Dio Benu numero 92-4/2013

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, rapide proksimiĝas la fino de la nuna jaro. Multaj el ni ekĝemos, kiel rapide la tempo pasas, denove unu jaro baldaŭ finiĝos. Jes, tia estas realeco, la tempon oni ne povas halti. Ĉiu jaro, ĉiu horo kaj sekundo proksimigas nin al forlaso de ĉi tiu valo de larmoj, por eniri definitivan staton de la eterneco, kie atendas nin meritita rekompenco laŭ niaj agoj dum la surtera vivo.

La nuna jaro denove estis fruktodona precipe por tiuj, kiuj havis la eblon partopreni la IKUE-renkontiĝon en Marianka ĉe Bratislava kaj la 66-an Kongreson de IKUE en Kalwaria Zebrzydowska en Pollando. Ambaŭ aranĝoj estis spirite riĉaj, precipe la kongreso estis spirite riĉega. Dankon al Dio por ambaŭ ĉi aranĝoj!

Kio atendas nin en la venonta jaro 2014? En la tagoj 30.4-4.5.2014 okazos en Tuchoměřice ĉe Prago Bibliaj Tagoj, kies ĉef aranĝanto estas frato Stefan Lepping el Germanio, la profesia muzikisto. Mi tre arde rekomendas partopreno tiun ĉi altnivelan internacian aranĝon al ĉiuj esperantistoj, precipe ankaŭ al ĉiuj niaj sekcianoj.

Alia tre grava venontjara aranĝo estos la 20-a Ekumena E-Kongreso (67-a de IKUE kaj 63-a de KELI) okazonta en la tagoj 16.-23.8.2014 en Centro Mariapoli en Trento, Italio. La urbo mem kaj ĝia raviga montara ĉirkaŭaĵo promesas travivon de belega kongreso. Pri ambaŭ menciitaj venontjaraj aranĝoj aperos detalaj informoj en interretaj paĝoj de IKUE (www.ikue.org) kaj de nia sekcio (www.ikue.org/cz), kompreneble ankaŭ februare en Dio Benu.

Kiel duan gravan aranĝon en Ĉeĥio apud Bibliaj Tagoj en Tuchoměřice ĉe Prago ni planas okazigi semajnfinan IKUE-renkontiĝon en la monato septembro. Pri la loko kaj la dato ankaŭ aperos informoj en DB kaj interretaj paĝoj.

Koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis finance kaj enhave al nia revuo DIO BENU. Ni esperas, ke ankaŭ venontjare vi favoros nian revuon.

Dian benon deziras al vi, dankas kaj kore vin salutas via frato  Miloslav Šváček

al la indekso


 FAJRO

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro, per kiu Vi lumigas nokton, kaj ĝi estas bela, gaja, forta kaj fortika. (s-ta Francisko el Asizo)

Ankaŭ fajro estas unu el la kvar bazaj naturfortoj. Se ĝi estas regata per la homo, ĝi faras al li grandajn servojn, se ĝi estas neregebla kaj libere efikas, ĝi fariĝas pereiganta naturforto, kiu alportas damaĝojn kaj morton.

En la Sankta Skribo ni povas fajron percepti kiel neniigantan naturforton kaj ilon de la Dia kolero, ekzemple:
  
• Gen 19,24: “La Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoron sulfuron kaj fajron.”
   • Juĝ 6,21: “La fajro eliris el la roko kaj konsumis ilin.”
   • Mat 3,12: “La grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.”
   • Apo 20,15: “Se iu ne estis skribita en la libro de la vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon.”

Sed ni povas fajron ankaŭ sekvi kiel purigantan:
  
• Psa 17,3: “Per fajro vi elprovis min.”
   • Mar 9,49: “Ĉiu estos salita per fajro.”
   • 1 Pet 1,7: “La oro per fajro provita.”

Sed la fajro en la Sankta Skribo estas ankaŭ origina fenomeno de Dia ĉeestado:
  
• Eli 3,2: “Al Moseo aperis la anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo.”
   • Psa 97,3: “Fajro iras antaŭ Li, kaj bruligas ĉirkaŭe liajn malamikojn.”
   • Luk 3,16: “Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro.”
   • Luk 12,49: “Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron, kaj mi volas, ke ĝi ekbrulu...”
   • Ago 2,3: “Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili.”

El la cititaj ekzemploj oni povas vidi, kiel grava signo estas fajro en la vorto de Dio.

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 NE EKZISTAS VIVKRUCO, EN KIU JESUO KRISTO NE PARTOPRENUS KUN NI

Prediko de la Sankta Patro Francisko post krucvoja preĝado sur strando Copacabana en Rio-de-Ĵanejro, la 26-an de julio 2013

Karaj gejunuloj! Hodiaŭ ni venis, por akompani Jesuon sur lia vojo de doloro kaj amo, sur krucvojo, kiu estas unu el la gravaj momentoj de la Mondaj Tagoj de Junularo. Fine de la jubilea jaro 1984 la beata papo Johano Paŭlo la Dua decidis doni al vi, la junaj, la krucon kun vortoj: „Portu ĝin en la mondon kiel signon de la amo de Jesuo al homaro kaj anoncadu al ĉiuj, ke nur en Kristo mortinta kaj resurektinta estas savo kaj elaĉeto.“ Ekde tiu momento tiu ĉi kruco migris tra ĉiuj kontinentoj kaj trairis la plej diversajn lokojn de la homa ekzisto, tial ĝi estas preskaŭ saturita per vivsituacioj de multaj junaj homoj, kiuj ĝin vidis kaj portis. Neniu povas la krucon de Jesuo tuŝi sen postlasi en ĝi ion de si mem kaj samtempe ne porti ion de la kruco de Jesuo en sian propran vivon. Mi volas, ke tiun ĉi vesperon, kiam ni akompanas nian Sinjoron, eksonu en viaj koroj tri demandoj: Kion vi, karaj gejunuloj el Brazilo, postlasis sur la Kruco dum tiuj du jaroj, kiam ĝi migris tra via vasta lando? Kaj kion postlasis la Kruco de Jesuo en ĉiu el vi? Kaj fine, kian konon donas tiu ĉi Kruco por la vivo de ĉiu el ni?

La antikva tradicio de la roma eklezio rakontas pri apostolo Petro, ke dum Nera persekutado de la kristanoj li kuris for el la urbo. Survoje li renkontis Jesuon, kiu venis renkonte al li kaj li tial Lin surprizite demandis: „Sinjoro, kien Vi iras?“ Jesuo al li respondis: „Mi iras Romon, por ke mi estu denove krucumita.“ Tiumomente Petro ekkomprenis, ke li akompanu la Sinjoron kun kuraĝo ĝis ekstremo, sed precipe li ekkomprenis, ke sur tiu ĉi vojo li neniam estos sola. Estis kun li konstante tiu Jesuo, kiu lin amis ĝis la surkruca morto. Jes, Jesuo kun sia kruco paŝas sur niaj vojoj kaj surprenas sur sin niajn timzorgojn, niajn problemojn, niajn timojn, eĉ tiujn plej profundajn. En sia kruco Jesuo sin kunigas kun silento de ĉiuj viktimoj de la perforto, kiuj ne povas krii, precipe kun tiuj, kiuj estas senkulpaj kaj kiujn neniu defendas. Per sia kruco Jesuo unuiĝas kun familioj, kiuj travivas malfacilajn momentojn, kiuj priploras tragikan perdon de siaj infanoj, kiel en la okazo de la 242 junaj viktimoj de la brulkatastrofo en la urbo Santa Maria komence de la nuna jaro. Ni preĝu por ili. En la kruco Jesuo unuiĝas kun ĉiuj homoj, kiuj suferas pro malsato, en la mondo, kiu aliflanke permesas al si lukson de ĉiutaga forĵetado de tunoj da manĝaĵoj. Per sia kruco Jesuo kuniĝis kun multaj patroj kaj patrinoj, kiuj suferas, kiam iliaj infanoj iĝas viktimoj de falsaj paradizoj, kiuj estas drogoj; en sia kruco Jesuo kuniĝas kun tiuj, kiuj estas persekutataj pro religia konvinko, pro sia opinio aŭ simple pro sia haŭtkoloro. En sia kruco Jesuo kuniĝas kun ĉiuj gejunuloj, kiuj perdis bonfidon al politikaj institutoj, ĉar ili vidas ilian egoismon kaj koruptemon, aŭ perdis fidon rilate la eklezion, ja eĉ kredon je Dio pro malharmonio de la vivo de la kristanoj kaj servantoj de la evangelio. Jesuo tiom suferas pro nia malkonsekvenco! Sur la kruco de Kristo kuŝas sufero, la homa peko, ankaŭ nia peko, kaj Jesuo akceptas ĉi ĉion kun malfermitaj brakoj, li portas sur siaj ŝultroj niajn krucojn kaj diras al ni: „Kuraĝon! Vian krucon vi ne portas sola! Mi ĝin portas kun vi. Mi venkis kontraŭ morto kaj tial mi venis, por doni al vi esperon kaj vivon.“ (kp Joh 3,16)

Nun ni povas respondi la duan demandon: Kion postlasis la kruco de Jesuo en tiuj el vi, kiuj ĝin vidis kaj ĝin tuŝis? Kion la kruco postlasas en ĉiu el ni? Ĝi postlasas bonon, kiun povas doni neniu alia: certecon de la fidela amo de Dio al ni. Tiel grandan amon, kiu kapablas eniri nian pekon kaj pardoni ĝin, eniri nian suferon kaj doni al ni forton ĝin porti, eniri nian morton kaj venki kontraŭ ĝi kaj doni al ni la savon. En la kruco de Kristo troviĝas la tuta amo de Dio, lia senlima mizerikordo. Kaj tio estas la amo, al kiu ni povas fidi kaj je kiu ni povas kredi. Karaj gejunuloj, ni fidu al Kristo kaj ni konfidu nin al Li, ĉar Li neniam iun trompos! Nur en Kristo, kiu mortis kaj resurektis, ni trovas nian savon kaj redempton. Kun Li malbono, sufero kaj morto ne havas lastan vorton, ĉar Li donas esperon kaj vivon. El la kruco, ilo de la malamo, fiasko kaj morto, Li fariĝis signo de la amo, venko kaj la vivo.

La unua nomo de Brazilo estis „Lando de la Sankta Kruco“. La kruco de Kristo ĉi tie estis antaŭ kvincent jaroj starigita ne nur sur la strando, kie albordiĝis ĝiaj esplorvojaĝistoj, sed ankaŭ en la historio, en la koro kaj la vivo de la brazila nacio kaj multaj pluaj nacioj. Suferantan Kriston ni sentas proksime kiel unu el ni, kiu kuniras nian vivovojon ĝis ekstremo. Ne ekzistas vivokruco, ĉu granda aŭ malgranda, kiun la Sinjoro ne kunportus kun ni.

Sed la kruco de Kristo ankaŭ alvokas al tio, ke ni lasu nin infekti per tiu amo. Ĝi instruas nin, ke ni la aliulojn rigardu ĉiam kun mizerikordo kaj amo, precipe tiujn, kiuj suferas, kiuj bezonas helpon, kiuj atendas almenaŭ unu vorton, la homan geston. La kruco instruas nin eliradi el ni mem, iri renkonten al aliuloj kaj doni al ili la manon. Kiom da vizaĝoj ni vidis sur la krucvojo, kiom da vizaĝoj akompanis Jesuon sur lia vojo al Kalvario: Pilato, Simono Kirenano, Virgulino Maria, jerusalemaj virinoj... Hodiaŭ mi demandas vin, al kiu el ili vi volas simili? Ĉu vi volas esti kiel Pilato, kiu ne havas kuraĝon iri kontraŭ la fluon kaj savi la vivon de Jesuo, kaj tial li super Li lavas la manojn? Ĉu vi estas unu el tiuj, kiuj lavas siajn manojn, ŝajnigante nescion kaj turnante la vidon al la mala direkto? Aŭ ĉu vi estas kiel Simono Kirenano, kiu helpis al Jesuo porti la pezan krucon, kiel la Virgulino Maria kaj la virinoj, kiuj ne timis akompani Jesuon kun amo kaj tenero ĝis la fino? Kiu vi volas esti – Pilato, Simono, aŭ Maria? Jesuo rigardas vin kaj demandas: Ĉu vi helpos al mi porti la krucon? Frato, fratino, kion vi al Li en via forto de juneco respondos?

Karaj gejunuloj, ni alportadu sur la krucon de Kristo niajn ĝojojn, niajn afliktojn, niajn malsukcesojn. Ni trovos malfermitan koron, kiu nin komprenas, kiu nin pardonas, kiu amas nin kaj de ni postulas, ke ni la saman amon enportadu en nian vivon, por ke ni same amu niajn fratojn kaj fratinojn.

Laŭ Ĉeĥa Sekcio de Radio Vatikana

 al la indekso


  LA HOMOJ DE LA ARDA KREDO

 Renovigo de la persona kredo kiel respondo je krizo de la Eklezio en Eŭropo

 Amaskomunikiloj ofte prezentas Eklezion kiel establon, kiu baraktiĝas pro krizo kaj bezonas renovigon. Intensa raportado dum la lasta konklavo al tio donis okazon. Sed kio devas renoviĝi? Kaj al kiu estas tio adresita? Al ni, kristanoj – kaj nome ni ĉiuj.

Komence de februaro 2013 publikigis Der Spiegel statistikon, kiu min profunde skuigis. Ĉi tie oni povis legi, ke nuntempe en Germanio troviĝas 45 000 ekleziaj kon struaĵoj, el kiuj devas esti dum venontaj jaroj 15 000 preĝejoj fermitaj, venditaj aŭ malkonstruitaj. Konsolo por ni estas eĉ ne tio, ke plejparto de la nefinanceblaj konstruaĵoj apartenas al la evangeliana eklezio, ĉar ankaŭ la katolika eklezio estas trafita.

Jam en la jaro 2008, kiam mi pro reklamo de nia Chant-CD vojaĝis tra Eŭropo, mi pasigis unu tagon en Amsterdamo, kie mi realigis multajn interparolojn en estinta katolika preĝejo, kiu servas kiel koncertejo. Kaj en la diocezo Essen en Ruhrgebiet, kie antaŭ 25 jaroj fondis mia klostro Heiligenkreuz florantan priorejon Bochum-Stiepel, estis pro drameca transloĝiĝo de la loĝantaro malsanktigitaj multaj preĝejoj. Dumvoje en Anglujo mi vidis kelkajn restoraciojn, kiuj estis en estintaj paroĥaj preĝejoj. Por la kredanto tio estas korprema sento, kiam li devas sian toaston manĝi inter gotikaj kolonoj kaj sanktuloj sur koloraj fenestroj...

Tion mi diras por montri tutan dramecan situacion, en kiu ĵus trovatas la eŭropa kristaneco. Dume en aliaj kontinentoj estas la kristana kredo supreniĝanta, ĉe ni ĝi estas descendanta. Tio, ke la Sankta Spirito donacis al ni papon el Suda Ameriko, eble estis lia Dia provo nian morbidan kredon vivigi. Sed mi avertas antaŭ tio, ke ni sidiĝu sur la seĝon kaj pigre atendu, ke „la papo Francisko tion mem faros“. Kaj same estas grave, ke povas ekzisti kurio sen skandaloj, kiu helpas al Petra Seĝo en gvidado de la Eklezio kaj en konservado de la unueco en la kredo. Tamen ni devas tute klare vidi: La malbono kuŝas multe pli profunde.

La krizo de la Eklezio ne estas unuavice krizo de la pekemaj reprezentantoj de la Eklezio kaj eĉ ne de la malbone funkciantaj strukturoj. Tiujn malperfektaĵojn oni povas rapide rebonigi, tion „aparato“ de la Eklezio dum dumiljara historio de la Eklezio ĉiam bone sukcesis. Por iri renkonten al la estonteco, antaŭ ĉio ni bezonas homojn de la arda kredo. Profunde min tuŝas frazo de profeto Jesaja, ĉar klare ĝi analizas ankaŭ nuntempan situacion: „Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.“ (Jes 7,9)

La plej bona papo, la plej bonaj episkopoj, la plej bona paroĥestro, plej bone orga nizata kurio, plej bone opiniantaj animzorgaj kaj personaraj planoj ne anstataŭos personan kredon de la unuopuloj.

Sen tiu persona kredo ne plu ekzistas kristaneco, sed nura folkloro; sen tiu persona kredo ne plu ekzistas preĝo kiel dialogo kun Dio, sed nur sagaca distancigita rakontado pri la religio; sen tiu ĉi persona kredo ne plu ekzistas sanktuloj kaj martiroj, sed nur la ekleziaj funkciuloj kaj ekleziaj karieristoj. Ni enrigardu nian propran koron, ĉu eble eĉ tie estas simptomo de tio, ke ni pli multe parolas pri la Eklezio ol kun Dio. Kiu estas tiu bazo en la kristana kredo? En la koro mi sentas doloron, kiam la hodiaŭaj kristanoj ne konas fundamentojn de la kredo. La Plejsankta Triunuo, Jesuo Kristo, sep sakramentoj, kreo, savo, fina celo – la eterneco... La veroj de la kredo estas en multaj cerboj vualitaj per maldensa nebulo. La papo-teologo Benedikto la 16-a kiel perfekta instruisto de la kredo kontraŭ tiu ĉi malsaĝiĝo de la scio pri la kredo per la tuta rezoluteco leviĝis. Kaj la papo Francisko provas per sia maniero en la nova evangelizado daŭrigi kaj enradikigi la kredon en la korojn de la homoj.

Por ke ni povu kredi, ni denove bezonas idean renkonton kun la kredo kaj certan manieron de la baza religia scio. Ekzistas bonaj fontoj, ekzemple Kateĥismo de la Katolika Eklezio aŭ Youcat. Sed ni bezonas ankaŭ instruistojn, kiuj kapablas prezenti la kredenhavon vivece kaj kiel el la vivo, aŭtente, kaj tamen ankaŭ ekscite. Ni do bezonas konon de la kredo, kaj tio tre urĝe. Sed la esenco de la kristana kredo estas pli ol la „kono“ kaj „respekto de la instruo“ de la difinita enhavo. La specifa unikeco de nia kredo ja estas, ke Dio iĝis homo. En ĉiuj ceteraj religioj ekzistas abismo inter la dio, kiu estas spirito, kaj la homo, kiu estas materio: ĉi tie dio, tie la homo! Kaj inter ili estas „instruo“, kiu revelacias dion al la saĝuloj, profetoj, fondintoj de la religioj, iluminatoj.

Ĉe ni tio tiel ne estas. Ĉe ni eniras mem Dio sur la flankon de la homo. En neniu alia religio ekzistas, ke Dio pri si sciigus iujn vortojn, kaj eĉ la Vorto Karno fariĝis. Jesuo Kristo estas la vera Dio kaj la vera homo. Per la dieco Li estas, kiel tion instruas koncilio en Kaldeo jare 451, egala kun la Patro, sed per la homeco Li estas egala kun ni homoj.

Eble milfoje citita frazo de teologo Karl Rahner, kiu jare 1984 mortis, tekstas: „La kristano de la estonto devos esti mistikulo, aŭ li tute ne estos.“ Tio estas aktualigo de tio, kion diris Jesaja: „Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.“ Sed la „mistiko“ de la kristano kapabla por la estonto ne povas baziĝi en tio, ke li kredas je nuraj enhavoj de la kredo. Tion kompreneble ankaŭ! Sed devas tio esti multe pli.

Ankoraŭ ripete: La kristana kredo ne estas fondita sur la instruo, kiun al ni Dio donis en sia neinterferencebla eterneco pere de sia profeto. Ne! Ni la kristanoj ne devas kredi iun instruon aŭ libron aŭ dogmecan sistemon, sed al unu Persono! Kompreneble Jesuo volas, ke ni faru ĉion, kion Li al ni per vortoj, ordonoj kaj instruoj transdonas. Sed tio ne estas ĉio. Tio ĉio estas fiksita en ununura postulo, ke ni kredu al Li. Jesuo ne diras nur: „Kredu miajn vortojn“, sed Li ankaŭ diras: „Vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.“ (Joh 14,1) La kristano devas scii, ke li ne devas kredi al iu instruo aŭ dogmeca sistemo, sed al unu persono: Jesuo Kristo.

La kristana kredo estas unuavice amikeco kun Jesuo Kristo. Ĉion, kion ni hodiaŭ bezonas por persona kaj forta amikeca kredo je Jesuo, estas al ni prezentita en la evangelio: La disĉiploj estis invititaj de Jesuo persone, Li ilin vidis, alvokis, ili povas Lin aŭdi, vidi, tuŝi Lin, ripozi liaflanke. Ili estas de Li demandataj, korektataj, kuraĝigataj, konsolataj, atentigataj, senditaj... Ili vivas en CI-interrilato kun Filo de Dio kaj sian vivon ili dividas kun lia vivo. Ĝuste tiajn homojn ni bezonas ankaŭ hodiaŭ.

Mi diros tion klare: Mi ne pensas pri tio, ke ni postulu Eklezion kiel „malgrandan anaron“, male! Jesuo neniam volis eksluziveman eliton. Tial ĉiam ekzistos kaj povas ekzisti granda nombro da kristanoj, kiuj estas „nur tiel“ kristanoj, kiuj simple kunlaboras, ĉar ili estas „iel“ alparolitaj de Jesuo kaj lia mesaĝo. La eklezio devas resti popola.

Sed la estontecon ni atingos nur kun tiuj kredantoj, kiuj ne estas kristanoj nur laŭ baptoatesto aŭ simpatiantoj de la kristanismo, sed kun la homoj, kiuj estas veraj „disĉiploj“: La kredantoj, kiuj vivas el amikeco kun Jesuo. Jesuo ja sukcesis varbi tutan mondon nur helpe de dek du grandparte galileaj fiŝistoj... Malgranda flameto sufiĉas por ekbruligi grandan arean fajregon.

Kaj kiel aperos tiuj entuziasmigitaj disĉiploj, kiuj „disflugos kiel fajreroj sur stoplejo“ (Saĝ 3,7)? Ni ne povas ilin fabriki. La flamo de la kredo ekestos nur tie, kie ni renkontos Sinjoron. Paske ekestis la Eklezio el frustrita areto da rezignantaj kaj timoplenaj disĉiploj, kiuj Lin malbrave perfidis, perfide evitadis Lin, kiam temis pri la korpo kaj la vivo de Jesuo. Kaj poste venas Jesuo, tiu Resurektinta: „Shalom aleikem, pacon al vi!“

Tio kaŭzas ekbrulon de la kredo, kiun ni hodiaŭ tiel urĝe bezonas. Kaj nur Jesuo povas tiun kredon elvoki: en niaj koroj kaj en la koroj de multaj, kiujn Li volas ankoraŭ al sia disĉipleco alvoki, estas egale, en kiun eklezian pozicion. Ni petu Jesuon pri tiu ĉi amikeco. Plenaj de fido Lin ni ankaŭ petu, por ke Li disvolvu sian potencon en la koroj de multaj homoj.

Sac. Karl Wallner OCist.
El VISION 2000 – 3/2013

Rimarko: La aŭtoro estas rektoro de Filosofia-teologia Altlernejo de Benedikto la 16-a en Heiligenkreuz apud Vieno.

al la indekso


 MALLONGA ENPENSIĜO PRI LA PREĜO KAJ LA VIVO KUN KRISTO

Ĉu ankaŭ al vi iam okazis, ke je vi, kiel preĝantajn kristanojn, la mondo rigardas kiel la homojn el alia planedo? Mi persone tiun ĉi impreson iam havas. La preĝo gvidas la homon, kristanon, proksimen al Kristo, forportas lin supren al la ĉielo, almenaŭ lian animon, kiu per tio intime interparolas kun Savinto mem. Kaj tio devas esti videbla sur la homo, kaj poste oni ne miru, ke la mondo perceptas la preĝanton kiel la homon, kiu ĉi tien venis el la fremda mondo.

En la vivo mi ekkonis kelkajn homojn profunde enradikiĝintajn en Kristo. Iujn persone, iujn nur laŭ onidiroj. Unu el ili estas sacerdoto, patro cisterciano el aŭstria Heiligenkreuz, kiu rigardante el ekstere, faras verajn „miraklojn“. Post spirita interparolo kun li la homoj turnas sin al la kredo en Kristo, kaj ofte eĉ islamanoj kaj absolutaj ateistoj. Kaj ĉe tio li faras nenion alian, ol ke per la tuta sia animo li estas orientita al Kristo kaj senlime fidas al Li. Por ni estis ĉiam nekompreneble, kiel li sukcesis ion, kio ne funkciis, post aspergo per sanktigita akvo denove ekfunkciigi...

Alia estas la sacerdoto el Usono. Pri lia aktivado aperis antaŭ nelonge grandioza informo. Unue oni raportis, ke ĉe aŭtomobila akcidento de la 19-jaraĝa junulino, kiu restis en la aŭtomobilo firme enpremita, kaj la savistoj sensukcese dum 45 minutoj klopodis ŝin liberigi, aperis „mistera pastro“, kiu donis al la junulino sakramenton de la malsanuloj, kaj post lia preĝo oni povis senprobleme liberigi la junulinon. En la katolika mondo – precipe en Usono – la informo pri la apero de la sacerdoto estis tre viva. Kiu estis tiu ĉi Dia viro? Ĉu li estis vera, aŭ ĉu temis pri iu aperaĵo? Ĉu li estis eble anĝelo? Kiel eblas, ke kvankam la savista teamo faris multajn fotojn de la aŭtomobila akcidento, sur neniu el ili ĉe la aŭtovrako videbliĝis iu ajn fremda persono?

Post kelkaj tagoj mem tiu ĉi pastro sin aŭdigis, kaj tial la informoj pri la aŭtoakci dento havis daŭrigon. La paroĥestro Patrick Dowling, la sacerdoto de diocezo Jefferson City mem humile rakontas: „Mi veturis el iu paroĥo, kie mi mescelebris, kiam mi estis retenita en ŝtopiĝo. Kiam mi finfine malrapide alproksimiĝis al la aŭtoakcidento, mi haltis rande de la ŝoseo kaj mi venis al ŝefiro, por lin demandi, ĉu ili bezonas servon de la katolika pastro. Li permesis al mi proksimiĝi al la aŭtovrako, en kiu estis enpremita juna virino. Mi ŝin demandis, ĉu mi povas por ŝi preĝi, por ke ŝia kruro ne tiom doloru. Ŝi konsentis kaj post momento ŝi petis, ke mi laŭte preĝu. Kiam la savistoj bezonis pli da loko, mi flankenpaŝis preĝante la rozarion. Post momento estis la junulino el la aŭtomobilo liberigita. Antaŭ ol alflugis helikoptero, mi donis al ŝi absolvon kaj sakramenton de la malsanuloj. Fine mi adiaŭante manpremis la manon de la ŝerifo.“

Jes, la preĝo estas la potenca armilo kaj la potenca ilo, kiun ni de la Sinjoro ricevis. Petu, kaj estos donite al vi... Se vi havas fidon kiel semero de sinapo, kaj vi diros al tiu ĉi monto... Por mi estas tiuj ĉi du sacerdotoj, la aŭstra cisterciano kaj usona paroĥestro, modeloj de la firma kredo kaj preĝo fontanta el la vivo kun Kristo. Al la homoj ili ŝajnas kiel „aperaĵo“, ili mem sin sentas kiel nuraj servantoj de Dio, plenumantaj la volon de la Sinjoro. Ni estu kiel ili kaj ni lasu nin porti per la preĝo al Kristo. – Sinjoro, malfermu miajn lipojn. Kaj mia buŝo vin laŭdos...

Mgr. Th. Tomáš Kiml

al la indekso


 LI VOLIS ESTI TERORISTO

Nassim estis antaŭe fanatika islamano. Kiel junulo li venis el sia araba patrujo al Germanio. Sian novan patrujon li akceptis malvarme kaj sen rilato. Tre incitis lin, ke la virinoj iras surstrate duonnudaj, kaj li volis kontraŭ tio batali. Li volis teroristiĝi. Por kapabli amatore fabriki bombojn, li studis ĥemion. Sed dum la studado li ekkonis konvinkitajn kristanojn. Estis por li tuta novaĵo, ke germano povas kredi je Dio kaj lian vorton en la Biblio. Fascinis lin, kiam li interkonatiĝis kun eksaj rokmuzikistoj, eksaj prostituitinoj, kiuj sin turnis dorse al sia profesio, kaj kun eksaj narkotikuloj, kiuj estas nun liberigitaj de sia dependeco. Islamo tiun vivkonvertiĝon tute ne konas. Mem Nassim kristaniĝis. Li sin lasis bapti, sed poste lin ekatakis grandaj duboj, kiuj lin alpelis preskaŭ al sinmortigo. „Tiutempe mi travivis personan renkontiĝon kun Dio,“ li diris kaj restis kristano.

Islamo estas perforteca

La situacion en kristana Okcidento vidas Nassim tre kritike. Estas por li nekompreneble, ke la islamaj religiuloj en interreligiaj diservoj povas citi Koranon. „Tio estas perfido kontraŭ Kristo!“ Li ankaŭ opinias kiel eraron distingi inter pacemaj kaj fanatikaj muzulmanoj. Islamo estas perforteca religio. La perforteco estas ankrita en Korano kaj eĉ ne unu loko en ĝi tion revokas. Nassim supozas kiel neeblan, ke la islamo povus paceme sin reformi.

Ankaŭ „sekularaj“ islamanoj

Eĉ la „sekularaj“ islamanoj povas esti danĝeraj. Li atentigas pri la teroristoj en Hamburgo el la 11-a de septembro 2001. „Neniam ili sin montris kiel militantaj islamanoj.“ Nassim ankaŭ ne povas kompreni, kiel povas muzulmanoj ricevi en Eŭropo permeson konstrui moskeon. Tio ne estas nur la konstruo de la konstruaĵo. En la konceptoj de la islamanoj validas, ke la areo, kie oni konstruis moskeon, validas en estonteco kiel konkerita teritorio.“

Nun li estas misiisto

Ununura vera princo de la paco estas por li Jesuo Kristo. Li eĉ postulis amon al la malamikoj, kio estas por la islamo tute neimagebla postulo. Sian plej ĉefan taskon vidas nun Nassim Ben Iman en tio, atentigi la homojn pri la amo de Kristo. Sed li ne volas kaŝi sian devenon. Li esperas, ke la intereso pri la apostata islamano povas al li helpi en varbado de la homoj por Kristo. Li fondis misian verkon, por celtrafi precipe islamanojn per la kristana mesaĝo.

Laŭ Kath-net 2007

al la indekso


 LA PAPO FORIRIS, SED LIA VERKO RESTIS

 La Papo Benedikto la 16-a venis senbrue, tiu modesta laboristo sur la vinberejo de la Sinjoro. Li foriris dum fulmobato.

Io nekomprenebla, neebla, preskaŭ kva zaŭ malpermesita okazis... La Papo vivas, sed li ne plu sidas sur la Seĝo de Petro. La Papo Benedikto la 16-a venis ja tiel senbrue, tiu modesta laboristo sur la vitejo de la Sinjoro, kiel nur estas eble imagi. Li foriris dum la fulmobato.

Multaj deziras, ke li mortu, laŭeble pro diversaj motivoj. La aliuloj plendas, ke nuntempe perdiĝis ununura firma punkto, restis nur de Dio destinita fino de lia pontifikeco. Ke iun post ampleksa vivverko, senfortiganta servado en senkomparebla ofico en la 86-a jaraĝo forlasas fortoj, estas memkompreneble nenio nenatura. Estis ankaŭ neniu ebleco eviti tion, ke kiuj ajn nekompetentaj personoj enpenetru vakuon, se la fortoj de la paŝtisto ne plu sufiĉas.

Ke ne volis Benedikto la 16-a per sia publika suferado „damaĝi“ suferadon de sia antaŭulo, povas esti akceptita kiel certa. Kaj kiu Jozefon Ratzinger konas, tiu scias, ke li estas kapabla fari solecajn decidojn – sed li faras nenion sen tio, ke li antaŭe ne mezuru ĝian efikdistancon. En nelasta vico en aŭskultado de la Vorto de Dio, kiu povas el ofico eksigi, se ŝajnas, ke por tio maturiĝis la tempo. La mistikulo Wojtyła impresis fine la mondon per sia grandega suferado. La racieca homo Ratzinger tion faras ankaŭ per tio, ke li rezignas per tre moderna maniero. Malfacilaj estas ambaŭ. Sed kun ondo de respekto kaj simpatioj, per kiuj ĝi ekmoviĝis, ekzistas ĉe ambaŭ ŝanco rebonigi fine kurbiĝintan bildon, denove akiri liberan rigardon al tio, kion povas la papo al la eklezio kaj mondo diri.

La korpo estas malforta...

Nia lasta renkontiĝo okazis antaŭ dek semajnoj. Benedikto la 16-a min akceptis en apostola palaco, por ke ni daŭrigu la interparolojn por laboraĵo pri lia biografio. Lia aŭdkapableco malboniĝadis. La maldekstra okulo perdis vidkapablon. La korpo estis tiel malfortiĝinta, ke tajloro havis la problemon denove alĝustigi liajn vestojn. Li subtiliĝis, li iĝis ankoraŭ pli agrabla kaj ankoraŭ pli humileca, tute sindoneca. Li ne aspektis malsana, sed la lacecon, kiu ekregis tutan lian personon, la korpon kaj animon, ne estis eble preteratenti.

Ni parolis pri lia dizerto el wehrmacht de Hitler; pri lia rilato al la gepatroj; pri gramofonaj diskoj, helpe de kiuj li lernis fremdajn lingvojn; pri la jaroj, kiujn li pasigis sur „Mons doctus“, la monto de forkurintoj en Freising, kiuj lin tre influigis kaj kien la spirita elito de la lando enverŝadis jam dum mil jaroj misteron de la kredo. La unuajn siajn predikojn li okazigis al la infanoj en la lernejo, kiel paroĥestro li staris ĉe la studentoj kaj dum frosteca malvarmo de la katedrala konfesejo li konfesprenis, kion ŝarĝis la animojn de la homoj.

Aŭguste, dum unu kaj duono de horo daŭranta interparolo en Castel Gandolfo mi lin demandis, kiel multe lin trafis skandala afero Vatileaks. Ĝi ne estus „tiel, ke min trafus iu formo de dubemo aŭ la profana doloro,“ li opiniis, „estas tio por mi simple nekomprenebla. Eĉ se mi tiun personon ekrigardas, mi ne komprenas, kion li povas atendi de tio. Mi ne kapablas tiun psikologion enpenetri.“ Sed tiu ĉi okazo lin ne elreligis, „ĉar mi opinias, ke tio povas ĉiam okazi“. Pli grava por li estis, ke ĉe pritrakto de tiu ĉi okazo „estis en Vatikano konservita sendependeco de justico, ke neniu monarĥo diris, nun tion prenos en miajn manojn mi“.

Neniam antaŭe mi vidis lin tiel senfortigitan, tiel ĝisteren humiligitan. El lastaj fortoj li finverkis trian volumon de sia verko pri Jesuo Kristo, „mia lasta libro“, li diris kun malĝoja rigardo tuj dum la saluto. Jozefo Ratzinger estas viro, kiu kapablas rapide ekstari. Iu, kiu kapablas ege rapide regeneriĝi. Ankoraŭ du jarojn antaŭe li impresis eĉ spite de la komencantaj malfacilaĵoj de la maljuneco kiel junece vigla. Nun li perceptis ĉiujn novajn dosierujojn kun aktoj, kiuj aperis sur lia skribotablo, kiel atakon.

„Kion oni povas de vi, de via pontifikado ankoraŭ atendi“, mi demandis.
„De mi?“ venis respondo. „De mi jam ne multon. Mi ja estas maljuna viro kaj forto, ĝi jam malfortiĝas. Mi opinias, ke sufiĉas ankaŭ tio, kion mi faris.“
„Ĉu vi pensas pri rezigno?“
„Tio dependas de tio, kiel longe ankoraŭ sufiĉos miaj korpaj fortoj.“

Tiumonate li skribis al iu sia doktoreca kolego, ke la sekva lerneja renkontiĝo estos la lasta.

Ne la glavo, sed la amo

Estis pluva tago en Romo, novembro 1992, kiam ni en palaco de Kongregacio por Kredinstruo renkontiĝis unuan fojon. La manpremo ne estis tia, kvazaŭ la fingroj estus rompitaj, la voĉo por „kirasita kardinalo“ sufiĉe netipa, verdire mola, fajna. Plaĉis al mi, kiel li parolis pri malgrandaj, sed precipe pri la grandaj aferoj. Kiam li ekzemple dubigis nian koncepton de la progreso kaj ekmeditis, ĉu vere oni povas mezuri homan feliĉon per bruta sociala produkto.

La jaroj aldoniĝis. Li estis prezentata kiel persekutanto, dum li mem estis persekutata, bonvena oferŝafo de ĉiu ajn maljusteco, „granda inkvizitoro“ en malĝusta senco de la vorto, komparo, kiu estis tiel trafa, kvazaŭ kato volus sin ŝajnigi esti urso. Sed neniu neniam lin aŭdis plendi. Neniu neniam de li aŭdis iun malbonan vorton aŭ tute ne iun aĉan kalumnion pri aliaj homoj, eĉ ne pri Hans Küng.

Kvar jarojn pli poste ni multajn horojn sidis kune, por priparoli projekton de la libro pri la kredo, la eklezio, la celibato kaj pri la problemo de endormiĝado. Mia partnero dum interparolo ne marŝis tra la ĉambro, kiel tion kutime praktikadas profesoroj. Estis eĉ ne malgranda spuro de orgojlo aŭ memjustiga aplombo. Imponis al mi lia suvereneco, larĝhorizontaj ideoj, kaj mi estis tute surprizita, ke por la nuntempaj problemoj, kiuj ŝajnas esti nesolveblaj, mi aŭdas trafajn respondojn, ĉerpantajn el granda trezoro de Revelacio, el inspirado de la ekleziaj Patroj kaj el reflekso de la kredgardanto, kiu sidis kontraŭ mi. Radikala pensulo, estis mia impreso, kaj radikala kredanto, sed kiu en radikaleco de sia kredo ne eltiras glavon, sed multe pli fortan armilon, forton de humileco, simpleco kaj amo.

Viro de paradoksoj

Joseph Ratzinger estas viro de paradoksoj. Mallaŭta parolo, forta voĉo. Mola kaj malmola. Pensanta en grandaj dimensioj, kaj malgraŭ tio atentema pri detalo. Li enpersonigas novan intelekton en ekkono kaj citaĵoj pri mistero de la kredo, li estas majstro de teologio – kaj samtempe li defendas la kredon de la simpla kredantaro kontraŭ religio de profesoroj, kiuj estas tiel malvarmaj, kiel malnova cindro. En ekvilibro de ŝajnaj antagonismoj estas ĉio ekvilibrigita, ĉio encentrigita. Ne en senco de averaĝo, sed de ekvilibro trovanta sian mezon – sen perdo de la amo al decideco de la demandoj kaj serĉo de la vero. Semper idem, konstante la samo, kiel Cicero nomis animan egalanimecon de Sokrato.

Kaj tiel, kiel li estas ekvilibrigita, tion li ankaŭ instruas. Kun facileco al si propra, kun sia insisteco, sia eleganteco, li faras ĉion malfacilan facila, sen tio, ke ĝi estu senigita de sia mistero aŭ bagateligita tion sanktan. La pensulo kaj samtempe la preĝanto, por mistero de Kristo prezentanta decidan realecon de la mondkreo kaj mondhistorio, amanta la homojn, li al la demando, kiom da vojoj al Dio ekzistas, ne devis longe pri pensi, por respondi. „Tiom, kiom da homoj ekzistas.“

Li estas malgranda papo, kiu per krajono skribas grandajn verkojn. Neniu antaŭ li postrestis al la Dia popolo dum tempo de sia ofico tiel ampleksan verkon pri Jesuo Kristo, eĉ ne iu verkis kristologion en miliona eldonkvanto kiel tiu ĉi plej sukcesa germana teologo de ĉiuj tempoj, la lasta, kiu almenaŭ iom konformas kun tipo de la germana geniulo. Kaj kiam ĵaŭde unu vatikanisto eldiris, ke pri tiu ĉi maljuna viro neniu en Romo plu interesiĝos, li tuj lunde staris sur la unua pozicio de la listo de la plej sukcesaj eldonaĵoj en gazeto Der Spiegel.

Benedikto ne estis manaĝera tipo, sed ke li ne regis, estas fabelo (malofte li estis riproĉita, ke li praktikas centraligan politikon – kaj samtempe, ke li streĉas gvidrimenojn). Ricevitajn mondonacojn li lasis zorgeme enkalkuli, li sendis milionojn en Afrikon kiel helpon por malsanuloj de AIDOSO kaj li faris el tio neniun voĉbruon. Ĉu li ne prenis ankaŭ decideme en la manojn reorganizon de la vatikana banko IOR? Ĝia pre zidento Ettore Tedeschi estis forsendita, ne tial, ke li ion malkovris, sed tial, ke li gvidis ĝian rekonstruon nedecideme. Kaj se la papo dungas iun, kiel estas renoma banka eksperto René Brüllhart, por akiri sub kontrolon diversajn vojojn de ebla lavado de malpura mono, substrekas tio lian konsekvencecon.

Estas ĝuste, ke draste li reduktis privatajn aŭdiencojn de politikistoj kaj pli volonte li dediĉis akiritan tempon por interparolo kun siaj episkopoj kaj sacerdotoj. Li ne ĉion faris ĝuste, sed por eraroj li transprenis respondecon, ankaŭ por tiuj (kiel estis skandalo kun Williamson), pro kiuj li ne kulpis. Neniujn misfarojn li bedaŭris pli, ol estis malkovro de harstarigaj aferoj de la seksa misuzado, kvankam ankoraŭ kiel prefekto li enkondukis kontraŭrimedon – la krimfarintoj estis punitaj.

Tion ĉion ni malhavos: lian honteman rideton, liajn ofte iom plumpajn movojn, kiam li suriris podion. Liajn saĝajn eldi raĵojn, kiuj kapablis malvarmigi racion kaj varmigi koron. Sed antaŭ ĉio lian pretecon por aŭskultado, en kiu lin neniu povis superi. Kia la bildo, kiam dum vizito de Benedikto en Kubo la ekslernanto de jezuitoj Fidel Castro sin turnis al pontifiko, ĉu li povas sendi al li kelkajn librojn por spirita renovigo! “Kapitano” de la katolikoj tion certe faris, al Dio por honoro, al maljuna revoluciulo por la savo. Ĉu Papo kiel problemo? La papo kiel solvo!

Espero por estonteco

Reformo por li unuavice ne estis demando de la organizado kaj strukturo, sed de la interna disvolvo per konverto de konscio. Li tion vidis kiel sian ĉefan taskon, ke “la vorto de Dio restos en sia grandeco kaj pureco konservita – kontraŭ ĉiuj provoj pri ĝia alkonformigo kaj moderigo”. La koro de la eklezio devas bati en la liturgio, li postulis. Ĝia reaperigo estas la ĝusta reformo. Ĉi tie oni decidas pri la sorto de la kredo kaj la eklezio... Kiam parolis klerikoj pri Dio en la mondo per morta lingvo de burokratoj, li estis en sia maljuneco ankoraŭ pli flama, brulanta en fajro de ekkono kaj amo al Tiu, kiun la kristanoj konfesas kiel Filon de Dio. Per tio li impresis ne nur la junajn homojn, sed ankaŭ la plenkreskulojn, kiuj konservis la same kritikan rigardon al la socia evoluo, same tiel la saman emon por la spiritaj aventuroj, la sopiron pri io tute alia, la esperon por estonteco.

Li estis tiu senkonforma, kiu ne lasis forpreni sian kuraĝon. Li ne demandis, ĉu estas io aktuala, tempa, sed ĉu estas tio bona por estonteco. Genia spirito, kiu instruis humilecon – kaj tion ne nur per la vortoj. Eble tio ankaŭ konvenas “por unu papo en tiu ĉi momento de la eklezia historio”, li foje opiniis, kiam li devis pro tempomanko aliri la publikon sen preparita skribita teksto, “esti malriĉa en ĉiu konsidero”.

Apenaŭ iam iu papo izoliĝis, por poste povi antaŭenpaŝi, por ke la demando pri Dio estu denove en la centro; pri Dio, kiu nin alparolas, kiu havas multon por diri al ni, kiu estas juĝisto, sed antaŭ ĉio la Dio de la amo. Ekzistas multe da problemoj, li proklamas, kiuj estas solvendaj. Sed ili ne povas ĉiuj esti solvitaj, se ne estas Dio denove starigita en la centron. Kiam Dio malaperas el la vivo, li eksplikas senlace, perdas ankaŭ la homo sian honorindecon kaj sian homecon. Kaj se la kredo ne povas prosperi, ankaŭ prosperi ne povas la socio.

Benedikto la 16-a la papecon nove interpretis kaj donis al ĝi fortan esprimon: kiel anstataŭanto de Kristo, bona paŝtisto, profeto kaj konsilanto, admonanto, kiu memorigas nerompeblajn kriteriojn, avertis antaŭ potenco de la malbono, kiu alportas morton. Li konstruis pontojn ne nur inter konfesioj kaj religioj, sed ankaŭ inter kredantoj kaj nekredantoj, inter la homaro de Oriento kaj Okcidento, kaj fine inter la ĉielo kaj la tero. Li eniros historion kiel unu el la bravaj papoj, kiuj sin dediĉis al la interna purigo de la eklezio, ne por likvidi ĝian trezoron, sed por ĝin savi, por ke la mondo konservu sian ankron. Nenio povas sanĝiĝi, tiel tekstas lia morala principo, se ankaŭ ne ŝanĝiĝos la homaj koroj. La eklezio ne povas refortiĝi, se denove ne estos forta la kredo. Ĝia forto ne estas la ideo por si mem, sed ke ĝi fariĝu salo de la tero, beno por la homaro, lumo por la mondo.

“Konvertiĝu!”

Ne estas hazardo, ke la rezignanta papo elektis por sia lasta granda liturgio Cindran Merkredon. Vidu, li volis per tio montri, ĉi tien mi volis vin ekde la komenco konduki. Ĝi estas la vojo de la Reĝo. Purigu vin. Forigu el vi venenon. Liberigu vin de balasto. Ne permesu al la spirito de la tempo kaj ŝtelisto de la tempo vin mordi. Senmondigu vin! Forpreni, por ke estu aldonite, estas programo de la eklezio de estonteco. Maldikiĝi, por akiri vitalecon, spiritan freŝecon kaj en nelasta vico inspiron kaj ĉarmon. Kaj la beleco kaj allogiteco. Fine ankaŭ energio, por ke estu ebleco regi la programon, kiu multoble peziĝis. “Konvertiĝu,” tiel li parolis per vortoj de la Biblio, kiam li krucsignis fruntojn de la homoj per cindro, “kaj kredu al la evangelio.”

Kaj kiam tiu ĉi fasta pentotempo finiĝos, li diras tiun ĉi geston, ke staras antaŭ ni poste nova resurekto, Pasko, la tempo de la lumo. La eklezio plu vivos, ĝi estas nepereigebla, kaj ĝi ricevos, en tiu ĉarmo, kiu akompanas komencon de ĉiu pontifiko, novan antaŭ puŝon. Sed li, la ŝarĝbesto de Dio, kiel li estas observita, plenumis nune sian devon.

Unu epoko finiĝas, eble eĉ eono, unu el tiuj tempaj etapoj, kiuj antaŭsignas en jarmilaj paŝoj grandajn ŝanĝojn en la historio. Kaj per fulmo, kiu en la tago de rezigna proklamo de Benedikto frapis kupolon de la sanktejo de sankta Petro, diras la ĉiela “reĝio” ankoraŭ ion: “Denove vi sendis for la profetojn”, ŝajnas tio kvazaŭ menetekel, “sed tiu ĉi viro, kiun multaj ne plu volas aŭskulti, povas esti en silentado ankoraŭ pli voĉforta!”

“Ĉu vi nune estas je fino de la malnova,” mi demandis la papon en nia lasta renkontiĝo, “aŭ je la komenco de la nova?” La respondo estis: “Je ambaŭ.”

Peter Seewald, Kath.net 20.2.2013

al la indekso


 LA NAZO

Pri Mozart oni rakontas, ke li, estante junulo komponis pianan komponaĵon, kiu ne estis teknike realigebla, ĉar unu tono devus esti ludita meze de klavaro en la momento, kiam ambaŭ manoj per ĉiuj dek fingroj ludis sur ĝiaj finaj partoj. Mankis la dekunua fingro. La komponisto la problemon solvis. Li klinis la kapon kaj la bezonatan klavon li premis per la nazo. Ĝi do estis la komponaĵo por du manoj kaj la nazo.

Krei la arton eble ne estos tro malfacila. Sufiĉas havi talenton. Ankaŭ en la nazo.

Alivorte...

La verkistoj, komponistoj kaj pentristoj uzadas limigitan nombron da literoj, koloroj kaj muziknotoj. Esence temas pri malmulto - lerte ilin meti.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 SANKTA FAŬSTINA KOWALSKA KAJ DIA MIZERIKORDO

Karaj gefratoj! Mian prelegeton mi komencos per demando. Ĉu vi iam aŭdis pri sanktulino Faŭstina Kowalska? Ĉu vi meditis pri Dia mizerikordo? Morgaŭ ni vizitos interalie en Krakovo urbokvartalon Łagiewniki, kie en klostro vivis kaj mortis tiu per aŭreolo pridonacita fratulino. Pro tio estas utile konatiĝi antaŭe kun ŝia eksterordinara vivo.

La 25-an de aŭgusto 1905 naskiĝis al geeedzoj Kowalski en malgranda pola vilaĝo Głogowiec (pron. Glogovjec) la tria infano, knabino, kiu ricevis babtonomon Helena. La tre malriĉa familio havos poste ankoraŭ sep infanojn, el kiuj tamen du ne ĝisvivos plenkreskan aĝon. Ĉiuj infanoj devis hejme plej baldaŭ labori kaj helpi tiel al la gepatroj nutri multnombran familion. Tial Helenjo frekventis nur tri jarojn de baza lernejo. Kiam ŝi estis sepjaraĝa, tiam aŭdiĝis en ŝia animo antaŭ ekspoziciita sakramento mistera ĉiela voĉo, sed la knabino ankoraŭ ne komprenis ties sencon. Tamen ŝi daŭre pensis pri Dio, nokte ofte preĝis kaj ŝate legis ununuran libron, kiun la familio Kowalski posedis – Biografion de sanktuloj. Penigajn vivkondiĉojn de la kamparanoj pli multe komplikis eĉ la unua mondmilito. Kiam la terura konflikto finiĝis, la deksesjaraĝa knabino decidis foriri servolabori por helpi al la gepatroj eĉ iom priŝpari monon por si mem. Ŝi laboris kiel servistino en Aleksandrów proksime de Łódź (pron. Aleksandruv kaj Luĝ). Tiam de tempo al tempo la junulino vidadis nokte nekonatan lumon, kiu ĉiam maltrankviligadis ŝin. Eĉ ne post unu jaro de servo Helena revenis hejmen kaj diris al siaj gepatroj ke ŝi volas aliĝi en monaĥinejo. Tamen la patro ne konsentis precipe pro nebona materia situacio de la familio. Tiam oni postulis en klostroj de kandidatoj alporti ankaŭ doton, sed eblon doni ĝin al la filino ili ne havis. Do, ŝi trankvile respondis ke Jesuo mem venigos ŝin tien.

La knabino forveturis do al la urbo Łódź, kie ŝi laboris loĝante ĉe parencoj kaj post unu jaro denove petis hejme pri konsento eniri monaĥinejon. Sed la gepatroj ree ne permesis al ŝi fari tiun paŝon. Seniluziigita juna Helena provis do vivi en Łódź dandastile. Ŝi zorgis precipe pri ekstera aspekto kaj ne dediĉis atenton al voĉo de graco. Iam ŝi partoprenis kun sia fratino dancamuzon. Dum danco juna Helena subite ekvidis apud si senvestitan sangovunditan Jesuon, kiu kun riproĉo diris al ŝi: “Kiel longe mi devos suferi pro vi, kiel longe vi provokos min?“ La knabino tuj interrompis la amuzon kaj foriris. Kiam ŝi proksimiĝis al katedralo, jam mateniĝis. Enirinte ĝin ŝi vokis antaŭ la plej sankta sakramento: „Sinjoro, kion mi faru?“ Jen ŝi aŭdis internan voĉon: „Veturu senprokraste en Varsovion, tie vi aliĝos en monaĥinejo.“ Helena obeis. Post reveno al siaj parencoj ŝi anoncis al ili la decidon. La onklo strebis persvadi ne postuli tion pro certa sufero de ŝiaj gepatroj, sed vane. La junulino estis konvinkita pri devo sekvi Jesuon, kiu vokis ŝin jam de la infana aĝo kaj nepre forveturis do en Varsovion.

En nekonata medio de la granda urbo turnis sin Helena al Virgulino Maria kun peto pri gvido de ĉiuj ŝiaj pluaj paŝoj. Do ŝi iris serĉi iun monaĥinejon, kiu estus kompleza akcepti simplan postulantinon. Sed ho ve! Ĉie oni respondis al la peto negative. En tiu situacio eniris ŝi perdante jam esperon en la lastan ordenan domon. Kiam ĝia patrino-estrino aŭskultis la deziregon de Helena Kowalska, ŝia konsilo estis jena: „Laboru almenaŭ unu jaron kaj enspezu monon por havigi necesan dotaĵon kaj poste venu denove.“ Surbaze de tiu rekomendo travivis poste la junulino sopiranta pri profunda spirita vivo unu jaron en Ostrówek (pron. Ostruvek) laborante tie en katolika familio. En la jaro 1925 Helena faris privatan voton de ĝismorta ĉasteco kaj revenis en la monaĥinejon de Fratulinoj de la Patrino de Dia Mizerikordo en Varsovio. Tiam la estrino diris al la postulantino: „Iru al la Dommajstro kaj demandu Lin, ĉu Li akceptas vin.“ Do, ŝi venis en kapelon demandante la Sinjoron Jesuon. Pli poste ŝi mem skribis en sia Taglibreto: „ Mi tuj aŭdis la voĉon: „Jes, mi vin akceptas, vi estas en mia koro.“

Post la unuaj tagoj kaj semajnoj de entuziasmo alternis eĉ diversaj duboj. Ĉu mi estas ĉi tie en la ĝusta loko? Diversaj aferoj ne plaĉis al ŝi. La novulino travivadis malfacilajn momentojn. Dum iu vespero post preĝoj trafis ŝin profunda hezitemo, kiam falinte al planko ŝi petis insiste pri ilumino, kion ŝi faru. En venontaj minutoj ŝian ĉelon plenigis mistera lumo kaj sur kurteno aperis dolorplena vizaĝo de Jesuo. Larmoj gutis sur blankan littukon. „Sinjoro, kiu kaŭzis al Vi tian doloron?“ demandis Helena. „Vi mem per via intenco forlasi la kongregacion. Mi ja alvokis vin ĉi tien kaj preparis por vi multajn gracojn.“ La juna novicino ekpetis Jesuon pri senkulpigo kaj matene tuj ĉion rebonigis en konfeso. Post ia tempo nia kandidatino malsaniĝis, pro tio ŝin sendis la estrino en filian domon en Skolimów (pron. Skolimuv). Tie estis Helena pridonacita per unua mistika vizio de purgatorio. Kun akompano de anĝelo ŝi vidis lokon kun sufe rantaj animoj en flamoj. Jesuo diris: „Mia mizerikordo tion ne volas, sed ordonas ĝin justeco.“

De januaro 1926 komencis por Helena Kowalska novicperiodo en Krakovo (pole Kraków, pron. Krakuv). En ties urbokvartalo Łagiewniki (pron. Lagjevnjiki) posedas la kongregacio grandan domon kun internulejo kaj instituto por edukado de knabinoj Józefów (pron. Juzefuv). Tie oni ŝin vestis solene en novan kongregacian vestaĵon kaj de tiu tempo ŝia nomo estas Maria Faŭstina. Dum tiu festo la novicino svenis vidante revelacie kvanton de ĉiu venonta sufero, kiu ŝin atendas. Poste ŝi laboris honeste en kuirejo, fervore preĝis, ĉiam estis gaja eĉ amika. Pasis plua jaro. En la animo de Faŭstina ekestas spirita mallumo. Al ŝi nun ŝajnas ke Dio rifuzas ŝin ne povante legi, mediti, preĝi. Krome ŝi suferas eĉ korpe. Diablo sturmas. Tamen en tiu peza tempo ŝin bone komprenas kaj gvidas saĝa novicmajstrino. Venis tago de la Granda Vendredo 1928. Vespere en kapelo dum adorado Faŭstina sentis ĉeeston de Dio, en interno ŝi ekkonis, kiom Jesuo suferis pro ŝi. Post kelkaj tagoj sekvas faro de unujaraj votoj, kiujn estos necese dum kvin jaroj ĉiam ripetadi. En oktobro tiujara vojaĝas la fratulino reen en Varsovion kaj de tie baldaŭ en litovan urbon Vilniuso, kiu tiutempe apartenis al Pollando. Dum proksima tempo ŝi ankoraŭ kelkfoje ŝanĝis lokojn de la restado.

Grava evento okazis en Płock (pron. Plock). Tie havis Faŭstina Kowalska en sia klostra ĉelo eksterordinaran revelacion. Ŝi ekvidis Sinjoron Jesuon blanke vestitan, kiu havis unu manon levitan al benado kaj la duan metitan sur sia brusto. El forŝovita vestaĵo de tie elfluis du grandaj radioj – la unua estis ruĝa, la dua blanka. Jen ŝi aŭdas voĉon: „ Pentru bildon laŭ la modelo, kiun vi vidas, kun surskribo: Jesuo, mi fidas al Vi. Mi deziras ke ĉi tiu bildo estu adorata antaŭ ĉio en via kapelo kaj poste en la tuta mondo. Mi promesas ke animo, kiu ĉi tiun bildon estimos, ne pereos. Mi promesas ankaŭ venkon jam ĉi tie sur la tero kontraŭ malamikoj, sed precipe gracon en la horo de la morto.“ Krome Jesuo esprimis aliajn dezirojn. Iam diris Jesuo al ŝi: „Mi promesas, ke animo, kiu adorados ĉi tiun bildon, ne pereos. Mi promesas ankaŭ venkon jam ĉi tie sur la tero kontraŭ malamikoj, precipe la gracon en la horo de la morto.

Sinjoro Jesuo esprimis siajn dezirojn:
1. Mi volas, ke estu difinota festo de la Dia Mizerikordo.
2. Mi volas, ke la bildo, kiun vi pentros per peniko, estu solene konsekrota la unuan dimanĉon post Pasko.
3. Tiu dimanĉo fariĝu festo de Mizeri kordo.
4. Mi volas, ke pastroj prediku pri mia granda mizerikordo rilate al pekantaj animoj.

La Sinjoro aldonis ankoraŭ pluajn frazojn pri Lia doloro pro malkonfideco al Lia amo pere de multaj homoj.

La fratulino Faŭstina konfidis ĉion al sia estrino, sed nun ŝi ne plu renkontis sin kun komprenemo. Ŝi volas plenumi sian taskon pentri la deziratan bildon, sed kiel, ĉar ŝi mem ne scias tion fari. La ĝenerala estrino Moraczewska (pron. Moraĉevska) en Varsovio dubas pri aŭtentikeco de la reve lacioj. Ankaŭ aliaj fratulinoj, eĉ ŝia konfes-prenanto, ne konfidis tute tiujn aferojn. Do Faŭstina troviĝis tial en vere nefacila situ acio, kiu kaŭzis al ŝi multajn suferojn. Intertempe okazis novaj revelacioj, en kiuj ŝi ricevis fortigajn gracojn eĉ konsolon. Post renovigo de ordenaj votoj ŝi denove vidis Jesuon. Li montris antaŭ ŝiaj okuloj sian mizerikordan koron, el kiu ekflamis du radioj kiel sango kaj akvo. En tiu tempo tamen kelkaj spiritaj personoj ekkomprenis kaj akceptis ŝian mision.

La 1-an de majo 1933 en krakova domo Józefów okazis granda solenaĵo. Fratulinoj faris eternajn votojn. Multaj parencoj eĉ amikoj alveturis, nur nia Faŭstina restis sola. La patro ĝis nun ne kontentiĝis kun foriro de sia filino en klostron kaj pro tio malpermesis al ĉiuj familianoj partopreni la feston. Des pli arde ŝi preĝas al sia fianĉo Jesuo Kristo kaj certigas Lin pri sia amo. Nun ŝi naskiĝas nur por Li kaj petas pri venko de la Eklezio, por papo, sacerdotoj, pekuloj eĉ je multaj aliaj intencoj. Por si mem ŝi petis pri graco vivi ĉiam nur por la gloro de Dio. La kvaran tagon post la vota festo aperis al ŝi Jesuo, kies korpo estis cikatroplena de vundoj. Li diris: “Rigardu, al kiu vi fordoniĝis.” La monaton majon la fratulino Faŭstina travivis en Łagiewniki, sed poste venis ordono, ke ŝi forveruru al Vilniuso.

En tiea monaĥinejo oni akceptis ŝin kore. Kia estis tamen por ŝi surprizo, kiam ŝi renkontis en konfesejo unuafoje pastron, kiun ŝi konis nur el vizio. La sacerdoto Sopoćko (pron. Sopoĉko) ludos en ŝia plua vivo signifan rolon. Li bone ekkomprenis problemojn de la fratulino kaj sciis gvidi ŝin spirite eĉ praktike sur ŝiaj pluaj vivovojoj. Ankaŭ li eksplikis al la fratulino signifon de du elfluitaj radioj, kiujn ŝi observis iam en la vizio. La ruĝa prezentis sangon, la blanka akvon, kiuj elŝprucis el internaĵo de Dia mizerikordo en tiu momento, kiam la mortanta koro de Kristo estis trapikita per pikstango. La pastro prognozis eĉ kelkajn estontajn eventojn. Verko de la monaĥino Faŭstina Kowalska estos preskaŭ entute neniigita, sed Dio efektivigos siajn intencojn kun ega forto, por ke Li pruvu ilian verecon. Lia mizerikordo fariĝos nova gloro de la Eklezio eĉ se ĝi estas tie de ĉiam ankriĝinta. Dio volas, ke ĉiuj animoj ekkonu Lin kiel la Reĝon de la Mizerikordo antaŭ Lia veno en rolo de Juĝisto. La tempo de la dua veno de la Sinjoro ne estas plu fora.

Post faka verigo de korpa eĉ spirita statoj de la monaĥino mendis la pastro Sopoćko ĉe la akademia pentristo Kazimierowski (pron. Kaĵimjerovski) bildon de Jesuo. Faŭstina dum la laboro lin direktis. La bildo estis preta en junio 1934, sed ĝi al la fratulino ne plaĉis. Tamen la Sinjoro diris: “Ne en beleco de koloroj kaj en arto de peniko, sed en mia graco estas grandeco de la bildo.“ Komence oni pendigis la novan artaĵon en malhela koridoro en monaĥinejo de franciskaninoj, ĉe kiu la sacerdoto Sopoćko rektoris tiean preĝejon. En sekvanta antaŭpaska Granda semajno oni ekspoziciis ĝin dum tri tagoj en Ostra Brama, kiu estas konata pordego de la urbo Vilniuso. Pli malfrue pendigis Patro Sopoćko la bildon kun permeso de loka ĉefepiskopo en la preĝejo de sankta Jozefo, kie oni ĝin adoras ĝis la nuna tempo.

La paskan ĵaŭdon en la jaro 1934 la fratulino Faŭstina disponigis sin laŭ deziro de la Sinjoro kiel repaciga ofero por savi pekulojn. Tio ja kaŭzis abruptajn atakojn de diablo kontraŭ ŝia persono. Ekestis diversaj duboj, maltrankvilo, en ŝian menson trudiĝis malbenoj, blasfemoj, malespero. Kelkfoje ŝi eĉ renkontiĝis kun diabloj, kiuj sakris, minacis eĉ damaĝis ŝin. Al tio alligis sin sanproblemoj. Sur rentgena foto montriĝis tuberkuloza diagnozo. Post restado en kelkaj malproksimaj kongregaciaj domoj sendis ŝin la superulinoj do denove en Krakovon-Łagiewniki, ĉar estis necese, ke la malsanulino havu atingeblan kuracistan fakzorgon. Pro tio ŝi restadis iom da tempo ankaŭ en pulmosaniga sanatorio. Tie la fratulino arde preĝis por urĝaj bezonoj de la mondo. Ŝi havis profetajn viziojn, vidis diversajn estontajn eventojn, interalie eĉ pri sia propra beatiga proceso. Intertempe Patro Sopoĉko en Vilniuso daŭrigis sian laboron. En la jaro 1936 li eldonis la unuan broŝuron pri la Dia Mizerikordo, surbaze de la revelacioj kaj de la Taglibro, kiun skribis fratulino Faŭstina, komponis litanion eĉ novenon je tiu temo. Krome li skribis ankaŭ artikolojn en katolikan semajngazeton, sed nenie ŝian personon menciis.

Restado en la monaĥinejo post la reveno ne daŭris ja longe. Korpa sufero malpliboniĝis kaj al tiu doloro alligis sin ankoraŭ pluaj diablaj intrigoj. Denove oni devis ŝin sendi en sanatorion Prądnik (pron. Prondnik). La malforteco pligrandiĝis, pro ĝi la fratulino akceptis eĉ la sakramenton de malsanuloj. Faŭstina estas tamen trankvila kaj milde pensas pri morto en konekso kun Kristo Mizerikorda. La 17-an de septembro 1938 oni transportis la malsanan monaĥinon al Józefów en Łagiewniki. Hejme zorgis pri ŝi fratulino Amelia. Iam dum interparolo la flegantino diris: „Kiel bona estas Dio, ke la fratulino mortas tiel juna kun plena konscio; mi ankaŭ ŝate malsaniĝus per tuberkulozo kaj unu jaron post vi mortus“. La estonta sanktulino do promesis al ŝi propeti ĉe Sinjoro Jesuo pri plenumo de tiu deziro. Vere precize unu jaron post forpaso de Faŭstina mortis eĉ la fratulino Amelia pro tuberkulozo de ostoj. Dek tagojn antaŭe profetis la monaĥino Kowalska la tempon de sia naskiĝo por eterno. Jen tio okazis la 5-an de oktobro 1938. Ŝi mortis trankvile en Dia brakumo tridektrijaraĝa post 13 jaroj de la ordena vivo.

La estrino de la monaĥinejo Irena Krzy żanowska (pron. Krĵiĵanovska) rememoras: „Fratulino Faŭstina post reveno el sanatorio trankvile kaj ekradiante spiritan belecon rakontis kun certeco … ‘oni konstituos feston de la Dia Mizerikordo … mi sopiras nur plenumi volon de Dio … mi sentas min bone kun la malsano … mi ĝojas ke mi mortas en ĉi tiu komunumo …’. Mallonge antaŭ la lastaj momentoj de la vivo ŝi menciis tute malfiere, ke Jesuo Kristo volas ŝin altigi sur la rangon de sanktulino.” En la lastaj monatoj de sia surtera pilgrimo la sankta Faŭstina entute forgesis sin mem kaj ĉion oferis je intenco pri disvastigo de estimo al la Dia Mizerikordo, kiu fariĝis fundamenta fenomeno de ŝia vivo.

Kaj kio okazis post la morto de Faŭstina Kowalska? En Vilniuso ekkreskis honorigo de la Dia Mizerikordo, do tial venadis al la kongregacio eĉ demandoj pri la persono de fratulino Faŭstina. La ĝenerala estrino pro tio konatigis siajn monaĥinojn pri ŝiaj vivo kaj verko, pri la aperoj. Fokuso de la estimo fariĝis tiel Józefów en krakova urbokvartalo Łagiewniki, kie la sanktulino vivis, mortis, eĉ estis entombigita. Ĉar la origina bildo de la Jesua Mizerikordo restis en Vilniuso, tial ekkreis akademia pentristo Hyła novan bildon por la klostra kapelo, kies kopioj rapide disvastiĝis. En la jaro 1959 malpermesis responda vatikana oficejo honorigon de tiu bildo kaj same religiajn solenaĵojn laŭ instrukcioj de Faŭstina Kowalska. Sed malgraŭe tiuj aferoj ne ĉesis, estimon al la Dia Mizerikor do ne eblis tute sufoki. Tial metropolita kurio de Krakovo komencis en la jaro 1965 informproceson pri la vivo kaj agoj de la fratulino Faŭstina. Pozitiva esploro rezultis per atribuo de la titolo “Dia servantino” por ŝi. Unu jaron poste oni elterigis ŝian korpon de la tombejo kaj sepultis ĝin en masonitan tombon en kapelo de la kongregacio en Łagiewniki-Józefów. La 20-an de septembro 1967 tiama ĉefepiskopo de Kraków kardinalo Karol Wojtyła finis diocezan proceson kaj forsendis la koncernan aktaron al Romo. Kongregacio por la instruo de la kredo la 15-an de aprilo 1978 nuligis la malpermeson de la jaro 1959. Tiel realiĝis profetaĵo de la monaĥino Faŭstina Kowalska: post totala detruo venos nova prospero de la verko kaj ĝia heroldino fariĝos akceptata apostolino de la estimo al la Dia Mizerikordo.

Kion do aldoni? Adoro pere de la bildo de Jesuo kun du edifaj radioj kaj per preĝa kulto komponita de vilniusa Patro Sopoĉko trapenetris la tutan katolikan mondon. La fratulino, kiun tiucele nia Sinjoro uzis kiel sian instrumenton, estis en la jaro 1993-a beatigita kaj en la 2000-a kanonizita.

Sankta Faŭstina, propetu por ni! (Ni memorigas ŝin la 5-an de oktobro.)

Inĝ. Jan Kalný, Ĉeĥio

(La prelego estis prezentita en la 66-a Kongreso de IKUE en Kalwaria Zebrzydowska, Pollando la 14-an de julio 2013.)

al la indekso


 KIU ESTAS POR MI MARIA

„Maria estis elektita inter ĉiuj virinoj, por ke en ŝia virgulina sino realiĝu enkarniĝo de la Dia Vorto, kaj de tiu momento Ŝi, tute senpeka, la Virgulino Maria, Ŝi, kiu ĉi ĉion akceptis kun amo en la plej plena submetiĝo al mia Patro, senĉese min alportadis al Li por ofero. La Ofero venis el la ĉielo, por savi la mondon, sed ankaŭ Ŝi oferis sian patrinecan koron al Dia volo de tiu ĉi plej amata Patro.

Ŝi min vivtenis, por ke mi estu Ofero, kaj Ŝi aligis la plej superan memoferon de sia animo, kiam Ŝi min donis, por ke mi estu krucumita. Ĝi estis nur ununura ofero, tiu, kiun mi oferis surkruce, kaj tiu, kiu havis sian lokon en ŝia koro: Ŝi poste daŭrigis en sia martireco de soleco kaj oferinte al la eterna Patro siajn dolorojn en kuniĝo kun mi.

Kiam mi forlasis la mondon kaj kiam mi malproksimiĝis for de miaj disĉiploj, mi postlasis al ili Maria-n, por ke Ŝi min prezentu per siaj virtecoj en sia patrineca amemo, en sia koro perfekte fidela al la mia: por ke kiel necesega elemento, kiel fundamento de mia Eklezio Ŝi apogadu miajn apostolojn kaj la unuajn disĉiplojn.

La naskiĝanta Eklezio sin apogis je Maria, kiu ĝin subtenadis per siaj doloroj kaj siaj virtecoj, siaj preĝoj kaj sia amo.

Kaj ĝuste tial, kiam mi sendis la Sanktan Spiriton sur miajn Apostolojn, mi ne flan kensendis Maria-n, eĉ kiam Ŝi jam estis plena de la graco kaj plena de mia Spirito: estis tio tial, por ke en Ŝi la Eklezio vidu sian Reĝinon, por ke la sacerdotoj Ŝin konsideru kiel nepre bezonatan kaj por ke nek ili, nek la kredantoj suferu pro malĉeesto de la amo kaj la patrineca protekto.“

El mesaĝo de Jesuo Kristo al honorinda servantino de Dio Conchita Armida. Spirita Taglibro de la Patrino de Familio, 6.4.1928.

al la indekso


 KIEL EDUKI HULIGANON

  1. Donu al via infano ekde la naskiĝo ĉion, kion ĝi volas!
  2. Faru ĉiam tion, kion devus fari la infano! Kiam ĝi ne ordigis siajn ludilojn, vi ilin ordigu.
      La infano ekkomprenos, ke la respondecon ne havas ĝi, sed alia homo.
 
3. Al la infano ĉion permesu. Ĉion legi, ĉion vidi en la televido. Ĝi devas akiri sperton
      kaj ekkoni, kio estas por ĝi bona kaj malbona.
 
4. Ridu, kiam la infano parolas vulgare. La infano ekkomprenos, ke ĝi estas saĝa kaj sprita.
 
5. Diru nenion al la infano pri Dio. Vivvaloron kaj mondideon ĝi devas trovi mem.
 
6. Ne diru al la infano, ke ĝi faras ion malbone. Neniam! Ĝi povus havi malbonan konsciencon
      kaj tio ne estas sana.
 
7. Viajn konfliktojn vi ĉiam solvu en ĉeesto de la infano! Ĝi havos bonan modelon por sia
      geedziĝo.
 
8. Donu al ĝi tiom da mono, kiom ĝi volas! Konsterniĝu, se ĝi devus labori.
 
9. Donu al la infano perfektan komforton! Por ke ĝi ne havu neŭrozon kaj minuskompleksojn.
10. Ĉiam defendu vian infanon! Kontraŭ instruistoj, najbaroj, polico. Ĝi havos ĉiam senton, ke ĝi
      pravas.

al la indekso


 SANKTA NASKINTINO DE DIO

La ceterajn titolojn, kiujn ni al la Virgulino Maria atribuas, kiel Patrino de la Savinto, Patrino de la Kreinto, tion oni povas resumi per unu titolo Sankta Naskintino de Dio.

Ununura tago en la vivo de la virino ŝin patrinigos. Ĝi estas la tago de la akuŝo. Ĉiu virino donacas la vivon el la propra vivo al sia infano. Per tio estas ĉiuj virinoj en la mondo al si egalaj.

Ĉu la Virgulino Maria diferenciĝis en io? Se ni kredas kaj konjektas, ke Ŝi koncipis sian Filon Jesuon en la aĝo de 14 aŭ 15 jaroj kiel tre juna knabino, la nuntempa psikologo pri la 15-jara knabino dirus, ke ŝi estas psiko-sociale nematura por la patrineco. Ĉe la Virgulino Maria estis alimaniere. Ŝi vivis en alia tempo, en alia medio, en alia kulturo ol la nuntempaj dekkvinjaraj knabinoj, sed ŝi havis, diference de la hodiaŭaj knabinoj, kaj en tio Ŝi diferenciĝas, alian vivsenson, alian edukon kaj alian sintenon al la valoroj. Por Ŝi la alvoko de Dio estis misio. Tiel same naski Dian Filon estis por Ŝi la misio. Kaj Ŝi estis tiel matura, ke tiun ĉi respondecon, spite de ĉiuj malfacilaĵoj kun tio ligitaj, Ŝi sukcesis akcepti.

Ŝia „fiat“ – fariĝu ne estis respondo senpripensa, nematura kaj por la vivo neprepa rita knabino. Tian la Dia saĝeco ne elektus por esti la patrino de sia Vorto. Ŝia fariĝu estis la pruvo, ke en la valoroj, kiuj eliĝas el Dio kaj estas sencoplenaj, Ŝi estis onidirite hejme. Ŝi konceptis ilin. Eĉ se Ŝi ilin ne komprenis, Ŝi sciis, ke se ili estas de Dio, ili havas sencon. Tio estis la dua afero, per kio Ŝi diferenciĝis de la nuntempaj niaj knabinoj.

Multaj el ili vidas la sencon eĉ ne en tio homa, natureca, des malpli en tio Dia, supernatura. Kaj la tria afero, en kio diferenciĝis tiama dekkvinjaraĝa Maria de multaj nun tempaj dekkvinjaraj knabinoj, estas ankaŭ en tio, ke Ŝi, Maria, estis kompleza „komplikigi“ sian vivon. La nuntempa juna kna bino faras ĉion por tio, por ke ŝia vivo estu laŭeble la plej simpla, ke ĝi havu plej malmulte da obstakloj. Por trairi senobstakle la vivon, tiucele estas la nuntempa juna virino kapabla facilanime forigi sian koncipitan infanon. Ĝi ĝenus ŝin. Ŝi estas volema daŭre rezigni pri sia patrineco, por ne komplikigi sian vivon. Ŝi estas volema fari ĉion por tio, eĉ se ŝi la infanojn havas, por ke ili estu por ŝi laŭeble la plej malgranda ĝenaĵo.

La Virgulino Maria estis tiel saĝa, ke Ŝi sciis, ke per la nasko de la Dia Filo Ŝi komplikigos sian surteran pilgrimadon. Tamen Ŝi tion faris.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 POR KURAĜIGO

„Mi estas la pano de vivo. Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.“ Joh 6,48-51

al la indekso


 LA HOMO EN LA PUTO

Iu viro falis en la puton kaj li ne kapablis elputiĝi. Preter iris kompatema homo kaj diris: „Mi vere kompatas vin. Mi kunsentas kun vi.“
Politikisto, kiu sin okupadis pri socia laj aferoj, rimarkis: „Pli frue aŭ pli malfrue devis tien iu fali.“
Pia homo sin esprimis: „En la puton falas nur malbonaj homoj.“
Sciencisto elkalkulis, kiel tio devis okazi, por ke la viro falu en la puton.
Opozicia politikisto surbaze de la evento prezentis en parlamento raporton, en kiu li atakis registaron.
Ĵurnalisto promesis skribi polemikan artikolon en venontan dimanĉan almetaĵon.
Praktikema homo demandis, ĉu pro la puto oni pagas altan imposton.
Malĝoja homo proklamis: „Mia puto estas pli malbona.“
Humoristo grimacinte: „Donu al vi kafon, ĝi levos vin.“
Optimisto obĵetis: „Vi povis finiĝi pli malbone.“
Pesimisto oponis al li: „Vi deglitos ankoraŭ pli profunden.“
Kiam tiun ĉi viron ekvidis Jesuo, li donis al li sian brakon kaj eltiris lin eksteren.

(El libro de B. Ferrer: Sunradio por animo)

Estu kiu ajn, mi estas ĉe vi. Mi konas viajn vojojn.
Mi scias, kio kuŝas sur via koro ankoraŭ pli frue, ol vi tion eldiris.
Mi estas ĉe vi kaj mi donas al vi senton de mia proksimeco.
Mi brakumas vin de antaŭe eĉ mal antaŭe.
Mi ŝirmas vin kaj mi metas sur vin mian manon.
Eĉ se vi iras en malhelo, mi estas kun vi. (Laŭ Psalmo 139)

al la indekso

 


   PUTETO DE MIA PANJO           Kamila Bártlová – Lampířová

Estis mi malgrandulino
braktenata en la sino,
panjo min per mano gvidis,
al herbejo ni rapidis,
al monteto sur ŝtonoza vojo flora,
kie daŭre serpilo bonodoras.

Tie sur deklivo kvazaŭ time
ĉe rojeto preskaŭ tuŝproksime
eta puto kalme tronas,
je akoro ĝi aromas,
kiu kovras ĉirkaŭaĵon
de rozdornoj ĝi ostaĵo,
trinkigata de rosguto
pura akvo de la puto
la freŝecon al ni cedis
kaj mi, etulino, tiam kredis,
ke naskiĝas fort’ magia.
Tie genuiĝis ankaŭ panjo mia,
eĉ ŝi trinkis ofte el mankavo
la kristalan akvon spicitan de ravo.

Tiu bildo en la koro restas
kiel infanrevo daŭra kaj majesta.

Kial mi la panjon rememoras,
kial mi puteton korfavoras.
Mi bezonas eĉ nun refreŝigon,
mi bezonas eĉ nun recertigon,
ke la akvon el la sorĉa puto
ne eltrinkos bomboj dum minuto,
ne ŝanĝiĝos akvo en vaporon
kaj ke ni – kiel en Hiroŝimo –
ne forbrulos en pulvoron.

Preter puteto, herbejo kaj rojo
gvidas nin hejmen konata kruta vojo,
kaj ni devas eĉ galanton,
gardi kiel diamanton.
Dank’ al la puteto mi restadas certa,
ke la pordo en patrion estas plenaperta.

Esperantigis Jaroslav Krolupper

 al la indekso


   KUNVENO DE DEMONOJ

     La ĉef-satano kunvokis tutmondan laborkunvenon kaj diris: „Nia situacio ne estas bona. La homoj havas preĝejojn, por okazigi la diservojn, ili havas ankaŭ tro da saĝaj libroj – iuj el ili estas eĉ sanktaj libroj kaj tie estas priskribita la vojo al la vero kaj la savo. Estas necese ion kontraŭfari.“
     „Sed kion?“, vokis la demonoj.
    „Ne faru tion, kio estas superflua. Sed prenu de ili la tempon, por ke ili ne havu la tempon por gravaj aferoj. Klopodu, por ke ili devu solvi stultaĵojn. Por ke ili senutile pasigu tempon, por ke ili elspezu kaj pruntadu al si la monon, por ke pro tio ili pli laboru, eĉ sep tagojn semajne kaj dek du horojn tage, ĉion pro tio, por ke ili povu aĉeti la senbezonaĵojn.“
     „Donu al ili ideon, ke ili estas gravaj, diru al ili: Kiu savos la mondon? Nur vi! Neniu estas tiel bona, kiel vi!“
    „Ili laboros pli kaj pli, pri laborproblemoj ili diskutos hejme en la kuirejo, loĝoĉambro, en la dormoĉambro… ĉie. Malebligu, ke ili estu kun siaj infanoj kaj la edzo kun la edzino. Iliaj familioj disfalos kaj ne plu servos kiel ŝirmo por la infanoj kaj la oazo de trankvilo.“
    „Klopodu, ke en iliaj domoj estu senĉese funkciantaj radio, televido kaj interreto, kaj ke en ĉiuj restoracioj kaj vendejoj ludu muziko, ke ili permanente havu sur la oreloj aŭskultilojn kaj ke ili aŭskultu bruan muzikon. Estas necese, ke ili havu ĉe la manoj multe da gazetoj kaj ĵurnaloj. Dudek kvar horojn tage donu al ili la superfluajn kaj stultajn informojn kaj anoncojn. En la stratoj lokigu politikajn afiŝojn kaj en iliajn poŝtkestojn enmetadu reklamaĵojn kaj precipe anoncojn pri la senpagaj servoj.“
    „En ĵurnaloj kaj televidprogramoj montru al la homoj sveltajn modelinojn kaj mus kolhavajn virojn, por ke ili komencu kredi, ke ĉi tio estas la vera beleco, ili do ĉesu ami siajn partnerojn. Faru ĉion por tio, ke la homoj estu vespere tre lacaj, ke ili ne kapablu seksumi. Faru ankaŭ ĉion, por ke la tempo de iliaj libertempoj kaj ripozoj estu plenaj da alkoholo kaj drogoj.“
    „Ĉefe zorgu, ke la homoj ne aŭdu voĉon de la propra konscienco kaj la voĉon de Dio. Ambaŭ voĉoj estas trankvilaj kaj malbruaj!“
     La demonoj disflugis tra la tuta mondo kaj diligente laboras laŭ direktivoj de ilia ĉefo.

Aŭtoro nekonata Trad. Max Kašparů

al la indekso


   LA PREĜO PATRO NIA

Ne diru PATRO – se vi ne kondutas kiel infano.
Ne diru NIA – se vi ne vivas kun viaj proksimuloj en amo.
Ne diru KIU ESTAS EN LA ĈIELO – se vi pensadas nur pri la objektoj sekularaj.
Ne diru SANTIGATA ESTU VIA NOMO – se vi la nomon de Dio profanas.
Ne diru VENU VIA REGNO – se vi serĉas nur materialajn sukcesojn.
Ne diru FARIĜU VIA VOLO – se vi ne volas vivi laŭ la Dekalogo.
Ne diru NIAN PANON ĈIUTAGAN – se vi ne satigas la malsatulojn.
Ne diru PARDONU AL NI NIAJN ŜULDOJN – se vi vivas en malamo.
Ne diru NE KONDUKU NIN EN TENTON – se vi intencas peki.
Ne diru LIBERIGU NIN DE LA MALBONO – se vi ne batalas kontraŭ malbono.
Ne diru AMEN – se vi ne esprimas ĉiun vorton de Patro Nia sincere kaj vere.

D-ro Max Kašparů

 al la indekso


   LA NAŬ NUKSOARBOJ

 Maljunulino staris ĉe la rando de la vojo. Estis pluveta printempa tempo. Ŝian kapon kovris kaptuko kaj ŝi tenis saketon en la mano. Ŝi mansignis trankvile al mi. Mi ekhaltis, kaj akceptis ŝin en la aŭtomobilon. Ŝi komencis babili. Mi eksciis, ke ŝi portas nuksokernojn al la vendoplaco de Szengyörgy. Sen mia demando ŝi komencas rakonti:

„En infanaĝo mi kune kun la avo plantis dek nuksoarbojn kaj ni irigaciis ilin per akvo el la apuda rivereto. Sed en la sama jaro unu velksekiĝis, la aliaj enradikiĝis.

Pasis jaroj, sed la vivo deportis min for de la hejmo. Iun someran tristvesperon la avo mortis. Mi venis hejmen pro la sepulto. Lia katafalko estis en la ombro de la nuksarboj. Dum la tuta ceremonio mi staris mute en la ombro de la grandaj arboj. Pasis la jaroj. Mi pensiuliniĝis. Mi restis sola kaj transloĝiĝis hejmen en mian naskiĝvilaĝon. La pensio estas malmulta. Do aŭtune mi kolektis la nuksojn, kaj vintre elŝeligis ilin. Mi metis ilin en unukilogra majn kaj duonkilogramajn saketojn, por povi pli rapide vendi ilin. Mi neniam devis atendi du horojn sur la vendoplaco, por ilin vendi. Kredu aŭ ne, ĉi tiuj naŭ nuksoarboj helpis min travivi la vintron. Ankaŭ nunjare ne nur la lignon por hejtado mi povis aĉeti per la nuksovendado, sed eĉ malgrandan porketon. Kaj nun, se mi sukcesos ankoraŭ vendi ĉi restaĵon, tiam mi ŝatus aĉeti dek malgran dajn arbetojn. Ja mi havas unu karan nepeton, kiu baldaŭ venos hejmen kaj ni plantos la arbetojn, kaj kiam ankaŭ li maljuniĝos, dum la elŝeligado de la nuksoj li certe diros memore al mi unu preĝon...”

La aŭto daŭris la veturon en la printempa sunbrilo. La maljunulino silentiĝis, ankaŭ mi silentas, ĉar dum la stirado mi ne parolas. Baldaŭ ĉe la vendoplaco mi bremsas kaj ekhaltas, kaj ŝi per tremantaj manoj kaŝe la saketon duonkilograman metis sur la sidlokon. Mi protestas, sed ŝi kun milda rideto diras nur tion: „Prenu do, ankaŭ al mi donis la bona Dio mian karan avon, kiu plantis la nuksoarbojn”.

Senvorte mi preparis min por ekveturo, sed unuokule mi rigardas la saketon da nuksokernoj: simpla virino donis respondon je la financa krizo! Enmanen mi prenas la zorgeme ligitan saketon, malfermas ĝin, kaj mi komencas manĝi la fajnajn nukskernojn, la frukton de la multjara honesta laboro, la sanan respondon je la materiaj vivzorgoj de la avino.

Akceptebla vojo... Mi iras, por ankaŭ aĉeti dek nuksoarbetojn!

Frato Csaba (Ĉaba) Esperantigis Sac. Lajos Kóbor

al la indekso


   MALJUNECO

 Dum ni maljuniĝas, ŝajnas al ni, ke la jaro estas ĉiam pli mallonga. Kun tio sin ligas ankaŭ bela ideo – estimo al la maljuneco. Ĝi estas ofta temo de diskutoj kaj problemaj konkludoj. Ĝi malaprobas indiferentecon, starigas sur pilorion tiujn, kiuj forgesis saluti la homon, kiu dum la tuta vivo laboris, oferis sin kaj sian sanon por infanoj, donis al ili ĉion, kion li povis kaj atendas almenaŭ ŝajnan agnoskon, ke li ne vane vivis. La maljuna homo estas facile vundebla. Ofte li restas sola kun siaj malĝojo, doloro kaj sento, ke li ne ĉion bone komprenas kaj ke li estas por aliuloj ĝeno. La maljunaj homoj estas ofte flankenigitaj sur la flankan relon. Sed tion oni neglektas en la mondo de mono, supraĵaj interesoj kaj falsaj idealoj. Afablaj vortoj, moralaj valoroj, ĉio, kio malhelpas facilan monakiron, ĉio, kio malakcelas, ŝarĝas facilan vivon, devas el la vojo malaperi! Kie estas defendo de la maljuneco? Maldankemo regas la mondon!

Mi deziras al ĉiuj familioj bone edukitajn infanojn, por ke ilin ne timigu maljuneco.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


   ANGULETO DE NE NUR EKLEZIA HUMURO

prizorgata de frato Max Kašparů

J J J

„Kara knabo, bonvolu diri al mi, kie estas la poŝtoficejo?“ “Vi devas iri rekten al la verda domo kaj poste maldekstren.“ “Dankon, kara knabo, mi estas nova pastro kaj mi ne konas tiun ĉi urbon. Kiam vi venos dimanĉe en preĝejon, mi diros al vi, tra kiu vojo oni iras en la ĉielon“. “Ĉu vi? Kaj kiel vi tion scias, se vi ne konas vojon al la poŝtejo?“

J J J

Maljuna pastro kuŝas sur la mortlito kaj li alvokis siajn kuraciston kaj juriston. Kiam ili venis, pastro diris al ili, ke unu sidu dekstre kaj dua maldekstre. Longe estis trankvilo. Poste la kuracisto diris: „Pastro, kial vi alvokis nin?“ La pastro respondis: „Jesuo mortis inter du kanajloj – kaj mi volas morti ankaŭ tiel.“

J J J

Unu viro dum libertempo iris en arbaron kaj reveninte hejmen, li havis plenan korbon da fungoj. „Ĉu vi volas ĉi tion manĝi? Ja ĉiuj fungoj estas boletoj satanoj!“, diras al li lia najbaro. „Jes, mi estas ateisto.“

J J J

Du maljunaj kaj malriĉaj judoj iras dum frosta vetero sur la strato. Por ke ili iomete varmigu sin, ili eniris en monaĥejan preĝejon, kie ĵus unu juna monaĥino donas votojn kiel fianĉino de Jesuo Kristo. La sakristiano de la preĝejo venas al ili severe dirante: „Kion ĉi tie vi faras?“ „Nur trankvilon“, respondis unu el ili, „ ni estas la parencoj el grupo de la fianĉo“.

J J J

Iras misiisto tra dezerto por klerigo de sovaĝuloj. Li renkontas leonon kaj preĝas: „Sinjoro, inspiru al tiu ĉi sovaĝbesto kristanajn sentojn!“ La leono eksidas kaj diras: „Sinjoro, benu ĉi tiun bongustan nutraĵon.“ (de Valdone Skujienė)

J J J

Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua:

Mi estos aviadisto Kiam la aviadisto Harry Lindberg transflugis Atlantikon (20-21-an de majo 1927), la mondo estis ravita per ĉi ago. Tiam Karolo Wojtyła festis en Wadowice sian sepan naskiĝtagon. Iu ekdemandis: “Pri kio vi volus profesiiĝi?” “Mi estos aviadisto!” – senhe zite respondis Karolĉjo. “Kial aviadisto kaj ne ekzemple pastro?” – ekmiris la deman dinto. “Ĉar polo povas iĝi la dua Lindberg, sed li ne povas fariĝi papo!” – respondis rezolute la knabo. Feliĉe li ne pravis!

J J J

Danĝera ludo Ankoraŭ dum lernojara tempo Karolo, vizitante amikon Boguslavon Banaś (“Bobek”) en lia hejmo, rigardesploris kune kun li pistolon postlasitan tie por depono. Lia amiko ne sciis, ke ĉi armilo estas ŝarĝita, kaj kiam li por ekludi premis ĉanon, preskaŭ li trafis Karolon!

(Anekdotojn kaj humuraĵojn el la vivo de Johano Paŭlo la Dua disponigis Stanisław Śmigielski) (daŭrigota)

 al la indekso


   BETLEHEMA STELO

(Betlémská hvězda)

Teksto M. Heryán      Melodio A. F. Zoller      Esperantigis Jiří Kořínek

2. Stel´ vi de Betlehem´, / gvidu sen halt´, / vojo mallarĝas tre, / krutas ĉi part´. /
    Gvidas vi al la stal´, / al infanet´, / stel´ vi de Betlehem´, / laŭ nia pet´.

3. Stel´ vi de Betlehem´, / haltas vi nun, / kuŝas ĉiela reĝ´ / en via lum´. /
    Sen ies konjektad´ / stranga okaz´, / ho stel´ de Betlehem´, / dum ĉi noktpas´.

4. Ho stel´ de Betlehem´, / cel´ jen por ni, / tien al povra lok´ / metis ĝin Di´. /
    Bone vi gvidis nin, / dankas vin kor´, / stel´, tie restos ni / ĝis lasta hor´.

 


Gracoplenan Kristnaskon kaj Di-benitan tutan novan jaron 2014 deziras al ĉiuj legantoj de DIO BENU ĝia redakcio kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.
 

 al la indekso


   Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, v měsíci listopadu lidé bez ohledu na svoji náboženskou příslušnost vzpomínají na své blízké zemřelé. Také my nezapomínejme občas přinést duchovní kytičku ve formě modlitby těm, kteří nás na věčnost předešli. Nemusíme s touto “kytičkou” chodit na místo jejich dočasného odpočinku, můžeme jim ji poslat kdykoliv a odkudkoliv. V letošním roce nás v lednu opustil P. Vojtěch Srna z Dolních Dunajovic, který v roce 1979 byl se mnou odsouzen za pořádání esperantských táborů s náboženskou náplní v Herborticích. V červenci odešel na věčnost bratr František Adamík z Přerova, který byl za totality souzen za tisk náboženské literatury. V červenci nás také opustila sestra Eva Hoffmannová z Prahy. Pamatujme v modlitbě na ně i na ostatní, kteří nás za 23 let existence naší obnovené sekce na věčnost předešli. Je jich už hodně a těšme se na naše setkání s nimi jednou na věčnosti.

Jak už jsem uvedl ve úvodním slově předsedy, v příštím roce se chystá velmi hodnotná akce – Biblické dny pro esperantisty v Tuchoměřicích u Prahy od 30.4. do 4.5.2014. Zúčastnil jsem se této akce pořádané ve Štrasburku, Werlu a Trentu a mohu ji jen vřele doporučit všem esperantistům, nejen křesťanským. Bratr Stefan Lepping z Německa, který je hlavním organizátorem této akce, jak ho mnozí známe, je zárukou, že i v Tuchoměřicích bude tato akce na očekávané úrovni. Využijme této možnosti k hojné účasti, když je to snadno pro nás dostupné. Bližší informace a přihlášky budou k dispozici na internetových stránkách naší sekce www.ikue.org/cz, a také je obdržíte v únoru s příštím číslem Dio Benu. Rezervujte si na účast uvedený termín této akce.

20. Ekumenický E-kongres (67. IKUE a 63. KELI) se uskuteční v Centru Mariapoli u krásného italského města Trento, které je historicky významné Tridentským koncilem, který se tam v 16. století konal. Vloni jsme se v Trentu zúčastnili Biblických dnů a je tedy na co vzpomínat a těšit na možnost tam prožít kongresový týden.

Tradiční víkendové setkání IKUE plánujeme uskutečnit u nás a to s ohledem na jarní Biblické dny v Tuchoměřicích v měsíci září 2014. Místo konání víkendového setkání ještě není definitivně stanovené, neboť chceme zvolit místo jak finančně přijatelné, tak i snadněji dostupné ze vzdálenějších míst i ze Slovenska. Bližší informace přineseme také v příštím čísle DB a na internetových stránkách sekce.

Těm, kteří dosud nepřispěli finančně sekci na vydávání Dio Benu, přikládáme složenku. A všem ostatním velmi děkujeme za finanční příspěvek a těšíme se také na zajímavé články do našeho časopisu. Předem srdečný dík!

Boží požehnání všem čtenářům DB přeje a všechny zdraví bratr   Miloslav Šváček

 al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la
1.8.2013 ĜIS LA 31.10.2013:

Černá Květoslava, Duda Jan, Dzuňová Anna, Gleisner Karel, Havlík František, Chroboková Jana, Jemelka František, sac. Kobza Xaver Josef, Krejčíř Antonín, Matějíčková Alžběta, Nosek Václav, Rytíř František, Štěpánková Anežka, Tomíšek Jindřich, Vyklická Marie, Wirges Willi, Žížalová Marie. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2013 (24) - číslo 4 (92).

ISSN 1803-8387

al la indekso