Dio Benu numero 86-2/2012

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj, nekredeble rapide alvenis la monato majo. Ĝi estas ne nur bela pro la vekiĝinta naturo, bonodore florantaj arboj kaj ĝoje kantantaj birdoj, sed precipe pro tio, ke ĝi estas la monato dediĉita al la Virgulino Maria – Reĝino de la Majo. Ŝi – Maria Nia Espero, estas la ĉiela protektantino de IKUE kune kun la sanktaj Pio la Deka, Maksimiliano Maria Kolbe, beataj Titus Brandsma kaj Johano Paŭlo la Dua. Ni ne forgesu nin turnadi al ili, por elpeti benojn por niaj nunjaraj aktivadoj.

Jam marte ekzistis ebleco partopreni tre sukcesajn Bibliajn Tagojn en la itala urbo Trento, famkonata pro la grava Tridentina Koncilio okazinta en la 16-a jarcento. La bone organizita aranĝo postlasis rememorojn pri la belegaj kaj spirite riĉaj travivaĵoj.

La 26-an de majo okazos renkontiĝo de ekstendaranoj de Herbortice post 35 jaroj de la lasta tendaro perforte likvidita fare de fifama komunista ŝtata polico StB en 1977. Kadre de la renkontiĝo okazos ankaŭ sankta meso celebrota de tri pastroj – ekstendaranoj.

Dum semajnfinaj tagoj de la 1-a ĝis la 3-a de junio okazos la tria renkontiĝo en Žirovnice, kiun organizas nia sekcio. Ĝis la 25-a de majo ekzistas ebleco aliĝi al partopreno de tiu ĉi aranĝo okazonta en la loko, en kiu tiucele ekzistas tre bonaj kondiĉoj. Ne plu hezitu kaj tuj aliĝu, certe vi ne bedaŭros.

Nu kaj julie de la 14-a ĝis la 21-a okazos en la hungara urbo Pécs la 55-a Kongreso de IKUE. Espereble vi ĝustatempe eluzis la plej favoran aliĝtempon kun la plej favora aliĝkotizo ĝis la fino de la aprilo. Kompreneble plu ekzistas ebleco aliĝi, sed jam kun pli alta aliĝkotizo.

Karaj gefratoj, bv. tralegi gravan sciigon sur la paĝo 54 pri la ŝanĝo de la sekcia konto.

Mi antaŭdankas al ĉiuj, kiuj aktive kunlaboras kadre de nia sekcio aŭ per monkontribuaĵoj ebligas precipe aperadon de tiu ĉi nia revuo Dio Benu. Frate vin salutas

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA MONTARO

Denove la nocio frape biblia. En la psalmo 95 estas ja eĉ dirite, ke “al Dio apartenas montopintoj”. Se ni migras al suproj de la montoj kaj altaĵoj, ni direktas do al iu majesta teritorio de Dio. Certe ja validas, ke al Dio ni povas esti proksimaj sur kiu ajn loko de la mondo, sed ni ne povas ne vidi, kiel gravan lokon havas la montoj en la historio de la savo.

Ekzemple:
Ararato – la loko, kie surteriĝis la arkeo post la diluvo;
Moria – la monto, kie devus Abrahamo oferi sian filon Isaakon;
Ĥorebo – la monto de renkontiĝo de Moseo kun Dio en brulanta arbusto;
Sinajo – ĉi tie donas Dio al la homoj Dekalogon pere de Moseo;
Nebo – la monto, el kiu antaŭ sia morto Moseo vidis la promesitan landon;
Sankta Monto Ciono – koro de Jerusalemo;
Monto Karmelo;
Monto de Tento;
Monto de Transfiguriĝo (Tabor);
Monto de Beatecoj;
Monto Olivarba;
Gogloto.

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 GLORKANTO DE MARIA

Homilio de Benedikto la 16-a en la paroĥa preĝejo de s-ta Tomaso el Villanov
en Castelgandolfo la 15-an de aŭgusto 2006

En Magnifikato, la granda glorkanto de Dipatrino, kiun ni ĵus aŭdis en la Evangelio, nin haltas surprizaj vortoj. Maria diras: „Jen, ekde nun min nomos beata ĉiuj generacioj.“ La Patrino de la Sinjoro antaŭdiras al la Eklezio por la tuta estonto tiun ĉi laŭdon de Maria, ĝis fino de la tempoj daŭrontan honoradon de Maria fare de la Dia popolo. Per la honorado de Maria la Eklezio ne trovis ion, kio starus „apude“ de la Skribo, sed pli ĝuste plenumas tiun profetaĵon, kiun Maria eldiris en la momento de la graco.

Tiuj ĉi vortoj de Maria ne estis nur ŝia persona, spontanea eldiraĵo. Kiel atestas Luko, Elizabeta, plenigita per la Sankta Spirito, ekvokis: „Beata vi estas, ĉar vi ekkredis.“ Kaj Maria daŭrigas: „Ekde nun min nomos beata ĉiuj generacioj.“ Tio estas la vera profetaĵo inspirita per la Sankta Spirito. Per la honorado de Maria respondas la Eklezio al la ordono de la Sankta Spirito kaj faras tion, kion ĝi devas fari. Ni ne laŭdas Dion sufiĉe, se ni silentas pri la „sankta“, pri Maria, kiu iĝis lia surtera loĝejo. Simpla kaj multsignifa Dia lumo al ni revelacias sian riĉecon ĝuste sur la vizaĝoj de la sanktuloj, kiuj estas la vera rebrilo de lia lumo. Kaj antaŭ ĉio sur la vizaĝo de Maria ni povas vidi Dian belecon, ekkonadi lian bonecon kaj mizerikordon pli bone ol per kiu ajn alia maniero. Sur ŝia vizaĝo ni povas vere percepti Dian lumon.

„Ekde nun min nomos beata ĉiuj generacioj.“ – Ni povas laŭdi Maria-n, honoradi Ŝin, ĉar Ŝi estas „beata“, beata porĉiame. Tio estas la enhavo de tiu ĉi festo. Ŝi estas beata, ĉar Ŝi estas kunigita kun Dio, kun Li kaj en Li Ŝi vivas. En antaŭvespero de sia suferado diris la Sinjoro, kiam Li adiaŭis kun la siaj: „Mi foriras, por ke mi en granda domo de mia Patro preparu por vi lokon. En la domo de mia Patro estas multaj loĝejoj.“ Kaj kiam Ŝi diris: „Mi estas via servantino, fariĝu via volo“, Ŝi preparis ĉi tie surtere por Dio loĝejon, per la korpo kaj la animo Ŝi iĝis loĝejo kaj tiel Ŝi sur la tero malfermis la ĉielon.

En la Evangelio, kiun ni ĵus aŭdis, donas al ni Luko ekkompreni diversajn signalojn, ke Maria estas vera Dia arkeo, ke la mistero de la templo – la restado de Dio ĉi tie surtere – realiĝis en Maria. Dio vere loĝas en Maria, Li estas ĉi tie surtere ĉeestanta. Maria iĝas tabernaklo de Dio. Tio, pri kio ĉiuj kulturoj sopiris – nome ke Dio loĝadu inter ni -, fariĝas ĉi tie realo.

Sankta Aŭgusteno diras: „Ankoraŭ pli frue, ol en Ŝi Sinjoro akceptis korpon, Ŝi jam Lin en la animo koncipis.“ Ŝi malfermis por la Sinjoro sian animon, kaj tiel Ŝi fariĝis vera templo, en kiu Dio kaj Homo estas ĉeestantaj sur la tero. Kaj tie Maria, loĝejo de Dio sur la tero, jam preparas sian eternan loĝejon, preparas ĝin porĉiame. Tio estas la tuta dogmo pri ĉielenpreno de Maria kun la korpo kaj la animo en la ĉielan gloron, kiu estas ĉi tie esprimita per tiuj vortoj. Ĉar tio estas vero, invitas nin Maria ne nur al la simplaj admiro kaj honoro, sed Ŝi nin kondukas, montras al ni la vojon de la vivo, montras al ni, kiel ni estos beataj kaj kiel ni povas trovi la vojon al la feliĉo.

Aŭskultu ankoraŭ foje vortojn de Elizabeta, kiujn Maria kompletigis en Magnifikato: „Beata vi estas, ĉar vi ekkredis.“ Unua kaj baza paŝo, kiel iĝi Dia loĝejo kaj tiel trovi definitivan beatecon, estas ekkredi. Ĝi estas kredo, la kredo je Dio, je tiu Dio, kiu sin revelaciis en Jesuo Kristo kaj kiu sin turnas al ni en la vorto de Dio de la Sankta Skribo. Kredi signifas aligadi al la ceteraj opinioj pluajn konvinkojn; la kredo, ke Dio ekzistas, ne estas informaĵo kiel ĉiu alia. Ĉe multaj informaĵoj ludas por ni neniun rolon, ĉu ili estas veraj aŭ falsaj, ili ne ŝanĝas nian vivon. Sed se Dio ne ekzistas, tiam nia vivo estas malplena, tiam estas malplena nia estonteco. Sed se Dio ekzistas, ĉio ŝanĝiĝas, la vivo estas lumo, nia estonteco estas lumo, ni havas orientigan punkton por tio, kiel ni devas vivi. Kredi tiel iĝas baza orientiĝo de nia vivo. Kredi, do diri: „Jes, mi kredas, Dio, ke Vi ekzistas, mi kredas, ke en via enkarniĝinta Filo Vi estas inter ni ĉeestanta“, tio donas al la vivo orientadon, kapabligas al mi kuniĝi kun Dio, unuiĝi kun Li kaj tiel trovi la lokon, kie mi volas vivi, kaj la manieron, kiel mi volas vivi. Kredi, tio estas ne nur maniero de pensado, ideo. Ĝi estas, kiel mi jam diris, agado, vivmaniero. Kredi signifas iradi survoje signita per la vorto de Dio. Tiun ĉi fundamentan agon de la kredo, tiun ĉi ekzistencialan agon, tiun ĉi sintenon por la tuta vivo aligas Maria en pluaj vortoj: „Lia mizerikordo estas por ĉiuj generacioj, al tiuj, kiuj Lin timas“. Kun la tuta Skribo Ŝi parolas pri timo antaŭ Dio, la vorto, kiun ni ne ĉiam konas aŭ ŝatas. Sed timo antaŭ Dio ne estas timo, sed io tute alia. Kiel infanoj ni ne havas timon antaŭ Patro, sed estimon, zorgon, por ke ni ne difektigu tiun amon, sur kiu baziĝas nia vivo. La timo antaŭ Dio estas konscio de la respondeco por parto de la mondo, kiu estas al ni en la vivo konfidita. Estas ĝi respondeco por tiu parto de la mondo kaj historio, en kiu ni troviĝas, por ĝin administri, kaj tiel ĝuste servi al la konstruo de la mondo, venko de la bono kaj la paco.

„Ekde nun min nomos beata ĉiuj generacioj“. Tio signifas, ke la estonteco, tio, kio kuŝas antaŭ ni, apartenas al Dio, ĝi kuŝas en liaj manoj, tio signifas, ke Dio venkos. Tial ne venkos Drako, kiu enpersonigas ĉiujn perfortajn potencojn de la mondo. Ili ŝajnas esti nevenkeblaj, sed Maria al ni diras, ke ili ne estas nevenkeblaj. Virino – tiel al ni Ŝin prezentas unua legaĵo kaj Evangelio – estas pli forta, ĉar Dio estas pli forta. Ho jes, kompare al tiel potenca kaj minaca Drako ŝajnas la virino – Maria kaj la Eklezio sendefendaj kaj vundeblaj. Kaj vere, eĉ Dio estas en la mondo vundebla, ĉar Li estas amo kaj la amo estas vundebla. Tamen la estontecon Li tenas en siaj manoj. Venkos la amo, ne la malamo, la venkon akiros fine la paco.

Tio estas la granda konsolo, kiu estas ĉeestanta en la dogmo pri la akcepto de la Virgulino Maria kun la korpo kaj la animo en la gloron de la ĉielo. Ni dankas al la Sinjoro por tiu ĉi konsolo, sed ankaŭ ni devas konsciiĝi, ke ni estas devoligitaj stari surflanke de la bono kaj la paco. Ni petu Maria-n, Reĝinon de la Paco, pri ŝia helpo, por ke la paco venku – hodiaŭ: „Reĝino de la Paco, propetu por ni! Amen.“

Papo Benedikto 16-a

al la indekso


  Respondo kaj beno de Episkopo Mons. Josef Hrdlička

Okaze de grava vivjubileo de la kara episkopo Mons. Josef Hrdlička estis al li nome de la katolikaj esperantistoj sendita jena gratulletero:

Nejdůstojnější otče biskupe Josefe, mám velikou radost, že se mohu připojit ke gratulantům, a jménem Mezinárodní jednoty katolických esperantistů a její české sekce Vám co nejsrdečněji blahopřát k Vašemu životnímu jubileu a popřát Vám do dalších let hojnost Božího požehnání a ochrany Panny Marie. To je to nejdůležitější, a náš dobrý nebeský Otec k tomu ať přidá i to ostatní, zdraví a sílu, abyste mohl nadále jako dosud neúnavně pracovat na vinici Páně. A Váš nebeský ochránce svatý Josef nechť je Vám stále nápomocný a doprovází Vás po životní cestě až do nebeského domova. To Vám jménem svým a jménem všech katolických esperantistů ze srdce přeje Miloslav Šváček, předs. 12.1.2012.

Honorinda patro episkopo Jozefo, mi havas grandan ĝojon povante aligi min al la gratulantoj, kaj nome de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj ĝia ĉeĥa sekcio al Vi plenkore gratuli okaze de Via vivjubileo kaj bondeziri al Vi en pluajn vivjarojn abundon da Diaj benoj kaj protekton de la Virgulino Maria. Tio estas tio la plej grava, kaj nia bona ĉiela Patro aldonu al tio ĉion ceteran, sanon kaj forton, por ke Vi povu plu kiel ĝis nun nelacigeble labori sur la vitejo de la Sinjoro. Kaj Via ĉiela protektanto la sankta Jozefo estu Via konstanta helpanto kaj akompanu Vin sur la vivovojo ĝis la ĉiela hejmo. Tion al Vi sianome kaj nome de ĉiuj katolikaj esperantistoj elkore deziras Miloslav Šváček, prezid.

Respondo kaj beno de Episkopo Mons. Josef Hrdlička

“Sinjoro, instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru saĝan koron...” (Psa 90, 12)

Kun dankoj al Dio por donaco de la kredo kaj amikeco, kiuj nin kunigas, kaj por Via sincera kunĉeestado je mia dankopreĝo! Ankaŭ mi memoras ĉe la altaro kaj en la preĝo pri Vi kaj pri Viaj intencoj.

Nia Sinjoro Vin akompanu per sia amo kaj protekto! Benas al la tuta Via kaj esperantista familio

+ Josef Hrdlička Olomouc, februaro 2012

al la indekso


 BEATA ZDENKA SCHELINGOVÁ

Tra Pardubice, Brno kaj Prago en la ĉielon

Malgraŭ tio, ke plejparton de sia vivo travivis la beatulino Zdenka en Slovakio, ni povas subkompreni, ke ĝuste deviga ŝia restado en ĉeĥaj komunistaj malliberejoj alportis al ŝi momentojn, kiuj estis por ŝia kresko en sanktecon tre gravaj. Ili verdire signifis tre malfacilan provon, sed ŝi perfekte en ĝi sukcesis. Slovakoj ŝin prezentas al si kiel sian unuan beatulinon, sed same tiel ankaŭ ni povas prezenti ŝin kiel nian en Bohemio kaj Moravio – ĉar ankaŭ ĉi tie en Pardubice, Brno kaj Prago dum la suferado montriĝis ŝia merita heroa amo kaj nerompebla fideleco al Kristo kaj la Eklezio.

Tre danĝera karcerulo

En fakultatan hospitalon en Bratislava, kie la juna monaĥina fratulino Zdenka ekde sia dudek kvina jaraĝo laboris, transportadis komence de kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento ankaŭ karcerulojn kaj la homojn el esplora arestejo. Estis tien alveturigita ankaŭ viro en doloriga stato – li suferis pro haluci nacio, li havis difektitan dormon kaj refortiĝadis el cerboskuo. Alternis ĉe li gardistoj, gardante lin tage kaj nokte. Ĉio atestis, ke temas pri iu tre danĝera.

Zdenka komencis zorgi ankaŭ pri li. Ŝi klopodis laŭeble plej multe helpi al li – vidante la suferantan homon kaj tio ĉiam estis por ŝi alvoko por helpi, kiel nur tio eblas. Tiumomente ŝi ankoraŭ ne antaŭsentis, ke en la simila stato baldaŭ ankaŭ ŝi troviĝos.

Ĉu krimegulo? Ĉu senkulpa viktimo?

Ŝia strebo helpi al tiu ĉi paciento – la malliberulo ankoraŭ pli kreskis, kiam evidentiĝis, ke temas pri pastro. Zdenka ĉiam tre estimis la pastrojn, kaj se ŝi povis al iu helpi, ĉiam ŝi estis preparita tiucele submetiĝi al ĉiu sinofero. Ŝi ofte sidadis ĉe la paciento, ŝmiris per ungventoj liajn vundojn, ŝanĝis bandaĝojn, kaj alportadis la manĝojn, por ke li akiru laŭeble plej multe da fortoj. Ŝi antaŭsentis, ke li suferas pro io, kio rilatas kun lia sacerdota misio.

Kiam la paciento iom refortiĝis kaj superis krizan staton, ŝi pli multon de li eksciis. Li estis pastro ThDr. Štefan Koštial. Li savis homon, kiun serĉis sekreta komunista polico – Ŝtata sekurecorgano (StB). Li helpis al li ĉe forkuro eksterlanden. Kiam estis la pastro Štefan arestita, la StB-anoj plenaj da malameco diris al li: „Tiun, kiu forkuris, ni jam preskaŭ havis pendantan sur ŝnuro. Nun anstataŭ li pendos vi!“ La StB-enketistoj krom tio lin suspektis, ke li estas sekrete konsekrita episkopo... Kaj tial por la kompartianoj li estis „grava kaptaĵo“.

Kuraĝa decido

La sanstato de la batvundita patro Štefan Koštial iom-post-iome pliboniĝadis – eble ankaŭ danke al flegado de la fratulino Zdenka. La StB-ano Štefan Hrdlice, kiu la pastron en la hospitalo gardis, en la mardo la 19-an de februaro 1952 antaŭ la fratulino Zdenka ne sinatente diris: „Morgaŭ ni lin forveturigos...“ kaj aldone li duondiris, ke li povos fini en Siberio aŭ esti ekzekutita.

Tion Zdenka ne volis kaj ne povis allasi. La StB-ano, sen ion antaŭsenti, ekigis kluzpordon de la sekvaj eventoj. Zdenka eksciis la informaĵon, kiu ne lasis ŝin trankvilan. Fulmrapide ŝi ĉion pripensis kaj preparis. Ŝi ne timis danĝeron – eĉ ne tion, ke eble ŝi devos porti eĉ krudajn konsekvencojn de sia ago. Ja temis pri la sacerdoto!

Riska ago de la bravega fratulino

Vespere al StB-ano Štefan Hrdlica, kiu gardis la pastron, ŝi kuiris teon. Kaj enmetis en ĝin sufiĉe fortan dozon da dormigaĵo. Hrdlica la teon fortrinkis kaj tuj li forte endormiĝis. Kaj dormis kaj dormis...

„Karolko, iru, mi petas, kontroli, ĉu estas pura aero,“ petis Zdenka iun el la pacientoj – Karolon Kováč. En la hospitalo li jam restadis certan tempon kaj bone en ĝi orientiĝis. Lian nomon, eĉ ne nomon de iu alia partopreninto de la „nokta ago“, poste neniam dum torturado ŝi malkaŝis. Ĝis sia morto...

Kaj poste sufiĉis kun la plej granda singardeco la agon finfari. La sacerdoto povis ne observite malaperi. Ekestis unu problemo: li ne havis ŝuojn. Bonŝance ĉi tie estis la ŝuoj de la dormanta gardisto... Kun ŝuoj de la StB-ano la patro Štefan kaŝire forlasis la hospitalon, li sin kaŝis kaj danke al helpo de pluaj homoj li daŭrigis sian forkuron... Ankoraŭ li ne venkis, sed tiumomente el la plej granda danĝero li estis savita.

La karcerulo for, la ŝuoj for...

La restanta noktoparto pasis trankvile. Brua konsterniĝo komencis ĝis matene. Kiam la StB-ano Hrdlica finfine vekiĝis, atendis lin malagrabla ŝoko: ne nur li konsciiĝis, ke li en la deĵoro endormiĝis, sed li eĉ ne havis siajn ŝuojn, kaj kio estis pli malbona, li havis nek malliberulon, kiun li estis devinta gardi. Kun antaŭtimo li tion anoncis al siaj superuloj. Komencis esplorado. La Ŝtata sekurecorgano (StB) okupis eĉ la hospitalan kapelon.

Pluajn intencojn malhelpis aresto

Fratulino Zdenka estis arestita la 29-an de februaro 1952. Estis tio en la tago, en kiu estis planita helpo al pluaj kelkaj ordenaj sacerdotoj, salezianoj, forkuri. Sed tiu ĉi intenco ne estis sukcesinta.

Zdenka sian agon ne bedaŭris. Ŝi sciis, ke ŝi denove helpus al la sacerdoto, eĉ se tio postulus kiun ajn oferon. Tio, kio sekvis, estis terura – tiumomente restis al ŝi nur lastaj kvardek unu monatoj de la vivo...

Sed kia estis la ĝisnuna vivo de tiu ĉi kuraĝa monaĥino?

Harmonio de la hejmo – etoso por akcepto de la alvokiĝo

Naskiĝloko de la fratulino Zdenka Schelingová, civito Krivá, situas sur slovakia Orava netutajn sesdek kilometrojn de la landlimo kun Ĉeĥa Respubliko. La gepatroj ŝin ricevis kiel kristnaskan donacon: ŝi naskiĝis la 25-an de novembro 1916 en la familio kun dek infanoj kiel dua la plej juna. Ŝi ricevis baptonomon Cecílie. Jam en la familio ŝi travivis veran religiecan medion. Tio kun la sana medio de la paroĥo kaŭzis, ke ŝi ekamis Kriston kaj iĝis sincere pia. En Krivá estris lernejon Mizerikordaj Fratulinoj de la Sankta Kruco. Ilia ekzemplo kaj la Dia invito helpis al decidiĝo de Cecílie fratuliniĝi.

Alvokiĝo al la konsekrita vivo kiel komuna ĝojo

Ne estas sekreto, ke multaj en la paroĥo preĝis por la novaj sacerdotaj kaj ordenaj alvokiĝoj kaj ke precipe la patrinoj petis la Sinjoron Dion, por ke iuj el iliaj infanoj rivevu gracon de la alvokiĝo.

Cecílie eniris la ordenon jam en sia dekkvina jaraĝo. Ŝiaj gepatroj ĝojis pro ŝia decidiĝo kaj la gefratoj estis fieraj pro ŝi. Ĉe adiaŭado estis la kutimo, ke kun la knabinoj, kiuj eniris la monaĥinejon, ĉe la trajno kun ŝi adiaŭis la tuta vilaĝo. La patrino poste akompanis la filinon al Podunajské Biskupice, kie Cecílie eniris inter la kandidatinojn de la Kongregacio de la Mizerikordaj Fratulinoj de la Sankta Kruco.

Sekvis du jaroj en la flegistina lernejo kaj poste speciala kurso de radiologio. La unuajn votojn ŝi faris la 30-an de januaro 1937. Tiam ŝi dudekjariĝis. Ŝi ricevis ordenan nomon Zdenka.

La Dio estu glorigita

Ŝiaj kunfratulinoj rimarkis ŝian profundan koncentriĝon dumpreĝe. Ili vidis, ke ŝi vivas en la forta kuniĝo kun Dio. Ŝia perceptemo al Dia amo sin montris ankaŭ en ŝia amo al la proksimuloj. Sendiference al ĉiuj ŝi ĉiam rilatis agrable kaj konstante preparita servi. Ŝi volis en ĉio glorigi Dion. Ŝi tiucele kuraĝigis ankaŭ sian ĉirkaŭaĵon.

Unue ŝi eklaboris en la hospitalo en Humenné. Pri ŝiaj bonkvalitoj oni komencis paroli, kaj tial ŝi estis sendita en la jaro 1942 en la fakultatan hospitalon en Bratislava.

La rideto pli efikanta ol la medikamentoj

Ankaŭ en Bratislava ŝi estis tre ŝatata pro la zorgemo kaj la ĝoja servemo. Ŝia tiama kunlaboranto MUDr. Eugen Vilčík ŝin karakterizis per la vortoj „anĝelo en la homa korpo“.

Kaj la profesoro Karol Virsik pri ŝi pli poste diris: „Iel tiamaniere mi prezentas al mi Patrinon Tereza, havanta ŝian aĝon.“ Ĉe multaj postrestis en la memoro ŝia kara ridetema vizaĝo kaj ankaŭ trankvilo kaj la kvieto, kiujn ŝi pluen transdonadis. Ŝia rideto ofte estis pli efika ol la medikamentoj. La oferemo kaj la amo de tiu ĉi ordenanino inkluzivis ĉiujn homojn en ŝia ĉirkaŭaĵo. Inter ŝiaj preĝoj, kiuj konserviĝis el tiu tempo, estas ankaŭ tiu ĉi: „Mia amata Savinto, ne allasu, ke mi fariĝu mallaborema en la fidela plenumado de la devoj de mia okupiĝo...“

Komunismo ŝin ne timigis

Post „venka“ februaro 1948 komencis por la kredantoj pli malbonaj tempoj. Komunista partio klopodegis la kristanan kredon eligi el la socio. Komencis persekutado de la katolika eklezio. Sed la fratulinoj plu daŭrigis sian servadon al la malsanuloj senkonsidere al la politika situacio – la nova politika reĝimo dume ilian ofereman servadon en la hospitaloj bezonis.

Kun doloro ili sekvis malfavoran evoluon kaj diversajn krudajn agmanierojn kontraŭ la Eklezio kaj la konsekritaj personoj. La helpo al la torturita sacerdoto patro Štěpán Košťál estis por ŝi memkomprenebla ago. La sacerdotecon kaj la sacerdotan servon ŝi ĉiam tre honoris. Ŝi sciis, ke neniu povas por la homoj fari pli multon ol la sacerdoto.

Malgraŭ terura suferado ŝi venkis

Dek tagojn post sia kuraĝa ago estis la fratulino Zdenka arestita kaj transportita en Justican palacon en Bratislava.

La vidatestanto mencias, ke li estis ĉeestanta, kiam oni ŝin post unu el multaj esploroj alportis terure turmentitan kaj batitan sur la tuta korpo kaj ĵetis ŝin senkonscian en ŝian ĉelon. Post rekonsciiĝo onidire ŝi mallaŭtvoĉe demandis: „Kie mi estas? Ĉu jam en eterneco aŭ ankoraŭ ĉi tie sur la mondo?“

Ŝi estis denove kaj denove krude esplorata, humiligata kaj turmentata. Tion, ke ŝi estas virino kaj ordenanino, la StB-anoj tute malrespektis. Male ili ŝin rilatis kun pli granda brutaleco, ol estis tio normale praktikata, kvazaŭ ili volus sur ŝi elŝarĝi ĉiun malamegon kontraŭ la Eklezio kaj la konsekritaj personoj. Eble ilin forte provokis ankaŭ ŝia unika firmeco kaj fideleco al la Eklezio. La spirita forto de la ordenanino estis ofendo kaj malvenko por la sovaĝiĝintaj komunistaj torturistoj.

Malamikino de la popolo

Kiel ĉefa malamikino de la popoldemokrata reĝimo estis ŝi en la 17-a de junio kondamnita pro ŝtatperfido al dekdujara karcera restado kaj krom tio por perdo de la civitanaj rajtoj dum dek jaroj. Dek tagoj post tio ŝi estis la 26-an de junio lokigita en malliberejo en Rimavská Sobota.

Iufoje al ŝi ĉefo de la malliberejo donis koverton: „Estas en ĝi pura papero... Sur ĝin skribu, kion vi eksciis de la kunkarceruloj. Mi volas ekscii, kion ili sekrete intertraktas.“ Ankoraŭ samtage li revenis kaj turnis sin al la fratulino Zdenka: „Mi volas la koverton!“ Zdenka ĝin donis al li. Kiam ĝin la estro malfermis, li trovis en ĝi nur la blankan paperon. Li ekfurioziĝis kriante: „Sed mi montros al vi!“

Ĉar ŝi rifuzis denunci pri la kunkarceruloj, ŝi estis pune la 16-an de aprilo 1953 translokigita al Pardubice – en pli severan malliberejon. Ŝia sufervojo poste sekvis tra la karcerrestadoj en Brno kaj Prago.

Plua suferado portata kun Jesuo

Jam en la junaĝo havis Zdenka subfositan sanon – ŝi suferis pro tuberkulozo de dorso kaj pleŭrito. La brutalaj esplormetodoj kaj ekstremaj traktadoj en la malliberejoj grave sur ŝin efikis. En malfacilaj prizonaj vivkondiĉoj ŝi devis submeti sin al amputo de dekstra mamo – la vundo post la amputo estis terura. Aperis ĉe ŝi kancera malsano. Evidente temis pri la terura sekvaĵo de la antaŭa brutala batado – mem ŝi foje konfidis, kiel ŝin StB-anoj sur la mamon batis. Kaj tiu brutalaĵo ne restis sen la sekvaĵoj...

Ne estas mirinde, ke ĉe la prizona sanitara zorgo, kiun oni povas indiki kiel primitivan aŭ preskaŭ nenian – nur la vundon oni kelkfoje purigis kaj bandaĝis kaj ĉe tio estis uzataj neniuj medikamentoj, tial la sanstato de la fratulino Zdenka malfavore evoluis. Sed ŝi neniam plendis. Pri neniu ŝi diris ion malbonan, ja eĉ ne pri siaj torturantoj. Ĉion ŝi redonadis en la manojn de Dio kaj sian doloron bruligadis en la interparoloj de la amo kun Jesuo. Eĉ en tiuj la plej malfacilaj momentoj ŝi sciis, ke „malantaŭ la nuboj estas ŝia amata Suno“.

Ili ne volis martirojn, sed krimulojn

Post diversaj diagnozoj la kuracistoj antaŭdiris al la fratulino Zdenka, ke antaŭ ŝi estas maksimume unu jaro de la vivo. Por ke ŝi mortu en la malliberejo, tion la tiutempaj „potenculoj“ ne volis. Ili sciis, ke tio difektus la impreson, kiun ili almenaŭ eksteraĵe volis prezenti, kiaj bonuloj toleremaj rilate al la Eklezio ili estas, kiuj volas nur severan punon por tiuj, kiuj damaĝas la laborantan homaron. Gvidantaro de la komunista partio ne volis produkti pluajn martirojn, ilia celo estis, por ke pastroj, ordenanoj kaj kredantoj ricevu patricon de la krimuloj. Kaj tial ili al la fratulino Zdenka konsilis, ke ŝi skribu petpostulon por subkondiĉa elkarcerigo. Kaj jen, ŝia postulo estis plenumita – la 7-an de aprilo 1955 ŝin prezidento de respubliko amnestiis.

La unuaj kaj lastaj paŝoj en libereco

La unua ŝia vojo post forlaso de la prizono Pankrác en Prago direktis al la preĝejo, kie ŝi pekkonfesis kaj akceptis la Plejsanktan Sakramenton. Ja ĝuste pri la sakramenta vivo ŝi estis en la malliberejo malriĉigita. Sekvis mallongaj vizitoj de kunfratulinoj en Bratislava kaj Trnava. Sed ŝia sanstato rapide malboniĝadis. Ŝi estis akceptita en la hospitalon en Trnava. Temis pri strebado mildigi la dolorojn – ŝia sanstato estis jam senespera. Por kuracado jam estis tro malfrue.

Definitiva venko

Dimanĉe matene la 31-an de julio 1955 ŝi akceptis sakramenton de la malsanuloj kaj unuigita kun la ofero de Kristo ŝi eniris la eternan vivon. Ŝi estis 38-jaraĝa. Kiel kaŭzo de la morto simple estis sciigita kancero... Okaze de sia tria vizito de Slovakio proklamis la fratulinon Zdenka kiel beatan la papo Johano Paŭlo la Dua.

Tio malmulto, kio el ŝia korpo restis, nuntempe troviĝas en relikvujo lokigita sub ŝia statuo en antaŭa preĝejparto de la preĝejo de sankta Kruco en Podunajské Biskupice, kien estis ŝiaj relikvoj en la jaro 2003 transportitaj. Ŝi propetas por ni ĉe Tiu, al Kiu ŝi en sia dekkvina jaraĝo konsekris sian vivon. Kaj ni scias, kaj jam ĉi tie surtere ĉiam eksterordinare ŝi zorgis pri tiuj, kiuj suferas...

P. Marek Dunda

Transprenita el revuo “Milujte se” 20/2012

al la indekso


 „LI, JESUO, ĈIAM STARIS APUD MI“

Pri tio, kio okazas post ŝia aresto la 29-an de februaro 1952, la beatulino Zdenka Schelingová nemiam parolis. Nur unufoje ŝi prirakontis al sia kunprizonulino Helena Kordová-Wildeová, kiu zorgis pri ŝi en prizona malsanulejo en Pankrác en Prago, ion el tio, kion ŝi travivis. Tiu ĉi atesto estas eksterordinare grava. Ĝi malkaŝas ne nur ion el tio, kion ŝi dum esplora aresto fare de Ŝtata sekurecorgano (StB) travivis, sed ankaŭ intencon, al kiu ŝi ĉi ĉion fordonis. Ŝi promesis, ke ŝi volas suferi por tiuj, kiuj mem suferas, kaj fordoni sian vivon por ilia vivo. Ŝiaj biografoj opinias, ke ŝi sian oferon eldonis por la sacerdotoj, kiuj tiutempe sur tiom multaj lokoj en Ĉeĥoslovakio suferis. Al Helena Kordová-Wildeová ŝi diris:

„Mi volas al vi diri, kion mi ĝis nun al neniu diris kaj al neniu diros... Nur vi scios pri terura turmentado, kiun mi transvivis kun Lia helpo. Li, Jesuo, ĉiam staris apud mi, ĉar mia ofero estis por Li. Tial li disponigis al mi iun vivperiodon sur ĉi tiu mondo, por ke mi povu plenumi mian promeson: suferi por tiuj, kiuj mem suferas, kaj fordoni sian vivon por ilia vivo. La promeson, kiun mi donis en la kapelo antaŭ la Krucumito, mi devas plenumi, nur tiel havos sencon mia vivo.

Kiam mi estis arestita, mia enketado komencis per piedfrapado. Poste ili min ĵetis en iun trogon kun malvarmega akvo, ankoraŭ vestitan en vestaĵoj. Tiel mergita per la kapo malsupren en la akvon, mi eksentis teruran doloron en internaĵoj, ĉar granda piedo de iu viro premis mian korpon al fundo de la trogo. Mi sufokiĝadis per la akvo. Tiun senskrupulan homon verŝajne ĝojis, kiam li vidis, kiel mi sufokiĝas – ke mia vizaĝo kuntiriĝas preskaŭ per mortspasmoj. Por momento li prilevis mian kapon, por ke mi tute ne sufokiĝu. Poste li denove min tutan mergis en la akvon kaj per pezo de sia kruro denove premis mian korpon al la trogfundo. Mi perdis la konscion. Mi vekiĝis sur betona planko en malhela ejo. Tremfebro skuegis tutan mian trafrostitan korpon. Mi ne scias, kiel longe mi tie kuŝis. La tempo haltis, la malsekaj vestaĵoj algluitaj al la korpo malvarmigis min, estis pezaj. Sed ankoraŭ mi vivis...

Subite malfermiĝis la pordo kaj du viroj kaptante mian hararon fortrenis min en la apudan ejon. Tie ili el mi deŝiris miajn vestaĵojn, ligis miajn brakojn per kruda ŝnuro kaj nudan min eltiris per premtenilo supren. Fine ili pendigis min sur hokon fiksitan al plafono. En la ejon eniris tri pluaj viroj. Ili ekstaris sub mi, kiel mi pendis el la plafono, kaj kriegis al mi kiel bestaro. Perforte ili volis, ke mi malkaŝu, kiu helpis al mi ĉe liberigo de la pastro el la hospitalo. Al tiuj demandoj mi ĉiam obstine respondis: ‚Neniu, neniu, neniu al mi helpis.‘ Ili komencis bati min per gumbastonoj. Kaj batis kaj batis kaj batis, ĝis perdo de mia konscio. Mi ne scias, kiel longe ili min lasis pendantan sur la hoko. Post certa tempo mi vekiĝis volvita per sakaĵtolo, sur kiu ili fortiris min el torturloko. La tolo estis malseka. La torturantoj per sitelo da akvo surverŝadis la esploritojn, kiuj dum terura batado perdis konscion. Sur la tolo estis sangaj makuloj – la sango tralikis el miaj vundoj. Mi ne kapablas diri, kiel longe mi kuŝis sur la betono. Mi ne scias, kiom da tempo pasis, ĝis kiam ili denove min pendigis sur la hokon ĉe la plafono. Sed nun mi jam ĉe la unua bato per gumbastono perdis konscion. La korpo ne plu havis forton sin defendi. Denove mi rekonsciiĝis volvita per la malseka sakaĵtolo sur la betono. Post iu tempo alsekiĝadis la sango al la korpo kaj mi eksentis, kvazaŭ mi estus en frenezula kamizolo. Mi troviĝis inter la vivo kaj la morto – mi ne sciis, ĉu mi vivas, aŭ mi estas morta. Mia korpo estis unu malfermita vundo. En duonkonscio mi vidis, kiel al mi denove ili venis kriegante: ‚Diru, kiu helpis al vi ĉe via krimo! Parolu, aŭ ni mortigos vin!‘ Sed mi senĉese eldiris: ‚Neniu, neniu al mi helpis!‘ Poste ili premis mian kapon kontraŭ ŝtona muro. Kiam ili konvinkiĝis, ke mi ne ŝanĝos mian eldiraĵon, ili translokigis min en la ĉelon, en kiu mi estis sola, por ke mi rekonsciiĝu. Ili volis forigi spurojn de la turmentado, nepovante min montri al la mondo en tiel terura stato.“

Beata Zdenka Schelingová

al la indekso


 LA ROZARIO MALAKTIVIGIS MURDISTON

En la jaro 1978 okazis tragika evento en studenthejmo en Tallahassee en Florido. Fifama murdinto Ted Bundy tie malvarmsange pafmortigis ĝiajn loĝantinojn. Kiam li poste estis kaptita kaj mortkondamnita, li elektis kiel sian spiritan akompananton antaŭ ekzekuto pli postan episkopon Wiliam Kerr. Ankoraŭ kiel paroĥestron lin subite foje alvokis policio meze de nokto, por ke li alvenu al mortantaj studentinoj, kiujn pafmortigis la murdisto. Li trovis ilin mortajn aŭ duonmortajn sur la planko en iliaj ĉambroj escepte de unu, kiu ĉion transvivis sen katastrofo. Kiam li donis al la mortantaj sakramenton de lasta unkto, postulis lin policano, ke li de tiu, kiu transvivis, eksciu, kiel tio okazis. La studentino konsentis pri tio paroli nur kun la sacerdoto. Ŝi rakontis al pastro Kerr, ke antaŭ tio, ol ŝi eniris universitaton, ŝi devis promesi al sia patrino, ke ŝi ĉiutage, antaŭ enlitiĝo, preĝos la rozarion, por ke la Virgulino Maria ŝin protektu. Ŝi devus preĝi la rozarion malgraŭ tio, ke ŝi dumpreĝe endormiĝus. Ĝuste tio okazis tiun tagon. Kiam Ted perforte eniris ŝian ĉambron, por murdi ŝin, ŝi tenis ankoraŭ la rozarion firme en la manoj. La murdinto pli poste konfesis, ke kiam li malfermis la pordon, li kapablis fari eĉ ne unu paŝon. Li devis terenĵeti la armilon kaj forkuri. Tiel potenca estis la forto de la ŝirmanta mantelo de la Virgulino Maria. Kaj tiel granda estis saĝeco de la patrino, kiam ŝi kun la rozario donis al la filino tiel fortan armilon, kiu savis ŝian vivon.

Domenico Bettinelli, Gabriel Gillen

Fonto: www.bettnet.com

al la indekso


 Unua datreveno de la beatigo de la Papo
Johano Paŭlo la GRANDA

La Sanktan Patron Johanon Paŭlon la Duan oni ĝenerale rekonas kiel unu el la plej eminentaj personuloj de nia erao. Li estas konsiderata kiel la papo karisma, la homo eksterordinare persista kaj forta, kiu per siaj vortoj, agoj kaj vojaĝoj sukcesis laŭvortsence ŝanĝi mapon de la mondo, bildon de la Eklezio kaj de la reciprokaj rilatoj inter la nacioj kaj la religioj. Li enmetis la Eklezion en la ritmon de la nuntempeco, ofte kiel la ununura kuraĝa parolanto prospere al la defendo de la homeco kaj de ĝiaj veraj kaj la plej profundaj valoroj.

La pontifikeco de Karol Wojtyła estis ĉiuflanke distingita. Dum pli ol kvaronjarcenta lia restado en la papa ofico Johano Paŭlo la Dua montris sin esti en ĉiu sfero aŭtoritatulo de la internacia skalo, kaj ankaŭ la konscienco de la nuntempo. Liaj instruoj estis aŭdataj ankaŭ ekster la limoj de la katolika mondo. Danke al li la Eklezio akiris unu el plej gravaj pozicioj en la nuntempa mondo.

Precipe danke al liaj vojaĝoj – ne nur pilgrimoj al sanktejoj – la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua malkonstruis “konvencian” bildon pri la papo, al kiu alkutimigis nin la antaŭaj papoj. Lia historia rolo estis ankaŭ en la eliro ekster la katolika medio kaj en la engaĝiĝo en la sociajn kaj politikajn problemojn de la nuntempo. Sen tiu Papo – kiel diris Miĥail Gorbaĉov – oni ne povus ekkompreni tion, kio okazis en Eŭropo fine de la okdekaj jaroj de la 20-a jarcento.

La Papo Johano Paŭlo la Dua ekludis la fundamentan rolon ne nur en Mezorienta Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, ekzemple en Latina Ameriko, kiam regadis tie dekstrulaj diktatoraj reĝimoj tiel nomataj “reĝimoj de la nacia sekureco”. Li restis senkompromisa, starante kontraŭ la ununura imperio, Usono, espriminta sin kontraŭ la maljusta invado en Irakon. Lia socia instruado estis dum pasintaj jardekoj la grava rilatsigno en la diskutado pri la nova internacia ordo. Li senŝanĝe sin esprimadis por “la tutmondigo de solidareco”. Tiu granda signifo de Johano Paŭlo la Dua ankaŭ ekster la Eklezio permesas sendiskute titoli lin per la nomo “Granda”.

Papo – la polo – sin montris kiel eminenta personeco ankaŭ ene de la Eklezio kaj en la sfero de la ekumena dialogo – li ne retiriĝadis, sed riskadis, ĉar kiel la ununura li petis pardonon pro la kulpoj kaŭzitaj fare de filoj kaj filinoj de la Katolika Eklezio, interŝanĝadis fratajn brakumojn kun patriarkoj de Ortodoksaj eklezioj, kvankam li mem ne ĉiam ricevadis laŭmeritan rekonon.

Krucitaj ŝlosiloj – la signo de la papeco – estis por Johano Paŭlo la Dua la simbolo de Kristo kaj de la homo. Lian engaĝiĝadon en la aferojn de la homaro oni povas resumi helpe de tri devizoj: libereco (precipe en la batalo kontraŭ la komunismo kaj ĉiuj tiaj diktaturoj), solidareco ( kun malriĉuloj de la tuta mondo) kaj digno de la homa personeco.

Analogie oni povas listigi lian engaĝiĝon en la aferoj de la Eklezio en tri bazaj nociojn: la katolika identeco, unueco de la kristanoj kaj dialogo kun aliaj grandaj religioj. Kiam dum la konklavo en la jaro 1978 aperis la signoj heroldantaj la elekton de Karol Wojtyła al la papa posteno, tiama primaso de Pollando, kardinalo Stefan Wyszyński, petis lin akcepti la honoron de papeco, ĉar li estis konvinkita, ke ĝuste la kardinalo el Krakovo kapablos gvidi la Eklezion al la Tria Jarmilo. Johano Paŭlo la Dua sukcesis tion plenumi ne nur pere de inaŭguro kaj la digna honorigo de la Granda Jubileo de la Jaro 2000, sed antaŭ ĉio pere de la konduko de la Eklezio en la profundon (komp. Luk. 5,4) de la nova jarmilo.

Orazio Petroillo
Por legantoj de Dio Benu esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 PRI LA SCIPOVO AŬSKULTI KLUZON KAJ KOMPRENI HUNDON
VORANTAN HERBON

Antaŭ nelonge iu min demandis, ĉu mi kapablus loĝi en Prago, kaj mi respondis: „Nur en la kazo, ke mi povus el la fenestro de mia loĝejo vidi sunleviĝon kaj sunsubiron, kiel mi tion vidas hejme.“ La loko, el kiu mi rigardas la mondon, estas tre grava.

Ĉio estas la afero ne nur de la loko de elvido, sed ankaŭ de la loko de aŭskulto. En civito, kie mi travivis infanaĝon, estas unu kluzo. Mi eltenis ĉe ĝi sidi dum la tuta posttagmezo aŭskultante la akvon. Hejme oni min demandis: „Kie vi estis, ĉu denove ĉe la kluzo? Tien iradis Viktorka kaj ŝi el tio freneziĝis.“ Por mi tio ne ŝajnis kaj ĝis hodiaŭ ne ŝajnas stranga.

Mi opinias, ke ankaŭ aŭskulti la kluzon estas tre grava. Precipe en infanaĝo. Se oni tiujn spertaĵojn transsaltas, tio similas, kvazaŭ la patrino transsaltas mamnutradon de la infano kaj donas al ĝi rekte stomaktripan supon. La infano devus percepti la mondon pere de naturecaj sonoj kaj okazoj. Ĝi devus kapabli percepti la belecon de la sunsubiro. Kaj nur poste ĝi povus funkciigi televidon aŭ komputilon. Se mi estas mamelnutrita nur per la teĥniko, konsekvence mia interna mondo iĝas malriĉa kaj platigita. Pleneco de nia vivo do konsistas el du mondoj – el la mondo, kiu nin ĉirkaŭas, ankaŭ el tiu, kiu estas en ni.

Foje vizitis nin konatuloj el Prago, kaj kiam ni veturis peraŭtomobile tra la vilaĝo, subite ili haltis. Mi ne komprenis, kio okazas, ĉar tie staris nur meleagro kaj krom tio nenio eksterordinara. La konatuloj elaŭtiĝis kaj la infanoj ĝin kun mirego admiris. Tiam mi konsciiĝis: Por mi la meleagro estas mem komprenebla afero, mi salutas kun li ĉiumatene, kiam mi iras por labori, sed al tiuj urbaj infanoj subite pliriĉiĝis la mondo: antaŭe ili konis la meleagron nur sur la telero. Kaj kiam ili vespere revenis el la ekskurso, ili alportis plenan saketon da tute simplaj ŝtonetoj – ili kunportis ilin al Prago kiel iun valoraĵon.

Ni punas nin mem

Mi estas malproksima al la etkosta kaj supraĵa pravigo, ke malantaŭ nuntempaj naturkatastrofoj, ĉe ni precipe inundoj, staras la punanta Dia mano. Ne. Ni mem nin punas per tio, ke ni la naturon rilatas kiel malbonaj mastroj – ĝi eĉ ne plu estas por ni Dia donaco, nek tasko, sed rabaĵo. Per tio ni perdis la kapablon ĝin observi kaj scipovi legi ĝiajn signalojn, kiel tion faradis maljunaj homoj en la vilaĝo. „Rigardu nian hundon, kiel ĝi voras herbon, pluvos, do ni rapidu al la herbejo por hejmenveturigi fojnon, por ke ĝi ne malsekiĝu.“ Bedaŭrinde tiun scipovon observi la naturon ni ne plu nuntempe mastras eĉ ne en la kamparo. Anstataŭ tio ni scipovas ion alian – blinde ni premas regilon de la televidaj programoj englutante ĉion, kio el ĝia kanalo enfluas niajn hejmojn. Kaj lasttempe tie ĉi ĉiam pli ofte fluas ankaŭ tiu granda akvo, kiu nin ĉiun fojon surprizas. Ni ne plu pri ĝi kalkulis...

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ EN KONCILIA URBO TRENTO EN ITALIO

Sanktejo Madonna delle Laste de la 7-a ĝis la 11-a de marto 2012

Marde la 6-an de marto ekvojaĝis nia triopo, do mi kaj fratoj Inĝ. Jan Josef Pospíšil kaj Pavol Petrík el Slovakio perbuse el Praha al Trento, kiun ni atingis merkrede matene antaŭ la 10-a horo. Al la busstacio en Trento por nin bonvenigi venis ambaŭ gravuloj de la Bibliaj Tagoj, do pastro Pier Luigi Svaldi kaj fratino Norma Cescotti. Post multhora vojaĝo, por mi la 19-hora, ni sopiris pri loĝigo kaj ioma ripozo. Sed atendis nin agrabla surprizo. Anstataŭ sopirata ripozo estis proponita veturo per telfero al la monto, el kiu videblas belega panoramo de la tuta urbo kaj ĝia montara ĉirkaŭaĵo. Do tre agrabla eksterprograma travivaĵo. Sed sekvis denova surprizo: propono viziti sur montopinto Sanktejon de Sankta Romedio 50 kilometrojn for de Trento, kie ermite travivis du jarojn pastro Pierluigi. Spite de laciĝo rifuzi tiun proponon estus neprudenta faro. Tuj ni do unuanime konsentis. Pastro Pierluigi veturigis nin peraŭtomobile al la monto, de kie ni perpiede atingis la surrokan sanktejon de Sankta Romedio. Unika eksterprograma travivaĵo, kiu meritas apartan priskribon. Dum revena vojaĝo al Trento ni haltis en restoracio por manĝi. En romanoj priskribantaj iaman vivon de la malriĉa popolo oni povas legi pri tiama ilia plej ofta maiza manĝo – polento. Ekestis do ebleco ekkoni tiun ĉi popolan italan manĝaĵon. Nu kaj en posttagmeza tempo ni atingis la lokon de la Bibliaj Tagoj – la Sanktejon Madonna delle Laste situantan sur la dekliva urboparto de la belega kaj fama urbo Trento.

Ĉiu tago komenciĝis antaŭ matenmanĝo per rozaria preĝo en la kapelo de la gastema domo. Poste sekvis aŭ matena preĝo aŭ kantado el preĝ- kaj kant-libro ADORU (du ĝiaj kunaŭtoroj ĉeestis). Se ne sekvis programo ekster la domo, do okazis prelegoj de benediktana monaĥo P. Willibald Kunigk el Germanio pri bibliaj temoj. La Bibliajn Tagojn ĉeestis krom jam menciitaj pastroj Pierluigi Svaldi kaj Willibald Kunigk ankaŭ pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger el Germanio kaj pastro Luigi Alfano el Italio. Ĉiutage do okazis Sanktaj Mesoj. Unu el ili okazis en kapelo de la katolika dioceza Ekumena Centro en Trento.

Ĵaŭde okazis vizito de la Katedralo de Sankta Vigilio, en kiu okazis Solena Sesio de la Tridenta Koncilio en julio de la jaro 1563. Sekvis vizito de la Dioceza Muzeo kaj de pluaj preĝejoj. Fine okazis vespro en la preĝejo de Sankta Lorenco.

Vendrede posttagmeze okazis forveturo al la urbo Arco, kiu havas tropikan klimaton. Tie okazis en la evangeliana preĝejo renkontiĝo kun tiea pastoro kaj celebro de la Diservo. Sekvis pluveturo al la urbo Riva del Garda situanta ĉe la belega Garda Lago.

Kaj sabate posttagmeze okazis vizito de la urbo Rovereto, kie sur monteto Miravalle estas Sonorilo de la Militfalintoj nomata Maria Dolens. Ĝia alto estas 3,36 metrojn, diametro 3,21 m. kaj pezo de 22,639 tunoj. La urbo Rovereto estis dummilite detruita. La sonorilego estas fabrikita el materialoj de la militaj pafiloj. Poste sekvis vizito de la vilaĝo Borgo Sacco, kie en la ortodoksa preĝejo okazis renkontiĝo kun ortodoksa pastro kaj la ortodoksa Diservo.

Ĉiuj en- kaj ekster-urbaj vizitoj estis belegaj kaj spirite riĉaj travivaĵoj samkiel la tuta programo de la Bibliaj Tagoj. Tial en la lasta tago en la dimanĉo la rozaria preĝo kaj la Sankta Meso estis dankesprimo al Dio, al Virgulino Maria – Madonna delle Laste pro la belegaj Bibliaj Tagoj en Trento.

Post la Sankta Meso ni kolektiĝis en la kunvenejo, por ankoraŭ komune kanti kaj ĝui ammedion, kiu regis dum ĉiuj tagoj. La vetero ankaŭ estis agrabla, do la vizaĝoj de ĉiuj partoprenantoj rebrilis kontenton. Post la tagmanĝo okazis dankesprimoj al la aranĝantoj kaj la adiaŭo.

Konklude mi povas el sincera koro esprimi mian dankegon al pastro Pierluigi Svaldi, fratino Norma Cescotti kaj frato Stefan Lepping pro belegaj kaj spirite riĉaj Bibliaj Tagoj en Trento. Al ĉiuj partoprenintoj mi dankas pro kreo de la vera kristana ammedio.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PASKO SUR LA PLACO DE SANKTA PETRO EN VATIKANO

Post la Paska Mesaĝo “Urbi et orbi” (al la urbo kaj mondo) la Papo Benedikto la 16-a adresis paskajn bondezirojn en 65 lingvoj inkluzive de Esperanto. Esperantlingve li bondeziris: “Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta!” Dankegon, Sankta Patro Benedikto!

Jam pli ol dek jarojn la esperantistoj sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano kristnaske kaj paske ĉeestas kun paneloj formantaj surskribon ESPERANTO iniciate de Giovanni Conti. La panelojn ĉi-foje portas Giovanni Daminelli, Patrizio Cilli, Isabel León Fonseca, Felice Sorosina kaj Jitka Skalická. Ili meritas niajn dankojn.

al la indekso


 Sanktejo Madonna delle Laste

 La Sanktejo de la Madonna delle Laste, kiu elstaras sur la monteto de Trento, estis konstruita por gardi honoratan deksesjarcentan freskon prezentantan la Madonon, kiu eĉ ekde la komenco de la posta jarcento troviĝis en proksima kapeleto. Laŭ la popola tradicio en la jaro 1618 kvardek homoj transportis la sanktan bildon en la novan preĝejon. Kelkajn jarojn poste flanke de ĝi ekestis la konvento de la Senŝuaj Karmelanoj, kiu restis aktiva ĝis la jaro 1810. Sekve ĝi estis utiligata por diversaj celoj (obstetriko, loĝejo, kazerno) kaj laste rekonstruita fine de la kvindekaj jaroj kaj inaŭgurita en la jaro 1962. La Sanktejo estas konstruita barokstile kaj antaŭigita de atrio kun dorikaj kolonoj. La fresko de Andrea Pozzo prezentas Ripozon de la Sankta Familio dum la fuĝo al Egiptio.

al la indekso


 La legendo pri la urso

Pri Sankta Romedio ekzistas pluraj legendoj. La plej konata estas tiu pri la urso. Romedio, dezirante iri al Trento por lasta saluto al sia episkopo Vigilio, petis de sia disĉiplo, ke li selu la ĉevalon. Sed tiu ĉi venis returnen terurita rakontante, ke la urso estis mordoŝirinta la ĉevalon. La maljuna ermito ne malsereniĝis kaj diris al li: “Nu, metu 1a bridojn al la urso!” La disĉiplo, kiu blinde fidis je Romedio, sukcesis meti kaj la selon kaj la bridon al la urso, kiu tuj iĝis malsovaĝa. La Sanktulo povis tiamaniere atingi Trenton sur la urso.

al la indekso


 BALOTOJ IKUE 2011

Protokolo

La 20-an de februaro 2012 je horo 14.30 en la domo de familio Sato Lipari en Romo, Viale Giulio Cesare 223, ariĝis la Balota Komisiono por kalkuli la balotilojn senditajn kaj la voĉdonojn esprimitajn de la membraro por la elekto de la Prezidanto, de la Estraro kaj de la Konsilio de la Kontorevizoroj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IKUE, de ĉi tie antaŭen nomata “Unuiĝo”.

La Balota Komisiono konsistas el: S-rino Michela Lipari (Prezidantino), S-ro Yasuo Sato (kontrolanto), S-ro Giorgio Denti (kontrolanto). Ĉeestas la sekretario de la Unuiĝo, S-ro Carlo Sarandrea, kiu liveras al la Balota Komisiono la liston de la voĉdonrajtaj membroj, kiel ĝi rezultas el la aliĝoj por la jaro 2011. Aparte Sarandrea sciigas, ke oni alsendis 454 balotilojn, kaj ke 2 balotiloj revenis al sendinto kun indiko “adresato nekonata” kaj ke sekve la du nomoj estis forigitaj el la totalo de la voĉdonrajtaj membroj.

La Prezidantino de la Balota Komisiono kalkulas la nombron da leteroj kun balotiloj, alvenintaj ene de la datlimo fiksita por la baloto, tio estas, horo 13-a de la 31-a de januaro 2012. Alvenis entute 249 leteroj. Por la kalkulo de la validaj voĉoj oni forigas el la totalo 2 leterojn, kiuj alvenis post la datlimo fiksita por la baloto, tio estas, horo 13-a de la 31-a de januaro 2012, plus unu leteron, kiu ne surhavas nomon nek adreson de la sendinto. Oni poste konstatas, ke ĉiuj nomoj de la sendintoj skribitaj sur la leteroj estas tiuj de membroj de la Unuiĝo por la jaro 2011 kaj sekve voĉdonrajtaj membroj.

Tial, je la fino de ĉiuj kontroloj, oni prikonsideras 246 leterojn. Antaŭ ol malfermi la leterojn, la Balota Komisiono decidas, ke oni taksos nulaj la balotilojn, en kiuj la voĉdono ne estas klare esprimata en unu aŭ en pluraj el la sekcioj de la balotilo mem, aŭ kiuj surhavas signifojn por ebla atribuo de la voĉo al persono aŭ ne konformaj al tio, kion diras la Statuto.

Poste, oni komencas malfermi la leterojn kaj kalkuli la esprimitajn voĉojn. La rezulto estas la jena: Validaj voĉoj 242, nulaj voĉoj 4.

La rezulto estas la jena: Validaj voĉoj 242, nulaj voĉoj 4.

Ricevis voĉojn por la ofico de la Prezidanto:
Daminelli Giovanni,voĉoj 196 Gleisner Karel, voĉoj 32 Murgaš Pavol, voĉoj 13 Sindetenis: 1

Por la elekto al Konsilio de la Kontorevizoroj:
Cescotti Covelli Norma, voĉoj 177 Fossati Tiziana, voĉoj 156 Tomczak Krzysztof, voĉoj 126 Dudová Drahomíra, voĉoj 90 Duda Josef, voĉoj 85

Por la elekto al la Estraro:
Sarandrea Carlo, voĉoj 194 Šváček Miloslav, voĉoj 182 Svaldi Pier Luigi, voĉoj 132 Belošević Marija, voĉoj 129 Lepping Stefan, voĉoj 124 Petrík Pavol, voĉoj 106 Płatek Stanisław, voĉoj 100 Śmigielski Stanisław, voĉoj 61 Murgaš Pavol, voĉoj 54

Tial estas elektitaj por la jarkvaro 2012-2015, krom en kazo de rezigno aŭ forfalo aŭ forigo:
Por la ofico de Prezidanto:
Daminelli Giovanni; membroj de la Estraro: Sarandrea Carlo, Šváček Miloslav, Svaldi Pier Luigi, Belošević Marija, Lepping Stefan; membroj de la Konsilio de la Kontorevizoroj: Cescotti Covelli Norma, Fossati Tiziana, Tomczak Krzysztof.

La kunsido de la Balota Komisiono finiĝas je la horo 17:30.

Post lego kaj aprobo ĉi tiun protokolon subskribas:
S-rino Michela Lipari, S-ro Yasuo Sato, S-ro Giorgio Denti.

Romo, la 20-an de februaro 2012.

al la indekso


 PROMENO EN LA URBO ČESKÁ TŘEBOVÁ

Jam pasis unu jaro, post kiam mi en lasta fasta semajno antaŭ Pasko vizitis naskiĝregionon de mia patro en Silezio, la urbojn Opava kaj Hradec nad Moravicí kaj piete omaĝis la lokojn de la lasta ripozo de lia familio. Miajn belajn impresojn el ĉi tiu vizito mi publikigis en Dio Benu n-ro 3/2011. Tiel same estis ankaŭ nunjare, kiam mi decidiĝis viziti la urbon, en kiu mi antaŭ 52 jaroj studis en Pli Alta Industria Fervoja Maŝinlernejo, en la famkonata urbo de la fervojistoj Česká Třebová. Al realigo de tiu ĉi vizito instigis min ankaŭ bela kaj varma vetero kaj tial mi vojaĝis, kiel aliel ol pertrajne, alian transportilon krom la biciklo mi ne posedas.

Tiu ĉi urbo de miaj studjaroj ne estas fama nur pro teknika kaj personara interna landloko de la fera vojo, sed en la esperantista medio ĝi estas tre bone konata kiel tradicia bastiono de la forta, aktivanta klubo de la esperantistoj. Krom multaj aktivaj membroj de la klubo, mi tiukaze volas rememori ĝian longjaran prezidanton, s-anon Jiří Pištora, kiu antaŭ nelonge la familion de la lokaj kaj eksterurbaj esperantistoj porĉiame forlasis. Ankaŭ mi krom la jam tradiciaj kaj tre popularaj silvestraj renkontiĝoj de la esperantistoj volas memorigi unu el tre rimarkindaj aranĝoj dum la semajnfino de la 13-a ĝis la 15-a de majo 2005. La ĉeestantoj sin organize preparis por la okazonta 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad. Ili vizitis ankaŭ la lokan pilgrimlokon, la kapelon de la Virgulino Maria Rozaria „Na Horách“ (sur montoj), kie por la ĉeestantoj kuncelebris la sanktan meson kun pastro Josef Xaver Kobza ankoraŭ du pastroj. Se iu dezirus pri tiu ĉi aranĝo refreŝigi sian memoron, povas pri ĝi trovi interesan artikolon en DB 3/2005 (http://www.ikue.org/cz/arkivo/a-59-3-05.htm#8).

Post vizito kaj trarigardo de la konataj lokoj en centro de la urbo, kiuj estas por mi konstante intime konataj, la lernejoj, studenthejmo „Na Skalce“ (sur roketo) kaj pluaj lokoj, sur kiuj reimagis al mi diversaj okazintaĵoj, mi ekiris al la jam menciita pilgrimloketo „Hory“. Tie mi en kvieto, sen ĉeesto de ĝenaj influoj de la moderna tempo almenaŭ kelkajn momentojn dediĉis al rilaksiĝo kaj meditado sola en spaco de la pilgrima kapelo de la Virgulino Maria Rozaria, mi trinkis el riĉa fonto de la pura akvo kaj lavis la okulojn, ĉar onidire tiu ĉi fontanta akvo estas saniga kaj bonfare efikas precipe ĉe regeneracio de la vidpovo. La kapelo estas sufiĉe granda, de ekstere riparita, sed pro la konataj kaŭzoj ĝi estas ŝlosita. Antaŭ la kapelo estas 14 malgrandaj ŝtonaj haltejoj de la Krucvojo. Sur Hory estas tre bela, saneca medio, siatempe tie estis ankaŭ kuracloko, en kiu kromalie en la jaro 1851 restadis nia konata verkistino Božena Němcová, kiu surmure de restoracio havas memorplakon.

Poste mi ekiris de sur sufiĉe abrupta altaĵo reen en la urbon, malproksiman ĉirkaŭe du kilometrojn. Mi trairis kun halto la konatan urban parkon Javorka, kiu ĝuste tiutempe vekiĝas en la printempan freŝecon. Estas tie bele prizorgata lageto kun trutoj, kiujn produktas jam delonge la loka breda parka kovejo. Vasta parko en la supra parto transiĝas je arbareto. Dum trairo de la urbo mi por momento vizitis lokan, bone prizorgatan paroĥan preĝejon de sankta Jakobo kaj de tie mi pluiris al proksima memorinda preĝejeto, rotondo de sankta Katarina sur la magia altaĵeto super rivereto Třebovka. La rotondo estas laŭ historiaj fontoj la plej malnova kultura monumentaĵo en Orienta Bohemio, devenanta el dislimo de la 11-a ĝis la 12-a jarcentoj. Tiu ĉi belega preĝejeto estas novrestaŭrita kaj regule estas tie celebrata ĉiusemajne la sankta meso. Siatempe ankaŭ en ĝi okazis la esperantlingva sankta meso kadre de la renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ĉirkaŭ la rotondo estas malnova, jam delonge ĉesigita tombejo, sed pere de Societo de S-ta Katarina ĝi estas bonege konservata. La tombejo estas ĉirkaŭmurigita per masiva, alta tegmentita ŝtona muro antaŭ nelonge tute renovigita.

Mian promenon tra la urbo mi finis per vizito de loka teatro nomata „Malgranda Sceno“, kie laboras mia emerita samprofesiulo el Depo (vagonejo) en Česká Třebová kiel teknikisto preparanta scenon por vespera spektaklo. Post vizito de li mi foriris al bele rekonstruita fervojstacio kaj antaŭ forveturo hejmen mi ankoraŭ sukcesis trarigardi novrekonstruitan placon antaŭ la stacidomo kun nova monumento de la konstruisto de la fervojlinioj Jan Perner, kiu tragike mortis apud la urbo Choceň.

La urbo Česká Třebová kaj ĝiaj valoraĵoj eĉ ne nun min disrevigis, mi forveturis hejmen nostalgie plezurita kaj kontenta. Kiu ĉi urbon ankoraŭ ne vizitis, al tiu mi ĝin povas por interesa vizito kaj restado rekomendi.

Václav Nosek
E-Klubo Přerov, Pasko 2012

al la indekso


 Bona DIO donis al ni ĉion

- amikojn nin atendantajn en Berlino al kongreso
- sanon kaj monon, vojaĝi al la kongreso (kaj se ne: - la gracon, porti kun Li nian krucon al resurekto)
- Esperantistojn farantajn la kongresan laboron kaj multon pli donas Dio al ni:

kaj ni, ĉu ni pretas

- danki Lin? - aŭdi Lin? - adori Lin? - oferi al Li?

Vizitu Sanktan Meson en Esperanto! Pentekoste-dimanĉe, 27.5.2012 je la horo 15.30 En la Berlina preĝejo St. Mauritius Mauritiuskirchstr. 1, tre proksime de (S+U) stacio Frankfurter Allee

Ni utiligos la preĝ- kaj kant-libron ADORU Ĉiuj estas invitataj senkoste uzi speciale menditan aŭtobuson (kun la indiko: Kongresa Diservo), kiu veturigos nin rekte al la preĝejo St. Mauritius, ekde la kongresejo sur Nöldnerplatz. Ekveturo ĉ. 15.00 h. Post la Sankta Meso ni kunvenos en la apuda keglo- ludejo. Kafo-klaĉo kaj keglo-ludo atendas vin.

Invitas

Johannes Moser Landa Reprezentanto de IKUE kaj Bernhard Eichkorn pastro emerita

al la indekso


 FORPASIS EMINENTA SAMIDEANO

Komence de la pasintjara junio pastro doktoro Roman Forycki solenis la 50-jaran jubileon de sia pastreco, kaj sammonate Dio forprenis lin el inter ni. Li pereis dum la vojakcidento proksime de Koszalin. Dum multaj jaroj li funkciis kiel animzorganto de la esperantistoj.

Mi, delonga lia kunlaboranto kaj amiko, pere de tiu ĉi konciza noto deziras mencii en kelkaj ekzemploj lian kontribuon al la Esperanto-Movado. Precipan zorgon li direktis al la junaj esperantistoj. Por la partoprenantaro kunveninta en la 61-a Monda Kongreso de Esperanta Junularo en Zakopane en la jaro 2005 la pastro Romano aranĝis kaj nialingve celebris sanktan Meson en la montarana Maria-Sanktejo en Krzeptówki. Dum la Kongreso li partoprenis la internacian Kunvenon diversreligian. Unu monaton poste la pastro prelegis por polaj esperantistoj pri Eŭkaristio en Spiritaj Ekzercoj, kiuj okazis en Jozefów apud Varsovio.

En la jaro 2008 ni, geesperantistoj, ĉeestis la esperantlingvan s-tan Meson celebritan de pastro Romano por partoprenantoj de la 31-a Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj en Lodzo.

En 2009 li aktivis en la 19-a Ekumena E-Kongreso en Vroclavo kaj tuj poste en la Jubilea Mondkongreso en Bjalistoko. Li ankaŭ regule partoprenis ĉiujarajn Spiritajn Ekzercojn en la sanktejo Jasna Góra en Ĉenstoĥova. Menciindas, ke nunjare oni vidis la pastron ĉeesti la Esperantan Solenaĵon aranĝitan en Malbork omaĝe al beata Johano Paŭlo la Dua.

Jen mi montris nur etan parton de la riĉa animzorgada poresperanta laboro, kiu estis rompita per la neatendita morto de pastro Romano. Li forpasis pro la tragika akcidento. La funebraj ceremonioj okazis en la Supera Porpastra Seminario de Pastroj Pallotanoj en Oltarzew ĉe Varsovio. Partoprenis ĝin tri episkopoj, kelkdekoj da pastroj kaj amaso da fideluloj. En la nomo de la esperantistaro parolis la prezidanto de la Esperanto-Sekcio de la Katolika Klubo de Intelektularo en Varsovio s-ano Bohdan Wasilewski kaj adiaŭis nian animzorganton per jenaj vortoj:

„Karega pastro Romano! La varsovia esperantistaro esprimas al vi grandan dankemon pro via longdaŭra amikeco kaj gvidado de ni laŭ la Dia vojo. Ni ekkonis vin en la jaro 1958, kiam vi komencis interesiĝi pri la internacia lingvo kaj Esperanto-movado. Ni, kune kun vi profunde travivis vian pastriĝon en Oltarzew. Vi partoprenis dum niaj preĝtagoj en Magdalenka, Ĉenstoĥova, Kanie Helenowskie kaj en aliaj lokoj, kie ni bezonis vian sacerdotan servon.

Lastatempe vi vizitis nian varsovian Esperanto-klubon por rakonti al ni pri viaj kontaktoj kun episkopo Karol Wojtyła, posta beata Johano Paŭlo la Dua. Ni kune planis la sekvontajn renkontojn kun vi, sed Dio decidis alimaniere. Ho! Senlaca semanto! Vi jam finis la servon inter ni. Pro via granda poresperanta laboro ni omaĝis vin per la honora insigno Merita Esperantisto. Nun bona Dio certe vin honorigos per la digna premio. En proksima tempo, post via subita forpaso ni sentos vian malestadon inter ni. Ripozu en Dia Paco!„

Pastro Romano Forycki estis entombigita en la loka tombejo en Oltarzew.

Bohdan Wasilewski

al la indekso


 Graca ikono de Mizerikorda Di-Patrino

La graca ikono devenanta el la 16-a jarcento en Vilnius – la ĉefurbo de Litovio – estas honorata fare de litovaj, belorusaj kaj ankaŭ polaj kristanoj kaj oni atribuas al la Mizerikorda Dipatrino multajn miraklojn. Ĝi troviĝas en la kapelo de Aušros Vartai (Pordego de Aŭroro, pollingve Ostra brama, Akra Pordego, laŭ ĝiaj akraj pintlinioj), kiu estas historia monumentaĵo konstruita komence de la 16-a jc. kiel konsistaĵo de la urbaj remparoj. Ĝia nomo Pordego de Aŭroro aperis en Litovio nur komence de la 20-a jc.

al la indekso


 Maria, Maria
(Litova kanto)

Aŭtoro Česlovas Sasnauskas                            Tradukis P. Čeliauskas

2. Ni ofte eraras, sed ni pentofaras, / Maria, aŭskultu Vi nin. / Dum ŝtormoj, militoj fortigu falintojn, / nin helpu kaj gvidu ĝis fin´.

3. Maria, Maria, Virgeco lilia, / Reĝin´ en ĉiela medi´. / Por homo Vi pledu, indulgon elpetu, / ĉar multon Vi povas ĉe Di´.

al la indekso


 ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO

prizorgata de frato Max Kašparů

J J J

La vespera preĝo de lernanto el la sesa klaso:
„Ho, mia Dio, hodiaŭ ni skribis en la lernejo skriban ekzercon el geografio. Bonvolu doni, ke Madrido estu ĉefurbo de Hungarujo.“

J J J

En la lernejo instruas sinjorino kateĥistino pri tio, ke estas pli bone doni ol ricevi.
Malgranda Pepino levis la manon kaj diris: „Jes, mia patro diradas tion ankaŭ.“
„Pri kio laborokupas via patro?“, demandis la kateĥistino.
„Li estas boksisto“, respondis Pepino.

J J J

En Laterana Universitato en Romo okazis internacia konferenco de studentoj pri komerco kaj evoluo. Post la prelego demandis la profesoro studentojn: “Kia estas via propra opinio pri malsufiĉo de nutraĵoj en ceteraj landoj?”
Studento el Afriko: “Kio estas la nutraĵo?”
Studento el Eŭropo: “Kio estas la malsufiĉo?”
Studento el Usono: “Kio estas la ceteraj landoj?”
Studento el Ĉinujo: “Kio estas propra opinio?”

J J J

La vento forportis unu paraŝutiston sur la altan arbon.
Kiam li pendis sur la branĉo, li aŭdis, ke malsupre sub li iras kaj diskutas du viroj.
La paraŝutisto vokis al ili: „ Mi petas, helpu al mi! Kie mi estas?“
„Vi pendas sur la branĉo“, respondis ambaŭ viroj.
„ Vi estas certe teologoj“, diris la paraŝutisto.
„Jes“, respondis unu el ili, „kiel vi tion ekkonis?“
„Tio estas klara. Ĉar la teologoj ĉiam diras gravajn veraĵojn, kiuj estas praktike senbezonaj.“

J J J

Laboro por la tuta vivo
Enkonduko

Male al la kredo de la kristanoj, laŭ la juda kredo ankoraŭ ne venis la Mesio, kiu savos la mondon. Dum du mil jaroj la judoj preĝis – kaj ankoraŭ preĝas – por la alveno de la Mesio.

La gvidantoj (“saĝuloj”) de Chełm (Ĥelm), la “Urbeto de la malsaĝuloj”, kunvenis kaj decidis nomumi homon, kiu sidu ĉe la urba pordego kaj tuj sciigu la loĝantojn, kiam li vidos la Mesion alproksimiĝi. Kial? Por ke ili havu sufiĉe da tempo por paki siajn havaĵojn antaŭ ol iri kun la Mesio en Israelon.

Ili do aperigis anoncon pri la nova posteno kaj tiam venis kandidato. Sed kiam li eksciis pri la salajro li diris: “Ĝi estas tro malalta.”

Respondis la ĉefsaĝulo: “Vi pravas, sed tiel vi havos laboron dum la tuta vivo…”

al la indekso


 POZOR, DŮLEŽITÉ SDĚLENÍ! - ATENTU, GRAVA SCIIGO!

Naše sekce zřídila nový peněžní účet u FIO banky, a.s., pobočky v Přerově. Číslo nového účtu je toto: 2700247564/2010. Na původní peněžní účet u Komerční banky můžete poslat platbu pouze do konce května. Po tomto datu bude účet zrušen a v platnosti zůstane jen účet nově založený.

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio havas novan konton ĉe filio de banko FIO en Přerov. La n-ro de la nova konto estas jena: 2700247564/2010. La ĝisnuna konto ĉe filio de Komerční banka en Přerov post fino de la monato majo ne plu fukcios.

al la indekso


  Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto krásném jarním čase, na který jsme se jistě všichni těšili. Je to téměř neuvěřitelné, že čtyři měsíce tohoto roku už patří minulosti. Čas, který tak rychle ubíhá, nelze zastavit. Je ho však potřeba účelně využít. Kromě toho, co nám nabízí naše církevní společenství, máme my, katoličtí esperantisté, ještě možnost obohatit o hodnotné a duchovně bohaté naše akce.

Vás, kteří jste se zatím nepřihlásili na naše víkendové červnové setkání v Žirovnici, chci povzbudit a pozvat na toto setkání, které nám opět nabízí prožití těchto dní v příjemném prostředí a v přátelském společenství bratří a sester. Proto ještě znova přikládáme k tomuto číslu Dio Benu přihlášku na toto setkání. Vyplňte ji co nejdříve a zašlete na uvedenou adresu bratra Dr. Maxe Kašparů, abychom Vám zajistili nejen ubytování, ale také stravu.

V červenci se uskuteční 65. kongres IKUE v maďarském městě Pécs. I když termín přihlášky s nejvýhodnějším přihlašovacím poplatkem skončil 30. dubna, je stále ještě možnost se přihlásit. Vím, že pro mnohé z Vás je z různých důvodů účast na kongrese nemožná, proto využijte možnosti zúčastnit se alespoň našeho setkání v Žirovnici.

O důležité změně peněžního účtu naší sekce je níže uvedená informace. Stále se zvyšující poplatky za služby u dosavadního účtu jsou pro sekci neúnosné, proto jsme hledali peněžní ústav, který nám poskytne nejvýhodněji svoje služby. Na dosavadní účet můžete do konce května poslat příspěvek buď poštovní poukázkou, kterou jsme přiložili k minulému číslu Dio Benu, nebo převodem z Vašeho účtu. Od června použijte už číslo nového účtu 2700247564/2010. Přichystáme i poštovní poukázky s novým bankovním číslem účtu.

S přáním Božího požehnání se na setkání s Vámi těší Váš bratr  Miloslav Šváček

 al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 1.2.2012 ĝis la 30.4.2012:

Balíková Marie, Dr. Bártlová Kamila, Bendová Marie, Budinská Drahomiř, Dvořáková Marie, Dzuňová Anna, Gleisner Karel, Grimová Magdaléna, Hamajdová Jaroslava, Heřman Roman, Hodovský Bohumil, Hoffmannová Eva, P. Hošek Stanislav, Jemelka František, Jenerál Jaroslav, Karhan Jaroslav, Kašpárek Jan, Kovář Jan, Kronshage Anton, Kusý Vlastimil, Láni Ladislav, Ledzińská Wacława, Lotter Alfred, Navrátilová Nataša, Nosek Václav, Dr. Novobilský Vlastimil, Novotná Zdenka, Podhradská Věra, Příhodová Zdenka, Dr. Rytíř František, Skřivánková Josefa, Stoklad Vladimír, P. Škrňa Ladislav, Vaněček Josef, Ing. Vencl Jiří, Ing. Werner Jan.
Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2012 (22) - číslo 2 (86).

ISSN 1803-8387

al la indekso