Dio Benu numero 96-4/2014

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 

·         DU EL MULTAJ GRAVAJ ARANĜOJ DE LA JARO 201

·         VORTOJ DE LA PREZIDANTO (D-ro Max Kašparů)

·         NOKTO (Episkopo Josef Hrdlička)

·         SEMADI DIVIDON NE ESTAS KRISTANECA,AL LA EKLEZIO APARTENAS UNUECO
(Papo Franisko)

·         OKAZIS DUDEKA EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO (Miloslav Šváček)

·         PRI LA AKTUALA KAJ MONDVASTA T.N. GENRISMA IDEOLOGIO
(Stefan Lepping)

·         KARDINALO JAM 20 JAROJN (Jitka Skalická)

·         RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO SVATÝ KOPEČEK (Miloslav Šváček)

·         SVATÝ KOPEČEK U OLOMOUCE – SANKTA MONTETO APUD OLOMOUC

·         EL ATESTO DE KREDANTAJ HOMOJ (Valdonė Skujienė)

·         PARUO (Sándor Cinege)

·         NI NE AŬSKULTADU LA DIABLON (Gerhard Ludwig Müller)

·         MIA KONSIDERAĴO PRI JESUO KRISTO (Andrzej Kleer)

·         SINJORINO ZDISLAVA DE LEMBERK (Jaroslava Hamajdová)

·         PILGRIMO (Jaroslava Hamajdová)

·         Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua
(
El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski)

·         RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

·         GLORO SUR ALTOJ AL DIO (kanto)

·         Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·         Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·         DIO BENU


 DU EL MULTAJ GRAVAJ ARANĜOJ DE LA JARO 2014

20-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Centro Mariapoli en Trento-Cadine, Italio, 16.-23.8.2014. La kongresanojn kongresintajn en la ekumena Centro Mariapoli “Movimento Focolari” vizitis kara gasto, la episkopo de Trento, Mons. Luigi Bressan, kiu per sia alparolo ilin salutis kaj kuraĝigis.

Renkontiĝo aranĝita de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA okazis en la pilgrimloko Svatý Kopeček u Olomouce, 12.-14.9.2014. Kadre de la renkontiĝo okazis tre interesa faka prelego de novelektita prezidanto de la Katolika Sekcio de ĈEA kaj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE frato Doc. D-ro Mgr. Max Kašparů.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

En viaj preĝoj...

Karaj gefratoj kaj geamikoj, la tempo pasas kaj alportas ŝanĝojn. Ĝis nun en ĉi tiu loko skribis siajn alparolajn vortojn nia kara frato Miloslav Šváček, hodiaŭ skribas al vi nova prezidanto de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio kaj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE.

En septembro okazis en la pilgrimloko Svatý Kopeček u Olomouce (Sankta Monteto apud Olomouc) jarkunveno, kaj la ĝistiama prezidanto serĉis iun novan, kiu starus frunte de nia malgranda familio dum la plua trijara balotperiodo. Jes, nia IKUE-familio en Ĉeĥa Respubliko estas malgranda. Ĉiujare forlasas nin kelkaj niaj gefratoj kaj novaj anoj ne alvenas. Ne gravas. Ankaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo paroladis al malgranda “ŝafaro”. Sed ĝi estis fidela al lia parolo.

Hodiaŭ mi volas danki precipe al frato Miloŝ, kiu estis kuraĝa portanto de niaj noblaj idealoj dum la komunisma malfacila periodo kaj refondinto kaj stiristo de la ŝipeto – nia katolika E-organizo, ĝia bona kaj sindona ĝia patro, kaj plu li restos piliero de la katolika E-movado en nia patrujo. Tial la nova sekcia komitato decidis aljuĝi al frato Miloŝ la titolon Honora Prezidanto.

En la Sankta Meso ni preĝas la vortojn: „Sinjoro, mi ne estas inda…“ Ankaŭ mi hodiaŭ diras: „Frato Miloŝ, mi ne sentas min inda iĝi via epigono. Vi estas pli sperta en Esperanto kaj en organizado de la laboro, pli sperta en administrado… ktp.“

Karaj gefratoj, ne timu. Miloŝ plu restas inter ni, kaj tio estas granda ĝojo ne nur por mi, sed certe por ni ĉiuj. Mi petas precipe vin, kiuj pro aĝproblemoj aŭ malsanoj ne plu povas aktive partopreni la sekciajn agadojn kaj ĝiajn aranĝojn, ke vi perpreĝe apogu niajn brakojn, por ke nia sekcia ŝipeto senprobleme plu flosu antaŭen. En viaj preĝoj estas nia forto!

Dian benon al vi deziras via nova prezidanto, premonstrana diakono, frato         Max Kašparů

al la indekso


 NOKTO

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino luno kaj la steloj, kiujn Vi formis en la ĉielo helajn, multvalorajn kaj belajn. (Sankta Francisko el Asizo)

La Tero moviĝas sur ekliptika orbito ĉirkaŭ la Suno, sed samtempe ĝi turniĝas ĉirkaŭ la propra akso. Deklino de la fonto de la lumo kaŭzas, ke estiĝas nokto. La nokto estas mistere ligita ankaŭ kun la dormo de la homo. Dum la lumo kaj tago estas esprimoj de la vivo, ĝojo kaj espero, la nokto estas pli ofte medio memoriganta la morton, malhelajn fortojn, timon. La Sankta Skribo unusence revalorigas tion, kion ni trovas en la popola superstiĉemo kaj timigaj mirrakontaĵoj...

Esceptan mesaĝon enhavas la psalmo 91. Estas surprizige, kiel jam la malnovtestamenta homo sentas en kunligo kun Dio absolutan nedetrueblecon antaŭ teruroj kaj danĝeroj de la tenebroj.

En la psalmo 74,16 ni legas: “Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto.”

La nokto do estas la verko de Dio same kiel la tago. La nokto al ni videbligas la universon, nemezureblan kvanton de la malproksimaj mondoj, steloj kaj galaksioj. Dumnokte la homo en mirego konsciiĝas, ke la spaco, en kiun nin Dio enmetis, estas multege kaj multege pli granda, ol kiel ni ĝin povas vidi nur dumtage. Dum ĉe la hela vetero ni vidas dumtage la pejzaĝon de nur kelkdekoj, eble eĉ centoj da kilometroj, la rigardo al stelplena ĉielo permesas al ni vidi ĝis malproksimeco de centmiloj da lumjaroj.

En la psalmo 103,11 ni trovas la ideon: “Kiel alte estas la ĉielo super la tero, tiel granda estas lia mizerikordo por tiuj, kiuj Lin timas.” Se ni prenas tiun versiklon literprecize, poste la nokto al ni en senfineca etendiĝo de la universo videbligas kaj memorigas senfinecon de la brakumo de Dio, kiu nin kun amo ĉirkaŭbrakas. (Kiel longe en tiu malkovraĵo oni povus mirante restadi sub la stelplena ĉielo!)

En la libro Genezo, ĉapitro 15 Dio ordonas al Abrahamo kalkuli la stelojn sur la ĉielo. Li promesas al li tiel sennombran idaron, kiom estas la steloj sur la ĉielo. Kaj tio en la tempo, kiam maljuna Abrahamo ankoraŭ havas neniun filon.

Per tiu idaro estas opiniataj ĉiuj infanoj de Dio, inkluzive de ni ĝis la fino de la tempoj. Je ni ĉiuj plenumiĝis tiu promeso al Abrahamo. En la lumo de tiu ĉi versiklo perdas la universo sian nekomprenecon el racia aspekto. Intuicio de la kredanta koro kaptas misterajn “signalojn” de Dio.

Episkopo Josef Hrdlička

 al la indekso


  SEMADI DIVIDON NE ESTAS KRISTANECA, AL LA EKLEZIO
APARTENAS UNUECO

Katekizo de la Sankta Patro Francisko en la ĝenerala aŭdienco
sur la Placo Sankta Petro en la 27-a de aŭgusto 2014

Bonan tagon, karaj gefratoj! Ĉiam, kiam ni renovigas nian kredkonfeson kaj recitas Kredon, ni konfesas, ke la eklezio estas „unu“ kaj estas „sankta“. Ĝi estas unu, ĉar ĝi havas sian devenon en Triunua Dio, kiu estas mistero de la unueco kaj plena komuneco. La eklezio estas ankaŭ sankta, ĉar ĝi estas fondita je Jesuo Kristo, ĝi estas vivigata per lia Sankta Spirito, ĝi estas surverŝita per liaj amo kaj savo. Sed kvankam ĝi estas sankta, samtempe ĝi estas formata el pekuloj – el ni ĉiuj, kiuj ĉiutage spertas propran subtilecon kaj propran mizerecon. Tiu kredo, kiun ni konfesas, nin instigas al konvertiĝo, al kuraĝo strebi pri unueco kaj sankteco ĉiun tagon denove, kaj se ni ne estas unuecaj kaj ne estas sanktaj, estas tio tial, ĉar ni ne estas fidelaj al Jesuo. Sed Li, Jesuo nin ne lasas solajn, Li ne forlasas sian eklezion! Li iras kun ni, Li nin komprenas. Li komprenas niajn malfortecojn, niajn pekojn, pardonas al ni – konstante ni bezonas sperti lian pardonon, ĉu mi ne pravas? Sed Li estas senĉese kun ni helpante nin, ke ni estu malpli pekuloj, kaj pli sanktaj kaj en reciproka unueco.

Unuan konsolon en nia strebado al ni donas fakto, ke Jesuo tiom preĝis por unueco de la disĉiploj. Ĝi estas tiu konata preĝo en la Lasta Vespermanĝo, kiam Jesuo petis: „Patro, ili estu unu.“ Li preĝis por unueco. Kaj ĝuste en senpera proksimeco de suferado, kiam Li preparis oferi sian vivon por ni. Ni estas instigitaj pri tio denove legi kaj mediti en unu el la plej fortaj kaj kortuŝaj tekstoj de evangelio de Johano, en la 17-a ĉapitro (komp. 17,11.21-23). Kiel estas bele scii, ke Jesuo senpere antaŭ sia morto ne zorgis pri si, sed pensis pri ni! Kaj en sia angora interparolo kun Patro Li ĝuste petis pri tio, ke ni estu unu kun Li kaj inter ni. Ĝuste per tiuj ĉi vortoj Jesuo iĝis nia propetanto ĉe la Patro, por ke ankaŭ ni povu eniri en plenan komunecon de la amo kun Li; samtempe Li al ni tiujn vortojn postlasas kiel sian spiritan testamentaĵon, por ke la unueco estu ĉiam pli distinga signo de niaj kristanaj komunumoj kaj la plej bela respondo al ĉiu, kiu demandas pri kaŭzoj de nia espero (komp. 1 Pet 3,15). Unueco. „Por ke ili ĉiuj estu unu, kiel Vi Patro estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni, por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.“ (Joh 17,21) Dekomence la eklezio klopodis realigi tiun intencon, kiu al Jesuo tiel forte kuŝas sur la koro. La Agoj de la Apostoloj memorigas al ni, ke la unuajn kristanojn oni povis ekkoni laŭ tio, ke ili estis unukoraj kaj unuanimaj“ (Ago 4,32); apostolo Paŭlo poste instigis siajn komunumojn al tio, ke ili ne forgesu, ke per bapto ili kune kreas „unu korpon“ (1 Kor 12,13). Sed la sperto al ni diras, ke ekzistas multaj pekoj kontraŭ la unueco. Mi ne pensas nur pri skismoj, sed pri malĝustecoj, kiuj estas tre oftaj en niaj komunumoj, pri „paroĥaj“ pekoj en niaj paroĥoj. Estas malĝoje, ke niaj paroĥoj, kiuj estas kompetentaj por iĝi lokoj de la reciproka komunikemo kaj kuneco, ofte estas signitaj per vera envio, ĵaluzo, malsimpatieco... Klaĉado estas ĉiam surloke. Kiel facile en la paroĥoj disvastiĝas kalumnioj kaj klaĉaĵoj! Ĉu tio eble estas ĝusta? Se iu estas elektita kiel prezidanto de iu (eklezia) unuiĝo, tuj estas pri li disvastigataj onidiroj. Kaj se iu virino iĝis kateĥizestrino, la ceteruloj jam kontraŭ ŝi parolaĉas. Sed tio ja ne estas eklezio! Tion oni ne darfas fari, tion ni ne faru! Mi ne diras al vi, ke vi fortranĉu vian langon, tion ne... Sed petu la Sinjoron pri la graco, ke tion vi ne faru. Tio ĉi plej ofte okazas, kiam ni nin antaŭenpuŝas, kiam ni metas en mezon nin mem, kun niaj personaj ambicioj kaj kun nia starmaniero al la afero kaj kiam ni juĝas aliulojn; kiam ni rigardas malperfektemojn de niaj gefratoj anstataŭ tio, ke ni vidu iliajn talentojn; kiam ni metas pli grandan emfazon al tio, kio nin dividas, ol al tio, kio nin kunigas...

Iam mi en iu diocezo aŭdis interesan historieton. Ili parolis pri iu maljuna sinjorino, kiu tutan vivon laboris en la paroĥo, kaj la persono, kiu ŝin bone konis, diris: „Tiu ĉi sinjorino neniam iun priklaĉis, pri neniu ŝi disvastigis kalumniaĵojn, ŝi estis senĉese unu granda rideto.“ Kiam oni tiel parolas pri tiu ĉi virino, do tuj morgaŭ ŝi povus esti kanonizota, ĉu ne? Estas tio bela ekzemplo, ĉu mi ne pravas? Sed se ni rigardas historion de la eklezio – kiom da dividiĝoj estas tie inter la kristanoj! Ankaŭ hodiaŭ ni estas dividitaj. Eĉ en sia pasinteco kristanoj kontraŭ si militis pro teologiaj diferencoj. Nun mi pensas pri tridekjara milito. Sed tio ja ne estas kristaneca. Ni estas kristanoj, ĉu ne? Ni estas dividitaj inter ni, kaj tial mi devas peti ankaŭ pri unueco inter ĉiuj kristanoj, ekiri la vojon de unueco, kiun Jesuo deziras kaj por ĝi petis.

Rilate tion ni devas serioze konscienc-ekzameni. En la kristana komunumo divido estas unu el la plej gravaj pekoj, ĉar el la eklezio ĝi faras ne la signon de Dia efikado, sed efikadon de diablo, kiu estas el sia difino tiu, kiu disigas, kiu pereigas rilatojn, kiu subŝovas antaŭjuĝojn... Dispartigo de la kristana komunumo, ĉu en lernejo aŭ paroĥo, aŭ en iu eklezia asocio, estas tre grava peko, ĉar tio estas verko de diablo. Dio kontraŭe volas, ke ni kresku en kapablo reciproke nin akceptadi, pardonadi kaj nin ami, por ke ni laŭeble plej multe similu Lin, kiu estas komunumo de la amo. En tio baziĝas sankteco de la eklezio: ke ni ekkonas, ke ni estas kreitaj laŭ Dia bildo, kiu estas plenigita de lia mizerikordo kaj graco.

Karaj geamikoj, ni lasu en niaj koroj eksoni tiujn ĉi vortojn de Jesuo: „Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.“ (Mat 5,9) Sincere ni petu pardonon de ĉio, per kio ni kaŭzis dividon aŭ miskomprenon interne de niaj komunumoj, ĉar ni bone scias, ke ne eblas havi partoprenon en komunumo kun Dio alimaniere, ol pere de konstanta konvertiĝo. Kaj kio estas konvertiĝo? Peto: Sinjoro, donu al mi gracon, ke mi ne kalumniu, ke mi ne kritiku, ne disvastigu klaĉojn, ke mi al ĉiuj deziru bonon. Tio estas graco, kiun al ni la Sinjoro donacas. Kaj ni petu, ke la reto de niaj ĉiutagaj rilatoj ĉiam pli multe kaj pli bele reflektu rilaton inter Jesuo kaj lia Patro.

Ĉeĥa sekcio de Radio Vatikana

al la indekso


 OKAZIS DUDEKA EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO

Kristanaj esperantistoj el 15 eŭropaj landoj kolektiĝis en la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2014 en historie tre grava itala urbo Trento, por la 20-a Ekumena E-Kongreso, kadre de kiu okazis la 67-a Kongreso de IKUE kaj la 64-a Kongreso de KELI. La temo de la kongreso estis citaĵo el la Unua Letero de la Apostolo Paŭlo al Korintanoj (1 Kor 1,13) „Ĉu Kristo estas dividita?“

La kongreso okazis en la Centro Mariapoli en la vilaĝo Cadine, apartenanta al la urbo Trento. Temas pri la ekumena centro „Movimento Focolari“ (Movado de Fajrujoj). La tuta konstrukomplekso estas konstruita sur monta deklivo. La Centro Mariapoli estas ligita kun fondintino de la „Movado de Fajrujoj“ (Focolari) Chiara Lubich (1920 - 2008), kiu estis ĝia unua prezidantino.

Sabaton la 16-an de aŭgusto post alveturo de la kongresanoj okazis je la 18-a horo Sankta Meso en la katolika kapelo de la Centro nomita laŭ Monsinjoro De Ferrari. Poste sekvis vespermanĝo kaj interkona vespero kun vespera preĝo en la salono Athenagoras. Dum la tuta kongreso estis uzata ekumena kant- kaj preĝ-libro Adoru, kies du gravaj kunaŭtoroj ĉeestis la kongreson – pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger el Germanio.

Dimanĉon la 17-an de aŭgusto antaŭtagmeze post komuna kantado okazis solena malfermo de la kongreso kun enkondukaj salutoj de la prezidantoj de IKUE frato D-ro Giovanni Daminelli el Italio kaj KELI frato Philippe Cousson el Francio. Por prezento de la movado ĉeestis du gravuloj de la Centro – ĝia prezidanto Roberto Lago kaj la sekretariino s-ino Annalisa Pacchetti. Post la solena malfermo okazis dimanĉa ekumena Diservo en la salono Athenagoras, kiun prezidis pastro Bernhard Eichkorn kun pastoro Wolfram Rohloff ambaŭ el Germanio.

Posttagmeze prelegis frato Philippe Cousson rilate al la kongresa temo: „Kio post 500 jaroj de disiĝo.“ Sekvis prelego de fratino Marija Belošević: „Dekreto pri Ekumenismo – 50 jaroj de Unitatis Redintegratio“. Kaj post kunsidoj de la apartaj estraroj okazis en la kapelo dimanĉa Sankta Meso.

Lundon la 18-an de aŭgusto okazis matene Sankta Meso por Unuigo de la Kristanoj kaj post ĝi ekumena preĝo. Post la komuna kantado venis vizite episkopo de diocezo Trento Monsinjoro Luigi Bressan por saluti la kongresanojn. Interesa estis lia alparolo. Fine li kun la kongresanoj kantis esperantlingve (antaŭ multaj jaroj li iom konatiĝis kun Esperanto). Poste okazis du prelegoj. Kiel unua prelegis frato Giovanni Daminelli „Pri la Koncilio en Trento“. Post li prelegis fratino Norma Cescotti pri „La vivo en Trento dum Koncilio“.

Posttagmeze okazis perbusa ekskurso al Rovereto, kie ekzistas la plej granda sonorilo de la mondo – la sonorilo de la milit-falintoj. La vojon al la sonorilego ambaŭflanke borderas multegaj flagoj de la ŝtatoj, ankaŭ do la flago de la Ĉeĥa Respubliko. En halo s-ro Alessandro Martinelli – direktoro de la Ekumena Centro de Trento akompananta la kongresanojn, informis pri la historio de ekesto de la sonorilego fandita el bronzo de la armiloj el la unua mondmilito. La plej granda kaj plej forte sonanta sonorilo en la mondo nomita Maria Dolens pretigita en la jaro 1925 estis refandita en la jaroj 1939 kaj 1965. En la jaro 1965 ĝin en Vatikano benis Papo Paŭlo la 6-a, de kie ĝi estis transportita al Rovereto. Sur la sonorilo, kiu estas 3,36 m alta, peza ĉirkaŭ 23 tunojn kaj diametras 3,21 m, estas gravuritaj vortoj de la Papo Pio la 12-a: „Nenio estas perdita kun la paco. Ĉio povas esti perdita per la milito.“ La urbeto Rovereto estis dum la 2-a mondmilito preskaŭ totale detruita. Dum reveno okazis vizito de ortodoksa preĝejo de sanktaj ĉefanĝeloj Miĥaelo kaj Gabrielo en la urbo Borgo Sacco.

Mardon la 19-an de aŭgusto okazis matene Sankta Meso por Paco kaj Justeco. Post komuna kantado okazis aparte Jarkunvenoj de IKUE kaj KELI. Entute la kongreson partoprenis 70 personoj, el ili proksimume po duono anoj de IKUE kaj KELI.

Mardon posttagmeze denove okazis perbusa ekskurso. Celo de la ekskursantaj kongresanoj estis surroka sanktejo de Sankta Romedio kaj apudaj vidindaĵoj. Laŭ legendo la ermito Romedio sin preparis rajde perĉevale viziti episkopon en Trento. Lian ĉevalon mortigis sovaĝa urso. Romedio ordonis seli urson anstataŭ la mortigita ĉevalo. La urso iĝis malsovaĝa kaj la ermito Romedio rajdante per ĝi povis viziti la episkopon en Trento. Surmure antaŭ enirejo estas skribaĵo: „Admirinda ago aŭ stranga afero! La urso, la sovaĝbesto fariĝas homa estaĵo. Pli granda surprizo, ke la estaĵo naskita kiel homo, nun ofte estas ŝanĝata je sovaĝbesto.“ Fakte ekzistas tie du sanktejoj, sur la suba estis konstruita la supra. La surmonta sanktejo de Sankta Romedio situas sur la roko alta 99 metrojn. Revenante okazis halto ĉe digo de akvobaraĵo alta 152 metrojn.

Vespere okazis kultura programo de la grupo „Brainstorm“, por kelkaj kongresanoj tro sovaĝa programo.

 Merkredon la 20-an de aŭgusto okazis tuttaga ekskurso al la urbo Merano. Unue estis vizitita hebrea templo – la sinagogo konstruita en la jaro 1901. En la malsupra etaĝo lokiĝas hebrea muzeo.

Transirinte la riveron okazis vizito de protestanta preĝejo. Fronte estas statuo de Jesuo Kristo. La interno ne estas multe dekoraciita, ofte tie okazas orgenkoncertoj aŭ prezentoj de religia muziko.

Tagmeze en la restoracio okazis tagmanĝo kun nekutima manĝaĵo, kontraŭ kiu per tranĉilo kaj forketo luktis la kongresanoj. Temas pri bakitaj porkaj ripoj kaj genuo.

Sekvis vizito de belega urbocentro kun Katedralo de Sankta Nikolň. Poste komenciĝis privata trarigardo de la urbaj vidindaĵoj, kiuj estas multaj. Post duono de la 19-a jarcento la urbo Merano transformiĝis en turisman internacian centron.

Vespere okazis plua kultura programo kun muzika ensemblo „Il Tamburo del Sole“, ludanta “klezmer” muzikon. La tuta bela tago estis finita per vespera preĝo.

Jaŭdon la 21-an de aŭgusto matene okazis en la kapelo Sankta Meso. La tempo inter la matenmanĝo kaj tagmanĝo estis dediĉita al pluraj interesaj prelegoj. Unue prelegis la komitatano de IKUE frato Stefan Lepping pri la nuntempe tre grava temo: „Pri la aktuala kaj mondvasta tiel nomata Genrisma Ideologio – Gender Mainstreaming“ (legu ĝin sur la paĝoj 95-98). Post li prelegis fratino Paola Giommoni pri la komunumo „La Monastero en Bose“, kaj fine Marija Belošević prelegis pri „Diversaj kristanoj en retejo“.

Ĵaŭda posttagmezo apartenis al vizito de la historie grava urbo Trento. Unue la kongresanoj kolektiĝis en Dioceza Ekumena Centro servanta por ekumenaj kaj interreligiaj dialogoj. Ĝian estigon iniciatis Papo Paŭlo la 6-a. Sur la Katedrala Placo estas fama fontano de Neptuno. La plej grava konstruaĵo estas la Katedralo de Sankta Vigilio, la tria episkopo de Trento (dum la jaroj 381-400). Sur la origina katedralo estis en la 11-a jc. konstruita nova katedralo kaj en la jaro 1212 rekonstruita. en la jaro 1563 la koncilio finiĝis, la inaŭguro okazis en la jaro 1545, klopodanta reunuigi la kristanajn ekleziojn post la protestanta Reformacio. Alia grava preĝejo ligita kun la koncilio estas sanktejo de Sankta Maria Maĵora, en kiu okazis pluraj konciliaj sesioj. En la franciskana preĝejo de sankta Laŭrenco apartenanta al Abatejo de Sankta Laŭrenco okazis kongresa evangeliana Diservo kun la Sankta Manĝo.

Vendredon la 22-an de aŭgusto post la Sankta Meso honore al Maria Reĝino, ekumena preĝo kaj komuna kantado okazis lastaj prelegoj. „Pri la unua mondmilito“ prelegis frato Siegfried Krüger, pri „Konsideroj pri disiĝoj kaj paciĝoj“ prelegis frato Stefan Lepping kaj pri „Přemysl Pitter – lia vivo kaj verko“ prelegis frato D-ro Petr Chrdle. Dum libera posttagmezo okazis kunveno de la IKUE-estraro. Vespere okazis programo de tradicia adiaŭa vespero. Fine venis momento por danki al triopo de la kongresaj ĉefaranĝantoj gefratoj D-ro Giovanni Daminelli, Norma Cescotti kaj la pastro Pierluigi Svaldi. Lastan vesperan mediton kaj preĝon gvidis fratino Éva Farkas el Hungario. Sabaton matene okazis latinlingva Sankta Meso laŭ malnova trenta liturgio kiel dank-esprimo por la belega kongreso en la koncilia urbo Trento, kies celebranto estis pastro Bernhard Eichkorn. Sekvis la ekumena preĝo, komuna kantado kaj fermo de la kongreso. Grupo da kongresanoj atendantaj la vesperan perbusan forvojaĝon al Prago povis la sabatan posttagmezon pasigi en E-klubejo en Trento. Antaŭvespere ni partoprenis dimanĉan liturgion en la preĝejo de Sankta Petro, kiun celebris al la kongresanoj jam konata episkopo de Trento Mons. Luigi Bressan. Estis tio belega finigo de nia restado en Trento.

Mil dankojn meritas krom Dio kaj ŝirmanta nin Dipatrino Maria la menciitaj kongresaj ĉefaranĝintoj, la mescelebrintaj pastroj, la muzikisto frato Stefan Lepping, la prelegintoj kaj ĉiuj, kiuj kontribuis al estigo de la frateca medio kaj senproblema okazigo de la kongreso.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PRI LA AKTUALA KAJ MONDVASTA T.N. GENRISMA IDEOLOGIO
(Gender Mainstreaming)

Prelego de la komitatano de IKUE Stefan Lepping prezentita en la
20-a EEK en Trento-Cadine la 21-an de aŭgusto 2014

Karaj gesamideanoj, mi volas prelegi pri la aktuala kaj mondvasta t.n. Genrisma Ideologio (anglalingve „Gender Mainstreaming” – proksimuma traduko: genrisma ĉef-opinio). Tiu ideologio estas ankoraŭ multe pli danĝera kaj pereiga ol la komunisma ideologio de Karl Marx. Jam tiu ĉi lasta kaŭzis milionojn da mortigoj kaj ĝis hodiaŭ influas mondskale al militado kun sennombraj viktimoj, kvankam kiel politika sistemo ĝi kolapsis en Orienteŭropo ĉirkaŭ la 1990aj jaroj. Krom la sangofluado kaj tombejoj, vere nemezurebla estas la, kelkfoje subtila, efiko de la komunisma ideologio al la animoj: plivastigo de ateismo, flanken-puŝo kaj detruo de la kristana religio de ekstere kaj de interne, kun multfacetaj sekvoj ankaŭ videblaj, ekz. la disfalo de la familioj, kiel natura, plej malgranda ĉelo de la socio.

Fakte, la Genrisma Ideologio estas iusence daŭrigo kaj pluevoluo de la fiintencoj, kiuj jam troviĝas en la ideoj de Marx. Ĝi estas batalo kontraŭ la familio, kontraŭ la homo kiel kreitaĵo, kontraŭ ĉiaj sanaj kaj liberigaj interhomaj rilatoj, kontraŭ la eklezio, kontraŭ Dio. Ĝi tamen ŝajnigas batali por la homo, por lia libereco, por lia memdifino. Kvankam ĝi jam aktivas ekde multaj jaroj en preskaŭ ĉiuj registaroj kaj mondvastaj organizaĵoj, ĝi ankoraŭ ne estas konata de multegaj homoj en kaj ekster la eklezio, ĉar ĝi aktivas kaŝe. Laŭ mia scio, nur la episkoparoj de Pollando, Slovakio kaj Italio ĝis nun publike kaj unuanime kondamnis tiun ideologion; la aliaj ĉu ankoraŭ dormas, ĉu timas la proteston kaj kalumniadon flanke de televido, gazetaro, interreto, kiuj jam enhavas grandan parton da genrismaj aktivuloj. Papo Francisko mem jam publike nomis la Genrisman Ideologion demona kaj diabla. Fakte, kiel mi jam diris, tute ne estas afero, kiu nur koncernus la katolikan eklezion; la Genrisma Doktrino koncernas kaj minacas la tutan socion! Malofte ĝiaj parte absurdaj postuloj estas malkaŝe diskutataj. Jam nun granda amaso de la homaro ne plu ribelas aŭ reagas, se ĝi nur havas „Panon kaj Ludojn”, kiel en la lastaj tagoj de la romia imperio... La indiferenteco pensigis germanojn al simila situacio antaŭ la Hitlera reĝimo; ankaŭ tiam la mortiga rasisma ideologio estis nur tre malfrue diskutata kaj komprenita en sia absurdeco. Homoj pensas, ke ni ja vivas en libera kaj justa socio, ĉiu ja estas rigardata kiel egalrajta... Ĉiu ja povas libere fari sian propran feliĉon... Kie do estas la problemo?

La problemo estas miskompreno aŭ eĉ falsigo de la vero pri la homo. Cetere, ne nur de la religia vero. Ankaŭ ekzemple la faktoj de biologio estas klare refutataj de genristoj! Ne nur laŭ la komuna juda-kristana tradicio, ankaŭ laŭ la naturo, estas evidente, ke la specio „Homo” ekzistas nur aŭ en vira, aŭ en virina formo. (Ekzistas tre malmultaj homoj, kiuj laŭ sia biologio ne klare estas unu el la du. La genristoj tre grandigas tiun fenomenon kaj faras dubindajn konkludojn el ĝi.) En ĉiu socio, en ĉiu familio, viroj kaj virinoj vivas kune, oni povas diri, komplementaj; ofte ili estas en iu interdependeco, el kiu ambaŭ profitas. Evidente, nur per seksuma kunestado de viroj kaj virinoj, la homa specio daŭras po unu generacion pli; el la dualeco inter patro kaj patrino, la knabo aŭ knabino trovas sian propran identecon. Tial ankaŭ estas kutime, en ĉiaj sanaj socioj kaj kulturoj de la mondo, ke la gepatroj restadas kune, en fidela kaj dumviva amo. Pro biologiaj kaŭzoj, la patrino en la unuaj jaroj estas pli ligita al la infanoj ol la patro. En la tempo de plenkreskiĝo la patro ludas gravan rolon en la liberiĝo de la patrino kaj kondukas la junulojn al la mondo.

La Genrisma Ideologio volas ignori tiajn faktojn. Laŭ ili, temas pri nure sociaj kaŭzoj, kiuj malhelpus la virinojn same „libere” fari iun laboron ekster la familio. Ili propagandas la idealon, ke bona virino estu aktiva en la mondo; aktiveco en la familio nur estas honorinda, se ĝi ne malhelpas la mondan karieron. En ĉi tiu punkto oni devas atenti, ke temas ne nepre pri malvero, sed pri troigo: Estas bone, ke virinoj donu siajn talentojn ankaŭ en mondaj profesioj, speciale se ili havas eksterordinarajn talentojn, kaj speciale se ili estas liberaj de familiaj devoj. Sed la instruado kaj edukado de la propraj infanoj estas la unua natura rajto kaj devo de ĉiuj gepatroj. En sciencaj studoj de la situacio en Svedio, kie jam delonge infanoj estas tre frue forprenataj de la patrinoj, kaj donataj al ŝtate kontrolitaj vartejoj, oni scias, ke la frua apartigo de la propra patrino ofte estas sufero por infanoj kaj kaŭzas psikajn vundojn, kiuj povas negative influi la tutan vivon. Infanoj estas ofte rigardataj ne kiel bonvenigindaj novaj homoj, kun senlima homa digno, sed kiel problemo por la „libereco” de la gepatroj! Aliflanke, oni respektas, ke ili povas signifi valoran sencon en la persona vivo, tamen nur se ili estas planitaj kaj deziritaj. Tial la batalo por abortigo estas ankaŭ parto de la Genrisma strategio.

La natura interrilato inter seksuma vivo kaj generado de idoj povis esti disŝirita nur per la komenco de la t.n. Seksuma Liberigo, kiu estis parto de la studentaj kaj aliaj revolucioj en la jaro 1968. En orienta Eŭropo, tio estis jaro de sopiro al libereco, en Okcidento ankaŭ; tamen kio estas vera libereco, tio estis ofte miskomprenata, kaj ofte gvidis al alia formo de sklaveco. Materia antaŭkondiĉo de la Seksuma Revolucio estis la invento de la kontraŭ-koncipa pilolo, kiu steriligas la seksuman agon de virinoj kaj viroj. Nur per la iom-post-ioma kutimiĝo al la libera seksumado, kiu fakte tre rapide forviŝis la kutiman kristanan moralon de ĉasteco ekster la geedzeco, dua ŝtupo de la Genrismo fariĝis publike akceptebla: La agnosko de samseksamaj rilatoj kiel tute egalaj al inter-geedzaj rilatoj, kondiĉe ke ili estu fidelaj. El tio sekvis, mondvaste, la postulo de la politika samrajtigo; baldaŭ poste la postulo de rajto je adoptado de infanoj – denove sen demandi la infanojn. Aferoj, agoj, kondutoj, kiuj antaŭ malmultaj jaroj ankoraŭ ŝajnus al ĉiuj hontindaj, nun en la t.n. Christopher Street Day en pompa kaj fanfarona procesio estas prezentataj al la publiko, kun postulo, ke oni trovu tion tute normala. Eĉ samseks-amuloj, kiuj sentas, ke ilia deziro ne kondukas ilin al feliĉa kaj normala vivo, ne rajtas serĉi helpon aŭ eliron el sia situacio; homoj, kiuj pretas helpi ilin, same estas rigore atakataj. Kvankam la problemo, laŭ mia propra konvinko, estas interna, oni kredigas al si kaj al ĉiuj, ke la kaŭzo por eventuala nefeliĉo de samseksamuloj estas nur la malbona socio, pli precize: la homoj, kiuj ne ŝatas aplaŭdi kaj laŭdi ilin pro ilia „kuraĝo”, ke ili malkaŝe, ofte fanfarone, vivas tion. Do, ties vidpunkton oni devas ekstermi; por tio oni inventis novan vorton: „homofobio”, t.e. malŝato aŭ naŭzo fronte al samseksamo, kiu en multaj landoj jam estas krimo punenda! Sed eĉ se oni – kiel kristanoj devus – respektas kaj toleras samseksamulojn, sed nur ne volas kunagi en tiu stranga glorado kaj propagandado de tiu formo de seksumado, oni jam povas akiri la etikedon „homofobiulo”. Sufiĉas, ke oni diru, ke laŭ la naturo tiu seksuma ago ja nepre estas senfrukta. Por tio oni ja povas adopti infanojn. La plej grava afero ekde 1968 fariĝis, ke la individuoj – plenkreskuloj – havu plezuron. Oni egaligis la naturan seksuman deziron al la natura manĝa kaj trinka deziro, tiel ke sindetenado de seksumado farus homojn malsanaj, almenaŭ malfeliĉaj. Kaj do: jen nova konkludo kaj ŝtupo: kontraŭi senliman seksuman liberecon estus kontraŭ la homaj rajtoj, ĉar ja ĉiu homo havas la rajton esti feliĉa. Karaj gesamideanoj, tio ne estas strangaj rezonadoj kaj konkludoj de mi, tio estas mondvasta politiko, kiu estis infiltrita per la t.n. Jogjakarta-Principoj eĉ en la internacian juron kaj la aktuala kompreno de homaj rajtoj. Nekredeble, kaj skandale, ke tiom malmultaj protestas.

Samseksamo antaŭ kelkaj jardekoj ankoraŭ estis rigardata kaj sentata kiel iomete stranga kaj eble perversa: Eble estas iu progreso, ke ankaŭ ni, kristanoj, hodiaŭ ne plu tiel strikte juĝas homojn kun tiaj inklinoj. Ankaŭ Dio mem koncedas al ĉiu mem eltrovi la veron, eĉ se li erarus dumvoje; tamen kun Lia mizerikordo kaj toleremo, Li kuniras kaj ne ĉesas esperi gajni la koron kaj amon de la homo. Morala perfekteco ja ne estas la sola kaj plej grava kriterio, kiu necesas en kristanismo, estas la rilato, kredo, kaj la amo al Kristo, do la amo al Dio, per tuta koro, per tuta animo kaj tuta povo. Kaj la amo al la proksimulo kiel al si mem. Tamen, la misuzado de la seksuma forto havas la tendencon enfermi la homon en sin mem, koncentri lin al sia propra karna deziro, anstataŭ al bezonoj de la aliaj, al tuteca kaj ekvilibra amo. Do la sekvoj de la propagandado de samseksamo fare de la genristoj certe havos tre negativajn sekvojn, speciale ankaŭ por la infanoj kaj la junularo, kiuj ankoraŭ ne trovis sian plenkreskulan identecon. Jam al la infanoj oni volas trudi la genrisman ideologion en lernejoj, kaj eĉ jam en vartejoj, en amaskomunikiloj... Estas jam nun tre malfacile eduki infanojn al memstaraj kristanoj, pro tiom da, eĉ leĝe trudita, konfuzo, fare de tiuj, kiuj havus la devon eduki kaj klerigi la junularon.

Sed: Ĝenerala akcepto kaj ŝato de samseksamo, kaj ridetado pri la enuiga, normalaĉa versio de seksumado ene de geedzeca vivo, nur estas unu ŝtupo en la evoluo de genrismo. Ankaŭ agoj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas rigardataj kiel perversaj, parte krimaj, kiel eble plej baldaŭ estu rigardataj kiel normalaj, se nur homoj volas tion – pedofilio: do seksumado de plenkreskuloj kun infanoj, incesto – do seksumado kun plej proksimaj parencoj, zoofilio – do seksumado kun bestoj, kaj – preskaŭ jam akceptata – sadomasoĥismo. La t.n. seksuma liberigo estas, laŭ genristoj, jam nun predikenda kaj instruenda ankaŭ al infanoj kaj gejunuloj, por ke ili perdu ĉiujn negativajn antaŭjuĝojn al tiuj kompatinduloj, kiuj jam estas kaptitaj en tiuj seksumaj misvojoj, kaj por ke la infanoj kaj gejunuloj libere elektu kaj elprovu, kio plaĉos al ili. Ĉu seksumado, kiel natura kaj bela parto de daŭra feliĉa geedza rilato, kun malfermeco al naturaj infanoj? Tio fariĝis stranga kaj neinteresa varianto, de nostalgiuloj... Kiel la socio pluvivos tion? La eklezio pluvivos – kondiĉe, ke ĝi restos fidela al siaj propraj idealoj. Sed povas okazi, ke ĝi pro tio baldaŭ estos persekutata ankoraŭ multe pli akre. Jam nun, la rajto je libera vivado de sia religio, estas taksata kiel subordigita al la devo, respekti „seksuman diversecon”... Sed Dio havas la potencon savi sian popolon, kaj trovi vojon de Vivo kaj Espero eĉ meze de senvoja dezerto.

Por la socio kaj la unuopa homo estas konkreta triobla minaco de mallibereco, malgraŭ tiu brua promesado de senlima libereco:

Unue: Jam Marx kaj Lenin sciis, ke homo karna, kiu interesiĝas ĉefe al la kvietigo de siaj karnaj aŭ voluptaj deziroj, estas tre facile regebla kaj dirigebla per donado aŭ forpreno de tio, kion lia karno deziras. Rezigno estus por tia homo la plej granda malfeliĉo, kaj li oferus por la venonta ĝuo ĉion. Ankaŭ fizike, bioĥemie, aŭ elektronike, oni povas jam nun starigi artefaritajn sentojn de bonsento aŭ malbonsento per la sensoj. Se tio kuniros kun eŭropovasta aŭ mondvasta kontrolado pere de modernaj elektronikaj iloj, kaj eble korpa enplantado de la ĉipoj komputilaj, kiuj jam ekzistas en multaj kartoj, perfekta sklaveco de la homamasoj estus jam atingita. Tio, cetere, estas profetita en la apokalipso de Johano. Interese, ke la ĉefkomputilego en Bruselo havas la moknomon „La Besto”, kiu en Apokalipso estas nomo por la adorata idolo. Sed tiu temo nun kondukas tro for.

Due: La libereco de penso kaj konscienco jam nun estas severe limigata. Eĉ en la katolika Polando renoma kaj bonega ĉefkuracisto ne rajtas ne fari abortigojn, sed estas kun indigno maldungata, kun granda tumulto en la amaskomunikiloj. Ni ne perdu la tempon, eluzadi nian liberecon de libera esprimado de opinio, klare, tamen ĝentile, tiel longe, dum ni ankoraŭ havos tiun liberecon! Fakte, en Kristo neniu povas vere forpreni de ni tiun liberecon. Mi ankaŭ pensas, ke kuraĝeco, eĉ de malmultaj, povas tre ĝeni kaj malrapidigi tiun fievoluon planitan de Gender Mainstreaming! Kiel kristanoj, ni ne estu fatalismaj. Nia ĉiopova Dio povas ĉiam ankoraŭ ŝanĝi minacegojn, se homoj konvertiĝas, kaj tio povas krei procesojn kun efiko de Domino-ludo: Ĉenaj reakcioj, kiuj povas efiki ne nur en la negativa kampo, sed des pli en la pozitiva, ĉar tion akompanas la Dia graco!

Trie, estas vere kompatinda mallibereco de unuopuloj, kaj tiu laŭ nia kristana vidpunkto eble eĉ estas la plej bedaŭrinda. Ĝi konsistas en tio, ke homoj lernas la kutimon sekvadi ĉiam la voluptajn dezirojn, sen demandi, ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj, ĉu ili kondukos al vivo aŭ al morto. Ili supraĵe pensas, ke ili faras sian propran volon, sed envere, ili estas tute kaptitaj kaj gvidataj de siaj voluptaj instinktoj, kvazaŭ bestoj. Tia vivmaniero detruas la kapablon sincere ami, ĝi detruas la ekvilibron ami sian proksimulon kaj sin mem; por Dio kaj por la graco de Kristo, eĉ por bonvolaj kun-homoj estos malfacile enpenetri en tiajn „vivojn”, kiuj satelitas nur ĉirkaŭ si mem. Tamen, oni povas diri kun Sankta Paŭlo: Kiam la malgraco fariĝis granda, la graco fariĝis ankoraŭ pli abunda. Se iu volas saviĝi, li povos; la mizerikordo de Dio estas neelĉerpebla kaj nekomprenebla. Sed misgvidado en tiu kampo de seksumado kaj ĉasteco kaŭzos al la homoj multe da vundoj, malĝojoj, egoismo, detruitaj rilatoj – familiaj kaj aliaj, ĝi povas kaŭzi ankaŭ mizeron fizikan kaj ĉiuspecajn suferojn, eble sociajn revoltojn... Mi kiel kristano volas ne senkuraĝigi iun ajn; mi firme kredas, ke ekzistas elirvojo por unuopuloj kaj por ĉiuj homoj de bona volo. Tamen por ne esti naiva, mi sentis ĝin mia devo, diskonigi al vi, miaj gesamideanoj, la terurajn faktojn,, kiujn mi eksciis pri Gender Mainstreaming, kaj komprenigi la realajn minacojn, kiuj minacas nin en nia nuntempo. Por ni mem, ni ne tro timu, dum ni restas sur la Vojo, kiu estas Jesuo Kristo. Li estas ankaŭ la Vero, Vivo, kaj Resurekto. Proksimulojn ni povas averti; laŭ nia kapablo kaj oportunecoj ni povas atesti eble ankaŭ en pli vasta skalo. La mondon devos savi ne ni; ni trankvile konfidu ĉion, kio superas niajn fortojn kaj nian kompetentecon, al la Dia providenco. Kaj kun niaj amikoj kaj proksimuloj ni firme konfidu al la promeso de Jesuo: „Kie ajn du aŭ tri kunestas en mia nomo, Mi estos meze de ili. Mi estos ĉe vi, ĉiutage, ĝis la fino de la mondo.” Same ne pereos la bela vorto el la Psalmo 133: „Jen kiel bone kaj ĉarme estas, se (ge)fratoj vivas kune! Kiel la bona oleo, kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron... Ĉar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

al la indekso


 KARDINALO JAM 20 JAROJN

La 26-an de novembro 1994 la Papo Johano Paŭlo la Dua kreis, nomumis novajn kardinalojn. Unu el ili estis ankaŭ ĉeĥo Mons. Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago. Por tiama juna Ĉeĥa Respubliko tio signifis grandan honoron kaj ĝojon. Jes, la evento okazis antaŭ 20 jaroj. Ni danku al la Sinjoro por dono de tiu ĉi personulo, kiu en junaĝo lernis kaj eĉ instruis Esperanton kaj pli malfrue kiel ĉefepiskopo kaj kardinalo celebris Sanktajn Mesojn ankaŭ en la lingvo internacia.

Ni rememoru kelkajn vortojn de la ĉeĥa kardinalo el pasinteco, ĉiam aktualajn.

En la pasinteco ni spertis, ke ekstera libereco ne estas ĉio. Ni malkovris, kion tio signifas: “Vi, Dio, estas mia unusola bono”. En Li ni trovis nesubpremitan internan liberecon: kontraŭ timo, kontraŭ eksteraj cirkonstancoj, kontraŭ deziro savi nin mem, kontraŭ fido je niaj fortoj …

Nun ni estas ankaŭ ekstere liberaj. Sed ni povus denove iĝi sklavoj: de niaj pensoj, de roloj, kiujn ni ludas, de niaj zorgoj…. Ni povus nin mem fermi, bari, bloki en mallarĝan horizonton de niaj diocezoj, impliki en malfacilaĵojn, kiujn ni renkontos ĉe nova evangelizado. Kontraŭe ni volas atesti, ke Kristo liberigis nin; ni ŝatus esti atestantoj de la tuta libereco de Kristo: “kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio” (Fil 2,6). Tiel Li liberigis nin: per tio Li donacis ĉion, sin mem tutan kaj totale. Li volis, ke ni niaflanke donu ĉion, “por ke la mondo kredu” (kp. Joh 17,21). Ni ĉiuj estas vokitaj same kiel Li senigi nin de ĉio, kion ni havas, por ke ni akceptu la aliajn kaj por ke ni povu donaci nin al ili.

Temas pri la unua paŝo de “evangelizado”, tiel kiel praktikis ĝin Jesuo: por ke Li povu akcepti nin – dekreti, preskribi rilaton kaj donaci al ni Dian vivon, Li senigis sin mem. La kruco montras al ni senmezuran rimedon de ĉi tiu fordono. Temas pri senfina rimedo de la senfina Dio. Kiam Li venis en la mondon, Li daŭrigis la vivon “kiel en la ĉielo”; dum Li ĉion donacis, montris al ni vivon de la Triunuo: reciprokan, veran donacadon. La Patro donacas sin plene, dum Li montras la Filon. Dio senigas sin tiel multe, ke se temas pri Li, Li povas akcepti donacon de la Filo. En tiu ĉi Dia sindonacado kaj akceptado estas la Patro kaj la Filo unuecaj en la Sankta Spirito.

Ne ekzistas unueco sen reciproka sindonacado, ne estas donacado sen sinrezigno.

Se ni volas transdoni plu la mesaĝon de la Evangelio en Eŭropo kaj en la mondo, kaj tiel atingi renkontiĝon inter “Vorto de la vivo” kaj diversaj kulturoj, ni devas unuavice evangelizi nin mem: vivi tion, kion ni volas anonci al la aliuloj. Kie tio okazas, kie kreskas reciproka unueco de sindonacado, kie oni ĉi tiun “triunuan dialogon” vere vivas, tie troviĝas Dio vivanta; ĉeesto de Kristo kaj de lia Spirito estas preskaŭ evidenta.

(Laŭ lia libro REIFEZEIT - 1994 tradukis por Dio Benu Jitka Skalická)


La Ĉeĥa IKUE-Sekcio gratulas al la Monsinjoro kardinalo Miloslav Vlk kaj elpetas por li multajn Diajn benojn.
 

 al la indekso


 RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO SVATÝ KOPEČEK

Iĝis jam tradicia kutimo, ke ĉiujare okazas semajnfina renkontiĝo organizata fare de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en iu loko de Ĉeĥio, aŭ tiun aranĝon partoprenas la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, se ĝin en sia lando organizas la Slovaka IKUE-Sekcio. Nunjare tiu renkontiĝo okazis dum la semajnfinaj tagoj de la 12-a ĝis la 14-a de septembro 2014 en la fama pilgrimloko Svatý Kopeček u Olomouce (Sankta Monteto apud Olomouc). La pilgrimloko Sankta Monteto estas alloga ne nur pro sia historio kaj situo kaj beleco, sed ĝi estas ankaŭ grava, ĉar en la 21-a de majo 1995 tie okazis renkontiĝo de la junularo kun la Papo Johano Paŭlo la Dua.

La renkontiĝon partoprenis preskaŭ tridek esperantistoj inkluzive de gastoj el Slovakio kaj Germanio. Gastigantinoj de la renkontiĝo estis fratulinoj premonstraninoj, en kies ordena konstruaĵo Norbertinum en spirit-ekzerca domo oni loĝis kaj okazis apartaj programeroj.

Vendredon, post alveturo kaj loĝigo de la renkontiĝantoj, je la 18-a horo la ĉeestantoj partprenis sanktan meson en la kapelo meze de la pilgrimloka korta galerio. La kapelo estas dediĉita al Nomo de la Virgulino Maria kaj la meso estis celebrita honore al Ŝi ĝuste en la festotago de la Nomo de la Virgulino Maria. Post vespermanĝo okazis interkona vespero kun projekcio de la prezentaĵoj pri la okazintaj aranĝoj.

Sabaton matene la ĉeestantoj partoprenis la sanktan meson kune kun fratulinoj premonstraninoj en kapelo de ilia klostro. Antaŭtagmeza tempo estis dediĉita por vizito de historiaj monumentaĵoj de la urbo Olomouc, post la ĉefurbo Prago la plej riĉa urbo je historiaj monumentaĵoj en Ĉeĥio. Posttagmeze okazis Konferenco de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA kun elekto de nova sekcia komitato por la plua trijara balot-periodo. Prezidanto post kvaronjarcenta prezidantado de frato Miloslav Šváček iĝis Doc. ThDr. MUDr. Mgr. Max Kašparů PhD, vicprezidanto Ing. Jan Kalný, sekretario, kasisto kaj redaktoro de Dio Benu Miloslav Šváček. Frato Jaroslav Chodníček estis elektita kiel membro de la sekcia komitato. Kontrevizoroj iĝis Jiří Studený kaj Jindřich Tomíšek. Kiel rekonon de la dudek-kvin-jara oferema prezidanteco estis al s-ano Miloslav Šváček aljuĝita titolo Honora Prezidanto. Post la konferenco fratino Zdenka Novotná prezentis sian hundinon komprenantan esperantlingvajn ordonojn. Poste okazis tre interesa faka prelego de frato Max Kašparů, kiun partoprenis ankaŭ esperantistoj el E-kluboj de Olomouc kaj Přerov. Post vespera rozaria preĝo kaj vespermanĝo okazis plua parto de projekciado pri la nunjaraj gravaj aranĝoj: Bibliaj Tagoj 2014 okazintaj en Tuchoměřice apud Prago kaj la 20-a Ekumena E-Kongreso okazinta en la itala urbo Trento-Cadine, situanta en la belega valo de antaŭmontaro de Alpoj.

Dimanĉon post la matenmanĝo okazis interbabilado, en kiu la ĉeestantoj informis pri la E-aktivadoj en siaj E-kluboj. La restanta tempo antaŭ la dimanĉa sankta meso estis eluzita por projekciado pri la 66-a Kongreso de IKUE okazinta en la jaro 2013 en la pola pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska.

La solenan pilgriman sanktan meson la ĉeestantaj gefratoj partoprenis en la belega pilgrima Baziliko de la Vizito de la Virgulino Maria. Post ĝi kaj post tagmanĝo estis la semajnfina renkontiĝo fermita.

La partoprenantoj de la renkontiĝo en la centro Norbertinum, situanta tuŝapude de la Baziliko, estis kontentaj pro komforta loĝigo, bongustaj manĝoj kaj la tuta interesa programo. Ĉiuj do adiaŭis kontentaj kaj ĝojatendantaj la venontjaran renkontiĝon.

Miloslav Šváček

al la indekso


 SVATÝ KOPEČEK U OLOMOUCE – SANKTA MONTETO APUD OLOMOUC

HISTORIO KAJ PRISKRIBO DE LA PILGRIMLOKO

Ekesto de la pilgrima loko estas ligita kun nomo de bonhava komercisto kun vino en la urbo Olomouc Jan Andrýsek (vivanta en la jaroj 1595-1673), kiu promesis konstrui sur monteto, tiam nomata Sankta Monto, apud la urbo Olomouc, kapelon. Legendo rakontas, ke dum serĉado de loko por estonta kapelo li venis al altaĵo simila al tiu, sur kiu al li en sonĝo aperis Patrino de Dio. Per konstruo de la kapelo (konsekrita en la jaro 1633) sur terspaco de premonstrana abatejo de Klášterní Hradisko u Olomouce (Monaĥeja Opidumo ĉe Olomouc) komenciĝas daŭra ligiteco de la estonta pilgrimloko kun premonstrana ordena komunumo, kiu ĉi tie funkciis ekde la jaro 1151. La monaĥejo sur tiu loko estis fondita en la jaro 1078 fare de landprinco de Olomouc Otto Sličný; ĝis la jaro 1149 ĉi tie rezidis benediktanoj de Břevnov (Prago).

Pri la nuna graca bildo de la Virgulino Maria rakontas legendo, ke ermito, kiu servis ĉe la kapelo, estis vekita per mielvoĉa kantado de pilgrimantoj, kiuj sur altaron en la kapelo metis bildon de Maria kaj post tio ili malaperis. Nun oni preferas opinion, ke temas pri valora plastikaĵo antaŭe situita kaj honorata sur iu konvena natura loko, kiu post finkonstruo riĉigis kapelon kaj nuntempan sanktejon iĝinte „paladio“ de la regiono. Dum tridekjara milito estis la kapelo ruinigita, pli poste renovigita; pro pli kreskanta nombro de pilgrimantoj konstruigis premonstranoj el Hradisko en la jaroj 1669-1679 novan spacohavan sanktejon laŭ konstruprojekto de itala arkitekto Giovanni Pietro Tencalla. Fermita pilgrima komplekso de konstruaĵoj sur Sankta Monteto konsistas el kirko konsekrita al Vizito de la Virgulino Maria, plue el porloĝaj kaj utilcelaj konstruaĵoj, ambitoj kun kapelo; ĝi estas valora baroka verko de la 17-a kaj komenco de la 18-a jarcentoj, kies konstruon kaj ornamaĵon realigis eminentaj artkreantoj de la tiama tempo. Tuta profundo de la areo faras ĉirkaŭ 70 metrojn.

Preĝeja fasado kun flankaj aloj (longeco 97 m) kreas arkitekture tre impresdonan tutaĵon; ĝi havas riĉan skulptan ornamaĵon: en frontmuro ĉe enirejo estas alegorio de Diaj virtoj – kredo, espero kaj amo – de aŭtoro Josef Winterhalter, en niĉoj de la fasado staras statuoj de la Virgulino Maria kun Jesu-Infano, de sanktaj Stefano, Aŭgusteno kaj Norberto. Super horizontala kornica atiko de ambaŭ aloj estas statuoj de dek du apostoloj kaj de sanktaj Sebastiano kaj Roch, protektantoj kontraŭ pesto. Ilia aŭtoro estas ankaŭ J. Winterhalter. Rigardante al Olomouc elstariĝas intenco de arkitekto situigi la pilgriman lokon tiel, ke laŭlonga akso de la kirko direktiĝu al estinta premonstrana abatejo de Klášterní Hradisko (6 km, nuntempe armea hospitalo). Proksime de la sanktejo situas kruco dediĉita en la jaro 1909 de geedzoj Skládal, pragepatroj de Jiří Wolker, posta poeto, kiel esprimon de ĝojo pro naskiĝo de la nepo. Al ambaŭ flankaj unuetaĝaj aloj estas ambaŭflanke de la kirko kunigitaj pluraj konstruaĵoj: vintra kapelo kaj sankta ŝtuparo kiel memorigo pri 28 ŝtupoj en Jerusalema palaco de Pilato, sur kiuj supreniris Jesuo Kristo antaŭ sia kondamno. En supra parto de la ŝtuparo estas bela lignoskulptaĵo – Pieto kreita de Jiří Heinz el la urbo Uničov. Malantaŭ presbiterio de la kirko situas vasta korto kun statuaro de sankta Norberto, finita duoncirkle per malfermita klostra galerio kun krucvojo. En ties mezo estas enkonstruita kapelo de la Nomo de Virgulino Maria kun centra ovala dispozicio fermita per kupola volbo. En ambito oni povas vidi ankoraŭ du malgrandajn kapelojn de pentofarantoj – sanktaj Petro kaj Maria Magdalena.

La pilgrima preĝejo konsistas el ĉefa kaj transversa navoj, havantaj rulforman volbon, kupolon kaj ok flankajn kapelojn. Interno de la sanktejo fascinas per spacohavo, belarta dekoracio kaj heleco. Rulforma volbo kun duonlunoj en presbiterio kaj navo estas tute kovritaj per plastika stukaĵo plenigita per simboloj de alvokoj el litanio de Loreto kaj per grandaj freskaj bildoj de la Plejsankta Triunuo, Dia glorigo kaj Ĉielenpreno de la Virgulino Maria.

Sur venka arko estas videblaj pentraĵo memoriganta kronadon de la graca bildo el la jaro 1732 kaj blazonoj de ĉiuj landoj de tiama Aŭstria monarĥio. Stuka ornamaĵo de ĥorejo formas kune kun orgeno harmonian tutaĵon vicigitan inter eŭropajn vidindaĵojn. Kupolo de la sanktejo kun lanterno kuŝas sur kvar pilieroj, ĝi estas dekoraciita per freskaj bildoj prezentantaj okazaĵojn el vivo de ses malnovtestamentaj virinoj: Sara, Rebeka, Abigail, Betsabe, Jehudit kaj Ester. Ĉefa altaro konvene enkorpigita en abundon de artoplena riĉaĵo estas majstra verko de projektisto Baltassare Fontana. Sur muroj de la presbiterio estas el arĝento cizelitaj bildoj rilatantaj eventojn el fondo de la sanktejo.

Flankaj kapeloj de enirejo, evangelia flanko: kapeloj de la Plejvalora Sango de Kristo, de s-ta Gardanĝelo, de s-ta Aŭgusteno, de s-ta Jozefo. Epistola flanko: kapeloj de Dolorplena Virgulino Maria, de s-ta Paŭlina (patronino de Olomouc – tie ĉi staris origina kapelo de la fondinto de pilgrima loko la vendisto Andrýsek), de s-ta Norberto kaj de s-ta Joakimo. Marmora ofertablo, ambono kaj sacerdota seĝo el la jaro 1977 estas pretigitaj laŭ projekto de inĝ. ark. Tomáš Černoušek. Sankta Monteto apartenas per siaj situo, arkitekturo kaj belarta dekoracio al eksterordinare sukcesaj barokstilaj konstruaĵoj, ĝi estas verko de multaj artistoj samkiel el landoj post Alpoj kaj Vieno, sed ankaŭ de artkreantoj el Moravio kaj Olomouc.

La pilgrimloko travivadis dum sia historio periodojn de prosperado kaj eĉ de regreso, tiel kiel en la historio ŝanĝiĝis situacioj. Ĉi tie ni nur memorigu, ke dum liberigado de Olomouc en majo 1945 la sanktejo brulis, sed ne forbrulis. Oni sukcesis savi kaj renovigi turojn kaj eksteran preĝejan fasadon. En la jaro 1950 estis premonstranoj deportitaj kaj ili revenis ĉi tien nur en la jaro 1990. Sekvis gravaj eventoj, kiam oni la bazilikon honorigis per titolo „Baziliko Minora“ kaj kiam en la jaro 1995 vizitis Sanktan Monteton papo, nun jam sankta Johano Paŭlo la Dua, kiu ĉi tie renkontiĝis kun junularo.

Pilgrimoj: Ĉefaj pilgrimoj – en la festotago de Vizito de la Virgulino Maria (31.5.), en la dimanĉo post festotago de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria (15.8.) kaj en sekvaj lundo kaj mardo, en lasta dimanĉo de la monato oktobro.

al la indekso


 EL ATESTO DE KREDANTAJ HOMOJ

Iom pri Anelė Matijošaitienė (1927-2012), Litovio

Domon de Anelė Matijošaitienė en la jaro 1969 (la 14-an de novembro) vizitis Jesuo Kristo kaj pli poste sankta Virgulino Maria. Anelė havis aperaĵojn kaj ankaŭ ricevis mesaĝojn. Pri tio ŝi rakontadis al vizitantoj (se tio estis permesata de Supre). Tiun lokon komencis viziti multaj kristanoj, kaj tio ne plaĉis al soveta registaro, kiu ŝin fermis por esploro kaj kuracado en malsanulejon por frenezuloj. Tie ŝi estis “kuracata” de la 22-a de decembro 1969 ĝis la 7-a de aprilo 1970. Estis al ŝi donitaj grandaj dozoj da kuraciloj, sed ŝin efikis neniuj kuraciloj, ĉar ŝi estis gardata de Supre – ŝi ricevis aperaĵojn, konsilojn.

Reveninte hejmen en vilaĝon Keturnaūjiena, distrikto Šakiai, ŝi plu daŭris sian laboron en kolĥozo kaj pri ĉiuj eventoj rakontis al vizitantoj. Tio tre malplaĉis al loka kaj regiona estraro, precipe al sekurecaj instancoj, kaj ili decidis ŝin forigi de tiu loko. Estis projektita plano de konstruo de aerodromo surloke de ŝia domo, tial al Anelė M. estis proponite transloĝiĝi en alian loĝejon du kilometrojn for de tiu ĉi loko, sed ŝi ne konsentis. Tiam post multaj juĝprocesoj estis ordonite detruigi ĉiujn konstruaĵojn de ŝia bieno. Anelė M. ricevis konsilon elirante el domo preni nenion, krom la kruco, sed ŝi ankoraŭ prenis Sanktan Skribon kaj pasporton. Inter la 26-a kaj la 28-a de junio 1984 ŝia domo estis detruita per potenca buldozo nomata “Stalinec”, kaj ĉiuj ceteraj konstruaĵoj estis forbruligitaj. Post tio Anelė transloĝiĝis en Kaŭnas al siaj konatulinoj.

Pli poste en la jaro 1990, kiam soveta registaro malfortiĝis, en la loko de revelacioj estis starigita malgranda kapeleto kun interne pli frue konstruita kruco. Anelė M. revenis en sian eksan loĝlokon nur la 18-an de majo 1992. La homoj multe helpis ĉe konstruado de ŝia nova domo, ankaŭ multe laboris volontuloj. La domo estis finkonstruita en la fino de oktobro 1992. En julio 1995 jam estis signitaj fundamentoj de estonta preĝejo. Anelė M. ofte vidis aperaĵojn, ricevis konsilojn, mesaĝojn ne nur de Jesuo Kristo kaj Dipatrino, sed ankaŭ de sanktuloj Antonio, Johano Bosko, Patro Pio, Francisko k.a. kaj famaj litovaj pastroj.

Nun en Keturnaūjiena en la loko de revelacioj estas starigita bela kapelo de Dia Mizerikordo. Monsinjoro Lionginas Vaiĉiulionis (esperantisto) la 14-an de novembro 2009 (en 40-jara datreveno de la revelacioj) kune kun aliaj sacerdotoj tie celebris sanktan meson. Dum tuta tago estis disdonitaj miloj da sanktaj komunioj. Mons. Lionginas Vaiĉiulionis en preĝejo propraokule vidis latinlingvan leteron senditan el Vatikano, ke ĉi tiu loko jam estas eklezie agnoskita, ĉar tie okazis multaj resaniĝoj. Ke ankaŭ Litovio reakiros sendependecon, sed ke tio okazos pere de suferoj, sangverŝoj kaj larmoj, diris al viziulino Jesuo Kristo en la jaro 1970. Funebran sanktan meson por animo de viziulino Anelė Matijošaitienė la 25-an de aprilo 2012 kuncelebris emerita episkopo Mons. Juozas Žemaitis kun ĉirkaŭ 20 sacerdotoj, inter ili estis ankaŭ Mons. Lionginas Vaičiulionis, kaj multnombra ĉeestantaro.

(En soveta periodo konstruita aerodromo nun bone servas al vizitantoj por parkigo de aŭtomobiloj.)

Valdonė Skujienė, Panevėžys, 2014

al la indekso


 PARUO

Sur la branĉo paruo, paruo,
Ĉambron ensonas kantulo.

Legas ĉe mia tablo mi,
Libroj, kaj ĵurnal’ sur ĝi

Mi vin komprenas, paruo, paruo,
Tion vi fajfadas kial ho, kial ho.

Honestan laboron vi ŝatas, vi ŝatas:
Ĉe kap’ de via lit’ krucifiks’ estas, estas.

Ĉu ne sufiĉas kial plu, kial plu.
Pri pluraj amikoj, mi fajfu, mi fajfu.

Pravas kamarad’ paruo, paruo:
Eta fajf’ la homa vivo:

Fajfeto la vivo mia
Sufiĉas zorgo por esti bela.

Sufiĉas zorgo, ke mi estu bona,
Por ĉiu dum mi estas pova.

Kial ĉagreni, ĉu ne?
Ĉu iu stulta aŭ malbone?

Plendo kaj ĝojo de l’ homo
Ja estas la vero de Dio.

Senfunda la fundo de l’ mondo,
Ĉu ne, eta frato, paruo paruo.

Unu la vero mia etulo estas
Unu saĝeco, mi scias, mi scias:

Ĉu mi estas infano de Dio,
Kiel vi eta frato paruo, paruo?

Tradukis Lajos Kóbor, 1960
 

al la indekso


 NI NE AŬSKULTADU LA DIABLON

„Ni ne aŭskultadu la diablon, kiu alflustras nin, ke ni estas senpovaj kontraŭ perforto, maljusteco kaj peko,“ tekstis en la hieraŭa mesaĝo de la papo Francisko. La Sankta Patro jam plurfoje pri demono parolis, lastfoje en sia dimanĉa homilio, sed por multaj homoj tio estas tute fremda nocio. Ni demandis pri ĝi prefekton de Kongregacio de Kredinstruo, la ĉefepiskopon Gerhard Ludwig Müller.

„Estas tio treega potenco, kiu povas priregi ankaŭ la homon kaj forturni lin de la bono, el la vojo al Dio. La Nova Testamento kaj en ĝi mem Jesuo Kristo nomas diablon kiel murdanton kaj patron de la mensogo. Tiu ĉi forta grandpotenco do staras kontraŭ la vivo, kontraŭ la amo kaj kontraŭ la vero. Ni ekvidas la fortojn, kiuj ofte efikas anonime kaj estas apenaŭ ekkapteblaj, sed spite de tio ili estas tre realaj.

Estas tio precipe tiuj fortoj, kiuj kaŭze de prestiĝo kaj potenco eksplodigas militojn kun ĉiuj iliaj maljustecoj kaj suferadoj,“ daŭrigas la ĉefepiskopo Müller kaj aldonas: „Estas tio ankaŭ falsaj ideologioj kaj kriterioj, kiuj estas enverŝataj en la kapojn de la homoj, kaj kondukas al katastrofaj konsekvencoj.

Kun diablo tial ne ligas sin iu mistika imageco, kiel ĝi eble povus publike efiki. Estas tio reala forto, kiu kunefikas malbonon kaj kiu provokas la homon – do tentas lin al la malbono.

Se ni permesos nin forlogi al mensogo kaj al malamikeco de la vivo, ni venas al subpremado kaj ekspluatado, sed samtempe al ruinigo de la propra vivo, ĉar ni neniigas fidon je siaj proksimuloj,“ diras la prefekto de la Kongregacio de Kredinstruo. „Tiun danĝeron por persona kaj socia vivo ne eblas subtaksi, sed estas necese ĝin kontraŭstari.

Kiel kristanoj ni estas vokitaj al tio, ke ni tagon post tago rezistu tentojn de la mensogo kaj neniigo. Male, ni devas fariĝi senditoj de la vero kaj la vivo,“ instigas la ĉefepiskopo.

Gerhard Ludwig Müller (El http://radiovaticana.cz el la 25.3.2013)

al la indekso


 MIA KONSIDERAĴO PRI JESUO KRISTO

Dum tri jaroj Jesuo predikis al la homoj sian Dian filozofion. Ĝi estis siaspeca universitato. La Universitato de la Savo. Kaj por tion pruvi, Li estis akuzita pri tio ĉi, kio Li estis. Li mortis krucumita. Li resurektis, kaj Li estadis kun la disĉiploj 40 tagojn, havante homan korpon, sed kun aliaj Diaj ecoj. Li aperadis neatendite, Li trairadis la malfermitajn kaj sekurigitajn pordojn, kiel skribite „antaŭ la Judoj“. Kion signifas la vorto „Judoj“? Ĝi signifas antaŭ ĉio tiujn, kiuj vidante kaj aŭdante volis tion ne vidi, nek aŭdi. “Se vi ne manĝas la korpon de la Filo de homo kaj ne trinkas Lian sangon, vi ne havas en vi vivon“, eternan vivon. Sed tiu vivo povas signifi ankaŭ longan aflikton. Ni esperu kaj preĝu, por ke ĉiuj estu finfine savitaj. Ja tio eblas. Ĉar la Dia mizerikordo estas senfina, kaj la suferoj, kiujn faris al homoj la gravegaj pekuloj havas la limigitan dimension, kvankam tre grandan. Tiom grandan, ke Jesuo falis antaŭ sia martireco en agonion kaj la sanga ŝvito verŝis Lian vizaĝon. Tial Li preĝis kaj petegis sian Patron, se eblas, Li forprenu de Li la kalikon. Eble Jesuo ankaŭ pensis pri tiuj, kiuj estis farontaj al Li la grandegajn dolorojn, kaj estis elparolantaj tiom pezajn insultojn kontraŭ Li.1 Eble tio eĉ estis por Li pli grava ol Lia sufero mem? Ĉar Dio amas ĉiujn homojn. Dio estas plena de gajeco, sed Lin niaj pekoj ege afliktas. Ja Jesuo ploris pri la morto de Lazaro. Li ĉagreniĝis predikante la estontajn suferojn de la israela popolo. Dio ne estas indiferenta je niaj homaj aferoj. Li scipovas atendi, kiam ni pekas. Liaj sentoj estas pli intensaj ol la niaj. Ni ne ofendu Lin. Ni ne forgesu pri Li, ĉar Li ankaŭ suferas pro niaj pekoj ĝis nun. Ni amu Lin. Ni memoru, ke ni estas kreitaj laŭ Lia bildo.

1 Al mi ŝajnas ankaŭ, ke Jesuo havis grandan deziron malsupreniri el la kruco por momento surteren, sed Li ne estis pova, ĉar Lia Patro forprenis de Li la Dian forton / eblecon, ĉar Li volis, ke la kruca ofero estu pure homa laŭnature; ja Adamo estis homo, do Jesuo devis suferi kaj morti kiel mortas ordinara homo. Tial Li ekvokis: „Eli, Eli, lama sabaĥtani?“ Mi supozas, ke Dio entute nuligis la Dian forton de Kristo ekde Lia sufero de vipado, dornokronado kaj elteno de la insultoj, kaj parte antaŭe jam post la resanigo de la Malĥusa orelo. Sume Jesuo Kristo suferis kiel homo por forviŝi la Adaman pekon.

Andrzej Kleer, Anglujo

al la indekso


 SINJORINO ZDISLAVA DE LEMBERK

Sankta Zdislava naskiĝis al geedzoj Sinjoro Přibyslav el Křižanov (Moravio) kaj Sinjorino Sibyla el Sicilio verŝajne en la jaro 1220. Ŝi iĝis edzino de la ĉeĥa grandsinjoro Havel Markvartic el Lemberk v Podještědí. Ŝi kun sia edzo subtenis konstruadon de la dominikanaj monaĥejoj en Jablonné kaj Turnov. Ŝi naskis kvar infanojn. Zdislava fariĝis sanktulino kiel edzino kaj patrino de la familio, sed famigis ŝin ankaŭ karitata amo al malsanuloj kaj malriĉularo. Ŝi mortis en la jaro 1252 kaj entombigita ŝi estas en kripto de la klostra preĝejo en Jablonné v Podještědí. Ĉe ŝia tombo ĝis nun okazis multaj elaŭdoj kaj resaniĝoj je propeto de la sanktulino. Beatproklamita ŝi estis en Romo en la 28.8.1907 fare de la papo sankta Pio la Deka kaj kanonizita en la 21.5.1995 en Olomouc fare de la papo Johano Paŭlo la Dua.

Jaroslava Hamajdová

Sankta Zdislava, fidela edzino, modela kaj zorgema patrino, ŝirmantino de malriĉuloj kaj povruloj, kara kuracistino de malsanuloj, kunlaborantino de fratoj predikantoj kaj konstruantino de sanktejoj, estu propetantino de niaj familioj ĉe Sinjoro, ni petegas vin! Precipe protektu koncipitajn infanojn minacatajn per perforta mortigo en patrina sino.

al la indekso


  PILGRIMO

En la 31-a de majo 2014 vojaĝis kristanoj el la urbo Zruč nad Sázavou, Kácov kaj Soutice (Ĉeĥio) al sanktejo en la urbo Jablonné v Podještědí. Tiutage estis momtago de sankta Zdislava – la ĉiela patronino de la familioj. Sinjorino Zdislava, edzino de nobelo sinjoro Havel el Lemberk, estis estiminda virino. La tutan sian vivon ŝi dediĉis al servado de mizeruloj, malsanuloj kaj forlasitaj infanoj. En Jablonné ŝi fondis monaĥejon. En ĝia proksimeco troviĝas belega baziliko minora de sankta Laŭrenco (Vavřinec). En ĝia kripto estas tombo de la sanktulino Zdislava.

Al sankta Zdislava en Jablonné pilgrimas ĉiujare homoj el la tuta respubliko por elpeti tie sanon kaj Dian benon por la tuta familio.

Niaj pilgrimantoj ankaŭ ĝuis belan veteron, do la pilgrimo plensukcesis.

Mi deziras al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne vizitis sanktan Zdislava-n en Jablonné, ke ili ne hezitu pilgrimi al ŝi.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua

J J J

La plej grava kunsido de katedro

Profesoro Wojtyła ofte dum la skiado gvidadis sciencajn disputojn. Pro tio skiadis kune kun li la tuta „katedro“, krom pastro Andreo Szostek, kiu ne scipovis skii.
La profesoro ŝercante diris: „Andreĉjo, vi devas nepre eklerni skiadon, ĉar sen tio vi ne povas partopreni en la plej gravaj kunsidoj de la katedra teamo.“

J J J

Li freneziĝis

Iama amiko de kardinalo Wojtyła Eŭgeno Mróz publikigis en unu el semajnrevuoj siajn rememorojn el la gimnazia periodo. Jen la fragmento:
„Kiam en la jaro 1967 la ĉefepiskopo metropolito Karolo Wojtyła estis nomumita kardinalo, iris al li Georgĉjo Kluger, la amiko el la sama lerneja klaso, loĝanta en Romo. Li estis tre emociita lige kun la ekestinta situacio kaj plenserioze li komencis malkuraĝe bondeziri komencante per la vortoj: ’Eminenco‘, sed ĉi-momente la kardinalo interrompis lin, dirante al la ekĝojigita amiko: ’Georgĉjo, ĉu vi freneziĝis?!‘“

J J J

Pro kies pekoj

Kardinalo Karolo Wojtyła, skiante en la montaro renkontis montaranon, kiu lin iom malice ekdemandis:
„Kaj por kiaj pekoj, sinjoreto, vi ĉi dorsosakon portas?“
„Por la propraj,“ respondis distriĝinta kardinalo.
„Ee... Vi multajn ilin ne havas. Certe por ni ĉiuj vi ilin portadas,“ finis la montarano.

J J J

Skiado

Foje iu homo demandis Karolon Wojtyła, ĉu konvenas por kardinalo skiadi. Karolo Wojtyła ekridetis kaj respondis:
„Ne konvenas al kardinalo malbone skiadi!“

J J J

Malfidema montarano

Kardinalo Karolo Wojtyła, lacigita pro la migrado tra montaro, eniris al iu montarano por trinki lakton. Montarano rigardis la gaston, kaj finfine kun ekinteresiĝo ekdemandis:
„Kaj vi, de kie vi estas?“ „El Krakovo“ respondis la migranto.
„Kaj kiu vi estas?“ plue interesiĝis la montarano.
„Kardinalo“, respondis kun rideto turisto.
La montarano konfuzita pro la sekulara vestaĵo kaj granda dorsosako de la vaganto, skuis la kapon kaj diris: „He, vi estas tia kardinalo, kiel mi sankta Petro.“

El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski
(Daŭrigota)

 al la indekso


  RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (19:20 UTC).
DIMANĈE
kun daŭro 8-minuta kaj MERKREDE KAJ ĴAŬDE kun daŭro 9-minuta.
Por aŭskulti ilin per la Interreto:
Rekte je la indikita horo: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/diretta.asp
Laŭpete:
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
Arkivo:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Skribu al: RADIO VATIKANA - ESPERANTO SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO
Ret-poŝto:
<esperanto@vatiradio.va>
Por ricevi retpoŝte la informilon de RV, petu abonon al: <promo@vatiradio.va>

al la indekso


  GLORO SUR ALTOJ AL DIO

Teksto kaj melodio M. S. Schneider                                            Esperantigis Jiří Kořínek

2. Jen venis teren la Dia Fil’, / ho kia miraklo sub sun’, / por misvojantoj la voj-montril’, / la mondo alias de nun. Ref.: Gloro sur altoj al Dio ...

3. Omaĝi venis paŝtista ar’, / ho kia miraklo sub sun’, / vojmontris al ili stela klar’, / la mondo alias de nun. Ref.: Gloro sur altoj al Dio ...

4. Ĉe l’ krip’ saĝuloj genuas eĉ, / ho kia miraklo sub sun’, / oferas saĝon al Dia reĝ’, / la mondo alias de nun. Ref.: Gloro sur altoj al Dio ...

5. Al Betlehemo nin gvidu voj’, / ho kia miraklo sub sun’, / laŭ povoj servu ni Lin kun ĝoj’, / la mondo alias de nun. Ref.: Gloro sur altoj al Dio ...

 


Gracoplenan Kristnaskon kaj Di-benitan tutan jaron 2015 deziras al ĉiuj legantoj de Dio Benu la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj redakcio de Dio Benu.
 

 al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, opět se nezadržitelně blížíme ke konci roku a můžeme se ptát, jaký to byl rok pro náš život, pro naše rodiny, ale také pro tu naši nevelkou rodinu katolických esperantistů. V každém případě byl to opět rok nám Bohem darovaný, abychom ho co nejvíce využili především k duchovnímu prospěchu. Podařilo se nám to? Určitě máme za co Pánu děkovat, protože všechno, pokud to přijímáme jako vůli Boží, je pro naše dobro. V jarním období jsme měli možnost zúčastnit se úspěšných Biblických dnů v Tuchoměřicích u Prahy. Na 20. ekumenickém esperantském kongresu (EEK) v Trentu-Cadine v Itálii jsem reprezentoval naši sekci pouze já a to jen díky bratrům ze zahraničí, kteří mi to umožnili. Byl to kongres také velmi zajímavý a úspěšný, o kterém se můžete více dozvědět na stránkách tohoto čísla DB. A ještě následovalo víkendové setkání na Svatém Kopečku u Olomouce, které pořádala naše sekce ve víceúčelovém centru u sester premonstrátek v sousedství baziliky Navštívení P. Marie. Určitě nepřeženu s konstatováním, že se setkání líbilo všem účastníkům i hostům ze Slovenska a Německa a esperantských klubů v Olomouci a Přerově. Máme tedy na co vzpomínat a za co Bohu děkovat.

Na 20. ekumenickém E-kongresu (EEK) v Trentu byl přijatý návrh na uspořádání 21. EEK ve Štrasburku ve Francii v příštím roce v souvislosti se světovým esperantským kongresem (UK), který se bude konat ve francouzském městě Lille. V roce 2016 bude hostit UK slovenské město Nitra. Proto je předpoklad, že 69. kongres IKUE bude uspořádán před kongresem UK pravděpodobně na Slovensku ve městě Trnavě, kterého se bude moci zúčastnit větší skupina členů naší sekce. Proto bylo rozhodnuto, že příští rok bude uspořádáno víkendové setkání opět v ČR. Proto Vás prosíme o podání návrhu na snadněji dostupné místo setkání pro přibližně 25 osob s ohledem na možnou účast našich bratří a sester ze Slovenska.

Výbor sekce na základě návrhů vybere ten nejvhodnější pro jarní nebo zářijové víkendové setkání. Předem dík všem, kteří budou na tuto prosbu reagovat. Výbor sekce a redakce DB děkuje všem, kteří zasíláním finančního příspěvku umožňují vydávání našeho časopisu Dio Benu, který vstupuje do 25. roku své nepřetržité exis-tence. Díky všem, kteří také přispívají do časopisu svými články. A rovněž poděkování bratrům Pavlu Petríkovi (předs. slovenské sekce IKUE) a Markusi Bayerovi z Německa za předtiskovou kontrolu Dio Benu!

S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie zůstává váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 26.7.2014 ĝis la 31.10.2014: Marie Balíková, Mária Beláňová, Ladislav Částečka, Libuše Filipová, Karel Gleisner, Irena Hromadíková, František Jemelka, Jana Jurková, Jan Kalný, Václav Kaprál, Max Kašparů, Jana Kaucová, Marta Kepeňová, Marie Klumparová, Antonín Krejčíř, Blanka Ledvinková, Alfred Lotter, Jiří Machačík, Nataša Navrátilová, Václav Nosek, Zdenka Novotná, Jiří Patera, Hana Pospíchalová, Anežka Štěpánková, Jiří kaj Pavla Studený, Ludmila Tesařová, Danuše Vokáčová. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2014 (24) - číslo 4 (96).

ISSN 1803-8387

al la indekso