Dio Benu numero 93-1/2014

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, la jaro 2013 rapide malproksimiĝas. Estas necese rigardi antaŭen, por bone pripensi, kion ni volas atingi en la nova jaro. Sed estas ankaŭ necese retrorigardi la pasintan jaron. Ĝi estis la Jaro de la Kredo, kiel ĝin por renovigo kaj plifirmigo de nia kredo proklamis karega papo Benedikto la 16-a. La Jaro de la Kredo finiĝis la 24-an de novembro je la festotago de Jesuo Kristo la Reĝo. Jes, ĝi finiĝis, sed ĉu nia kredo plifortiĝis? La temo de la kredo plu estas aktuala. Tial plu aktuala estas ankaŭ prediko de Kardinalo Walter Brandmüller, kiun ni publikigas sur la paĝoj 5-7. Atenteme ni ĝin tralegu kaj konsciiĝu, kion ĝi taskas al ni. Kompreneble, mi esperas, ke ankaŭ la ceteraj artikoloj altiros vian intereson. Nun ni menciu, kion al ni proponas la nuna jaro. Fine de aprilo kaj komence de majo okazos Bibliaj Tagoj por Esperantistoj en Tuchoměřice ĉe Prago (paĝo 19). Kelkajn tiujn aranĝojn mi jam eksterlande partoprenis, kaj mi tre rekomendas al vi la partoprenon. La lokon, kie la Bibliaj Tagoj okazos, ni bilde prezentis al vi sur la kovrilpaĝoj de la pasinta n-ro de Dio Benu.

Pri plua, tre grava aranĝo – la 20-a Ekumena E-Kongreso (67-a de IKUE kaj 64-a de KELI) en Trento-Cadine, Italio, informas vin paĝoj 20 kaj 21. Temas pri la loko en belega montara regiono, bone konata pro tre grava Tridenta Koncilio okazinta en la 16-a jc. En la jaro 2012 en Trento okazis Bibliaj Tagoj, kiuj neforgeseble enskribiĝis en la memoron. La lokon de la kongreso prezentas al vi la antaŭlasta kolora kovrilpaĝo.

Kaj en septembro okazos en la belega pilgrimloko Svatý Kopeček u Olomouce Renkontiĝo, kiun aranĝas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ĝi ne estas multekosta, tial ni esperas, ke venos ankaŭ eksterlandaj gastoj ne nur el Slovakio. La lokon proksimigas al vi la lasta bildpaĝo. Informoj kaj aliĝiloj pri ĝi aperos en venonta Dio Benu. Jam nun pri ĉi tiuj tri gravaj nunjaraj aranĝoj akireblas informoj el jenaj interretaj paĝoj: www.ikue.org/cz. La renkonton kun vi ĝojatendas via frato  Miloslav Šváček

al la indekso


 ROKO

Unu el la plej oftaj simboloj por esprimo de la Dia forto kaj stabileco estas la nocio ROKO. “La Eternulo estas mia roko. Kiu alia estas la roko, ol nia Dio?” Se dumvage en la naturo ni vidas rokojn, konkerante ilin, primirante iliajn formadojn, belecon kaj firmecon, ĉiam devas en nia menso aperi tiu ĉi simbolo: “Fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio.” Tiu ĉi metaforo ripetiĝas senĉese en plejparto de la libroj de la Malnova Testamento kaj en la Nova Testamento ĝi ricevas esencan signifon.

Se ni rimarkis la naturfortojn de akvo, fajro kaj aero, ni ne preteratentu, ke ni ilin en la Skribo trovas en kunligo kun la nocio ROKO.

• La akvo el la roko (Nom 20,8);
• La fajro el la roko (Juĝ 6,21);
• La vento disrompanta rokojn (1 Reĝ 19,11).

Ĉe la profeto Jesajo (2,10) estas la roko kaŝejo.

El Nova Testamento reimagas al ni la parabolo pri la viro, kiu konstruis sian domon sur roko. Ĝia konstruaĵo persistadas kaj rezistas kontraŭ ĉiuj eksteraj atakoj. Ĉiu, kiu firme konstruas sur Dio, estas nedetruebla. Malo estas la konstruaĵo de la malsaĝa homo sur la sablo de la efemerecaj interesoj (Mat 7,24). Ĝi disfaliĝas kaj neniiĝas, kiel ĉiu konstruaĵo sen Dio.

Unu el la kulminoj de la evangelio de Jesuo estas esprimita en Mat 16,18 kaj ĝi koncernas la fondon de la eklezio. La frazo: “Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion kaj pordegoj de la infero ne superfortos ĝin...” prezentas la domon sur la roko por ĉiuj infanoj de Dio, kiujn kunigas unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto. Tiu ĉi roko estas la eklezio.

La loko de la resurekto de Kristo estis la tombo farita en roko (Mat 27,60).

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 LA PAPO FRANCISKO PRI LA FINA TESTO DE LA KREDO FINE DE LA HISTORIO

Ekzistas „sekularaj grandpotencoj“, kiuj volus, ke la religio estu „privata afero“, sed Dio, kiu venkis la mondon, estos adorata ĝis la fino „kun fido kaj fidele“ – konstatis la papo Francisko en homilio de la matena sankta meso la 28-an de novembro 2013 en la kapelo de Domo de Sankta Marta. La kristanoj, kiuj estas nuntempe persekutataj, li plue diris, estas signo de la testo, kiu antaŭvidas finan venkon de Jesuo. En fina batalo inter Dio kaj Malbonulo, kiel tion priskribas la evangelio en tiuj ĉi finaj tagoj de la liturgia jaro (Luk 21,20-28), kaŝiĝas granda insido, kiun la papo Francisko nomas „universala tento“. Temas pri la tento subiĝi al flataĵoj de tiu, kiu volus superi Dion kaj subigi tiun, kiu kredas je Dio. Sed ĝuste tiu, kiu kredas, havas firman apogon, kiu estas okazaĵo de Jesuo: liaj testoj, al kiuj Li subiĝis en la dezerto kaj poste dum la publika vivo, spicita per kalumniaĵoj kaj insultoj, ĝis ekstrema kolizio sur la Kruco, sed kie la reganto de tiu ĉi mondo sian batalon malvenkos per Resurekto de Princo de la paco. Laŭ propraj vortoj la papo Francisko atentigas pri tiuj partoj de la vivo de Kristo tial, ke en fina skuiĝo de la mondo, priskribita en la evangelio, estas en la ludo pli ol dramo prezentita per la naturaj plagoj:

„Kiam Jesuo en alia partaĵo parolas pri tiuj ĉi plagoj, Li diras al ni, ke okazos malsanktigo de la templo, profaniĝo de la kredo de la popolo: okazos dezertigo, senkonsoleco, abomenaĵo. Kion tio signifas? Ĝi estos iu triumfo de »estro de ĉi tiu mondo« (Joh 14,30): malvenko de Dio. Ŝajnas al li, ke en la momento de la finaj plagoj, ĝi posedprenos tiun ĉi mondon kaj iĝos ties estro de la mondo.“

Kerno „de la fina testo“ estas profanigo de la kredo. Ĝi estas bone sentebla ankaŭ el tio, kion trasuferis profeto Danielo laŭ Dan 6,12-27, kiam li estis ĵetita en kavon de leonoj, ĉar li adoris Dion. Tiu „abomenindaĵo“ (Mat 24,15) – akcentis la papo – havas do precizan nomon „malpermeso de Di-adorado“.

„Pri la religio oni ne rajtas paroli, ĝi estas privata afero. Publike oni pri tio ne parolas. Iuj religiaj signoj estas forigataj. Oni devas obei ordonojn, venintajn de la sekularaj potencoj. Ekzistas eblo fari diversajn aferojn, belajn aferojn, sed ne la kulton de Dio. Malpermeso de adorado. Tio estas kerno de tiu ĉi fino. Kaj kiam komenciĝos tiu ĉi pleneco – kairos de tiu ĉi pagana starpunkto, ĝis plenumiĝos tiu ĉi tempo – poste venos Li: »Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.« (Luk 21,27) La kristanoj suferantaj pro persekutado, pro malpermeso de Di-adorado, estas profetaĵo de tio, kio nin ĉiujn trafos.“

Kaj tamen, finis la papo Francisko, ekzistas ĝuste tiu ĉi momento, kiam „plenumiĝos la tempo de paganoj, tiu momento, kiam estas necese „rektiĝi kaj levi la kapon“, ĉar proksimiĝas „elaĉeto, venko de Jesuo Kristo, kiu elportos la tutan kreitaron al la Patro“:

„Ne timu, Li de ni postulas nur fidelecon kaj paciencon. Fidelecon de Danielo, kiu estis fidela al sia Dio kaj Lin adoris ĝis la fino. Kaj paciencon, ĉar »eĉ unu haro de via kapo ne pereos«. Tia estas promeso de la Sinjoro. Utilos al ni pensi pri tiu ĉi ĝenerala apostateco, kiu estas malpermeso de Di-adorado. Kaj ni demandu nin: Ĉu mi kultas la Sinjoron? Ĉu mi adoras la Sinjoron Jesuon Kriston, aŭ nur tiel duone kaj ĉe tio mi amikiĝas kun estro de tiu ĉi mondo? Adoradi ĝis la fino, fideme kaj fidele: tio estas graco, kiun ni petu,“ finis la papo sian predikon.

Laŭ Ĉeĥa Sekcio de Radio Vatikana 12/2013

 al la indekso


  LA PLEJ GRANDA KRIZO DE LA EKLEZIO EKDE LA TEMPO DE LA REFORMACIO

 Prediko de Kardinalo Walter Brandmüller okaze de la fondo de asocio Capitolina
la 29-an de aprilo 2012

Mi parolos pri la problemo, kiu skuigas nuntempe la socion kaj la eklezion kaj kompreneble tio kaŭzas grandajn zorgojn al la Sankta Patro: ĝi estas krizo de la kredo, kiu minacas mem la fundamentojn de la eklezio precipe en Okcidento.

Kiam ni vidas malplenajn preĝejojn, la infanojn, kiuj ne rajtas naskiĝi, la naskiĝintajn, kiuj ne estas baptitaj, geedzecojn, sen efektivigo de geedziĝoj, kaj el tiuj realigitaj preskaŭ duono divorciĝintajn, la sakramentojn, al kiuj multaj katolikoj atribuas neniun valoron, kaj al tio ĉio centojn da sacerdotoj, kiuj rekte batalas kontraŭ la kredo kaj ordo en la eklezio, kaj en nelasta vico drastan religian nesciadon eĉ ĉe multaj instruitaj homoj, kiuj ne kapablas distingadi inter la vero kaj trompo – post tio ni povas paroli nur pri la krizo, kiu minacas la ekzistadon de la kredo, kian la eklezio ne spertis ekde la tempo de reformacio en la 16-a jarcento. Kaj tiun ĉi krizon rezigne rigardas, kun nedecidemo kaj senage ankaŭ multaj el tiuj, kiuj pri ĝi responsas.

Tio do estas la stato, kies gravecon eĉ ne povas malgrandigi esperdonaj iniciatemaj manifestadoj de la junularo.

Tio estas, tiel nomata, stato, kies klara ekkono instigis la Sanktan Patron proklami la 50-an datrevenon de la malfermo de la Dua Vatikana Koncilio kiel la „Jaron de la Kredo“.

I.

Temas pri la tasko renovigi fundamentojn, certigi, ke la konstruaĵo ne ruiniĝu. La fundamento, sur kiu ĉio staras, estas la kredo.

Samtempe elmergiĝas la demando: Kio estas „la kredo“?

a) Por multaj ĝi estas nedifinebla pia sento, io kvazaŭ poezio, konsolo de la animo aŭ io simila. Unu konata historiisto foje diris, ke lia patrino estis tre kredema virino. Ĉe ĉiu fulmotondro ŝi ekbruligis kandelon. Ankaŭ folkloron, kutimojn oni povas ŝanĝi je la kredo.

b) Ĉe la kredo prefere temas – el la homa vidpunkto – pri okazaĵoj inter du personoj: „Mi kredas al vi, ĉar mi fidas al vi!“ La kredo, pri kiu ĉi tie temas, eliras el tio: Mi kredas je Dio, kiu en Jesuo Kristo videbliĝis al la homoj, do ankaŭ al mi. „Neniu iam vidis Dion. La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin proklamis.“ Tiel ni tion legas en la evangelio laŭ Johano.

Mi do kredas je tiu Jesuo el Nazareto, kiu vivis kun siaj disĉiploj kaj samtempuloj, kiuj transpaŝis kadron de la homaj eblecoj: travivaĵojn, kiuj instigis Simonon Petron ekvoki: „Vi estas la Mesio, la Filo de la vivanta Dio.“ Kaj – ni aldonu al tio – ĉio ĉi estas historie, kredinde pruvita.

Sed nun ni faru pluan pensopaŝon. Post la demando „Je kiu mi kredas?“ estas necese meti la pluan: „Kion mi kredas?“ Se temas pri la kredo, tio ne rilatas iun blindan konfidon, temas pri la konkretaj klaraj enhavoj, veroj, por kiuj estas necesa mia „Kredo – Mi kredas“. Kaj tiujn verojn koncize enhavas Kredkonfeso, vastamplekse Katekismo de la Katolika Eklezio.

La kredo, miaj geamikoj, estas racia kaj ekzistenciala „Jes“ al Dia revelacio, kiun al ni la Dia eklezio disponigas kaj klarigas. Sed ekzistenciale konsenti kun la kredo signifas akceptadi realecon de Dio, realecon de la graco, supernaturecon en nia ĉiutageco almenaŭ tiel serioze, kiel serioze ni traktas staton de la banka konto.

II.

Kaj nun la demando: Ĉu la majoritato de la kredantoj, ĉu ni mem konas tiujn verojn de la kredo? Ĉu ni ilin ekkomprenis tiel, kiel la homo povas ilin ekkompreni?

Ekzistas deprimiga sperto, kiun devas hodiaŭ homo sperti kiel sacerdoto, ke la granda parto de tiel nomataj praktikantaj katolikoj estas kapabla respondi eĉ ne la bazajn demandojn koncernantajn la katolikan kredon. Kiom el ili scias, ke se temas pri la “senmakula koncipiĝo de la Virgulino Maria”, ke ne temas pri tio, ke Jesuo ne havis homan patron, sed pri tio, ke la Patrino de Dio ekde la unua vivmomento estis protektita kontraŭ la hereda peko?

Tro longe sur multaj lokoj la religia instruado estis limigita je socialaj, ekologiaj kaj politikaj demandoj kaj je la nekristanaj religioj, anstataŭ ke ĝi okupiĝu pri la kredkonfeso, pri la dekalogo kaj la sep sakramentoj aŭ pri klarigo de la liturgia vivo kaj prezentado de la historio de la eklezio.

Ĉu ni do povas miri, ke la homoj kun alta profesia kompetenteco estas ofte absolutaj malkleruloj, se temas pri la ekzistencialaj demandoj?

El la alvoko de la Sankta Patro, por ke ni la alvenantan jaron eluzu kiel taskon kaj ŝancon por nia persona vivo kun Dio kaj por la eklezio, devas eliri fortaj impulsoj por niaj klerigaj programoj.

Tiu unua devus al ni garantii adekvatan konon de la kredo, kiu al ni ebligus diri prudentan „Jes“ al la kredo. Nur tiel ni ankaŭ kapablos, kiel diras la Apostolo, doni al ĉiu respondon pri la celkaŭzo de nia espero.

Nur tiel ni ankaŭ kapablos distingadi en la ĝangalo de la religiaj opinioj inter la vero kaj herezo.

Ni ankaŭ evitu esti trompitaj per diversaj religiaj guruoj – eĉ de tiuj portantaj la pastran veston –, malgraŭ tio, ke ili havas imponantan nombron da prezentiĝoj en televido kaj vicon da libroj en montrofenestroj. “Elprovu ĉion, tenu firme tion, kio estas bona”, opinias la Apostolo. Kiu volas elprovi, tiu unue devas scipovi.

Se ni plu sekvos tiun spuron, eble estos nia kredo pli realisma, sed pli profunda kaj rezistema kontraŭ la krizo.

III.

Nia kredo devas esti kompreneble racie pravigebla kaj starigita sur la eklezia kred-trezoro. La fakto, ke ni povas kredi, tio estas nemeritita graco, libera Dia donaco. Por la graco ni devas preĝi.

Ĉiutaga preĝo por la graco de la kredo estas dum hodiaŭaj kulturaj kaj sociaj rilatoj pli multe bezonata, ol estis en la tempo, kiam ankoraŭ la socio kaj la kulturo disponigis al la unuopuloj iun apogon de la kredo. Nun estas ĉiu lasita preskaŭ je si mem. Precipe vi junaj baldaŭ konstatos, ke la kredo ornamita per belaj travivaĵoj povas facile komenci ŝanceliĝi, kiam tiuj travivaĵoj kaj emocioj elsekiĝos. Sed ĝuste tiam komenciĝas la matura kredo. Tio kompreneble ne estas promeno sub palmoj kaj brilanta ĉielo.

La kredanto ĉiam pli kaj pli alfrontas ĉiujn kategoriojn kaj nocioj de la korprema Dia realeco, kiu senespere superas lian konceptadon, imagojn. Ju pli multe progresos la kristano sur la vojo de la kredo, des pli multe li travivas – kiel la Patrino Tereza –, ke tiu vojo kondukas tra malhelo, malmoleco kaj malvarmo kaj ekzistas la eblo ĝin kompari al flugo, dum kiu piloto estas dependa nur de aparataro.

Elteni ĉi ĉion kaj plu progresi sur la vojo de la kredo estas ne ebla sen la Dia graco. Tial estas la ĉiutaga preĝo pri la kredgraco ege grava. Ni en la lernejo ellernis tiun ĉi preĝon:

“Mia Dio, mi kredas ĉion, kion Vi al ni revelaciis kaj kion al ni via sankta eklezio disponigas por la kredo, ĉar Vi estas la eterna Vero. Dio, plimultigu mian kredon!”

Kune kun la plej alta paŝtisto ni ekiru la vojon de la Jaro de la Kredo, por ke ni atingu ĝian renovigon kaj pliprofundigon de nia rilato kun la triunua Dio.
El Kath-net

al la indekso


 PRI LA TEMPO KAJ BONAJ INTENCOJ

La tempo estas interesa afero. Profesie pri ĝi okupiĝas nur fizikistoj kaj horloĝistoj. Stiristoj de publikaj transportiloj ĝin respektas, dum por mortintoj ĝi estas tute apatia. Geamantoj deziras ĝin plilongigi, malliberuloj kaj pacientoj ĉe dentkuracisto male deziras ĝin mallongigi. Enuantoj volas ĝin plenigi tiuj, al kiuj ĝi mankas, volas ĝin haltigi, perkulpe suferantoj ĝin volas forviŝi. La knaboj puberecaj kondutas, kvazaŭ jam delonge sur ili efikus la dento de la tempo, kaj la maljunuloj opinias, ke la tempo estas sendenta, kaj ili surmetas vestojn de la junuloj.

Por mi persone estas la tempo siamaniere kuracisto kaj ĉarlatano, donacanto kaj rabisto, kamarado kaj rivalo. Sed antaŭ ĉio ĝi estas donaco, kiun ni ricevas jam ĉe la naskiĝo kaj ni ne povas ĝin malvindi. Ni antaŭen povas vidi nek ĝian kvantecon nek kvaliton. Krom tio la tempo estas relativa. Se du geamantoj sidas en parko sur la benko, horo fariĝas minuto, se ili sidas sur formikejo, estas la minuto kvazaŭ unu horo. Ĝia eco estas, ke ĝi pasas. Ĝi havas tion en priskribo de sia laboro. Ĝian fluon ni konsciiĝas preskaŭ regule ĉiam je la 1-a de januaro, kiam ĝi silenteme anoncas, ke je unu jaro ni estas pli aĝaj. Tiu dato estas escepta kromalie ankaŭ per tio, ke en ĝi la homoj donas al si antaŭintencojn. Ekde ĝi do oni facile kalkulas, post kiel mallonga tempo ni finis la antaŭintencon. Sed antaŭ tio mi rekomendas fari revizion de la malnova jaro kaj el trovitaj negativoj preni por la antaŭintencoj sugestojn.

En la antaŭintencoj oni aŭ ion komencas, aŭ ion finas. Precipe konsumantoj de nikotino kaj posedantoj de superpezo estas laŭ statistiko la plej oftaj. Estas interese, ke la similajn antaŭintencojn ne donas al si alkoholuloj. Sed ĉe ili tio havas logikon. Diference de la fumantoj, la paradoksan – ju pli iu drinkas, des malpli li konsciiĝas, ke li devus ĉesi. Sed ankoraŭ mi ne renkontiĝis kun la antaŭintenco en sfero de interhomaj rilatoj aŭ en la sfero de spirita vivo. Ke je la Novjaro la adultulino decidiĝas esti fidela, ke la malzorgema patro fariĝos la patro zorgema, ke la bopatrino, kiu enmiksiĝadis en la vivon de la juna paro, tion ekde la 1-a de januaro ĉesos. Kaj kiel ekzemple doni al si la antaŭintencon venadi en la preĝejon frutempe, anstataŭ unujara formala pekkonfeso ĝin praktikadi trifoje dum la jaro kaj honeste, anstataŭ spritmankaj televidaj seriaĵoj malfermi vespere la Sanktan Skribon... Ni do havas sufiĉe ekde la Nova Jaro por pripensi.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 MONO

Iuj homoj opinias, ke mono estas por ili io plej grava en la mondo. Ili estas konvinkitaj, ke havante ĝin ili povas aĉeti ĉion ajn. Sed bedaŭrinde, ili sin tre trompas. Pli multon el aferoj apartenantaj al la homo oni ne povas aĉeti: sanon, amon, saĝon, feliĉon, bonkorecon. Ni enpensiĝu, kion ĉion ni de la mono esperas.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 MI ESTIS GANGSTERO

John Pridmore. 207 cm alta, 140 kg peza, 42-jaraĝa, rakontas en anglaj lernejoj kaj universitatoj pri sia pasinteco, sed antaŭ ĉio li atestas pri sia konvertiĝo kaj vivo kun Jesuo Kristo...

Naŭ londonajn noktajn klubojn li provizis per drogoj, li portis vestojn kudritajn speciale por si, perlaboris 7400 ĝis 8900 eŭrojn semajne, posedis du aŭtomobilojn Mercedes, vivis en granda apartamento en centro de Londono. „Verdire mi havis ĉion, kaj tamen mi havis nenion – ĝis la tago, kiam renkontis min Kristo...“

John naskiĝis en la jaro 1964 en Salvation Army Hospital en Hackney, en unu distrikto nordokcidente de Londono. Lia patrino, katolikino, helpis diversloke, kaj lia patro, elkreskinta en anglikana eklezio, estas policano. Li travivis normalan feliĉan infanecon... Sed kiam li estis 11-jaraĝa, ĉio ŝanĝiĝis. Liaj gepatroj diris al li, ke li devas decidiĝi, kun kiu li plu volas vivi: „El hodiaŭa retrospekto mi tiam senkonscie decidiĝis ne plu iun ami, por neniam esti vundita, tiel kiel tio okazis tiun vesperon...“

La patrino pro deprimiĝo estis enhospitaligita („foje ŝi forpuŝis min dirinte, ke mi estas diabla infano“) kaj John devige ekloĝis kun la patro, kiu kun kreskanta malamo lin „kulpigadis pro foriro de la patrino“.

Lia konduto en la lernejo ŝanĝiĝis. (...) Li iĝis agresema, regule okazadis interbataloj, senkaŭze li komencis ŝteli objektojn, kiujn li tute ne bezonis, nur tiel, pro blageto. Policio lin kaptis. Dek kvin jaraĝa li estis tri monatojn arestita en malliberejo por junuloj. Tiel John enfalis en malbonan medion, li iĝis gardisto ĉe enirejo en londonajn trinkejojn kaj ano de la reto de la drogvendistoj. Lia renomeco de malbona knabo lin iĝis atrakta ĉe virina sekso. Li havis du ĝis tri amikinojn samtempe. „Ĉe ĉio ĉi mi sentis grandan malplenecon, kiun mi klopodis plenigi per drogoj, alkoholo kaj amorado.“

Iutage okazis en la gastejo konflikto inter li kaj Murphy, unu el malgrandaj drogperantoj. John estis vundita, sed precipe en sia fiero. Murphy malaperis. „Du semajnojn mi lin serĉis, mordanta per sopiro pri venĝo.“ Finfine li trovis spuron de Murphy. Antaŭ la lernejo, el kiu Murphy forkondukis sian filon, John haltis meze de la strato aŭtomobilon, superŝutis lin per batoj, tenis lin forte kaj frapis lian kapon kontraŭ asfaltvoja surfaco. Ceteraj gepatroj kriis: „Li mortigos lin!“ John rektiĝis, adiaŭis lin per piedbato kaj kriis: „Venontfoje mi murdos vin!“ La grandulo forveturis per sia aŭtomobilo lasante la viron kuŝi surtere, sangmalpurigitan, preskaŭ mortan.

„Veninte hejmen, estis neniu spuro post iu kontentiĝo... Male, rimarkinda malpleneco.“ (...) Du venontajn tagojn persekutis lin bildoj el lia vivo, kun kiu li interbatalis, virinoj, kun kiuj li dormis. (...) Deprimigita li bilancis: Lia tuta vivo – ununura malsukceso.

Tiutage je la 21-a horo vespere la gangstero spektis televidon. „Subite mi ekaŭdis ion, kvazaŭ voĉon, kiu memorigis al mi miajn plej malbonajn farojn.“ Opiniante, ke tio eliĝas el televido, li malŝaltis la televidon. Sed tiu voĉo ne silentiĝis, la voĉo de lia konscienco, la voĉo de Dio. Unue li pensis, ke estas tio diablo, kiu volas lin forporti en inferon. En sia paniko li surgenuiĝis, vokante kun larmoj en la okuloj: „Donu al mi ankoraŭ unu esperon!“

Kaj poste li ne plu havis iun timon. „Mi sentis, kvazaŭ sur mian dorson sin metus manoj, por ke mi ekstaru. Tuj mi sciis: Dio ekzistas – kaj Li amas min!“

John nepre devas tiun ĉi mistikan sperton al iu rakonti. Ankoraŭ tiunokte li vizitis sian patrinon kaj diris al ŝi, ke laŭ lia opinio li renkontiĝis kun Dio. „Tiunokte mia patrino rakontis al mi, ke ŝi ekde mia naskiĝo por mi preĝis. Kaj antaŭ du semajnoj ŝi petis Sinjoron: »Prenu mian filon. Se li devas morti, li mortu. Sed helpu, ke li ne plu al si kaj la aliuloj faru malbonon.«“

(...) Malrapide John denove vekiĝas al la vivo. Li interrompis siajn ligojn kun subtero kaj prenis kiel fundamenton de sia konvertiĝo novan kredon en Jesuo Kristo. „Preĝu por mi, John, por ke mi Lin foje ankaŭ renkontu,“ diris al li unu el liaj eksulaĉoj. Kompreneble, ke liaj malnovaj inklinoj tuj ne malaperis. Surstrate kaj en la aŭtomobilo li ankoraŭ sentas, kiel en li kreskas furiozo. Hejme li nuligas kontrakton kun kablotelevido, por eskapi la tenton spekti pornofilmojn. Kaj fumi li ĉesis nur antaŭ tri jaroj...

Li vivas el tago al tago kaj pro prudento li ĉion rezignas kaj li ekvojaĝas tra Irlando al Skotlando, el Meĝugorje al Sankta Lando, kun intera surteriĝo en Novjorko. Sub influo de franciskanoj el Bronx li aliĝas al ili jare 1998 opiniante, ke Dio lin vokas al la vivo inter malriĉuloj. Sed post novicperiodo al li la monaĥestro sciigas, ke tie por li ne estas lia loko. Post reveno hejmen li gvidas kursojn de konvertiĝo por junularo. Tie li renkontas Niall, unu huliganon, kiu travivis similan konvertiĝon kiel li. (...)

John, Niall, Matthew, James, Will, Catherine kaj Breda. Tiuj nune formas „St. Patricks Community“. Ĉiumonate dum tri semajnoj ili atestas pri mirindaj agoj, kiujn Dio kaŭzis en iliaj vivoj. Benjamin Coste (Fragmento el Famille Chrétienne el 27.1.2007 aperinta en VISION 2000 3/2013)

al la indekso


 REFORMO DE REFORMO

Prefekto de Kongregacio por Dia Kulto kaj Sakramentoj Kardinalo Antonio Cańizares Llovera emfazis en intervjuo por ĵurnalo Il Giornale neceson de la nova liturgia movado. Reformo de la liturgio post la 2-a Vatikana Koncilio estis farita tro rapide kaj antaŭtempe. Ne estis sufiĉe da tempo por digesti instruon de la Koncilio. La reformo iĝis nura homa produkto kaj ne la verko de Dio. „La liturgia reformo iĝis io kiel esploro en laboratorio, produkto de fantazio kaj kreiveco, de la magia vorto de tiama tempo.“ „Perdo de la senco pri la sankteco estas grava perdo por la vera humanismo.“

La liturgia reformo ne devis esti rompo en la ĝisnuna evoluo, sed organika evoluo de la tradicio. Ni devas renovigi spiriton de la liturgio kaj por tio servas faroj, kiujn enkondukas en sian liturgion la Papo: orientiĝo de la liturgia ago al Dio, la kruco meze de la altaro, la sankta komunio surgenue kaj en la buŝon, gregoria ĉanto, spaco por silento, beleco de la sakrala arto. Estas necese renovigi eŭkaristian adoradon: vidalvide al la ĉeestanta Sinjoro ne estas eble ekokupi alian pozon ol adorkliniĝon. La versio de la nuntempa liturgio estas nek neŝanĝebla nek definitiva.

Kath-net

al la indekso


 „SINJORO, NI VOLAS VIDI JESUON“ (Joh 12,21)

Kune kun la papo Francisko ni malkovru la lokon kaj signifon de la Dua Vatikana Koncilio en la vivo de la Eklezio de Kristo Grekaj pilgrimuloj, kiuj foje venis paske al Jerusalemo, ne serĉis sanktajn Andreon kaj Filipon tiucele, por ilin renkonti kaj vidi iliajn aktivadojn, sed por ke al ili la apostoloj perigu renkonton kun Jesuo Kristo. Dum fluo de la historio invitadis Dio multajn servantojn de la eklezio, kiuj konsciiĝis urĝan bezonon de la mondo ekkoni Jesuon Kriston, bezonon, kiun substitue esprimis la menciitaj grekoj. Simile estis en la dudeka jarcento.

Dum la antaŭaj monatoj kaj jaroj ni estis atestantoj de la klopodo pri konsekvenca distingado de aŭtentika mesaĝo de la Dua Vatikana Koncilio, la mesaĝo, kiun disponigas mem la konciliaj dokumentoj, kaj de tio, kion oni al la koncilio nur subŝovas per „ĝenerala konateco“. Oni komencis paroli pri „koncilio de la Patroj“ kaj „koncilio de amaskomunikiloj“. Je la kvindeka datreveno de komenciĝo de la koncilio ni povas denove malfermi tiun temon klopodante serĉi ĉion, kio estas post tempa interspaco ankoraŭ konstante aktuala. Ŝajnas, ke la Sankta Patro Francisko nin instruas vidi veran mesaĝon de la koncilio, la mesaĝon, kiu respondas al reago de la supre menciitaj apostoloj.

Mem la konciliaj tekstoj estas nenia dogmo, do ne rilatas al ili tiu protekto, per kiu estas akompanata la papo dum eksterodinara plenumo de sia instruofico – ĉe deklaro de dogmoj. Konsekvence de tio povas en la konciliaj dokumentoj evidentiĝi tiu malperfekteco, kiu en dogmaj difinoj ekzisti ne povas. Malgraŭ tio havas tiuj tekstoj kiel deklaro de plenrajta magisterio sian grandecon kaj gravecon kaj ni uzas ilin tiel, kiel nin instigas la beata Johano Paŭlo la Dua en sia letero (motu proprio) Ad tuendam fidem.

La beata papo Johano la 23-a kunvokis la koncilion, por ke ni trovu „novajn manierojn“, kiel transdonadi al la moderna homo neŝanĝeblajn verojn de la kredo“; novajn manierojn, kiel perigi al la moderna homo renkonton kun Jesuo Kristo kaj ekkonon de Kristo kiel ununuran Savinton. La tempo jam sin ŝovis antaŭen, sed tiu ĉi postulo plu validas eĉ hodiaŭ. La Sankta Patro en siaj predikoj sukcesas realigi deziron de sia antaŭlo Johano kaj li per tio fariĝas ekzemplo por la ceteraj. Li ne deformigas kaj ne reduktas la katolikan kredon, li parolas ankaŭ pri ĝiaj „nepopularaj“ partoj, sed li tion faras per maniero komprenebla al la hodiaŭa homo.

Per sia ekzemplo li montras, ke antaŭ ĉio estas necese koni, kio apartenas al la katolika kredo, do tion, kion Sinjoro Jesuo al sia eklezio unufoje por ĉiam konfidis, ne prisilentadi malagrablajn verojn kaj ĉe ĉio ĉi esplori la menciitan celadon de la papo Johano kaj veran mesaĝon de la konciliaj tekstoj. Tiu ĉi mesaĝo do respondas al viva tradicio, kiu allasas nek halton nek revolucion. De ĉi tie rezultas la bezono ekspliki iujn neklarajn konciliajn tekstojn tiel, ke la ekspliko respondu al la katolika instruo. Post ĉi ĉio estas jam pli facile transdonadi la kredtrezoron al la postmoderna homo tiel, kiel iam volis la papo Johano transdonadi la kredtrezoron al la moderna homo.

La Sankta Patro nin plue instruas, kiel ekkapti la demandon de la koncilio kiel tutaĵon. Iu pastro ekrimarkis, ke la papo en alparoloj en la unuaj tagoj de sia pontifikado eble eĉ ne unufoje menciis la koncilion, dum li denove kaj denove parolis pri Jesuo Kristo. Per tio li montras al ni, ke la centra temo de la vivo de la eklezio ne povas esti la koncilio – unu el multaj, sed ke la centra temo estas paska mistero de Kristo. Ni do ne estas la eklezio de la Dua Vatikana Koncilio. Ni estas eklezio de la Sinjoro Jesuo Kristo, la eklezio, kiu ĉi tie estis antaŭ la koncilio kaj estas ĉi tie ankaŭ post la koncilio, konstante la sama, kiel ankaŭ la homo ekde sia naskiĝo ĝis la morto estas la sama, malgraŭ tio, ke lia aspekto kaj kelkaj pluaj ecoj dum kresko kaj maljuniĝo sinsenkve certagrade ŝanĝiĝas. La eklezio ne apartenas al la koncilio, sed la koncilio apartenas al la eklezio. Al tiu ĉi ununura katolika eklezio apartenas „antaŭkoncilia“ hierarĥio same kiel la „postkoncilia“... La koncilio estas nek unua nek ĉefa evento de la savhistorio. Ni povas al ni meti la demandon: Ĉu estus justa rilate al Dio kaj rilate al la koncilio, se ni al la koncilio mem donus pli grandan gravecon kaj spacon, ol al Tiu, je Kiu ĝi volis montri?

„Mi transdonis al vi tion, kion mi ankaŭ ricevis...“ (1 Kor 15,3) La Sankta Paŭlo serĉis manierojn, kiel alparoli konkretajn aŭskultantojn: Alimaniere li parolis en Ateno, alimaniere al izraelidoj. Malgraŭ tio temis nur pri alia esprimmaniero; koncerne la enhavon li heroldis ĉiam la samon. La apostolo konservis fidelecon al la konfidita kredo. Ĉu povus iu el ni permesi transdonadi ion alian, ol tion, kion li jam mem akceptis? Ĉiam pli profunden ni enpenetras la verojn de la kredo, el kiuj rezultas al ni pluaj konkludoj, sed tio ne signifas, ke ni elpensus iujn novajn instruojn. La kredo estas neŝanĝebla, ĉar neŝanĝebla estas Kristo, je kiu ni kredas... Sankta Paŭlo heroldis per diversaj manieroj Jesuon Kriston, kiu estas „la sama hieraŭ, hodiaŭ kaj eterne“ (Heb 13,8). Ĉu ne estas kompreno de tiu ĉi opinio de Paŭlo same kompreno de la motivo por kunvoko de la Dua Vatikana Koncilio? La Sankta Patro instigas: „Ekiru, alportadu Jesuon Kriston al la homoj ĉirkaŭ vi.“

Tiu ĉi artikolo celas esprimi nur certan vidangulon de la rigardo je multe pli komplika kaj ampleksa tuto. Mi respektas ĉiun bonan laboron de ĉiuj, kiuj al la temaro de la koncilio aliradis alimaniere. Sed mi opinias, ke la neglekto de tiu ĉi rigardo povus konduki al nepleneco de la aliro kiel al la koncilio, tiel ankaŭ al ĉio, kio post ĝi sekvis.

P. Josef Peňáz (Transprenita el semajngazeto Světlo 21/2013)

al la indekso


 LA KREDO ESTAS DONACO

Ekzistas eblo ĉiun homon forveturigi kien ajn, ĉion lian preni, sed profundan kredon, havantan en la koro, ne eblas forpreni. Ni vivas en malfacila tempo. Ĉiujare plialtiĝas prezoj de la manĝovaroj, servoj, elektroenergio, gaso, medikamentoj ktp. Korupto kaj senlaboreco kreskegas en la tuta Eŭropo. Ĉagrenas min, ke ankaŭ pli malboniĝas la interhomaj rilatoj. Kiel sendependigi sin el tiu ĉi malbona situacio? Sinjoro Jesuo Kristo diras: „Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.“ (Mat 11,28) Fortan sanon, Dian benon deziras al ĉiuj homoj de la bona volo Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 FORTO POR TRAPASI SUFERON

Kiam mi estis malgranda, mi foje diris al mia patro: „Paĉjo, mi timas, ke neniam mi havos sufiĉe da forto por trapasi iun suferon.“ Post tio la patro demandis min: „Diru al mi, kiam mi donas al vi monon por vojaĝo antaŭ via forveturo? Ĉu tri semajnojn antaŭe“ – „Ne, paĉjo, vi donas ĝin al mi en la tago, kiam mi devas aĉeti bileton.“ „Ĝuste. Kaj ĝuste tiel tion faras ankaŭ nia ĉiela Patro. Li ne donados al vi forton trapasi suferon, kiam vi neniun trairas. Ja hodiaŭ vi tiun ĉi forton ne bezonas. En la momento, kiam vi suferos, vi ricevos eĉ la bezonatan forton. Hodiaŭ vi vere ĝin ne bezonas.“ Tiu ĉi aserto min trankviligis kaj tute trankvile mi foriris por ludi. Pli poste, kiam aperis malfacilaĵoj, donis Dio al mi tiom da forto, ke mi eĉ per ĝia fluo estis superverŝita. Ne pli frue kaj eĉ ne malpli frue. Li donis ĝin al mi en la ĝusta momento.

Corrie Boom

al la indekso


 POZITIVA PENSADO

La homa psiko per kelkaj kapabloj similas al komputilo. Ekzemple en deponado aŭ disponado de informoj. Se ni en la komputilan memoron enarkivigos informon, la ĝojan aŭ malĝojan, poste sufiĉas nur malforta tuŝo sur konvenan klavon kaj la monitoro montros al la mondo tiun sekretaĵon, kiu ĝis tiu tempo estis kaŝita en malsimpla komputila instrumentaro.

Simile ankaŭ ni povas enmeti ĉiujn bonajn kaj malbonajn pensojn en malsimplan mekanismon de nia konscio kaj subkonscio. La homo estas per tio, kion li enmetas en sian internon, programita. La informoj estas tie deponitaj kaj atendas. Ili estas en la stato de iu tempumo kaj kreas programon de nia estonta agado. Ili atendas sian tempon, momenton, kiam de ie venos malforta, eble neatendita tuŝo sur la klavon ie interne de la homa mi. Kaj poste, laŭ nia sinteno, agado kaj reagoj, sur la monitoro de nia karaktero montriĝos al la mondo tiu sekreto de la pensoj, kiu estis en ni kaŝita.

Diference de la komputilo, kiu sklavece kaj pasive akceptas ĉion, kio estas en ĝin metata, povas la libera homo el la informoj elektadi. Li povas en sian internon enmetadi la pensojn bonajn kaj krei el ili pozitivan vivprogramon, aŭ akceptadi per ĉiuj sensoj pensojn malbonajn kaj pretigi al si sub la brusta osto prokrastan bombon.

Kaj poste sufiĉas nur malforta tuŝo sur konvenan klavon.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas pozitivaj pensoj en lia komputilo, por ke je ĉiu tuŝo kun alia homo estu lumigita mondo per pozitiva lumo el lia spirita monitoro.

Alivorte pri tio parolas Jesuo Kristo, kiu en sia monta prediko instigas al pureco de la koro, al la pozitiva modlado de la interna mondo.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 POR KURAĜIGO

Ne timu, ĉar mi estas kun vi, ne maltrankviliĝu, ĉar mi estas via Dio. Mi vin fortigos, mi vin helpos, mi vin subtenos per mia justa dekstra mano. Jes 41,10

Voku min en la tago de mizero, mi vin liberigos, kaj vi min gloros. Psa 50,15

al la indekso


 BELA TRAVIVAĴO EN SOPOT

Epifanie – je la festotago de Tri Reĝoj, okazis esperantlingva sankta meso en preĝejo de sankta Andreo Bobola en Sopot, Pollando. Tie vigle aktivas kaj servas al kredantaro GELG – Gdanska Esperantista Liturgia Grupo sub gvido de pastro Stanisław Płatek. Post la tre solena mescelebro la ĉeestantoj kunvenis en bela loka klubejo por komuna kantado de kristnaskaj kantoj kaj por reciproka interŝanĝo de bondeziroj kun teno de blankaj oblatoj en la manoj, laŭ tradicio en Pollando. La lokaj poetinoj prezentis la porokazajn poemojn dum rakonto pri ilia verkado. La kunveno pasis en festa familia etoso.

Bohdan Wasilewski

“Nek unu guto da brando estas hejme!,” koleras la edzo, kriante al la edzino, “kaj vi la lastan monon elspezis por aĉeti la panon.” (El pola lingvo esperantigis Bogusław Sobol)

al la indekso


   MITO PRI SVATOPLUK

Svatopluk, vivanta en la 9-a jarcento, estis potenca regnestro de la Granda Moravia Regno. Li havis tri filojn. Kiam li sentis, ke li baldaŭ mortos, li venigis al si la filojn. La patro donis al la plej juna filo tri kunligitajn bastonojn kaj diris: „Rompu ilin!“ Vane li klopodis rompi ilin. Poste malsukcesis ambaŭ du filoj. Do, la patro malligis la faskon kaj donante al la filoj po unu bastono diris: „Karuloj, provu nun!“ Kaj senpene rompis ĉiu sian bastonon. La patro admonis la filojn al unueco kaj paca kunvivado: „Ĉiu el vi sola estas venkebla, sed la unuiganta frata amo faros vin nevenkeblaj!“

Post kiam la patro mortis, la filoj baldaŭ forgesis liajn admonajn vortojn. Ili malpaciĝis, malamiko invadis la landon kaj venkis super la fratoj. Tiel pereis la Granda Moravia Regno.

Jaroslava Hamajdová

 al la indekso


   LA PATRINO DE LA BONA KONSILO

Ju pli la mondo estas tiel nomata pli moderna, des pli ĝi estas pli komplika. Ofte estas la vivo por la homo tiel komplika, ke li ne plu kapablas ĝin regi, kaj tial li bezonas konsilon de iu, kiu estas rigardata kiel fakulo. Tial la homoj elpensis diversajn konsilejojn. La konsilejon antaŭgeedzecan, geedzecan, ekzistas jam eĉ la konsilejoj postdivorcaj, ni havas konsilejojn por entreprenistoj, ekonomiajn ktp. Sed la plej komplika, kion la homo ne kapablas regi, estas lia vivo mem.

Oni povas nenion oponi kontraŭ tio, se la homo vizitas fakulon por ricevi konsilon, ekzemple ĉe la kuracisto, tia agmaniero estas ĝusta. Sed estas perpleksige, ke precipe la junaj homoj hodiaŭ ne turnas sin al siaj patro aŭ patrino, ili ne turnas sin al sia instruisto aŭ tute ne plu al la pastro. Sed ili serĉas la konsilon tie, kie ili supozas interligitecon de la fameco kun la saĝeco. Ili sin turnas al la famaj kantistoj kaj aktoroj. Se estas iu fama, tiu ne devas esti ankaŭ saĝa.

La junaj homoj ne turnas sin por la konsilo ĝuste al la instruistoj kaj gepatroj tial, ĉar tiuj institutoj, instruista, gepatra, sed ankaŭ la eklezia, entute perdis ilian konfidon. Por la juna homo ili estas preskaŭ senbezonaj, balastigantaj kaj vekantaj oponon.

Ili aŭ konsiliĝas mem inter si, aŭ ili demandas tie, kie ili ricevas tiun la plej etkostan kaj la plej supraĵan respondon. Se konsilus al la junaj iu valorece kaj respondece, kio do estus ligita kun klopodemo, tion la nuntempa homo ne ŝatas. “Konsilu al ni tiel, por ke tio estu efika, simpla, oportuna, simple ke tio ne postulu multe da forto, sed antaŭ ĉio, ke ni ne devu labori pri ni mem kaj ke ni ne devu abnegacii kaj regi nin.”

La Virgulino Maria estas la patrino de la bona konsilo. Mi dirus, ke tio estas tia konstante valora, senĉese valida kaj eĉ daŭre moderna konsilejo. Jes, ni ne povas klavi la telefonnumeron kaj iĝi klientoj de ĉi tiu virino, kiel ni faras tion ĉe aliaj konsilejoj. Sed ni povas ĉe la Virgulino Maria konsiliĝi ĝuste laŭ konfrontiĝo kun ŝia vivo. Ŝia vivstilo, vivvaloraĵoj, humileco kaj silentado, la kapablo konsideri, pritaksi, ŝia kapablo meti la esencajn kaj gravajn aferojn sur la unuan lokon, ĉion ĉi starigi antaŭ la proprajn okulojn kaj per tio kompari niajn opiniojn, niajn sintenojn, niajn prijuĝojn de la okazintaĵoj, la propran aliron al la vivo.

Ni ne povas diri, ke tio, kio validis en la vivo de la Virgulino Maria antaŭ du mil jaroj, ne plu hodiaŭ validas. Se ni per tiu ĉi maniero komparos konstruindustrion, medicinon, teknikon kaj sciencon, do la diferencojn ni trovos. Sed en tio ne temas pri la vivo. La vivo estas inter la valoroj, kiel estas la vero, amo, pardono, fideleco, saĝeco kaj tiuj valoroj estas kompareblaj en ĉiu tempo. La Virgulino Maria estas la patrino de tiuj bonaj konsiloj. Ni provu iam anstataŭ klavado de la telefonnumeroj al diversaj konsilejoj psiĥologiaj kaj psiĥiatriaj kaj anoncado en ambulatorioj de tiuj fakuloj surgenuiĝi, fermi la okulojn, malfermi la koron kaj konfronti nin kun la vivo de la Virgulino Maria.

Max Kašparů

al la indekso


   LA TUTA MONDO ATENDAS RESPONDON DE MARIA

El homilioj de sankta Bernardo el Clairvaux, inkluditaj en traktaĵoj
„Laŭdoj de la virgeca Patrino“

Vi aŭdis, Virgulino, ke Vi koncipos kaj naskos filon. Vi aŭdis, ke ne okazos tio pere de homo, sed pere de la Sankta Spirito. La anĝelo atendas respondon: estas do tempo, por ke li revenu al Dio, kiu lin sendis. Ankaŭ ni, ho Sinjorino, atendas vorton de mizerikordo, ni, kiujn triste korpremas kondamnanta verdikto.

Kaj jen, proponas sin al Vi elaĉeta prezo por nia savo: ni estos savitaj tuj, se Vi konsentos. Ĉiuj ni estis kreitaj pere de la eterna Dia Vorto, kaj jen, ni mortas. Pere de via mallonga respondo ni povas atingi renoviĝon, por povi denove esti invititaj al la vivo.

Pro tio Vin petegas, bonvolema Virgulino, bedaŭrinda Adamo, elpelita el Edeno, kun sia kompatinda idaro, tiucele Vin petas Abrahamo kaj Davido. Por tio Vin insiste petas ankaŭ ceteraj sanktaj patroj, propradire viaj patroj, ĉar ja eĉ ili restadas en areo de mortombro. Tion atendas surgenue ĉe viaj piedoj la tuta mondo.

Ne nemotivige, ĉar de tio, kion Vi diros, dependas konsolo de kompatinduloj, elaĉeto de malliberuloj, liberigo de kondamnitoj kaj fine savo de ĉiuj infanoj de Abraham, de via tuta gento.

Rapide respondu, Virgulino! Respondu rapide al la anĝelo, kaj pere de la anĝelo al la Sinjoro.

Respondu vorton kaj akceptu la Vorton.

Deklaru vian vorton kaj koncipu la Dian.

Ellasu efemeran vorton kaj enprenu en sin la Vorton eternan.

Kial Vi hezitas? Kial Vi tremiĝas? Kredu, konfesu kaj akceptu. Via humilo ekposedu kuraĝon, via senkuraĝo fidon. Nuntempe tute ne indas, por ke la virgineca simpleco forgesu la saĝecon. En tiu ĉi ununura afero, la saĝa Virgulino, Vin ne timigu aŭdaco. Eĉ se estas silentema diskreteco dezirinda, tamen nur estas nune pli bezonate esprimi la piecon pervorte.

Malfermu, beata Virgulino, la koron al la kredo, la buŝon al konfeso, la sinon al la savinto. Jen, Tiu, kiun sopiratendas ĉiuj nacioj, de ekstere frapas la pordon. Kion, se pro via hezitado Li preterirus, kaj Vi denove devus kun doloro serĉi Tiun, kiun via animo amas? Ekstaru, kaj rapidu malfermi!

Ekstaru per la kredo, rapidu per pieco, malfermu per konfeso.

Kaj Ŝi diris: „Jen mi estas la servantino de la Sinjoro, estu al mi laŭ via diro!“ (Luk 1,38)

 al la indekso


   TUTMONDA MILITO KONTRAŬ KRISTANOJ

 Oni asertas, ke la kristanoj estas nuntempe sendube la plej persekutata religia komunumo: „La mondo estas atestanto de ekesto de nova generacio de la kristanaj martiroj“. Demografia sciencisto Todd Johnson, kiun citas Allen, deklaris, ke ekde la jaro 2000 ĝis nun mortis ĉiujare meznombre cent mil kristanoj. Laŭ usona „Centro por Esploro de Kristanismo“ ĉe Teologia Seminario Gordon-Conwell en Massachusetts, ĉiuhore estas en la mondo mortigitaj pro sia kredo dek unu kristanoj.

Allen prezentas nur kelkajn ekzemplojn de la nuntempa persekutado de la kristanoj. En norda Koreio, regata fare de komunista reĝimo, la nombro de diversaj kristanaj konfesiantoj estas supozita je kvarcent mil. Ĉirkaŭ unu kvarono el ili vivas en koncentrejoj de bagno, ĉar ili rifuzis adori fondinton de nacia kulto Kim Il-sung. Ekde la jaro de divido de la duoninsulo je du ŝtatoj (1953), en norda Koreio malaperis preskaŭ tricent mil kristanoj. En Sirio minacas al kristanoj elmortiĝo; en urbeto Maalula, kie oni ankoraŭ parolas Sirian lingvon de Jesuo Kristo, laŭ informoj islamanoj mortigis Sarkis el Zachma kaj aliajn du junajn kristanojn, kiam ili rifuzis konvertiĝi al islama kredo. Similaj okazoj ripetiĝas en Irako, kie usona organizaĵo „Open Doors“ antaŭvidas finon de la kristana ĉeestado ĉirkaŭ la jaro 2020. En Egiptio estas persekutataj kristanaj koptoj, kiuj tie vivas de longtempe. La gazetaro nevole mencias pri tio, kio okazas kun kristanoj en teritorio Gaza, eltranĉita el Israelo.

La monda publika opinio nur malfacile akiras informojn pri persekutado de la kristanoj en diversaj landoj, kie devas interveni ankaŭ ŝtata potenco. La registaroj preferas prisilenti tiujn eventojn, ofte la kristana minoritato invokas nek juston nek protekton. En okcidenta gazetaro superas prefere laŭŝajne „neŭtrala“, sed esence ateisma kontraŭreligia spirito, kiu sekvas pli multe politikajn kaj komercajn interesojn. Laikismo iĝas kvazaŭ nova religio. Kiel skribas Allen, „liberalaj liberpensuloj ovacias martirojn de dekstrulaj reĝimoj en Latinameriko, sed ili ne volas allasi fakton de la kontraŭkristanisma malamo en Gaza, kiun kontrolas Hamas, eĉ ne manierojn, per kiuj maldekstrulaj reĝimoj ofte atakas la kristanojn“.

Allen vidas kaŭzon de la persekutado en fanatismo, kaj tion plej ofte en troigita laikismo, kaj en fanatismo de islamaj grupoj, kiuj realigis atakojn kontraŭ kristanoj kaj preĝejoj ekzemple en Niĝerio kaj Egiptio, sed ankaŭ aliloke, kiel tio estas fare de hinduoj en nordorienta Hindujo. Ankaŭ okcidenta sekulara ikonoklasteco, kiu ofte sin vestas en veston de kultura batalo, jam havas siajn viktimojn.

La novtempa persekutado de la kristanoj havas diversajn formojn, ne estas ĉiam sanga, eĉ ne ĉiam fizike agresema. La kredantoj havas nur unu respondon: fortigi sian kristanan kredon kaj amon al la proksimulo, eĉ al la malamiko.

Jozef kardinalo Tomko Fonto: Radio Vatikana (sk.radiovaticana.va) 24.11.2013

al la indekso


   MALGRANDA ĈINA MARTIRINO -JVU-

Kelkajn monatojn antaŭ sia morto ebligis ĉefepiskopo Fulton John Sheen interparolon al certa tutŝtata lelevidstacio. Inter aliaj aperis ankaŭ la demando: „Vi influis milionojn da homoj en la tuta mondo. Sed kiu influis vin? Ĉu tiu estis la papo?“ Li respondis, ke tiu ne estis la papo, kardinalo, alia episkopo, sacerdoto aŭ ordenanino, sed tiu estis sennoma dek unu-jara ĉina knabino.

Li eksplikis, ke kiam en Ĉinio transprenis potencon komunistoj, ili malliberigis iun pastron en lia paroĥa domo proksime de preĝejo. Tiu kun konsterniĝo observis, kiel komunistoj detruas ekipaĵon de la preĝejo. Fine ili rompmalfermis tabernaklon kaj ili malame ĵetis ciborion sur la teron. La hostioj falis sur la plankon. La pastro precize sciis, kiom da ili estas: tridek du.

Poste la komunistoj la preĝejon forlasis, sen rimarki (eble ili nur ne atentis ŝin) malgrandan knabinon, kiu preĝis en malantaŭa benko. Pli poste nokte ŝi kaŝrampis preter gardistoj revenante en la preĝejon, kie ŝi pasigis unu horon en trankvila adorado, eble kiel rekompencon pro tiu ĉi malsanktigo, kies atestanto ŝi estis, poste ŝi eniris presbiterejon, genufleksis, kunmetis la manojn kaj el la tero per sia buŝo ŝi akceptis la Plejsanktan Sakramenton.

Ĉiunokte la knabino revenadis en la preĝejon, por tie kiel la unuan fojon plenumi sanktan horon kaj akcepti la Korpon de Kristo. La tridek duan nokton post la akcepto de la sankta komunio la knabino pro iu malfeliĉa movo kaŭzis en la preĝejo bruon – eble ŝi stumblis sur disĵetitajn kandelingojn – kaj tio kaptis atenton de la soldato, kiu gardis ĉe la paroĥa domo. El fenestro de la dormoĉambro povis la malfeliĉa pastro observi teruran scenon, kiu okazis antaŭ liaj okuloj. La knabino klopodis forkuri, sed la soldato ĝisatingis ŝin, faligis teren kaj batmortigis ŝin per fusto de la pafilo.

Kiam la ĉefepiskopo Sheen tiun ĉi eventon aŭdis, li promesis al Dio, ke li praktikados la sanktan horon antaŭ la Plejsankta Sakramento ĉiutage ĝis fino de sia morto. Ne nur li restis fidela al tiu ĉi promeso, sed ĉe ĉiu ebla okazo li al praktikado de la pieco de la sankta horo instigadis.

La nomo de tiu ĉi dek unu-jaraĝa ĉina knabino ne estas konata, sed ŝia heroeco, kiam ŝi ĉiunokte riskis sian vivon por adori kaj akcepti Sinjoron Jesuon en la Plejsankta Sakramento, restas senmorta kaj potenca atestado de la katolika kredo, kiu estas tiel multe por ni bezonata, precipe en la nuna tempo de indiferenteco kaj strangaj modernismaj praktikadoj ofendantaj la Plejsanktan Sakramenton kaj la eternan Dion.

Ni ne forgesu la sakramentan Jesuon. La ĉefepiskopo Sheen en sia biografio Trezoro en la Argilo pri la sankta horo skribis:

„Mi decidiĝis pasigi ĉiutage la sanktan horon en ĉeesto de nia Sinjoro en la Plejsankta Sakramento. [...] La Sankta Horo. Ĉu tio estas malfacila? Ofte tio povas tiel ŝajni; povas tio signifi parte rezigni pri niaj planoj, aŭ ellitiĝi unu horon pli frue, sed fine ni konstatos, ke tio ne estas malfacila ŝarĝo, nur ĝojo. [...] La celo de la sankta horo estas instigo al profunda persona rilato kun Kristo. La sankta kaj majesta Dio nin senĉese invitas, por ke ni al Li venu, interparolu kun Li, petu Lin pri helpo en niaj bezonoj kaj ricevu benon, kiu estas lia ĉeestado. [...] Mi spertis, ke daŭras certan tempon, ĝis ekbrulos la flamo de la preĝo. Kaj tio estas prefereco de la ĉiutaga sankta horo. Ne estas pli rapida maniero, kiel ŝirmi la animon kontraŭ memameco kaj timado pri sennombro da mondaj vantaĵoj. Ĉeestadi en la ĉeesto de la Plejsankta Sakramento estas kvazaŭ eksponadi la korpon kontraŭ la suno kaj ensorbadi ĝiajn radiojn. La silento dum la horo estas renkontiĝo vid-al-vide kun la Sinjoro. En tiuj momentoj la homo ne devas el si eligi skribitajn preĝojn, anstataŭ tio li aŭskultas. Ni ne diras: „Aŭskultu, Sinjoro, via servanto parolas,“ sed „Parolu, Sinjoro, via servanto aŭskultas.“ (Transprenita el Te Deum 2008)

al la indekso


   LA INFERPORDEGOJ ĜIN NE VENKOS

La Eklezio ekde sia fondo sur la bordo de Tiberiada Lago ricevis promeson de la eterna vivo. La pordegoj de la infero ne venkos ĝin. Neniam ĝi forpereos!

Dum kuro de la historio trairadis la Eklezio grandegajn krizojn. En ĝia sino naskiĝis herezoj, estis kontraŭ ĝi proklamitaj militoj. La tero kaj la tutaj kontinentoj kontraŭ ĝi komplotis. Hitler kaj komunistoj eluzis ĉiujn rimedojn, por ĝin pereigi, sed vane.

Malbono transformiĝis je bono. La sango de la martiroj iĝis semo de la kristanoj. El Albanio oni strebis fari absolute ateisman landon. Ekĝermis el ĝi Patrino Tereza!

Hodiaŭ oni eĉ ne povas kredi al tio, ke la Eklezio ĝuas relativan trankvilon. La viziuloj el Meĝugorje, kiuj konas sekretojn kaj konfidencajn sciigojn de la Dipatrino, estas pli maltrankviligitaj pro okcidenta Eŭropo ol Rusio.

Ili parolas pri la milita stato. Tiu milito estas inside pli malvarma, sed pli efika, klopodanta malaperigi fundamentajn valorojn de la kristanismo. La Eklezio ĉi tie aspektas kiel totale senarmigita kaj ĝi facile iĝas kaptaĵo de la Malbonulo, kiu ĉirkaŭiras kaj serĉas, kiel engluti la infanojn de la Virino.

Kiun valoron havas hodiaŭ la vorto de la kristano, pastro, episkopo en la televida diskuto? Ĝi estas ĉi tie ridindigita, ofendata, venenata per kalumniaĵoj.

La Papo estas objekto de la mokado, kiu aperadas ĉiutage en preskaŭ ĉiuj elsendiloj.

Sed Dio sian Eklezion ne forlasas kaj pridonacas ĝin per ĉiuj bezonataj donacoj, kiujn ĝi nun bezonas.

La Dipatrino preparas grandan amason de malgranduloj. Al Meĝugorje jam alvenadas milionoj da ili. La pilgrimantoj devas transformiĝi je kredantoj! Se ni vivas la mesaĝojn kaj atestas pri ili en niaj agadoj, la Eklezio renoviĝas, kiel tion siatempe faris sankta Francisko. Antaŭ la armeo de la humiluloj kaj malriĉaj en la spirito ne povos la Malbonulo triumfi. Sankta Terezinjo el Lisieux diris, ke la diablo forkuras antaŭ la infana rigardo.

Al tiu vojo de la savo, al la ununura sav-ankro por la Eklezio, ni lernas per la rozaria preĝo kun la koro, kiu ofte serĉas rifuĝejon en la sakramento de la pekpardono kaj ĉiutage sin nutras per Eŭkaristio. Ni ne forgesu tion, se ni apogas nin je la Vorto de Dio.

Jesuo diris, ke tiu ĉi mondo malaperos, sed liaj vortoj ne malaperos. Tiel, kiel en mezepoko, oni konstruis katedralojn, ni devas nuntempe videbligi la Eklezion de la lastaj tempoj.

Ni rigardu, kiel la Patrino de Dio parolas pere de sia filo, pere de sia amata filo la Papo!

Ŝi estas la Patrino de la Eklezio. Se ni amos nian Patrinon, kiun ni ne vidas, ni ankaŭ amos la Eklezion, kiun ni vidas. (Světlo 17/2001)

 al la indekso


   EN ALT´ NE SERĈU

(Nehleďte vzhůru)

Aŭtoro nekonata                                          Esperantigis Jiří Kořínek

2. Ja videblas nur la kruc’, / reviviĝis Krist’ laŭ ver’ / kaj la Patra dekstra man’ / inter nin penetras Li, / tion scias nur kredant’, / sed alvenos certe tag’, / kiam Li aperos glore antaŭ mond’.
Ref.: En alt’ ne serĉu ...

 al la indekso


 EKUMENAJ BIBLIAJ TAGOJ kun Adoru 2014 en Tuchoměřice ĉe Prago, Ĉeĥio

En 2014 ili okazos en la Praga antaŭurbo Tuchoměřice (prononcu: Tuĥomjerĵice), de la 30-a de aprilo ĝis la 4-a de majo (merkredon de la vespermanĝo ĝis dimanĉo post la tagmanĝo). La Loko La iama kastelo, nuna klostro Tuchoměřice, Školní 1, 25267 Tuchoměřice apud Prago.

La loko
estas facile atingebla ne nur per aŭto (se vi havas elektronikan vojomontrilon, enmetu la supran adreson), sed ankaŭ per trajno kaj eŭropaj lini-busoj, ĉar el la centro (ekz. de la stacidomo) de Prago ekzistas linioj de publika trafiko. Temas pri la metroo linio A ĝis la fina stacio: „Dejvická“. De tie oni prenas autobuson, kiu post 30 minutoj atingos la haltejon „Tuchoměřice - zámek“, kiu troviĝas ĝuste antaŭ la kastelo. Eĉ per aviadilo estas facile: La flughaveno de Prago estas tre proksima. Ne ekzistas rekta linio al Tuchoměřice, sed la membroj de la komunumo diris, ke eblas sendi aŭton de la kastelo al la flughaveno por venigi partoprenontojn (nur 15 minutojn da veturado). En la klostro loĝas kaj gastigas de kelkaj jaroj la francdevena juna movado „Chemin Neuf“ (Nova Vojo). Ili renovigis ĝin kaj akceptas grupojn por gvidata aŭ (kiel en nia kazo) propra programo. La loĝado estas simpla, sed bona. (Eblas sendi fotojn, se iu volas vidi.) Ni antaŭmendis 15 ĉambrojn (kun entute 38 litoj), el kiuj 8 havas propran lavabon. Tiu, kiu nepre bezonas unuopan ĉambron, aŭ pli da lukso, tiu povas ankaŭ mendi ĉambron en hotelo „Auberge de Provence“ (www.tuchomerice.cz), je piedira distanco de 5 minutoj. En aliaj kazoj, skribu viajn dezirojn aŭ bezonojn, kaj mi provos plej bone aranĝi, laŭ interkonsento kun vi.

La Prezoj
Por la tuta seminario, la kompleta prezo estas 140 € por okcidentlandanoj kaj 120 € por orientlandanoj (manĝoj, tranoktado, programo). Se iu ne tranoktos en la klostro, sed manĝos kun ni, tiu pagos 96 € resp. 76 €, sed devos mem prizorgi la tranoktadon. (En la supre menciita hotelo, la kostoj por unu nokto estas 70 €/nokto, do entute 280 € por tranoktado.) Por aliĝi, simple sendu aŭ rete aŭ papere viajn informojn. Por validigi la aliĝon, okcidentlandanoj ĝiru 40 €, orientlandanoj: 20 € al la konto 62 42 548 541 ĉe Volksbank Hellweg e.G., BLZ 414 601 16. La reston oni pagu surloke! Atentu: Se vi pagos post la 31-a de januaro, ekfunkcios la nova t.n. SEPA-sistemo de ĝirado! Tiam la bankaj datumoj estos: IBAN: DE82 4146 0116 6242 5485 41. BIC: GENODEM1SOE

La Programo
enhavos prelegojn pri Biblia temo, Diservojn kaj kantojn E-lingvajn. Ni multe utiligos kaj la Biblion, kaj la ekumenan kant- kaj preĝ-libron Adoru. (Kiu ne havas ĝin, diru tion, por ke mi kunportu sufiĉe da ekzempleroj.) Kompreneble ni ekskursos ankaŭ komune al la Praga centro. Ankaŭ el ekumena vidpunkto, Prago estas tre interesa urbo. Mi esperas, ke la invito interesos vin, kaj ke vi havos eblecon veni. Aliĝu prefere baldaŭ. Se restis demandoj, ne hezitu min kontakti! Feliĉan jaron 2014 mi deziras al vi, esperante, ke ni restu en reciproka bonvolemo! Elkore, via

Stefan Lepping, Mellinstr. 5, 59457 Werl, Germanio. Retadreso: stefanlepping@gmx.de

al la indekso


 LA 20-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO

67-a IKUE-Kongreso 64-a KELI-Kongreso Trento - Cadine, Italio,
de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2014
Temo: Ĉu Kristo estas dividita? (1 Kor 1,13)B

IKUE kaj KELI invitas la Kristanan Esperantistaron al 20-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Trento, Italio. La urbo situas en norda Italio ĉe la landlimo kun Aŭstrio kaj estas facile atingebla per aŭtoŝoseo kaj per trajno.

Ĉi tiu urbo en la jaro 1542 estis elektita kiel sidejo de la tielnomata Koncilio de Trento (1545-1563), per kiu oni klopodis reunuigi la kristanajn Ekleziojn post la protestanta Reformacio. Kiel sciate, ĝi ne atingis la celon, sed ĝi kontribuis al la reformado de la Katolika Eklezio. Pro tiuj historiaj kialoj, la papo Paŭlo la 6-a konfidis al la Diocezo de Trento apartan taskon al la ekumena agado.

La urbo estas riĉa je vidindaĵoj naturaj, historiaj kaj monumentaj. Starigita en la valo de la rivero Adige [pr. A’diĝe], ĝi estas ĉirkaŭata de altaj montoj. Laŭlonge de tiu valo pasas la vojoj al norda Eŭropo, pro tio ĝi estis protektita de multenombraj kasteloj ankoraŭ nuntempe bone konservitaj.

Nia kongresejo estos ĉe “Centro Mariapoli” en Cadine [pr.: Ka’dine], vilaĝo en la komunumo de Trento, sed iom for de la urbocentro kaj meze de la montaro, tamen facile atingebla per aŭtobuso (lokaj esperantistoj estos pretaj helpi ĉe la stacidomo). Centro Mariapoli [pr.: Ĉentro Maria’poli] estas ekumena centro de “Movimento Focolari” (Movado de la Fajrujoj), kiu multe agas favore de la interreligiaj rilatoj. Tie kunvenas ne nur kristanoj, sed ankaŭ fideluloj de aliaj religioj, pro tio en la Centro ne ekzistas kristana preĝejo, sed oni pretigas ĉiufoje taŭgan ejon por preĝi laŭ la kredaparteno de la kunvenintoj.

La devizo de la temo de nia kongreso estas tiu jam adoptita por la Semajno de Preĝoj por la Unuiĝo de Kristanoj 2014: “Ĉu Kristo estas dividita?” (1Kor 1,13) kaj la temo estos precipe pritraktita laŭ la letero al la Efezanoj (4, 1-6), en kiu la malliberigita apostolo Paŭlo strebas por la unueco (“estas unu korpo, unu Spirito ... unu espero ... unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj ...”). Tiaj estu ankaŭ niaj sentoj.

Kongresaj kotizoj (en eŭro):
Tarifo A: iamaj socialismaj landoj, Azio, Afriko, Latina Ameriko, Oceanio.
Tarifo B: Ĉiuj landoj ne inkluzivitaj sub A.
 

Kategorio

A

B

Kongresa kotizo ĝis la 30a de majo: . . . . . de la 1a de junio: . . . . . . . . . . . . . . . . . . (infanoj ĝis 10 jaroj aliĝas senpage)

20,00 40,00

50,00 70,00

1-lita ĉambro

460,00

480,00

2/3/4-lita ĉambro

290,00

420,00

16-lita ĉambro *

210,00

250,00

Sen tranoktoj, sed kun ekskursoj

30,00

30,00

* Du subtegmentaj ĉambregoj kun banĉambroj kaj necesejoj komunaj.
Ĉiuj aliaj ĉambroj havas sian banĉambron.

La kongreso komenciĝos la 16-an de aŭgusto posttagmeze kaj finiĝos la 23-an matene, pro tio la prezo inkluzivas:
• 7 tranoktojn, 7 matenmanĝojn, 6 tagmanĝojn, 7 vespermanĝojn,
• bus-transporton dum pilgrimadoj kaj necesajn enirbiletojn.

Por la ne-loĝantoj: tagmanĝo: € 15,00, vespermanĝo: € 15,00.
Notu bone: La aliĝo validos post la alveno de la antaŭpago de la kongresa kotizo.

PAGMANIERO
BANKO: IBAN: IT34 H076 0103 2000 0002 3290 000 BIC/SWIFT: BPPIITRRXXX
Adreso: Unione Internazionale Cattolica Esperantista Via di Porta Fabbrica 15,
IT-00165 ROMA-RM ( Italia)
UEA konto: “ikue-v” de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - Romo
Atentu: Ne FORGESU skribi la kialon de la pago. En la adreso ne uzu la mallongigon IKUE.
Eŭropaj bankoj aliĝintaj al sistemo “SEPA” ne postulas komisiojn por alsendi la monon.

ĜENERALAJ AVERTOJ:

• La aliĝo validas post la ricevo kaj de la aliĝilo kaj de la aliĝkotizo.
• Ĉiuj aliĝintoj ricevos la konfirmon pri la aliĝilo kaj informojn kiel atingi la kongresejon.
• Post ricevo de la mendo la organizantoj tuj komunikos, ĉu la loĝ-aranĝo elektita estas jam plene okupita.
• Por la plur-litaj ĉambroj, se en la aliĝilo ne estas indikitaj la nomoj de la kunloĝantoj, oni kunloĝigos virojn kun viroj kaj virinojn kun virinoj.
• En kazo de ne alveno la aliĝkotizo ne estos redonata.
• Reston de la sumo oni povas pagi al la banka konto, aŭ surloke nur per kontanta mono (ĉekoj kaj kreditkartoj ne estos akcepteblaj).
• Oni povas plenigi kaj sendi la aliĝilon rekte per retpoŝto el la retejo:

www.ueci.it/EEKalighilo/

• Dum la kongreso ni preĝos per la libro ADORU. Nepre kunportu ĝin.
• Por kontakti la organizantojn skribu rete al:

eekongreso@gmail.com

aŭ per ordinara poŝto al: Unione Esperantista Cattolica Italiana via Lombardia, 37
I-20099 Sesto San Giovanni (Italio)

KONGRESA PROGRAM-SKIZO:

Sabato, 16.:       Dumtage: akcepto de la kongresanoj. Vespere: Inaŭgura vespero.
Dimanĉo, 17.:    Sankta Meso, Evangeliana Diservo, Ekumena Diservo, Solena malfermo.
Dumsemajne:     ĉiutage: Sankta meso, komuna kantado, ekumena preĝo, prelegoj. Vizito de la urbo
                         kaj ĉirkaŭaĵoj.
Merkredo 19.:  Tuttaga ekskurso (loko difinota).
Vendredo 22.:   Vespere: adiaŭa vespero.
Sabato 23.:       Adiaŭa mateno.

La aliĝilo en formatoj PDF kaj DOC (Word) estas akirebla per retadreso de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz/EEK-Trento/EEK-Trento.htm

al la indekso


 DIO MEM FARAS LA EKLEZION INTERESAN

„Nun estas denove interesa esti katoliko. Por tio ni povas danki al la papo Francisko,“ predikis antaŭ nelonge unu el la episkopoj en Germanio. Tio do al multaj homoj plaĉis, sed la aliaj estis ekscititaj. Ĉu estis tio nur esprimo de la ĝojo pro la nova papo kaj ne pli ol nur leĝera, iom senpripensa eraro, kiu ne estis tiel intencita? Eble jes, sed eble ne!

Unue estas tiu esprimmaniero „vangobato“ por la papo Benedikto, kvazaŭ li por la Eklezio faris malmulton kaj ne faris ĝin „interesan“. Kaj due, se tio estus serioze opiniata, signifus tio regreson, kio estas pli malbona: Kiel blinda por mistero de la Eklezio devus esti tiu, al kiu tiu ĉi „faux pas“ (erarpaŝo) okazus! Ĉar la nocio „estas interesa esti katoliko“ estas vere maltaŭga por tio, por ke per ĝi oni motivigu apartenecon al la Eklezio. Tiu, kiu rigardas Jesuon, la brilantan misteron de la Eklezio, scias, ke eĉ dum la plej malhela periodo de la eklezia historio estis tio „la plej interesa“ en la vivo de la homo esti membro de la Eklezio, partopreni je Dia vivo de Jesuo Kristo kaj la propran vivon direkti al Dio, en kaj per kaj kun la Eklezio de Jesuo Kristo! Per tio oni ne kontestas, ke ekzistas diferencoj, „grandaj“ kaj „malgrandaj“ papoj, kaj ke ĉiu katoliko povas iun papon estimi pli kaj al alia ekhavi rilaton pli malgrandan.

Sed „interesa“ estas la Eklezio ĉiam, kaj tio el la jena simpla motivo: Jesuo Kristo kaj kuneco kun li estas konstante la plej alta bono por la homo, senatente al la nuna papo kaj ankaŭ al liaj episkopoj, sacerdotoj, diakonoj kaj ceteraj kunlaborantoj! Estas mem la Dio, kiu la Eklezion plenigas per sia majesteco kaj per tio por ni kaj spite de ni ĝin faras nedetrueble „interesan“.

Andreas Laun, helpepiskopo de Salzburg, Aŭstrio

al la indekso


 VIRKAPRO – ĜARDENISTO

Sciado sen disciplino estas frenezeco. B. Gracian

- Kritikanto de la politikistoj ne kapablas interkonsenti kun sia edzino,
- elektanto de komunistoj libere produkte entreprenas,
- la patro de fripono kulpigas instruiston,
- probatalantino de la bestrajtoj iras al abortigo,
- laikulo saĝigas fakulon,
- krimulo kritikas leĝojn,
- kuracisto ŝatanta alkoholaĵojn kuracas alkoholulon,
- fumanto instruas pri malutileco de cigaredoj astmulon,
- ateisto sopiras pri geedziĝa ceremonio en la preĝejo,
- katoliko sin direktas laŭ horoskopo,
- longjara maldekstrulo kandidatiĝas nome de dekstrana partio,
- en malliberejo estas ŝtelisto pro ŝtelita monujo,
- liberecon ĝuas fraŭdulo kun ŝtelitaj milionoj,
- divorcinta flirtulo instruas lernantojn en antaŭgeedziĝa eduko,
- antagonistoj de la eklezio ĉeestadas noktomezan kristnaskan solenaĵon,
- la virkapro estas kiel ĝardenisto,
- la mondo ankoraŭ turniĝas,
- la sana racio haltas kaj logiko estas batata.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas
necese la senso por natureca ordo. Tiu koheras kun serĉado de la Dia regno kaj ĝia justeco,
ĉar ĉio cetera al ni poste estos aldonita. Inkluzive de la sana racio.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 EDUKO AL TERORISMO

Se infano ekde sia sesa jaraĝo aŭdas nur pri la milito, murdoj kaj malamikoj, oni ne povas miri, ke li en sia 18-jariĝo iĝas teroristo – memmortiganto. La katolika paroĥestro Mizar Seeman Mosul el Bagdado diras: „Mi estas konvinkita, ke la reformo de la lernejsistemo povas kontribui al la solvo de la islama terorismo. Mi pensas pri la sperto el mia junaĝo. Dum 15 jaroj de la lernejvizitado mi eĉ ne unufoje aŭdis vorton paco. Anstataŭ tio ni estis superŝutitaj per paroloj, ke Irako estas ĉirkaŭita de malamikoj. La nocioj kiel paco, kunvivado, reciproka respekto estis tute nekonataj“.

„Sed Irako ne estas ununura kazo de tiu ĉi speco. En la tuta araba mondo estas la infanoj ekde la komenco edukataj al la timo kaj malamo. La milito estas prezentata kiel bezono. El tio estas klare, kial la instruistoj de la terorismo ne havas malfacilaĵojn, kiam ili varbas junajn homojn, por ke ili fariĝu vivaj bomboj.“

„Sed ankoraŭ mi ne vidis, ke la instruktoro, kiu instigas junajn homojn al terorismo, sin mem dispeciĝus en la aeron. Por ili mem estas la propra vivo pli grava ol la vivo de la junaj homoj, kiujn ili instigas per diabla manipulado.“

„Ni, la kristanoj, havas la taskon heroldi nian kredon kaj logikon de la amo. Niaj martiroj oferis sian vivon, por ke la aliuloj povu vivi. Tio estas diferenco inter ili kaj la tiel nomataj „martiroj“, kiuj sin mem eksplodigas en la aeron, por mortigi kaj vundigi aliulojn.

al la indekso


 SANKTA IGNACO DE LOYOLA

La homo estas kreita, por laŭdi Dion, nian Sinjoron, por Lin servi kaj adori, kaj tiel savi sian animon. Ceteraj aĵoj en la mondo estas kreitaj por homo, por lin helpi atingi la celon, pro kiu li estis kreita.

El tio rezultas, ke la homo ilin uzu nur tiom, kiom estas necese por atingi tiun celon, kaj ke estas necese rezigni ilin, se ili malhelpas la celon atingi.

Tial estas necese, ke ni rilate al ĉiuj kreaĵoj indiferentiĝu en ĉio, kio estas permesita al nia libera decido, kio ne kontraŭas ĝin.

Kaj tiel, kio nin koncernas, ni ne pli volu sanon ol malsanon, riĉon ol malriĉon, honoron ol senkonorigon, longan vivon ol mallongan; kaj tiel simile en ĉiuj ceteraj aferoj ni deziru kaj elektu nur tion, kio plej multe helpas al ni atingi la celon pro kiu ni estis kreitaj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 SINJORO JESUO HELPAS

Ankoraŭ dum komunista regado en nia lando ne povis mia filo ekstudi en Karola Universitato en Prago malgraŭ tio, ke ekde la vizito de la lernejo li ĉiam havis bonegajn lernrezultojn. Li en tiu universitato eklaboris kiel laboristo. Foje renkontis lin en lifto iu pli aĝa sinjoro, kiu lin alparolis: “Aŭskultu, kio vi estas, havante vestitan laborveston, sed kiel laboristo vi ne aspektas?” La filo koncize priskribis al li sian vivsorton. Aŭskultinte tion, tiu sinjoro diris: “Mi estas en tiu ĉi altlernejo personara oficisto antaŭ pensiiĝo kaj mi aŭdis, ke almenaŭ unufoje en la vivo ĉiu homo faru bonfaraĵon. Mi do ĝin realigos je vi. Denove iru, Petro, al akceptoekzameno kaj mi prizorgos la ceteron.”

Ĉar mi estas profunde kredanta, proksimume du monatojn antaŭ tiu ĉi evento mi ĉiutage preĝis petante helpon de la Sinjoro Jesuo. Post la ripetita akceptoekzameno venis letero el Karola Universitato en Prago, ke la filo estas akceptita kiel la plej sukcesinta studento, kiu kun sia povoscio jam devus esti tie delonge studanta.

Konstante por tiu helpo mi dankas al la Sinjoro Jesuo. Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua

El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski

J J J

Redonu fotelon! En la klostro de Fratoj Nudpiedaj Karmelanoj en Wadowice Karolo Wojtyła prunteprenis fotelon bezonatan por teatra spektaklo. La meblaĵo estis peza, tial li ĝin portis surdorse metitan, kovrinte tiamaniere sian kapon. Ekvidis lin la klostra estro Gabrielo neorientita en ĉi situacio kaj li ekpensis, ke tio estas ŝtelisto elportanta la klostran meblaĵon. Indignita li ekkriis je Wojtyła: “Turpulo, de kie vi prenis ĝin!”

J J J

Infanoj de unu Dio. Georgo Kluber estis la unua, kiu informis Lolek-on Wojtyła pri lia akcepto al gimnazio. Kun ĉi tiu sciigo li venis en la preĝejon, en kiu Lolek servis dum la sankta meso. Ne volante malhelpi, li ekstaris flanken, atendante la finon de la meso. Iu surprizita, kaj eble ekscitiĝita virino ekstaris rigardante la junan judon. “Ĉu vi ne estas filo de la juda komunumo?” – ŝi mirige demandis kaj foriris neatendanta la respondon. Georgo cetere ne tro bone sciis, kion respondi. Fine aperis Lolek. “Kion ŝi volis de vi? “Mi ne scias. Eble ŝi miris vidante judon en la preĝejo.” Lolek ekridegis. “Pro kio ŝi ekmiris? Ni ĉiuj ja estas infanoj de unu Dio.”

J J J

Karolĉjo, kie estas via jako? La juna Karolo estis precipe sentema je la homa malfeliĉo. En la jaro 1941, kiam li laboradis en la fabriko “Solvay”, li venis al laborejo malfruinta kaj tremanta pro la malvarmo. Li ne havis surmetitan peltjakon, kiun li ĉiam uzadis. Responde al la demando de la fabrika laboranto li klarigis, ke li donacis la jakon al iu maljunulo, iom ebria homo, kiu estas proksime al mortfrostiĝo. Li asertis, ke por la junulo estas pli facile elteni la froston ol por la maljunulo.

J J J

Li volis esti karmelano. Karolo Wojtyła, kiam li estis ankoraŭ kleriko, li volis nepre eniri la ordenon de la nudpiedaj karmelanoj. Ĉefepiskopo metropolito Adamo Sapiecha malkonsilis tion dumtempe al li. Post la sacerdotiĝo Karolo Wojtyła ankoraŭ unufoje petis la konsenton eniri la monaĥejon. Episkopo Sapiecha denove malkonsentis.

J J J

Ĉu li ne sufloradis? Dum la teologiaj studoj la kleriko Karolo Wojtyła malofte sufloradis al siaj kolegoj. Pastro Andreo Bazinski rememoras: “Komuna ekzamenado kune kun nia kolego Karolo Wojtyła ne estis facila. En la grupo de la studjaro ni estis nur sep kaj ofte ni estis petataj eniri en la ekzamenejon kune. Mi respondadis la unua laŭ la alfabeta ordo de la familiaj nomoj. Dum la tria ekzameno pri la morala teologio mi ekdubis pri miaj konoj. Mi eluzis la momenton, kiam la profesoro eliris al dekanejo, kaj mi turniĝis al la sidanta apud mi Karolo, ke li bonvolu suflori al mi. Mi ekaŭdis la respondon: Koncentrigu vian atenton, restu trankvila, mi scias, ke vi ĝuste respondos. Nek unu vorton de suflorado li diris. Mi ekzameniĝis sufiĉe bone.”
(Daŭrigota)

al la indekso


 Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2013 (v Kč)

Příjmy v roce 2013:

 

 


49257,00

Sekce

příspěvky sekci

42418,00

43997,00

úroky z účtu u FIO banky

0,00

ostatní příjmy

1579,00

IKUE

Espero Katolika, čl. přísp. IKUE

5260,00

5260,00

Příjmy celkem

Výdaje v roce 2013

 

 

 


42030,00

Sekce

tisk DIO BENU

19691,00

36088,00

poštovné

12308,00

bankovní poplatky

0,00

kancelářské potřeby

1285,00

ostatní výdaje

2804,00

IKUE

člen.přísp. IKUE a Esp. Katolika

5942,00

5942,00

Výdaje celkem

 

Rekapitulace

zůstatek z r.
2012

příjmy v r.
2013

výdaje v r.
2013

převod zůst.
do r. 2014

Sekce

59456,11

43997,00

36088,00

67365,11

IKUE

3600,00

5260,00

5942,00

2918,00

Celkem

63056,11

49257,80

42030,00

70283,11

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2013 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2013 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2013 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE především tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika, a odvod zbylých finanč. prostředků na ústředí IKUE v Římě. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k pořádaným akcím a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci. Miloslav Šváček, předs.

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per la monkontribuaĵoj kaj la artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu.
Ni atendas vian pluan kunlaboron.

al la indekso


   Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás všechny v novém roce. Především děkuji všem, kteří jakýmkoliv způsobem přispěli naší sekci, ať finančně na vydávání našeho časopisu Dio Benu a na ostatní nezbytné režijní výdaje sekce, tak články do našeho časopisu (snad jich v tomto roce přibude), rovněž při organizaci a zajištění všeho potřebného s fungováním naší sekce. Díky Vám, kteří přispíváte sekci, může sekce nadále bez problémů existovat. Bohužel naše řady řídnou, ani ne tak tím, že každý rok nás na věčnost opustí několik členů, ale především tím, že někteří i více roků nepřispějí finančně sekci a ani nereagují na upozornění, tyto následně musíme vyškrtnout z evidence členů nebo odběratelů Dio Benu.

V letošním roce se nám nabízejí k účasti především dvě akce u nás. První akcí jsou Biblické dny v Tuchoměřicích u Prahy od 30. dubna do 4. května 2014. Někteří z nás se této akce zúčastnili ve Štrasburku, Werlu a Trentu a mohou dosvědčit, že se jedná o dobrou akci křesťanských esperantistů. Nynějším hlavním organizátorem Biblických dnů je katolík bratr Stefan Lepping z Werlu v Německu, profesionální hudebník, doprovázející varhanním doprovodem bohoslužby nejen ve své domovině, ale také na kongresech a dalších akcích křesťanských esperantistů. Protože se jedná o snadno dostupnou akcí u nás, doufáme, že se jí zúčastní početnější skupina našich členů. Druhou důležitou akcí je 20. ekumenický kongres esperantistů v Trentu - Cadine v Itálii (67. kongres IKUE a 64. kongres KELI) od 16. do 23. srpna 2014. Nádherné horské prostředí i samotné město Trento (Trident) a okolí je kouzelné. Cestování do Trentu je snadné především autobusovou linkou jedoucí z Prahy do Milána přes Trento. Věřím, že na kongrese bude také alespoň několika osobami zastoupená naše republika. A třetí akcí letošního roku je již zajištěné setkání na krásném poutním místě Svatém Kopečku u Olomouce ve dnech od 12. do 14. září 2014 (viz. obrázek baziliky na přední stránce a obrázky na barevné stránce poslední). Podrobnější informace o prvních dvou akcích obsahuje toto číslo Dio Benu, a informace o setkání na Svatém Kopečku s přihláškou vyjdou v květnu v příštím čísle Dio Benu. Lze je i s přihláškou již získat prostřednictvím internetových stránek naší sekce www.ikue.org/cz. Obdobným způsobem lze získat rovněž přihlášku na kongres v Trentu - Cadine.

S přáním Božího požehnání a stálé ochrany Panny Marie všechny srdečně zdraví, na spoluprácí a setkání v tomto roce se těší Váš bratr   Miloslav Šváček

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la periodon de Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

 al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la
1.11.2013 ĜIS LA 20.1.2014:

Baťová Hana, Částečka Ladislav, Čečman Ivo, Černá Antonína, Čudková Věra, Dohnálek Petr Adam, Drahoš Josef, Duda Josef kaj Drahomíra, Filipová Libuše, Chodníček Jaroslav, Jemelka František, Kaan Milan, Karhan Jaroslav, Kašparů Max, Klumpar Alois, Klumparová Marie, Kovařík Jan, Kronshage Anton, Nosek František, Noske Gottfried, Patera Jiří, Podhradská Věra, Pospíchalová Hana, Pospíšil Jan, Tesařová Ludmila, Vencl Jiří, Wirges Willi, Zámečníková Miroslava. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2014 (24) - číslo 1 (93).

ISSN 1803-8387

al la indekso