aĝo, jes, jam ekde la lulaĝo. La pensmaniero de la malgranda infano disigita de la laikaj aferoj akceptas la Sinjoron kun malfermita penso kaj per pura koro.
     Infano, diru al ĉiuj konatoj, kiuj havas malgrandajn infanojn, ke ili zorgu, por ke iliaj etuloj kiel eble plej frue komencu ĝui la amon al Dio. La konatoj instruu ilin rekoni Lin ĉie ĉirkaŭe, kaj ĉefe en la Plejsankta Sakramento, ankaŭ instruu al ili ami Lin kiel la Patron – Paĉjon, kiu ĉion faros, se Li aŭdas la infanan voĉon.
     Ili ne timu preni la infanojn jam ekde la plej frua aĝo en la preĝejon; ĉar eĉ ilia pepado aŭ balbutado estas de Dio ame akceptataj. Ili ja estas la unuaj infanaj salutoj. Infano proklamas sin: Mi estas ĉi tie, mi etulo, eta kristano, kaj mi apartenas al Vi, al la Eklezio. Tio ja povas esti por la tuta eklezia familio granda ĝojo. La animojn de la etuloj mi precipe ŝirmas. Amen.

Lasu etulojn veni al mi! Jesuo

 

Turzovka 13.10.1979

     Mi ĝojas, mia infano, ke vi tradukis sciigon pri Garabandal kaj vi komencis ĝin disvastigi. Vi bone komprenis: Garabandal penetras mian koron. Ŝirman manon mi tenas super Conchita, kiu fariĝis mia apostolino.
     Mian aperon en Garabandal klopodu kiel eble plej publikigi. Longe ĝi estos rifuzata, sed mi pruvos, ke mia tiea revelacio estas reala.
     Tiel same estas ankaŭ kun Turzovka. Amen.

Fidu al infanoj de Garabandal! Maria

al la indekso


Turzovka 24.9.1980

     Vi vidas, mia firmega infano, sur Živčák tiom da homoj el diversaj nacioj, kiuj ekkredis al mia apero, kaj ĉe miaj fontoj kuracas siajn malsanojn.
     Nur ĉeĥoj estas ĉi tie en negranda nombro. Tiu ĉi firmega nacio estadis tre pia kaj nomiĝadis Sanktvenceslaa. Ĝi havas multe da siaj sanktuloj, kiuj pri ili propetas ĉe la trono de mia Filo. Kaj tamen en la ĉeĥa popolo la kredo malgrandiĝas kaj transiras senĉese pli kaj pli en subiĝon de diablo. Li ĝin obsedas pere de materiaj ĝistempaj bonaĵoj kaj per falsaj esperoj. Provizore ĝin ŝirmas la martiroj pro la kredo, kiuj estas malliberigataj kaj persekutataj. Estos tamen pli malbone, se ĝi ne returnos sin, kaj estos plu subiĝinta al mamono pli ol al Dio. Multaj homoj el la ĉeĥa nacio iros al infero pro la plej grandaj pekoj. Pro ili ploras mia koro kiel de la Patrino, kiu perdas siajn infanojn.
     Sed tio estos ne longe daŭranta, kaj tiuj, kiuj restos fidelaj al mi kaj al mia Filo, estos ankaŭ kun ĝojo publike vizitantaj mian elektitan lokon sur monto Živčák, tiujn mi benos kun speciala amo. Amen.

Fidelaj ĉeĥoj, mi atendas vin sur Turzovka! Maria

 

Turzovka 26.9.1980

     Sciigu, mia infano al ĉiuj pastroj, kun kiuj vi renkontiĝos, ke mi ilin petas, ke ili estu eklumigitaj de la Sinjoro. Tio ĉi estas videbla pleje en tio, kiel ili celebras la sanktan meson.
     De ili devas radii la Spirito de la sakramento, ĉar ĝin sur ilin enspiras Dio ĉe la akcepto de la konsekro. Ili estas miaj servantoj sur la tero kaj miaj plej karaj filoj. Ili estu kiel eble plej similaj al mia kara Jesuo en humileco, amo, obeemo kaj sindonitaj al la servo.
     Ili havas neimageblan povon, kiun al ili konfidis Dio, sed ankaŭ neimageblan respondecon pri la animoj al ili konfiditaj.
     Ili ne povas esti poltronaj kaj ne povas subiĝi al la delogo de la malbona spirito, kiu speciale pri ili klopodas. Ili ariĝu sub mia nomo, tiam ili estos reciproke pli fortaj kaj mi ilin kiel Patrino ŝirmados.
     Kiam estos konstruita kapelo sur mia amata monto, ili venu kun siaj pilgrimoj saluti kaj adori mian Sinjoron pere de la sankta meso. Eŭkaristio sur tiu ĉi loko estas tre ĝojoplena kaj benita. Amen.

Ho Jesuo, mia kara Filo, ŝirmu la pastrajn korojn! Maria

 

Turzovka 28.9.1980

     Ĉu vi, Karlo, rimarkis, ke kvazaŭ hazarde kuniĝos du aŭ tri homoj kaj ankaŭ pli da homoj, kiuj sincere amas Dion? Sed ĝi ne estas hazardo, ĉar la Sinjoro mem ilin kunigas kaj kreas el ili aron, al kiu Li sekve konfidas siajn taskojn. Ili estas Liaj laboristoj en la vinberĝardeno.
     La Sinjoro indikas al ili, kion ili estu farontaj, ĉu unupersone aŭ kune. Ilia servo estas grava por la ceteraj kredantoj. Ofte ĝi estas komence nekomprenebla, sed laŭgrade ĝi disvolviĝas, ĉar la Sinjoro restas kun ili.
     Viaj konatecoj ne estas hazardaj, ili estas la fingro de Dio, ili estas donacoj el la ĉielo por vi, tial ĝoju pro tio. Ili estas la animoj, kiuj helpas en via apostola laboro. Amen.

Bonaj animoj altiriĝas reciproke. Maria

 

Turzovka 30.9.1980

     Mi deziras hodiaŭ, mia kara Karlo, ke vi, laŭ ĉiuj al vi atingeblaj rimedoj, transdonu al miaj infanoj tiun ĉi mian promeson:
     Tiun, kiu min vere amas,
     mi kondukos sur lia/ŝia tuta vojo de la pilgrimado en la vivo,
     mi elpetos al li/ŝi la bezonajn gracojn de mia Filo,
     mi ŝirmos lin/ŝin de ĉia malbono sub mia sekura, blua mantelo de la Patrina amo,
     mi benos lin/ŝin en ĉiu lia entreprenado, mi lin/ŝin fortigos je korpo kaj animo.
     La homo, kiu min vere amas, fariĝos mia propraĵo kaj kiel Patrino mi promesas al li ne damaĝi.
     Por ĉio ĉi mi deziras nur piecon kaj amon al mia Filo kaj al la proksimuloj. Ĉu vi, Karlo, aŭdas la voĉon de mia Jesuo? Mia filo, mi petas nur pro la amo al Mi. Tiu, kiu tion komprenos, tiu estos feliĉa por ĉiam. Mia infano, mi volas fari ĉiun feliĉa, kaj tiom malmulte Mi de li bezonas. Amen.

Tiu, kiu min amas, tiu iĝas mia propraĵo. Maria

 

Turzovka 1.10.1980

     Mia kuraĝa filo, mi estas Patrino de vi ĉiuj, kaj pro tio la perdo de ĉiu infano doloras min, kaj inverse mi ĝojas pri ĉiu animeto, kiu ĉe mi, kiel de sia Patrino, serĉas la helpon. Vi esprimas sin pri mi per tiel delikataj nomoj, kaj mi scias, ke tio ne estas formala, sed el vera amo kaj ke vi eĉ de mi neniam petas por vi mem.
     Ĉiu panjo sian infanon karesas, kaj ĝi en ŝiaj brakoj senzorge dolĉe endormiĝas. Mi ankaŭ havas por vi malfermitajn brakojn, enkuŝiĝu sur ili kun fido, kaj viaj tagoj estos trankvilaj, plenigitaj per la certeco, ke Dio estas kun vi. Ĉar kie estas mi, tie estas ankaŭ mia Filo kaj senfine amanta Dio.
     Jesuo vin instruas: „Tiu, kiu amas mian plej karan Patrinon, tiun ankaŭ Mi benos.“
     Memoru, mia infano, ke mi estas Patrino de la senĉesa helpo, kaj miajn piajn infanojn, kiuj alvokas min, mi nenian malaŭskultas. Amen.

Mi estas Patrino de ĉiuj. Maria

 

Turzovka 2.10.1980

     Diablo freneziĝas kontraŭ mia amata monto, ke mi altiras tiom da animoj kaj li klopodas malhelpi al tiuj, kiuj ĉe la pilgrimado strebas pri apostolado.
    En la pasinta jaro vi estis damaĝe tuŝita kaj hodiaŭ mia bona filino Anežka (la edzino de Karlo Židlický).
     Sed malgraŭ tio daŭrigu en via apostolado, ja diablo al vi ne povas grave malhelpi, nur malagrabligi la vojon li povas, nenion alian kaj vi povas lin insulti. Vi devas ekzemple diri: Iru for, Satano, kaj lia povo finiĝas.
     Mi konsilas al vi, ke vi kontraŭagu lin energie, ĉar li kutime atakas animojn timigitajn kaj timemajn.
     Mi ridetas, kiel vi lin klarege forpelas, kiam al vi io ne plaĉas, kaj vi havas suspekton, ke li en tio ĉeestas. Vi tamen ne devas ĉe tio uzi tiom fortajn esprimojn.
     Oni malmulte en la nuna mondo parolas pri diablo, malgraŭe, ke li klopodas kapti en sian povon la tutan mondon, kaj eĉ per tiuj plej ruzaj metodoj. Pruvi al la homoj, ke li entute ne ekzistas – estas lia ĉefa celo, pro tio, ĉar kiam la homo ne devas ion timi, li povas vivi ankaŭ sen Dio.
     Miaj servantoj devas ofte atentigi pri tio, por ŝirmi multajn animojn, precipe tiujn simplajn, kiuj dum la surmonda ekzistado estadas hezitemaj, ne scipovantaj teni la spiritan ekvilibron. Amen.

Kontraŭ diablo agu ĉiam energie! Maria

 

Turzovka 3.10.1980

     Mia firmega infano, via sakramenta akceptado de la Korpo de mia Filo Jesuo Kristo estas ĉiam plifortigo por via plua spirita vivo, ĉar la spiritecon oni devas senĉese ekzerci, alikaze ĝi ne progresos kaj malfortiĝos. La spirita vivo de la homo estas belega, kiam la animo de la homo ligiĝas kun Dio.
     Mia Jesuo diras al vi:
     „Mia filo, Mi estas Amo kaj tiel mi amas la homon, ke Mi deziras, ke ĉiuj atingu la ĉielon: Tial mi petas: Ne ofendu Min per viaj pekoj, malfermu viajn korojn antaŭ Mi kaj mi estos via Dio kaj vi Miaj sinceraj, amataj infanoj. Amen.“
     Infano, tiu, kiu vivas per spirita vivo, tiu vivas dufoje. Li jam ĉeestas la ĉielan regnon ĉi tie sur la tero kaj per respeguligo li ekkonas, kio lin postmorte atendas en la ĉielo. Amen.

Spiritecon oni devas ĉiam ekzerci. Maria

 

Turzovka 4.10.1980

     Mia infano, mi rememoras pri miaj doloroj kaj mi komparas ilin kun la viaj, ho infanoj.
     Kia estas en tio diferenco! Viaj doloroj estas ofte grandaj kaj de la korpo kaj de la animo. Sed la doloroj de via Patrino estis nepriskribeblaj tial, ĉar ili doloris duoble. Unue jam pro ordinara rigardo, ekzemple kiam mi vidis mian Dian infanon skurĝita, due, kiam mi sentis ĉiun baton sur mia Filo, sur mia propra korpo. Ĉiu dorno de la krono penetris ankaŭ mian tempion kaj frunton, ĉiu piedbato ĵetis min teren.
     Mia Jesuo ripetas tion al vi:
     „Filo mia, mia kara Patrino sentis ĉiun baton kiel Mi. Tial ni Ŝin en la ĉielo nomas Kunelaĉetintino.“
     Oferu al mi viajn dolorojn por pastroj kaj por pekuloj. Amen.

Viajn dolorojn oferu al la Sinjoro. Maria

 

Turzovka 5.10.1980

     Mia firmega infano, mia ekamita monto ĉiam estas ĉirkaŭradiata kiel Lurdo, Fatimo, La Salette. Tiun ĉirkaŭradiadon tamen neniu vidas. Ĝi tamen havas grandan signifon, kiun mi nune ne klarigos, ĉar ĝi apartenas al la ĉielaj misteroj.
     Vi scias, Karlo, ke miaj servantoj nur kun granda malinklino konsentas kun ĝi aŭ agnoskas mian aperon, sed tio estas aŭ tial, ke ili envias al tiuj simplaj animoj, al kiuj mi konfidas miajn transsciigojn aŭ ili timetas, ke kelkajn sciigojn la socio ne akceptos entute, kaj poste la homoj primokus ilin. Bedaŭrinde estas multaj inter tiuj, kiuj je mia apero entute ne kredas, kaj ili ne akceptas la konvinkajn pruvojn de mia mizerikordo. Ilia obstino estas la faro de diablo havanta sian fonton en la homa fiereco. Sed tamen mi propetas por tiuj servantoj ĉe la Filo, kaj venos la tempo, kiam ankaŭ ili kun humileco venos al mi sur la monton kiel perditaj filoj.
     Nia Jesuo avertas:
     „Mia filo, la homaro estas jam tiom malmorala, ke ĝi neas la ekziston de Dio kaj ne obeas miajn avertojn. Ĝi baldaŭ eksentos sian eraron kaj malgrandecon tiam, kiam mi liberigos ventegojn kaj tempestojn, kiel ĝisnune ne estis sur la tero, sed tio ĉi sekvos iom pli poste. Do la restanta tempo estos tre mallonga.“
    
Infano, eĉ kiam mi la okulojn elplorus, la homo fariĝas ĉiam pli kaj pli malbona, kaj mi, via Patrino, perdas tiom da animoj, kiuj subiĝas al Satano.
     Preĝu do pri konverto de la homoj. Amen.

Sole ĉe Dio estas la savo de la homoj. Maria

 

Turzovka 6.10.1980

     Mia bona Karlo, miaj aperoj ne estas por ravo, sed kiel averto.
     Mi aperis antaŭ multaj jaroj en Egiptujo, tiufoje antaŭ miloj da homoj. Antaŭ ili mi ekbalancis la sunon kaj la ĉielan firmamenton, por ke ili ekkonu la forton de la ĉielo, kaj ne ĵetu sin en la sangan militon.
     En ĉi tiu parto de la mondo, kie vi vivas, senĉese oni batalas, sed provizore la mondmilito al vi ne minacas.
     Anstataŭ tio eĉ en pli diablajn cirkonstancojn la Satano al vi insidaĵojn preparis, por ke li povu vin allogi en ilin. Preĝu multe, por ke vi ne cedu kaj ne subiĝu al li.

Miaj aperoj estas avertoj. Maria

 

Turzovka 7.10.1980

     Vi rimarkis, Karlo, ke ĉe la vizitado de mia monto iam okazas, ke kelkaj pilgrimuloj estas kvazaŭ subite tuŝitaj de brilo kaj sentas iajn dolorojn, kiuj al ili malhelpas ĝoji pro la pilgrimado.
     Kiel fariĝis al ili tiuj doloroj, nu diru, mia infano, mi aŭskultas vian animon. Ne, Karlo, ili ne estas provoj de Dio, sed la malico de diablo, kiu freneziĝas kaj klopodas maldolĉigi en iliaj animoj ilian ĝojon. Lia povo estas kutime tre mallonga, la doloroj rapide malaperas tial, ĉar li de antaŭ mi rapide forkuras kaj siajn viktimojn li lasas en trankvilo.
     „Filo mia, estus tre malbone, se mi difektus la ĝojon de miaj bonaj pilgrimuloj en la loko, en kiun enpaŝis piedo de Mia Patrino. Tio estas la diablo, kiu koleregas, kiam li vidas, kiom da animoj malaperas for de lia povo.
     Tiamaniere klarigu al la homoj, ne nur sur la monto, sed kie ajn aliloke, ĉar per la sama maniero li povas turmenti la piajn animojn, kiam aŭ kie li volas. Sed sufiĉas alvoki min, kaj jam ĉe la elparolo de mia nomo perdas diablo sian povon kaj forkuras.“ Amen.

En kazo de doloro elvoku min! Maria

 

Turzovka 8.10.1980

     Kun ĝojo kunportu la oferojn, tio plaĉas al la Sinjoro, kaj ĝoju pro tio, ke vi entute estas pova senti viajn pezojn kiel oferojn. Iu entute tion tiel ne sentas kaj inverse kunportadon de la oferoj eĉ konsideras kiel sensenco. Se la homa ofero ne havas sencon, tiam ne havas sencon eĉ la plej alta ofero de mia Filo Jesuo Kristo. Estas hodiaŭ ankaŭ miaj servantoj, kiuj ne volas doni siajn oferojn al Dio, kaj serĉas laikajn kaŭzojn kaj elirsolvojn.
     En nian sanktan Eklezion enpenetras, mia filo, en la tempo post la koncilio iuj elementoj, kiuj malakceptas kian ajn oferon, eĉ la oferon de Eŭkaristio, klopodante ĝin profani kaj starigi nur sur la nivelon de akcepto de la pano sen ĉeesto de mia Filo. Ili estas radikoj orientaj, kiuj ne havas kaj ne agnoskas la nociojn peko, pento, absolvo. Ĝi daŭros longe, ĝis estos mia Eklezio purigita de ili.
     Mia infano, rememoru la krucan vojon de mia Filo. Ne povis esti pli granda ofero, ĉar sur ĝi paŝis kaj faladis Dio mem.
     Se vi ilin komparos kun la malfacilaĵoj, embarasoj, kiujn la homo konsideras esti neelteneblaj, ili prezentas sin al vi kiel malgravaĵoj. Amen.

Nur la ofero kiel donaco havas la sencon. Maria

al la indekso


Praha 2.4.1981

     Mia ekamita infano! Sur hela firmaĵo aperis lumobrilo, kiu alfiksiĝis sur arbo kaj finiĝis per apero de la sankta hostio. Tiel proksimume vi priskribis tiun ĉi okazintaĵon sur la bildeto preparita por la monto Živčak.
    Multaj homoj opinias, ke tion oni povas desegni aŭ alirimede fari, por ke neniu pri tio precize orientiĝu. Sed vi scias, bone scias, ke la bildeto estas vera, kaj eĉ kun allaso de la Sankta Spirito. Li uzas mian monton por rememorigi al la homoj, ke kie mi estas, tie estas ankaŭ mia Dia Filo. Kaj en kio Li estas proksima al la homo? En la pano, en kiu Li korpiĝis – en Eŭkaristio.
     Kiam ĉi tie estos konstruita mia kapelo kaj miaj servantoj celebros la sanktan meson, ĉe ĉiu de ili mi estos en la renovigata ofero de mia Filo kaj al ĉiuj mi estos benanta.
     La bildetojn vi povas provizore disdoni al bonaj animoj, kiuj al vi fidas. Amen.

Diaj mirakloj okazas senĉese kaj ĉie. Maria

 

Turzovka 14.8.1981

     Eble vi estas, Karlo, elreviĝinta pro kelkaj homoj sur Turzovka, ĉefe pro iliaj nefido kaj nedecidemo. Ne miru, la homo ja estas tia, ke li volas havi ĉion afirmita pere de siaj propraj sensoj. Li ne komprenas, ke ĉiu ekkono de la mondo estas nur eta ono de la Dia saĝo.
     Sed vi fidu al vi mem kaj al tio, kion vi faras. Rigardu viajn piedojn. Ili estas plenaj de malfermitaj vundoj, similaj al la vundoj de mia kara Filo.
     Kaj Li al vi parolas:
     „Filo mia, kiam Mi vin vidas, kiel viaj gamboj estas malfermitaj, Mi rememoras miajn dolorojn ĉe mia kruca vojo. Kaj ankaŭ vi, filo, eligis eĉ ne unu voĉon nek unu ĝemon, kaj vi ĉion oferis al la sukceso de aliuloj. Tial estas por vi facile porti vian vivkrucon en la sindono por Mi.“
     Ĉiuj, kiuj kun siaj krucoj imitas mian Jesuon, akiras la kronon de la gloro. Amen.

Portu viajn krucojn sur Turzovkamonton! Maria

 

Turzovka 15.8.1981

Festo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria

     Mia kara infano, mi estis ĝojigita tiel de via apostolado kiel ankaŭ pro tio, ke vi por mi firmege eĉ mirinde eltenas la gambodolorojn.
     Nun, mia apostolo, vi estas ja dufoje provita, ĝi estas kaj de la Sinjoro kaj de la malpiaj homoj. Pro tio vi estos rekompencita. Ankaŭ ne klopodu pri piaj kaj bonaj animoj, tiuj estas en sekuro. Dediĉu vin, laŭ viaj fortoj al la malpiuloj kaj al la malbonuloj. Eble en iujn vi semos semeton de la fido por la estonto.
     Mia infano, al vi restas jam nur malgranda parto de la surtera vivo, tial ne prenu kiel gravaj la homajn parolojn. Amen.

Preĝu por la malpiuloj. Maria

 

Turzovka 16.8.1981

     Mi ridetas, infano, kiel per simpla maniero vi akiras animojn. En tio estas videble, ke vi spirite maturiĝis.
     Mi aŭdas vin ankaŭ, kiel vi tute klare respondis al la demando pri la reenkarniĝo. Kaj ĉi tiujn ideojn oni disvastigas el la Oriento kaj tial, ĉar homoj ne kredas je Dio, ili timas la morton kaj deziras vivi eterne, akceptante la teorion pri reenkarniĝo, kiel la solvon de la vivo. Vi devas al ili ankaŭ diri, ke neniu homa patrino scipovas doni unu vivon al du la samaj infanoj. Kiucele tion farus la infinita Dio, por kiu ne estis malfacile krei miliardojn da steloj.
     Ne, ĉiu homo estas la infano, kiun Li kreis laŭ sia bildo, infano, kiu devas foje reveni en Liajn brakojn. Kiucele Li devus ilin sendi refoje sur ĉi tiun teron, por ke ili denove travivadu la homajn klopodojn?
     La Dia infano havas nemorteblan spiriton, sed ankaŭ li havas liberan volon kaj povas agi kun ĝi laŭ sia volo dum la surtera vivo. Tial ankaŭ venas mi, por ke mi atentigu pri la danĝero, kiu minacas al miaj infanoj.
     Vi, mia infano, timu nenion kaj batalu pri tiu vero. Pri via animo vi ne devas timi kaj multajn animojn vi akiros por la Sinjoro.
     Ankoraŭ mi volas vin certigi, ke tiu miraklo, kiun mi antaŭ vi faris al tiu eta knabino, same kiel la radianta kruco, kiun vidis tiom da homoj, estis realaj kaj tio estas signo de la mizerikordo de mia Sinjoro. Amen.

Ĉiu homo estas unusola Dia verko. Maria

 

Turzovka 18.8.1981

     Mi dankas al vi, mia infano, por via firmeco, ke vi paŝas surstrate kaj en arbaroj kun malfermitaj vundoj sur piedoj, kiam ĉiu paŝo estas por vi sufero. Eble oni povus trovi malmulte da homoj, kiuj tion farus por mi. Mi neniam forgesos pri tio, kaj mi rekompencos per savaj gracoj.
     Vi vidis sekvajn du virinojn, kiuj danke al sia fido sur Turzovka resaniĝis.
     Ne opiniu, ke mirakloj estas maloftaj, tio ne estas vero. Ili okazas ĉiutage ĉirkaŭ ĉiu el ni, sed oni devas ilin rimarki. Tio, ke naskiĝos sana infano, ke la geedzoj paciĝas, ke iu komencas vivi per pli bona vivo, forlasas la malbonajn kutimojn, sed ĉefe, ke li trovas la vojon al la sanktejo, al la sakramentoj, al sia Patro – tiaj estas hodiaŭ la mirakloj, pri kiuj oni nenion diras.
     Vi, miaj infanoj, kiuj vidis aŭ travivis tian aŭ alian miraklon, lasu ĝin por vi mem, kiel ion superbelan, kiel maloftan donacon senditan el la ĉielo nur por vi.
     Ne devigu la Sinjoron, ke Li faru miraklojn, ĉar tio ĉi signifas, ke vi al Li ne fidas kaj verdire vi la Sinjoron ofendas. Amen.

Mirakloj okazas ĉefe pro nefiduloj. Maria

 

Turzovka 20.8.1981

     Mi estis, Karlo, tre ĝojigita, ke vi kune decidis viziti malsanulojn kaj delasitojn. Vi kunportas al ili ĝojon de Kristo kaj malpeziĝon al iliaj doloroj, sed ili bezonas ĉefe vian ĉiutagan preĝon. Ili devas scii pri tio, ke pri ili iu senĉese pensas, kaj propetas por ili. Kaj ankaŭ ili komprenas, ke ili ne plu estas solaj kaj ke al ili Dio inklinas pere de tiuj proksimuloj.
     Daŭrigu la bonajn agojn, ĉar ili havas valoron de oro.
     Mia infano, diablo vin atakas, ĉar li scias, ke via animo proksimiĝas al la Sinjoro, sed viaj agoj reĵetas lin tiel, ke liaj penoj estas vanaj. Vi travivos ankoraŭ multajn tentojn, sed vi ilin ekregos, kaj al diablo, al lia logaĵo vi ne lasos vin esti allogita. Amen.

Bonaj agoj malarmigas diablon. Maria

 

Turzovka 21.8.1981

     Hodiaŭ sur Turzovka vi travivis, renkontante, mia filo, esceptan grupon de la pilgrimuloj. Ili estis luzacoj* el Germanujo. Mi ĝojis, ke vi donacis al ili tiujn belajn bildetojn de mia kara Jesuo, kaj vi rakontis al ili pri la monto Živčák kaj pri la akvofontoj.
     Vi scias, ke la popolo de tiu ĉi nacio estis en la estinto libera, sed la historio pritraktis ilin malfavore tiel, ke laŭ la kuro de la tempo ĝi ligiĝis kun Germanio. Nun jam la junuloj parolas nur germane, kiel vi mem aŭdis. La nacio malmultiĝas kaj faletas, kaj pri sia lingvo preskaŭ hontas.
     La nacio estas kunigita kaj proklamas sin esti religie katolika. Flanke de tiuj pilgrimuloj estis bele, ke ili vizitas ankaŭ mian amatan monton, kaj mi rekompence benas ilin.
     En viaj preĝoj memoru ankaŭ pri tiu nacio, por ke ĝi iufoje denove akiru liberecon. Ili estas miaj delasitaj fratoj en la germana maro kaj kun la ceteraj slavaj nacioj ili estas ligitaj nur tra ilia katolikismo. Amen.

Preĝu por la luzacoj! Maria * luzacoj – luzacaj serboj

 

Turzovka 28.8.1981

     Kiam vi estis, Karlo, etulo, via vartistino rakontis al vi fabelon pri bela princino, kiu estis senĉese malsana. Ŝia patro, la granda reĝo de tiu lando, anoncigis premion al tiu, kiu ŝin resanigos. Ĉe la fino aperis firmega princo, kiu alportis al ŝi kaj resanigan akvon kaj per ĝi li ŝin resanigis.
     Tia resaniga akvo troviĝas sur mia monto kaj mi ripetas, ke ĉiu akvo estas tiel salubra, el la fonto kaj el torento. Sen profunda fido tamen ĝi ne efikas. Tian fidon devas havi kaj la malsanulo mem kaj tiu, kiu lin ĉi tien alkondukas. La eraron faras tiu, kiu atendas tujan miraklon. Iutempe okazas tiel, precipe ĉe la suferantaj infanoj, sed tiam ankaŭ la Sinjoro petas per pacienco montri la fidon.
     Vi ja, Karlo, resanigas viajn piedojn pli ol dek jarojn, kaj humile vi atendas kun fido, ke vin mia akvo resanigos. Tiel ankaŭ estos, sed aliflanke – kiom da animojn vi ŝirmis per tio, ke vi por ili viajn dolorojn oferis al Dio!
     Mi scias, ke vi ĉi tie sur mia monto sentas vin feliĉa kaj sekura, sed nun revenu hejmen. Mi vin bezonas tie. Vi revenos kun mia beno. Amen.

Mia akvo resanigas pro la fido. Maria

 

Praha 31.8.1981

     Ion vi, mia kara, certe rimarkis. Multaj pilgrimuloj demetas siajn ŝuojn, kiam ili supreniras mian monton. La ŝtonoj estas akraj, iafoje ili estas sangantaj. Iuj pilgrimuloj pro la doloro ploras, sed malgraŭe ili paŝas.
     Ĉu vi iam rimarkis, mia infano pri tia okazo? Ne ĉagreniĝu, viaj malfermitaj vundoj sur ambaŭ piedoj kaŭzas al vi multe pli grandajn dolorojn kaj jam dek jarojn.
     Kaj sur aliaj lokoj, kien mi venis, ekzemple sur Svatý Hostýn venadis al mi pilgrimuloj genuflekse. Sed nun mi tion tiel ofte ne vidas. Anstataŭ tio multe da bruo, komercaĉado estas tie ofte tiom, ke ili superbruas religian kantadon, kaj tio min afliktas.
     Ĉu vi rimarkis, Karlo, tiujn similaĵojn de la montoj Svatý Hostýn kaj Živčák? Mi elektis ilin intence, ĉar ambaŭ lokoj estis aspergitaj per sango de senkulpaj homoj. En Hostýn mi haltigis hordojn el Oriento kaj same sur monto Živčák. Kiom da homoj tamen dronis tiam en la impetega rivero Kysuca, kiom da ili estis enfosigitaj en la arbaroj sur mia ŝatata monto. Sed miajn slovakan kaj moravian popolojn fidelajn al Cirilo kaj Metodio mi savis.
     Kaj tial, ĉar mia akvo ne sanigas, sed resanigas al la vivo, mi ĝin nomas resaniga.
     Miaj pilgrimuloj alportis al vi hodiaŭ pecon de manĝaĵo trempitan en la akvo de la vivo. Kaj tiu ĉi manĝaĵo havas ankaŭ la resanigan econ, kaj vi ja tion ĉi mem spertos. Ne estas facile meti ĝin sur la malfermitan vundon, sed ne timu, mi mian manon metas sur tiun ĉi manĝaĵon, kaj la vundojn mi fermas. Amen.

Tie, kie fluis sango, tie fluas la resaniga akvo. Maria

 

Praha 15.10.1981

     Ne forgesu, mia infano, atentigi la pilgrumulojn, ke ankaŭ la torento, kiun ili transiras paŝante sur la malgranda ponteto, havas akvon, kiu resanigas ĉiujn turmentojn. Ne necasas multo da ĝi, eĉ estas eble, ke ankaŭ per ununura tuŝo de la plenigita botelo aŭ de alia ujo, ĝi resanigas.
     Sed ankaŭ la homoj, kiuj prenis el mia amata monto diversajn branĉetojn aŭ florojn, havas mian benon. La tuta bela naturo sur la monto Živčák estas mia. Ĉion per mia ĉeesto mi tuŝis, kaj tiamaniere kun ĉiu guteto mi venos tien, kien ĝi estos alportita.
     Tiom da florojn vi al mi, Karlo, jam sur la monton alportis, por estimi min, sed kial vi de mi ĝis nun neniam iujn forportis? Ili estus por vi por ĝojo kaj beno.
     Kiam vi venos sur mian monton, ne forgesu, ili estas simplaj herbejaj floroj, sed ili elkreskis antaŭ miaj okuloj. Disdonu ilin al tiuj, al kiuj vi volas kaŭzi ĝojon. Amen.

Mi benas ne nur la akvon, sed la tutan naturon. Maria

al la indekso


Velké Losiny 10.8.1982

     Sabato: Mi ĝojas, mia infano, ke mi trovis la lokon de la sankta trankvilo por vi kaj por via tuta familio, en la medio, kiun mia Filo nomus „mia regno de la amo“, kie Li ricevados la Diajn adorojn, kaj la homoj amas unu la alian.
     Dimanĉo: Estos ĉi tie al vi belege, miaj infanoj, ĝoju pro la belaj naturo kaj trankvilo kaj ĝuu merititan feliĉon. Neglektu tion, ke ĉirkaŭ vi la diablo freneziĝas, mi vin kaŝis sub mia ŝirma mantelo. Amen.

Mi ĝojas pro serena stato de bona homo. Maria

 

Turzovka 16.8.1982

     Hodiaŭ mi havas por vi, Karlo, surprizon. Mia sankta martiro Maksimiliano Kolbe volas pere de vi transdoni sciigon al ĉiuj, kiuj serĉas la sencon de la vivo.
     „Mia filo, la homa vivo estas batalo pri la vivo, batalo pri nacio. La batalon pri la vivo plej ofte gajnas la pli forta, sed la batalo pri idealoj sur la mondo ne havas finon kaj ili transiĝos en la sekvontan vivon.“
M. Kolbe
     Ĉu vi tion komprenis, mia infano? Kolbe devis morti per la morto kaŭze de la perforto, eĉ se super lia nehezitema sinteno miregus liaj sensentemaj murdistoj. Kiom tamen li havas imitantojn, kiuj batalas pri Dio same!
     Ankaŭ vi batalas, kvankam sen oferi la vivon. Tial la sankta Maksimiliano, mia amata filo, elektis vin. Oni ĝis nun malmulte scias pri li. Disvastigu la veron, kiu estas speciale kaŝata. Amen.

Maksimiliano Kolbe estas modelo de ofero pro la proksimulo. Maria

 

Turzovka 28.8.1982

     Mia kara infano, hodiaŭ vi vidis, kiajn obstaklojn metadis al vi diablo, por ke vi ne povu interkonatiĝi kun nova pastro en Turzovka. Kaj li tamen malvenkis. Tiu ĉi nova paroĥestro havos multan laboron, por ke li tion ĉi tie ordigu, sed mi staras ĉe li. Li havas ĝustan pastran koron kaj fidon al miaj aperoj, kaj li deziras purigi mian monton de la kalumnioj kaj malveroj. Tiu lia panjo, kun kiu vi tie konatiĝis, estas perlo inter la pastraj patrinoj. Kun atento ŝi aŭskultis, kiam mi kun vi konfideme interparolis, ŝi bone komprenis miajn vortojn, kaj ŝi tute ne miris. Ŝi estas mia parenca animo. Traktu serioze tion, ke vi kun tia sanktulino interkonatiĝis. Vi faros al ŝi grandan ĝojon.
     Tia virino devis eduki la same bonan filon, kiun ŝi donis servi al la Sinjoro. Ke estu pli multe da tiaj patrinoj, sed la tempo estas malfavora, miaj servantoj malmultiĝas, kaj la novaj ne venas. Diablo pro tio ĝojas, sed malgraŭe li malvenkos. Infano, kun nova pastro de Turzovka kaj kun lia panjo ofte renkontiĝu. Vi apogos vin spirite reciproke. Amen.

Mi ŝirmas ĉiujn sanktajn pastrojn. Maria

al la indekso


Praha 11.4.1983

     Mia firmega infano, kial vi volonte vizitas mian karan monton? „Panjo, mia kara, ĉar la loko de kiu Vi venis, estas loko sanktigita, kaj la pilgrimuloj tial devas demeti ŝuojn, kaj iri malrapide. Panjo kara, mi dankas al Vi pro Turzovka, kiu jam resanigis tiom da homoj!“
     Al mi plaĉas, infano, via respondo, kaj ĝi estas al mi tre ŝatata. Kaj kio al vi sur Turzovka plej plaĉas? „Panjo kara, tuj la unuan tagon, kiam mi estis staranta sola sur la vojo tute senkonsila, kiel mi povas atingi la montan supron. Subite aperis ne malproksime de mi avinjo kun boteloj, alkondukis min ĝis la kruco, kaj montris al mi la akvon. Kiel dankesprimon mi invitis ŝin viziti nin en Prago. Sed da tio, kion mi travivis sur Turzovka, estas multe, kaj ankoraŭ pli estas da tio, kion al mi Turzovka donis.“
     Infano mia kara, ĝoju, sur Turzovkan vi baldaŭ denove suriros, kaj mi tie preparos por vi belajn renkontiĝojn. Amen. Maria

 

Praha 11.5.1983

     Hodiaŭ vin, Karlo, vizitis mia fidela animo el Turzovka amata Boĵenjo. Mi plene al ŝi fidas, tial mi ŝin konatigos kun niaj interparoloj. Ili ŝin interesos, kaj montru al ŝi, kion pri vi skribis nia ŝatata pentristo Alfons Bartoděj.* Al mi estus agrable, se en via ĉambro, apud mia bildeto, aperus ankaŭ iu lia pentraĵo. Serĉu iun el liaj bildetoj, mi mem vin alkondukos...
     Kaj refoje mi petas de vi unu gravan agon: Mi volas, ke vi mem ion skribu pri mia ŝatata monto. Ja vi ĝin jam eble dum kelkaj jaroj vizitadas, kaj vi multe tie travivis.
     Sufiĉos, se vi elektos en viaj taglibroj iujn el niaj interparoloj kaj vi atenteme ilin kompletigos. Ĝi estos kompletigo de la libro de „Revelacio al Lašút“. Tion mi bezonas, mia ŝatinda infano, kiel komunan parton de via apostolado sur Turzovka. Niajn intimajn interparolojn ni lasu kiel dolĉajn sekretojn, sed multaj devus aŭdi, ankaŭ tiuj, kiuj volas koni la veron pri mia apero sur la monto Živčák, kaj pri la gracoj, kiujn mi tie disdonas.
     Ne timu skribi, mi kondukos vian manon, kiel mi ĝin kondukis al mia bona filo Alojzo, kiam li estis realiganta mian skulptaĵon. Ĉio, kion vi por mi faras, estas sub mia ŝirmo. Amen.

Aŭskultu, kion al vi parolas Patrino. Maria

* Alfons Bartoděj – pentristo de Akademio, kiu pentris multe da scenaĵoj el Turzovka. Li naskiĝis la 1.9.1902 en FryštákLukovečka, kaj mortis la 24.3.1978 entombigita sur la tombejo Olšany.

 

Praha 2.6.1983

     Eble vi sentas malĝojon, mia infano, ke al la datreveno de mia apero tiom da homoj alvenis sur Živčák, nur vi provizore ne povas. Sed mi tamen vin tien almenaŭ por momento transportos, por ke vi povu kune kun aliaj pilgrimuloj kliniĝi al mia loko. Nur fermu la okulojn kaj vespere vi diros al mi, kio vin tie plej ravis.
     Kion via Panjo ne povus fari por vi!
     Nu, mi scias, ke vi ekĝojis pro tiom da floroj, kantoj, preĝoj, sed tamen por vi estas pli plaĉa, kiam ni estas sur mia monto solaj, en la silento ni povas interparoli kaj mediti. Tiu, kiu volas vere mediti, malfermi sian animon al Dio, tiu devas serĉi la lokojn de la kvieto. Bruo kaj malordo de la mondo superbruas la vortojn de mia Filo, kiu ne bategas surporde: Malfermu al mi! Li ne krias: Aŭskultu min! Li ne petas: Amu min!
     Li petas pri la amo kaj la amon proponas, ĉar Li mem estas Amo. Tiu, kiu Lin bonvenigas en sian koron, tiun Li al sia Plejsankta Koro alprenas. Tiu, kiu tion ĉi ekkomprenos, tiu trovos la plej multvaloran trezoron, per kiu li pagos al si la eniron en la Dian Regnon. Amen.

En koro konsideri signifas interparoli kun Dio. Maria

 

Praha 17.9.1983

     Ofte, mia filĉjo, oni parolas pri la mirakloj, kiujn mi faras sur Turzovka. Multaj el ili eĉ elpensas, por prezenti sin esti interesaj. Tiuj, kiuj ĝin vere travivis, kutime en silento foriras kun larmoj de danko, kaj ili prefere pri ili ne parolas. Ankaŭ multaj la salubran rezulton de mia akvo ekkonas pli malfrue, ne tuj sur la loko. Tiuj estas plej multnombraj, kaj la mondo neniam pri ili sciiĝos. Kaj tiel mi tion deziras. Mi ne volas montri la povon, sed la amon, kaj la lasta estas silenta kaj nerimarkebla, sed ĝi cikatros ĉiun malsanon kaj doloron.
     Kiel nekomprenemaj estas la homoj, kiuj miajn miraklojn eldevigas, riproĉas mian helpon al aliuloj. Kiel mi povas al ili helpi, se ilia koro estas sen amo al Dio, sen fido al mi, al mia resaniga akvo. Ilia sopiro pri miraklo estas egoista, ofte ili ne scipovas preĝi al mi. Se ili ne ricevos tion, kion de mi petas, ili ne serĉas kulpon en si mem, sed en la „erara“ opinio pri Turzovka.
     Ja eĉ tio estas miraklo, ke la grave malsanaj homoj atingas per forto de sia volo mian monton. Kaj jam, kiam ili transpaŝas la rivereton, ili sentas plenan liberiĝon kaj bonfarton. Ili ne petas pri miraklo, sed pri la forto elteni en humileco siajn oferojn, kaj tiujn ĝuste mi benas kaj por ili mi donas la povon de miaj fontoj.
     Mi devas ĉi tie, sur la lokoj, kie fluis tiom da kristana sango en la bataloj kontraŭ la paganaj tataraj triboj, regeneri senĉese novajn vivojn al la eterna vivo. Tiucele min ĉi tien mia kara Filo sendis. Amen.

Miraklo estas donaco el amo por amo. Maria.

 

Turzovka 9.10.1983

     Mia firmega infano, vi vidas, kion scipovas la fido! Ĉiuj viaj amikoj konkorde proklamadis, ke en via stato vi Turzovkan ne atingos. Sed vi fidis, kvankam tiom malsana, ke vian promeson, kiun vi donis al mi, vi plenumos. Nun mi vidas, kiel vera estas la proverbo, ke „la fido montojn translokigas“. Vi ĝin translokigis super montojn ĉi tien supren al mi. Diru al mi, Karlo, kiel vi vin sentis ĉe tiu tre peniga supreniro?
     „Panjo kara, tiam mi sentis, ke mi estas kondukata. Mi faris movojn laŭ mia volo kaj mi eĉ havis momente la impreson, ke sur tiu penega, kvazaŭ nefiniĝanta vojo mi falos, sed kvazaŭ iu min subtenadis.“
     Mia infano, mi devis al vi helpi, ĉar mi vidis vian penadon atingi la monton.
     Kiel la Patrinon ĝojigas, kiam ŝia infano montras tian amon!
     Karaj amikoj de Karlo, estu kiel li, kaj faru tion, kion faras malgrandaj infanoj“ ili kredas al siaj gepatroj kaj fidas al ili. Se vi havos tian fidon, vi ekvidos ĉirkaŭ vi supernaturajn aĵojn.
     Pro via firmego, infano, mia Filo vin malavare rekompencos, ĉar vi persone montris la ekzemplon de la vera fido eĉ malgraŭ gravaj korpaj doloroj. Via animo estas forta kaj jam preskaŭ blanka. Amen.

Kun fido oni venkas! Maria

 

Turzovka 11.10.1983

     Kiel vi, Karlo, jam konstatis, en ĉiloka preĝejo estas tiu nova servanto, kun kiu vi interkonatiĝis. Mi ne plu povis rigardi la antaŭan paroĥestron, kiel li sisteme ofendis mian plej karan Filon Jesuon Kriston, kaj tiamaniere la Dia mizerikordo donis al li eblecon pentofari en malgranda paroĥo. Se li tion tiel komprenos, mia Filo pardonos al li ankaŭ tion, kiel li hontinde kondutis ankaŭ al Lia Patrino.
     En Turzovka ekestis favoraj ŝanĝoj kun alveno de mia juna servanto, kiu nun modele klopodas pri mia paroĥo. Mi benas lian laboron.
     La homoj povas al li fidi, kaj tio estas tre grava. La paroĥo devas vivi kiel la familio de Diaj infanoj. Do inter ili estas ankaŭ mia Filo, kaj krome kun granda plezuro kaj beno. Amen.

Paroĥo konsistigu familion. Maria

 

Turzovka 13.10.1983

          Mi alportas al vi, mia infano, plifortigon, kiun vi bezonas por via apostolado. Vi havos multe da peno pro la novaj homoj, kiuj al vi ne fidas, aŭ nur tre malmulte. Ĉi tie oni devas unue sciiĝi, ĉu la varbitaj animoj ne forgesas pri preĝejo.
     Hodiaŭ vi ankaŭ vidis, kiel kontraŭ viaj penegoj intervenis diablo. Lia ago esence diferencas de la Diaj provoj. Kiel? Vi regule al mi respondas. Dio per siaj provoj ion montras, sed la diablo aperas kun sia brutaleco.
     Estas bone, ke vi ne timas diablon kaj vi scipovas lin rigore forpeli.
     Vi nur varbu la ceterajn animojn, ĉar severa Dia puno proksimiĝas. Amen.

Varbu animojn, animojn, animojn! Maria

 

Turzovka 15.10.1983

     Hodiaŭ mi sendis al vi, mia filo, malĝojantan virinon, sinjorinon E., kiu travivas suferojn pro sia edzo drinkulo. Ŝi estas bona animo kaj estas bezone al ŝi helpi. Transdonu al ŝi mesaĝon de mia plej kara Jesuo:
     „Ne afliktiĝu, mia pia animo, oferpromesu nur al Mi ĉiujn viajn dolorojn pro viaj edzo kaj la tuta familio. Mi helpos al vi porti vian krucon kaj jam baldaŭ viajn ĉagreniĝojn mi resanigos.“
     Diru al ŝi, Karlo, ke mia Filo, kiam Li portis sian krucon sur longa vojo ĝis Kalvario, Li montris sian povon kaj forton ankaŭ pere de la homaj krucoj. Nur ŝi al Li fidu kaj kredu.

Jesuo, helpu porti krucojn de miaj infanoj, kiuj serĉas helpon ĉe vi! Maria

 

Turzovka 18.10.1983

     Mia amata filo, pri la resaniga akvo oni rakontas en multaj fabeloj por infanoj kaj por pliaĝuloj.
     La fabeloj ne celas nur endormigi infanojn. Provu tian fabelon analizi, kaj vi ekvidos, kiom da moralo ĝi entenas.
     Tiu, kiu la heroecon el la fabelo konservas por la tuta vivo, tiu estas saĝa kaj sian vivon li gajnos.
     Filo kara, distribuu la resanigan akvon kiel la heroo el la fabelo, kaj la ĉielo malfermiĝos al vi. Amen.

Alportu mian resanigan akvon al bezonantoj kaj ŝirmu animojn. Maria

 

Turzovka 19.10.1983

     Ne forgesu, miaj infanoj, serioze, ke la Sinjoro, pli frue ol Li agos iamaniere, avertas pere de la gardanĝeloj, kaj tion Li faras kelkfoje sinsekve.
     Sed la homo estas surda rilate al sia gardanĝelo, kaj tial ŝajnas al li, ke li estas surprizita sen averto de Dio.
     La homoj pri siaj gardanĝeloj tute forgesas, kaj tio ĉi faras al ili domaĝon. Ja la Sinjoro aldonas ilin al ĉiu homo, por lin servi ĝis la foriro al la eterneco. Ili tion strebas realigi per amo, sed kiel ili povas, se la homo dubas pri ili, aŭ eĉ scias pri ili nenion?
     Mia infano, klopodu, por ke vi bone komprenu la avertojn de via anĝelo. Amen.

Antaŭ malĝustaj agoj mi avertas homon per anĝelo gardanto. Jesuo kaj Maria

 

Turzovka 20.10.1983

Atentigu, mia infano, ĉiun pri la devo ŝirmi sian sanon. La homo konsciiĝos pri valoro de sia sano plej ofte en hospitalo. Sekve li promesas ĉion eblan por tio, ke li estu resaniĝinta, sed kiam al li fariĝos iom pli bone, kutime li siajn promesojn ne plenumas.
     Memoru, infanoj, ke tiu, kiu detruas sian sanon per drinkado, fumado aŭ per malmodero pri manĝado kaj malsobro pri trinkado, li grave pekas, ĉar la Kreinto kreis homon laŭ Dia bildo, ne kiel iun mizerulon. Se li falos en tiujn pekojn, li entute forgesas pri Dio, kaj tio estas komenco de la fino.
     Sian sanon detruas ankaŭ tiuj, kiuj riske tropenas en sporta agado, konkurado, aŭ provante labori super siaj fortoj. Estas eble, ke ili akiros admiron kaj famon, sed ili finas en forgeso kaj kun detruita sano. La fonto de tiu peko estas la homa fierego, kaj tiu de Dio estas malaprobata. Amen.

Tiu, kiu detruas sian sanon, tiu grave pekas. Maria

 

Velké Losiny 23.10.1983

     Mi aŭdis, mia filo, ke vi babilis pri tiu diablino, kiu brue agas sur la herbejoj de mia amata monto. Ŝi estas fakte servantino de diablo kaj prefere strebu eviti ŝin.
     Kie tiu virino aperas, disetendiĝas la malbono, malfeliĉo kaj maltrankvilo.
     Tiucele ankaŭ Satano sendas ŝin sur mian monton, por ke ŝi subfosadu fidon de la homoj al mi kaj al la efikoj de miaj fontoj. Ŝi primokas la piulojn kaj faras al ili damaĝon.
     Mi, via Patrino, avertas vin, miaj infanoj, antaŭ tiu danĝera virino. Amen.

Evitu ĉiun similulon de diablo! Maria

 

Praha 15.11.1983

     Ĉu vi rememoras, Karlo, kiel la arbargardisto Lašút interbabilante kun iu pilgrimulo el Praha demandis lin, kial li veturas por la akvo al Turzovka? Laŭvorte li miris: „Kial vi, praganoj, vojaĝas por la akvo sur Živčák, se vi havas en Praha-Lysolaje la saman akvon? Vi perdas vane la tempon kaj monon.“
     Kion vi diras pri tio, mia apostoleto? „Panjo kara, ĉiu fonteto, kiun vi benos, estas salubra, la diferenco estas en la ago kaj loko.“
     Mi konsentas kun vi kaj kompletigas, ke sur mia monto salubras ankaŭ la bonodoro de la pingloarboj kaj diversaj herbkreskaĵoj kaj drogherboj. Tiu, kiu ilin iam kunprenos hejmen, li alportos serenon kaj ĝojon, kaj tiuj ankaŭ estas fontoj de la sano.
     Bedaŭrinde mia fonto en Lysolaje estas jam praktike detruita per la paganeco de la grandurbo. Krom kelkaj maljunaj homoj, jam neniu al ĝi fidas, tial tie miaj gracoj finiĝas. Amen.

Finiĝas fido? Finiĝas miaj gracoj. Maria

 

Praha 9.12.1983

     Vi bone faras, mia infano, ke vi trinkas la resanigan akvon el Turzovka, ĉar ĝi hardas vian sanon.
     Ĉe la preno de la akvo la pilgrimanto devas preĝi almenaŭ unufoje la rozarion, ĉar tiam la akvo pli efikas.
     La akvon longe ne tenu hejme.
     Vi havas resanigan akvon en la antaŭurbo de via urbo, sed mi konsilas al vi, prefere pilgrimu al Turzovka. Pilgrimado estas ofero, kaj la oferon mi volonte rekompencas. Amen.

Ĉe la preno de mia akvo preĝu! Maria

al la indekso


Turzovka 22.8.1984

     Mia infano, atenteme observu diablon, viglu kontraŭ li. Ne forgesu pri skapulario kaj la medaliono de la sankta Benedikto, antaŭ kiuj eĉ kolerega diablo cedas. Lia servanto (P) denove aperis sur Turzovka kun malbonaj intencoj. Vi ambaŭ hazarde renkontiĝis tie kaj ankoraŭfoje tiel okazos.
     Vi tion, Karlo, jam konas, kaj pro tio al ĉiuj, kiuj vin vizitos konsilu, ke diablon necesas trakti energie, ne timi lin, kaj simple ne allasu lin okupi vian menson.
     Vi miras, kiel de vi diablo forsaltis, kiam al vi estis donanta benon la germana pastro antaŭ la preĝejo de Turzovka.
     Malbona spirito volonte orgojlas pro sia povo, sed rapide ĝi forkuras antaŭ mia malgranda medaliono el ordinara ladeto. Ĝi estas ŝirmilo, gardo por via animo, senĉese ĝin kunportu, vi neniam scias, kiam la diablo povas ataki vin. Amen.

Medalioneto kaj skapulario estas miaj armiloj. Maria

 

Turzovka 27.8.1984

     Mia firmega filo, ne ĉagreniĝu pro tio, ke vi nunjare ne plu atingis mian amatan monton, kvankam vi jam estas kelkajn tagojn ĉe ĝia piedo.
     Ankaŭ tiamaniere provas vin la Sinjoro, kaj la kara monto kvazaŭ al vi ridetas per siaj oraj radioj, kiuj de ĝi reflektiĝas en la ĉirkaŭaĵo.
     Ĝi estas granda ofero, kiun vi, Karlo, devas surpreni, sed ĉar vi ĉiun aflikton humile kaj sen grumblado eltenas, mi mem helpos al vi atingi la montosupron.
     Mia infano, venos sur vin ankaŭ pluaj provoj, sed ne timu, via persistemo venkos. Kaj mi estas ĉiam proksime al vi. Amen. Maria

 

Turzovka 30.8.1984

     Hieraŭ mi montris al vi, mia bona infano, kion povas atingi la fido.
     Ĉu vi memoras, kiel mia kara Filo paŝis sur surfaco de la maro, kaj kiam tion vidis nia bona Petro, li ankaŭ deziris paŝi suronde. Ĝis li fidis, li paŝis, sed kiam li konsciiĝis, ke li ne scipovas naĝi, li komencis droni kaj kriis: „Sinjoro, savu min!“
     Kaj hieraŭ danke al via firma kredo, vi atingis la monton Živčák kaj revene malsupreniris. Estis ĝi nur via profunda kredo, sen ĝi vi atingus tiun lokon neniam. Kelkmomente mi vin apogis, kaj mi estis kortuŝita ĉe via penego dum tiu paŝado.
     Sed estis al ni tiam sur nia loko belege!
     Mia infano, kredu ĉiam tiel fortike, kiel vi kredas kaj vi vidos, kion vi ankoraŭ scipovos. Amen.

Kun kredo vi scipovos ĉion. Maria

 

Turzovka 31.8.1984

     Neniam, mia filo, restu ĉe la flanko de la vantaĵoj. Mi ĝojas, ke vi estas grandioza, sed en ĉio validas tiu latina: „Aurea est via media!“*
Mia infano, neniam troigu, tio estas fierego, kaj ĝi estas grava peko. En ĉio elektu oran mezan vojon. Amen. Maria
    
* Meza vojo estas ora.

 

Turzovka 8.9.1984

     Mi ĝojis, mia fidela infano, ke vi, kiel donacon al mia festo, trifoje supreniris mian ŝatatan monton. Mi tion al vi ne forgesos!
     Se temas pri la okuloj de mia kara Filo, sur la bildeto de la Torina mortotuko, kiun oni al vi montris, ne temas pri miraklo, sed pri falsigo.
     Tiu, kiu faris ĉi tiun ŝanĝon (la malfermitajn okulojn li transpentris je fermitaj). li pensis pri mono kaj sensacio. Se tio ĉi estus vero, mi tion dirus al vi. Amen. Maria

 

Turzovka 14.9.1984

     Tio, kion mi volas hodiaŭ al vi, Karlo, diri, koncernas ĉiun kredantan homon.
     Kiam pasas la kvindeka vivojaro, la homo devas atenti, ĉu li vivis laŭ la Sankta Biblio neofendante Disinjoron.
     Tiun gravan vivkonfeson la homo devas fari almenaŭ unufoje dum sia vivo kaj nia bona Pio ion pri tio al vi diros.
     „Mi salutas vin, filo, ĉar ni konas nin reciproke jam multajn jarojn, volonte mi plenumas vian deziron: pekkonfesigi kelkajn viajn konatulojn.
     Kiel devas okazi la ĝenerala pekkonfeso vi mem bone scias. Nur diru al tiuj, kiuj por ĝi sin preparas, por ke ili bone preparu sin, kaj forgesu nenion.
     Kiam ili estos preparitaj, mi diros al vi, kiel ni devas plu daŭrigi.
     Restu en la Dia timosento.“
     Mia infano, faru, kion diris al vi Patro Pio. Amen.

Almenaŭ unufoje en la vivo ĝenerala pekkonfeso. Maria

al la indekso


Velké Losiny 17.9.1985

     Vi eĉ ne scias, aminda infano, kiel diablo koleregis, ke li ne povis vin haltigi vojirantan sur mian amatan monton. Pro tio vi havis tiom da malfacilaĵoj. Vi bone faras, ke vi batalas kontraŭ diablo.
     La homoj, kiuj en tiu ĉi batalo cedas, agas malĝuste kaj senracie. Sed estas ankaŭ sufiĉa kvanto da tiuj, kiuj estus batalantaj, sed ili ne scias kiel, kio estas ĉe tio tiom facila – PER PREĜO. Ĝi ĉiun sekure ŝirmos, ĉar ĝi ne povas esti en la ĉielo malaŭdita. Kaj kiun favoras via Patrino kaj mia plej amata Filo, tiu ne povas esti venkita de diablo. Amen.

Preĝu, preĝu! Maria

 

Praha 14.10.1985

     Finis via tempo de la libertempo, mia infano, kaj vi nun prikonsideru, kiel vi kondutis rilate al la Sinjoro. Ĉu vi ne faris al Li doloron, ĉu vi Lin iel ne ofendis kaj manifestis senĉese al Li la amon kaj honoron?
     Ankaŭ rememoru, ĉu vi dum la libertempo regule plenumis vian apostoladon, al kiu vi vin devigis.
     Ni ĝojas, mia infano, pro vi, ĉar vi denove diablon devigis kapitulacii, kiam li malpermesis per diversaj obstakloj atingi mian amatan monton. Fine vi povis ĝin atingi dufoje, spite de ĉiuj doloroj.
     Kontente ni rigardas viajn batalojn kontraŭ diablo, en kiuj vi venkas. Ni ne forgesos pri tio ĝis ni vin rekompencos per ĉielaj donacoj. Al ni plaĉas via kuraĝo, sed estu singardema, la singardemo ĉiam estas necesa en la batalo kontraŭ diablo, ĉar li estas ĉiam pli ruza ol la homo povas entute imagi. Mia infano, estu singardema! Amen.

Jesuo kaj Maria

al la indekso


Praha 24.2.1987

     Mia amata infano, jam longe ni ne interparolis pri la fontoj de la sano.
     Tiuj fontoj estas multaj tial, por ke al ĉiu homo estu donita ebleco por plifortigi sian sanon. La homo nur devas diri: Mi kredas.
     Jam kiel malgranda infano vi sciis pri putetoj kun revigliga akvo, kiun uzis avinoj, kaj tial ili estis sanaj ĝis la fino de ilia vivo.
     La putetoj vere donas la plifortigon, ĉefe al la mizeruloj, kiuj fidas je iliaj efikoj. Unu tia puteto estas ankaŭ en Slovakio, en bela ĉirkaŭaĵo plena de arbaroj, kie ariĝas pilgrimuloj kaj plenigas de akvo diversajn ujojn, ĉar ili estas konvinkitaj, ke ĝi resanigas la malsanulojn. Jes, ĝi estas nia akvo de Turzovka.
     Ankaŭ vi, nia apostoleto, kredas al la sanigo per tiu ĉi akvo kunportita el monto Živčák. Danku al la Sinjoro, ke estis al vi ebligite ekkoni kaj je vi mem afirmi la efikojn de tiu ĉi akvo. Vi pri nenio konsideris, sed simple vi nur kredis, tial mia akvo helpis al vi.
     Survoje por la akvo, vi pilgrimuloj, renkontiĝas kun aliaj kunpilgrimuloj kaj tiujn konatiĝojn vi uzu en via apostolado. Jes, la interŝanĝoj de la vidpunktoj kaj spertoj pri la akvo de Turzovka plifortigas la kredon, kaj ankaŭ per tio la sano pliboniĝas.
     Ni interparolis kune pri la suno, ke tiu ĉi suno – la kreitaĵo de Dio Kreinto – disdonadas per siaj radioj la miraklan fluidaĵon – la akvon de mia amata monto.
     La vizitantoj de tiu ĉi monto estas tie multenombraj, ĉar tie, kie kuracistoj fiaskis, sekvas nur la espero resaniĝi el la puteto en densaj arbaroj – nia akvo de Turzovka.
     Vi eĉ ne scias, mia infano, kiel grave estas paŝi por la akvo perpiede, dum kiu la pilgrimulo ŝvitas komencante de la ponteto malsupre ĝis la puteto supre sur la monto kaj dumrevene.
      Bone, ke vi konsilas al homoj, ke ili ne diru la frazon: „Do mi tion provos.“ Vi ĝuste diras al ili: „Vi, sinjoro, eĉ ne provu tion, tio estas vana, por ke vi klopodu pri la rezulto, ĉar la Virgulinon Maria ne decas provi. Vi trovas survoje la konatojn pensantajn kiel vi, sed vi estas nur la amikoj de la sama naturo kaj ĉi tien venas pro la ĉionresaniganta akvo. Estas grave, ke vi supreniru sur la monton kun la kruco fronte, sen multaj aĵoj, kaj meditu survoje por la akvo pri via vivo, por ke vi oferu vin al Dio Sinjoro, kaj preĝu pri tio, kion vi deziras, por ke vin la akvo de Turzovka, pli frue benita, alkonduku al resaniĝo.“
     Memorigu, Karlo, al ĉiuj, ke la akvo el Živčák resanigas fakte ĉiun, kiu havas la fortan fidon. Amen. Maria

 

Praha 25.2.1987

     Mi volus hodiaŭ daŭrigi la interparolon pri la akvo de Turzovka.
     Ĉi tiu akvo distingiĝas per tio, ke ĝi resanigas ĉiujn malsanojn, kaj tiu, kiu ĝin kun fido uzas, tiu estos kontentigita.
     Evidente necesas, ke ĉiu sciu, kiel ĝin uzi.
     Antaŭ ĉio estas grave antaŭ la uzo krucosigni aŭ diri almenaŭ unu mallongan preĝon.
     Akvo de Turzovka al multaj ŝajnas, kvazaŭ ĝi estas pli peza ol alia akvo. Al tiu, al kiu via Panjo ne deziras uzi ĉi tiun akvon ofte okazas, ke de ilia ujo defalas la fundo. Estas tie sur la monto la loko, kie estas videblaj multaj kruĉoj kaj boteloj sen la fundo... Ĝi estas la loko de disreviĝo kaj ĉagreno, pro kiuj tamen la homoj kulpas mem.
     Vi mem, mia filo, aŭdis el la buŝo de iu sinjorino, ke ŝi estis afliktita, ĉar al ŝi okazis tiu malfeliĉo – defalo de la fundo de kruĉo, kiun ŝi kunportis el la hejmo tute en ordo. Ŝi diris tion malgaje, ĉar ŝi konsideris ĝin esti malagrabla signo de la sorto. La akvo vere ŝin resanigus malgraŭ tio, ke en la hospitalo oni rezultis, ke ŝia malsano estas nesanigebla kancera tumoro. Jes, la akvo helpus al ŝi, se ŝi vere fidus.
     Mi estas malgaja, ke la homoj ĝenerale opinias, ke sufiĉas, kiam ili efektivigos malfacilan supreniron al la fontoj. Sed tio ĉi estas afero de via apostolado informi ilin, kio necesas, por ke mi povu plenumi iliajn petojn. Nur estas problemo, ke oni ne povas al homoj lernigi la fidon, ĝi devas trairi tra la koro, ĝi devas veni el la koro, kaj tio ĉi ne estas ebla post unu turisma vizito de la monto.
     Mi memoras pri vi, mia apostoleto, kiel vi antaŭ jaroj en la neĝo vizitis mian akvofonton, vi genufleksis preĝante la rozarion.
     Sur mia amata monto okazas mirakloj, sed mi pri ili neniun atentigas, pri ili devas konvinkiĝi la pilgrimuloj mem.
     Mi lasas la salubron al miaj fontoj, eĉ kiam mi devas kun doloro rigardi, kiamaniere la homo kapablas krude trakti kaj la rimedon de sia resaniĝo kaj ankaŭ sian reakiritan sanon. Tia homo ne komprenis, ke mi helpis al li pro la Patrina amo, sed tion li ne aprobas. Memoru, miaj infanoj, miraklon pere de mia akvo mi faras pro la amo. Amen. Maria

 

Praha 31.8.1987

     Mi dankas al vi, Karlo, ke vi klopodas pri la kanto: Pozdrav Královně Turzovské (Saluto al la Reĝino de Turzovka).
     Mi ĝojis ne nur pro la vortoj, sed ankaŭ pro la melodio, kaj ŝajnas, ke tiu ĉi kanto ĝenerale ekplaĉis. Tial klopodu ĉi tiun kanton multobligi kaj sendi al kelkaj miaj bonaj infanoj, ĉar estus domaĝe, se tiu ĉi juvelo estus demetita kaj forgesita.
     Tamen necesas ellerni ĝin, kaj ĉi tie mi petas tiujn, kiuj kapablas kanti, ke ili uzu siajn kapablojn ekzerci ĝin. Mi deziras al vi, miaj infanoj, ke vi havu grandan konsoliĝon per tiu ĉi kanto. Amen.

Ĝi estos iam kanto de mia venko. Maria

 

Praha 4.11.1987

     Mi havas antaŭ mi, mia helpanto, la deklaron de mia kara Lašút, kaj vi vidas, ke ankaŭ ĝia fidela transskribaĵo estas malfacila laboro. Kelkaj homoj, kiuj rakonton de Lašút notis, enmetis en ĝin siajn opiniojn, kiujn ili konsideris esti taŭga. Sed vi tion ne faru, ne korektu, ĉar liaj vortoj estas ĝustaj.
     Turzovka estas superba loko kaj estas laŭ historio kaj beleco de pura naturo kvazaŭ predestinita por mia apero.
     Kiam vi denove legos la notojn pri Turzovka, vi eksentos bonodoron – esceptan bonodoron, kiu kapablas fascini la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj pro tio mia monto estas tiom ŝatata. Ĝi donas utilon al malsanuloj jam per spirado, tamen nur tiukaze, kian venas pilgrimulo kun fido en la koro.
     Mi sciis, ke tiu ĉi monto estos iam limŝtono inter la bonaj kaj malbonaj homoj. Trempu vin pli profunden, mia filĉjo, al la mistero de mia superaminda monto, kiu havos en la estonto historian signifon!
     Vi estis jam, Karlo, tradukanta iutempe la libron pri mia monto el la germana teksto, kaj vi vin tenis la originalon, sed kelkaj fragmentoj estis poste al la libro kromdonitaj, kaj tio ne plaĉis al mi.
     La rakonton de Lašút ne traduku, ne estus tio saĝa. Eble post iama tempo ĝi povos esti uzita ankoraŭ en alia loko.
     Mi scias, ke vi amas mian monton, kaj pro tio mi promesis, ke vi ĝin atingos. Mi benas vin, mia apostoleto! Amen.

Mia monto estos havanta historian mision. Maria

 

Praha 5.11.1987

     Mia bona infano, mi volas ankoraŭ ion diri al vi pri la arbara laboristo Lašút tiucele, ĉar temas pri justa, honora kaj inteligenta homo, kiu elkreskis el malriĉaj cirkonstancoj, kaj malgraŭe li scipovis krei malgrandan verketon (temas pri la persona skriba deklaro – „Senmakula Koncipiĝo parolas al ni en Turzovka“), kiu montras la purecon de tiu plej malalta socia klaso.
     Mi rekomendas al vi, ke vi tiun verketon zorgeme tralegu. Vi estos surprizita, kiel la simpla arbara gardisto scipovas ekregi siajn pasiojn (fumadon, diversajn materiajn interesojn), paroli unusignife pri sia Patrino, kiun li super ĉio amas, malgraŭ tio, ke li estas pro tio primokata de siaj superaj oficistoj de la arbara administrantaro kaj de multaj aliaj homoj.
     Vi tie legos ankaŭ artikolojn pri la diablo, kiu ĉiam klopodis opinion de la malriĉa arbaristo malpurigi kaj malestimigi.
     Mi ne plu rakontos al vi, tiucele, por ke vi enprofundigu vin en la legadon de la biografio de mia bona Matúš el mia amata monto. Vi ekvidos, kiel vi lin ekestimos. Amen.

Estimu Matúš Lašút, li estas mia peranto. Maria

 

Praha 7.11.1987

     Kiam vi legas, Karlo, la skribaĵon de Matúš Lašút, vi certe sentas bonan etoson, kiu alportas pacon kaj trankvilon. Mi zorgis pri tio, por ke ĉe la skribado li ne devojiĝu for de la celo pri sia rakonto, kaj ke li esprimu sin tiel nature, kiel tio konvenas al la tradicio de lia lando.
     Tiu ĉi mia servanto Lašút havas vere belan animon, kaj tio estas videbla laŭ lia rilato al Panjo. Precipe ĉe la juĝejo, kiam interparolis kun li prezidanto de la senato, li ne hontis publike deklari pri sia amo al mi. Li eĉ ekvokis juĝiston, ke li malkonfesu sian patrinon, se li volas, ke li, Lašút malkonfesu sian Panjon ĉielan. Tio estis tre aminda, kaj por lia firmego li estos laŭdita en la ĉielo.
     Vi nur legu, mia infano, la ceterajn paĝojn de la verketo, kiu estas la dokumento, ke ankoraŭ vivas la homoj, kiuj scipovas ami per plena koro kaj sentime.
     Tiaj homoj estas jam en malmulto, kaj estas bedaŭrinde, ke eĉ pli malmultaj estas tiuj, kiuj scipovas surporti sur sin iujn oferojn, menciitajn en tiu ĉi eta libro.
     Ripetu al vi, Karlo, kion Lašút ofte diras pri mi kaj mia monto, kaj ankaŭ liajn apelaciojn por estimi la lokon de mia apero sur monto Živčák. Estu certa, ke Matúš Lašút estos postmorte rekompencita per ĉiela donaco. Maria

 

Praha 9.11.1987

     Hodiaŭ ni plu interparolos pri Dia homo. La homo estas Dia kreitulo, kaj tio ĝuste tial, ĉar li akiras la gracojn de la Sinjoro, sed malgraŭ tio li ne konscias, ke ĉio estas Dia donaco, ĉar se li tion tiel komprenus, li vivus entute alimaniere. Li pensas, ke li ĉion ekregos per siaj manoj kaj sia cerbo, sed tio entute ne estas vero.
     Li estas kreita laŭ la Dia bildo, sed ĉio cetera – sentoj, agoj, decidoj – estas dependaj de lia libera volo. La homo inklinas al volonto akcepti donacojn, kaj li tion konsideras kiel ion ordinaran. Li eĉ ne estas pova imagi la vivon sen „donacoj“, ĉefe se temas ĝenerale pri tiuj materiaj. La Sinjoro tamen donas la donacojn kiel siajn gracojn, kiuj estas bezonaj por la vivo, el la libera volo, kiu difinas, kion homo faru, por ke li estu ŝatinda al Dio, kaj precipe, por ke li akiru aprobon de la Sinjoro.
     Hodiaŭ vi vidas, ke ne estas regule apreci la neinstruitan homon, kiu tamen havas bonan volon vivi laŭ Dio.
     La arbaristo Lašút estas tia homo, kiu siamaniere superas la altinstruitulojn, kaj liaj esprimoj per lia saĝeco superas en multaj kazoj ankaŭ ilin. Li estas homo de nemalpurigita sango, kaj tial mi rekomendas al ĉiuj legi lian libron, ĉar ĝi prilumas kaj klarigas la esencon de la regula homa vivo.
     Mi ne volas provizore, mia Karlo, ligi la verkon de Lašút kun la via, kaj pro tio, ĉar ili estas entute diversaj, kvankam ili sonas per la sama kordo.
     Antaŭ ol mi ligos viajn tekstojn, ni ankoraŭ pli multfoje interparolos, ĉefe pri la instruaj partoj de la eta libro de Lašút, kaj ni kompletigos tion, kion tiu ĉi simpla homo volas diri al la homoj. Amen.

Por la savo Dio donas al homo liberan volon. Maria

 

Praha 15.11.1987

     Mia firmega infano, hodiaŭ vi havas eblecon plej bone kompreni mian esprimon „firmega infano“.
     Diablo scias, ke lia ٫regadoʻ sur tiu ĉi tero, estas finanta, kaj tiucele li faras la plenajn akrobataĵojn, por akiri homan animon eĉ en la lasta momento.
     La venko super diablo signifos streĉon de la fortoj sur la plej alta nivelo. Estas necese, ke ĉiu el miaj apostoloj eltenu grandajn oferojn, ĉar Satano laboras rapide kaj li klopodas timegi la delikatajn animetojn, kiujn timigas eĉ la sursuro de la papero.
     Portu kun ĝojo viajn oferojn al la Sinjoro kaj prezentu ilin al Lia mizerikordo. Ja Li tiom zorgeme provas ĉiun animeton apartenantan al nia Eklezio kaj viaj oferoj povas protekti multe da ili.
     Mi ĝojas, ke mia kanto ju pli la tempo kuras des pli larĝe ĝi fariĝas aminda. Jam ĉe la unua akordo diablo forkuras, tial tiu ĉi kanto estas ĝuste konvena por ni en ĉi tiu tempo. Nur ne permesu, ke ĝi fariĝu banala. Ĝi plifortigos vin en la batalo kontraŭ la malamiko, kiu estas kruela.
     Miaj infanoj amataj, proksimiĝas decida batalo kaj granda juĝo fare de mia Filo. Kaŝu vin sub mian mantelon, kie vi estos sekuraj. Venu al mi sur monton Turzovka, por sano de animo kaj korpo. Kaj fidu – mia amata monto fariĝos slovakia Lurdo, kie mi estos elverŝanta gracon post graco. Amen. Maria

al la indekso


La lasta notita interparolo de Karlo Židlický kun la Virgulino Maria Turzovka 16.10.1988

Kiam ajn, Karlo vi rememoros pri via Panjo, vi eksentos agrablon. Miaj infanoj, fidu nur, kaj vi vidos kiaj mirindaĵoj okazos al vi kaj ĉirkaŭ vi. Nur fidu, fidu, fidu! Kiam vi petas pri mia helpo, amu min delikate, ja vi estas infanoj miaj kaj ĉiu venu al mi. Amen. Maria

al la indekso


  SKULPTAĴO DE LA VIRGULINO MARIA DE TURZOVKA

     Travivis kaj notis la 21.5.1969 en Hlučina kaj sekve en la jaro 1981 publikigis Karel Židlický.

     Eble antaŭ duonjaro mi ricevis fotitan skulptaĵon de la Virgulino Maria de Turzovka, kiun realigis certa ministo – pensiulo el Hlučina. Temas pri la ĉefa skulptaĵo de la Virgulino Maria, per kiu Ŝi estos honorata sur la monto Živčák en la venontaj pli bonaj tempoj.
     Al la skulptaĵo mi ne dediĉis pli grandan atenton, kaj la kazon mi konsideris esti ordinara. Antaŭ nelonga tempo haltigis min certa pia persono pro tio, ke ŝi estis en Hlučina ĉe la menciita ministo, kaj pri lia skulptaĵo ŝi parolis kun plena ravo.
      Ĉiel ŝi min instigis, por ke mi persone konvinkiĝu pri la mirakleco de la tuta verko.
     Mi al ŝi promesis tion nur duone, kaj nur pro mia skeptikismo kaj malfido.
     Pro sekvaj instigoj mi fine tamen decidis vojaĝi al Hlučina senĉese kun dubo kaj malbona agordo. Kiam oni veturas al Hlučina, oni devas eltrajniĝi en la ĉefa stacio de Ostrava, kaj de tie sekve veturi per malnova loka vagonaro kaj per tramo nro 1. Mi kompensis min pro mia pensa malbona situacio per tio, ke mi ĝuste veturas por la ekskurso, ja la vojaĝo havas markitajn novtempajn laŭmodajn agrablaĵojn.
     Surloke jam la renkontiĝo kun la pastra persono, kiu konis la aferon, alkondukis min en bonan agordon. Mi tuj realigis la viziton ĉe la kreinto de tiu ĉi skulptista verko – la sinjoro Alojzo Lasák. Laŭprofesie li estis ministo, nun pensiulo, viro de malpligranda staturo, hlučinano kun ministe polvigitaj pulmoj, ĉirkaŭ 62jaraĝa. Kiel li diris al mi, li estis ĉiam pia kaj la kredon li observis, kio estis en lia labormedio rara kaj meritita.
     Ankaŭ lia familio estas pia. Lia edzino ĝisnune laboras en nemalproksima segejo, ĉar el lia mizera pensio ili ne povas vivi. Ili havas simplan unuĉambran loĝejon, ĉiam preparitan por vizitoj. Mi estis akceptita tre agrable. Sinjoro Lasák montris al mi volonte sian verkon, pro kies beleco mi estis surprizita.
     Ligna, kolorigita skulptaĵo de normala grandeco, 170 cm alta, neordinare bele prilaborita, proksimume kiel la Virgulino Maria de Lurdo.
     Kiel rezultiĝis la kreo de tiu ĉi verko?
     „Eble antaŭ kvin jaroj“, diras sinjoro Lasák, „kiam mi estis hejme sola, mi havis aperon de la Virgulino Maria. Dum la ekstazo, kiu daŭris eble kvar horojn, fine la Dipatrino alvokis min, ke mi tion, kion mi vidas, ellaboru el ligno kaj foje donu al ĉiuj kredantoj.“
     Kie ĝi devas esti lokita kaj honorata? Denove sur la loko tre al Ŝi aminda kaj jam konata, kie en la jaro 1958 Ŝi aperis „sub la bildeto“ sur la monto Živčák al la arbaristo Lašút. Tie per siaj fontoj Ŝi resanigas la malsanulojn el ĉiuj, eĉ la plej gravaj malsanoj, kaj la fidantajn pilgrimantojn Ŝi konvinkas per multaj mirindaĵoj kaj per eksterordinaraj lumaj signoj. Tiun ĉi monton Ŝi elektis kaj gracigis ankaŭ pro tio, ke ĝi troviĝas sur la dislimigo de la tri slavaj nacioj: Slovakoj, Moravanoj kaj Poloj.
     Ni revenu tamen al la ĝusta ordono de Maria ellabori la skulptaĵon. La ministo Lasák menciis, ke li ne estas kapabla pri skulptado kaj krome li neniam havis en la mano la skulptilon. Ĉi tie la Virgulino Maria certigis lin: „Vi ne devas kion ajn timi, mi estos al vi helpanta, kaj mian vizaĝon mi donis al vi.“ La Sinjorino plue ordonis: „Kuru al Turzovka, prenu de tie la trunkon, sur kiu estis mia bildeto, kie mi aperis al Lašút, kaj el kiu estis starigita ĉe la altareto kruco, kiun la Diaj malamikoj forbruligis. Tiun ĉi trunkon vi uzos ĉe via verko por la kruco kaj mia Koro.
     Lasák alveturis al Turzovka, tamen li estis disreviĝinta. Sur la monto estis grupo de pilgrimuloj, kaj en ilia ĉeesto li timis kion ajn tuŝi. Iumomente li vidas viron mantirantan veturileton, sur kiu li havas surŝarĝitan trabeton de ĉirkaŭbruligita ligno. La viro vokas al la grupo: „Kiu el vi estas tiu skulptisto? La Virgulino Maria dum sia apero ordonis al mi, ke mi ĉi tien sur la monton veturigu tiun ĉi relikvon!“
     Certe vi divenos pri la surprizo, kiun lia vokado kaŭzis. Lasák la relikvon pakis kaj kunveturigis ĝin perbuse al Hlučina. (Versio de F.N.)
     Nun denove tamen sinjoro Lasák ne havis konvenan lignon por la skulptaĵo. Por ĝi ne prosperus uzi tilian lignon en unu peco. Li uzis tiliajn tabulojn, kungluis ilin kaj komencis labori. La staturon provizore ĉirkaŭsegis lia najbaro lignaĵisto. La cetera laboro pri realigo de la portreto, kiun Lasák precize ekmemoris, konsistis en li kaj lia Majesta Helpantino. La skulptado kun paŭzoj daŭris du monatojn. Alie, eĉ ĉe la vera skulptisto ĝi daŭras duonjaron. Sinjoro Lasák laboris sen modelo, sen plano, sen la faka ilaro, nur laŭ la bildo, kiun li dum la apero de Maria ricevis kaj asimilis kun la precizo.
     La Dia Patrino fidele plenumis sian promeson: „Mi estos al vi helpanta“. La verko realigita ĉe tiu kunlaboro estis admirata de la samlokaj loĝantoj, sed ĝi enpenetris en la korojn ankaŭ eksterlanden el nia patrujo. El Ameriko la Virgulino Maria ricevis sian kapvualon.
     La vizitantoj ĉe geedzoj Lasák estas tre oftaj. La skulptaĵon sanktigis sinjoro dekano. Ĉiuj volis ĝin vidi, preĝi antaŭ ĝi aŭ foti ĝin. Ĉiutage antaŭ ĝi oni preĝas rozarion kaj el malgranda ĉambro aŭdiĝas piaj kantoj.
     La familio entute kunviviĝis kun ĝi, kaj la pordo de la malgranda dometo estas senĉese malfermita. Por esprimi sian estimon ĉiuj aliras antaŭ la skulptaĵon senŝue.
     Provizore la skulptaĵo estas lokita en angulo de la loĝejo, ĉiam bele ornamita per freŝaj floroj kaj ĝi ĝuas grandan estimon kaj amon.
     Ja tiu ĉi skulptaĵo de la Virgulino Maria estas kvazaŭ viva. Ŝi mem ĝin en la kunlaboro kun la homo kreis, tial Ŝi sin al li aperis, kaj enpremis en lian memoron sian vizaĝon. Interalie Ŝi diris al li: “Al vi estos tre malfacile, kiam vi devos min adiaŭi!“ Por ni ceteraj tamen ĝi estos por ĝojo, kaj fariĝu tiel kiel eble plej rapide, ĉar kun tio ni nune atendas komencon de la bonaj tempoj por Diaj aferoj.

 

Kaj ankoraŭ pri aliaj similaĵoj en la rebildigoj de la Virgulino Maria

     Kiel aspektas nia Reĝino de la Universo? Majstre realigita kiel la Virgulino Maria de Lurdo. Elstara fizionomio, okuloj kiel vivaj, grandaj, malhelbluaj, saĝaj, belegaj, piaj kaj ĝojoplenaj. Fotografio ne kapablas redoni la belecon de la tuta verko, sed ju pli longe vi ĝin rigardas, des pli belega ĝi estas. Kaj tiu, kiu konas la Reĝinon de Turzovka, certe konsideros, ke mi pravas, ke ĉi tie estas la okulfrapa simileco.
     Al iu monaĥino aperis la Virgulino Maria, kaj per Ŝia ordono ŝi transigis Ŝian similecon sur la bildon. Sinjoro doktoro M. provrigardis kun sukceso la pentraĵon kaj konstatis, ke tiu ĉi rebildigo ege similas kun la figuro de la Virgulino Maria de Turzovka.
     Antaŭ jaroj mi ankaŭ havis vivan sonĝon, en kiu mi vidis la Dian Patrinon kiel la plej belan virinon, kiun oni povas imagi. Tiam mi ankoraŭ ne konis la skulptaĵon de Lasák. La vizaĝo de la Virgulino Maria el mia sonĝo al mi precize kaj firme eniĝis en la memoron tiel, ke kiam mi nun vidas la Madonon de Turzovka, mi estas konvinkita, ke tiu estis Ŝi.

al la indekso


  PETOJ

     Ho, Senmakula Koncipiĝo, instruu al mi Vin estimi, Vin ami, Vin imiti!
     Konduku min, instruu min, ŝirmu min! Ne delasu min! Piedpremu la kapon de la infera serpento en ĉiu el ni! Piedpremu ĝin en la tuta mondo hodiaŭ kaj ĉiutempe!
     Ho, Senmakula Koncipiĝo, ni elpetas de Vi el profundo de nia koro kaj el nia tuta animo, kun la tuta popolo kaj kun la tuta Eklezio pardonon:

     1. Pro ĉiuj ofendoj kontraŭ Vi, kiuj estis faritaj dum la estinto.
     2. Pro ĉiuj ofendoj de Via ĉasta fianĉo sankta Jozefo.
     3. Pro ĉiuj ofendoj de Viaj sanktaj gepatroj Joakimo kaj Anna.
     4. Pro malsuprenĵeto de Via skulptaĵo en Malnovurba Placo (Staroměstské náměstí) en Prago la 3-an
         de novembro 1918.
     5. Pro detruo de Viaj elektitaj lokoj.
     6. Pro tio, ke oni ne plenumas Vian deziron, ke ĉiuj portadu Vian medalionon kaj preĝu Viajn
         preĝojn.
     7. Pro ĉiuj nesanktigitaj dimanĉoj kaj festotagoj.
     8. Pro ĉiuj eksiĝintaj pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj.
     9. Pro niaj propraj nesufiĉaj amo, estimo kaj sindono al Vi. Ho, Maria, koncipita sen la peko, propetu
         por ni, kiuj serĉas Vian helpon!

al la indekso


 KROMVORTO

     Turzovka jam porĉiame apartenas al la agnoskitaj lokoj de la graco pro la ĉeesto de Maria. La Virgulino Maria venas senĉese denove sur la monton Živčák, por ke kiel gracoplena Patrino resanigu la korpajn, sed ĉefe spiritajn vundojn de siaj infanoj afliktitaj en la nuntempa malsana mondo.
     Ŝi ne alportas ion novan al tio, kion ni jam ekkonis en la fina Revelacio de Ŝia Filo, sed Ŝi memorigas tion, pri kio ni forgesis kaj kio povus al ni helpi dumvoje al atingo de la savo.
     Se Ŝi alvokas sian gracigitan filon Karlon Židlický, ke li publikigu la elektitajn de li interparolojn, per kiuj Ŝi lin kondukis multajn jarojn, do Ŝia intenco estis transpaŝi la formon de la privata revelaciapero kaj alparoli ĉiujn siajn infanojn. Kiel kompleza isntruistino Ŝi respondas multajn demandojn koncernantaj Ŝian ĉeeston sur Turzovka. Mi eĉ baldaŭ povus diri, ke tiu ĉi libro estis havanta la titolon „Živá slova z Turzovky“ (Vivaj vortoj el Turzovka). Ja tiu, kiu bone aŭskultas Ŝiajn vortojn, tiu ne povas ne aŭdi kaj ne enkonsideri la Dian timon pri la savo de Ŝiaj infanoj. Tial Ŝi enportas lumon al la malkleraĵoj ĉirkaŭ Ŝiaj alvenoj sur la monto Živčák kaj benitaj rezultatoj de Ŝia „resaniga akvo“, sed Ŝi ankaŭ atentigas pri la danĝero kaj amo al la Dia Koro de Jesuo.
     Tiu ĉi libro konduku la legantojn al la primedito, sed ĉefe al la plifortigo de la kredo, espero kaj amo. Dankon, Maria! Sac. Petr Dokládal, Starý Jičín

al la indekso


La surmonta kapelo kies ekziston antaŭsciigis la Virgulino Maria

 

La viziulo Matúš Lašút, al kiu sepfoje en la jaro 1958 aperis sur la monto Živčák en Turzovka, Slovakio, la Virgulino Maria, kiu transdonis al li gravajn mesaĝojn. Li naskiĝis la 10-an de aprilo 1916 kaj mortis la 10-an de aŭgusto 2010.

 

La novkonstruita sanktejo de la Virgulino Maria la Patrino de la Eklezio sur monto Živčák

 


Karel Židlický: Resaniga akvo el Turzovka (Živá voda z Turzovky)
Interparoloj kun la Virgulino Maria (Rozhovory s Pannou Marií)
Al la eldono preparis Marie Benešová (K vydání připravila Marie Benešová)
Grafika librokompostado Eva Zapletalová (Grafická sazba Eva Zapletalová)
Eldonis kaj presis Matice cyrilometodějská s.r.o. Olomouc (Vydala a vytiskla Matice cyrilometodějská s.r.o. Olomouc) kiel sian 681-an eldonaĵon (jako svou 681. publikaci)
La dua eldono, en MCM la unua (Vydání druhé, v MVM první) Olomouc 2009, www.maticecm.cz ISBN 978-80-7266-314-9

al la indekso