Dio Benu numero 95-3/2014

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 

·         ĈIUJ VOJOJ DIREKTAS ANKAŬ AL SANKTA MONTETO

·         VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)

·         VETERO (Episkopo Josef Hrdlička)

·         SALTADO EN LA FAJRON (Max Kašparů)

·         ABISMA DIFERENCO INTER DU SCIENCISTOJ (Mirosław Rucki)

·         SOLENO DE SANKTA JOHANO SARKANDER EN OLOMOUC (Episkopo J. Hrdlička)

·         LA UNUA MONDMILITO KAJ NUNTEMPA PACO (kardinalo Dominik Duka)

·         ĈU DIO EKZISTAS?

·         SURVOJE AL ETERNECO (Sac. Mieczysław Piotrowski TChr)

·         JUNA AMIKO DE JESUO (Jitka Skalická)

·         TEMPLON ONI FINKONSTRUIS NUR POST SES JARCENTOJ (Jitka Skalická)

·         FORTO POR TRAPASI SUFERON (Corrie Boom)

·         LA PATRINO DE LA BONA KONSILO (Max Kašparů)

·         PER PROPAGANDO KONTRAŬ EKLEZIO (Grzegorz Kucharczyk)

·         DIA VORTO DESTINITA AL ĈIUJ – EKSPOZICIO PRI LA BIBLIO EN ROMO

      (Jitka Skalická)

·         Helpo EN LA edukado kaj integriĝo de strat- Infanoj
por lerneja instruado EN TOGOLANDO

·         Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua
(
El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski)

·         RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

·         GRAVA SACERDOTA JUBILEO DE LA PASTRO PRELATO STANISŁAW PAWLACZEK

      (Zdzisława Każmierczak)

·         INTERNACIA KONKURSO DE RELIGIAJ KAJ LAIKAJ KANTOJ (Wiesław Mietliński)

·         Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·         Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·         DIO BENU


 ĈIUJ VOJOJ DIREKTAS ANKAŬ AL SANKTA MONTETO

En semajnfinaj tagoj de la 12-a ĝis la 14-a de septembro 2014 okazos tuŝapude de la pilgrima Baziliko de Vizito de la Virgulino Maria renkontiĝo de la esperantistoj, kiun organizas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Al tiu ĉi belega pilgrima loko venis la 21-an de majo 1995 ankaŭ nune jam kanonizita papo sankta Johano Paŭlo la Dua por renkontiĝi kun junularo. Ankaŭ via vizito de tiu ĉi belega loko estas atendata septembre. Do ĝis la revido en Sankta Monteto!

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, forpasis jam pli ol duono de la nuna jaro, sed nin ankoraŭ atendas du gravaj aranĝoj. La unua ĝenerale grava estas la aŭguste okazonta 20-a Ekumena E-Kongreso en Trento-Cadine en Italio. La lasta komuna kongreso okazis en la jaro 2009 en Vroclavo en Pollando. Post ĝi sekvis jaroj kun apartaj kongresoj pro ambaŭflanke gravaj jubileoj. Do post kvin jaroj denove okazos la kongreso komuna por la kristanaj esperantistoj. Temas pri signifa evento, ĉar ĝi okazos en Trento, do en la urbo, en kiu en la jaroj 1545-1563 okazis grava koncilio. La partoprenantaro de la EEK ne estos multnombra, sed la kongreso mem promesas tre interesajn programojn. Sur la paĝoj de venonta DB aperos aktualaj informoj, kiuj alproksimigos ĝiajn okazaĵojn al la legantoj nepovantaj la kongreson partopreni.

La titolpaĝo de tiu ĉi DB vin denove invitas partopreni semajnfinan renkontiĝon por vi organizatan en belega kaj memorinda pilgrimloko Svatý Kopeček u Olomouce (Sankta Monteto apud Olomouc). En la pasinta DB aperis bezonataj informoj pri tiu ĉi aranĝo. Ne plu prokrastu aligi vin, ĉar nur surbaze de ĝustatempe ricevitaj aliĝiloj ni povas finkompili definitivan programon, kiu kontentigos la partoprenantojn. La aliĝilojn bv. sendi perpoŝte al adreso de nia sekcio aŭ retpoŝte (ambaŭ adresoj aperis sur la aliĝilo aŭ ili estas akireblaj en kolofono de DB).

Specialan dankon mi adresas al tiuj, kiuj kontribuis per artikoloj al enhavo de DB. Mi firme esperas, ke sekvos interesaj artikoloj ankaŭ de pluaj legantoj, ĉar nia deziro celas konservon de plua aperado de nia revuo ankaŭ dum venontaj jaroj, kun helpo de Dio kaj via kunlabora subteno. Tiel ni sukcesos spiti eventualajn obstaklojn, venki ilin.

Dezirante al la menciitaj gravaj aranĝoj sukceson pere de Dia beno, tre kore vin salutas via frato   Miloslav Šváček.

al la indekso


 VETERO

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro la frato vento, pro la aero kaj nuboj, heleco kaj ĉiuj veteroj, per kiuj al ĉiuj siaj kreitaĵoj vivon Vi donas... (Sankta Francisko el Asizo)

La homoj ofte parolas pri la bona aŭ malbona vetero. Ili estas nur nocioj relative validaj. La abunda pluvo povas signifi plenumitan deziron de la terkulturisto, kaj male malkontenton de libertempantaj turistoj.

Ĉiukaze la vetero estas io, kion nenie oni povas mendi, certigi aŭ antaŭpagi, kion ni povas nur akcepti kiel Dian donacon. Dio mem ĝin difinis kaj saĝe ĝin regas.

En la Sankta Skribo signifas bona kaj malbona veteroj la veran malon de tio, kiel ni ilin komprenas. La suda lando plena de montoj kaj dezertoj, kie vivis Israelo kaj ankaŭ Dia Filo Jesuo, ne abundis per sufiĉo da akvo. Longa suna vetero sen la pluvo signifis ofte katastrofojn. Male ni trovas en la Biblio lokojn, kie la bildo de bona kaj benita vetero estas esprimita per la pluvo malsekiganta la teron.

Tiu ĉi bildo trafe priskribas eĉ la plej bazan sopiron de la homo: “Trarompu, Sinjoro firmamenton! Descendu kiel pluvo via instruo sur la sekegan teron. Roson donu, ĉieloj, desupre kaj la nuboj pluvu Justulon.” La vorto pluvo en la buŝo de Jesuo aperas nur unufoje, samtempe kun la suno. El la eldiraĵo rezultas, ke ili ambaŭ estas benitaj donacoj kaj atestas pri la Dia grandanimeco, ĉar Li “ordonas al sia suno eliradi por malbonuloj kaj bonuloj, kaj la pluvon sendas poj justuloj kaj pekuloj”.

Male, heleco kaj bona vido ne ĉiam estas en la Skribo kuliso por kvieteca kaj dezirata okazaĵo (ekz. Mat 4,8 aŭ Rea 34,1).

Sankta Francisko el Asizo en Kantiko de la Kreitaĵoj nin instruas, ke Dio devas esti laŭdata per ĉiu vetero. Estu la suna, duonsuna, nubkovrita aŭ plennuba veteroj, estu la nebulo, pluvo, neĝo aŭ fulmotondro, venteto aŭ ventego, ĉiu vetero laŭdas sian Kreinton kaj la homo devas Lin laŭdi kun ili.

Episkopo Josef Hrdlička

 al la indekso


  SALTADO EN LA FAJRON

La malamo ĉiam plej abruptas, kiu la lokon de la amo pli frue okupas. J. Zeyer

La malamo kaj la amo estas onidire du finoj de la sama ŝnuro. Du egaj travivaĵoj de unu homa animo.

Estas bone komprenebla, ke ami oni povas la homon, kiu estas inda je la amo, kaj malami eblas tiun, kiu kruele faris maljustaĵon. Sed ĉu estas eble malami tiun, kiu estis amata? Kaj ĉu estis pli frue vere kaj honeste amata tiu, kiu hodiaŭ troviĝas en la malamo?

La demandon povas sekvi demando, la opinioj povas disiĝi, sed por kio estas bona la tuta teorio kaj kun ĝi kunigita perdo de la tempo en la momento, kiam suferas du homoj. Unu tial, ke li malamas la alian, kaj la alia per tio, ke li de la unua ne estas amata.

La apostolo Paŭlo skribas en la konata 13-a ĉapitro de la Unua Letero al la Korintanoj pri la amo. Li priskribas ĝiajn ecojn kaj esprimojn. Li ankaŭ parolas pri la amo, kiu pro la aliulo saltas en la fajron. Sed salti pro la aliulo en la fajron povas la homo eĉ pro si, pro la amo al si mem.

Tiom mi povas ami mian gloron, ke mi por ĝin saltos en la fajron, en kiu brulas iu alia. Tiom mi povas admiri mian bravecon, ke mi ĝin denove por mi pruvos per la salto pro la aliulo. Tiom temas pri mia propra mio, ke mi eĉ bezonas, ke vi falu en la fajron. Sed prainiciatinto de tia amado estas la propra fiero.

Sed ĉu ne staras tiu mekanismo ofte en la fono de la subita ŝanĝo de la amo je la malamo? Ĉu ne temis pri la bezono anstataŭ la amo? Pri la bezono havi iun en la fajro pro mi mem?

Kiam jam estas post la brulego kaj la savito de mi foriras, li ne tuŝas per tio mian amon, kiel mi false kredigas min mem, sed li tuŝas mian fieron kaj mian egoismon. Kaj tio estas verdire kaŭzo por la malamo.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ankaŭ trovado de la veraj kaŭzoj de niaj doloroj.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 ABISMA DIFERENCO INTER DU SCIENCISTOJ

Christian Boehmer Anfinsen, bioĥemiisto kaj laŭreato de Nobelpremio, diras:

„Mi opinias, ke nur idioto povas esti ateisto. Ni devas akcepti, ke ekzistas certa nekomprenebla potenco, kiu havas neimageblan kapablecon antaŭvidi kaj scii kaj ankaŭ forton, kiu kaŭzis, ke komencis ekzisti la mondo.“

Malgraŭ tio eĉ la homoj racie maturaj elektas por si ateismon kaj tiel ili rezignas je baza intelekta honesteco. Unu el ili, elstara sciencisto George Wald, bioĥemiisto kaj fiziologiisto, laŭreato de la Nobelpremio en medicina fako, sin tiel esprimis pri sia intelekta elekto:

„Mi ne volas ekkredi je Dio. Tial mi pli volonte kredas je tio, pri kio mi scias, ke tio estas science malebla: spontanea ekesto de la mondo, kiu kondukas al evolucio.“

(El artikolo de Mirosław Rucki „Intelekta Honesteco“)

al la indekso


 SOLENO DE SANKTA JOHANO SARKANDER EN OLOMOUC

Homilio de episkopo de Olomouc Mons. Josef Hrdlička, deklarita en la katedralo en Olomouc en la sankta meso la 6-an de majo 2014, okazinta dum ĉeesto de pluaj episkopoj partoprenantaj kunsidon de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco en Olomouc.

En la libro Arĥipelago Gulag ni legas, kiel aŭtoro Solĵenicin priskribas ĉirkaŭ 50 metodojn de enketado kaj torturado, kiuj ŝanĝas homon je rompita ruinaĵo, kapabla konfesi kion ajn. Jam lego de tiu ĉi libro kaŭzas ĉe leganto doloron malfacile tolereblan. Sed la verkisto konsolas leganton: „Mia frato! Ne kondamnu tiujn, kiuj trairis tiun ĉi vojon kaj ne persistis, ne ĵetu kontraŭ ili ŝtonon!“ Sed ankaŭ li demandas: „Ĉu ekzistas maniero, kiel povas la torturita homo obstini? Kreitulo sentanta doloron, kreitulo malforta, kun vivaj ligoj al aliuloj, nepreparita, nodeto de karno, nervoj kaj ostoj? Kio estas bezona, ke li estu pli forta ol enketisto kaj la tuta fera kaptilo super li klakfermiĝu senrezulte?“ La aŭtoro, mem prizonulo, respondas: „Jes, ekzistas la vojo. Jam sursojle de la malliberejo estas necese diri al si: Estu, la vivo por mi finiĝis, pli aŭ malpli frue mi ja mortos. Mia korpo por mi ne plu estas bezonata. Nur miaj animo kaj konscienco havas por mi ankoraŭ signifon kaj valoron. Nur tiu venkas, kiu ĉion rezignas.“ Jen la citaĵo de la aŭtoro. La frazo el Apokalipso, kiun ni ĵus aŭdis, trafe priskribas forton de la martiroj per la vortoj: „Ili venkis pro la sango de la Ŝafido..., ĉar ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.“

Ĉiu el ni devus al si meti demandon kun timosento kaj tremo: Ĉu vere en mia vivo ekzistas io aŭ iu, pro kio mi pretus morti, oferi la vivon? Ĉu io aŭ iu estas trezoro por mia koro tiel valora kaj granda, ke mi tion amas pli multe ol min mem? Hodiaŭa homo, ekspoziciita al konstanta premo de komerca oferto, reklamo, avantaĝo, ĝuoj, al trendo de sekura ekzisto, profito, komforto, ŝajnas al ni, ke li estas konstante malpli kapabla de tiu totala memrezigno. Sed tiu, kiu havas nenion, por kio valorus oferi la vivon, amas do pleje sin mem, kaj fakte li vivaĉas, ĉar nur la amo verdire ebligas vivi vivon sinoferan. Sen sinofero al la vivo mankas pleneco kaj la homo nur vivetas.

Ankaŭ ni, la hodiaŭaj kristanoj, estas subigitaj al tiuj ĉi influoj, eĉ al ni povas ŝajni, ke nuntempe neniu povas postuli de ni vivoferon, elverŝon de la sango pro io. Kaj se ni tion en nia konscienco allasas, ni neigas nian identecon de la kristano, ĉar la kristano estas ĝuste tiu, kiu scias, ke Iu mortis anstataŭ mi, anstataŭ vi, anstataŭ ĉiuj, Li trapasis neimageblan torturon kaj morton. Kaj Li sciigas al ni, ke: „Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.“ Kaj tio ne estas nur saĝa teorio. Li aldonas: „Vi estas miaj amikoj.“ Vi, mi, ĉiuj. – Kaj kulmino de vivo de la eklezio estas ĉiam, ankaŭ ĉi-momente, la sankta meso kiel memoro de la vortoj pri la Korpo, kiu sin oferdonas, kaj pri la Sango, kiu sin elverŝas por nia savo. Kristanismo sen la kruco ne ekzistas. La Sinjoro tion opinias mortserioze. Sekvan tagon post tiuj vortoj Li mortas pro sangoperdo surkruce. Nia respondo ankaŭ ne estu nura nedevoliga, malfervora memoriga soleno, laŭkutima rito, sed konscia kaj ĉiam ardanta sopiro respondi al la amo per la amo, per la vivo kaj la morto.

Ni povus tion simpligi kaj diri: Ne, Sinjoro, se ĉiuj vin forlasus, mi neniam. Eĉ mian vivon mi oferos por vi. Tiuj ĉi vortoj estas al ni konataj. Ilin mem Petro diris, roko de la eklezio. Ni bone scias, kion la Sinjoro respondis al li per afablaj kaj komprenemaj vortoj, tamen senkondiĉe verecaj.: „Ĝis la mateno vi trifoje min malkonfesos.“ – La kristano devas eviti memfidajn gestojn, fortecajn emociojn kaj grandajn vortojn. Ni ne scias, ĉu ni sukcesus en ekstrema provo, en plej malfacilaj provoj de la vero. Venki eblas nur en la forto de la kredo, graco kaj amo, ĉar nur la amo „ĉion eltenas“. Ne per propra heroeco, sed per sango de la Ŝafido. Tion atestas ĉiuj martiroj.

Sankta Johano Sarkander estis priskribita – laŭ preciza protokolo pri demandesplorado fare de vidatestanto de la torturado – ne kiel memfida heroo, sed prefere kiel subtila kaj malforta homo, sed tute apogita al konscio, ke eĉ se li estus dispecigita, kiel li diris, li ne malsekretigos la konfes-sekreton. Li konis Iun kaj ion, por kiuj li senhezite kaj senkondiĉe pretis oferi la vivon. Post trifoja torturado, kiam oni uzis ĉiujn tiam konatajn torturilojn, kiel devigi la homon al konfeso, li sukcesis. Li nur ripetis la sanktajn nomojn: Jesuo, Maria, Anna. Kaj post torturado li dum tuta monato estis mortanta en prizono pro nekuraceblaj doloregoj de elartikigitaj membroj, per fajro bruligita karno kaj haŭto, sen sendolorigaĵoj aŭ morfino. En tiu ĉi stato li per lango turnis foliojn de breviero. Tiel mortas venkantoj. Tio estas ankaŭ alvoko por ni, episkopoj, sacerdotoj, diakonoj kaj eĉ piaj laikoj. Nenia granda heroeco aperas de si mem, sed ĝi kreiĝas el malgrandaj aferoj de nia vivo, al kiuj apartenas ankaŭ nia ĉiutaga preĝfideleco. Ni, heredantoj de legaco de tiu ĉi sanktulo, ne rajtas pri li eĉ paroli, prediki aŭ eldiri lian nomon, se ni malzorgus la preĝadon kaj kion ajn al ĝi ŝuldus. Tiam ni eĉ ne rajtus honori tiun patronon. Li levmetis al ni „lateton“ tre alten. Li porĉiame apartenas al tiu ĉi urbo kaj al ni. Ĉi tie en Olomouc li studis, ĉi tie li estis torturita, ĉi tie li mortis, ĉi tie estis festata en la jaro 1860 lia beatproklamo kaj la 21-an de majo 1995 ĉi tie li estis kanonizita fare de nuntempe jam sankta papo Johano Paŭlo la Dua. Lia historieto ne finiĝas, ĝi devas daŭrigi en ni.

Jes, kiu ne fidelas en malgravaĵoj, tiu eĉ ne taŭge plenumos gravajn decidajn atestojn. Kun legaco de la sankta sacerdoto Johano koheras ankaŭ donaco de pentofara sakramento, en kiu Dio malfermas brakplenon de la amo por nia renovigo kaj purigo. Ni aliru al tiu ĉi sakramento ĉiam kun dankema konscio, kian valoron la sankta sacerdoto Johano pagis por tiu ĉi donaco. (Sankta Patro Francisko rememoras renkonton kun konfesprenanto, kiu konfidis al li, ke li ofte havas kulposenton, ke en konfespreno „li eĉ tro multe pardonas“. Kvazaŭ li malŝparus Dian mizerikordon. Kaj kiam lin premas tiu kulposento, li preĝas al Kristo: „Sinjoro, se mi kulpiĝis, do ankaŭ Vi pro tio kulpas, ĉar ĝuste Vi tiel instruis min: pardonadi ĝis ekstremo.“ Kaj la Sankta Patro aprezis tiun ĉi preĝon. Ĝi certe estas instigo ankaŭ por ĉiuj sacerdotoj – konfesprenantoj.)

Estas dokumentita ankaŭ evento el maltrankvila periodo komence de la tridekjara milito, kiam armeoj sin trenis tra Eŭropo intencante neniigi, bruligi urbojn kaj vilaĝojn kaj murdi homojn. En la urbo Holešov, en nia diocezo, eliris procesio el preĝejo renkonten al soldula armeo. Paroĥestro Johano Sarkander portis Eŭkaristion kaj ĉiuj preĝis esperante, ke ilian urbon kaj la vivojn povas savi nur la Sinjoro mem. Okazis. La urbo estis savita. Prave ni povas ekpensi, ke ankaŭ nuntempe kaj post ĉiu sankta meso, kiam ni forlasas preĝejojn, ni ŝanĝiĝas je vivaj monstrancioj post tio, post kiam ni akceptis Korpon de Kristo, kaj ni portas ĝin en la koro en diversajn lokojn, kien ni revenas. Ankaŭ nuntempe temas pri la sorto de la mondo kaj transvivo de la nacio. Per tiu ĉi vojo volas kaj sopiras Kristo ankaŭ nuntempe penetri la mondon, kiu mem sen Li neniam saviĝos. Ne en oraj monstrancioj, sed en humilo kaj kaŝiteco de la koro, kiu proponas ĉion, kio montras vojon al la savo. – Ŝajnas, ke nombro de la martiroj kreskas. Antaŭ nelonge la Sankta Patro Francisko ploris pro kristanoj krucumitaj en Sirio, alnajligitaj sur la krucon kiel ilia Sinjoro – jes, nuntempe en la mondo kreskas nombro de la martiroj, eĉ pli multaj ili estas ol en la unuaj jarcentoj de la eklezia historio – precipe en Afriko kaj Azio. Estas tio semado de la estonta eklezio. Ni ne diru, ke tio ne koncernas nin. Kaj ni petu, ke ankaŭ en ni batu brava koro, kapabla ami iun pli multe ol nin mem. Vi, Sinjoro, kiel unua oferis la vivon por ni. Helpu ankaŭ al ni per via amo akcepti, trovi kaj tute min por vi donaci. Ĝis ekstremo kaj senkondiĉe, kun ĉio, kun la vivo kaj la morto. Amen.

al la indekso


 LA UNUA MONDMILITO KAJ NUNTEMPA PACO

Primaso ĉeĥa, la ĉefepiskopo de Prago, Mons. kardinalo Duka OP, aperigis jenan paŝtistan leteron, en kiu li aktuale reflektas cent jarojn ekde la komenco de la 1-a mondmilito.

Gefratoj, per tiu ĉi titolo mi adresas parolon ne nur al kredantaj katolikoj, sed al ĉiuj niaj civitanoj, kaj eĉ al gastoj de nia ŝtato, kiuj sopiras pri pacema vivo. Tiel mi faras en la tago, en kiu ni kun la tuta Eŭropo memorigas al ni komencon de la 1-a mondmilito.

Ni bone scias, ke ĝi estas diverse juĝita de historiistoj, ke pro ĝiaj konsekvencoj stumblas juristoj kaj politikistoj ankaŭ nuntempe. Tion mi lasos por fakuloj. Mi volas atentigi pri io alia. Pri tio, kiel tiu milito markis homhistorion, kiu estas historio de kulpo, pardono kaj savo.

La 1-a mondmilito prezentas ŝokon kaj moralan rompon. Milionaj da militviktimoj kaj ilia anonimeco dubigis valoron de la homa vivo. Kion gravas unu soldato? Obeo al ordonoj sub minaco de morto dubigis nocion de respondeco kaj per tio ankaŭ de la homa digno kaj sinestimo. Ne estas mirinde, ke post fino de la milito okazis du reagoj. La unua estis strebo rememoron pri ĝi eligi, formeti ĝin en pasintecon. La dua estis la kredo, ke io simila ne plu povas ripetiĝi. Hodiaŭ ni scias, ke post dudek jaroj tio ripetiĝis en formo ankoraŭ pli granda kaj pli nehomeca.

Estas necese emfaze diri, ke la similaj aferoj povas ripetiĝi kaj similmaniere ankaŭ ekestas. Situacio en Ukrainio estas ĉu el loka kadro, ĉu el aliro de grandpotencoj danĝere simila al situacio en Balkanio en antaŭvespero de la 1-a mondmilito kaj eldiraĵoj de iuj politikistoj estas preskaŭ identaj al tiuj el antaŭvespero de la 2-a mondmilito. Kiel tio estas ebla? Okazas tio ĝuste tial, ĉar konsternigantajn rememorojn ni volas eligi kaj ni forgesas lerni per ili ripetante pereigajn erarojn. Milionojn da mortintoj, kiuj avertas, ni ne volas aŭdi.

Ni metu al ni pluan demandon. Kiel tiu ĉi nekalkulebla homamaso alvokanta nin al konservo de la paco ekestis? Ĝi estiĝis tiel, ke fiera, al ĉio superanta potencavido rifuzis kaj silentigis voĉojn de paco. Estas konate, ke letero de la papo Pio la Deka, per kiu li preskaŭ surgenue petis imperiestron, ke li malebligu militon, estis detenita en ĉefa stabo kaj ne estis al li transdonita. Estas honoro por nia ĉefdiocezo, ke la ĉefepiskopo Skrbenský sin publike starigis subtene al pluaj aliaj pacalvokoj de la papo. Pro tio li estis forigita el la praga episkopa Seĝo. Ankaŭ estas malofte memorigata, kiom da viroj estis el ĉiuj partoprenintaj landoj ekzekutitaj pro patrujperfido, ĉar pro religie motivigita homa respondeco ili rifuzis mortigi surbaze de komando.

La unua mondmilito enkondukis du gravajn temojn. Ĝi skuigis kredon je bona Dio. Kiel Li povis tion rigardi?! Dio estas la Dio de la paco kaj Li invitas al sia paco ĉiujn homojn. La homoj militas el sia volo, ne el la volo de Dio. La katolika eklezio, eĉ ne la aliaj kristanaj eklezioj, benis armilojn, sed kun angoro ili preĝis por soldatoj kaj elpetis por ili Dian protekton kaj Dian mizerikordon. Ĝi skuigis ankaŭ nocion de paco, ĉar ĝi estis difektita tiel forte, ke ĝis nun ĝi ne estis tute renovigita. Mi metas al mi demandon, kio do estas paco kaj kiel atingi ĝin. Eble ĉiuj homoj antaŭsentas, kio la paco estas, kaj kapablas paroli pri la momentoj, kiam ili ĝin eksentis. Sed difini pacon oni ne sukcesis. La kaŭzo estas evidenta. Ni volas pacon ordoni kadre de konfliktoj. Ĉiam la rezulto estas iu ne-milito.

Kristanoj ĉiam serĉas instruon en Biblio. De tie ni ekscias, ke la vera paco ne estas nocio surtera, sed propreco de Dia estado. La paco estas harmonio de tri Personoj en unueco de la Dia Triunuo. Plue al ni la Skriboj diras, ke ni estas al ĝi invitataj per propono de pardono. La vera paco estas stato de reciproka sinakcepto. Sed tio ekestas per ago de pardono kaj reciproka interpaciĝo. Tion oni ne povas deklaracie realigi. La repaciĝo devas eliri de la vivo, tio estas ĝuste tiel, kiel de la vivo elkreskis maljustaĵoj, doloro kaj malamo. Vundoj de dividiĝo devas resaniĝi. Tio estas longa procedo, kiu povas sukcese evoluiĝi, nur se ni konscios pri la tuto, kiun tio koncernas. Tio estas homaro eŭropa kaj tutmonda, al kiu ni ĉiuj apartenas.

Eĉ kiam militfalintoj mortadis, Dio scias, en kia reciproka malamo ili kune hodiaŭ kuŝas, kaj ni sur batalkampoj rikoltas grenon por ĉiuj. Ĉiuj militfalintoj estas niaj falintoj. Al ĉiuj ni deziras, ke ili en la paco ripozu. Kaj tial ni ne rajtas ilian pacon ĝeni per kriegoj de novaj konfliktoj nek malnovaj riproĉoj. En Malnova Testamento estas mirinda vizio de sopirata paco, kiu samtempe montras, kiel al ĝi proksimiĝi. Profeto Jesaja diras: „Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn ... oni ne plu lernos militon.“ Nia strebo do estu kunlaboro. Ĉiu klopodu pri ĝi tie, kie li ĵus staras, en malgrandaĵoj kaj grandaĵoj. Ni fine ekkomprenu, ke laboro kunigas, profito malprofite de aliulo disigas.

Mi benas vin. Mi alvokas vin, iĝu portantoj de la paco. En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

+ Dominik Duka

 al la indekso


 ĈU DIO EKZISTAS?

Iu viro alvenis al razisto por tondi siajn harojn kaj por razi sin kiel kutime. Ili interbabilis pri multdiversaj aferoj kaj temoj. Subite la parolo turniĝis al temo pri Dio. La razisto diras: „Vidu, mi ne kredas, ke Dio ekzistas.“ „Kial vi ne kredas?“ demandis la kliento. La razisto: „Tio estas simpla, sufiĉas eniri straton kaj vi vidas, ke Dio ne ekzistas. Diru al mi, se Li ekzistus, ĉu ekzistus tiom da malsanaj homoj? Ĉu ekzistus tiom da forlasitaj infanoj? Se vere Dio ekzistas, ĉu povas ekzisti tiom da suferoj kaj doloroj? Kiel mi povas ami Dion, se Li permesas ĉi ĉion...“ La kliento por momento enpensiĝis, sed ne respondis, ĉar li ne volis ekdisputi. La razisto finis sian laboron kaj la kliento foriris. Nur post eliro straten, li ekvidis malpuran viron kun longaj haroj kaj longa barbo, sen ordigita eksteraĵo. Estis tio jam antaŭlonge, kiam tiu ĉi viro lastfoje havis tonditajn harojn. La kliento revenis al la razisto kaj diras: „Sciu, la razistoj ne ekzistas!“ La razisto: „Kiel vi tion povas diri?“ demandas surprizite la razisto. „Mi estas razisto kaj mi estas ĉi tie. Ĵus nun mi vin razis kaj tondis viajn harojn...“ „Ne!“ ekkriis la kliento. „La razistoj ne ekzistas, ĉar se ili ekzistus, ne ekzistus tiom da neprizorgataj homoj kun longaj haroj kaj longa barbo, kiel tiu viro surstrate!“ La razisto: „Ho jes, la razistoj ekzistas, nur la homoj ilin ne serĉas.“ La kliento: „Ĝuste!!! Tiel estas. Dio ekzistas. Kio okazis estas nur tio, ke Lin la homoj ne sekvas, eĉ ne Lin serĉas. Tial ekzistas tiom da doloro kaj sufero en la mondo.“ (El interreto)

al la indekso


 SURVOJE AL ETERNECO

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr

Alexander Eben estas eminenta neurokirurgo kun pli ol dudekjara praktikado en universitataj hospitaloj, li lekcias en Harvard. Li realigis multajn operaciojn de cerboj. Dum propra malsano li travivis klinikan morton…

Aleksander Eben la 10-an de novembro 2008 subite malsaniĝis pro inflamo de encefala meningo kaŭzita de bakterioj de kojlo. La malsano tute blokis funkcion de lia kortekso. Li enfalis komaton. De medicina vidpunkto lia resaniĝo aspektis neebla, ĝi estus opiniata kiel miraklo. Kaj ĝuste tiam, kiam li enfalis komaton kaj lia kortekso ĉesis funkcii, Eben ektroviĝis ekster sia korpo. Antaŭe li ĉiam opiniis, ke la homa konscio kaj travivaĵoj de mortlimo havas sian fonton en cerbo kaj ke en la momento de la morto la homo ĉesos ekzisti. Kvankam la scienco ne kapablas komprenigi, kiel miliardoj da nervoĉeloj en la cerbo povas krei konscion kaj pluajn pli altajn sentojn, tamen Eben estis certa, ke en proksima estonto sciencistoj solvos ankaŭ tiun ĉi misteron.

Tio, ke li mem travivis klinikan morton, kaŭzis, ke la sciencisto tute ŝanĝis siajn opiniojn. Kiam li enfalis komaton, li ektroviĝis en pure spirita realeco kaj ĝuis nekredeble klaran menson kaj akrevideblecon.

Fakto de ekzisto de infero

Eben unue troviĝis en iu terura ŝlima fora regiono, kie li kaptiĝis kvazaŭ en iu kaptilo. Li aŭdis teruran mekanikan, monotonan krakadon kaj li vidis, kiel el la ŝlimo elmergiĝas ŝrikantaj kaj stridantaj bestvizaĝoj, kaŭzantaj timegon kaj naŭzon. Li sentis letalan fetoron de sango, fekoj kaj vomaĵoj. Frotis sin je li pikantaj korpoj de migranta arego, kiu similis vervojn kaj serpentojn. Tio en li vekis plej altan gradon de naŭzo kaj teruro.

Estas necese konsciiĝi, ke nia parolkapablo ne sufiĉas esprimi faktojn, kiuj estas por nia senskono neakcepteblaj. Kiam la Dipatrino en Fatimo la 13-an de julio 1917 malsekretigis al la infanoj la unuan fatiman sekreton (parolante pri tio, ke la lasta konsekvenco de rifuzo de Dio fare de homo estas infero) kaj kiam la infanoj ekvidis vizion de la infero, ili estis tiel ŝokitaj, ke ili al neniu volis malkaŝi enhavon de tiu ĉi sekreto. Nur post akra instigo de episkopo Lucio priskribis la tutan vizion. Sed antaŭe ŝi per tiuj ĉi vortoj diris al la episkopo siajn rezervojn: „Kiel mi povus priskribi inferon? Mi ne trovus adekvatajn vortojn por priskribo de tiu realo, ĉar tio, kion mi diras, estas nenio, tio donas nur malfortan imagon.“

La fakton de la eterna damno priskribas grandaj mistikuloj. Ekzemple ankaŭ sankta Faŭstina tiel finas priskribon de ŝoka vizio de la infero: „La pekulo konsciiĝu, ke per kia senso li pekas, per tiu li suferos dum la tuta eterneco; tion mi skribas pro Dia ordono, por ke neniu animo elturniĝu, ke infero ne ekzistas, aŭ ke neniu tie estis kaj ne scias, kia tio tie estas. Mi, fratulino Faŭstina, pro Dia ordono estis en inferabismoj, por ke mi al la animoj diradu kaj atestadu, ke infero ekzistas. (...) Tio, kion mi skribis, estas malforta ombro de tio, kion mi vidis. Mi rimarkis, ke plej multaj estas la animoj, kiuj ne kredis, ke la infero ekzistas. Kiam mi reakiris konscion, mi ne kapablis rekonsciiĝi pro timego, kiel terure la animoj tie suferas, tial mi ankoraŭ pli fervore preĝas por konverto de la pekuloj, senĉese sur ilin alvokas Dian mizerikordon. Mia Jesuo, pli volonte mi ĝis la fino de la mondo mortadus en la plej grandaj suferoj, ol ke mi vin ofendus eĉ per la plej malgrava peko.“ (Taglibro 741)

Kiam kolombianino Gloria Polo1, kiu post fulmtrafo estis en stato de klinika morto, troviĝis ekster sia korpo, ŝi spertis ekziston de la infero, purgatorio kaj ĉielo. En priskribo de la infero ŝi asertas, ke antaŭ ŝi malfermiĝis konsterniga abismo, kiun ne eblas priskribi per homaj vortoj. Tiu profundaĵo de la malamo ŝin entiris en sin. Obsedis ŝin morteca timego antaŭ nerevenebla damno en eterno. Nura lumanta pentolumeto, kiun ŝi ankoraŭ en sia animo havis, tiel incitis demonojn, kiuj troviĝis en tiu abismo de la malbono, ke ĉiuj sin sur ŝin kolerege ĵetis. Ilia malamo pikis kaj kaŭzis al ŝi egan suferon. Ŝi ne havas vortojn, per kiuj eblus esprimi la teruron, kies kaŭzo estas mortecaj pekoj, kaj precipe vivstilo, kvazaŭ Dio ne ekzistus, mankantaj preĝoj, rifuzo de pentofara sakramento kaj Eŭkaristio, abortigoj, praktikado de diversaj formoj de okultismo, pekoj de malĉasteco, adulto, uzado de kontraŭkoncipiloj, pornografio ktp.

Gloria subite eksentis, ke ŝin sankta ĉefanĝelo Mikaelo firme kaptis kaj savis antaŭ merĝiĝo en teruran abismon de la malbono. Pere de ekvido de la infero Jesuo Kristo celis ŝin instrui, ke multjara konscia kaj libervola plonĝado en diversajn pekojn ŝin starigis en tian kaptitecon de la potencoj de la malbono, en malmolkorecon, kiu tute fermiĝadis antaŭ donaco de Dia mizerikordo. Dum tia stato egoismo transformiĝas ĝis malamo rilate al Dio, do je infero.

Leciono, kiun Jesuo Kristo al ni donas, estas klara: se pekoj en la homo tute neniigos perceptemon por Dia amo, li komencos malŝati la Dian mizerikordon kaj aperos en kaptiteco de satano. Tia homo en momento de morto rifuzas Dian mizerikordon, elektos malamon rilate al Dio kaj eternan damnon en la infero. La Sankta Skribo parolas pri totala ekskludo de malpiuloj el Dia regno: „Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.“ (1 Kor 6,9-10; komp. Gal 5,19; Efe 5,5)

Se ni revenos al travivaĵoj de Eben, estas necese emfazi, ke nur danke al Dia mizerikordo li spertis , kiel „gustas“ realeco de infero, por ke li povu konvertiĝi kaj pere de propra atestado alvoki homojn al konvertiĝo al Dio. Skuita per tiu ĉi realeco li eksopiris per ĉiuj fortoj rapide forlasi tiun lokon. Post certa tempo komenciĝis malheleco, kiu lin ĉirkaŭis, malpliiĝi kaj eksonis sonoj de la plej ĉarma muziko, kiun li neniam aŭdis.

Ĉielo

Fine de la malhela tunelo, en kiu li troviĝis, ekvidis Eben turnantan lumon, el kiu elradiis agrabla varmo. Li komencis suprenleviĝi kaj subite li aperis en neordinara lumo, plenravanta lumo, elradianta vivon, ekstazan belecon, ĝojon kaj trankvilon. En la Sankta Skribo ni legas: „En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.“ (Joh 1,4-5); „...Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom“ (1 Joh 1,5) kaj la Sinjoro Jesuo pri si diras: „Mi estas la lumo de la mondo, kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.“ (Joh 8,12)

En multaj tekstoj de malnovaj mistikuloj troviĝas motivo de la lumo, kiam ili priskribas sian renkontiĝon kun Dio. Fama konvertito sankta Aŭgusteno tiel priskribas sian unuan renkontiĝon kun Dio: „Mi ekvidis kvazaŭ per okuloj de mia animo, super tiuj okuloj, super mia racio, grandegan Lumon. Ĝi ne estis ordinara lumo, kiun ĉiuj vidas, ĝi eĉ ne havis la saman aspekton, sed multe pli forte lumanta kaj ĉion pleniganta per sia helo. Ne, tio ne estis la sama lumo, sed alia, tre diferenciĝanta de tiuj ĉiuj. Ĝi ne estis super mia menso kiel oleo super akvo aŭ kiel ĉielo super tero, sed estis pli granda, ĉar min kreinta, mi do malalta, ĉar per ĝi kreita. Tiu, kiu konas veron, konas tiun Lumon.“

Membro de Franca Akademio de Sciencoj André Frossard en momento de sia konvertiĝo, kiam ankoraŭ kiel ateisto li rigardis la Eŭkaristion, li eksentis palpeble la ĉeeston de Dio. Li skribis: „Tio estis lumo spirita, tio signifas la lumo instruanta – kvazaŭ ardo de vero. Ĝi definitive renversis vivaranĝon. Ekde la momento, kiam mi ĝin ekvidis, mi povas diri, ke por mi ekzistas nur Dio, kaj ĉio cetera estas nura hipotezo.“ Kontraŭe al tio fratulino Faŭstina priskribas mistikan vizion de la ĉielo tiel: „Hodiaŭ mi spirite estis en la ĉielo, rigardante tiun senliman belecon kaj feliĉon, kiuj nin post la morto atendas. Mi vidis, kiel ĉiu kreitaro senĉese honoras kaj laŭdas Dion; mi vidis, kiel grandega estas en Dio feliĉo, kiu sin disverŝas sur ĉiujn kreitulojn, kaŭzantaj ilin feliĉaj, kaj ĉiu laŭdo kaj honoro el feliĉigo revenas en Fonton kaj eniras en profundojn de Dio, kontemplante internan vivon de Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito, kiun ili neniam entenos nek penetros.“ (Taglibro 777)

Alexander Eben skribis, ke la homa parolo ne kapablas esprimi superban belecon kaj feliĉon, kiuj regas en la ĉielo. Li sensis tie proksimon, teneran amon kaj ĉiopotencon de Dio en la Sankta Triunuo Ununura, kiu amas senkondiĉe. Dion, kiu elradias amon, koran kunsentadon, sed kiu malĝojas, kiam la homoj pekas kaj lian amon rifuzas. Eben tiam konsciis, ke ĉiu materia universo estas kvazaŭ malgranda ereto kompare kun spirita dimensio de realeco, kaj eĉ se surtere povas veki teruron ĉieĉeestado de la malbono, tamen en la tuta universo regas Dia amo, kiu fine triumfos.

La plej grava malkovro estis por Eben dum tiu neordinara spirita vojo la senkondiĉa Dia amo kaj tio, ke ne estas necese maltrankviliĝi pro la morto. Plenigi per timego devas sinteno de malakcepto de konvertiĝo, persisto kaj favoro al pekoj kaj rifuzo de Dia mizerikordo.

Vizio de ĉielo kaj travivaĵo de Dia ĉeestado klarigis al Eben, ke unu el la plej gravaj eraroj, kiujn la homoj faras, estas tio, ke ili persistas en konvinko, ke Dio estas nepersona estulo. Eben tiam travivis personan rilaton de la amo kun Dio, kiu estas amo, ĉar Li estas absoluta unueco de tri Diaj personoj. Dio ĉiun homon amas tiel multe kaj tiel Li pri li zorgas, ke Li mem iĝis vera homo, surprenis suferojn kaj pekojn de ĉiuj homoj, por ke pere de sia morto kaj resurekto Li pardonu ĉiujn pekojn, totale venkis kontraŭ satano kaj morto, por doni al ĉiu eblecon de la savo. Kiam Eben estadis ekster sia korpo, li estis kunigita kun Dio – kiel ĉiu homo dumpreĝe. Li ekkomprenis, ke senpera, persona kontakto kun Dio en ĉiutaga preĝo estas nia plej grava kaj samtempe plej natura tasko. Ĉiopotenca, ĉioscianta, persona Dio nin amas sen kiuj ajn kondiĉoj kaj enpreĝe Li donas al ni ĉion, kion ni bezonas por feliĉo, do ankaŭ la vivon kaj amon. Tial necesas ĉiutaga preĝo. Kiu ne preĝas, tiu perdas la plej grandajn trezorojn: amon kaj eternan vivon.

Reveno al surtera vivo

Eben kun granda malĝojo revenis en surteran vivon, kiun li sensis kiel specife ĝenan limigon. Post kiam li vekiĝis el la dormo, li akiris dum mallonga tempo kompletan scion pri neurobiologio, al kiu li sin dediĉis dum studado kaj longjara praktikado. Tiel same al li kun nekutima akreco enskribiĝis ĉiuj rememoroj de la tempo pasigita ekster la korpo kaj redonis al li kredon je persona Dio kaj postmorta vivo. Tiu ĉi kredo estas por li fonto de neesprimebla ĝojo.

Alexander Eben tre sopiras, ke li povu kun kolegoj de sia fako dividi ĉion, kion li travivis – do tion, ke ekzistas persona Dio, kiu estas amo, ke ĉiu homo havas nemorteman animon, spiritan menson, kiu funkcias pere de materia cerbo. Eben certigas siajn kolegojn, ke la homa cerbo ne produktas menson, sed funkcias kiel redukta valvo aŭ filtro, kiu adaptigas spiritan konscion por ekkonaj kapabloj de la homo. Laŭ Eben mistero de la homa konscio estas la plej granda pruvo de ekzisto de spirita realeco. Ĝi estas pli reala ol materia mondo kaj ĝi ne estas kroma produkto de fizikaj procezoj.

Post resaniĝo faris Eben detalan analizon de sia amasigita medicina dokumentaro de la periodo de dormo. Kiam li kontrolis rezultojn de esplorado de sia cerbo helpe de magneta rezonanco, li konsciis, kiom malfacila estis lia sanstato. Kojlonaj bakterioj likvidis liajn cerboĉelojn kaj li troviĝis sojle de morto. Lia cerbo ne funkciis, tial liaj travivaĵoj de tiu tempo ne povas esti produkto de la cerba projekcio.

Proksimume du jarojn post sia resaniĝo Eben vizitis sian bonan amikon John, fame konatan scienciston, kiu estis estro de unu el la plej bonaj sekcioj de neŭrobiologio enmonde. John kun mirego kaj komprenemo aŭskultis rakonton de Eben pri liaj travivaĵoj de limo de la vivo kaj la morto. Pli poste li al Eben konfidis, ke antaŭ la jaro kuŝis lia malsana patro sur mortlito. Li tre suferis kaj volis laŭeble baldaŭ morti. Iun tagon tute neatendite malaperis lia maljunula demenco kaj li komencis kun filo paroli pri temo de senco de homekzistado. Iumomente li turnis kapon kaj komencis vigle kaj kun ĝojo interparoli kun iu nevidebla persono. Montriĝis, ke tio estis lia patrino, mortinta antaŭ 65 jaroj. John ekkomprenis, ke ŝi venis, por lian patron antaŭ la morto kuraĝigi kaj ĝojigi. La atesto de Eben lin ankoraŭ pli firmigis en konvinko pri ekzisto de nemortebla homa animo kaj la eterna vivo; pri tio, ke postmorte la homa vivo ne finiĝas, nur ŝanĝiĝas, ke lia surtera vivo sin enskribiĝas en Dian planon de estado por la tuta eterneco.

Ni memoru, ke klinika morto ne estas travivo de vera morto. Ĝi estas nur proksimiĝo al ĝia limo. Sinjoro Dio nin instruas, ke surtere ni vivas nur unufoje: „Ne forgesu, ke la vojo reen ne kondukas“ (Sir 38,21); „Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo...“ (Heb 9,27) Nia surtera vivo estas ununura kaj neripetebla, post morto ne plu ekzistas reveno. Kiam la homo mortis, li renkontiĝas kun Kristo kaj okazas juĝo, dum kiu la homo nerevokeble decidos la savon akcepti aŭ rifuzi. Ekzistas neniu reenkarniĝo. Ĉiuj tiuj, kiuj je ĝi kredas, Kriston rifuzas kaj sekvas „filozofadon, bazitan sur homaj mitoj, sur universaj potencoj, ne sekvas Kriston“ (komp. Kol 2,8).

Estas necese ankaŭ memori pri tio, ke ĉiu provo pri priskribo de travivaĵoj en stato de klinika morto restos ĉiam ne tute perfekta, ĉar supernaturan realecon ne eblas adekvate esprimi per homaj nocioj. Ekzistas ankaŭ granda danĝero de interveno de malbona spirito, kiu strebas diversmaniere falsigi veron pri Dio kaj la eterna vivo. Tial ununura kriterio, helpe de kiu oni povas juĝi verecon de la travivaĵoj de la limo de la morto, estas la Sankta Skribo kaj instruo de la katolika eklezio. Nur Kristo instruanta kaj aganta en la eklezio donas plene kredindan respondon al demando pri la postmorta vivo, pri nemortema animo, pri juĝo en momento de morto, pri ĉielo, infero kaj purgatorio.

Jesuo Kristo, kiel vera Dio kaj ankaŭ homo, kiel unua el la homoj venke trairis travivaĵon de vera homa morto. Vere li resurektis kaj vivas en sia reala, glorigita korpo. Nur Jesuo estas garantio de la eterna vivo por ĉiu homo. Tial li diras: „Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos... Ĉu vi tion kredas? (Joh 11,25-26); „Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita“ (Mar 16,16); „ Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos“ (Joh 8,51); „Se vi per via buŝo konfesas Jesuon Kriston, kaj kredas en via koro, ke Dio Lin levis el la mortintoj, vi saviĝos; ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo...“ (Rom 10,9-10)

Por ke ni povu sekvi vojon al la ĉielo, kiun Jesuo montras kaj laŭ kiu nin gvidas, estas necese al Li redoni tutan nian vivon, submetiĝi al la ordonoj, evangelio kaj instruo de la katolika eklezio. Estas necese radikale sin forturni de ĉiu peko, persisteme preĝi, legi la Sanktan Skribon, tuj sin deturni de ĉiu morteca peko en pentofara sakramento kaj laŭeble ofte akceptadi Jesuon en Eŭkaristio.

(Transprenita el Miłujcie się! 4/2013)
1
http://www.ikue.org/cz/gloriapolo/gloria.htm

al la indekso


 JUNA AMIKO DE JESUO

La Sinjoro kreas en ĉiuj tempoj novajn sanktulojn. Ni spertas tion en la historio. Tamen ankaŭ dum nia vivo – dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj naskiĝis novaj estontaj sanktuloj. Unu el ili nomiĝas Carlo Acutis (1991–2006), li vivis en la itala urbo Milano.

Juna Carlo estis dotita per granda talento por ĉio, kio estas ligita al mondo de informadiko; kaj liaj geamikoj kaj plenkreskuloj, magistroj kaj inĝenieroj de informadiko taksadis lin geniulo. Ili estadis mirigitaj pri lia kapablo kompreni misterojn, kiujn informadiko kaŝas kaj kiuj estas kutime alireblaj nur al tiuj, kiuj finstudis universitaton, fakajn studojn.

Interesoj de Carlo etendiĝis de komputila programado ĝis prilaboro de filmoj, al kreado de TTT-sistemoj, gazetetoj, kiujn li ankaŭ redaktis kaj enpaĝigis. Sed tio ne sufiĉis. Li plenumis ankaŭ volontulan servon al helpon bezonantaj homoj, al infanoj kaj maljunaj homoj.

Oni povas diri, ke temas pri mistero, rigardante ĉi tiun junan fidelulon el diocezo Milano. Carlo estis adoleskanto de nia tempo, simila al multaj samtempuloj. Okupita en lernejo, inter amikoj, li havis grandan, pasian intereson por komputiloj.

Samtempe li estis granda amiko de Jesuo Kristo; li partoprenadis ĉiutage sanktan meson kaj akceptadis Eŭkaristion. Li konfidis sin al la Virgulino Maria, preĝis Rozarion, ofte faris Eŭkaristian Adoradon.

Carlo mortis nur 15-jara kaŭze de fulme mortiga leŭkemio. Li kapablis dum la vivo oferdoni la propran vivon por la Papo kaj por la Eklezio. Jitka Skalická, Romo, junio 2014

al la indekso


 TEMPLON ONI FINKONSTRUIS NUR POST SES JARCENTOJ

Katedralon de Sanktaj Vito, Adalberto kaj Venceslao en Prago (en kies kapelo okazis Diservo de la nunjaraj partoprenintoj de Bibliaj Tagoj en Tuchoměřice – rim. de red.) komencis konstrui en la jaro 1344 reĝo Jan Lucemburský. La ĉefa templo de ĉeĥaj landoj ĝisatendis: post ses jarcentoj ĝi estis finkonstruita kaj oni solene benis ĝin. Tio okazis la 12-an de majo 1929. Tamen kelkajn jarcentojn pli frue ŝajnis finkonstruo nereala.

Revo pri ĝia finkonstruo komencis realiĝi aŭtune 1873 okaze de la 900-a datreveno de estiĝo de praga episkopejo. Kardinalo Bedřich Schwarzenberg tiam kuŝigis fundamentan ŝtonon por nova parto de la templo.

Rekonstruon de origina gotika katedralo komencis ŝtonĉizistoj jam pli frue, en la jaro 1861. Restaŭron de templa navo tiam ekgvidis arkitekto Josef Ondřej Kranner, kiu apartenis al malnova praga ŝtonprilaborada – konstruŝtona dinastio. Ĝi ekzistis en la metropolo ek de la fino de la 17-a jarcento. Dum la gvidado de J. O. Kranner oni rekonstruis kapelojn de la templo. La plej pretendata evidentiĝis renovigo de la kapelo de Johano la Baptisto; oni devis unue malkonstruigi kaj poste rekonstruigi ĝin. J. O. Kranner gvidis laborojn en la Katedralo de Sankta Vito ĝis sia morto en la jaro 1871. Ĉar tiutempe li aktivis ankaŭ en Vieno, kie oni konstruis novgotikstilan vot-preĝejon, en Prago ofte helpadis ankaŭ lia filo Jan kaj ŝtonĉizisto Karel Svoboda.

Laborojn en Prago gvidis poste ekde la jaro 1873 fama arkitekto Josef Mocker, post lia morto – vintre 1899 – Kamil Hilbert.

Katedralo de Sankta Vito estis solene malfermita la 28-an de septembro 1929 fare de episkopo Antonín Podlaha. Tiamaniere finiĝis ĝia fama konstru-historio. Je ĝia komenco – en la 21-a de novembro 1344 estis la ĉeĥa reĝo Jan Lucemburský kun filoj Karel kaj Jan Jindřich, kiuj kuŝigis fundamentan ŝtonon de la katedralo. Jitka Skalická, Romo, junio 2014

al la indekso


 FORTO POR TRAPASI SUFERON

Kiam mi estis malgranda, mi foje diris al mia patro: „Paĉjo, mi timas, ke neniam mi havos sufiĉe da forto, por trapasi iun suferon.“ Post tio la patro demandis min: „Diru al mi, kiam mi donas al vi monon por vojaĝo antaŭ via forveturo? Ĉu tri semajnojn antaŭe“ – „Ne, paĉjo, vi donas ĝin al mi en la tago, kiam mi devas aĉeti bileton.“

„Ĝuste. Kaj ĝuste tiel tion faras ankaŭ nia ĉiela Patro. Li ne donados al vi forton trapasi suferon, kiam vi neniun trairas. Ja hodiaŭ vi tiun ĉi forton ne bezonas. En la momento, kiam vi suferos, vi ricevos eĉ la bezonatan forton. Hodiaŭ vi vere ĝin ne bezonas.“ Tiu ĉi aserto min trankviligis kaj tute trankvile mi foriris por ludi. Pli poste, kiam aperis malfacilaĵoj, donis Dio al mi tiom da forto, ke mi eĉ per ĝia fluo estis superverŝita. Ne pli frue kaj eĉ ne malpli frue. Li donis ĝin al mi en la ĝusta momento.

(Corrie Boom)

al la indekso


 LA PATRINO DE LA BONA KONSILO

Ju pli la mondo estas tiel nomata pli moderna, des pli ĝi estas pli komplika. Ofte estas la vivo por la homo tiel komplika, ke li ne plu kapablas ĝin regi, kaj tial li bezonas konsilon de iu, kiu estas rigardata kiel fakulo. Tial la homoj elpensis diversajn konsilejojn – antaŭgeedzecan, geedzecan, eĉ la konsilejojn postdivorcajn. Ni havas konsilejojn por entreprenistoj, ekonomiajn ktp. La plej komplika afero, kiun la homo ne kapablas regi, estas lia vivo mem.

Oni povas nenion oponi kontraŭ tio, se la homo vizitas fakulon por ricevi la konsilon, ekzemple ĉe la kuracisto, tia agmaniero estas ĝusta. Sed estas perpleksige, ke precipe la junaj homoj hodiaŭ ne turnas sin al siaj patro aŭ patrino, ili ne turnas sin al sia instruisto aŭ tute ne plu al la pastro. Sed ili serĉas la konsilon tie, kie ili supozas interligitecon de la fameco kun la saĝeco. Ili sin turnas al la famaj kantistoj kaj aktoroj. Se estas iu fama, ne devas esti ankaŭ saĝa.

La junaj homoj ne turnas sin por la konsilo ĝuste al la instruistoj kaj gepatroj tial, ke tiuj institutoj, instruista, gepatra, sed ankaŭ la eklezia, entute kiel tiaj institutoj perdis ĉe ili fidindecon. Por la juna homo ili estas preskaŭ senbezonaj, balastigantaj kaj vekantaj oponon.

Ili aŭ konsiliĝas inter si mem, aŭ ili demandas tie, kie ili ricevas la plej etkostan kaj la plej supraĵan respondon. Se iu konsilus al la junaj homoj valore kaj respondece kaj se tiu konsilo estas ligita kun klopodoj, tion la nuntempa homo ne ŝatas. “Konsilu al ni tiel, por ke tio estu efika, simpla, oportuna, simple ke tio ne postulu multe da forto, sed antaŭ ĉio, ke ni ne devu labori sur ni mem kaj ke ni ne devu abnegacii kaj regi nin.”

La Virgulino Maria estas la patrino de la bona konsilo. Mi dirus, ke tio estas iu speco de konstante valora, senĉese valida kaj eĉ daŭre moderna konsilejo. Jes, ni ne povas klavi la telefonnumeron kaj mendi nin ĉe tiu virino kiel klientoj, kion ni faras ĉe aliaj konsilejoj. Sed ni povas ĉe la Virgulino Maria konsiliĝi ĝuste en konfronto kun ŝia vivo. Ŝia vivstilo, vivvaloraĵoj, humileco kaj silentado, la kapablo konsideri, pritaksi, ŝia kapablo meti la esencajn kaj gravajn aferojn sur la unuan lokon, tion ĉion tion starigi antaŭ la proprajn okulojn kaj per tio kompari niajn opiniojn, niajn sintenojn, niajn prijuĝojn de la okazintaĵoj, la propran aliron al la vivo.

Ni ne povas diri, ke tio, kio validis en la vivo de la Virgulino Maria antaŭ du mil jaroj, ne plu hodiaŭ validas. Se ni per tiu ĉi maniero komparos konstruindustrion, medicinon, teknikon kaj sciencon, do la diferencojn ni trovos. Sed en tio ne temas pri la vivo. La vivo estas en la valoroj, kiel estas la vero, amo, pardono, fideleco, saĝeco kaj tiuj valoroj estas kompareblaj en ĉiu tempo. La Virgulino Maria estas la patrino de tiuj bonaj konsiloj. Ni provu iam anstataŭ klavado de la telefonnumeroj al diversaj konsilejoj psiĥologiaj kaj psiĥiatriaj kaj sinmendado en ambulatorioj de tiuj fakuloj surgenuiĝi, fermi la okulojn, malfermi la koron kaj konfronti nin kun la vivo de la Virgulino Maria.

Max Kašparů

al la indekso


 PER PROPAGANDO KONTRAŬ EKLEZIO

En dumonata evangelizada periodaĵo aperanta en Pollando sub titolo Miłujcie się (Amu vin) aperas poparte interesaj traktaĵoj titolitaj “Per propagando kontraŭ Eklezio” verkitaj de Grzegorz Kucharczyk. Ĉi-sube ni publikigas tradukaĵon de la oka parto aperinta en la menciita periodaĵo n-ro 1/2014.

Laŭ kreintoj de marksisma ideologio religio estas unu el la plej grandaj obstakloj survoje de konstruado de socialismo. Karlo Marx en sia konata diraĵo ĝin nomis „opio de homaro“.

Religio: „opio“ kaj „brando“

En la jaro 1844 skribis juna Marx en komentario al Filozofio de Juro verkita de Georg Wilhelm Friedrich Hegel: „Forigo de religio kiel trompa feliĉo de la homaro estas kondiĉo por tio, ke ĝi atingu veran feliĉon.“

Tiun ĉi konvinkon de kreinto de „scienca“ socialismo totale samopiniis gvidisto de bolŝevisma revolucio kaj kreinto de sovetia totalismo – Vladimir Iljiĉ Lenin. En la jaro 1905 en artikolo Socialismo kaj religio li skribis: „Religio estas unu el formoj de spirita subpremado, kiu ĉie strangolas popolamasojn, subprematajn fare de senĉesa laboro por aliuloj, nesufiĉeco kaj forlasiteco. (...) Religio estas unu el specoj de spirita alkohola brando, en kiu servutuloj de kapitalo dronigas siajn homajn vizaĝojn, siajn pretendojn je almenaŭ iom pli konvena homa vivo. (...) Hodiaŭa proletariaro staras surflanke de socialismo, kiu eluzas sciencon por batalo kontraŭ religia stultigado kaj senigas laboristojn de la kredo je postmorta vivo, por unuigi ĝin por konkreta lukto pri pli bona surtera vivo.“

„Saĝeco de etapo“ – ni ne parolas pri batalo, sed pri „dispartigo“

Lenin (same kiel pli poste Stalin) dispartigis je „etapoj“ fortotrudon de establo kaj komunisma ideologio al rusoj kaj pluaj nacioj. Unue do estis likvidita caro kaj lia familio, aristokrataro, caraj oficiroj kaj poste komenciĝis likvido de „malamikoj de popolo“ kaŝitaj inter la popolo mem (komp. „dekulakigon“ de rusa vilaĝaro en 30-aj jaroj de la 20-a jc. aŭ sufokon de insurekcio de maristoj en Kronŝtadt jare 1921).

Similan „etapan“ trompon oni povas vidi en batalo kontraŭ kristana kredo en Rusio, gvidata ekde la jaro 1917 fare de Lenin kaj de li kreita registara sistemo. Komence do estis proklamataj trankviligaj devizoj pri tio, ke la celo de bolŝevikoj estas nura „deŝtatigo de la eklezio“. Bolŝevista registaro (Konsilistaro de popolaj komisiistoj) ĝin proklamis pere de speciala dekreto en la 23-a de januaro 1918).

Sed ĉiu, kiu legis antaŭrevoluciajn deklarojn de Lenin, sciis, ke la vorton „dispartigo“ oni devas kompreni „atako“. En citita artikolo Socialismo kaj religio (j. 1905) Lenin skribis: „Ni postulas totalan deŝtatigon de la eklezio, por ke povu okazi batalo kontraŭ religia stultigado.“ Sed atentu! Temas – kiel ni legas en tiu teksto – pri lukto „pere de uzo de pure ideologiaj kaj nur ideaj armiloj, helpe de nia gazetaro, nia vorto“. Ne estas necese tro rapidi (jaro 1905!), antaŭ akiro de efektiva regado malkovri ĉiujn kartojn.

Ankoraŭ novembre 1918 Lenin avertis bolŝevikojn: „Ni devas teni specifan singardemon en superado de la religia obskurantismo. (...) Se ni batalos tro akre, per tio ni povas nur veki ĝeneralan antipation.“ Tiel do apektis „saĝo de etapo“. Ĝuste en Rusio okazis sanga intercivitana milito, en kiu devis bolŝevikoj batali ne nur kontraŭ kontraŭrevolucia armeo de „blankuloj“, sed ankaŭ kontraŭ plimulto de rusa maldekstrularo (eseroj, anarkistoj ktp.). En Peterburgo mem okazis en la jaro 1918 kelkaj kontraŭbolŝevikaj laboristaj strikoj.

Sed ĉi ĉio ne signifis, ke tuj post transpreno de regado fare de bolŝevikoj okazadis neniu persekutado de rusa kristanismo. Perforto sin disverŝis tra la tuta Rusio, per granda forto ĝi ekatakis ankaŭ preĝejojn kaj ortodoksajn monaĥ(in)ejojn. Tiu okazo estis strikte ligita kun dekreto publikigita la 20-an de januaro 1918 (cetere jam tri tagojn antaŭ oficiala „deŝtatigo de la eklezio“) pri konfisko de ĉiu havaĵo – movebla kaj nemovebla – apartenanta al la ortodoksa eklezio.

El 1025 ortodoksaj monastiroj (klostroj), kiuj en Rusio ekzistis, ĝis la jaro 1920 estis 673 atakitaj kaj elrabitaj fare de bolŝevikaj trupoj. En multaj okazoj la invadoj de komunistaj batalgrupoj renkontiĝis kun rezisto de ne nur monaĥoj, sed ankaŭ de sovetaj kredantoj, kiuj sin starigis por ilia defendo.

„Avida“ eklezio kaj „humanaj“ bolŝevikoj

Julion 1918 akceptita unua bolŝevika konstitucio krom konservo de „deŝtatigo de la eklezio“ garantiis al ĉiuj loĝantoj „liberecon de religia propagando, kiel ankaŭ de kontraŭreligia propagando“. Samtempe estis en la sama dokumento tuta klerikaro (ortodoksa eĉ katolika) kune kun „kapitalistoj, komercistoj, ekspolicanoj, krimuloj kaj imbeciloj“ metita en grupon de „liŝencoj“ – senbezonuloj, do kiel homoj senigitaj de ĉiuj civitanaj rajtoj (en la jaro 1932 estis oficiale al klerikuloj malpermesita loĝiĝo en la urboj). Tiamaniere verkita konstitucio fare de bolŝevikoj iĝis mem propagandista dokumento. Unue ĝi kreis iluzian impreson, ke la kristanoj en Rusio post la jaro 1917 ĝuas „liberecon de la religia propagando“. Due ĝi vicigis klerikulojn en grupon de elpelitoj al rando de socio.

Unua vera anonco en bolŝevika konstitucio estis proklamo de libereco de kontraŭreligia propagando (antaŭ ĉio de kontraŭkristana). Post venko de bolŝevikoj en civitana milito (jare 1920) venis tempo por batalo kontraŭ „religia postrestinteco“. Temis pri atingo de du celoj samtempe: likvidi eklezion kiel aŭtonomian institucion kaj posedpreni la eklezian havaĵon. En tiu dua kazo temis pri fare de bolŝevikoj planita konfisko de valoraj metaloj (oro kaj arĝento).

Komence de la jaro 1922 elĉerpiĝis rezervoj de cara oro, kiun bolŝevikoj ekposedis uzinte ĝin por aĉeti en Okcidento armilaron kaj municion por Ruĝa armeo aŭ manĝovarojn por partia aparato (kompreneble ne por malsatanta loĝantaro). En la jaro 1921 komenciĝis en Volgio granda malsatmortado, kiu ĝis la jaro 1922 mortigis kvin milionojn da homoj. Kaŭzo de tiu ĉi katastrofo estis fare de bolŝevikoj faritaj rekvizicioj de manĝovaroj kadre de tiel nomita milita komunismo. Lenin tute ne malkaŝis, ke malsatigo de rusaj vilaĝoj estos konvena batalilo kontraŭ „klasa malamiko“ (Volgio estis en la jaro 1921 loko de multaj kontraŭbolŝevikaj revolucioj, plej granda el ili okazis en Tambova gubernio – Тамбо́вская о́бласть). Malsato trafis ne nur terkulturistojn, sed ankaŭ eklezion, por kiu estis vivgravaj (en sociologia senco) rusiaj vilaĝoj. La eklezio ankaŭ iĝis celo de propagandista atako, kiu devis „kovri“ ĉefan celon – planon de bolŝevika registaro prirabi havaĵon de la ortodoksa eklezio. Komence de la jaro 1922 estis ekigita granda kontraŭeklezia propagando, kies gvidon konfidis Lenin al Trockij. Tiu elpensis agitvorton „Ŝanĝu oron por la pano“ kaj sub tiu devizo okazis en tuta Rusio elrabado kaj malhonorigado de la ortodoksaj preĝejoj. Tiam estis murditaj dekoj da popoj kaj episkopoj. Bolŝevika registaro proklamadis, ke prirabitan oron oni uzos por havigi vivrimedojn al de la jaro 1921 malsatantaj loĝantoj de Volgio. Fakte per la oro estis aĉetata antaŭ ĉio armilaro kaj vestaro por Ruĝa armeo kaj manĝovaroj por partiaj aparatuloj. Samtempe bolŝevikoj likvidis de la eklezio fonditajn instituciojn, celantaj certigi helpon al malsatuloj en Volgio.

Likvido de nekonvenaj libroj

Fenomeno nedisigeble kunigita kun atako kontraŭ kristanismo, gvidata fare de bolŝevikoj, estis cenzuro celanta religiajn presaĵojn. Komence de la dudekaj jaroj de la 20-a jc. ordonis bolŝevika Komisariato de klerigo (analogio de ministerio de klerigo) forigon de libroj signitaj kiel „nekonvenaj“ el bibliotekoj en la tuta Rusio. En tiu kategorio krom aliaj troviĝis ankaŭ tiaj aŭtoroj kiel Platon aŭ Kant, sed antaŭ ĉio tiuj, kiuj pledis kristanismon (la tuta riĉa religia literaturo de rusia ortodokso).

Ne estis hazardo, ke speciale konscience estis farita tiu „purigo“ en vilaĝaj bibliotekoj. Unue tial, ĉar tiam en la vilaĝoj vivis plejmulto de rusoj. Due tial, ke kamparana stato estis natura socia „interna lando“ de la eklezio. Anstataŭ libroj „nekonvenaj“ devis ekinteresigi libroj – laŭ bolŝevikaj starmaniero – ĉiudirekte konvenaj. Tiuokaze temis ne nur pri propagando de verkoj de „klasikuloj“ de marksismo aŭ de Lenin mem. Konsidere al tio estas frapanta lia rekomendo de la komenco de la dudekaj jaroj, ke la rusaj bibliotekoj havigu por si verkojn de francaj enciklopediistoj (iluminatoj). Kontraŭkristana elokvento de iliaj verkoj estis de vidpunkto de komunistaj regantoj malfacila por reverko (plie denove estis ebleco – kio servis por propagando – montri al tio, ke reĝimo fingrumas al „okcidenta civiliza kontribuo“).

Ĉefa celo: junularo

En aprilo 1923, dum la 12-a Kongreso de Bolŝevika Partio, estis decidite pri „pliintensigo de sistema propagando, realigita grafike kaj konvinke tiel, ke ĝi montru al ĉiu laboristo kaj terkulturisto mensogecon kaj negadon de iliaj interesoj, kiujn enhavas ĉiu religio“.

Elekto de metodo (propagando anstataŭ amasa fizika teroro), pri kiu decidis estraro de komunista partio, estis tute konscia. Kiel tekstis en rezolucio de la kongreso el la jaro 1923, uzado de pli agresemaj metodoj „kaŭzus nur plikreskon de religia fanatismo“ (komprenu rezisto de kredantaro).

Ĉefa adresato de kreskanta propaganda strebado devus esti rusa junularo. Pli ĝuste ne tiel adresato, kiel realizanto de tiu ĉi projekto de propagando. Laŭ direktivoj de la menciita kongreso de bolŝevika partio la propagando devas iĝi unu el ĉefaj taskoj de Komunista Asocio de Junularo (Komsomolo). Membreco en ĝi estis laŭvorte deviga por ĉiuj lernantoj de sovetiaj lernejoj.

Konforme kun sia rolo de „transmisia zono de la partio“ dum sia kongreso en la jaro 1923 Komsomolo alvokis siajn membrojn al enviciĝo en „ankoraŭ pli profundan sisteman kontraŭreligian propagandon“. En la jaro 1929 gazeto „Komsomola vero“ alvokis siajn legantojn al batalo kun emfazo, ke „estas necesa afero sin armigi per dinamito de klasa malamo kaj batali per ĉiuj rimedoj kontraŭ respekto dum kontraŭreligia batalo“.

Samjare aprobita nova konstitucio de Sovetunio difinis, ke „celante sekurigi al laborularo efektivan liberecon de kredkonfeso (...), la libereco de praktikado de religiaj ceremonioj eĉ kontraŭreligia propagando estas garantiata al ĉiuj civitanoj“. En sovetia ŝtato estis oficiale aprobite, ke ekde tiam loko estas nur por propagando de ateistoj.

Batalantaj ateistoj kaj ilia amaskomunikila imperio

En la jaro 1925 fondis membro de bolŝevika gvidantaro Jemeljan Jaroslavskij (Minej Izrailjeviĉ Gubelman - Мине́й Изра́илевич Губельма́н) tutsovetian „Asocion de ateistoj“ (ekde la jaro 1929 ĝi ekzistis sub nomo „Asocio de batalantaj ateistoj“).

La sendieca propagando en la dudekaj jaroj de la 20-a jc. disponis pri grandega amaskomunikila konzerno. De la jaro 1922 aperadis tutsovetia semajngazeto „Ateisto“, kiu iĝis presorgano de Asocio de ateistoj (kies eldonkvanto en tridekaj jaroj atingis duon-milionon da ekzempleroj). Ĝi ne estis ununura titolo de ateista gazetaro, kiu estis eldonata en Rusio post la jaro 1917. Grandan eldonkvanton havis ankaŭ semajngazeto „Antireligioznik“ kaj“Ateisto“ aperanta en specialaj eldonoj destinitaj al diversaj nacioj vivantaj sur teritorio de Sovetunio. En la jaroj 1929-1935 aperadis ĝia versio en pola lingvo sub titolo „Batalanta ateisto“ (adresatoj de kontraŭreligia propagando estis ankaŭ kredantoj de aliaj religioj, aperadis do versioj de Ateisto en tatara kaj eĉ jida lingvoj). Radioprogramojn de Asocio de ateistoj elsendadis sovetuniaj radistacioj en 14 lingvoj. Estis kameraitaj specialaj „kontraŭreligiaj filmoj“. Gazeto „Ateisto“ havis propran „asocion de amikoj“. Ekzistis ankaŭ gazeto por junularo „Junaj ateistoj“.

al la indekso


  DIA VORTO DESTINITA AL ĈIUJ – EKSPOZICIO PRI LA BIBLIO EN ROMO

Inter multaj ekspoziciaĵoj – Biblioj el diversaj landoj de la mondo – oni prezentis ankaŭ la Biblion en Esperanto. La ekspozicio okazis dum la tagoj de la 2-a de aprilo ĝis la 22-a de junio 2014. Ĝi informis pri tradukoj de la Biblio en unuopaj partoj de la mondo. En la longa historio neniu alia libro havis pli grandan influon ol la Biblio. Judoj kaj kristanoj, kiuj devenis el ĉiuj anguloj de terglobo, agadis por konservi siajn Skribojn kaj kundividi la bonan mesaĝon kun homoj, kiujn ili renkontadis. Dum la jarcentoj subtenis disvastigadon de la Biblio ankaŭ regantoj, ekde Konstanteno ĝis Karolo la Granda. Dum la longa historio la Biblio atingis diversajn kulturojn, tamen ĝi restis fidela al grekaj kaj hebreaj originalaj tekstoj.

En la unua etaĝo de la ekspoziciejo oni prezentis Bibliojn tradukitajn en diversajn lingvojn, per kiuj oni parolis en Eŭropo.

“En la 19-a jarcento la Biblio estis jam tradukita en plimulton de la ĉefaj eŭropaj lingvoj; en multaj okazoj tio realiĝis antaŭ multaj jaroj.

Bibliaj societoj en Eŭropo havis taskon ne nur porti la Biblion al homoj, kiuj ankoraŭ neniam havis okazon, eblecon legi la Biblion en la gepatra lingvo, sed precipe revizii kaj aktualigi – ĝisdatigi jam ekzistantajn tradukojn. Ĉi tiuj tradukoj havis ankaŭ celon iniciati uzon de la Biblio en tiuj nacioj.

En la jaro 1887 la pola lingvisto Ludoviko Lazaro Zamenhof prezentis kreaĵon de la nova lingvo: Esperanto. Li prilaboris ĝin kiel lingvon facilan por lerni, politike neŭtralan, kiu unuigas socion ĉiam pli tutmondecan. En nuntempa Eŭropo troviĝas la plej nombra esperantistaro de la mondo.”

Multaj homoj en la tuta mondo sin dediĉas por disvastigado kaj konservado de la Biblio ankaŭ nun, en la 21-a jarcento.

Enkadre de la ekspozicio oni informis, ke en la mondo estas uzataj pli ol 6900 lingvoj; la kompleta Biblio estas aktuale atingebla en 513 lingvoj, dum en 2304 pluaj lingvoj nur parte. Malgraŭ tio, ke la Biblio estis tradukita en ĉiujn ĉefajn lingvojn de la mondo, ĝia tradukado daŭras. Oni planas traduki la Biblion en 2167 lingvojn. En la mondo estas ankoraŭ 2900 lingvoj, kiuj ne havas la Biblion. Temas pri 180 milionoj da homoj. Laŭ tio oni komprenas, ke esperantistoj estas vere bonŝancaj.

Espereble iam en estonto povos ĉiuj homoj en la mondo legi la Biblion en sia gepatra lingvo.

Jitka Skalická, Romo, junio 2014

La unua eldono de la noveditorita Biblio fare de la Ekumena komisiono de IKUE kaj KELI enhavas La Malnovan Testamenton en traduko de L. L. Zamenhof kun la Duakanonaj Libroj kaj La Novan Testamenton. La Biblio estas presita sur fajna biblia papero kaj solide bindita (1375 paĝoj 20,5 x 14 cm), aĉetebla ĉe:

KAVA-PECH, Anglická 878, 25229 Dobřichovice (CZ) aŭ per http://www.kava-pech.cz/

 al la indekso


  Helpo EN LA edukado kaj integriĝo de strat- Infanoj
por lerneja instruado EN TOGOLANDO

MISION NELSON MANDELA TOGO

Prizorgo de infanoj estas komuna problemo en afrikaj landoj, ĝi estas ĉiam pli grava en la lastaj jaroj. Multaj infanoj estas devigataj fari hejmajn laborojn, ili estas facile ekspluatataj por kiuj ajn celoj, kelkfoje por laboro ekster la lando. La kaŭzoj de tiuj praktikoj estas multaj. Sed estas necese substreki, ke la ĉefa kaŭzo estas la malriĉeco de gepatroj, kiuj ne plu povas garantii vivbezonojn de siaj infanoj. Oni rimarkas tion laŭ aĝo de la infanoj nevizitantaj lernejon, sed vagantaj sur la stratoj, ili fariĝas viktimoj de multaj sociaj malbonoj: krimo, ŝtelo, malsano ...

Tio estis kaŭzo de fondo de la asocio MISION Nelson Mandela en Togolando, por apogi senhavulajn infanojn en ilia vivsituacio kaj ilia subteno de la baza instruado.

Ni serĉas partnerojn kaj bonfarantojn, kiuj povus helpi aŭ fore adopti stratinfanojn de nia asocio. Tiu asocio estis fondita en la jaro 2012 fare de juna esperantisto Toudji Koami Moseo. Ni realigis helpon al stratinfanoj dum du jaroj per la subteno de la esperantistoj el Eŭropo. Nun ni havas enskribitajn pluajn stratinfanojn. Por la venonta nova lerneja jaro ni havas projekton por registri infanojn en destinita limtempo. Do bonvolu ĉiuj homoj de bona volo kontakti nin, por konsili al ni kaj helpi nin en la afero de stratinfanoj en Togolando; tiu ĉi prizorgado de la stratinfanoj fariĝas nuntempe ĝenerale bezonata en la tuta mondo. Mission Nelson Mandela [mnmenfantrue@gmail.com]

al la indekso


  Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua

J J J

Mi estas Karol!

Kiam konatuloj el la antaŭmilita tempo vizitintaj la episkopon Karolon Wojtyła respektoplene komencis al li diri: “Ekscelenco”, tiam ili aŭdis: “Ĉu vi forgesis, kiel mi nomiĝas?! Mi estas Karol kaj punkto!

J J J

Bluaj ĉemizoj kaj ekzamenoj

La krakova ĉefepiskopo Karolo Wojtyła ŝatis la koloron bluan. Studentoj de la Katolika Lublin-a Universitato (KUL), kie kelkajn duonjarojn dum lekcioj pri ĝenerala kaj detala etiko lekciis la pli posta papo Johano Paŭlo la Dua, sciinte tion, la studentinoj sin vestiĝadis por ekzameno en bluajn bluzojn kaj studentoj en bluajn ĉemizojn, por bone ekzameniĝi aŭ ricevi pli bonan noton. Verŝajne tio helpadis. En pli malbona situacio estis studantaj pastroj (ĉirkaŭ 70 % de gestudentoj), kiuj ne povis vestiĝi en bluecan vestaĵon.

J J J

Ekzameno en koridoro

Iam la trajno, en kiu vojaĝis la lekciisto de la Katolika Universitato Lublina Karolo Wojtyła malfruiĝis. La studentoj atendantaj por ekzameniĝi pro la manko de la ekzamenanto disiris al siaj okupoj. Restis nur unu pastro, kiu partoprenis nek unu lekcion de la profesoro Wojtyła kaj li lernis nur el noticoj de aliaj gekolegoj. Post du horoj rapide eniras ne multe pli maljuna ol li, preskaŭ senspiranta, profesoro Wojtyła. La atendanto ekĝojigita, ke li ne devos esti sola demandas: “Ĉu ankaŭ vi, oldulo, venis por la ekzameno? “Jes, por la ekzameno,” jesis la veninto. “Ekzamenanto malfruiĝas, ĉiuj disiris, nur mi atendas, ĉar mi devas la ekzamenon plenumi hodiaŭ”, klarigis la sudento. “Ĉu vi ne konas Wojtyła-n?”, ekmiris la profesoro. “Ne, onidire li estas enua tipo, mi ne frekventadis la lekciojn onidire tre malfacilajn,” klarigis la studento. Vorto sekvis vorton, la interparolo transiris al la etikaj temoj. Kiel granda estis la miro kaj konsterniĝo de la studento, kiam la ĉefepiskopo postulis de li lian universitatan dokumenton, tamen li admonis la studenton, ke li dum la sekvonta duonjaro klopodu la lekcioj partopreni kaj surbaze de ili ekhavu la ĝustan opinion pri la lekciisto.

J J J

Inter montaranoj

Dum unu el multnombraj migradoj tra la montaro la episkopo Karolo Wojtyła renkontis montaranon, kiu vidante la vaganton lacigitan kaj polvokovritan, demandis lin, kio li estas. “Episkopo!”, respondis pridemandita vaganto. La montarano ekridegis kaj suprentirinte la ŝultrojn, respondis: “Se vi estas episkopo, mi do estas papo!”

El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski
(Daŭrigota)

 al la indekso


  RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (19:20 UTC).
DIMANĈE
kun daŭro 8-minuta kaj MERKREDE KAJ ĴAŬDE kun daŭro 9-minuta.
Por aŭskulti ilin per la Interreto:
Rekte je la indikita horo: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/diretta.asp
Laŭpete:
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
Arkivo:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Skribu al: RADIO VATIKANA - ESPERANTO SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO
Ret-poŝto:
<esperanto@vatiradio.va>
Por ricevi retpoŝte la informilon de RV, petu abonon al: <promo@vatiradio.va>

al la indekso


  GRAVA SACERDOTA JUBILEO DE LA PASTRO PRELATO
STANISŁAW PAWLACZEK

La jubileon de 50 jaroj de la sacerdoteco festis la 28-an de junio 2014 la animzorganto de la katolikaj geesperantistoj en Vroclavo pastro prelato Stanisław Pawlaczek.

Pastro prelato Stanislavo Pawlaczek ekde 30 jaroj estas la paroĥestro de la paroĥo ĉe la preĝejo de la Plejsankta Virgulino Maria sur Sablo (na Piasku) en Vroclavo, Pollando.

Ekde la jaro 1986 li estas la animzorganto de vroclavaj geesperantistoj, celebrante Sanktajn Mesojn ĉiumonate en la lasta dimanĉo krom la somerferioj. Li estas ĉiam tie, kie atendas lin samkredanoj kaj ĉiuj memoras lian animzorgan aktivecon dum la Kongreso de Esperantistoj – Fervojistoj en Karpacz, dum Somerferiado en Szczawno-Zdrój kaj dum la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Vroclavo en la jaro 2009. Lia sinoferema priservado meritas dankemon kaj rekonon flanke de la Pola Sekcio de IKUE kaj de la Estraro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

La pastro prelato Stanislavo Pawlaczek estas la homo tre serena, komprenema, humila kaj per la tuta sia koro sindona al tiuj, kiujn li priservadas. Lia sacerdota priservo estis kaj restas multfaka kaj varia.

Post finigo de studado de la fakultato de la kristana filozofio (specialiĝo filozofia-socia) ĉe la Katolika Universitato en Lublin (KUL), li estiĝis en la jaro 1970 asistanto de la Katedro de Socia Filozofio de la Supera Porpastra Seminario en Vroclavo kaj restas je ĉi tiu posteno ĝis la nuntempo.Dum la jaroj 1970-1984 li estis ankaŭ prefekto de la Porpastra Seminario. Estante lekciisto de la Katedro de Socia Instruo de la Eklezio li lekciis ankaŭ en Porpastra Seminario en Bagno (1974-86), en la Seminario en Paradyż (1986-92) kaj en la Porpastra Seminario en Legnica (1986-92).

Malfacile estas mencii ĉiujn sacerdotajn priservojn kaj aktivadojn de la jubileulo prelato Stanislavo. Pro ĉiuj multnombraj aktivadoj li estis en la 17-a de oktobro 2008 honorigita per Ora Indec-Kruco fare de la tiama Ŝtatprezidento de la Respubliko Pollando.

Zdzisława Każmierczak

al la indekso


  INTERNACIA KONKURSO DE RELIGIAJ KAJ LAIKAJ KANTOJ

La 27-an de majo 2014 en Vroclavo, Pollando, okazis Konkurso de Religiaj kaj Laikaj Kantoj en Esperanto nomita: Internacia Esperanta Kanto-Konkurso.

Ĝia organizanto estis Klubo de Junulara Agado kune kun la helporganizantoj: La Scienca Rondo pri Psikologio kaj Pedagogio „Cognita“ ĉe Malsupresilezia Altlernejo en Kłodzko kaj Centro de Kultura Agado de Gejunuloj kaj Geinfanoj en Vroclavo.

Konsente kun la regularo gepartoprenantoj de la konkurso estis infanoj kaj gejunuloj, ĉar la aĝo ne estis difinita. La kondiĉo de la partopreno estis nur ekkanti po du kantoj – la religian kaj la laikan – libervole elektitan – ambaŭ en Esperanto.

Por partopreno anonciĝis la infanoj kaj gejunuloj de la aĝo de 7 ĝis 18 jaroj.

La organizantoj nomumis tripersonan komisionon por pritakso: Stanislao Śmigielski (PL) – esperantisto, pedagogo kaj tradukisto; Ĵana Arapova (LT) – pedagogo kaj instruistino de la muziko; Paŭlina Solarz (PL) – membrino de la Scienca Rondo en Kłodzko – kunordigantino de la aranĝo. La konkurso okazis en la Centro de Kultura Edukado en Wrocław (Vroclavo).

Post la prezentado de la kantoj la prijuĝa komisiono pritaksis la kantadojn kaj anoncis, ke en la junulara grupo la 1-an lokon atingis Wojciech Stefankowski por la kantoj „Jam vino kaj pano“ kaj „Yesterday“, la 2-an lokon Magda Stefankowska por la kantoj „Ave Maria“ kaj „New York, New York“.

En la aĝo infana la 1-an lokon atingis Dominika Gasik por la kantoj „Nigra Madono“ kaj „Apudmoskvaj vesperoj“, la 2-an lokon Łucja Tatarynowicz por la kantoj „Se Dio ne donus Panon“ kaj „Que sera, sera“.

La specialan distingon la komisiono atribuis al la plej juna kantistino la 7-jara Emilia Wnuk.

La programo ĉekomence kaj ĉefine de la konkurso estis pliriĉigita merite al finalistino de la Internacia Fortepiana Konkurso Rostislawa Kenebas el Litovio, okazinta la 26-an de majo 2014 en Kłodzko. Sian programeron prezentis ankaŭ Adriana Ryng el Vroclavo.

La poeziaĵon pri la Aŭrora Dipatrino el Vilniuso – enmanigitan antaŭ jaroj al Johano Paŭlo la Dua en Litovio, laŭtlegis mem la aŭtoro Johano Kozicz el Vilniuso. Li estas poeto, desegnisto, aktoro kaj la pola patrioto. Liaj radikoj atingas la generacion de sinjorino Celina Szymanowska – la edzino de Adamo Mickiewicz kaj li venis invitite de la organizantoj.

Ĉiu el la partoprenantoj en la konkursa kantado ricevis la okazan diplomon, korespondkartojn kaj la etan eldonaĵon titolitan „Animzorgado de la Esperantistoj“ verkitan fare de la pastro Jozefo Zielonka el Tarnovo – la animzorganto por esperantistoj en Pollando. La konkursaj gefinalistoj ricevis statuetojn kun la porokazaj gratulvortoj.

Koraj dankoj estis adresitaj al gesinjoroj Alicja kaj Leszek Stefankowski pro ilia helpo kaj kunlaboro en preparo de la konkursa kantado. La dankvortojn ricevis ankaŭ la jam menciitaj kunorganizantoj kaj sinjoro Adamo el la Kulturdomo, kiu priservis la aranĝon per la laŭtparoliga aparataro kaj la konvenaj ornamaĵoj en la koncertejo.

Fine de la koncerta aranĝo alparolis la vicdirektorino de la Edukcentro, kiu promesis gastigi la konkurson ankaŭ venontjare kaj kun ebleco ĉeesti kurseton de Esperanto. La koncerto okazis nur kun pozitivaj impresoj kaj kun la kontentaj ridetoj de ĉiuj gepartoprenantoj.

Nome de la Klubo de Junularaj Iniciatoj Wiesław Mietliński

 al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, den za dnem ukrájí už z druhé poloviny tohoto roku, a rychle se blížíme k akcím, které na nás ještě v tomto roce čekají. Především je to 20. ekumenický esperantský kongres (67-a de IKUE kaj 64-a de KELI), který proběhne od 16. do 23. srpna v Trentu - Cadine v Itálii v ústředí Mariapoli v ekumenickém centru Movimento Focolari. Naši republiku bude zastupovat pouze pět osob, z nichž naše IKUE-sekce bude zřejmě zastoupena jen mojí osobou. Hlavním problémem účastí je zřejmě především cenová nedostupnost pro ty, kteří by se kongresu chtěli zúčastnit. Věřím, že se po kongrese podaří zhotovit prezentaci tohoto kongresu před plánovaným setkáním na Svatém Kopečku u Olomouce, aby se přítomní alespoň tímto způsobem mohli s průběhem kongresu seznámit.

Srdečně Vás zvu, nejen členy naší sekce, ale i mnohé naše příznivce, na víkendové setkání na Svatém Kopečku, které tam pořádá naše sekce od 12. do 14. září 2014. Bližší informace s přihláškou byly zveřejněny v minulém čísle Dio Benu a lze je také najít na internetových stránkách naší sekce (www.ikue.org/cz/). V případě potřeby přihlášku na požádání zašleme nebo je ji možno stáhnout z internetových stránek naší sekce http://www.ikue.org/cz/svatykopecek/svatykopecek.htm. Vítání jsou všichni, nejen členi naší sekce, ale i její příznivci z řad esperantistů. V rámci setkání proběhne krátká konference s volbou výboru sekce na další tříleté volební období. Program se snažíme sestavit tak, aby se líbil všem zúčastněným. Zajímavou pro všechny jistě bude přislíbená přednáška našeho bratra Maxe Kašparů. Jak již bylo uvedeno v minulém čísle DB, setkání se uskuteční v pěkném prostředí víceúčelového centra Norbertinum v sousedství baziliky na Svatém Kopečku. Abychom zájemcům o účast mohli zajistit ubytování a stravu, je zapotřebí odeslat přihlášku na adresu: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, nebo mailem na adresu: m.svacek@seznam.cz (nestačí pouze telefonické sdělení o zamýšlené účasti). Osobní setkání alespoň jednou za rok je velmi důležité, které nenahradí žádný jiný způsob kontaktu. Proto prosím Vás, kteří se můžete setkání zúčastnit, o urychlené zaslání přihlášky. Předem velmi děkuji a těším se na setkání s Vámi.

Také děkuji za článkové příspěvky do Dio Benu bratru Maxu Kašparovi, sestrám Jaroslavě Hamajdové a Jitce Skalické a těším se na další jejich spolupráci i dalších našich členů či příznivců.

S přáním načerpání zvláště duchovní posily v letním období a příjemného odpočinku všechny srdečně zdraví Váš bratr
                                                                                                                         Miloslav Šváček

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

de la 16.5.2014 ĝis la 25.7.2014: Drahomiř Budinská, Květoslava Černá, Věra Čudková, Marie Dvořáková, Carlo Geloso, Rainer Haupt, Jaroslav Chodníček, František Jemelka, Jaroslav Jenerál, Šárka Kalinová, Dr. Max Kašparů, Alfred Lotter, Věra Podhradská, Dr. František Rytíř, Josef Vaněček, Willi Wirges. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2014 (24) - číslo 3 (95).

ISSN 1803-8387

al la indekso