Dio Benu numero 90-2/2013

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 Dankon, amata Papo, Benedikto la Deksesa!

La 13-an de februaro la Papo Benedikto la 16-a sciigis al la kredantoj kolektiĝintaj en tradicia ĝenerala aŭdienco, ke li decidiĝis libervole kaj por la bono de la Eklezio rezigni. Li aldonis, ke lian decidon antaŭis preĝoj kaj profunda pripensiĝo. Li diris, ke li estas konscianta gravecon de sia decido, sed li akcentis, ke li ankaŭ konsciiĝas perdon de siaj spiritaj kaj korpaj fortoj. Li dankis al la kredantoj por ĉiuj esprimoj de la amo kaj preĝo kaj li petis, ke ili plu preĝu por la papo kaj la Eklezio. Li esprimis sian konvinkon, ke la Eklezio sub gvido de Kristo plu restos kun li en liaj preĝoj.

La 28-an de februaro je la 20-a horo li rezignis, per kio li iĝis la unua papo post 600 jaroj, kiu rezignis.

Ni dankemu al la Papo Benedikto, ke dum la bondeziroj okaze de la kristnaskaj kaj paskaj benoj “Urbi et orbi”, li la bondezirojn eldiris ĉiam ankaŭ en Esperanto. DANKON, SANKTA PATRO BENEDIKTO!

al la indekso


 PAPON FRANCISKON BENU DIO, GARDU LIN

2. Al vi ni suprenrigardas / kaj kun ni vi kantu ame, / ĉielanoj, kiuj gardas /
tronon de Sinjor´ ĉiame: / [:La Papon Franciskon nian / benu, Dio, gardu lin!:]

al la indekso


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, februare kaj marte okazis en la katolika eklezio gravaj eventoj. Februare efektiviĝis la rezigno de papo Benedikto la 16-a pri la ofico de la Supera Pontifiko kaj marte estis elektita nova Supera Pontifiko papo Francisko. Pri tiuj ĉi plej gravaj ekleziaj eventoj aperis tutmonde pere de amasmedioj multaj diversaj informoj, kiujn vi certe kun granda intereso sekvis. Al la amata papo Benedikto apartenas la danko, oficiale al li esprimita fare de IKUE ankaŭ pro tio, ke li en la bondeziroj okaze de beno “Urbi et Orbi” ĉiam eldiris la bondeziron ankaŭ esperantlingve, kaj tiel li daŭrigis en la tradicio komencita fare de la beata papo Johano Paŭlo la Dua. La papo Francisko en la paska bondeziro ne plu daŭrigis en la multlingva bondezirado, por la ŝparitan tempon uzi por kontakto kun la ĉeestantaj homoj. Ni do ne forgesu perpreĝe apogi kaj la rezignintan papon Benedikton kaj la novan papon Franciskon, ĉar ambaŭ bezonas la preĝapogon.

Pri la maja renkontiĝo en Marianka ĉe Bratislava aperis informoj en lastaj numeroj de Dio Benu. Dankon al ĉiuj, kiuj estas aliĝintaj por partopreno en tiu ĉi certe tre bela aranĝo organizata fare de la Slovaka IKUE-Sekcio kunlabore kun la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Bone, ke tiuj ĉi kunlaboraj kontaktoj de la ambaŭ IKUE-sekcioj ekzistas.

Julie okazos la 66-a Kongreso de IKUE en la fama pola pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska. El Ĉeĥio partoprenos ne multnombra grupo. Grandparte tio estas influita per la financa krizo, kiu grave tuŝis plejparton de la loĝantaro senescepte de esperantistoj, kiuj plejparte apartenas al la seniora generacio. Estas do necese alkutimiĝi al la fakto, ke ne plu okazos la kongresoj kun multnombra partoprenantaro, kiel en pli pasinta periodo.

Dezirante al vi, karaj legantoj, agrablan tralegon de tiu ĉi numero de Dio Benu kaj belan travivon de la printempa kaj somera jarsezonoj, kore vin salutas via frato  Miloslav Šváček

al la indekso


 AKVO

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro fratino Akvo,

kiu estas tre utila, multvalora,

ĉasta kaj humila.

(s-ta Francisko el Asizo)

La akvo estas la baza kondiĉo de la vivo, kaj tio en la senco de natura kaj ankaŭ supernatura. En la unuaj frazoj de la Biblio estas mistero de Dia kreiva verko aludita per la frazo: “La spirito de Dio ŝvebis super la akvo (Gen 1, 2). Ankaŭ la nova homo laŭ Kristo naskiĝas kiel nova kreitaĵo el la akvo kaj la Sankta Spirito per la bapto.

La akvo do estas portanto de la vivo kiel en la pli malalta, la korpeca, tiel ankaŭ en la spirita dimensioj. Ni konas la nekomplikan formulon de la akvo. Malgraŭ tio ni scias, ke la akvo en la naturo troviĝas en diversaj formoj kaj statoj, ekzemple kiel roso, larmo, pluvo, vaporo, glacio ktp.

Impresdona estas la bildo en la profetaĵo de Jeĥezkelo 47,1-9: el la templo elŝprucas la fonto kaj poste ĝi ŝanĝiĝas je torento. La profeto eniras la akvon. Komence ĝi atingas liajn maleolojn, poste ĝis genuoj kaj koksoj. Fine li jam estas per la torento portata.

Ankaŭ en nia spirita vivo validas, ke Dio al ni proponas konstantan kaj senfinan torenton de siaj donacoj kaj gracoj. La homa pieco povas esti duonvarma kaj labileca. La homo povas kun Dio renkontiĝadi nur sur malprofundaĵo, kiu neniel ŝanĝos lian vivon. Sed li povas kuniĝadi kun Li ankaŭ pli profunde. La plej vereca rilato ekestos nur tiam, kiam la homo tute delasas la fundon de siaj certecoj kaj lasas sin porti per la torento de Dia volo, al kiu li tute sin subigas. Ankaŭ naĝado en la akvo enhavas kaŝitan parabolon.

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 LA DANKLETERO SENDITA AL LA PAPO BENEDIKTO NOME DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA

Altestimata Sankta Patro Benedikto la 16-a,
dum ĉi tiuj tagoj niaj koroj pleniĝas per danko al la Dia Providenco, kiu donis al ni eblecon dum ok jaroj kunpaŝi kun Vi.
Ni direktas nian humilan dankon al la ĉiela Patro, ke Li en ĉiuj tempoj donas al sia popolo kuraĝajn gvidantojn.
Ni deziras al Vi eldiri simplan homan vorton: „Dankon“!
Ni dankas, ke Vi, kiel „humila laboranto en la vinberejo de la Sinjoro“, estis kuraĝa atestanto dum ĉi tiu malfacila epoko, donante al ni ekzemplon, profundigante kaj fortigante nian fidon, kuraĝigante nin en nia respondeco kaj en kaj por la Eklezio.
Dankon pro Viaj preĝoj, eldiritaj kaj verkitaj vortoj, speciale por la trilogio pri la vivo de Jesuo Kristo. Dankon, ke Vi instruis nin pri la neceso aŭskulti, sed ankaŭ silenti.
Dankon pro Via vizia instigo de la Eklezio de la 21-a jarcento, ke ĝi estu preta je memrenoviĝo, por ke tiel renovigita ĝi povu renovigi la mondon.
Dankon pro la proksimeco al la familioj, infanoj kaj gejunuloj, maljunuloj kaj malsanuloj, pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj, al la suferantoj.
Dankon pro via malfermiĝo al la laikoj kaj al la novaj teknologioj.
Kaj fine: dankon pro elparolitaj vortoj en Esperanto.
Sankta Patro, ni volonte aliĝas al Via invito: ni restu ligitaj en la preĝo.

Jes, ni preĝos por Vi, kaj ni petas, ke Vi preĝu por ni, ke la „Dia Vorto vivigu en ni kuraĝon, memfidon kaj entuziasmon en la heroldado kaj atestado de la Evangelio“ (komp. Angelus, 10.2.2013).

Kun profunda respekto kaj unueco en Kristo restas kun Vi
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

 al la indekso


  NI BEZONAS LA DUAN FRANCISKON EL ASIZO

Surprizo! En ĉiu kazo agrabla. La Sankta Patro Francisko estas viro proksima al mia sangogrupo. Jam antaŭ lia elekto mi esprimiĝis por amasmedioj, ke la estonta papo bezonas en nuntempa situacio antaŭ ĉio duoblan kuraĝon. La kuraĝon fari aerblovon interne de Vatikano kaj la kuraĝon ekskui la eklezion en la mondo, ĉar ĝiaj akvoj estas jam longe senmovaj kaj alfluas en ilin ĉiuspeca malpuraĵo. Ne ŝanĝi morale-etikan kaj tradicie dogman instruenhavon, sed principe ŝanĝi stilon de la eklezia vivo. Redoni al liturgio misterecon, al klerikaro spiritan profundecon, klerecon, homan honestecon kaj kredindecon, proponi al la mondo solvon de la nuntempaj kaj estontaj problemoj, senigi la eklezion de rutinismo kaj fari ĝin fermentaĵo. Denove resurekti Kriston. En la persono de la papo en la nuna tempo ni prefere pli bezonas paŝtiston ol filozofon, pli multe fraton ol teologon kaj pli multe konsilanton ol admonanton. Mallonge la duan Franciskon el Asizo.  

Max Kašparů, diakono, psiĥiatro kaj esperantisto

al la indekso


 ENPENSIĜO POR LA JARO DE LA KREDO

Prof. D-ro Georg May, la apostola protonotario

La Papo Benedikto la 16-a proklamis Jaron de la Kredo. Li scias kial. La Sankta Patro ekkonis, ke la kredo – kiel enhave, tiel ankaŭ kiel rilato – ĉe sennombro da kristanoj kolapsis aŭ estas infektita. Multaj forlasoj el la eklezio, ne malmultaj konvertiĝoj al protestantismo kaj kreskantaj forfaloj al islamo en nia lando (Germanio – rim. de red.) klare montras disvastiĝantan senfortecon de la katolikaj kredantoj. Ne estas duboj: La katolikaj kristanoj kaj per tio la komuneco de la kredo, la eklezio, estas en la plej granda endanĝerigo. Ĉar la kredo estas en la certa senco fundamento de la eklezio. Ĝuste oni povas diri: La katolika eklezio estas komunumo de tiuj, kiuj identiĝas en la kredo je Jesuo Kristo, metafizika (ontologia) Filo de Dio. La katolika kristano fariĝas kristano pere de bapto, per la konfeso de nedifektita kredo kaj obeeco rilate al de Kristo fondita ofico. Laŭ Tridenta Koncilio la kredo estas komenco de la homsavo, bazo kaj radiko de kiu ajn senkulpiĝo. Sen kredo ne estas eble plaĉi al Dio. (komp. Heb 11,6)

Kion ni komprenas sub la nocio kredo? La kredo estas (en obeemo) respondo de la homo je Dia revelacio. En la kredo la homo sin ligas je Dio kaj akceptas de Li revelaciitan veron. Kontraŭ eraraj imagoj, kiuj lastatempe aperas, estas super ĉiu dubo klare, ke al la plena kredo sendiskute apartenas ĝia akcepto kiel vereca. Ni kredas tion, kio estas en la Skribo kaj la Tradicio kiel Dia revelacio enhavanta kaj kio estas fare de la eklezio devige disponigata. La letero al Hebreoj priskribas la kredon enhave kiel „fidi je tio, kion ni esperas, kaj esti per tio certaj, kion ni ne vidas“ (Heb 11,1). La kredo laŭ tio esence alfiksas al tio, pri kio ĝi esperas kaj kion ĝi ne vidas. En tio baziĝas ĝia digneco, sed ankaŭ ĝia malfacileco.

La riĉeco de la kredo estas komplekse disponigata en formuloj kaj kredkonfesoj. Tiujn enhavas la Sankta Skribo (ekz. Ago 8,36-37) kaj estas disvolvataj kaj disvastigataj danke al kreskanta progreso en ekkonado kaj forrifuzado de herezoj. La formuloj de la kredo kaj kredkonfeso estas por enhavo kaj esprimo de la kredo nemalhaveblaj. Per ili kaj pere de ili ni konfesas al la eldiritaj faktoj. La homoj ricevas la kredon pere de la eklezio. La katolika kredo estas ĝuste la kredo de la eklezio. La eklezio estas „kolono kaj fundamento de la vero“ (1 Tim 3,15). Ĝi konservas la kredon kaj transdonas ĝin pluen, ĝi gvidas la homojn al ekkompreno kaj al la vivo de la kredo.

Per Sankta Patro proklamita la Jaro de la Kredo celas al la kredo en la eklezio kaj en la kredanta homo krei lokon, kiu al ĝi apartenas. Tiu ĉi intenco metas sur nin ĉiujn klarajn kaj certajn postulojn. Unualoke devas esti al la kristanoj denove emfazita senco kaj graveco de la kredo. De la malfalsa kaj pura kredo dependas en certa konsidereco ĉio: konservo kaj disvastigo de la eklezio, la vivo kaj aktivadoj de la membroj de la eklezio. La kredo de la katolika eklezio estas ununura plena kaj senerara komplekso de la Dia revelacio, kiu surtere ekzistas. En tio al ĝi povas konfesio de neniu religia komunumo konkurenci. Hodiaŭ oni ofte aŭdas: „Ĉio estas egala.“ Sed tio estas malĝusta kaj ĝi kondukas al la herezo. La katolikan eklezion dividas disde la ceteraj kristanaj religiaj komunumoj ĉefaj kaj gravaj antagonismoj. Reunuiĝo kun ili estas atingebla nur per ilia reveno en la patrecan domon, kiun tiuj komunumoj forlasis. La katolika kristano devas fari la kredon fundamento de sia vivo. Sed tion li povas nur en la kazo, se li estas pri la kredo konvinkita kaj per ĝi plenigita. Nur se estas lia kredo konservata laŭeble plej interne, li kapablas sian ĉirkaŭaĵon en la kredo fortigadi kaj ilin al la kredo alkondukadi. Ĉi tie kuniĝas la Jaro de la Kredo kun alvoko al la nova evangelizado. La eklezio devas kreski kiel per nombro, tiel ankaŭ per interna forto. Al tio devas la Jaro de la Kredo helpi. La malfervoruloj estu fervorantaj, la apostatoj estu revenintaj.

Dualoke devas esti renovigita sendifektita komunikado de la kredo. Instruistoj de la kredo en altlernejoj kaj fakultatoj devas doni instigon por tio, ke estu rifuzitaj ĉiuj devioj de la kredo de la eklezio kaj ĉiuj koncedoj de ĝuema komunumo. Ekzistas netolerebla situacio, se la personoj instruantaj nome de la eklezio, la kredon (kaj ordon) ĝuste de tiu ĉi eklezio entombigas. Kateĥistoj devas direkti sian instruadon laŭ „Katekismo de la Katolika Eklezio“ kaj perigi al infanoj kaj junularo la kredon de la eklezio sen makuloj, en ĉiu klareco kaj kun propra fervoro. Fatalaj „religiaj libroj“ devas esti anstataŭigitaj per labormaterialoj, kiuj prezentas katolikan konfesion kiel ununure veran kaj absolutan, ĉar de Dio volantan. La stato, en kiu la lernantoj kaj studentoj estas instruataj pri islamo kaj budaismo, sed pri la propra kredo ili kapablas respondi nenion (komp. 1 Pet 3,15), estas malebla. Predikantoj devas prediki pri la evangelio kun konvinkiteco kaj entuziasmo kaj eviti kiun ajn ĝian malfortigon aŭ deformigon. Estas la plej matura tempo, por ke inter la popolo estu disvastigata instruo pri diferencoj inter la katolikoj kaj protestantoj ne nur el ambono, sed ankaŭ per presaĵoj, broŝuroj kaj prelegoj, kaj tion pro ĉagrenege malmulta ĉeestado en la Diservoj.

Trialoke devas la kredo influi la vivon. La kono de la kredo estas gravega, sed tio ne sufiĉas. La kredo de la eklezio devas esti konvinko en la kristanoj. Tio signifas: ili devas esti per sia vero kaj virto penetriĝintaj. La kredantoj devas vivi laŭ la kredo kaj el la kredo. Devas esti je ili videbla, ke ili strebas vivi laŭ volo de Dio. La homoj devas ĉe ili ekrimarki, ke la kredo estas forto kaj feliĉo de ilia vivo. La vivo el la kredo signifas fidelan plenumon de la religiaj devoj: de ĉiutaga preĝo, senescepta ĉeesto en la dimanĉaj Diservoj, regula pentofara sakramento, dignoplena akceptado de la Plejsankta Sakramento. La vivo el la kredo signifas ekzemplodonan plenumon de la devoj rezultantaj el profesio. La katolikaj kristanoj devas distingiĝi per konscienco kaj klopodemo en labora vivo.

„Tia ja estas la volo de Dio, ke bonfarante vi silentigu la nesciadon de la homoj malsaĝaj.“ (1 Pet 2,15) La vivo el la kredo postulas obeemon rilate la Dian volon en geedzeco kaj familio. La preparo por geedzeco postulas estimon kaj sinregadon. La vivo en geedzeco sukcesos nur ĉe abnegacio kaj komplezo suferi. La katolikaj familioj devas denove distingiĝi per ĝojo pro infanoj. La gepatroj havas la sanktan devon konservi nefalsitan kredon kaj transdonadi ĝin al siaj infanoj. La Jaro de la Kredo en intenco de la Sankta Patro povas sukcesi nur tiam, se ni ĉiuj konvertiĝos. Ni devas ekkompreni, ke ni ankoraŭ nian kredon ne defendis per propra sango (komp. Heb 12,4). En la kristaneco validas la baza frazo: Sufiĉo estas neniam sufiĉo. Ĉiam ni povas fari pli ol ĝis nun, ni povas el ni doni ankoraŭ pli ol nun. Ni ne seniluziigu la Sanktan Patron. Ni ne disrevigu la Triunuan Dion. Ni ne lasu la tempon de la graco, kiun al ni la Jaro de la Kredo proponas, nur tiel preterpasi.

El IK-Nachrichten 12/2012

al la indekso


 PATROJ DE LA SLAVA UNUECO

La nunjara datreveno de 1150 jaroj ekde la alveno de la slavaj apostoloj sanktaj Cirilo (827 – 14.2.869) kaj Metodio (813 – 6.4.885) al Moravio devoligas ĉiun ĉeĥon, moravanon kaj silezianon de la katolika konfesio al adekvata soleno de la sanktuloj kaj al aktiva partopreno en la publikaj Diservoj. La cirilometodia tradicio historie antaŭis la tradicion sanktvenceslaan, sanktadalbertan, sanktvladimiran, sanktstanislaan, kaj entute ĉiujn pluajn tradiciojn, el kiuj fontas nacia identeco de la slavaj nacioj. Se ni mapigos apostolan migradon de la sanktaj fratoj, projekcios al ni mapo de preskaŭ tiutempe konata slava mondo, de balkana sudo de Eŭropo ĝis Elbo.

Al niaj antaŭuloj kaj iliaj fratoj el parencaj lingvaj branĉoj ili alportadis sanktan evangelion, baptis kaj instruis iliajn regantojn kaj ankaŭ la popolon. Tial ne ekzistas pli granda personigo de la slava unueco en la historio, ol estas la sanktaj apostoloj el Tesaloniko, al kiuj per estimo inklinas ĉeĥoj, slovakoj, poloj, luzaciaj serboj, sudslavaj slovenoj, kroatoj, serboj kaj bulgaroj, same kiel ukrainanoj, belorusoj kaj rusoj oriente.

En la tempo de sia misiado, precipe post la duono de la 9-a jarcento, la tesalonikaj fratoj, rekonataj ekleziaj scienculoj, misiistoj kaj diplomatoj, aperadis inter la slavaj nacioj kaj estis akceptataj fare de iliaj princoj. La jaro 863 estas por nia eklezia kaj ŝtata tradicio tiudirekte la plej grava, ĉar tiam ili alvenis al Granda Moravio, kie ili apostole influis princojn Rostislav kaj Svatopluk. En najbareco de Granda Moravio ili baptis ĉeĥan princon Bořivoj kaj lian edzinon Ludmila. Per la bapto eniris tiuj princoj en familion de la kristanaj eŭropaj landestroj, spirite ili akceptis Kriston kiel Reĝon kaj Savinton, socie-politike ili per tiu ĉi ago sin emancipis sur la internacian nivelon kaj enviciĝis inter la ceterajn kristanajn regantojn kiel iliaj partneroj, ne ĉiam egalaj koncerne la politikan potencon, sed egalaj koncerne la apartenecon al la Eklezio. Al la baptitaj regantoj kaj iliaj teritorioj jam ne estis eble – ekzemple el flanko de frankoj rilate al premislida Bohemio aŭ Granda Moravio – unusence rigardi kiel al latente potenca interesterzono kun direktado de armea agreso cele al ĝia kristanigo kaj politika subjugigo.

La misiajn spurojn de la sanktaj Cirilo kaj Metodio oni povas trovi inter la slavaj nacioj ĝis Vistulo kaj Elbo. Atesto pri tio estas kromalie transvivinta cirilometodia kulto ĉe katolikaj luziciaj serboj en Saksio, kies la plej malnova religia societo memore al la tesalonikaj sanktaj fratoj nomiĝas Towarstvo sw. Cyrila i Metoda (Societo de s-taj Cirilo kaj Metodio). La influo de la sanktaj fratoj estis ankaŭ sentebla profundsude en Serbio, kien jurisdikcie kaj teritorie sin etendis moravia-panonia ĉefepiskopujo. Jare 869 estis la sankta Metodio konsekrita je episkopo kaj sekve per la papa buleo Gloria in excelsis Deo li estis nomumita ĉefepiskopo panonia-moravia kaj la papa legato por ceteraj slavaj nacioj. La buleo ankaŭ konfirmis malnovslavan lingvon por diservado kaj minacis per ekleziaj punoj tiujn, kiuj aŭdacus kontraŭstari tiujn ĉi decidojn.

La gravan historian limsignilon por ni prezentas milenia jaro 1863, kiam en niaj landoj sub influo de grava cirilometodia datreveno akiris signifon verko de slava unuiĝo en la kredo, nomata uniisma movado. Manenmane kun tio okazis ankaŭ stimuligo de la nacia identeco, kies fonto estis cirilometodia tradicio kiel subtenanto de la slava, eventuale nacia lingvo, la bazangula ŝtono de la novtempa patriotismo. La pilgrimoj al Velehrad de tiu tempo iĝis centro de proksimiĝo de la katolikaj slavaj nacioj, sed ankaŭ la loko, sur kiu okazadis uniismaj kongresoj, ĝis tiu tempo nekutimaj renkontiĝoj de la ortodoksaj klerikuloj, kiuj pere de komune honorataj fratoj tesalonikaj serĉis vojon por superi skismon.

La meritojn kaj sanktecon de la slavaj apostoloj emfazis Papo Leono la 13-a en encikliko Grande munus el la 30-a de septembro 1880. La Sankta Patro difinis feston de la s-taj Cirilo kaj Metodio je la 5-a de julio.

Ekde la jaro 1863 al la moravia Velehrad fiksiĝas la rigardoj de la tuta slava mondo, la katolika eĉ ortodoksa. Estas beno, ke la moravia pilgrimloko estis savita kontraŭ skismo kaj ĝi restis, same kiel multaj ĉeĥoj kaj moravanoj, laŭ modelo de s-taj Cirilo kaj Metodio fidelaj al la sanktpetra apostola Romo. En la lokon de iama Metodia Apostola Seĝo direktis multnombraj pilgrimaj procesioj el la ĉeĥaj landoj, Slovakio, Pollando, Serba Luzacio, el la slava Balkano kaj eĉ el Rusio. Estas nur dezirinde, ke inter la muroj de la baziliko en Velehrad eksonu denove voĉoj de la preĝoj de la slavaj nacioj, kiuj estas ofte religie kaj politike diskondukintaj kaj kiujn povas konkordigi kaj unuigi Dia graco, elpetita fare de la slavaj kredheroldintoj.

Malgraŭ la historiaj faligoj kaj devigata forgesado pri la veraj patronoj de la slavoj dum 40 jaroj de komunismo ni staras antaŭ la propono pritaksi signifon de la cirilometodia tradicio vidalvide de evoluo en la moderna Eŭropo, kies patronoj estas la s-taj Cirilo kaj Metodio. Sed ili ne estas la patronoj de la renegata kontinento de la novtempaj apatiaj paganoj, sed la gardantoj de la kristana eŭropa mondo, kiu havas klaran vivprogramon en instruo de Kristo. La tesalonikaj fratoj kapablis starigi sin kontraŭ potenculoj de tiu ĉi mondo, se temis pri defendo de la katolikaj principoj kaj justeco. Ili ne timis alportadi la sanktan evangelion inter la sovaĝajn naciojn, toleris suferojn kaj superis malkonkordojn interne de la kristanaro. Al ĉio ili aliradis aktive kaj kun fido je Dia helpo. La proksimiĝanta datreveno de nia plej malnova kristana tradicio tial celas al niaj katolikoj doni pli grandan memfidon en validigado de la Diaj rajtoj en la socio, kuraĝigon en la fideleco al la Apostola Seĝo kaj al konservo de la propraj spirita, lingva kaj nacia identecoj en la nuntempa mondo, en kiu festas la sukcesojn prefere liberala revolucio ol la pruviĝintaj kristanaj valoroj.

Por ke ni estu je propeto de la sanktaj Cirilo kaj Metodio al la Apostola Seĝo fidelaj kaj sindonemaj, ni petas vin, Sinjoro, elaŭdu nin! 

PhDr. Stanislav Vejvar
(Transprenita el semajngazeto Světlo 6/2013)

al la indekso


 LA PATRINO ADMIRINDA

Unu el la homaj ecoj diference de la bestoj estas, ke la homo kapablas miregi. Kaj la homo miregas kaj admiras volonte. Precipe se ekzistas kaŭzo miregi kaj admiri ion, kio estas admirinda. La hodiaŭa alvoko La Patrino Admirinda devas en tiu ĉi interpreto esti ankaŭ la loko, momento, en kiu ni miregas, kie ni renkontiĝas kun io, kio estas laŭvorte inda je la admiro.

Ĉu la nuntempa homo povas miregi pri la sintenoj, agadoj kaj pensado de la Virgulino Maria? Unue li ne povas, ĉar pri tiu virino li nenion scias. Due, se li pri Ŝi ekscius tion plej esencan, kiu tiu juna virino estis, do li verŝajne mirus en tiu negativa senco, kiel tiu virino estis “escepta, malnovmoda kaj la vivon nekomprenanta”. Sed neniukaze la nuntempa moderna homo miregus. La modernan homon miregigas la virinoj, kiuj estas sukcesaj, provokemaj, belstaturaj, lin mirigas la virinoj, kiuj atingis iujn sukcesojn per kiu ajn maniero. La moderna homo admiras kaj lian rekonon meritas tia virino, el kiu li povas havi iun profiton, aŭ kiu al li povas servi kiel modelo de la sukcesa, sendependa virino, kiu jam ion atingis.

Mallonge dirite, je la nuntempaj virinoj estas admirinda eĉ ne ilia patrineco, kiam ili naskis la trian infanon, kvaran aŭ eĉ la kvinan infanon, jes ĝuste en tia kazo la ĉirkaŭaĵo miras kaj miregas, ke ili tiun la trian ankoraŭ lasis naskiĝi. Male ni estas la atestantoj de la televidaj programoj, kie la junaj virinoj malkaŝas tion, ke ili la patrinecon prokrastigas, ĉar ili volas atingi iun sukceson. Admirinda por la hodiaŭa homo estas tio, kion li povas vidi – la belecon, sukceson, amasmedian konatecon kaj ĉion trembrilantan, kio flatas la senson. Tio estas hodiaŭ admirinda.

La Virgulino Maria estas en tiu komparo propradire admirinda paradokse. Neniam Ŝi sin puŝis antaŭen, pri la gloro Ŝi ne sopiris, Ŝi ne havis intencon elstariĝi, ŝia celo ne estis mirigi, manipuli aŭ regi. Kiel diras Exupéry, grava estas tio, kio estas al la okuloj nevidebla. Kaj tio eble estis principo de la Virgulino Maria. Portadi en la koro grandajn Diajn aferojn, nenion disponadi por admiro ol tion, kio estas Dia kaj tio estas unuavice ŝia Filo.

La admirinda je la Virgulino Maria estis ne nur ŝiaj starpunktoj, sed ankaŭ ŝia humileco, kiu ĝuste en la nuna tempo estas obstaklo survoje al la sukceso. Admirinda je la Virgulino Maria estis ĉio tio, kion oni ne povas mezuri, pripensi kaj montri al la mondo pere de la televidaj ekranoj kaj ĵurnaloj. Temas do vere pri la Patrino admirinda ĝuste en tiuj valoroj, kiuj estas per la homaj rimedoj malfacile mezureblaj, ofte ankaŭ nekredeblaj. Por ni estas ŝia vivsinteno la alvoko al konfrontado. Ĝis kiu grado mi, la homo el la komenco de la 21-a jarcento, estas simila al tiu ĉi virino? Estu mi la viro aŭ virino, en kio mi strebas ŝin imiti kiel kristano, kiel la homo?

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA NOVA PAPO VENAS EN MORALAN KRIZON

En regiona ĉeĥa sekulara gazeto Horácké noviny estis la 19-an de marto 2013 en rubriko „Glosoj, opinioj, komentoj“ publikigita artikolo kun titolo „Nova Papo venas en moralan krizon“. Ĝia aŭtoro Petr Chňoupek en ĝi enpensiĝas pri tio, kian influon havos la nova papo por la vivo en Ĉeĥa Respubliko.

Ĉeĥoj (malpli moravanoj) estas rigardataj kiel ateisteca nacio, kiu deturnis sin de Dio. Perdo de la kredo estas la plej malbona, kio povas trafi la nacion. Sed ni la kredon ne fordonis, nur ni komencis adori Oran Bovidon. La sanktejojn de la Sinjoro ni ŝanĝis por super- kaj hiper-magazenoj kaj Dian Vorton por rabatprezaj agoj. En Ĉeĥio regas konsumo.

Kiel eliri el tio? Ĉu povas helpi al ni ankaŭ la nova papo? Mi timetas, ke apenaŭ. Jam tiel malfortigita Eklezio ricevis baton en formo de la ekleziaj restituoj. La restituoj kiel tiaj estas en ordo. Estas necese rebonigi malnovajn maljustaĵojn, en tio ni trovas konsenton. Sed ili venas en malbona tempo, la registaro ne kapablis ilin, kiel ankaŭ aliajn aferojn, ekspliki kaj krom tio venas kun ili malpopulara Miroslav Kalousek, de kiu la homoj jam nenion bonan atendas. Damaĝita en finalo estos la Eklezio.

La nova papo estas jezuito. Tio al la romkatolika eklezio ĉe ni ankaŭ ne faras bonan reklamon. Jezuito – tio estas en ĉi tiu regiono preskaŭ kvazaŭ insulto. Sed tio estas grandega eraro. La jezuitoj estas eklezia ordeno, kiu apartenas al tio plej bona, kion la Eklezio povas proponi. Sed ni estas grave influitaj fare de Jirásek.

Alois Jirásek estis metie kapabla verkisto, sed lia verko faris al tiu ĉi nacio ursan servon kaj danke al lerneja deviga legado enradikiĝis profunde en la mensoj de la homoj liaj eraraĵoj. Kaj tion ne nur pri jezuitoj, sed eĉ pri husanoj, el kiuj li faris heroojn kaj portantojn de la vero kaj dume ili estis nura hordo de entrudiĝintoj, murdistoj kaj ŝtelistoj. Kultado de la husanaj banditoj kaj humiligado de jezuitaj kleruloj estas bildo pri la malalta klereco de tiu ĉi nacio.

La papo influas niajn vivojn sendepende ĉu ni volas aŭ ne volas. La ekzemplo povas esti la jaro 1978, kiam la Supera Pontifiko de la Eklezio fariĝis pola klerikulo Karol Wojtyła. Tiu ĉi elekto skuigis la tutan orientan blokon. La ekskuo estis tiel forta, ke komunistaj landoj ne reviviĝis post ĝi. La elekto de Johano Paŭlo la Dua alkondukis en la sinon de la Eklezio multajn homojn. Sed bedaŭrinde tiu ĉi eŭforio finiĝis post la jaro 1989, kiam ni Dion ŝanĝis por jam menciita Ora Bovido.

Kompreneble, la romkatolika eklezio havas multajn pekojn, per krucaj militiroj komencante kaj per pedofiliaj skandaloj finante. Sed daŭre ĝi havas potencialon tiujn makulojn egaligi per sia substanco, kiu eĉ hodiaŭ estas inspiranta.

Nia lando deturniĝis de Dio kaj de moralaj valoroj, kiujn la kredo alportas. Se ni flankenmetus ĉion ceteran kaj komencus vivi laŭ Dekalogo, niaj vivoj kvalitece pliboniĝus. Pli frue aŭ pli malfrue tiun ĉi ekkonon atingos ĉiuj. Nur ke ne estu jam malfrue.

Asketa kaj modesta vivo de la nova papo povas esti por la Eklezio mem, por la kredantoj kaj eĉ por ateistoj modelo, kiel forigi la ligilojn de la nuntempa socio, kiu principe alportas nenion bonan. La papon Franciskon atendas malfacila tasko kaj facila tio ne estos ankaŭ por ni. Ni ne devas la papon akceptadi kiel nian paŝtiston, sed ni akceptu lin minimume kiel altan spiritan aŭtoritaton, aŭskultu ni liajn vortojn kaj ni serĉu nian vojon al la kredo, ĉar sen la kredo la vivo ne estas plena. 

Petr Chňoupek

al la indekso


 LA TUNELO

Mallongigas la vojon.
Sed forprenas la belecon de la suno kaj kantadon de la birdoj.

Eĉ liberecon ĝi limigas.

Ne eblas en ĝi ŝanĝi direkton.

Anstataŭ ĝojo ĝi faras timon.

Sed ne havas sencon malĝojiĝi, kaŭre kuntiriĝi kaj turmentiĝi, aŭ maltrankvile kuri tien kaj reen.

Eĉ en la malhelo estas necese, eĉ se malrapide kaj singardeme, daŭrigi en la komencita direkto.

Ja ĉiu tunelo havas sian finon.

 Ĉefepiskopo Jan Graubner

al la indekso


 LA SENCO DE LA VIVO
D-ro Max Kašparů

Pri la senco de la vivo ni ne devas demandi, ĉar estas ni mem, kiuj estas demanditaj; ni estas tiuj, kiuj devas respondi la demandojn, kiujn metas al ni la vivo. Kaj tiujn vivdemandojn ni povas respondi nur per tio, ke ni respondos al nia ĉiutaga estado. V. Frankl

Alivorte: ne serĉu tion, kion ne povas al vi doni la vivo, sed serĉu tion, kion vi povas doni al la vivo. Metu al vi ofte malnovajn kaj kutimiĝintajn demandojn. Ne demandu, kiom da ĝojo vi trovos ĉe la aliuloj, sed kiom da ĝi vi trovos en vi mem kaj donacos ĝin al la aliuloj; ne demandu nur pri la celo, demandu ankaŭ pri la vojo al ĝi.

Demandu malgrandan infanon, kiujn tri dezirojn al ĝi devus plenumi la magia avo. La respondojn vi ricevos infanajn: pilkon, biciklon, vivan besteton.

Sed metu la saman demandon al plenkreskulo – kaj vi aŭdos dezirojn de la plenkreskuloj: sanon, havaĵon, bonstaton.

Esplordemandu tion ĉe maljunulo – kaj eble vi aŭdos la vortojn pri la morto, pri la fino de la vivsuferado.

La homan vivon, en sia senco kaj plenumo, ni povas kompari kun la vazo por likvaĵo. Por kio estus la vazo, unuavide belega, se ĝi ne havus fundon. Kaj por kio estus la vazo, kiu ja la fundon havas, sed ne eblas ĝin malfermi, ne eblas ĝin plenigi.

La vivo de la homo samtempe bezonas la „spacon kaj fundon“, ĝi bezonas sencon eĉ plenigon, do la enhavon kaj la celon. Unu sen la dua ne estas utila.

Kiam la malbona spirito tentis Jesuon en la dezerto, trifoje li al Jesuo venis. Unufoje li proponis manĝon, duan fojon gloron kaj la trian fojon potencon. Li prezentis al Jesuo trifoje la enhavon. Sed eĉ ne unufoje li proponis la vivcelon. La homo de la nuna tempo estas en simila situacio. La tentanto ne alvenas nur trifoje dum la vivo, sed centfoje dum la tago. Kaj li proponas nur la senfundajn vazojn.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas neceso trovi la nuntempe bonkvalitan enhavon kaj la celon de la vivo. Poste ni ekkomprenos la du ordonojn, sur kiuj sin apogas la tuta Testamento kaj Profetoj.

al la indekso


 ARMILO DE DI-PATRINO

Komence de la 13-a jc. dezertigis sudan Francion danĝera sekto de albigensoj per disvastigado de herezoj eĉ per sangaj kolizioj. El Dia inspiro eniris en profundan arbaron sankta Dominiko Guzman en proksimeco de Toulous, kie li en rigora pento kaj preĝo petis la Virgulinon Maria pri helpo en batalo kontraŭ hereza endanĝerigo. Kiel dokumentis Alano de la Roche, li ricevis de la Di-patrino specifan armilon simbolizantan per 150 rozoj kaj 15 lilioj. Ŝi ilin nomis „Anĝela Psalmaro“, kiu havas bazon en la Nova Testamento, kaj Ŝi ordonis al li, ke li preĝu tiun psalmaron: 150 Saluton, Maria kunigitajn kun kontemplado pri la vivo de Dia Filo. La unuan publikan preĝon de la sankta rozario en la katedralo de Toulous akompanis granda fulmotondro kaj tertremo.

Al tiuj, kiuj akceptos ŝian preĝon, donis la Virgulino Maria tiujn ĉi promesojn:

  1. Al ĉiuj, kiuj pie preĝos mian rozarion, mi promesas mian specifan protekton kaj grandajn gracojn.
  2. Kiu persistos en la preĝo de mia rozario, ricevos eksterordinarajn kaj grandajn gracojn.

  3. Mia rozario estas potenca armilo kontraŭ infero; ĝi neniigados malvirtojn, liberigados de la pekoj kaj neniigados herezojn.

  4. La rozario kaŭzos ekfloron de la virtoj kaj bonfaroj kaj akiros por la animoj abundajn Diajn indulgojn; anstataŭ la amo al la vantaĵoj de la mondo ĝi enradikigos en la korojn amon al Dio kaj altigos ilin al sopiro pri ĉielaj kaj eternaj valoroj.

  5. Kiu kun fido sin turnos al mi per la rozaria preĝo, tiun ne trafos spitaĵoj.

  6. Kiu pie preĝos la rozarion kaj meditos pri ĝiaj misteroj, ne spertos punojn de la Dia justeco; la pekulo konvertiĝos; la justulo kreskos en la graco kaj iĝos inda je la eterna vivo.

 
7. La veraj ŝatantoj de mia rozario ne mortos sen sanktaj sakramentoj.
  8. Tiuj, kiuj preĝas mian rozarion, trovos dum la vivo kaj en la horo de la morto la Dian lumon kaj plenecon de lia graco kaj havos partoprenon je meritoj de la beatuloj en la paradizo.

  9. Ĉiutage mi liberigos el purgatorio la animojn, kiuj pie preĝis la rozarion.

10. La veraj gefiloj de mia rozario en la ĉielo ĝuos grandan gloron.

11. Ĉion, kion vi petos pere de mia rozario, vi ricevos.

12. Tiuj, kiuj disvastigos mian rozarion, ricevos mian helpon en ĉiuj bezonoj.

13. Mi ricevis de mia Filo gracon, ke ĉiuj piaj honorantoj de mia rozario havos ĉe si la sanktulojn el la ĉielo kiel fratojn dum la vivo kaj en la horo de la morto.

14. Tiuj, kiuj persiste preĝos mian rozarion, estos miaj plej amataj gefiloj en Jesuo Kristo.

15. La preĝo de mia rozario estas granda signo de predestino.

Ni alportadu ĉiutage imposton de la amo kaj laŭdo al Reĝino de la Ĉielo per tio, ke ni al Ŝi dediĉos kiel bukedon da aromantaj rozoj kvin dekonaĵojn de la pia kaj varmama preĝo de la rozario.

Preferoj de la sankta rozario

▪ Ĝi alkondukas nin iom post iom al perfekta ekkono de Jesuo Kristo.
▪ Ĝi purigas niajn animojn de la peko.

▪ Ĝi kapabligas nin venki la malamikojn.

▪ Ĝi faciligas al ni praktikadi virtojn.

▪ Ĝi riĉigas nin je gracoj kaj meritoj.

▪ Ĝi sekurigas nin, por ke ni povu repagi ĉiujn ŝuldojn rilate al Dio kaj la homoj, kaj akiri de Dio ĉiujn specojn de la graco.

Alano de la Roche: Salterio di Cristo e di Maria

al la indekso


 GRANDA DI´, NI LAǓDAS VIN

2. Bonhelpanto estas Vi, / estro de militantaroj. / Kion ajn pripensas mi, / tero kaj aero, maroj / prikantegas ĉiuj Vin, / nomas sian estron Vin!

3. Anĝelaroj klinas sin, / la serafoj, la keruboj, / martiraroj laŭdas Vin, / kaj sanktuloj super nuboj / vokas sen ĉesad´ al Vi: / Sankta, sankta, sankta Di´!

 

al la indekso


 LA INFLUO DE LA PREĜO

Influo de la preĝo ne nur je fizika kaj psika sano, sed ankaŭ je familia kaj senta vivo, kaj eĉ je medio, estis fare de sciencistoj detale pristudita. Ĉiam estis rezultigitaj la samaj konkludoj. La konkludoj estis tiel surprizaj, ke ili kaŭzis konvertiĝon de iuj sciencistoj, kiuj rilatis la kredon rezerveme aŭ inklinis al agnostikismo aŭ ateismo. Ni povus diri kun doktoro Lariss Dossey, usona kuracisto kaj sciencisto, kiu verŝajne pli multe ol la aliaj studis tiun ĉi fascinan temaron: „Neniu medicinaĵo en la mondo estas tiel efika kiel la preĝo. Se la objekto de niaj esploroj anstataŭ la preĝo estus nova medikamento, la informo pri ĝia efiko kaŭzus en la tuta mondo grandan miregon.“

La profunda preĝo kromalie havas la povon trankviligi nervojn, malstreĉigi la korpon kaj superi ĉiun ajn formon de streĉo kaj emocio, restarigi energion, reguligi sangajn cirkulon kaj premon – tio estas la rezultoj, kiujn povas atingi eĉ komencantoj. Iom da ekzerco helpos al ni malfermi menson, stimuli kreivecon kaj intuicion, antaŭsigni solvon de diversaj problemoj kaj donos sperton de antaŭe nekonata paco kaj ĝojo. Kaj krom tio oni konstatis, ke la personoj kutimiĝintaj rilati serioze la preĝon – ankaŭ tie ĉi ne mankas esplorrezultoj – estas ne hazarde frape pli sanaj, pli trankvilaj, ĝisvivantaj pli altan aĝon, estas pli optimismaj, perceptemaj kaj havas pli grandan ĝojon de la vivo. Ne hazarde estis Albert Einstein granda kaj konvinkita subtenanto de la efikeco de la preĝo, en kiu li vidis la plej altan formon de la pensado, la plej potencan energion, kiu estis je dispono donita al la homo.

El libro de Marin Parodi: Trovu en vi forton de la ĝojo

al la indekso


 IEN MI APARTENAS

„Mi apartenas al la eklezio, kiu estas konstante viva kaj juna. Ĝia verko sentime kondukas en la estontecon. Ni denove devas igi la eklezion pli amoplenan kaj pli allogan por la homoj, ĉar se ili korligiĝos al Kristo, ili trovos ordon, pacon kaj ĝojon.“ (Johano 23-a) Tiun citaĵon mi trovis sur la primica bildeto de mia kunlernanto.

Ofte mi pripensis tion. Kaj kiam mi nur tiel „hazarde“ trovis interesan traktaĵon de Carlo Caretto, tute mi frostskuiĝis, kiel tio ĉio en sin enkliniĝas.

Lia meditado pri la eklezio iĝis mia vizio. Li alparolis min el la animo:

„Kiel tre mi devus vin kritiki, la eklezio – kaj kiel multe mi amas vin! Mi suferas per vi – kaj tamen mi dankas al vi pro la senlima multo! Mi bezonas vin. Ofte mi pro vi indigniĝadis. Sed vi estas tiu, kiu montras al mi la vojon al la sankteco!

Mi travivis en la mondo nenion tian, kio estus plenigita de malforteco kaj fragileco, sed ankaŭ mi ekĝuis nenion pli puran, grandaniman kaj belegan! Kiel ofte mi preparis min, por fermi antaŭ vi la pordon, kaj kiel ofte mi preĝis, por ke mi povu foje morti en via sino.

Vere mi ne povas liberigi min de vi. Krom tio: Kien mi do iru? Ĉu mi fondu novan eklezion? En ĝi ja ekzistus la samaj eraroj, ĉar mi enportus tien min mem kun ĉiuj mankoj. Poste eĉ tiu nova eklezio estus mia kaj ne plu la eklezio de Kristo. Mi scias, ke mi ne estas pli bona ol la aliuloj...

Antaŭ nelonge skribis al mi unu el miaj amikoj: „Mi forlasas eklezion, ĉar ĝi ne estas fidinda...! Tio tre malĝojigis min.Verŝajne tiu amiko sin opinias pli bona kaj pli fidinda...

Neniu el ni ja estas fidinda, dum ĉi tiu surtera vivo

La fidindeco ne devenas de la homo, sed de Dio, de Kristo. De la homo devenas nur malforteco aŭ en la plej bona kazo volo fari ion bonan kun nevidebla forto de la videbla eklezio.

La eklezio estas por la kredanto je Kristo tial fidinda, ĉar ĝi estas pleneco de Kristo.

Ĝi estas fidinda, ĉar – kvankam ĝia laborularo faras pekojn jam 2000 jarojn – ĝi ĝis nun konservis la kredon, ke hodiaŭ matene unu el ĝiaj sacerdotoj eldiris super la pano la vortojn: „Tio estas mia korpo...“ kaj per tio min kunigis kun mia Sinjoro kaj Majstro Jesuo.

Ĝi estas fidinda, ĉar spite de multaj bataloj daŭrantaj dum jarcentoj, skismoj kaj tentadoj, jes – spite de ni mem ni plu restis la viva korpo, komuneco de la preĝo kaj graco, por kiuj validas la vortoj de Kristo: „La pordegoj de la infero ne superfortos ĝin.“

Mi estas feliĉa, ke mi al tiu eklezio apartenas! 

Sac. Jakub Berka OPraem
(uzitaj estis ideoj de Carlo Caretto)

al la indekso


 FRAGMENTO EL INTERPAROLO KUN IAMA MILIONULO HUBERT LIEBHERR

Iama entreprenisto Hubert Liebherr rezignis pri tuta sia havaĵo kaj komencis vivi vivon de la laika apostoleco. Jen la fragmento el interparolo kun li disponigita al Kath-net en Vieno.

Kion persone por vi signifas la Eklezio?

Ĉiu religio havas iun valoron. Baza diferenco estas en tio, ke ĉiujn ceterajn religiojn elpensis homoj. Sinjoro Jesuo diris al Petro: „Vi estas roko kaj sur tiu roko mi konstruos mian Eklezion.“ Tial la katolika eklezio estas la Eklezio de Jesuo Kristo. Nature, en fluo de la jarcentoj la Eklezio faris multajn aferojn malbone kaj kreis sian malbelan bildon. Sed kiu neniam eraris? Ankaŭ la Sinjoro nomumis kiel unuan papon la homon, kiu Lin unue trifoje neis. Per tio al ni la Sinjoro diras: „Mi allasas iĝi papo al tiuj, kiuj eraras. Kaj malgraŭ tio ĝi estas mia Eklezio kaj mi ĝin gvidas. Mi ne serĉas por ĝi perfektajn homojn.“ Se ni pensas pri Sinjoro serioze, ni havas nur unusolan vojon: en la katolika eklezio kaj kun ĝi.

Kion por vi signifas papo?

Tiam en la jaro 1968, kiam mi ankoraŭ ne estis kristano, mi volis la papon altiri al mi, por ke mi ne devu aŭskulti malbonan konsciencon, hodiaŭ mi scias, ke ni povas nin je li apogi, por ke li gvidu nin. Tio estas lia tasko kaj li ĝin plenumas grandanime kaj kun granda braveco, li konstante metas fingron sur la vundojn de la nuntempo kaj determinas al ni limojn, kio estas morale allasebla kaj kio ne. Hodiaŭ mi dankemas al li pro tio, ke li montras al ni veran liberecon, kiu ne baziĝas en tio, ke ni povas fari kion ajn ni volas, sed tion, kion ni devas fari. Li propagandas veran liberecon. Tion neniu en la mondo faras. En nia tempo estas multe da spirita malheleco kaj estas propaganta spirito de materialismo. Tio, kion oni al ni kredigas, tio onidire al ni garantios feliĉon. Sed la veran internan pacon povas doni nur la Sinjoro. Por mi la papo estas eksterordinara homo. Li klare iras sian vojon nelasante sin influadi: de neniu institucio li lasas sin aĉeti, eĉ ne de amasmedioj, eĉ ne de spirito de la nuntempo. Konstante li atentigas pri la plena digneco de la homo kaj tiun li pledas plename. Li diras, kien ni orientiĝu, kaj tion ni nuntempe ege bezonas.

al la indekso


 FORTO POR TRAPASI SUFERON

Kiam mi estis malgranda, mi foje diris al mia patro: „Paĉjo, mi timas, ke neniam mi havos sufiĉe da forto por trapasi iun suferon.“ Post tio la patro demandis min: „Diru al mi, kiam mi donas al vi monon por vojaĝo antaŭ via forveturo? Ĉu tri semajnojn antaŭe?“ – „Ne, paĉjo, vi donas ĝin al mi en la tago, kiam mi devas aĉeti bileton.“

„Ĝuste. Kaj ĝuste tiel tion faras ankaŭ nia ĉiela Patro. Li ne donados al vi forton trapasi suferon, kiam vi neniun trairas. Ja hodiaŭ vi tiun ĉi forton ne bezonas. En la momento, kiam vi suferos, vi ricevos eĉ la bezonatan forton. Hodiaŭ vi vere ĝin ne bezonas.“ Tiu ĉi aserto min trankviligis kaj tute trankvile mi foriris por ludi. Pli poste, kiam aperis malfacilaĵoj, donis Dio al mi tiom da forto, ke mi eĉ per ĝia fluo estis superverŝita. Ne pli frue kaj eĉ ne malpli frue. Li donis ĝin al mi en la ĝusta momento.

Corrie Boom

al la indekso


 EL PAROLO DE LATINA PATRIARKO EN JERUSALEMO MONS.
ALBERTO GORI OFM EN LA DUA VATIKANA KONCILIO

Dum estas en la teksto „Pri la Eklezio“ tre taŭga fragmento pri la juĝo, kiu atendas ĉiun homon, kaj oni atentigas pri la perspektivo de la eterna beateco, oni surprize silentas pri alia alternativo, nome pri ekzisto de la eterna damno, kiu laŭ Apokalipso kaj la tuta Tradicio trafos nepentantajn pekulojn.

Ellaso de klara mencio pri la eterna damno estas neakceptebla por la ekumena koncilio, kies tasko baziĝas en tio, ke ĝi memorigu al ĉiuj homoj plenan instruon pri tiel grava temo.

Same kiel pri la ekzisto de la eterna beateco estas ankaŭ necese paroli pri certeco de la eterna damno por tiuj, kiuj rifuzas Dian amikecon. Ŝajnas al mi, ke tio postulas tri motivojn:

La unua estas, ke la ekzisto de la infero estas nekontestebla fakto de la kristana revelacio. Nia Savinto, kiu certe mem pli bone konis ol la aliaj homoj metodon kiel interpreti sian instruon, kaj samtempe Li estis enkorpiĝinta boneco, Li multfoje anoncis, kaj tion kun klara kaj insista maniero, ekziston kaj eternecon de la infero. En origina deklaro al eskatologia ĉapitro devas esti kune kun ekzisto de la juĝo kaj la eterna beateco ekplicite memorigita evidenta vero, kiu tion plenigas, nome la vero pri la ekzisto de la eterna damno.

La dua motivo, kial estas necese tiun ĉi veron eksplicite mencii, kuŝas en signifo de tiu neanstataŭebla evento por ĉiu homo. La homoj, kiuj lasas tiel ekregi sin per apetenco, ke pro tio ili rifuzas Dian amikecon, nepre bezonas, ke pro timo pri la eterna damno, kiu minacas nepentantajn pekulojn, estu deturnitaj de la peko. Tiel kiel tion faris kaj ĉiam faradis la tuta kristana tradicio kaj instruis Kristo kaj liaj apostoloj, tiel tion devas fari ankaŭ Koncilio kaj en koncepto de eskatologio al ĉiu homo memorigi tragikan eblecon de tiu vero.

La tria motivo por necesa mencio de tiu ĉi vero estas ĝia speciala graveco por nia tempo kaj nia animzorga servado. Verdire la sopiro pri pli bona materiala vivo kaj disvastigita hedonismo en nia tempo malgrandigas per senlima mezuro en la homaj okuloj valoron de la Dia amikeco. El tio rezultas, ke la ekzisto de la infero aŭ de la eterna damno estas al la homa pensado fremda kaj oni ĝenerale rifuzas ĝin kiel neadekvatan ideon, kiu estas kontraŭa al la hodiaŭa pensmaniero kaj kontraŭ kiu oni devas batali. Kiel multaj dolorige konstatas, estas nuntempe ne malmulte da pastroj, kiuj senhezite tiun ĉi harstarigan veron ne nur ne rememorigas, sed eĉ prisilentas. Estas necese maltrankviliĝi, ke kiel konsekvenco de tiu ĉi timo de la predikantoj superregos ĉe la kredantoj praktika konvinko, ke tiu puno estas jam elmondiĝinta instruo, pri kies realeco eblas legitime dubi. Kaj tiamaniere oni subtenas spiritan kaj moralan ruiniĝon. Tial, honorindaj fratoj, mi insiste postulas, ke en la prezentita teksto de la 48-a artikolo estu kun atentigo pri la vortoj de la Biblio en mallonga formo, sed klarparole publikigitaj alternativoj de la juĝo, antaŭ kiu ekstaros ĉiu homo, nome la eterna beateco aŭ la eterna damno.

al la indekso


 ESTU SINGARDEMA PRI TIO, KION VI DIRAS

„... lango de saĝuloj sanigas.“ Sentencoj 12:1

Sengardaj vortoj povas la homojn vundi. Ne nur ke ili povas influi ies memprijuĝon, sed fakte ili povas influi eĉ ies destinon. Se oni tion pridubas, jen du okazintaĵoj:

Iun tagon en malgranda vilaĝa preĝejo la mesknabo akcidente faligis ujeton kun vino por la meso. La pastro, kiu mescelebris, kapfrapis lin kriante: „Foriru kaj ne plu revenu!“ El tiu ĉi knabo fariĝis marŝalo Josip Broz Tito, brutala komunista diktatoro, kiu regis la loĝantojn de la iama Jugoslavio dum multaj jaroj.

En granda urba katedralo alia mesknabo akcidente faligis ujeton kun vino por la meso. Lia episkopo sin turnis al li kaj trankvilige flustre diris al li: „Tio ne gravas, iun tagon vi fariĝos mirinda pastro.“ El tiu knabo fariĝis ĉefepiskopo Fulton Sheen, kies predikoj tuŝis korojn de milionoj da homoj pere de nacia televido.

Ankaŭ viaj vortoj la homojn aŭ edifas aŭ neniigas. Salomono diris: „Iu babilaĉas, kvazaŭ li trapikadus per la glavo, kontraŭe la lango de saĝuloj sanigas.“ Jen la vero, kiun ni nevolonte rekonas: tio, kio eliĝas el nia buŝo, videbligas tion, kio estas en nia koro, kaj nia „mi tion tiel ne pensis“ tion ne ŝanĝos, eĉ ne riparos damaĝon. Eugene Petersen skribas: „Ĉiutage mi riskas la amon. En nenio mi estas pli malbona. Mi estas multe pli bona en konkurenco ol en la amo; multe pli bona en reago je miaj instinktoj survoje antaŭen, ol en kompreno kiel ami aliulojn. Mi estas instruita kaj trejnita en tio, kiel akiri tion, kion mi volas. Kaj eĉ se mi ĉiutage decidiĝas fordoni flanken tion, kion mi faras plej bone kaj strebi fari tion, kion mi faras tre plumpe – malfermiĝi al frustriĝo kaj nesufiĉeco de la amo kaj kuraĝi kredi, ke nesufiĉeco en la amo estas pli bona ol sukceso en fiero.“

 al la indekso


 BELA DONACO

Tion, kion mi plej malfacile povas doni, mi unue donu: pardonon!

„Pardono”, jes estas tio!

Mi ĉiam pardonu, ĉiam denove pardonu! Kiam mi ĉesas pardoni, tuj stariĝas muro. Kaj muro estas la komenco de malliberejo.

Dum la vivo mi precipe du aferojn faru: “kompreni” kaj “forgesi”!

Mi konas multajn homojn kaj mi konas la sekretojn de multaj homoj. Kaj mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke ne ekzistas du homoj, kiuj egalas. Ĉiu homo estas memstara mondo kaj li vivas kaj sentas, pensas kaj reagas el tiu propra mondo, kies profunda kerno ĉiam restas nekonata al mi! Tial ekestas inter homoj preskaŭ necese kontaktomaltrafoj, konfliktoj kaj malkonsentoj. Nur kiam mi komprenas kaj akceptas, ke la alia estas „alia”, kaj kiam mi pretas pardoni, tiam eblas „kunvivi”. Alikaze la vivo iĝas reciproka sieĝo kaj mi vivas de la tago al la tago en malvarma aŭ varma milito.

Ekzistas okazoj escepte favoraj por estigi pacon, por solvi disputojn. Mi tiel ofte havas la okazon donaci ion, sendi karton, inviti iun kiel signon de repaciĝo, de la pardono.

Kiam la plej malfacila, unua paŝo estas farita, tiam la sekvo iĝas “festo”, pardono. – La plej bela donaco!

(Phil Bosmans: Ŝanco por feliĉo)

al la indekso


 NECESO DE AKTIVA DEFENDADO DE LA EKLEZIO

Mi volas atentigi pri tio, ke multaj teologoj post la Dua Vatikana Koncilio kulpas pro certaj eraroj rilate la defendadon de la eklezio kaj ĝia instruo. Okazis tiel sub influo de ekstrema liberalismo. Ili iris tro malproksimen en transformigo de la eklezio, volante ĝin adapti al pereiga liberala pensmaniero en tiu senco, ke devas esti neigita certeco de la vero kaj bezono de la misia agado alportanta la savon. Laŭ ili, la katolika eklezio devas esti starigita sur egalecon kun aliaj kristanaj konfesioj, jes, ja eĉ kun nekristanaj religioj, al kiuj oni atribuas la saman savpotencon.

Sugeste ili argumentis: La katolikoj devus rezigni pri la honorado de la Virgulino Maria kiel la Patrino de Dio, rezigni pri sia misiado kaj apostolado, ĉar ili povus tuŝi dignecon kaj liberecon de la homo, foriri el la publika sfero en la privatan kaj akcepti interne de la eklezio demokratian establon sen la papa primaseco kaj episkopeco, allasi la virinojn al sacerdota konsekro kaj laikojn al celebro de la sankta meso nur surbaze de la bapta kaj konfirmacia sakramentoj. La eklezio onidire ankaŭ devas rezigni pri pruvado de vereco de la kredo, kio signifas rifuzi la teologian fakon nomatan „apologetiko“ aŭ „fundamenta teologio“. Ĝian lokon devas okupi ampleksa memkritiko pri la tuta ĝia pasinteco kaj eĉ estanteco. Alivorte: Ni ne rajtas nin defendi kontraŭ atakoj de la malamikoj, eĉ se ili estus la plej monstrecaj, ĉar se ni defendos nin, onidire ni perdas ĉiun fidindecon. Multaj indikas tiujn postulojn kiel „modernan, liberalan teologion“. La li beralaj teologoj ĉiam pli ofte diradas, ke la eklezion neniukaze fondis Jesuo Kristo, sed la homoj, kiuj konfesis sian kredon je Li kaj koncentrigis sin je la Sankta Skribo.

Eĉ ankaŭ multaj ortodoksaj teologoj opiniis, ke post la koncilio, kiu alproksimigis la katolikan eklezion al la nuntempa mondo, ĉiuj homoj starantaj ekster ĝi iĝos rilate al ĝi maksimume amikemaj kaj plenaj de la bona volo. Tial ĝi onidire ne plu devas sin defendi, polemiki kaj klopodi pri siaj rajtoj. La nuna mondo onidire iĝis pli perfekta: ekregis la paco, amo, justeco, kunlaboro kun ĉiuj, ne plu ekzistas malamo, infero, satano, peko eĉ ne malamikoj. Kun tio estis interligita ankaŭ supozo, ke ĉiuj katolikoj estas noblaj, reciproke sin amantaj, prudentaj kaj saĝaj, tial ne plu ekzistas herezoj, skismoj, apostatoj kaj herezuloj. La eklezio iĝos diskutklubo, karitata instituto, vivasekurilo kaj rifuĝejo por la pekuloj.

Destrukciaj influoj kaj ĝiaj konsekvencoj

Malgraŭ tiu ĉi utopio kaj naiveco nin rigardas malnova malbono. Ĝis antaŭnelonge la malamo rilate al la kristanoj, precipe al la katolikoj, estadis furioza, sed pli ofte en apartaj ŝtatoj. Hodiaŭ jam naskiĝas la malamo de la tuta eŭropatlantika civilizacio rilate al la biologia, spirita kaj religia vivoj. Tiu ĉi civilizacio estas ĉiam pli rimarkeble ateismeca, eĉ se ĝi lasas al la katolikoj certan spacon en privateco. Sed publike la ŝtatoj kaj ilia politiko ĉiam pli akceptas ateismon kaj malhelpas al la eklezio sin disvolvi en la nuntempa mondo. Eĉ, kion pli! La atakojn kontraŭ ni ili opinias, kiel dum erao de marksismo, kiel sciencajn, progresajn kaj kreantajn la estontecon, nian defendon kontraste al tio kiel anakronismon, ksenofobion, ekstremismon kaj sensencan apologetikon. Se ni pli profunde analizos ĉiujn ĉi tezojn, ni konstatos, ke la nuntempa civilizacio de la morto eliminas el la vivo kaj kulturo Dion, Kriston, Dipatrinon, publikan Di-adoradon, eklezion, Dian donacon de la vivo, spiritecon de la homo kaj Dekalogon. Estas dubigataj la dogmoj, pli altaj valoroj, spirita amo, altruismo, natura rajto, institucio de geedzeco kaj familio, senco de la laboro, nacio, patrujo, digneco de la homo kaj eĉ de la tuta kreitaro, komuna bono de la homaro...

Tiuj grupoj de la katolikoj, kiuj sin lasis forlogi per ateisma liberalismo, volonte kreas sian privatan eklezion, kompreneble karikaturon de tiu vera, sen kunligo kun Kristo, kun sia liturgio, siaj dogmoj, sia moralo kaj sia hierarkio. Dum tio ili „falsigas la Vorton de Dio“ (2 Kor 4,2) en ĉiam pli granda dimensio. La vera eklezio de Kristo – laŭ ilia kompreno – komenciĝas nur ĉe ili, de tiu ĉi moderna tempo. Ili vidas neniun bezonon de la kontinueco kun la antaŭa eklezio etendiĝanta ĝis la tempo de Kristo, ili rifuzas Tradicion eĉ la hierarĥian sekvantecon. Dume ili indiferente rigardas ĉiam pli oftajn murdojn de la kristanoj, precipe de la katolikoj. Ili protestas kontraŭ mortigado de virbovoj en korido, ĉasado de balenoj aŭ neniigado de kiu ajn kreskaĵo, sed oni diras eĉ ne vorton kontraŭ murdado de la kristanoj. Temas pri profunda intelekta kaj spirita patologio. La persekutado de la kristanoj ja ĉi tie ekzistis ekde la komenco, sed pli frue temis precipe pri la fizika persekutado, dum nuntempe temas ne nur pri la fizika persekutado, sed ankaŭ la spirita, morala, intelekta kaj ideologia. Ĝi estas des pli terura, ke helpe de amasmedioj, mono, tekniko kaj la tuta ateismigita civilizacio estas mortigataj koroj kaj la animoj, tial la situacio de la kristanoj estas nuntempe eble plej malfacila. Tiel malfacila ĝi ankoraŭ verŝajne neniam estis. Kontraŭ la kristanoj estas uzata la tuta civilizacia potenco, kiu estas en la manoj de senmoralecaj, krimecaj kaj sovaĝintaj unuopuloj kaj influhavaj grupoj.

Neceso de la defendo

La eklezion ekatakis per la tuta civilizacia forto la kontraŭeklezio. Estas necese sin defendi, ĉar por la eklezio tio estas la batalo por la transvivo. Ĉiu vivanta organismo devas havi internan kaj eksteran defendajn sistemojn. La eklezio puriĝas kaj plu disvolviĝas, sed ĝi estas damaĝita ankaŭ per grandegaj perdoj, se temas pri la forto de la kredo, libereco, interna kuniĝo kaj publika pozicio. Dum lastaj jardekoj ekestis, precipe en Afriko kaj Latinameriko, kaŭze de disfalo de la doktrinara unueco de la katolikismo sep mil sinkretismaj kristanaj grupoj, kelkaj el ili sin prezentas formale kiel katolikaj. Sinkretismo estas arbitra kaj nehomogena miksaĵo de diversaj konfesioj kaj religioj. Precipe sub influo de la devizo de libereco kaj ĝia falsa konceptado kelkaj personoj kaj grupoj elprenas el la katolika instruo la verojn kaj manierojn de la konduto laŭ propra plaĉo: iujn ili akceptas, la aliajn rifuzas.

Ĉiu homa sistemo estas dumtempe subordigata al la ŝanĝoj. Sed tiaj sistemoj kiel hitlerismo, marksismo kaj liberalismo dum la relative mallonga tempo disfalas aŭ perdas sian identecon. La katolika eklezio realigas dum la daŭro de la tempo certajn ŝanĝojn en pure homa, okaza sfero, sed en tiu interna, spirita, ĝi ĉiam konservas sian fundamenton kaj identecon danke al la Sankta Spirito, kiu efikas pere de la papo kaj la episkoparo, pere de pli malalta klerikaro kaj ankaŭ pere de laikaro. Manifesto de tio estas dogma unuanimeco. Ĉiukaze la eklezio devas sin defendi kontraŭ la agantoj, kiuj ĝin disfaligas de interne, kaj antaŭ la atakoj, kiuj venas de ekstere. Ĝi ne povas resti indiferenta, ĉar la homo neniam proprigas al si la veron, bonon kaj moralajn valorojn senlabore kaj senpene.

Sac. ThDr. Czesław Bartnik, profesoro de Katolika Universitato en Lublin, Pollando. La prelegon li prezentis ĉe surtronigo de ĉefepiskopo Mons. Wacław Depo en Ĉenstoĥovo, aperinta en Nasz Dziennik 2.2.2012 (mallongigita)

al la indekso


 NEI DIABLON ESTAS NUDA ABSURDAĴO

Okcidenta mondo opinias, ke finiĝis por ĝi la diablo. Ĝi rigardas lin kiel miton. Ankaŭ multaj teologoj samopinias. Ĉu do la kristanoj, kiuj kredas je ekzisto de la diablo, estas fundamentistoj? Male, diras papa predikanto, ili prefere estas realistoj.

 

Hodiaŭ estas la nocioj diablo, satanistoj kaj similaj fenomenoj ege aktualaj. Ili estas kaŭzo de gravaj zorgoj por nia socio. En nia teĥnologismigita kaj industrialigita mondo svarmas magiistoj, kvalifikitaj sorĉistoj, okultismo, spiritismo, antaŭdiristoj, vendistoj de amuletoj kaj eĉ satanistaj sektoj.

La diablo forĵetita tra la pordo revenas tra la fenestro, tio signifas – eligita el kredo li revenas per superstiĉoj.

Rakonto de la evangelio pri la tento de la Sinjoro en la dezerto al ni povas helpi, kiel enporti en tiun temaron iom da lumo. Antaŭ ĉio: Ĉu diablo fakte ekzistas? Ĉu signifas vorto diablo vere personan realecon, kiu havas racion kaj liberan volon, aŭ temas nur pri la simbolo, pri la nocio, kiu sumigas moralan malbonon en la mondo per tio, ke ĝi estas vestigata per la vorto, aŭ pri la kolektiva nekonscio, fremdiĝo kaj simile?

Multaj grandaj intelektuloj verdire ne kredas je la diablo en tiu ĉi unua senco. Sed estas necese aldoni, ke la grandaj verkistoj kaj kontempluloj kiel Goethe kaj Dostojevskij traktis la diablon tre serioze. Charles Baudelaire, kiun oni ne povas enkalkuli inter la sanktulojn, foje diris: „La plej granda ruzaĵo de la diablo konsistas en tio, kiel nin konvinki, ke li ne ekzistas.“

La ĉefan pruvon pri ekzisto de la diablo al ni la evangelioj ne disponigas per multnombraj fragmentoj pri obseditoj, ĉar en interpreto de tiu ĉi obsedo povas temi ankaŭ pri malnovtempa konvinko pri deveno de iuj malsanoj.

Jesuo, kiun la diablo en la dezerto incitis al la tento, estas tiu pruvo, kaj ankaŭ multaj sanktuloj, kiuj dum sia vivo devis batali kontraŭ princo de la tenebroj. Ili ne batalis kiel Don Quijote kontraŭ ventmueliloj, male, estis ili la homoj kun kulturita sento por realeco kaj havis speciale sanan psikon.

Multaj opinias kiel frenezaĵon – kredi je diablo, ĉar ili apogas sin nur je libroj. Ili pasigas sian tempon en bibliotekoj kaj ĉe skribtablo, kvankam la diablo tute ne interesiĝas pri la libroj, sed pri la homoj, precipe pri la sanktuloj.

Ĉu ekzistas ebleco ekkoni diablon, se ni ja havas neniun rilaton kun li, nur kun imagoj pri li, tio estas kun kulturaj, religiaj kaj etnologiaj tradicioj pri la diablo? En ili temas pri la diablo kun granda memfido kaj oni la diablon traktas kiel „mezepokan obskurantismon“.

Sed tio estas nur falsa certeco. Estas ebleco ĝin kompari kun certeco de la homo, kiu sopiras pri tio, havi neniun timon pri leonoj. Kaj kiel pravigon li sciigas, ke li neniam devas timi la leonon, ĉar jam sufiĉe ofte li ĝin vidis sur fotografaĵoj kaj en la libroj.

Duaflanke estas tio tute logika kaj normala, ke iu ne kredas je la diablo, se li ne kredas je Dio. Sed kiel ekstreme tragika estus, se tiu, kiu ne kredas je Dio, kredus je la diablo!

La plej grava ne estas tio, ke la kristana kredo nin instruas, ke la diablo fakte ekzistas, sed tio, ke Kristo venkis la diablon. Por kristanoj ne estas Kristo kaj la diablo du ekvivalentaj, reciproke antagonaj principoj, kiel tio ekzistas en certaj dualismaj religioj. Jesuo estas Dio kaj la diablo estas neniu alia ol kreita estulo, kiu iĝis malbona.

La potenco super la homo estis al li donita nur pro tio, ke la homo havas kapablon libere decidiĝi, kaj ankaŭ tial, ke li ne estu fiera (kmp. 2 Kor 12, 7) kaj ne fidu sin mem, ke li povas mem ĉion aranĝi kaj ne bezonas Savinton. „La Diablo freneziĝis,“ oni kantas en iu kanto. „Li elpafis, por neniigi mian animon, sed li malbone celis, li anstataŭ tio likvidis miajn pekojn.“

Kun Kristo ni devas pri nenio timi. Nenio kaj neniu povas damaĝi nin, se ni mem tion ne volas. Unu maljuna eklezia patro foje diris, ke post alveno de Kristo estas diablo kiel ligita hundo. Ĝi povas boji, kiel ĝi volas. Se ni mem ne proksimiĝas al ĝi, ĝi ne povas mordi nin. Jesuo sin en la dezerto liberigis de la diablo, por ankaŭ nin liberigi de li. 

Vision 2000 – 2/2008

al la indekso


 LA DIABLO SUR LA MURO

Timo kaj teruro senigas min de ĉiu spiritĉeesto. Ennius

De kiom da timo, streĉiteco kaj sensonĝaj noktoj sin liberigus ĉiuj, kiuj, malgraŭ tio, ke ili ne estas profesiaj pentristoj, tiel volonte “pentras diablon sur la muron”.

Plenaĝa filo forveturis ien peraŭtomobile, kaj ĉar li ne revenas du horojn pli frue, ol li promesis, la patrino, kiu lin atendas hejme, jam vidas, kiel li kuŝas post akcidento en malsanulejo aŭ kadavrejo. La plenaĝa filino forveturis por unu semajno al la maro, kaj ĉar ŝi ne revenis unu tagon pli frue, ol ŝi devas alveturi, la patrino antaŭsentas, ke ŝi estis ie murdita aŭ perfortigita kaj ĵetita en la maron al ŝarkoj. Studento ankoraŭ ne elprenis maturekzamenan demandon, ĝis la ekzameno ankoraŭ al li mankas duonjaro, kaj la patrino jam hodiaŭ scias, ke li ne sukcesos. La timo malfortigas lian koncentriĝon bezonatan por lernado kaj enportas maltrankvilecon en la tempon, kiun li devas dediĉi por studado.

Je unu flanko estas tre bone, ke ni portu respondecon pri la aliuloj kaj ni mem, por ke ni pensu pri la estonteco kaj ne konsideru proprajn kaj sortojn de la proksimuloj facilanime. Sed je dua flanko estas malutile kaj povas esti por la vivo eĉ malaktivige flegi troigantan ĝis morbidan respondecon. Poste povas facile okazi, ke ni timos fari kiun ajn decidon por ne erari.

Ni ne komencu tial projekciadi en nia fantazio katastrofecajn filmojn pri nia estonteco aŭ pri la sorto de la aliuloj. Tiuj kondukas al pluaj falsaj zorgoj, kiuj poste ankoraŭ pli multe iritas nian fantazion kaj sukcese provokas pluajn novajn, multe pli malbonajn imagojn. La neelirebla cirklo tiel fermiĝas aŭ pli ĝuste kreas ekturniĝantan spiralon. Tia situacio nin malaktivigas kaj senigas niajn psikajn kaj korpajn fortojn, kiuj estas bezonataj por superi ordinarajn, ĉiutagajn obstaklojn.

Ankaŭ Jesuo konis tiun ĉi homan problemon kaj en la evangelio laŭ s-ta Mateo li rekomendas al siaj disĉiploj, ke ili ne zorgu pri la morgaŭo, ĉar ĉiu tago havas sufiĉe da vivobstakloj.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas realisma rigardo al la estonto, liberiĝo de la “nigraj okulvitroj” kaj formeto de ĉiuj katastrofecaj imagoj.

D-ro Max Kašparů

 

al la indekso


 EL LA MESAĜO DE DIPATRINO EN GRUB

En svislanda urbo Grub vivas virino nomata Maria Myrtha, kiu jam dum 15 jaroj ne akceptas manĝaĵon kaj dum la sankta meso ŝi drastmaniere travivas turmentojn de la krucvojo de nia Sinjoro. Mesaĝojn, kiujn ŝi dum tio akceptas de Dolorplena Dipatrino, ŝi tuj transdonas al svislandaj episkopoj, kiuj ĝis nun pri tio eldiris neniun dubon aŭ kontraŭdiron.

 

Fragmento el la mesaĝo de Dipatrino el la 27-a de marto 2012 pri ekumenismo:

“Ofte oni parolas pri ekumenismo. Sed vera ekumenismo estas reveno! Mi akcentas denove: vera ekumenismo estas reveno al la eterna vero! Ĉio cetera estas frakcioj kaj ne la vera Eklezio de la Sinjoro tiel, kiel Li ĝin fondis.“

al la indekso


 PROTESTANTO TROVAS PATRINON DE DIO

Multajn jarojn mi ne komprenis, kial por la papo Johano Paŭlo la Dua estis tiel grava „Totus tuus“, kial li havis M en sia blazono. Mi tion opiniis kiel esprimon de nur pola pieco, kiu estas por la okcidenta homo tute fremda. Kiam mi pli poste komencis okupiĝi pri instruoj de la Patroj pri Maria, forfalis skvamoj el miaj okuloj kaj estis donita al mi enrigardo en belegan misteron de dia patrineco de Maria, kiu dum tiom da jarcentoj lumigadis amplenan piecon.

Mi ekkonis per tute nova maniero, ke fianĉecan kuniĝon, kiun Dio interligas kun kreituloj pere de Maria, estas tiel granda, ke tio superas ĝian sufiĉan admiradon kaj cerbumadon pri ĝi. Kaj ke ĉie tie, kie la homo disigas tion, kion Dio kunigis, oni nuligas belegan misteron kaj estas detruata ĝia inspiranta forto. Eble ĝi estas nur pro la kaŭzo, kial tiom da kristanoj, kaj precipe en la nekatolika flanko, ne travivas sian kredon kun sufiĉa ĝojo kaj certeco.

Ĝuste hodiaŭ, kiam temas pri tio, trovi originan bildon de la virino, ŝian veran identecon kaj kunkreitantan alvokiĝon, estas la amrilata renkonto kun „Virino laŭ la koro de Dio“ neevitebla: ĉar Maria estas sendifekta, vivanta, per neniu falsa ideo difektita belega bildo, kiun havas Dio pri la virino.

Al tiu ĉi konfeso maturiĝis kalvinana protestanto kaj bibliisto, kiu tion priskribas en sia libro Reĝino de la Ĉielo. Jen kelkaj fragmentoj:

„La familio sen amanta patrino estas neperfekta. La disiĝintaj kristanaj eklezioj, por kiuj Maria esence ludas neniun rolon, restos neeviteble io kvazaŭ loĝejo de oldfraŭlo: riĉe vireca, ordotena, sed malmulte hejmeca, funkciale aranĝita, sed sen sento pri beleco kaj poezio.“  

„Iuj nekatolikoj eldiras riproĉojn, kvazaŭ tiuj ĉiuj dogmoj pri Maria baziĝus nur en tio, ke ni al Maria preĝu. Onidire ĝi estas nura idoladorado. Ankaŭ en mia vivo estis periodo, kiam mi sammaniere opiniis. Kiel juna evangeliano mi eĉ skribis artikolojn, en kiuj mi Maria-n identigadis kun diino Astarte, antaŭ kies honorado avertis profeto Jeremia (Jer 7,18; 15-17). Mi opiniis, ke la honorado de Maria estas nenio alia ol idoladorado, kiu enpenetris en la kristanismon anstataŭ vera konvertiĝo.“

„Maria estas samtempe kiel testo, kiel la kristano ekkomprenis evangelion. Tio ne signifas, ke Ŝi estas la centra persono de la savhistorio. Ne estas tio Ŝi, sed Jesuo. Sed el la maniero, per kiu ni vidas Maria-n, evidentiĝas, kiel ni komprenas Jesuon kaj lian savverkon.“

„Nia evangelizada strebado devas havi marianan karakteron. La evangelizado devas komenci per preĝo al Maria kaj devas esti trapenetrata per mariana pieco kaj instruo. Ĉar evangelizadi signifas konstrui familion kaj neniu povas aparteni al la familio, kiu ne respektas la patrinon. Krom tio la mariana honorado ludas enorman rolon en kondukado de la infanoj al la sankteco, kiel instruas la Dua Vatikana Koncilio. Sed kiel multaj estas tiuj, eĉ inter gefratoj de Kristo, kiuj tute ne scias, ke ili estas infanoj de Maria?“

„Antaŭ la jaroj mi rigardis kun abomeno ŝnuron de la rozariaj perloj. Mi vidis en ĝi serpenton, kiu apartigis multnombrajn katolikojn for de la spirito de la vera pieco... Kiam mi hodiaŭ ekrigardas mian rozarion, mi vidas la saman ŝnuron. Sed ĝi iĝis por mi io tute alia. Ĝi ebligas al mi pensi pri krono de la Reĝino kaj pri la brakoj de mia ĉirkaŭprenanta Patrino.“

Urs Keusch, Vision 2000 – 3/2005

al la indekso


 „OCEANO KAJ KONKETO“

Fragmento el artikolo de aŭtoro Václav Uhlíř

Turno al spiriteco post periodo de materialismo havas kun materialismo unu komunan: ĝi ne volas rezigni pri suvereneco de la homo, kaj tial ĝi sin turnas al tiel nomata »religio de nova epoko«. New Age verdire estas neniu religio. Ĝi malhavas kernan karakteristikon de la religio, kiu estas agnosko kaj akcepto de suvereneco de la absoluta estulo – Dio kune kun rilato de la senlima estimo al Li. New Age starigas nocion de la religio sur la kapon, ĉar ĝi praktike atribuas suverenecon ne al Dio, sed al la homo kaj ĉion ĉi, kio apartenas al la »spirita sfero«, subigas al la homo, kiu mem por si elektas el la tuta vico de diversaj religioj kaj spiritecoj inkluzive de magio kaj okultismo tion, kio konvenas kaj plaĉas al li, kun la celo submetigi al si tutan spiritecon kaj ĉiujn misterajn fortojn de tiu ĉi mondo kaj la ekstera mondo. Revekiĝo de ŝamanismo havas sian devenon en tio, ke por la nuntempa homo fariĝas alloga persono de magiisto de primitivaj triboj ĝuste tial, ĉar ŝamano serĉas kaj praktikadas manierojn, kiel al si subigi kaj eluzi la plej diversajn supernaturajn fortojn.

Kiel diras al ni s-ta Paŭlo (komp. Rom 1,18), la homo estas kapabla ekkoni, ke ekzistas (kaj devas ekzisti) ekstere de tiu ĉi mondo ununura suverena absoluta estulo – Dio, sed en la pli profunda ekkono de lia substanco kaj lia volo estas la homo tute dependa de tio, kion tiu suverena estulo pri si al li revelacios. Al tiu ĉi revelacio li devas alpaŝi kun suverena humileco, estimo, kiun li esprimas en rilato de la kredo.

Fakto, ke nuntempe ekzistas en la homaro tiom da diversaj religioj, ne estas rezulto de „dia alotropismo (variospeco)«, sed de »homa kreiveco«, kaj tio koncernas ankaŭ kristanismon. Tial lasta celo de ekumenismo ne povas esti nura interpaciĝo, sed reveno al origina aŭtentika religio tiel, kiel ĝin revelaciis kaj starigis unusola kaj suverena Dio. Celo de la ekumenismo estas universala kaj humila agnosko de la suvereneco de la Plejalta Triunua Dio tiel, kiel LI sin revelaciis al la homo, kaj forlaso de ĉio, kion en tiu revelacio aldonis, ellasis aŭ arbitre akomodis mem la homo.

Se anstataŭ humila estimo ekregas maladekvata memcerteco, kiun hodiaŭ la homo en la rilato al Dio ofte praktikas, poste ĝi estas tial, ĉar la homo tiel fiksis la rigardon en sin mem, ke li tute forgesis pri Dio. Li ne volas agnoski eĉ ne allasi senfinan abismon, kiu ĉi tie ekzistas inter la limigita homestulo kaj suverena senfina Dio. Tiun ĉi abismon neniam kapablas transpontigi mem la homo, sed nur Dio. Sen konstanta konscio »kiu estas mi kaj kiu estas VI« ne ekzistas vera religio. Se ni iam distingadis kredantojn kaj nekredantojn kaj la nekredantoj estis tiuj, kiuj sin aligis al neniu religio, poste hodiaŭ ni devas la limon inter la kredantoj kaj nekredantoj serĉi rekte interne de la membroj de la religiaj komunumoj kaj eklezioj, inkluzive de la katolika eklezio.

al la indekso


 TRAFO

Mi siatempe esploris unu demencan pacientinon. Al la demando, kie ŝi kuŝas, se ĉirkaŭ ŝi estas litoj kaj en ili pacientoj kaj ŝi mem estas ankaŭ malsana, ŝi ne kapablis respondi.

Eĉ ne la duan demandon, kiu estas la jarsezono, se ekstere flugas abeloj, la infanoj havas ferion kaj ĉio floras, ŝi ne kapablis respondi.

Post la tria demando, kiu estas mi, se mi havas blankan ĉemizon, blankan mantelon, blankan kalsonon kaj blankajn ŝuojn, la pacientino momenton hezitis, poste ŝi min rigardis kaj diris: “Belulo”.

Alivorte...

Por trovo de la beleco

ne estas bezonata nur artisma sento.

Iam por tio sufiĉas demenco.

Max Kašparů

al la indekso


 AL VI SONAS MIA KANT´

(Písničku ti zazpívám)

Tradukis Jiří Kořínek

2. Vi komprenas al anim´, haleluja, / ne sen helpo lasas min, haleluja.

3. Kiam premas min la sol´, haleluja, / de Vi venas la konsol´, haleluja.

4. Duobliĝas mia ĝoj´, haleluja, / se kun Vi min gvidas voj´, haleluja.

5. Estu ĉiu homa frat́, haleluja, / mia bona kamarad´, haleluja.

6. Sed nur Vin plej amas mi, haleluja, / ho Jesuo, Fil´ de Di´, haleluja.

al la indekso


 DU KATOJ

Malavareco kaj dankemo ankoraŭ ne renkontiĝis. Antikva proverbo

 

Antaŭ iom da tempo mi ricevis de malgranda knabo enigmon de tiu ĉi tasko: Nigra kato sidas antaŭ la fenestro kaj rigardas en la ĉambron. La blanka kato sidas ĉe la sama fenestro kaj rigardas eksteren. Kial la ambaŭ katoj ne vidas sin reciproke?

Ĉar mi ne konjektis, ke temas pri la infana ŝerco, mi traktis la enigmon serioze elpensante diversajn logikajn respondojn:

Ambaŭ katoj estas blindaj. La respondo estis malbona.

Kaj ekstere kaj en la ĉambro estas mallumo. Denove estis tio malbona.

En la fenestro estas nediafanaj vitroj. Denove eraro.

Kiam mi post momento rezignis, la knabo ekridetis kaj diris la ĝustan respondon: La nigra kato tien rigardas je la oka horo kaj la blanka je la tria posttagmeze.

Malgraŭ tio, ke temis pri la infana ŝerco, ĝi instigis min al pripenso, kial tiel malofte vidas malavareco kaj dankemo reciproke. Ili malbone vidas unu la alian pro jenaj sekvaj kaŭzoj:

La malavareco estas senĉese hastanta kaj la dankemo estas senĉese pigra.

Al la malavareco mankas la tempo dum la dankemo havas daŭre sufiĉe da libera tempo.

La malavareco estas vidanta, la dankemo preskaŭ blinda.

La malavareco estas kvazaŭ la blanka kato, kiu konstante rigardas eksteren por vidi tiujn aliajn, dume nia dankemo estas kvazaŭ nigra kato, miope fiksanta la rigardon en si mem.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas momentoj, kiam ĝi sukcesas malfermi la imagitan fenestron, por tiel ebligi almenaŭ flugtempan renkonton de ies malavareco kun nia dankemo. Al ĝi jam instigas nin sankta Paŭlo en la letero al Kolosanoj, en kiu li skribas, ke nenion el tio, kion ni havas, ni ricevis pro niaj meritoj, sed el malavareco de Dio.

Max Kašparů

al la indekso


 PILGRIMLOKO HRÁDEK ĈE VLAŠIM

La romkatolika paroĥo Zruč nad Sázavou (Ĉeĥio) ĉiujare julie pilgrimas en la festotago de Vizito ĉe la Virgulino Maria al la pilgrimloko Hrádek ĉe Vlašim. La tiea pilgrima preĝejeto el la jaro 1386 estas konstruita en la belega valeto super rivero Blanice, kiu enfluas en la riveron Sázava. Tie ĉi renkontiĝas precipe dum la juliaj solenaĵoj kredantoj el la tuta regiono Podblanicko. La plej honorata estas en Hrádek gotikstila statuo de la tronanta Virgulino Maria kun Jesueto, kiun datigas fakulo Albert Kutal inter la jarojn 1370-1380. Tiu ĉi juvelo estas konstante tre honorata, ĉar la Virgulino Maria en la plej malbona tempoperiodo por tiu ĉi regiono konstante helpadis kaj plu helpadas al la homoj ĝis nun. La plej grava miraklo okazinta ĉi tie je propeto de la Virgulino Maria estis sanigo de la malsana subkapralo Ptáček el la vilaĝo Chmelná en la jaro 1763. Ekde tiu tempo venadas al Hrádek procesie la pilgrimantoj. Al tiu ĉi loko apartenas ankaŭ fonto kun saniga akvo. Super ĝi estas konstruita kapeleto. La pilgrimloko Hrádek apartenas al dekanejo Vlašim.

Por pilgrimi aŭ ekskursi al Hrádek ĉe Vlašim ĉiujn kore invitas

Jaroslava Hamajdová, Zruč n. S.

 

Preĝo al la Virgulino Maria de Hrádek

La Virgulino Maria de Hrádek,

vi elektis tiun ĉi lokon meze de

montetoj, arbaroj kaj akvofontoj,

ni dankas al vi pro via konstanta

ĉeestado inter ni kaj pro

via patrineca protektado.

Elpetu por ni ĉe via Filo la gracon,

por ke ni kapablu tiel kiel vi,

kun kredo akceptadi la Dian volon

kaj en ĝojo kaj eĉ malĝojo

pro ĉio danki al Dio. Amen.

al la indekso


 REMEMORO

Antaŭ fenestroj de mia naskiĝdomo staradis benketo, ĉe kiu ĉiuvespere kolektiĝadis ularo. La bonodoron de la ĝardenetaj floroj akompanis rido kaj kantoj de la junularo    – kvazaŭ tio okazadus hieraŭ.

La avino ŝatis primolojn – ili ornamis ĉiujn domfenestrojn.

Sed kie estas tiu domo? Kie estas la benketo? Kaj kie estas la floroj?

Ĉion kovris levinta akvo de la rivero Želivka, de ĝia akvobaraĵo, kaj por mi restis nur la rememoroj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 Tre koran dankon al frato Miloslav Pastrňák

kiu dum multaj jaroj volonte kontrolis tekstojn de Dio Benu antaŭ ĝia preso. Dankon, kara frato, pro via oferema kunlaborado.

Ekde tiu ĉi eldono de Dio Benu la taskon de la antaŭpresa kontrollego transprenis frato Pavol Petrík el Slovakio. Koran dankon al vi, kara frato Paŭlo, pro via helppreteco.

al la indekso


   Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, pozdravuji Vás v tomto velikonočním období pozdravem našeho Pána Ježíše Krista: Pokoj Vám! V měsíci máji, zasvěceném naší nebeské Královně Máje, chceme prožít krásné duchovně naplněné víkendové dny se slovenskými bratry a sestrami, které pro účastníky organizují v krásném mariánském poutním místě Mariance u Bratislavy od 17. do 19. května. Ještě je poslední možnost poslat na toto setkání přihlášku na adresu: Mária Beláňová, Fazuľová 2, 811 07 Bratislava 1, SK, nebo mailem: mariabel364@gmail.com. Pokud přihlášku nemáte, můžete si ji stáhnout z internetových stránek naší sekce: http://www.ikue.org/cz/marianka/marianka.htm. V Mariance se také domluvíme, zda uspořádáme víkendové podzimní setkání u nás.

Další obsahově a duchovně velmi krásnou akcí bude 66. kongres IKUE na jednom z hlavních poutních míst Polska v Kalwarii Zebrydowské. I když se jedná o akci v našem sousedství, zdá se, že naši sekci bude reprezentovat jen menší skupina účastníků. Je to zřejmě částečně ovlivněno i finanční krizí, kterou v této době značně pociťujeme. V příštím čísle Dio Benu těmto oběma akcím uvolníme dostatečný prostor.

Toto vydání Dio Benu má v pořadí číslo 90 a vychází nepřetržitě a pravidelně už 23 roků. Považuji ho za velmi důležité pojítko se členy naší sekce, která existuje od obnovení v roce 1990. Několik zemských sekcí IKUE během tohoto období už zaniklo. I když našich členů postupně ubývá a nových nepřibývá, jak tuto skutečnost pociťují nejen ostatní esperantské organizace, díky Vaší finanční podpoře může náš časopis nadále vycházet. Všem, kteří finančně přispěli a nadále přispějí, velmi děkuji. Slabší je to s příspěvky článků do našeho časopisu. Jistě existuje mnoho zajímavého, co by si rádi přečetli jeho čtenáři nejen u nás, ale i v cizině. Pokud si netroufáte Váš článek poskytnout v esperantu, nevadí, pošlete ho v češtině, jeho překlad provedeme. Kdo máte přístup k internetu, nezapomeňte poslouchat třikrát týdně esperantské vysílání Vatikánského rozhlasu http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp nebo z bohatého archivu http://www.radio-vatikana-esperanto.org/. Nezapomeňte také navštívit internetové stránky IKUE http://www.ikue.org/ a stránky naší sekce http://www.ikue.org/cz.

S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie, Královny Máje, Vás zdraví a na setkání s Vámi se těší Váš bratr  Miloslav Šváček

 al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la
1.2.2013 ĜIS LA 30.4.2013:

Bajelytė Staselė, Bielovienė Nijolė, sac. Dyglys Marius, Gleisner Karel, Grikpėdis Mečislovas, Grincevičius Antanas, Chodníček Jaroslav, Jemelka František, geedz. Jílek Josef k Ludmila, Jílková Božena, Jurková Jana, Kašpárek Jan, Krejčí Karel, geedz. Krejčí Jan k Martina, Krejčíř Antonín, Kronshage Anton, Láni Ladislav, Matýsková Jaromíra, Nosek Václav, Pastrňák Miloslav, Patera Jiří, Piliponis Algimantas, Pospíšil Jan, Railienė Janina, sac. Rudzinskas Valerijus, Rytíř František, Skujienė Valdonė, Szűcs Irene, Šukienė Irena, sac. Troickis Eugenius, Venosová Jarmila. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2013 (23) - číslo 2 (90).

ISSN 1803-8387

al la indekso